Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Koncepto de edukprogramo celanta edukadon al kulturo de paco

Elŝuti 28.17 Kb.

Koncepto de edukprogramo celanta edukadon al kulturo de paco




Dato16.11.2017
Grandeco28.17 Kb.

Elŝuti 28.17 Kb.


Koncepto de edukprogramo celanta edukadon al kulturo de paco.

Mireille Grosjean, Svislando Mir 2003, reviziita en 2009


Tiu koncepto trovas lokon en la jardeko pri kulturo de paco kaj senperforto kaj ligig’as al manifesto 2000 de UNO kaj UNESCO por kulturo de paco kaj senperforto.
Enkonduka noto 1

En 2001 argentinaj esperantistoj deziris prezenti edukprogramon celantan edukadon pacen c’e nacia kongreso pri tiu temo. Ili turnis sin al Mireille Grosjean, por ke s’i verku tiun koncepton. Jen g’i.


Enkonduka noto 2

Ekzistas Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj, filio de Unuig’intaj Nacioj (UN). Tiu instanco faris « Deklaron pri rajtoj de personoj, kiuj apartenas al naciaj, etnaj, religiaj aù lingvaj minoritatoj » adoptitan de la G’enerala Asembleo de UN la 18an de decembro 1992 (rezolucio 47/135). Pli precize oni legu la artikolon 4, ciferon 3. Oni vidu http://www.unhchr.ch/french/html/menu3/b/d.minori.fr.htm


1. Legado- kaj skribadolernado

Inter la lingvaj rajtoj oni trovas la rajton lerni legi kaj skribi en sia denaska lingvo. Konsekvence ni iros en tiun direkton. Oni povas observi tri malsamajn situaciojn.



  1. Ekzistas en iu regiono vaste uzata nacia lingvo kaj g’i estas la denaska lingvo de la infano. Li aù s’i do ricevos instruadon pri legado kaj skribado en sia denaska lingvo.

  2. Ekzistas en iu lando vaste uzata nacia c’eflingvo. En urboj kaj vilag’oj ie tie en la lando aliaj lingvoj estas uzataj. En tiuj lokaj lingvoj la instruado de legado kaj skribado devas okazi. La libroj kaj ekzercoj devas esti en tiu loka lingvo. La rezulto de tiu farmaniero estas, ke la infano sentas respekton al sia lingvo kaj valoron de sia kulturo.

  3. La infano uzas hejme lingvon, kiu ne estas uzata en la log’regiono. En la kazo de enmigrintaj familioj iuj konsulejoj organizas kursojn pri originaj lingvo kaj kulturo. Kaze ke tiaj kursoj ne ekzistas, estas rekomendinde, ke la gepatroj transdonu al siaj idoj ne nur la parolan kapablon, sed ankaù la legadon kaj skribadon. En grandaj centroj kun forta enmigrado oni devas klopodi laù la ebloj kunvenigi infanojn kun sama gepatra lingvo; tamen oni miksu la geinfanojn diverslingvajn dum kelkaj aktivecoj por eviti engetoigon.


2. Ekkonscio pri bezonoj kaj sentoj

Dum la tuta lernejotempo la instruistoj uzu c’iun okazon por montri kaj vidigi la bezonojn kaj sentojn de c’iuj kaj helpi la lernantojn ekkonscii pri siaj sentoj kaj pri la bezonoj kaj sentoj de aliaj. La infanoj alkutimig’u iom post iom esprimi ilin. La klasoc’ambro farig’os loko de harmonia kunvivado kaj la infanoj kunprenos hejmen tiun respektoplenan vivstilon.


3. Instruado de senperforta komunikado kaj de konfliktosolvado
3.1. Ekzercado pri senperforta komunikado kaj pri konfliktosolvado

Dum la tuta lernejotempo la instruistoj uzu c’iun konfliktsituacion por montri la manieron bone solvi problemon. Vidu punkton 16. La respekto de la aliulo devas esti daùre praktikata, celante harmonian kunvivadon.


3.2. Instruado de senperforta komunikado kaj de konfliktosolvado

En la oka lernejojaro okazu instruado de konfliktosolvado. Tiam infanoj estas 13, 14 jaraj.



  1. Kurso el 10 lecionoj po 1h30 laù Jefferys, Noack „Streiten, Vermitteln, Lösen“ eldonejo AOL, Lichtenau-Scherzhheim, Germanio ISBN 3-89111-367-6

  2. Ekzercado de senperforta komunikado laù Marshall Rosenberg, sama daùro. Centra oficejo de „non violence communication“ PO Box 2662, Cherman, Texas 75091-26 62 USA. Tel: 903 893 38 86. Elektronika adreso: cnvc@compuserve.com. Interreto: www.cnvc.org.

  3. La 9 s’losiloj de solvado de konfliktoj laù „PRODAS, programme de développement affectif et social“, « Programo pri disvolvigho senta kaj socia » Palomares, Ball, eldonejo Le Cercle Magique, Actualisation Idh Inc 1987, ISBN 2-920007-14-9


4. Instruado de Historio

Granda atento devas esti donata al tiu fako, al la enhavo de la dokumentoj kaj al eldiradoj de la instruisto. La enhavo jenu:



  1. La c’iutaga vivo de la homoj en c’iu epoko.

  2. Homaj grupoj kaj registaroformoj kun ekzemploj kaj analizo de pozitivaj kaj negativaj aspektoj, c’efe en rilato kun bezonoj kaj sentoj de la popolo.

  3. Studado de la vivo kaj agado de personoj, kiuj lumigis sian epokon kiel lumturo: oni studu pli Bartolomeo de Las Casas ol Kristoforo Kolombo, pli Ghandi ol Hitler, pli Dalai-Lama ol Tchang Kai Tchek, pli Martin Luther King ol Lindon Johnson, kiu komencis la militon en Vjetnamio, pli Mandela ol Mobutu.


5. Respekto de la c’irkaùa medio.

La respekto, kiun oni klopodas enmeti inter la homojn, certe same koncernas la manieron agi kun la c’irkaùa medio. La kutimo apartigi la rubaj’ojn celante reutiligadon de la plimulto de ili kaj la respekto de la naturo c’irkaùa apartenas al enklasa laboro. Poste la infanoj kunprenos tiun farmanieron hejmen. La nocio de harmonio ne nur koncernas la homaron sed la tutan biosferon.


6. Artoj

La artoinstruado montros al la lernantoj la universalecon de la artoj. Tiu instruado ankaù devas ebligi al la lernantoj mem praktiki sola aù en grupo, orkestro, koruso.


7. Sporto

Sportopraktikado estas esenca parto de la edukado. C’iu infano devas movig’i, korpe disvolvig’i kaj lukti kontraù si mem por progresi. Teamoludoj ebligas sociig’on, sed ili enhavas perversan aspekton, kiu iom similas al naciismo. Endas preferi kunludadon al konkursado; endas eliri el dikotomeco „gajnanto-perdanto“. Celendas solidareco, komplementig’o, kunludado. Indas la praktiko de aikido, senperforta japana luktarto.


8. Ludoj

Kiel en sportoj endas serc’i kunlaboron en la ludoj. Oni ne devas atingi sukceson sen tiu kunlaboro. Vidu la studojn faritajn en la Porpaca Universitato en Namur (Belgio).


9. Menciado de la origino de c’iu sciobjekto.

La sciobjektoj instruataj en lernejoj devenas el la vasta mondo. Indas montri tion al la gelernantoj. Oni povas kompari la tutan scion kun mozaiko. Oni montru en kemio, ke Mendeleiev estas rusa kemiisto. Oni montru en matematiko, ke la nulo inventig’is en Barato (Hindio) kaj ke algebro estas transdonita fare de la Araboj. Oni montru en biologio, ke Mendel estas Moravo. Ktp.


10. Fremdlingvolernado

Noto: c’i tie „fremda“ signifas „maldenaska“; „fremda“ ne signifas „eksternacia“.


10.1. Lernado de Esperanto

En la tria lernejojaro (la infanoj estas 8 jarag’aj) oni komencu la studadon de Esperanto per 3 instruhoroj c’iusemajne (se unu instruhoro daùras 45 minutojn). Tio efikos kiel plej favora distancig’o de la gepatra lingvo, en plej bonaj kondic’oj, per uzado de parolilo regula kaj travidebla. Klare dirite Esperanto enhavas la ecojn, kiujn c’iu lernmodelo devas havi -vidu la modelon de molekulo en kemiolernado, vidu la artefaritan korpon, kiun la kuracgestudentoj uzas en sia ekkono de la homa korpo-: simpleco, perfekteco kaj diserigebleco.

Plie, per tiu lingvo la infanoj povos kontakti aliajn infanojn tra la mondo ekzemple per paperaj aù elektronikaj leteroj. Tiel ili malkovros aliajn kulturojn kaj aliajn farmanierojn. Ili povos inters’ang’i materialon kun tiuj infanoj. Ili ricevos la senton, ke la mondo estas vasta familio. Ili tre baldaù povos legi infanlibrojn kaj librojn el c’iuj literaturoj el la tuta mondo kun la sama efiko: senti sin membro de la tutmonda rondo familia. La kontaktoj kun tiuj literaturoj kaj tiuj alilandanoj efikos, ke la infanoj sentos sin mondcivitanoj kaj ilia pensmaniero farig’os sennacia. Tiuj kontaktoj daùru dum la tuta lernotempo.

La lernado kaj uzo de Esperanto daùru ekde la kvara lernejojaro po unu instruleciono c’iusemajne g’is la fino de la deviga lernejofrekventado, supozeble kiam la infanoj estas 15 jarag’aj post 9 lernejojaroj.

Esperanto havas lokajn grupojn en c’irkaù cent landoj. La landaj asocioj ofte havas centron kaj adreson en la c’efurbo. Sur Interreto oni trovas multajn retejojn kaj forumojn. Vidu www.edukado.net, www.lernu.net, www.esperanto.net kaj www.esperanto.org.
10.2. Lernado de aliaj fremdaj lingvoj

Tiu lernado estos pli facila pro la antaùa studado de esperanto, tion montras scienca eksperimento farita en la Instituto pri Kibernetiko en Paderborn, Germanio.


10.2.1. Lernado de la loka c’eflingvo.

Por la infanoj, kiuj lernis legi kaj skribi per sia gepatra lingvo malsama ol la landa c’eflingvo, la lernado de tiu c’eflingvo komencig’u en la kvara lernejojaro, (la infanoj estas 9jaraj) paralele kun la sekvo de la praktikado de esperanto. Certe la infanoj jam iom uzetas la lokan c’eflingvon pro la kontaktoj kun g’i c’e radio kaj televido.



10.2.2. Lernado de aliaj fremdaj lingvoj

Por la infanoj, kiuj lernis legi kaj skribi per la landa c’eflingvo kiel gepatra lingvo, ili povas eklerni alian fremdan lingvon en la kvara lernejojaro, ekzemple unu el la indig’enaj lingvoj aù alian.

Por la infanoj, kiuj lernis legi kaj skribi en indig’ena lingvo kaj eklernis la landan c’eflingvon en la kvara lernejojaro, ili povas eklerni alian fremdan lingvon en la kvina lernejojaro, ekzemple unu el la indig’enaj lingvoj de la lando aù alian.
11. Inters’ang’oj

Ekde la unuaj lernejojaroj la geinfanoj havas danke al Esperanto internaciajn inters’ang’ojn. Tiuj kontaktoj devas esti regule senc’ese farataj. Ankaù eblas fari tiajn inters’ang’ojn sur regiona nivelo enlanda kun samlingva klaso. Eblas fari ilin enlande aù eksterlande. Eblas inters’ang’i paperajn leterojn, elektronikajn mesag’ojn, objektojn kaj/aù vizitojn.

Certe tiuj kontaktoj lertigas la gelernantojn en la kampo de la lingvaj kapabloj. Plie tra ili la gelernantoj malkovras aliajn vivmanierojn; tiu malkovro ebligas la forvis’on de la antaùjug’oj.
12. Justeco

C’iu maljusteco aù neglekto al iu persono c’iam kaùzas frustron, kiu povas farig’i ribelo, banditismo, terorismo kaj eble ec’ milito. En c’iuj kampoj de la lernejo, de la edukado, de la kunvivado enlerneja, oni atentu pri justeco kaj homaj kaj infanaj rajtoj, oni disvastigu solidarecan pensmanieron. Plie la infano devas malkovri la mekanismojn de la sociaj malegalecoj kaj de diskriminacio, same kiel la eblajn agojn por eliri el ili.


13. Malkovro de procezoj

La instruado devas ebligi al la infano la malkovron de la mekanismoj, kiuj regas la pluvivon de la mondo, de la geografiaj fenomenoj al la ekonomiaj fenomenoj. La instruistaro devas paroli pri longdaùra disvolvig’o de la mondo kaj de la medio. Diskutendas la ligoj inter la diversaj kampoj kaj la konsekvencoj de la decidoj.


14. Malkovro de la lokaj, naciaj kaj internaciaj institucioj

La strukturo de la politika mondo devas esti konata de la gelernantoj. Kiel decidi, kiel evoluigi tiujn strukturojn, tion la infano devas scii. En la ag’o, kiam li aù s’i deziras s’ang’i la mondon, li aù s’i devas kapabli voc’doni, elekti, lanc’i petskribon, bojkoti kaj alig’i al politika partio. Tiel li aù s’i povos esprimi sian bezonon de ideala mondo, konkretigi g’in kaj eksperimenti g’in.


15. Lernejo ejo de malfermiteco

La enhavo de la kursoj respegulas la diversecon je tutmonda nivelo de la sciencoj kaj de la pensoj. La geinstruistoj sindetenas je jug’ado, ili indikas neniun valors’tupon c’e la malsamaj filozofioj aù pensoj. Ili klarigas ilin rilate al la homaj kaj infanaj rajtoj. La gelernantoj disvolvu sian konsidereman menson kaj sian jug’kapablon. La infano, kiu vivas en sia propra kulturo, devas ekzercadi relativigon de sia kultura kodo. Dank al specifa didaktiko adaptita al la celoj de malfermiteco la junulo kapablas interligi siajn konojn kaj formi sian spiriton. Indas krei lokon por la malkovro de la amasinformiloj kaj ties funkciado.


16. Lertigado de instruistoj
16.1. Komenca lertigado, instruistostudoj

Krom la kutima lertigado pri iu/j fako/j la instruistaro studu senperfortan komunikadon kaj konfliktosolvadon. Ili uzu la saman materialon kiel la lernantoj (vidu punkton 3.), praktiku la metodojn kaj intense pripensu kaj diskutu tiujn ilojn kaj ties aspektojn.


16.2. Dumdunga lertigado

La instruistaro de tempo al tempo havu kurson por ripeti kaj ekzerci la senperfortan komunikadon kaj konfliktosolvadon kaj por analizi sian farmanieron duminstruadan.


17. Graveco havi bonajn geinstruistojn

Por havi bonajn geinstruistojn la s’tato devas bone kaj regule pagi ilin, regule lertigi ilin. Tiuj rimedoj konkretigas la respekton, kiun la s’tato montras al tiu profesikategorio kaj garantios bonan motivigon c’e la instruistaro.


18. Klasoj

Por bone fari tiun programon la klasoj ne devas esti tro grandaj. 22 gelernantoj devus esti maksimumo.


19. Kunlaboro kun „Lernejo ilo pacen“

Kunlaboro kun tiu asocio indas. La tutmonda centra oficejo estas Ecole Instrument de Paix, Simplon 5, CH-1207 Genève. www.eip-cifedhop.org. (Kontaktoj pere de la franca, angla aù hispana). Ekzistas sekcioj en multaj landoj.


20. Kunlaboro kun la reto de lernejoj asociigitaj al UNESCO.

En preskaù c’iu lando ekzistas komisiono pri kunlaboro kun UNESCO. Tiu komisiono povas informi iun pri tiu reto.

Tiu koncepto trovig’as sur www.edukado.net en diversaj lingvoj.

Vidu ankaù la TTTpag’on de Svisa Asocio de Edukistoj Pacen www.asepaix.ch (en la franca kaj germana).









Elŝuti 28.17 Kb.

  • 1. Legado- kaj skribadolernado
  • 2. Ekkonscio pri bezonoj kaj sentoj
  • 3. Instruado de senperforta komunikado kaj de konfliktosolvado 3.1. Ekzercado pri senperforta komunikado kaj pri konfliktosolvado
  • 3.2. Instruado de senperforta komunikado kaj de konfliktosolvado
  • 4. Instruado de Historio
  • 5. Respekto de la c’irkaùa medio.
  • 9. Menciado de la origino de c’iu sciobjekto.
  • 10. Fremdlingvolernado
  • 10.2. Lernado de aliaj fremdaj lingvoj
  • 10.2.2. Lernado de aliaj fremdaj lingvoj
  • 13. Malkovro de procezoj
  • 14. Malkovro de la lokaj, naciaj kaj internaciaj institucioj
  • 15. Lernejo ejo de malfermiteco
  • 16. Lertigado de instruistoj 16.1. Komenca lertigado, instruistostudoj
  • 16.2. Dumdunga lertigado
  • 18. Klasoj
  • 20. Kunlaboro kun la reto de lernejoj asociigitaj al UNESCO.

  • Elŝuti 28.17 Kb.