Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Komuna kongreso de svedaj kaj danaj esperantistoj, kaj

Elŝuti 32.06 Kb.

Komuna kongreso de svedaj kaj danaj esperantistoj, kaj




Dato20.03.2017
Grandeco32.06 Kb.

Elŝuti 32.06 Kb.

KOMUNA KONGRESO DE SVEDAJ KAJ DANAJ ESPERANTISTOJ, kaj

100-jariĝo de la Sveda Esperanto-Federacio kaj de la Klubo Esperantista de Malmö, 26 majo 2006
Festparolado de la Prezidanto de EEU/Eǔropa Esperanto-Unio,

Seán Ó Riain

Estimataj Gesinjoroj, karaj geamikoj,


Estas por mi granda ĝojo viziti Malmö la unuan fojon, kaj mi elkore dankas la svedajn kaj danajn samideonojn pro la bonega prepara laboro por la Kongreso. Mi elkore gratulas la Klubon Esperantistan de Malmö kaj la Svedan Esperanto-Federacion pro siaj centjariĝoj, kaj deziras al vi ege sukcesan duan jarcenton. Mi esperas ke vi ĉiuj havos ĝuindan kaj utilan kongreson, kiu multe kontribuos al la antaŭenigo de Esperanto kaj de lingva samrajteco en Svedio kaj Danio.
Bedaǔrinde mi ne parolas svede aǔ dane, sed ĉar mi estas irlandano mi diros kelkajn vortojn irlande por substreki la gravecon de lingva diverseco en Eǔropo.
Irlande: Is mór an chúis áthais dom mo chéad chuairt ar Mhalmo, don chomhdháil Sualannach-Danmhargach seo, agus gabhaim buíochas ó chroí leis an gCoiste Eagrúcháin as an sár-ullmhúchán. Tá súil agam go mbeidh comhdháil úsáideach thaitneamhach againn go léir, a rachaidh go mór chun tairbhe Esperanto agus do chomh-chearta teanga san Eoraip.
Elkoran dankon al vi ĉiuj, kaj al svedoj kaj danoj kaj al aliaj, ke vi venis, kaj mi antaǔĝojas interkonatiĝi kun vi dum kelkaj tagoj en la bela Malmö.
Mi intencas mallonge mencii kvin interesajn lastatempajn evoluojn; priparoli la antaǔenigon de Esperanto en Eǔropo kaj taktike kaj strategie, kaj fine proponi konkretajn agadojn, per kiuj ni ĉiuj povos helpi solvi la problemojn. Sed antaǔ ĉio, mi volas aǔdi viajn ideojn kaj proponojn dum la Kongreso.
Lastatempaj Evoluoj


  1. Oktobre 2005 okazis io tre grava por la estonto de la lingvoj de Eǔropo: publikiĝis la raporto GRIN1, de eminenta svisa ekonomisto de la Universitato de Ĝenevo, kiu klare kaj science montris ke la nuna internacia pozicio de la angla lingvo kontribuas almenaǔ € 17 miliardojn jare al la brita ekonomio. Alivorte la 87% de EU-civitanojn kiuj denaske parolas aliajn lingvojn subvencias Brition jare per trifoje la fama brita brita EU-buĝeta rabato, kaj oni malmulte legas pri tio en la gazetaro. Vere ekstremdekstra situacio, kaj konkreta pruvo pri la manko de lingva justeco: malriĉaj poloj, hungaroj, litovoj, slovakoj kaj aliaj estas devigata pliriĉigi la riĉulojn.




  1. Iom malnova novaĵo, sed tiom grava ke mi neniam laciĝos menciinte ĝin: En 2003 publikiĝis ege grava libro de la angla Prof. R. Phillipson, jam esperantigita kiel “Ĉu nur-angla Eŭropo?“ Tiu libro science forigis la lastajn dubojn pri la lingva evoluo de EU: ni ĉiuj survojas al nur-angla Eŭropo, kie ĉiuj aliaj lingvoj simple ne gravos, kaj tio okazas malgraǔ la fakto ke anglalingvaj denaskuloj kiel elcentaĵo de la monda loĝantaro malpligrandiĝis de 11% en 1950 ĝis 5.6% (en EU 13%) nuntempe. Mia propra sperto dum la lasta jaro laborante en Bruselo simple konfirmas tion. Forte rekomendindas la traduko de ĉi-tiu libro al aliaj lingvoj, kaj mi ĝojas ke oni publikigos litovan tradukon ĉijare: eble vi ne bezonas ĝin svede aǔ dane, ĉar vi jam bone scipovas legi la anglan, sed oni certe bezonas ĝin france, germane, hispane, pole kaj alilingve.




  1. Kiel por konfirmi la tezon de Phillipson, en Februaro 2002 Britio decidis ke ĉiuj lernantoj je la aĝo de 14 rajtas ĉesi lerni fremdlingvojn. Tio signifas ke, ĝuste kiam pli da lernejoj en aliaj landoj volas fari interŝanĝojn kun lernejoj en Britio, la britaj lernejoj malpli emas: ju pli bone vi lernas la anglan, des malpli la anglalingvanoj bezonos viajn lingvojn!




  1. Fine de 2002 malavara japana mecenato, Etsuo Miyoshi, ekis gazetan anonckampanjon por antaŭenigi Esperanton kaj lingvan samrajtecon en Eŭropo. Intertempe li elspezis pli ol € 300,000 de la propra mono por financi la kampanjon. Al li niajn eklorajn dankojn. Lia lasta anonco estis intervjuo la 12-an de majo kun Profesoro Robert Phillipson en la franca nacia gazeto “Le Figaro”, kun titolo “Le Tout-anglais – A qui la Faute?”(La Ĉio angla – kiu kulpas?) La kerna mesaĝo estas ke la franca rifuzo de Esperanto en la Ligo de Nacioj antaǔ 80 jaroj malfermis la pordon al la nuna dominado de la angla lingvo.




  1. Dum la lasta jaro la paĝoj en Esperanto trovita de la serĉmaŝino GOOGLE rapide pligrandiĝis, kaj nun atingis 132 milionoj. Por komparo, la rezulto por “svenska” estis 340 milionoj, kaj por “dansk” estas 269 milionoj.



  1. TAKTIKE

Taktike, ni ĉiam rekomendu la lernfacilajn ecojn de Esperanto2. Tio substrekas ke ni ne kontraǔas aliajn lingvojn, sed male, volas subteni veran multlingvismon en Eǔropo. Eĉ lingvistoj kiuj neniam subtenis Esperanton, kiel Claude Hagège, nun skribas “Esperanto estas sendube unu el la plej bonaj aliancanoj de la multlingveco.”3 Miasperte tio ofte helpas: Ekzemple, novembre 2005 mi faris franclingvan prelegon dum konferenco pri multlingvismo en Eǔropo en Parizo, kion publikigis la franca lingvadidaktika revuo, “Les Langues Modernes” en sia printempa numero en 2006. Mi antaǔe sciis ke la organizantoj decidis ekskludi mencion de Esperanto, sed substrekante la lernfaciligajn ecojn de la lingvo, mi sukcesis enigi ĝin en la konkludan dokumenton de la konferenco.
Kelkaj diros ke oni ne povas science pruvi ke Esperanto havas lernfaciligajn ecojn, sed estas fakto ke plimulto de lingvistoj akceptas ke iu ajn dua lingvo, kondiĉe ke bone lernita, emas helpi la lernadon de sekvaj lingvoj. Cetere, malfacilas science pruvi multajn aferojn kiujn ni simple akceptas kiel evidentaĵojn. Ekzemple, antaǔ ol lerni kuri, oni lernas piediri. En Irlando 85 jaroj de sperto de deviga instruado de la irlanda lingvo al ĉiuj lernejanoj montras fiaskon: nur 30% sukcesas lerni la lingvon, kaj 70% ne.4 Ni provas instrui kuradon al infanoj kiuj ne povas piediri, alivorte ni instruas tre malfacilan neregulan lingvon al infanoj kiuj neniam lernis regulan lingvon, kaj ni poste miras pri kial 70% de niaj infanoj falas sur la vizaĵon!
Dum alia konferenco en Bruselo fine de aprilo, Profesoro GRIN subtenis mian referencon al la lernfaciligeco de Esperanto, kaj alta funkciulo de la Komisiono, S-ro Delmoly, publike akceptis ke tia esplorado estas subteninda de la Komisiono.
Pro tiuj spertoj mi pli kaj pli konvinkiĝis ke substreki la lernfaciligecon de Esperanto estas bona taktiko. Kaj ni forigu unu konfuzon: ne estas ĉefe pro simileco inter Esperanto kaj la poste lernenda lingvo: multe pli gravas ke sukceso en la lernado de Esperanto donas eble la unuan sperton de lernsukceso al multaj infanoj, kaj ke “nenio sukcesas kiel sukceso”.
Aldona eta afero kiu montras la netaǔgecon de la angla kiel internacia lingvo en aliaj mondpartoj. Korea kuracisto skribis interrete ke li kalkulis precize kiom da tempo li uzis por lerni la anglan: dum tiu longega tempo li povus fini ne unu sed tri doktorigajn studojn! Kaj post tiu longa studado li ankoraǔ ne sentis sin egale diskutante angle kun usonano aǔ alia anglalingva denaskulo.

B. STRATEGIE
Eble vi jam legis la majan artikolon en la revuo “Esperanto” kie nia slovena amiko Tomaž Longyka referencas al la EEU-preparoj por proponi al la Eŭropa Unio Esperanton ne kiel komunan komuniklingvon inter la eŭropaj popoloj, sed kiel eŭropidentigan lingvon, do lingvon, kiu kreos la eŭropan identecon ĉe la civitanoj de la Unio.
Eŭropa Unio  Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.
La aǔtoro kontraǔas tiun politikon de EEU, prezentas la tradician sintenon de Esperantistoj, kaj levas 5 demandojn. Mi bonvenigas tiujn pensigajn komentojn, kvankam mi malsamopinias. Tre interesus min viaj komentoj. La sekretario de EEU, Zlatko Tiŝljar, respondos al tiu artikolo en la junia “Esperanto”, sed intertempe mi havas du demandojn por S-ro Longyka: Ĉu la fakto ke la usonangla estas la identeco lingvo de Usono iel bremsas la lernadon de la angla en aliaj mondpartoj? Se ne, kial la akcepto de Esperanto kiel identeca lingvo de EU devus bremsi la lingvon ekster Eǔropo? Ŝajnas al mi ke, tute male, tiu grandega antaǔenigo de Esperanto en Eǔropo centmilobligus la studantojn de Esperanto ekster Eǔropo, kaj donus planetan rivalon unuafoje al la anglalingva hegemonio.
Mi klarigu mian sintenon: La Esperanto-movado havas klaran elekton. Ni povos daǔrigi tradiciajn metodojn. Tio donos pli de la sama, t.e. tio verŝajne donos pli de la samaj sukcesoj kaj malsukcesoj kiujn ni jam spertis dum pli ol 100 jaroj. La lingvo ja disvastiĝas mondskale, sed malpli ol 0.1% de la homaro uzas ĝin. Se tio sufiĉas por ni, ni daǔrigu la tradician aliron kaj subtenu la tradiciajn ideojn. Tiu vojo eĉ povas promesi sukceson, post kelkaj jarcentoj! La Kristanismo nur bezonis 300 jarojn por atingi la imperiestron de Romo!
Sed se vi, kiel mi, iom malpaciencas pro tiu malrapida vojo, EEU proponas novan aliron, kie Esperanto ne nur servos lingvajn celojn, sed ankaǔ politikajn, kaj, ŝajne paradokse, pli proksime sekvos la konsilojn de Zamenhof kiam li skribis “paŝo post paŝo, post longa laboro". Esperanto povas fari gravan kontribuon al la eǔropa integriĝo, kaj tiel al multpolusa mondo anstataǔ la nuna unupolusa mondo.
La ĉefmalsano de Eŭropo, laǔ la klarvida Prof. Helmar Frank, estas la manko de eŭropa “ni-sento”, de komuna eŭropa identeco sentita de niaj 460 milionoj kuncivitanoj. En la kolora lingvo de Frank: “por multaj, Eŭropo estas apenaŭ pli ol regiono de harmoniigitaj porkoprezoj”, kaj tia Eŭropo neniam havigis al si la lojalecon kaj la amon de la popoloj de Eŭropo. Kaj mi ne hontas paroli pri emocioj: ja temas pri lojaleco kaj amo, kaj ne pri malvarma kalkulo de interesoj.
Se vi volas konkrete vidi simtomon de tiu malsano, rigardu Eŭro-monbileton.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Vi tuj vidos la problemon: ĝi estas senvorta, ĉar ne ekzistas lingvo por esprimi eŭropan identecon. Alia praktika problemo estas en kiu lingvo EU-civitanoj kiuj kuniĝas el pluraj landoj devus kune kanti la eǔropan himnon?. Ĉu germane, ĉar tiu estas la originala lingvo de la vortoj de Schiller, “An die Freude”? Ĉu angle, por ankoraǔ pli substreki la duarangecon de la 87% de EU-civitanoj kiuj ne parolas angle denaske? Aǔ ĉu en neǔtrala eǔropa lingvo kiel la latina aǔ Esperanto, por substreki la samrajtecon kaj komunan identecon de ĉiuj Eǔropanoj?
Tiuj mankoj klare havas politikajn kaj ekonomiajn sekvojn. Sed kiel ni entute pensas ke Esperanto havas speciale bonan ŝancon en la EU-landoj? Tutsimple ĉar nenie alie en la mondo, kaj neniam en la tuta homa historio, ekzistas organizaĵo kiel EU, kun 21 oficialaj laborlingvoj. Se Esperanto ne havas ŝancon en tia organizaĵo, kie ĝi havas ŝancon?
« Esperanto-mono »
Antaǔ 10 jaroj germana politikisto atakis la ideon de la Eŭro kiel utopiaĵon, aŭ “Esperanto-monon”; sed tiu « Esperanto-mono » estas nun en la poŝoj de pli ol 300 milionoj homoj, kaj pli fortas ol la usona dolaro. Ĉi-tie mi ŝatus saluti la memoron de klarvida kaj kuraĝa sveda politikistino, Anna Lindt, kiu perdis la vivon dum la kampanjo por persvadi la svedojn akcepti la Eǔron.

La grandega sukceso de la « Esperanto-mono » devus esti uzebla por antaǔenigi la lingvon kun la sama nomo. Kelkaj vidas danĝeron en tiu aliro. Eble jes, sed ne tro se ni memoras ĉiam substreki kaj la similecon kaj la malsimilecon: la Eŭro forigis la naciajn valutojn, sed vere neniu celas ke Esperanto forigu la naciaj lingvoj. Tute male, ni forte subtenas la lingvan diversecon, kaj la absolutan samrajtecon de parolantoj de tiel-nomataj grandaj kaj malgrandaj lingvoj.


En la tuta diskuto pri la Eŭro, neniu proponis ke EU povus adopti la DM, la pli fortan nacian valuton, aǔ la usonan dolaron. Kial la usona lingvo pli akcepteblas ol la usona mono? Nur ĉar homoj ne vidas realan alternativon. La vera problemo estas ke la plimulto da „seriozaj“ homoj ne traktas Esperanton serioze, kaj plenas je eksmodaj antaŭjuĝoj. Estas nia tasko konvinki ilin ke Esperanto ja estas realigebla alternativo, kaj ne utopiaĵo.
Praktika Agado
La EU multfoje kaj en pluraj dokumentoj garantias la samrajtecon de civitanoj, sed la praktiko de EU ne respektas la lingvan samrajtecon. La nuna prioritata agado estas uzi la GRIN-raporton por montri la praktkajn financajn sekvojn de tiu manko de samrajteco. Ni skribis al la tuta Eǔropa Parlamento por altiri atenton al tiu afero. Ni vidu kio okazos.
Ĉu tio signifas ke ni kiĥote kontraŭbatali la anglan? Tute ne. Ni kontraŭbatalas ne la anglan, sed la maljustecon. Tio estas nia kialo por ekzisti. Maljusta estas maljusta estas maljusta, kaj neniu argumento pri praktikeco aǔ io ajn alia konvinkos nin akcepti ĝin.
Artifariteco de Esperanto
Fine mi donas eble utilan respondon al la ofta aserto de konservemuloj ke Esperanto ne povas funkcii pro sia artifariteco, ĉar naturaj produktoj de jarcentoj de historio ĉiam superas la laboron de unuopulo.5. Ekzistas afero kiu en multaj facetoj estas pli artefarita ol Esperanto, sed kiu efike funkciis dum pli ol 200 jaroj: ĝi nomiĝas Usono!


FINO




1


  1. Vi trovos la franclingvan originalon ĉe http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport_Grin.pdf. EEU faris unupaĝan leteran resumon en Esperanto ĉe http://eo.nitobe.info/ar/kampanjoj/grin-letero.php.

2 Rigardu www.springboard2languages.org por bona priskribo.

3 « ... l’espéranto est sans doute l’un des meilleurs alliés du plurilinguisme. », dans Combat pour le Français, Odile Jacob, Paris, 2006, page 188.

4 Laǔ pluraj esploroj de D-ro John Harris en ITÉ, la lingva instituto de Irlando.

5 Tiu aserto jam montras profundan miskomprenon de la evoluo de Esperanto, sed strange ke ili neniam plendas pro la „artifariteco“ de la muziko de Mozart aǔ Beethoven, kiu, malkiel Esperanto, vere estas la produkto de la laboro de unu homo.


Elŝuti 32.06 Kb.

  • Sed antaǔ ĉio, mi volas aǔdi viajn ideojn kaj proponojn
  • “Le Figaro”
  • 132 milionoj
  • « Esperanto-mono » Antaǔ 10 jaroj germana politikisto atakis la ideon de la Eŭro kiel utopiaĵon, aŭ “Esperanto-monon”;
  • Ni kon traŭbatalas ne la anglan, sed la maljustecon

  • Elŝuti 32.06 Kb.