Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


"Kompleta" argumentado por uzado de -ujo anstataŭ -io en kvar kategorioj

Elŝuti 30.18 Kb.

"Kompleta" argumentado por uzado de -ujo anstataŭ -io en kvar kategorioj




Dato19.11.2017
Grandeco30.18 Kb.

Elŝuti 30.18 Kb.

"Kompleta" argumentado por uzado de –ujo anstataŭ –io en kvar kategorioj:

La aŭtoro klopodis nur priskribi ilin, kun indiko de kelkaj fontoj, sen esprimi sin pri la relativa graveco de la argumentoj, ĉar tio estas dependa de subjektivaj faktoroj kaj opinioj.

La teksto ne pretendas laŭ formo sciencan nivelon, sed celas helpi al subtenantoj de –ujo por (re)trovi tiujn argumentojn, kiujn ili en iu momento bezonas. Proponoj por plibonigoj estas bonvenaj. Kun danko al Russ Williams.

Citaĵoj estas donitaj en diakritaj signoj, ankaŭ se la originalo estis skribita en la Zamenhofa h-alfabeto.




I La etnisma-geografia-historia aliro de Zamenhof
(Literaturo: Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291):

De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon <> ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis <>. Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per <>), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per <>) la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel <>; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso <>.


Zamenhof kredas en evoluo de la principoj laŭ kiu landoj estas organizitaj kaj faras jenan disdividon en kategorioj de landoj:

  • antikvaj landoj (ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel <>; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento). Li mencias kiel ekzemplon Egiptujo.

  • novaj landoj (ne aranĝitaj laŭ la principo <>) Li mencias kiel ekzemplojn Usono, Kanado, Brazilo, Ĉilio, Meksiko1. Li pli ŝatus uzi Brazilo kaj Ĉilo ol Brazilio kaj Ĉilio, sed ekpensas, ke slavoj kaj germanoj jam alkutimiĝis al la landonomoj Brazilio kaj Ĉilio kaj ke pro tio Brazilo kaj Ĉilo aspektus al ili kiel nomoj de popoloj. Do li cedas al la naturalismo – de slavoj kaj germanoj - por la landonomoj Brazilio kaj Ĉilio. Plue li skribas: "Tiel same ni neniam devas diri <>" Tiel same? Jes, ĉar "Ĉiuj novaj landoj ............ neniam devas uzi la sufikson <>". Ĉi-tie Zamenhof antaŭjuĝas, ke nova lando (amerikaj landoj) fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj. Tio estas pli ol observo. Li observas kaj vidas tion, kion li deziras vidi: Meksiko, ekzemple, apartenas egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj! Tial estas afero tute natura ke ĝi portas nomon, kiu estas ne-gentobaza. Zamenhof preferas "Brazilo", "Ĉilo" kaj "Meksiko", sed - pro la antaŭa uzado de nomoj je –ujo por ne-gentobazaj landoj 2 - konkludas al "Brazilio", "Ĉilio", "Meksikio"3. La vortoj “Brazilo”, “Ĉilo” ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj. Zamenhof klare ne konsciis, ke ankaŭ kun la nomoj "Brazilio", "Ĉilio" kaj "Meksikio" vekiĝos ĉe iuj la supozo, ke ekzistas popolo de "Braziloj", "Ĉiloj" kaj "Meksikoj". Sed en iu maniero li devas deturni la ĥaoson kiun kreis lia ĝenerala uzado de la sufikso –ujo por landonomoj, sendistinge ĉu ili estas gentobazaj aŭ ne-gentobazaj.
    Pro tio li klopodas kongruigi geografian apartenecon al politika karakterizado.

  • la landoj eŭropaj. Tie tuj li fiksas alian karakterizon: Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn. Oni nur povas diveni kiu observado aŭ sociopolitika konvinko kondukas Zamenhof al akcepto de tia ebleco. Ĉu li elportas tiun penson pro kreskanta influo de politikaj ideologiojaŭ teorioj? Signifa estas lia opinio (en 1911), ke ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso <> estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la <> per <>, mi tion ne malkonsilus.4
    Tio signifas, ke li estas malfermita al revizio, ne de la dukategorieco de la landnoma sistemo, sed de la praveco en individuaj kazoj aljuĝi landonomon al la kategorio de gentobazaj aŭ ne-gentobazaj landoj. En tio li ne eliras de etimologiaj konsideroj, sed de la supozata etna konsistigo de la koncerna lando.

Ni povas supozi, ke Zamenhof pro didaktika oportuneco kaj politika dezirindeco5 donas fiksajn regulojn, aparte por "novaj landoj", "antikvaj landoj" kaj la landoj eŭropaj. Konsiderado pri aziaj kaj afrikaj landoj mankas, kvankam – aktuale – Azio kovras dek ses gentobazajn landonomojn kaj Afriko tri. Oni ricevas la impreson, ke li atribuas al la uzado de ne-gentobazaj nomoj iun atmosferon de moderneco.

La ideo ke la sufikso –i' elradias senton de genta neŭtraleco, kontraste al –uj', ne estas trovebla ĉe Zamenhof.6 Ĉiam, kiam li devas rekoni, ke la lando meritas gentobazan nomon, li postulas la sufikson –uj. Oni ne misinterpretu lian pretecon akcepti eventualan ŝanĝon de la landonomoj Svisujo, Belgujo aŭ Aŭstrujo. Kiam Zamenhof elektis la landonomojn Brazilio, Ĉilio kaj Meksikio, tio signifis, ke por li ne ekzistas gentoj de braziloj, ĉiloj kaj meksikoj, sed nur brazilianoj, ĉilianoj kaj meksikianoj (meksikanoj por la ĉefurbo). Same akcepto de la landonomoj Svisio, Belgio kaj Aŭstrio signifus akcepton de la opinio, ke ne ekzistas svisoj, belgoj kaj aŭstroj.

La propono rilate la ĉefurbon ne estas lingvika propono, nur politika, kaj ne rilatas al genteco. La propono pri Meksikio estas farita nur laŭ analogio kun aliaj landoj, kie la ĉefurbo kaj la lando havas la saman nomon (Tunizio, Alĝerio). Hodiaŭ ankoraŭ multaj preferas Luksemburgio ol Luksemburgo.



La argumento de internacieco ludas nur flankan rolon. Pro tio, ke germanoj kaj slavoj en siaj lingvoj havas finiĝon je –io pli ofte ol parolantoj de aliaj lingvofamilioj, Zamenhof konkludas al Brazilio (nuntempe Brazilo), Meksikio (nuntempe Meksiko) kaj Ĉilio.
II Kelkaj aliaj "preterlingvaj"argumentoj por –ujo kaj kontraŭ -io,
kies Zamenhofeco estas verŝajna, sed fojfoje malfacile pruvebla:

  1. Uzantoj de –io por malpli konataj landoj, ekzemple Malavio kaj Etiopio, ne havas ideon pri la signifo de tiuj nomoj. Esperantistoj kiuj konscie uzas landonomojn kun –ujo jam scias pli pri la koncerna lando. Ili lernas Malavio kaj Etiopujo kaj implice ili scias ke tie loĝas malavianoj kaj etiopoj. 
    Kontraste ĉiea uzado de -io konfuzon multajn esperantistojn kaj kaŭzas oftajn lingvajn erarojn. Oni erare supozas pri "ĉiloj" en Ĉilio, same kiel ĉinoj en Ĉinio, kaj "aŭstraloj" en Aŭstralio same kiel aŭstroj en Aŭstrio.

  2. 1. La asertita malbeleco de la sufikso –ujo estas nepruvebla kaj persona argumento. La alta frekvenco de la finiĝo –io same estas sentata kiel malbela.
    2. La asertita ĝeno de plursignifeco de –ujo estas superata de la multsignifeco de –io. Ekzistas tuta listo de grekdevenaj ŝajnsufiksoj, kies uzado en Esperanto sugestas akcepton de –i kiel propra sufikso: -agog(i)o,  arĥ/k(i)o, -atr(i)o, -fil(i)o, -graf(i)o, -krat(i)o, -log(i)o, -mat(i)o, -metr(i)o, -nom(i)o, -pat(i)o, -skop(i)o, -trop(i)o, -urg(i)o, -zof(i)o.7 La efikoj de forigo de –i estas malsamaj kaj neregulaj: homeopato (praktikanto de homeopatio), psikopato (suferanto de psikopatio), biologio kaj biologo (biologiisto), tezofo (adepto de teozofio), apologo kaj apologio (ne rilatitaj), analoga kaj analogio (analogeco/aĵo), bibliofilo (bibliofiliulo), filantropo (filantropiulo), demagogo (demagogiemulo), aristokratio (politika ordo, regata de aristokratoj), mikroskopio (teĥniko per mikroskopo), biografo (verka/into de biografio), fotografio (la arto fotografi), telefonio (teĥniko per telefono). Estas interese, ke la plej parolata eŭropa lingvo en la mondo
    3. Oni troigas la internaciecon de la finiĝo –io en landonomoj en aliaj lingvoj. Ofte la formoj je -io tute ne estas tiom internaciaj kiel oni pensas. Eksterlasante landonomojn kiel Polio, Skotio, Svisio kaj Finnio, kiujn la AdE ne mencias kiel rekomenditajn formojn, oni trovas ke interalie Britio, Danio kaj Francio tute ne estas internaciaj. Krome, internacieco de sufikso ne povas esti argumento por deklari ĝin enpreninda en Esperanton. La 15a regulo de la gramatiko ne estas aplikebla al ne-memstare uzataj (en aliaj lingvoj) afiksoj.



  1. La sufikso -i' ne taŭgas kiel sufikso, ĉar ĝi ne estas memstare uzebla. La memstara uzebleco estas grava avantaĝo de facile lerneblaj (aglutinaj) lingvoj. Enkonduko de fleksia (fandiĝa) karaktero de Esperanto endanĝerigas la analizeblon de la lingvo, specife la demandon ĉu la vortoj kun finiĝo –io (Germanio, fotografio, homeopatio ktp. vidu noton Error: Reference source not found) estas derivitaj aŭ radikaj8. Akcepto de -io kiel normala sufikso estas precedenco kiu endanĝerigas pluan unuecan evoluon de Esperanto.


III Lingvojuraj argumentoj,
kiuj rilatas al la laboro de la Akademio de Esperanto:

  1. La Aktoj de la Akademio 1968-1974 (www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html#landnomoj) mencias, ke la AdE nuligis la malkonsilon uzi la sufikson –io (el 1922), sed ne ŝanĝas ĝin al rekomendo. Gi distingas inter "la sufikso9 -io apud la Fundamenta -ujo". Tio estas rimarkinda, ĉar en la Antaŭparolo al la Fundamento Zamenhof nur imagas al si kazojn, kie ia aŭtoritata centra institucio allasas "novan formon", kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova." La allaso de la AdE en 1974 do rekonas, ke ne estas afero de tio, kion Zamenhof nomas "vorto aŭ regulo(, kiu, JD) en nia lingvo estas tro neoportuna".

  2. La samaj Aktoj specifas, ke la motivo, pro kiu la AdE decidis apliki la Zamenhofan metodon, menciitan en la oka paragrafo de la Antaŭparolo estas "por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj". Defendantoj de la Fundamenta –ujo emas interpreti tion kiel kondiĉon por ĉiu unuopa derivo de landonomo el la gentonomo. Defendantoj de –io emos vidi tion kiel ĝeneralan allason de –io por ĉiuj landonomoj, kie laŭ la reguloj de la Fundamento ĝis tiam –ujo estis allasita.

  3. La praktiko montras, ke la uzado de la finiĝo –io, verŝajne pro misinterpretado de aŭ ne-scio pri la decido de la AdE en 1974, komencis etendiĝi ankaŭ al ne-gentobazaj landonomoj aŭ regiononomoj, kie ĝis nun –ujo ne estis allasita. Oni vidas la plej strangajn formojn, kiel Antverpenio, Meklenburgio, Romio, Nordio ktp.
    Gramatike tio estas nur pravigebla, se oni rigardas tiujn formojn kiel novvortojn kaj se ili estas internaciaj laŭ la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko. –io ja ne estas allasata kiel ĝenerala sufikso por ajnaj lando- aŭ regiononomoj. Ĝenerala apliko de la sufikso –io por landonomoj malhelpas la serĉadon de aliaj pli klaraj kaj simplaj vortoj, pere de ekz. regiono, distrikto, departemento, lando, ŝtato.

Fine, en la diskutado ankaŭ envenas



IV diversaj ne-lingvikaj historiaj kaj cirkonstancaj konsideroj.

  1. La influo de redaktistoj, gvidantoj de la movado kaj politikuloj ekde 1918, kiuj (mis)uzis sian influpovon por enkonduki la finiĝon –io en publikigaĵoj, tute kontraŭe kaj kontraste al la preskriboj de Zamenhof en la Antaŭparolo al la Fundamento pri proponado de novaj formoj. Tiuj cirkonstancoj plimalfirmigas la pravon de la decido de la Akademio en 1974 por allasi – sub certaj kondiĉoj – la uzadon de –io kiel sufikso. Tie ja unu el la argumentoj estas, ke "nuntempe, malgraŭ tiu oficiala malkonsilo (el 1922, JD), la uzado de tiu sufikso  io ne malkreskis, sed male disvastiĝis". Redaktisto kiu klare mensogis al la legantoj pri akcepto de –io estis la fondinto de UEA, Hector Holder.10

  2. La antaŭa argumento povas esti konsiderata kiel indiko de baza problemo pri la evoluo de la internacia lingvo, eĉ de la esperantismo. Oni povas distingi kiel eblajn kaŭzojn de tiu problemo jenajn fenomenojn:

    1. La preskriboj de Zamenhof en la Antaŭparolo de la Fundamento estas kvazaŭ mortintaj.
      Mi rememorigu gravajn frazopartojn: Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento ……………. kiel konstanta kontrolilo ………….. la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto
      La ne-obeado aŭ nur parta obeado de tiuj konsiloj fare de lingvo-instruistoj, eldonantoj de lernolibroj kaj organizaĵoj por disvastigo de la lingvo (UEA, ILEI) kvazaŭ mortigas ankaŭ jenan regulon el la Antaŭparolo: Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj.
      Komparu kun tio la eldiron de la nuna prezidanto de UEA en retpoŝtmesaĝo al siaj kunestraranoj: la avantaĝoj de unueca sistemo (t.e. kompleta ekskludado de la sufikso –ujo, JD), jam pli ol jarcenton uzata de UEA, pli pezas ol la diversaj argumentoj bazitaj sur teoriaj principoj aŭ personaj preferoj

  1. La statuto de la Akademio de Esperanto enhavas kiel sian celon: La AdE estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon. Tiu organizaĵo konsideras sin kiel aŭtoritatan centran institucion, pri kiu Zamenhof skribas en la oka paragrafo de la Antaŭparolo. Sed la "leĝodonanto"de la Akademio estas – laŭ jura analizo de Helmut Welger – la "kriptoorganizaĵo", ordinare nur nomata "la esperantistaro".
    Konsiderante, ke la Akademio ekde sia refondiĝo en 1948 neniam estis elektita de la esperantistaro kaj ke la membroj estas alelektitaj de la akademianoj mem, oni povas dubi pri ĝia reprezentativeco por la esperantistaro. Al tio aldoniĝas, laŭ kritikantoj de la Akademio, ke estas indikoj, ke la lojaleco de novaj komitatanoj al la Fundamento estas ne-sufiĉe kontrolata kaj ke iuj akademianoj montras deviajn opiniojn pri la karaktero de la lingvo.
    Al tio aldoniĝas alia granda malsufiĉo en la sinkompreno de la Akademio:
    Dum en 1908 la tasko de la Akademio (tiutempe "supera komisiono" de la Lingva Komitato) estis priskribita kiel Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj, en la nuna statuto skribiĝas: Ĝi esploras ĉiajn lingvajn demandojn kiuj koncernas Esperanton.
    Laŭ kritikantoj de la Akademio, ekzemple en la retdiskutlisto AdE-diskutoj@yahoo.com, la laboro de la Akademio, kompare kun tiu de el 1908 estas tre ne-sufiĉa por kontroli ĝian evoluon11.

  1. Statistika esploro de la frekvencoj de nomformoj de landoj akredititaj ĉe UNo, montras, ke la elcentoj de trafoj en Interreto de formoj je –io, -ujo, -lando kaj ne-gentobazaj alternativoj estas 51% por –io, 35% por –ujo, 11% por –lando kaj 4% por ceteraj formoj. Estas ne-certe, ĉu oni povas konkludi el tio, ke la "populareco" de formoj je –ujo ekde 1974 kreskis. Bedaŭrinde en 1974 oni ne faris esplorstudon pri la relativaj frekvencoj de formoj je –ujo kaj tiuj je –io.
    Ĉiuokaze la elcentaĵo por –ujo, malgraŭ jam 27-jara ekskludado de –ujo-formoj fare de Universala Esperanto-Asocio (sen paroli pri aliaj asocioj kaj revuoj) estas konsiderinda. Oni povas demandi sin, ĉu unu el la du argumentoj, kiujn la Akademio uzis en 1974 por allasi la formojn je –io, ankoraŭ trafas kaj ĉu ĝi tiam trafis, nome: (ke la uzado de –io tiom kreskis, ekde 1921,) ke oni povas, laŭ la Antaŭparolo de la Fundamento paroli pri "vorto aŭ regulo en nia lingvo, kiu estas tro neoportuna".

1 Mi uzas ĉi-tie la "modernajn" formojn de la tiamaj landonomoj Usono, Kanado, Brazilio, Ĉilio, Meksiko.

2 "mi konfesas nun, ke tio estis eraro"

3 Intertempe la kutimaj kaj rekomenditaj nomoj por tiuj landoj fariĝis "Brazilo", "Ĉilio", "Meksiko".

4 Efektive la vortoj Belgoj kaj Svisoj ne esprimas iun lingvan (au religian) apartenecon kaj tial – en la filozofio de Zamenhof – mankas al ili la du plej gravaj karakterizoj de "gento".

5 Tiun impreson firme li donas ekde 1906. Zamenhof proponis tiam (kongreso en Londono kaj broŝuro eldonita en Peterburgo), ke homaranoj nomu ĉiujn landojn per neŭtralaj ne-gentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo, Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso -io al ĉefurbo, kiel Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Tiel li klopodis mem krei tiujn neŭtrale geografiajn landonomojn, kiujn li plue esperas en Lingva Respondo n-ro 47.

Aparteneco al gento (kaj religio) estu io privata, ne altrudita al iu alia...... kaj homaranoj ........ kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn. (Vivo de Zamenhof, Edmond Privat)

6 Tial la moraleca insistado de iuj postaj (ekstrem-maldekstrumaj) favorantoj de la sufikso –io (Hector Hodler, Eugène Lanti, Claude Gacond) estas kontraŭzamenhofa kaj politika. Ĝi estas krome misgvida kaj nelogika.

7 Mi nur donas ekzemplojn de vortoj menciitaj en PIV aŭ trovataj en Tekstaro de Esperanto. La enpreno, foje eĉ oficialigo, de multaj vortoj kun tiuj grekdevenaj parigitaj ŝajnsufiksoj en Esperanto kaŭzas seriozan konfuziĝon kaj atakas la tutan sistemon de derivado per sufiksoj. Ne plu ekzistas klareco, kiu el la du paruloj (kun –io aŭ sen i) estas la pli fundamenta vorto. Se la vorto sen –i estas la pli fundamenta, oni devas akcepti la ĥimeran rolon de  i por formi ĝian parulon (aŭ trovi alternativan radikon por ambaŭ vortoj). Se oni konsideras la vorton kun –i kiel la pli fundamentan, oni devas ignori la vorton sen –i kaj anstataŭe, por la signifo 'specialisto' aŭ simile, la radikon plus –iisto. Sed tiun tutan problemaron la Akademio devos trakti aparte de la landonoma problemo.

8 Atentinda estas la noto de la AdE al sia decido de 1974: Pri la karaktero de tiu I (uzata post popolvortoj anstataŭ UJ) ekzistas diversaj opinioj. Iuj rigardas ĝin kiel efektivan sufikson (kvankam neoficialan), dum aliaj preferas rigardi ĝin kiel eron de aparta landnoma radiko paralela kun la responda popolnoma radiko. Tiuj diversaj analizoj ĉiuokaze ne faras praktikan diferencon en la uzado de tiaj landnomoj kiel Francio, Rusio, Japanio kaj Ĉinio. En tiu ĉi dokumento la Akademio ne alprenas starpunkton pri tiu teoria demando.

9 Tie ne aperas la adjektivo Fundamenta. Ankaŭ en la registriĝo de sufiksoj en la Akademia vortaro la finiĝo –io ne aperas.

10 En Decembro1918 li skribis: “La sufikso –i por landnomoj jam estas akceptita de la LK (Lingva Komitato)”. Kaj (laŭ raporto de M.C.Butler en The British Esperantist 1947-'49) dum kelkaj jaroj en sia gazeto kaj en la Jarlibro de U.E.A. Hodler anstataŭigis la Zamenhofan ujo per io. La U.E.A-membraro ne estis konsultita. Li diris (The British Esperantist 1919, p. 79) ke li ne estus farinta la ŝanĝon, se ĝi ne estus rekomendita de la LK. Tamen tian rekomendon la LK neniam faris. Kontraŭe, la Prezidanto de la LK esprimis “ĉagrenon” pri la daŭrigo, malgraŭ ripetitaj protestoj, de “maldisciplino, kiu subfosas la aŭtoritaton de la Lingvaj Institucioj".


11 Kia tiu evoluo, fiksita laŭ la gvidlinioj de Zamenhof, devus esti estas alia demando.


Elŝuti 30.18 Kb.

  • I La etnisma-geografia-historia aliro de Zamenhof
  • II Kelkaj aliaj "preterlingvaj"argumentoj por –ujo kaj kontraŭ -io
  • III Lingvojuraj argumentoj
  • IV diversaj ne-lingvikaj historiaj kaj cirkonstancaj konsideroj.

  • Elŝuti 30.18 Kb.