Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kiom kostas morto? Pli ol antaŭ mil jaroj la pola ŝtato pagis kontraŭ la korpo de sankta Adalberto per aprecita prezo da oro. Nuntempe ĝi havas vicajn korpojn – sume 96 „por kambie elaĉeti”

Elŝuti 8.35 Kb.

Kiom kostas morto? Pli ol antaŭ mil jaroj la pola ŝtato pagis kontraŭ la korpo de sankta Adalberto per aprecita prezo da oro. Nuntempe ĝi havas vicajn korpojn – sume 96 „por kambie elaĉeti”




Dato27.10.2017
Grandeco8.35 Kb.

Elŝuti 8.35 Kb.
KIOM KOSTAS MORTO Pli ol antaŭ mil jaroj la pola ŝtato pagis kontraŭ la korpo de sankta Adalberto per aprecita prezo da oro. Nuntempe ĝi havas vicajn korpojn – sume 96 „por kambie elaĉeti”. Ĉu pogrande tio efektiviĝos pli malmultekoste Ne! La registaro (buŝe de ĝenerala prokuristaro) finproponis al parencoj de smolenjska katastrosfo po 250 mil da zlotoj – por ĉiu: por edzino, vice por ĉiuj infanoj kaj eĉ por ĉiuj gepatroj de mortinto. El kompendia difino de valoro rezultas, ke tio sumiĝos je pli ol cent milionojn da zlotoj (kiel la privilegiaj sur unua loko ĉi tie estas la familianoj de deputito Putra konservantaj patron en dankema memoro por 2,5 miliono da zl.). Oni povas ankaŭ finkalkuli alie: la tutan kvoton 100 milionojn dividi je ĉiu impostpaganto tiam sumiĝos, ke ĉiu el ni donos al viktimoj de Smolenjsk pli malpli 4 zl. Mi ne scias, ĉu vi bonvolas, sed mi tute ne. Ne pro tio, ke mi ne havas, sed pro tio, ke mi ne deziras partopreni aĉetadon (fare de la registaro) de t.n. “sankta trankvilo” kaj kontentigadon de pretendoj por la grupo da personoj, al kiuj, tiuj pretendoj ne decas. Mi kalkulos la plej gravajn kialojn: Aviadila flugo de Kaczyński kaj de lia sekvantaro ne estis oficiala vizito konsidere internacian leĝon, sed sole la elemento de elekta kampanjo kaj bontrova kaprico de Prezidento. Kiel laborantaj sur ferdeko de tupolev estis nur pilotoj kaj stevardinoj, do nur por iliaj familianoj oni povas intertrakti pri kompenso; Ĉiuj pasaĝeroj de Tu-154 devus esti asekuritaj fare de organizanto de petolanta grupo ĉi kaze de Prezidenta Kancelario (tiamaniere kiel estas asekuritaj ekz. Pilgrimoj al Romo) – tian asekuron pagus la socialsocia instituto. Ĉiujn viktimojn de la katastrofo oni entombigis je kosto de la ŝtato (kune kun tumuloj en prezo 30 mil zl. ĉiu unuope). La familioj de la katastrofo ricevis de la ŝtato po 40 mil zl. kiel specialan subsidon nomita n entombiga. Kiarajte kaj kiamaniere, se tio okazis laŭ mia priskribo en punkto 3-a Por ĉiu infano de ĉiu familio de smolenjsk-a viktimo oni aljuĝis po 2 mil zl. ĉiumonate (ĝis aĝo de adoleskanteco), po 4 mil zl. ĉiumonate. Krom tio, la infanoj lernantaj aŭ studantaj (do rezulte ĉiuj) estos baldaŭ prizorgitaj per speciala stipendia programo. Kaj plu la registaro proponis (konforme al decido – pli silente super ĉi ĉerko) po 250 mil zl. por ĉiu pli proksima aŭ malpli proksima ano de la „smolenjsk-a familio”. Krome – ne fermis al familioj de la viktimoj eblecon al aliaj postulendaj pretendoj ĉe la polŝtataj leĝaj organoj. Sed ja tiu skandala - kaj neimagebla por ordinara homo – mono renkontiĝis kun negativta estimo eĉ fare de donacitoj. La kvoto de 250 mil da zlotoj estas laŭ mia opinio – kiel por prokuristo – tute neakceptebla” – deklaris mecenato Dubieniecki. Siavice la prokuristo Rogalski en nomo de siaj mandatantoj agnoskis tian monon „ridinde” malmultan. Kaj alia plenpotenculo mecenato Kownacki, diris: „Se viktimo de katastrofo postlasis ekz. edzinon kaj trion da infanoj, ricevos unu milionon da zlotoj. Tio estas skandala, ĝene malaltaj proponoj! Ja al Katyń (Katinj) ne flugis hazardaj personoj”. Evidente, ke ne hazardaj, kio en pola lingvo signifas, ke la pli egalaj ol la aliaj, teorie “egale egalaj”. Jen ekzemple signifoplene malpli egala estas la familio de Andrzej Struj, la heroa policisto beste pike murdita en Varsovio fare de junecaj banditoj.
En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Nun ĝuste finiĝas proceso de tiuj degeneritoj. Ŝajnas, ke ili ne estos kondamnitaj je vivdaŭra malliberigo. Kaj kiom da ricevos edzino de la heroo kaj iliaj du filinoj 50 mil zl. de kompenso ili ricevos (por tuta familio). Mi skribas ricevos, ĉar Polica Ĉefkomandantaro “serĉas leĝan bazon”. .. Ne havas ankaŭ ŝancon la familio Struj por atingi iun stipendion,specialajn subsidojn, aŭ ĝisvivajn rentojn. Nu, se Andrzej Struj pereŭs en aviadilo ĉe Smolenjsk kaj ne sur la ĉefurba strato, la aferoj aspektus tute alie. Ĉar en Pollando – ho, lucida ĥolero – oni devas scii, kie morti. Ne sciis tion la viktimoj (de la 19 korpoj) el buso, kiu kraŝis ĉe Nowe Miasto (Nova Urbo) ĉe Pilica rivero. Tiuj veturis al mizere profitodona laboro kaj ne por aŭskultado de militaj orkestroj. Do sekve de tio la iliaj gepatroj ricevis de komunumo Drzewica (Dĵevica) po… 2,5 mil da zlotoj kaj same po tiom da de vojevodino de urbo Łódź (Lodzo). Bona virineto la vojevodino preskaŭ same kiel Tusk, kiu promesis aldoni por veraj mizeruloj (kaj ne por kutime bone ekipitaj “smolenjsk-aj familioj” po 20 mil zlotoj sed finfine tute forgesis. Kaj kion ni sciu pri familioj Smolenjsk estas evidente la terura tragedio, kompreneble, ke la familiojn oni ne rajtas lasi sen helpo, sed aĉetadon de ilia silento, sed fermadon de buŝoj - per mono – al histerie kriantaj vidvinoj kulpigantaj rusojn, Tusk-ojn kaj Komorowski-ojn estas de mi konsiderata kiel malĉastaĵo. Kaj ankaŭ maljustecon koncerne la murditan policiston kaj aliajn murditajn funkciistojn , la viktimojn el buso ĉe rivero Pilica, vktimojn el minejo „Halemba”, kiuj ĉiutage plenigas policajn statistikojn kaj translokiĝis al alia mondo , ĉar havis ekz. akcidenton pro glita pavimo aŭ pro tio, ke sur la ŝtata vojo same kiel por Tu-154 elkreskis truo pli ganda ol ilia aŭtomobilo. Marek Szenborn Esperantigis: Edward Jaśkiewicz Artikolo el semajna revuo „Fakty i Mity” (Faktoj kaj Mitoj) nr 4 (569) 28 I – 3 II 2011


Elŝuti 8.35 Kb.


Elŝuti 8.35 Kb.