Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kiel Esperanto fariĝis natura lingvo?

Elŝuti 5.82 Kb.

Kiel Esperanto fariĝis natura lingvo?




Dato15.10.2017
Grandeco5.82 Kb.

Elŝuti 5.82 Kb.

Kiel Esperanto fariĝis natura lingvo?

Kiam Esperanto estis kreata, antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi estis nenatura lingvo.


Kial?

Ĉar homoj ĉefe havis kontakton nur kun tiuj kiuj loĝis en la geografia proksimeco. Kaj por tiu celo jam dum epokoj evoluis la jam konataj lokaj lingvoj. La kaŭzo ke la lingvoj estas malsimilaj inter si estas ke neniam estis bezono ke ili similu unu al alia. Ili en la natura izoliteco evoluis malrapide al inter si malsimilaj formoj, taŭgaj por siaj celoj, ĉiam adapiĝantaj al la bezonoj de la evoluo. Malofte homoj en la pratempo bezonis komuniki kun foraj homoj, homoj el alia kulturo. La kosto de foraj kontaktoj estis altega, kiam ĝi entute estis ebla, aŭ eĉ imagebla.


En la 19-a jarcento, kiam Esperanto kreiĝis, ĝi ankoraŭ estis nenatura, ĉar homoj ĝenerale ne imagis alparoli ali-kontinentanon. Kaj tiuj kiuj imagis, ne povis pro geografiaj bariloj.
En nia tempo, tamen, la situacio turniĝis kapon malsupren -- kaj kio estis malnature hieraŭ estas la natura bezonaĵo hodiaŭ, kaj tute verŝajne la nemalhavebla evidentaĵo morgaŭ.
Kiam Esperanto estis kreita, ĝi estis donaco. Donaco ne al la samtempanoj, kiuj ne komprenis ĝin, kaj ne volis ĝin. Sed al la estonteco. Oni nomas la internacian lingovn artefarita. Ho, jes. Same arte farita kiel la cetero de nia moderna kulturo. Same artefarita kiel kulturo, muziko, aviadiloj kaj Interreto. Aŭ ĉu ni prefere diru; same home farita kiel nia tuta nuntempa internaciiĝanta kulturo!
En la tempo antaŭ nia epoko, distanco kostis, kaj fakte ĝi ankoraŭ kostas. Aviada bileto egalas al pluraj monataj salajroj. En tia situacio; lingvo bezonata ĉefe kiam la distancoj longas, ne vere havas antaŭkondiĉon por pluvivi. Sed per la alveno de Interreto, la situacio renversiĝis; per la reto la kosto sendi mesaĝon trans-atlantikan ne plias oli sendi ĝin trans la strato. La geografio ne plu regas la homajn rilatojn, sed sole la intereso kaj emo.
Nun ni devas nin demandi: Kia lingvo estas natura en tia mondo; en mondo kie amikeco transkontinenta ne plu postulas nepageblan prezon?
Vere, jam ne plu eblas nomi Esperanton "nenatura". Por la malfermulo ĝi fariĝis "la akvo de l' fiŝo" (-: nur ne lasu vin plene kaptiĝi en la reto :-). La estonteco al kiu Lingvo Interancia iam estis donaco, komencis alveni. La iama estonteco estas nia nuna tempo. Ni ĝuu ĝin kune, ekmalfermante la okulojn al la ebloj kaj ivoj de Esperanto kaj Interreto!
\La E@I-teamo (ecxei@ikso.net)


Elŝuti 5.82 Kb.


Elŝuti 5.82 Kb.