Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kiel atingi la ejon

Elŝuti 15.35 Kb.

Kiel atingi la ejon




Dato22.03.2017
Grandeco15.35 Kb.

Elŝuti 15.35 Kb.

esperanto estas festo, kaj festo estas en bretonio’



Kiel atingi la ejon


La ejo de la ĉi-jara FESTO estas feriejo « L’Artimon » lime de Plouezec, ĉarma bretona urbeto apud Paimpol kaj rande de la maro.(vidu la mapon aliflanke)

Per aŭtomobilo


De Parizo, direktiĝu al Le Mans per A10 kaj A11, poste al Laval per A81 (la aŭtoŝoseo estas paga nur ĝis Laval), kaj poste al Rennes per N157. De Rennes, direktiĝu al Saint-Brieuc / Brest per N12. Preterpasinte Saint-Brieuc, eliru la aŭtoŝoseon direkte al Paimpol (prenu la elirejon « Paimpol direct » prefere ol « Paimpol par la côte », ĉar la unua estas iom pli facila ol la alia).

Plouezec estas la urbo ĵus antaŭ ol alveni en Paimpol (vi alvenos en Plouezec aŭ per D77, aŭ per D786 se vi elektis « Paimpol par la côte »).

L’Artimon troviĝas en la vilaĝeto « La Madeleine » sude de Plouezec.

Per trajno


Vi povas trajni de Parizo (stacidomo « gare Montparnasse ») ĝis Saint-Brieuc. De Saint-Brieuc, tiam busu ĝis Plouezec (la bus-haltejo troviĝas tuj apude de la stacidomo de Saint-Brieuc). Sabate, foriros busoj de Saint-Brieuc al Plouezec je la jenaj horoj : 07:35, 09:13, 10:37, 11:45, 14:25, 15:16, 16:20 kaj 18:15. La busvojaĝo kostos 7,30 €.

Sed preferindas alveni trajne ĝis Paimpol. Sabaton la 23-an de aŭgusto, foriros trajnoj de Parizo ĝis Paimpol (kun eble trajn-ŝanĝoj en Rennes kaj en Guimgamp) je la jenaj horoj : 09:05, 11:05, 14:35 (ili respektive alvenos en Paimpol je la 13:24, 15:35 kaj 18:55). De la stacidomo de Paimpol, vi povos eventuale busi ĝis Pluezek (estos busoj de Paimpol je 13:10, 14:35, 16:15 kaj 17:35 ; tiu vojaĝeto kostos 1,80 €), kaj de la bushaltejo en Plouezec, vi devos marŝi kelkajn kilometrojn suden ĝis L’Artimon. Vi ankaŭ povos altelefoni la surlokan responsulon al la jena poŝtelfona numero +33 (0)6.15.21.48.93. (aŭ pli bone : antaŭe sciigu al ni pri via alven-horo) kaj venos aŭte preni vin en Paimpol.



Per aviadilo


Ekzistas flug-haveno apud Saint-Brieuc (kaj ankaŭ unu apud Lannion), sed probable ne estas multaj internaciaj flugoj. Se vi alvenas aviadile, pli probable alvenos vi en Parizon kaj de tie veturu trajne al Plouezec.

Per ŝipo


Se vi alvenas ŝipe, tiam prefere evitu veni per petrol-ŝipo, ĉar tiaj ŝipaĉoj jam sufiĉe poluciis niajn mar-bordojn !

Per kamel-dorso


En la dezerto, ĉiam iru rekte. Post 500 kilometroj, turnu dekstren je la dua trafik-lumo. Tiam, vi eble vidos oazon. Normale, tuj apud la oazo troviĝos Plouezec kaj la FESTO-ejo. Kaj se vi tie vidos Zamenhofon nudan sur verda kamelo, tio signifos aŭ ke ĉio-ĉi estas nur miraĝo, aŭ ke vi estas tro fuminta la nargileon.

La programo

Kio okazos dum nia kelta FESTO ? Vi povas imagi, certe kelkajn keltaĵojn vi povos ĝui. Ni provos malkovrigi al vi la keltan kulturon pere de eroj de ĝia muziko kaj lingvo. Fakte post kursetoj pri la bretona lingvo vi certe povos kompreni ĉion, kio estos skribita sur la ŝildoj. Ni ankaŭ aŭdos maristajn kantojn dum koncerto kaj lernos kelkajn bretonajn dancojn. Pri la regiono, estas planata vizito de apuda tipa muelejo, spurludo por ekkoni la apudaĵojn kaj ekskurso laŭ la marorando. Jes, la FESTejo apudas la maron, do ni konsilas al vi nepre kunporti vian bankostumon se vi volas profiti la viglecon de la nordbretona maro. Indas ankaŭ kunporti ĉion indan pri plaĝo (vidu sub « kion kunporti »). Pli ĝenerale, vi kunportu ĉiajn eksterajn ludilojn.

Ĉar ludi ekstere malsatigas, vi povos aliĝi al la flaŭnglutadkonkurso, kiu estos sponsorita far la fama reta gazeto volapug (www.volapug.net).
Pli serioza (espereble) estos la ĝenerala kunveno de JEFO dimanĉe. Ĉiuj bonvenas, kaj por la novuloj kiuj interesiĝas pri la afero, prelegeton pri JEFO ni okazigos antaŭ ĝi.

Kelkaj sukcesaj programeroj de pasintjara FESTO denove okazos, por via plej granda plaĉo ! Kiuj el vi ne konas nian faman filmiston, kiu helpe de la partoprenantoj ellaboris la holivudecan « Murdo en la kastelo », nepre vizitu :http://www.volapug.net/n001/melk.htm.

Jes, ni faros denove filmeton dum la semajno, kaj eblos denove partopreni, kaj eĉ aktori. Ni anoncas ankaŭ ke okazos novan « sagamoron », kurigan sed/kaj plaĉegan eksteran ludon. Nova rolludo tiklos vian ludemon, kaj ebligos al vi partopreni la serĉadon al la sankta Graalo. Eblos ankaŭ ripozi pere de masaĝ- kaj jog- kursoj, aŭ simple dormegante la tutan matenon.

Sed ankaŭ novaj programeroj atendos vin. Eblos sekvi teatrajn kursetojn, kaj praktiki viajn talentojn dum improvizmatĉoj dum speciala vespero. Ni ankaŭ volus emigi vin kunporti ĉiajn muzikinstrumentojn, ĉar tiel eblos muzikumi kune kaj eble eĉ fari pli. Ju pli da frenezuloj, des pli da amuzo ! Vespere, vi povos ankaŭ ĉi jare ĝui la FESTOtrinkejon, kiu certe keltiĝos, sed ne timu, eblos tamen trinki bieron.


Do ni atendas vin, kaj se vi volas partopreni aldonante programerojn, skribu al bfonty@netcourrier.com.

Koncertoj


Certe koncertoj de ĵazo okazos dank’al nia ĵazisto ‘Mélaine’.

Ankaŭ ludos kelkaj pli malpli famaj esperantistoj…

Vi aŭskultos iom pli tradician franca stilon (sed tamen bonegas) : Ben kaj Tifen kiuj jam ludis dum lasta IS kaj eble Patrice, de ‘la kompanoj’. Loka muziko Festnoz … ĉar ne estas nur muziko sed etoso …kelta etoso.




Kion kunporti

-Tendo, matraco por la memzorgantoj

-Banvestoj, sunkremo, sunĉapelo, sportilaro, plaĝtukon, sunokulvitrojn, retan fiŝĉerpilon, sitelojn por fari sablokastelojn, flugdiskojn kaj ĉiajn aliajn plaĝludojn

-Muzikinstrumentoj, KD-oj

Kontaktoj

Ĝeneralaj informoj: Cyrille Poullet >> cpoullet@oreka.com

+33 1 46 56 89 59 +33 6 77 28 13 25

Surloka kontakto: Henrri de Sabates>> +33 6 15 21 48 93

Kontribui al programo: Benoît Fonty >> bfonty@netcourrier.com











Elŝuti 15.35 Kb.

  • Per aŭtomobilo
  • Per trajno
  • Per aviadilo
  • Per kamel-dorso
  • Koncertoj
  • Kion kunporti

  • Elŝuti 15.35 Kb.