Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kiel adepto de la Zamenhofa sistemo de landonomoj mi neniam uzas nomon kia 'Germanio', sed 'Luksemburgio' ?

Elŝuti 18.73 Kb.

Kiel adepto de la Zamenhofa sistemo de landonomoj mi neniam uzas nomon kia 'Germanio', sed 'Luksemburgio' ?




Dato31.10.2017
Grandeco18.73 Kb.

Elŝuti 18.73 Kb.

'Luksemburgio' pli liberala
Kiel adepto de la Zamenhofa sistemo de landonomoj mi neniam uzas nomon kia 'Germanio', sed 'Luksemburgio' ?

Bertilo Wennergren kritikas en la artikolo "Kial ne Luksemburgio?" jenan regulon: Se lando samnomas kun io en tiu lando (urbo, rivero, monto…), oni distingu inter la du samnomaĵoj per aldono de “i” al la nomo de la lando. Sekve li listigas en la paragrafo titolita ‘Multaj Landoj’ 30 landojn, kaj – en liaj vortoj – “trapensas la praktikajn sekvojn (de la regulo) por la tuta listo de tiaj landoj”. Li nomas tiun regulon "la bazan ideon" de tiuj kiuj en certaj kazoj preferas distingi inter la nomo de lando kaj alia geografiaĵo.


Tamen tute ne estas certa ke ekzemple la favorantoj de ‘Senegalio’, lando nomata laŭ la rivero Senegalo, opinias ke la donita regulo devas esti aplikita en ĉiuj kazoj de samnomeco.
Ĉu ne povus esti, ke malfavorantoj de samnomaĵoj konscias pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de aldono de “i”, sed post respondeca konsiderado konkludas tamen al “io” ?
Mi volas prezenti kriteriojn por tia konsiderado. Kiujn kriteriojn oni povas envoki por ĝi ?
Unue mi prenis la 30 ekzemplojn de Bertilo kaj aldonas kvar de mi nove trovitajn kazojn.
El tiuj 34 kazoj dek-unu ne devus esti en la listo, ĉar
a. la geografiaĵo estas monde nekonata: Gabono (elfluejo), Libano (monto Lebanono)
b. la lando grandparte estas identigata kun la urbo: Bremeno, Hamburgo, Kuvajto, Monako, Sanmarino, Singapuro, Vatikano
c. ĉar la ĉefa insulo grandparte estas identigata kun la lando: Barejno
d. ĉar la enlandaj esperantistoj preferas alian lingvan solvon: Meksiko (Meksiko-Meksikurbo)
Mi ankaŭ volas esceptigi la landonomojn Gvatemalo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo kaj Urugvajo, ĉar ili jam estas oficialigitaj.

Restas 23 kandidatoj, kiujn oni povas dividi en ses kategoriojn de ebla konfuziĝo inter la landonomo kaj la samnoma geografiaĵo. Mi konsideras ilin aparte, ĉar la speco de la samnoma geografiaĵo jam influas la eblecon de konfuziĝo kun la landonomo kaj do la argumentecon por aŭ kontraŭ la finaĵo –io.

Krom la ebleco de konfuziĝo laŭ la speco de la samnoma geografiaĵo mi enkalkulas la popularecon de la alternativoj kun kaj sen –i kaj la tutmondan konatecon de la geografiaĵo.
Por ĉiuj kandidatoj mi trovis jenan popularecon laŭ Google, nombron da trafoj, en novembro 2009a 1
Malantaŭ ĉiu nomo estas skribitaj la specoj de geografiaĵo kiujn la nomo povas signifigi.

1. samformeco de urbo- kaj landonomo:


a. Brandenburgo (urbo + lando): 2280, Brandenburgio (lando): 15700
b. Kebeko (urbo + ŝtato) 5000, Kebekio (ŝtato): 47100
c. Nov-Jorko (urbo + ŝtato): 63750, Nov-Jorkio (ŝtato): 16200
d. Luksemburgo (urbo + lando): 54850, Luksemburgio (lando): 20450
e. Belizo (urbo + lando): 40350, Belizio (lando): 548
La kazoj a ĝiskun d donas klaran indikon ke esperantistoj prenas la radikon kun -io tute serioza. Kompreneble, ĉar temas pri tute ne-identigeblaj unuoj laŭ la ekzemplo de Tunizo-Tunizio ktp.
La nomo ‘Belizio’ ne estas tiel populara, sed ja la nomo de la ĉefurbo estas Belize City kaj kiel por Mexico Ciudad akceptebla solvo estas Belizurbo.
Konklude: la landonomoj Brandenburgio, Kebekio, Nov-Jorkio kaj Luksemburgio estu rekomendataj samrangaj kun Brandenburgo, Kebeko, Nov-Jorko kaj Luksemburgo.
Ĝenerale aparta radiko, finiĝanta je -io por la lando estas akceptebla, se la urbo kaj la lando ne praktike kongruas kaj se ne jam estas evidenta solvo per aldono de -urbo al la radiko de la landonomo.

2. samformeco de lago- kaj landonomo:


a. Ĉado (lago + lando): 85450, Ĉadio (lando): 74550
b. Togolando (lando): 48300, Togo (lando 2): 50800, Togolo (lando): 2595, Togio (lando): 12
La uzado de la vorto Ĉadio kiel lando ŝajnas esti tre populara. Ne malprave, ĉar Ĉado estas granda lago trans la landlimoj de kvar Afrikaj landoj kaj historie eĉ multe pli granda. Jam tiu internacia identeco pravigas distingi ĝin de la lando kiu prunteprenis ĝian nomon.
Ĉar Togolando, la rekomendata de la Akademio landonomo, jam distingiĝas disde la lagonomo (Togo) kaj havas historian radikon, ĝi estas tute akceptebla.
Konklude: la nomo Ĉadio estu rekomendata samranga kun Ĉado, ĉar ĝenerale grandaj, monde konataj lagoj havu nomon distingeblan de la nomo de limanta lando.

3. samformeco de river- kaj landonomo:


a. Niĝero (rivero + lando): 237000, Niĝerlando (lando): 1100
b. Kongo (rivero + lando): 1302000, Kongolando (lando): 13600, Kongolo (lando): 2680, Kongio (lando): 546
c. Senegalo (rivero + lando): 1526500, Senegalio (lando): 5955, Senegallando (lando): 6
d. Surinamo (rivero + lando): 40200, Surinamio (lando): 7
Estas malfacile taksi la gradon de prefero de esperantistoj por Niĝero ol Niĝerlando, ĉar la rivero estas multe pli konata ol la lando de tiu nomo. Kvankam la internacie konata nomo estas Niger, mi preferas Niĝerlando. Kie Wennergren mem notas pri Togolando: “kredeble rigardinda kiel kunmetaĵo el la lagonomo kaj la Esperanta vorto lando”, mi ne vidas kial la AdE ne rekomendas kunmetaĵon el Niĝero kaj lando.
Sama aplikatas al ‘Kongolando’. Kongo estas, kiel Niĝero, gravega rivero, kiu meritas esti distingata de la landoj kun ĉefurboj Kinŝaso kaj Brazavilo. Cetere mia prefero iras al Kongolo, kiu nomo akordiĝas kun la adjektiva formo en granda plimulto de eŭropaj lingvoj [3]3.
Pri Surinamo la plipezo estas draste kontraŭ Surinamio. Ankaŭ pro tio, ke en la nacia (nederlanda) lingvo oni diras okaze ‘Surinamerivier’, mi tenas la nomon ‘Surinamo’ por la lando kaj ‘Surinamrivero’ por la rivero, kvankam ‘Surinamrivero’ havas nul trafojn en Google.
Fine ‘Senegalo’ estas al mi la plej malklara kazo, parte ĉar mi ne konas la gravecon kaj signifon de tiu rivero por la lando. Pro la fakto, ke ‘Senegalio’ estus la ununura kazo, kie la esperantigita nomo por lando internacie samnoma kun rivero, havus ekstran literon i, mi pledas por la ’surinama solvo’: Senegalo kaj Senegalrivero.
Resume: lando samnoma kun rivero ne ricevu -io-finaĵon, sed se la rivero estas tre granda kaj internacie konata, kiel Kongo kaj Niĝero, la Akademio kreu alternativan nomon por la lando.

4. samformeco de insul- kaj landonomo:


a. Malto (insulo + lando): 170000, Maltio (lando): 181
b. Santomeo (insulo + lando): 675, Santomeio (lando): 3
La solvoj kun ekstra litero i ŝajnas al mi artefaritaj, interalie ĉar malmultaj homoj entute scias ke tiuj landetoj konsistas el pluraj insuloj. Mi pledas por Malt-insulo kaj Santome-insulo (kompreneble ĉiam eblas diri ‘la insulo Malto’ ktp).

5. samformeco de urbo- kaj provincnomo:


a. Utreĥto (provinco + urbo): 6505, Utreĥtio (provinco): 2
b. Groningeno (provinco + urbo): 121, Groningenio (provinco): 0, Groningo (provinco + urbo): 33, Groningio (provinco): 6
c. Kadizo (urbo + provinco): 3085, Kadizio (provinco): 47
Aparte de la demando ĉu entute oni esperantigu tiujn urbonomojn kaj provincnomojn, ŝajnas al mi ke malofte estas bezono, specifi se temas pri la provinco, kies graveco estas malpli ol tiu de ĝia ĉefurbo. Se tamen, oni diru provinco Utreĥto, Groningo (ne Groningeno), Kadizo.

6. samformeco de monto- kaj landonomo:


a. Kameruno (monto + lando): 51050, Kamerunio (lando): 4975
b. Kenjo (monto + lando): 51400, Kenjio (lando): 94
En ambaŭ kazoj la lando estas nomita laŭ la monto. Estus dezirinde apliki la saman regulon por ambaŭ kazoj. La nomo Kamerunio bone konkuras kun ‘Kameruno’, sed ‘Kenjio’ estas tre malofta kompare kun Kenjo. Tio eble estas sekvo de la pli granda famo de la monto Kameruno. Sed ĉu en parolado homoj bezonus esprimi, ke ili celas la monton aŭ ĝuste la landon, kiam ili diras ‘Kameruno’ ?

7. samformeco de landonomo kun geografiaĵo, kie ebla alternativo por la geografiaĵo estas elizio de -i en la internacie konata nomo


a. Ĝibutio (urbo + lando): 37250, Ĝibuto (urbo): 242
b. Malavio (lago + lando): 41800, Malavo (lago): 53
c. Misisipio (rivero + ŝtato): 3095, Misisipo (rivero): 2265

d. Misurio (rivero + ŝtato): 13500, Misuro (rivero): 8625


e. Gambio (rivero): 4750, Gambo (rivero): 5900
Ĝibutio estas lando, kies areo estas naŭoble tiu de Luksemburgio. La evidenta malsameco inter la ĉefurbo kaj la lando atendigus grandan apogon por du malsamaj formoj. Tamen la kazo ‘Ĝibuto’ estas lingvistike alia ol tiu de Luksemburgo: por krei novan radikvorton oni forprenas i el la internacie uzata vorto. Tiu originala solvo meritas seriozan konsideron, interalie ĉar ĝi reduktas la nombron de geografiaĵoj finiĝantaj je io en Esperanto anstataŭ pliigi ĝin.
La saman inventaĵon oni aplikis al Malavio, Misisipio kaj Gambio.
Malavo kiel lago estas ne-populara laŭ Google, sed, kiel en la kazo de Ĝibuto, tio verŝajne rilatas al la fakto, ke ordinaraj esperantistoj, konantaj landonomojn finiĝantajn je -io, pensas ke la sama radiko sed sen –io signifigas genton. Ne tiel, malavoj ne ekzistas. Malavo enkondukas la lagonomon kaj meritas seriozan konsideron.
Mi estu mallonge pri Misisipo, Misuro kaj Gambo: geografiaĵoj sen -i, gardantaj la akcenton sur la sama silabo kiel en la internacia uzado. Perfektaj solvoj.

Mi estas malfavoranto de la pseŭdosufikso -io por formi landonomon el gentonomo. Tiam oni uzu senescepte la sufikson -ujo. La ĥaoso de landonomoj estas ne-necesa historia absurdaĵo, kaŭzata de ‘helpantoj’ de Zamenhof, fojfoje kun eksterlingvistikaj motivoj.


Sed mi estas ankaŭ malfavoranto de samformeco inter du geografiaĵoj. Kaj konforme kun la Lingva Respondo n-ro 47 de Zamenhof 4 mi pledas por pli liberala konsiderado de eblecoj. Dum Wennergren en la tekstoparto titolita ‘Multaj Landoj’ kunmetas liston de 28 ekzemploj, el kiuj minimume dek-unu ne estas seriozaj kandidatoj por ricevi ekstran -i, li kreas la ideon ke nin atendas iu timinda evoluo, se ni akceptas la ‘regulon’ menciitan en la komenco. Ne temas pri regulo, sed pri interpesado de pluraj faktoroj, kiuj en iuj kazoj povas konduki al aldonado de -i.
En mia opinio el la 23 kazoj diskutindaj restas dek-du kiuj meritas rekomendon: Brandenburgio, Kebekio, Nov-Jorkio, Luksemburgio, Ĉadio, Niĝerlando, Kongolo (aŭ Kongio aŭ Kongolando), Ĝibuto, Malavo, Misisipo, Misuro kaj Gambo.
Kompreneble ili neniel formu precedencon por pli vasta aplikado de finaĵo -io en kazo de lando nomata laŭ "ia speciala gento".

Johan Derks



1 La populareco de [vorto] estis mezurita kiel la aritmetika mezumo inter la nombro de trafoj de [vorto] + Esperanto kaj [vorto] + kaj. En unu kazo (Gambo, Gambio) estis prenita la aritmetika mezumo inter [vorto] + rivero, pro la aldona signifo de (la ne-rekomendinda vorto) gambo kiel kruro.

2 Togo ankaŭ estas nomo de lago, sed la metodo, eksplikita sub noto 1 ne estus taŭga, ĉar la serĉkombinoj Togo + Esperanto kaj Togo + kaj ne ekskludus la signifojn Togoville (urbo) kaj romia aŭ profesiula vestaĵo. Tial la konkurencaj serĉkombinoj estis Togolando, Togo + lando - lago, Togolo kaj Togio, ĉiuj en kombino kun + (Esperanto aŭ kaj) kaj en teksto en la lingvo Esperanto.

3 france: congolais, angle kaj itale: congolese, germane: Kongolesisch, nederlande: Congolees, ruse: конголезскую, svede: kongolesisk, finne: kongolainen

4 Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291, http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm


Elŝuti 18.73 Kb.


Elŝuti 18.73 Kb.