Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kiam oni demandas nin, kial ni lernas Esperanton, certe chiuj diros ion, ech se ne tion, por kio oni lernas

Elŝuti 20.3 Kb.

Kiam oni demandas nin, kial ni lernas Esperanton, certe chiuj diros ion, ech se ne tion, por kio oni lernas




Dato21.11.2017
Grandeco20.3 Kb.

Elŝuti 20.3 Kb.

www.ipernity.com/blog/gkp/2024396

K O N S C I U


=================================
Numero 76 11/09/2015
---------------------------------
Informilo por enprofundighi en
la E-movadon Afrikan
---------------------------------
Redaktas : Liberesko
================================

Karaj geamikoj,

Kiam oni demandas nin, kial ni lernas Esperanton, certe chiuj diros ion, ech se ne tion, por kio oni lernas. Kiam iu iel kashas sian veran kialon por lerni Esperanton, oni tuj komprenas, ke tiu konscias, ke li estas ne sur ghusta vojo. Ghenerale, oni lernas lingvon por komuniki. Tuj aperas alia demando. Por kio utilas la komunikado ? Tie chi taugas chiaj respondoj. Tuj oni komprenas, ke lingvo estas ne celo sed rimedo por ion fari. Ghuste tial oni devas uzi Esperanton por ion fari.

La propagando por Esperanto devas bazighi sur konkretan aferon tuj senteblan. Anstatau diri ke oni lernas Esperanton por komuniki, kial ne montri kiel kvin komercistoj (Togolandano, finno, australiano, japano kaj usonano scipovantaj nur siajn respektivajn nacilingvojn) povis fari negocojn ? Neniu konas la lingvon de la alia. Tamen ili sukcese komunikis. Scivoluloj alproksimighis al ili kaj rimarkis verdan stelon sur chiu brusto dum ili tute glate zorgis pri la negocoj. Jen unu konkreta utilo de Esperanto. Jes, oni uzu Esperanton por io.

SAT (Sennacieca Asocio tutmonda) uzas Esperanton en la laborista medio. La Esperanta Civito konsideras la esperantistojn tutmondajn kiel apartenantajn al unusola Civito. Ekzistas aliaj Esperanto-organizajhoj, ankau kiuj havas siajn difinitajn laborkampojn. Tiaj estas UEA, MAS, UETA ktp. Chu tiuj organizajhoj estas per-, por_ au pro_esperantaj ? Kio gravas nun, tion ni vidas supre che la komercistoj. Esperanton oni tuj uzu. Estas pli bone bazighi la lernadon de Esperanto sur realigado de io konkreta tute ne utopia. Hans BAKKER diris ion fine de 2014.

< Hans BAKKER respondis: < Esperanto estas rimedo en tio. Lernejo estas alia rimedo en tio>>.

ACE (Afrika Centro Esperantista) taskas si movighi tiusence por helpi al esperantistoj tutmondaj kaj aparte afrikaj ke ili chiapunkte felichu kaj felichigu la aliajn homojn. Tial ghi povis rilati kun FIAD (Federacio Internacia de la Ambasadoroj de Disvolvigho) por starigi ion. Malkovru pri kio temas.

==================================


ENKONDUKO EN LA RETPAGHO DE FIAD
==================================
La retpagho de FIAD estas:
www.fiadsolutions.org
La lingvo uzata estas la franca. La teksto enkonduka aperas sube en Esperanto per la traduko de Dzifa GBEGLO. legu mem !

En medio kie multas diverstipaj malfacilajhoj, kie oni priparolas financan krizon, masivan senlaborecon, epidemion, malrichecon oni povas al si diri ke estas pretendeme aserti ke la plejbono estas ebla nun, tuj.


Mi parolas nur pri tio, kion mi scias, pri tio kion mi spertis, pri tio kion mi konstruis, pri tio kion mi helpis multajn konstrui. En malhelpema atmosfero, tre malfavora mi sukcesis konstrui la plejbonon por mi, chirkau mi kaj chiu tago al mi alportas multe da kontentigho, ghojo, sekureco, sereno.
Oni audas chiam ke la civitanoj de tiu parto de Afriko kiu estas Benino ne povas labori kune, vivi kune, gajni kune. Hodiau, la Ambasadoroj de la Disvolvigho de Benino estas la plej bona grupa sukcessperto, rilate kolektivan efikonchar ili grandparte akceptis sinforgeson por malkovri ; ili forlasis siajn certecojn por audaci iri al la lernejo de la vivo, ili audacis fandi ilian individuecon en la kolektivon.
Mi spertis kiel multaj inter vila malsaton, la malrichecon, la malsukceson, la senlaborecon, la perfidajn frapojn, la malsanon, la marghenighon, la malfamigon, ktp. Sed chiuj tiuj situacioj ebligis al mi kompreni du precipajn aferojn :
1. Mi estas la sola respondeculo de chio kio al mi okazas. Fakte niaj paroloj kreas niajn pensojn kiuj kreas niajn realecojn. Mi estas la sola respondeculo de tio kion mi diras, mi estas do la sola respondeculo de miaj pensoj kaj la sola respondeculo de miaj realecoj.
2. Se tio kion mi konas estus bona, mi ne spertus tiujn malfacilajhojn. Do mi audacis forgesi min. Mi akceptis lasi Dion kaj la vivon lernigi al mi novajn ajhojn. La certeco malhelpas la sukceson.
Neniu povas vivi kiel li volas kaj sukcesi, neniu povas atingi alian altnivelon kun la samaj konoj. La sukceso havas sian lingvon, siajn pensojn, siajn agemojn, siajn regulojn.
Ni devas esti transformitaj per la renovigo de la inteligenteco. Ni devas lerni chiun tagon pli ol antaue, malfermighi al plej bona komprenemo, akcepti kiel Sokrato ke ni nenion konas kiam multo estas lerninda kaj lernenda.
Mi volas chiun tagon lerni pli, Mi povas chiun tagon lerni pli, Mi chiun tagon lernos pli, Mi volas chiun tagon shanghighi pli, mi povas chiun tagon shanghighi pli, mi chiun tagon shanghighos pli kaj tiel mi fartos chiun tagon pli kaj pli bone, de sukceso al sukceso, de triumfo al triumfo, de gloro al gloro.
La gajndinamiko kiun ni kreis dank’al iloj kaj serchoj estas neinversigebla. Sed mi nenion povas por iu kiu ne amas legi la kronikojn kaj partopreni en la chiusemajnaj renkontighoj, sekvi la konferencojn kaj formadojn, forlasi siajn certecojn kiujn nenion produktis, resume, mi nenion povas por tiu kiu konas chion, kiu ne deziras lerni de aliuloj.
Ne estas char mi ne volas, sed certe char mi ne povas char ne estas mi kiu helpas sed la iloj kaj la instruajhoj. Mi lernas chiun tagon de chiuj char mi legas chiujn mesaghojn kaj estas nur tiel mi evoluas. Alie tio ne eblas, do ni antaueniru kune, ni gajnu kune nun kaj chiam.

Certe oni shatus scii pli pri FIAD. Sube aperas Esperanta versio de la franca teksto, kiun tradukis Dzifa GBEGLO.

=====================
PREZENTADO DE FIAD
=====================

FEDERACIO INTERNACIA DE AMBASADOROJ DE DISVOLVIGHO


FORUMO DE FORMADO KAJ DE AGADO DE GVIDANTOJ

PREZENTADO DE FIAD KAJ DE LA AMBASADORO DE DISVOLVIGHO

La Federacio Internacia de Ambasadoroj de Disvolvigho (FIAD) estis kreita en 1995, sub la iniciato de homo, ido de Afriko kaj de la libera mondo, pro multnombraj demandoj pri la estonteco de Afriko en la Mondo, pri la estonteco de Afrikanoj vidalvide alla mondo kaj pri la estonteco de la mondo. Tiu homo estas la fondinto de FIAD kaj samtempe ties Prezidanto tutmonda.
Dum siaj esploroj pri la estado kaj pri la ento Homo, li trovis, ke chiu individuo estas potenco transe de chiu potenco, kaj havas la kapablon esti, estigi kaj naski.
La Federacio Internacia de la Ambasadoroj de Disvolvigho estas hodiau asocio tutmonde konata kiu grupigas virinojn kaj virojn kiuj firme decidis kompreni la mekanismojn de la funkciado de la cerbo kaj profiti el chiuj eblecoj, kiujn ghi ofertas. Nia cerbo ofertas kaj ofertos plue multajn solvojn fideblajn, rapidajn, efikajn por la sano, la bonstato por la daura richigho.

Multaj lernejoj de persona disvolvigho ekzistas chie en la mondo. Sed lernejo kiu uzas la koachadon (coaching) kun klare estigitaj bazoj kaj kiu iras transe de la simpla programado nervolingva, de simplaj logikaj niveloj, de la simpla rilaksigho por kombini ilin kun realecoj endogenaj de Afriko por krei preventan programadon multhavan kaj chiapunkte superan, estas de Patrick Armand POGNON, kiu ghinelpensis, observis, spertis, instruis, kaj disponigis al la tuta homaro.


Post multaj jaroj de laboro, li kreis tra la mondo multajn strukturojn/sekciojn de FIAD ( Federacio Internacia de la Ambasadoro de Disvolvigho) kiujn li konfidas al interesighantoj en chiu lando kie la membroj pli kaj pli multighas. La rezultoj de tiu tasko de richigho propra kaj aliula, de tiu tasko kiu celas la bonstaton, la sanon kaj la dauran richighon de membroj, de simpatiantoj estas grandegaj.
Fakte FIAD havas « Kredon » kiu estas engaghigho vivi en la Amo kaj en la pozitiva pensado. Ghi havas celojn kiujn ghi kaj ghiaj membroj estas devigataj atingi. Ghi laboris kaj plulaboras por ebligi al siaj membroj, en chiu lando kie ghi ekzistas, disponi pri lokoj por formadoj, centro de mastrumado de propraj entreprenoj, kaj multaj aliaj avantaghoj per la kreado de renkontighejoj nomataj « CARREFOUR DE LA REUSSITE » (vojkrucigho de la sukceso).

FIAD kreis projektojn kaj ilojn tre potencajn, efikajn, subvenciitajn perla enspezoj de formadoj animitaj de la Prezidanto Tutmonda kaj kiuj resumighas jene :

-La programado preventa kaj multhava kiu estas, ghis nun, la plej preparita laboro koncerne la homan cerbon kaj la eblecojn de resanigho, de sukceso, ktp. Libro kiu detaligas tiun koncepton kaj kiu ofertas la ilojn estas havebla en chiu strukturo nacia de FIAD.

-Entreprenado sen financado kiu ebligas anstatauigi la monbezonojn per propra disvolvigho, sinkono, reprogramado de sia esto por krei la necesan konfidon che klientoj kaj provizistoj. Libro kiu detaligas tiun chi koncepton kaj kiu ofertas la ilojn, estas havebla en chiu strukturo nacia de FIAD.

- La daura richigho kiu helpas kompreni kaj sperti la prosperon. Libro kiu detaligas tiun chi koncepton kaj kiu ofertas la ilojnestas havebla en chiu strukturo nacia de FIAD.

- La programado pozitiva, multhava kaj preventa de la cerbo por la bonstato, la prospero kaj la sano dum chiusemanaj renkontighoj en chiu urbo kie FIAD ekzistas.

- La cerbo kolektiva afrikakiu ofertas virtualan pozitivan kaj favorigan medion

- La Klubo de serchantoj de la richeco : kie estas instruite ke neniu farighas richa donante monon nur al la aliaj homoj. Por farighi richa , ni devas preni el niaj enspezoj parton por ni mem, investi ghin por poste gajni pli multe.

- La profesiaj formadoj : rete au perkarte, ebliganta rektan dungighon au starigon de propra entrepeno.

- La vekado kaj akompanado de kreantoj de entreprenoj sen financado, de geedzoj, de infanoj.

-Majstreco dum du jaroj post kiuj estas certigo trovi laboron.

- Anglalingva klubo, akvario klubo, komputika klubo.

- Akompanado de plenkreskuloj kaj psikologia trejnado por gelernantoj.

Sume, FIAD, lau la iniciatoj de la Prezidanto Tutmonda, akompanata de viroj kaj virinoj kvalitoplenaj, chiam ebligas al chiuj malkovri siajn povojn, respondojn al demandoj farataj de chiu pri la ekzistado, kaj sin reprogrami por la plejbono.


Tiu ideo de FIAD, solvo kontrau envultado, solvo por dungohavo, solvo kontrau malsano, solvo por daura kaj felicha hejmo, solvo por mongajno, solvo kontrau chio kaj por tio plachis al miloj da personoj kiuj fidas en la laboroj chikampe realigataj.
FIAD estas definitive asocio neprofitcela, nepolitika, nereligia, kiu grupigas virojn kaj virinojn kiuj plenumas kondichojn kaj klare esprimis sian alighpeton. La vizio de FIAD estas « Malkovri kaj konatigi, chiun tagon, la kapablojn de la homa cerbo por la perfekta sano, por la perfekta felicho, por la financa daura abundo, por la universala paco, por la hejma harmonio.

La celoj de FIAD estas :


• «ludi chefan rolon en la malkovrado kaj la diskonigado de la kapabloj de la homa cerbo » ;
• « Realigi aktivajhon dungokrepovajn kaj kiuj povas alporti al la organizo sufichajn rimedojn por prizorgi siajn sharghojn, pere de investoj, de renkontighoj kaj publikaj manfestadoj, eldonajhoj, formadoj, ktp » ;
• « la disvolvigho de la membroj – grandvaloraj homaj richajhoj – tra iloj kiel la chiusemajnaj renkontighoj de persona kresko kaj de kresko de aferoj, la cerbo kolektiva Afrika, la Inteligenteco Financa, La psikologia trejnado de geedzoj, la psikologia trejnado de adoleskoj, la psikologia trejnado de gvidantoj, etc » ;
• « oferti al siaj membroj eblecojn individuajn, komunumajn, internaciajn, de administrado de aferoj.

La kredo de FIAD estas promeso chiam Ami kaj chiam pozitive pensi. Ghia esenco estas : (re Mi promesas : ? Esti forta tiel ke nenio povas perturbi mian internan pacon ? Paroli pri sano, pri felicho, kaj pri prospero al chiu persono kun kiu mi parolas.


* Helpi chiujn miajn amikojn senti tion kion li enhavas kiel potencialon kaj kiom la fakto ghin koni produktas diferencojn en niaj vivoj.
* Rigardi la plej belan parton de chiuj ajhoj kaj transformi mian optimismon en agon ? Chiam pensi pri la plejbono, chiam labori por la plejbono, kaj chiam esperi la plejbonon.
* Esti same ghoja por la sukceso de aliuloj kiel por la mia.
* Forgesi la pasintajn erarojn kaj pensi pri la estontaj sukcesoj.
* Chiam esti entuziasmoplenaj kaj rideti al chiuj vivantaj kreitajhoj kiujn mi renkontas.
* Ege dedichi min al mia kresko persona tiel ke mi ne plu havas tempon por kritiki aliajn.
* Esti tro serena antau maltrankviligajhoj, tro nobla antau koleremo, tro forta antau la timo, chiam oferema anstatau iun malami, tro felicha por konsideri kiel « problemojn » la barojn kiujn mi scios chirkauiri.

Tiel Ambasadoro de Disvolvigho estas karakterizita per :

1. Sia parolmaniero pozitiva, batalema, trankviliga kaj orientita al la certeco trovi solvon al chiu problemo.
2. Sia spirita stato : kiu al li garantias chiaman sanon, ekflorighon, bonstaton, dungeblecon, richighon ;
3. Sia konduto de gvidanto. Fakte, Ambasadoro de Evoluado inicias kaj ne reagas, kontaktas ne atendas ke oni lin kontaktu, administras sian tempon lau siaj prioritatoj sed ne lau la petoj, gajnas sian vivon nesurtretante.
4. Sia memdisciplino kiu al li ebligas organizighi por uzi kaj profiti tiujn ilojn char sen disciplino, la talento ne utilas.
5. Sia lerteco chiam lerni por sia daura perfektigho. Pensi ke ni devas chiam lerni, tio estas inteligenteco. Pensi ke oni chion konas, tio estas stulteco.
Koncerne la alighajn kondichojn, referenci al la diversaj mesaghojde la Prezidanto Tutmonda kiuj rilatas la reformon pri la kvalito de membro.

FIAD estas tro bona.

www.fiadsolutions.org, pedpatrick@yahoo.fr NB : Por farighi membro de la cerbo kolektiva afrika por ricevi la mesaghojn de la Prezidanto tutmonda et kaj interdiskuti kun pli ol 4380 personoj en la mondo, uzu vian retkonton kaj vizitu la jenan adreson fr.groups.yahoo.com/neo/group/cerveaucollectifafricain kaj kliku sur « rejoindre » kaj sekvu la direktivojn au sendu retmesaghon al cerveaucollectifafricain-subscribe@yahoogroupes.fr kaj konfirmu vian peton pere de respondretmesagho kiun vi ricevos.

Kelkaj FIAD kontaktoj


Dapaong, (228) 90 03 13 47 – Ouagadougou, +226 70 30 71 64 – Bobo-Dioulasso, +226 70 3897 06 – Lomé, +228 90 20 11 68, 90 10 73 10 – Cotonou +229 66 30 50 98 – Kara +228 90 83 52 35 – Brazzaville +242 06 625 60 88 – Bamako +223 66 79 07 61 – Fada +226 70 28 76 91 – Abidjan +225 48 21 26 33, 05 68 67 85 – Sénégal +221 78 134 75 13 – Dédougou +226 70 26 25 73 – Gaoua +226 76 20 25 60 – Kayes +226 70 68 44 48 – Diapaga +226 70 45 90 58 – Parakou +229 97 57 28 29 – Abomey-Calavi +229 97 17 04 01 – Porto Novo +229 97 28 72 06 – Tchad +235 68 82 86 36 – France +33 665134750 – USA 0012157135321
====================
FIAD-Esperanto
====================
FIAD estas tro bona por resti nur ekster Esperantujo. Fine de julio 2015 Koffi GBEGLO konatighis kun FIAD, kaj unu semajnon poste li sekvis intensivan kurson pri koachado (caoching). Dum sia lernado li chiam memoradis la suprajn respondojn de Hans kaj tuj konvinkighis, ke FIAD estas la ghusta medio, kie disvolvigho de afrikanoj okazas tute glate. Li tuj petis permeson de la Prezidanto Tutmonda de FIAD, s-ro Armand Patrick por la starigo de FIAD-Esperanto. Char FIAD estas malferama al chiuj, s-ro Patrick respondis "200% akceptite". Jen Koffi devis agi.

Unue li parolis al siaj kunlaborantoj en ACE kaj chiuj konsentis. Poste li turnighis al membroj de FIAD, inter kiuj li trovis esperantistojn. Neesperantistoj decidas lerni la lingvon. La 1-an de septembro 2015 FIAD-Esperanto estas starigita kun la celo ne malsama al tiu de FIAD. Do FIAD-Esperanto estas nur la Esperanta filio de FIAD. Kio okazas en aliaj strukturoj de FIAD, ghuste tio okazas ankau en FIAD-Esperanto. la sola diferenco estas, ke FIAD-Esperanto uzas Esperanton. Tuj oni komprenas, ke la sola tasko de respondeculoj de FIAD-Esperanto estas traduko al Esperanto kaj de Esperanto. Kaj chio iras glate. Tial jhus estas starigita la retlisto de FIAD-esperanto. Ghia adreso estas :fiad-esperanto@googlegroups.com



Chiu ajn povas alighi al la grupo. Necesas sendi malplenan mesaghon al : fiad-esperanto-subscribe@googlegroups.com>


Elŝuti 20.3 Kb.


Elŝuti 20.3 Kb.