Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kial ni devas stagni?

Elŝuti 55.17 Kb.

Kial ni devas stagni?




Dato19.03.2017
Grandeco55.17 Kb.

Elŝuti 55.17 Kb.

Kial ni devas stagni?
Ian Fantom
Bazita sur prelego ĉe La Londona Esperanto-Klubo en 2010-11-12 sub titolo: ‘Kien La Londona Esperanto-Klubo?’

Pri la kialo ke mi aranĝis tiujn ĉi du sesiojn ĉe la klubo mi skribis en la opiniletero Londona Voĉo, kiu estis dissendita kun la kluba bulteno. La unua sesio estas prelego, kaj la dua sesio, post du semajnoj estos diskuto. La sesioj estas por tiuj kiuj ordinare ne havas voĉon en la aferoj de la klubo; ili ne estis aranĝitaj por la komitato. Se la komitato dezirus pritrakti la temon ĝi povus aranĝi la proprajn sesiojn iam ajn, aŭ ĝi povus ebligi diskutadon pri la temo en la jarkunvenoj.


Dum la pasintaj kelkaj jaroj Husejn [Hussain Al-Amily] konstante provis meti proponojn al la klubo pri agado. Ĝenerale temas pri sufiĉe evidenta agado, kiun oni ordinare atendus en iu ajn klubo kiu serioze deziras antaŭenigi siajn celojn. Tamen la rezulto estas preskaŭ nula. Ja oni nun instruas Esperanton al unu-du komencantoj, sed tio ne estas reklamita kiel kurso. Fundamente, malmulto ŝanĝiĝis. Antaŭ nelonge Husejn skribis al la prezidanto, finante sian retleteron per la demando: “Kial ni devas stagni?”.
Tiu estis la demando, kvankam mi ne vortumis ĝin ĝuste tiel, kiun mi metis al mi mem kiam mi eniris la Estraron de mia landa Esperanto-asocio en 2005. Komence, kiam mi kandidatiĝis, la demando estis “Ĉu ni devas stagni?”, sed pro intertempaj intervenoj, la demando ŝanĝiĝis al “Kial ni devas stagni?”.
Antaŭ kelkaj semajnoj mi vizitis amikon en Leeds, norda Anglio, kiu rakontis al mi pri siaj junaĝaj spertoj ĉe la loka Esperanto-Klubo en la 1950-aj jaroj. Li nomiĝas Rik, kaj liaj junaj amikoj nomiĝis Connor kaj Will, kvankam Will estis iom pli aĝa ol la aliaj du. Connor starigis junularan grupon, sub la devizo: “Ĝuu Esperanton malgraŭ la Esperantistoj”. Tamen tiu devizo ne tro plaĉis al Will, kaj do li ŝanĝis ĝin al “Ĝuu Esperanton malgraŭ ĉio”.
La junuloj proponis al la Esperanto-Klubo starigon de kursoj ĉe la vesperlernejo de la lokaj instancoj. La klubo ne ŝatis tiun ideon, dirante ke la lokaj instancoj ne interesiĝas, kaj ke ili jam provis tion antaŭ la milito. Por esti tute petolema, Rik demandis: “Antaŭ kiu milito?”. “Antaŭ la unua mondmilito” venis la respondo. La junuloj do ignoris la Esperanto-Klubon, kaj mem agis. La lokaj instancoj tre volonte akceptis Esperanto-kurson, kaj la junuloj mem instruis Esperanton malgraŭ la Esperanto-klubo. La loka klubo plendis al ili, ke ili forprenas membrojn, sed la tri junuloj havis la kuraĝon agadi malgraŭ la lokaj Esperantistoj. La ideon, ke Esperanto venkos malgraŭ la Esperantistoj mi aŭdis de tempo al tempo dum la jardekoj. Mi eĉ havas libron kun la titolo ‘Esperanto vivos malgraŭ la Esperantistoj’.
Laŭ Rik, la loka klubo havis siajn regulajn klubkunvenojn, sed ili ĝenerale ne diskutis pri Esperanto, kaj eĉ ne en Esperanto. Ĝi estis tutsimple malgranda socia rondo.
Similan situacion ni nun havas en Londono. Pasintan sabaton kunvenis la Sud-Londona Esperanto-Klubo. Ĉeestis ĉirkaŭ dek homoj. Ili babiladis angle, kaj ne pri Esperanto. Ŝajne ne multo ŝanĝiĝis depost la 50-aj jaroj. Tamen en la realo multo ŝanĝiĝis.
Kiam mi eniris la Esperanto-movadon en 1962 estis tre pozitiva loka klubo en Stockport, kiu jam sukcesis starigi kurson ĉe loka vesperlernejo. Mi komencis aperigi raportetojn pri klubkunvenoj en la lokaj gazetoj, kaj ĉiujare mi reklamis la kurson en la lokaj bibliotekoj. Mia regiona klubo estis en Manĉestro, kie ili parolis nur en Esperanto, kaj do dependis de la kluboj kaj kursoj en la manĉestra regiono por ricevi novajn membrojn. Ĉiujare ili organizis ‘aŭtunan kampanjon’, provizante kaj distribuante paĝmarkilojn kun listo de kursoj en la regiono.
Kiam mi ekstudis en Reading mi aliĝis al la loka klubo tie, kiu iom similis al la klubo en Stockport. Poste mi studis dum jaro ĉe la Universitato de Essex, kies plej apuda klubo, en Clacton, estis pozitiva. Ĝi konsistis preskaŭ entute el virinoj, kaj renkontiĝis dumtage, sed ĝi estis pozitiva. Poste mi ekloĝis en sudokcidenta Londono, kaj aliĝis al La Londona Esperanto-Klubo fine de 1969. La Londona Klubo similis al la Manĉestra Klubo, sed estis pli granda. Ankaŭ ĝi dependis de la periferiaj kluboj kaj kursoj por gajni novajn membrojn, kvankam ĝi havis ankaŭ la propran kurson ĉiusemajne ĉe la klubejo. Mi rimarkis ian mankon de intereso de la komitato iniciati ion ekvivalentan al la ‘aŭtuna kampanjo’ de la manĉestra klubo, sed ĉiam iniciatis tion individuoj, kaj la komitato tion subtenis.
Pli poste mi loĝis en Bedford, kie ne estis klubo, sed la regiona federacio estis tre vigla kaj pozitiva, sub gvido de familio Sly en Letchworth. Poste mi loĝis en Brighton, kie la loka klubo estis velkanta pro translokiĝoj, sed la homoj estis pozitivaj, kaj mi organizis relanĉon de la klubo. Tiu okazis en la glora Brajtona Pavilono en ĉeesto de la urbestro, kaj ĉirkaŭ cent ĉeestantoj, inkluzive de la ĥoro de La Londona Esperanto-Klubo. Tion sekvis vesperkursoj kaj eĉ, en 1989, Universala Kongreso.
Do la bildo kiun mi ricevis tiutempe estis tute alia ol tiu kiun ricevis Rik, Connor kaj Will en Leeds. La klubo de Leeds ŝajnas esti escepta. Tamen nun la situacio estas tute alia. Oni povus priskribi ĝin kiel fotografian negativon de la tiutempa situacio. Mi mem povas pripensi nur unu klubon en Britio kiu aktive provas antaŭenigi Esperanton, kvankam ja povus esti aliaj.
Do kio okazas? Kaj kial ni devas stagni?
Antaŭ jaro, amiko mia en Rusio demandis al mi, ĉu Esperanto estas permesata en BBC. Mia amiko estas proksimume samaĝa kiel mi, kaj do li konis la cenzuradon kiu okazis en la sovetia tempo. Tiu demando do estus por li tute natura demando. Mi respondis jene:
En Britio, temoj ne estas permesitaj aŭ malpermesitaj; la afero ne funkcias tiel. Oni tutsimple trovas ke iuj temoj ne estas ‘politike korektaj’, dum aliaj ricevas amason da atento. Tion bele priskribis George Orwell en la antaŭparolo de sia libro ‘Bestofarmo’ :


“La timiga fakto pri literatura cenzurado en Anglio estas, ke ĝi estas ĉefe volontula. Nepopularaj ideoj povas esti silentigitaj, kaj neoportunaj faktoj tenitaj en la mallumo, sen la bezono de oficiala malpermeso. Iu ajn kiu longe vivis en fremda lando certe scias pri okazoj de sensaciaj novaĵeroj – aferoj kiuj laŭ la propraj meritoj gajnus la grandajn ĉefliniojn – tenataj tute ekstere de la brita gazetaro, ne ĉar la registaro intervenis, sed pro ĝenerala nedirita interkonsento ke 'ne decus' mencii tiun specifan fakton. Rilate al la tagĵurnaloj, tion oni povas facile kompreni. La brita gazetaro estas ege centrigita, kaj la plejparton posedas riĉaj viroj kiuj havas ĉian motivon esti malhonestaj pri certaj gravaj temoj. Sed la samspeca vualita cenzurado funkcias ankaŭ en libroj kaj periodaĵoj, kiel ankaŭ en teatraĵoj, filmoj kaj radio. En iu ajn momento estas ia ortodokseco, aro da ideoj kiujn laŭsupoze akceptus ĉiuj ĝuste pensantaj homoj sendemande. Ne estas ekzakte malpermesite diri tiel, aŭ jene, aŭ aliameniere, sed 'ne decas' tiel diri, ĝuste kiel en mez-viktoriaj tempoj 'ne decas' mencii pantalonon en la ĉeesto de damo. Iu ajn kiu defias la laŭmodan ortodoksecon trovas sin silentigita per mirinda efikeco. Vere nelaŭmoda opinio preskaŭ neniam ricevas justan aŭdadon, ĉu en la populara gazetaro, ĉu en la altkulturaj periodaĵoj.”
Do jam en 1945 George Orwell priskribis sistemon kiu ankoraŭ validas hodiaŭ, kaj la amaskomunikiloj nuntempe estas eĉ pli centrigitaj ol en la tempo de Orwell. Mi ĉeestis seminarion de la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj ĝuste pri tiu temo. Ili ĉiuj konscias pri la problemo. Ili mem estas sub tia premo, ke ili ne havas tempon kontroli faktojn kiuj venas de oficialaj fontoj, kaj tro devii de la ortodokso estas riska afero. Unu el ili demandis, “Ĉu vi konscias, ke ni ebligis la Irakan militon?”. Jes, ili konscias, kaj malmultaj el ili povas fari ion pri la problemo. Mi daŭrigis mian leteron:

Iom mistere, tiu antaŭparolo ne aperis en la unua eldono de Bestofarmo!


Tamen la unua estro de BBC, Lord Reith, dissendis memorandon malpermesante la uzon de la vorto ‘Esperanto’ en la radio [Durrant, E. D., Publisher Rickmansworth, Herts. Esperanto Pub. Co. 1943]. Malgraŭ tio ŝajne oni daŭre parolis pri Esperanto.
Tamen tio ne signifas, ke la memorando havis nenian efikon. Ni ne scias ĝis kia grado Esperanto estis tiutempe subpremita. Sed ĝuste kiel Orwell priskribis, en la kazo de Esperanto ili provis subpremi ĝin, en periodo en kiu la brita registaro antaŭenpuŝis Basic English. Basic English estis trompo. Oni ne povas uzi ĝin per nur 850 vortoj, kiel oni pretendis. Ili prezentis ĝin kiel simpligitan anglan lingvon, sed la konjugacioj kaj deklinacioj restis samaj. Oni prezentis la anglan lingvon per Esperantaj vestoj. Basic English tamen ricevis amason da atento en la gazetaro, dum la elito provis subpremi Esperanton. Mi daŭrigis mian retleteron:

Tamen kiam mi aktivis en la nacia informado pri Esperanto en la sepdekaj jaroj, iuj pliaĝuloj diris al mi, ke BBC estas kontraŭ Esperanto. Mi ne kredis, dirante ke ĵurnalistoj bonvenigas interesajn novaĵojn se ni provizas. Tio estis laŭ mia sperto. Tamen en la libro ‘Londono Vokas 1903 -1978: Historio de la Londona Esperanto-Klubo’ de Harry Holmes, troviĝas la jena klarigo sub la jaro 1959:




“Pri la provizo de ĥoro por aperi en la televida programo Panoramo: mi vidis ĝin sur la televida ekrano de BBC, kaj tre dubas ĉu ĝi bone reklamis por Esperanto. La peto estis subita kaj ne donis tempon por taŭge aranĝi. Sekve estis tro da nejunuloj, unu el kiuj estis eksterordinare malbela. Kompreneble la kameraoj restis longe je ŝi. Agacis min tio, ke ŝi ne estis esperantistino kaj vizitis la Klubon nur du-tri fojojn. Mi opinias ke se oni ne havas tempon por fari aferon bone oni rifuzu ĝin fari. La tagoj estas for, kiam pro iu ajn mencio de Esperanto oni estu dankema.”

Tion mi legis en 2007, dum preparado por publika kantado de la kanzonisto Jomo en la centro de la brita kongresurbo Letchworth. Subite mi konstatis, ke, rerigardante aferojn, kiam ajn estas tia publika evento, aperas el nenie iu strangulo. Mi komencis pripensi kiu strangulo aperos en Letchworth. Mi eltrovis pri mistera vizito al Letchworth de iu Giorgio Silfer, kiu estas konata tra la Esperanto-movado kiel subfosanto. Li ne informis la Lokan Kongresan Komitaton pri sia vizito. Tamen finfine, kiu bezonas eksteran strangulon kiam oni havas la Prezidanton de la Esperanto-Asocio mem? Li insistis pri prokrasto de la antaŭa prelego je unu horo, tiel ke ĝi donu malmultan tempon por ke la homoj transiru al la urbocentro por la koncerto.


Kaj kiam ili alvenis, la kongresanoj trovis ĝuste antaŭ la podio mini-kermeson por infanoj. La estro de la urbocentro koleregis pri tiu mistera interveno de iu en la planada sekcio de la loka magistrato. Neniam okazis io tia antaŭe, li diris al mi. La atendita tutpaĝa artikolo en la loka gazeto ne aperis; aperis malgranda mencio sen la vorto ‘Esperanto’.


Do, jes, Esperanto estas permesata en BBC ;-)


Do ĝuste kiel povas okazi tiaj misteraj intervenoj por silentigi neortodoksajn opiniojn per mirinda efikeco? Kvankam la ĉefa afero ne estas kompreni ĝuste kiel tio okazas, sed kompreni ke ĝi ja okazas, mi jam fariĝis scivolema. Tio estis antaŭ ol mi eltrovis pri esplorlaboro de iu sinjoro en Plymouth, kiu fariĝis scivolema pri strangaj intervenoj en sia projekto kun lokaj junuloj. Dum mi priesploris en la Esperanto-movado, li priesploris ĉe oficialaj instancoj. Same kiel tio kion mi eltrovis mirigis min, tio kion li eltrovis mirigis lin. Lia nomo estas Brian Gerrish, kaj liaj prelegoj pri la temo troveblas en la Interreto. Li trovis reton de homoj kiuj koluzias ĉe la lokaj instancoj por antaŭenigi siajn karierojn, uzante teknikon, kiun li nomas ‘messing up’, do eble ‘fuŝumado’. La fuŝumado estas nun konata tekniko uzata de la elito por forigi opozicion kaj antaŭenigi sin mem. La organizaĵo kiun li identigis nomiĝas Common Purpose.
En la antaŭparolo de la ukraina eldono de sia libro Bestofarmo, George Orwell inkluzivis alineon pri sia propra vivo. Li skribis :
Mi naskiĝis en Hindio en 1903. Mia patro estis oficisto en la angla administrado tie, kaj mia familio estis unu el tiuj ordinaraj mezklasaj familioj de soldatoj, klerikoj, registaraj oficistoj, instruistoj, juristoj, kuracistoj, ks. Mi edukiĝis ĉe Eton, la plej altekosta kaj klasafekta el la Anglaj Publikaj Lernejon (kun piednoto pri la esprimo ‘publikaj lernejoj). Sed mi alvenis tie nur pere de stipendio; alie mia patro ne estus povinta elpagi sufiĉon por sendi min al lernejo tiaspeca.
La piednoto tekstis:
Tiuj ne estas publikja ‘naciaj lernejoj’, sed io tute la malo; ekskluzivaj kaj altekostaj enloĝaj duagradaj lernejoj disaj tra la lando. Ĝis antaŭ nelonge ili enlasis preskaŭ neniun krom la filoj de riĉaj aristokrataj familioj. Estis la revo de la novriĉaj bankistoj de la deknaŭa jarcento puŝi siajn filojn en Publikan Lernejon. Ĉe tiaj lernejoj la plej granda emfazo estas metita sur sporton, kiu formas, tiel diri, lordecan, harditan kaj sinjorecan perspektivon. Inter tiuj lernejoj, Eton estas aparte fama. Wellington laŭraporte diris, ke la venko de Waterloo estis decidita sur la ludkampoj de Eton. Antaŭ ne tre longe la vasta plimulto de la homoj kiuj iamaniere regis Anglion venis de la Publikaj Lernejoj.

George Orwell do mem spertis la manierojn de la elito. Li do povis kompreni la pensmanieron de la elito, kaj la edukan fonon de tiuj kiuj atingas altajn lokojn. Ankoraŭ estas, ke la regado de la lando estas ĉefe en la manoj de eksaj lernejanoj de Eton. Eble vi vidis antaŭ jaro la televidan programeron ‘When Boris met Dave’ [Kiam Boris renkontis Dave] . Temis pri la nuna urbestro de Londono, Boris Johnson, kaj la nuna ĉefministro, David Cameron, kiam ili estis studentoj ĉe Oksfordo. Ili ambaŭ kunstudis ĉe Eton, kaj pluiris al Oksfordo, kie ili eniris la ekskluzivan klubon Bullingdon Club. Tiu estas klubo por filoj de riĉeguloj, kaj la klubo mem estas klasafekta kaj moŝteca. Por inviti novan membron ili eniras lian ĉambron kaj ĝenerale frakasas ĉion en ĝi. Por la inica rito ili eniras luksan restoracion kaj mendas la trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. Kiam oni ekservas, ili frakasas la restoracian ĉambron. Ili sursaltas la tablojn kaj disĵetas botelojn kaj ĝenerale frakasas ĉion.

La restoracia rito ne estis menciita en la televida programero, sed mi jam legis pli frue en diversaj gazetraportoj. Post la frakasado, la moŝtuloj de Bullingdon Club proponas pripagi ĉion per kontanta mono, tiel ke la restoraciestro ne raportas ilin al la polico. En unu okazo la restoraciestro insistis raporti ilin al la polico, kaj nur pro tio la afero atingis la gazetojn. Tiu evidente estas trejnado por la superelito, por ke ili lernu, ke ili povas fari kion ajn ili volas, kondiĉe ke ili havas sufiĉe da mono por forpagi la homojn. Poste ili pluiras por regi la landon. Iamaj membroj de Bullingdon Club en la nuna registaro estas la ĉefministro David Cameron kaj la financministro George Osborne. Ministroj en la antaŭa registraro estis Tony Blair kaj Peter Mandelson.

Tamen ne estus ĝuste diri, ke la volontula cenzurado estas precize konspiro. Iasence estas ĝuste la malo. La lernantoj ĉe Eton lernas esti feroce konkursaj, kaj sur la ludkampo kaj en la politiko. Estas la kulturo ‘ĉiu por si mem’. Ĉiu faras kio estas en sia intereso fari. Tamen la komuna malamiko estas la publiko, kaj pro tio estas en ilia intereso ne informi unu pri alia. Se oni konsideras bankorabon, la partoprenantoj ĝenerale ĉiuj estas en la afero por si mem. La polico povas nomi tion konspiro, sed ili bone scias, ke se ili povas montri al unu el la bankorabistoj, ke estas en lia intereso informi pri la aliaj, li faros. Tamen la nuntempa elito tordas la signifon de vortoj, tiel ke ĉiu kiu provas atentigi pri tiu cenzurado, aŭ metas tro penetrajn demandojn, ricevas la etikedon ‘konspirteoriisto’, kvazaŭ estus io neracia en lia pensmaniero.

Ekzemplo de la nuntempa cenzurado en la amaskomunikiloj estis malkaŝita en tiu ĉi dokumento de CIA :‘CIA report into shoring up Afghan war support in Western Eŭrope (CIA-raporto pri apogo de la afgana milito en Okcidenta Eŭropo) kiun mi havigis de Wikileaks . Ĝi priskribas kiamaniere teni parolon pri la afgana milito ekstere de la amaskomunikiloj en la periodo antaŭ naciaj balotoj en Eŭropo. Dum la pasinta nacia balotkampanjo en Britio, mi povis, pere de scio de tiu dokumento, vortumi demandon al la parlamentaj kandidatoj dum publika sesio de demandoj kaj respondoj. Rezulte de tio, aperis duonpaĝo en la loka gazeto pri la afgana milito, kaj la opinioj de la kandidatoj pri ĝi. Ili ĉiuj diris la kutimajn aferojn: la grandaj kandidatoj estis por; la malgrandaj kandidatoj estis kontraŭ, kaj neniu volis ekzameni la kialon, ke ni eniris en la komenco. La fakto ke la usona federacia polico FBI diris, ke ĝi ne havas pruvaĵon ke respondecis Osama bin Laden pri 9-11, post kiam Tony Blair insistis al la parlamento, ke li havas ‘nerifuteblan pruvaĵon’, estas alia ‘pantalona’ temo, kiu ne rajtas ricevi justan aŭdadon en la amaskomunikiloj.

Kaj ĝuste nun okazas la mortenketo pri 52 homoj kiuj mortis en la teroristaj atakoj de la sepa de julio, 2005. Kvindek du homoj, ne kvindek ses, kiuj laŭdire mortis en tiuj atakoj, ĉar la mortenketisto, Lady Justice Hallett, en la komenco deklaris kvar el ili kulpaj pri la atakoj. Sed ĉu ne la celo de mortenketo devus esti por eltrovi la kaŭzon de la mortoj, ne deklari kulpecon antaŭ ol oni komencas? Neniu jura proceso trovis tiujn junulojn kulpaj. Estis la politikistoj.

Mia kolego Nick Kollerstrom faris studon pri tiuj atakoj, ekzamenante la oficialan version, kaj eltrovante la faktojn malantaŭ ĝi. Li verkis la jenan libron: ‘Terror on the Tube: Behind the Veil of 7/7’ (Teroro en la Subtero: Malantaŭ la vualo de 7-7). Estis li kiu eltrovis, ke la vagonaro de Luton al Kings Cross, per kiu tri el la teroristoj laŭ la oficiala rakonto veturis tuj antaŭ la atakoj, estis nuligita tiutage. Fine la ministro devis tion agnoski en la parlamento. Tamen li priskribas en sia libro, kiel nek per pli frua vagonaro, nek per pli posta vagonaro, la veturo eblus, sen ke iuj el la videokliŝo estu falsitaj. Paĝon post paĝo oni povas legi tiajn nekongruaĵojn en lia libro, sed ĉu tiuj faktoj povas atingi la amaskomunikilojn? Tute ne.

La tridekan de junio pasintjare mi ĉeestis la librolanĉon por tiu libro. Estis intervenoj antaŭ, dum kaj post la prezento. La organizanto de tiu librolanĉo fuŝumis pri ĉambroj, kaj fine akaparis la kunvenon por denunci aliajn aktivulojn de la veromovado kiel kunlaborantojn de la sekretaj servoj. Poste li akaparis la retejon de Nick, kaj uzis ĝin por propagandi siajn proprajn ideojn . Nick devis starigi tute novan retejon . Tiaj aferoj povas okazi, kiam homo rifuzas esti silentigita kaj tro persiste provas defii la laŭmodan ortodoksecon.

Estis ankaŭ denuncoj. Mi mem estis denuncita kiel ‘simpatianto de la nazioj’. Tamen pro miaj spertoj en la Esperanto-movado mi sciis kiel pritrakti tion, kaj la rezulto estis, ke ni nun denove havas regulajn kunvenojn de la veromovado en Londono.

Ankaŭ en la Esperanto-movado okazas simile.

Ĉu iu el vi scias pri la afero de Dermod Quirke kaj la biblioteko? [Voĉo: Kiu afero?]. Temas pri la asertita pretervido de Dermod Quirke kiel bibliotekisto. Neniu? Do neniu ĉi tie scias pri ĝi. Ankaŭ mi scias nenion pri ĝi. La sola afero kiun mi legis pri ĝi estas la jena dekaro:

“La asertita pretervido de Dermod Quirke kiel eventuala bibliotekisto okazis, se ĝi okazis, antaŭ tiom longa tempo, ke neniu el la nunaj Kuratoroj scias ion ajn pri ĝi. Dermod restas membro de la Asocio en bona reputacio kaj estas ankaŭ persona amiko mia.” - John Wells, 2008-02-19, EAB Update 41

Ĉu iu ĉi tie scias pri tio? Neniu? [Voĉo: Donu la kuntekston] Mi donos la kuntekston post momento. Do neniu scias ion ajn pri tio, kaj mi scias nenion ajn pri tio. Pasintan junion mi parolis kun Dermod Quirke, kaj li ne scias pri kio temas. Do vi ne scias, mi ne scias, kaj Dermod Quirke ne scias. Jen la kunteksto. Ĉu mi legu en la origina angla aŭ en Esperanto? [Voĉo: angle] Do mi legos angle [Origina angla versio ĉe: paĝo 3]:

Multaj membroj ŝajne ricevis komunikaĵon de Ian Fantom, en kiu li faras diversajn friponajn kaj eble misfamigajn deklarojn pri la Kuratoroj (tio estas, kontraŭ la nuntempajn membrojn de la Mastruma Komitato). Iuj kontaktis nin, petante klarigon, timante ke estas nenia fumo sen brulo.
Ni deziras certigi al membroj, ke ne estas substanco en la sugesto, ke ni intence agus kontraŭ la plej bonajn interesojn de la Asocio.
Ekzemple,


  • La vendo de [la domo ĉe] 140 Holland Park Avenue estis konsentita de vi, la membroj de la Asocio, en la Jarkunveno de 1999 en Newport.

  • La asertita pretervido de Dermod Quirke kiel eventuala bibliotekisto okazis, se ĝi okazis, antaŭ tiom longa tempo, ke neniu el la nunaj Kuratoroj scias ion ajn pri ĝi. Dermod restas membro de la Asocio en bona reputacio kaj estas ankaŭ persona amiko mia.

Ĉu iu nun scias pri kio temas? Neniu? Do vi ne scias, mi ne scias, John Wells diras ke li ne scias, kaj ke la kuratoroj, do la Estraranoj de EAB, ne scias, kaj Dermod Quirke mem ne scias. Do kiu scias? Neniu scias. La alineo estis kompleta fabrikaĵo.

Mi ne povas pruvi, ke mi nenion scias pri tiu afero, aŭ ke mi neniam diris aŭ skribis pri ĝi, sed mi ja povas pruvi, ke ne estas mencio de ĝi en la rilata komunikaĵo, pri kiu parolas John Wells. Tiu tekniko, atribui ion al la kontraŭulo, por ke oni povu disbati ĝin, estas konata tekniko en politika propagando. Sed kiu faris la aserton pri Dermod Quirke kaj la biblioteko? Neniu. La deklaro estis trompa.

La celo de tiu deklaro estis por silentigi pri kampanjo lanĉita de Friends of Wedgwood Memorial College [Amikoj de la Kolegio Wedgwood Memorial College], pri kiu mi aŭdis en decembro 2007, por savi la kolegion de fermiĝo. La Amikoj de la Kolegio eksciis pri iuj manovroj fare de la loka magistrato, kiujn ili interpretis kiel manipuladon por povi vendi la kolegion kaj ties terenon. Esperanto-Asocio de Britio havas 99-jaran uzokontrakton por oficejo en la kolegio, kaj en alia ĉambro ili havas sian bibliotekon, kaj tiun ĉambron ili rajtas uzi kiam ĝi ne estas uzata de la kolegio. Do tiu novaĵo devus esti tre grava por la membroj de la asocio, sed la redaktoroj de la periodaĵoj de la asocio restis silentaj pri ĝi.

La Amikoj de la Kolegio diskutis pri la situacio en sia jarkunveno, kaj ili venis al la konkludo, ke ili definitive interpretas la serion de eventoj, tiel, ke la magistrato celas vendi la kolegion. Ili do lanĉis kampanjon, petante ke laŭeble plej multaj homoj skribu al laŭeble plej multe da homoj por savi la kolegion de vendiĝo. Ili distribuis cirkulaĵon al siaj membroj, kun listo de adresoj al kiuj skribi. Tamen la Estraro de la Esperanto-asocio ne informis siajn proprajn membrojn. Ili certe sciis pri la afero, ĉar unu Estrarano estis eksa direktoro de la kolegio, kaj altprofila membro de la Amikoj de la Kolegio.

Ricevinte la cirkulaĵon de la Amikoj de la Kolegio, mi telefone diskutis kun ilia sekretario, antaŭ ol verki leteron kaj sendi al diversaj membroj de la Esperanto-asocio, tiel ke almenaŭ ili estu informitaj. Mi sendis kopion al la sekretario de la Amikoj de la Kolegio, kaj li estis dankema pro tiu iniciato. Tamen aperis post tio atakema artikolo de la Estraro de EAB pri falsigo, sen diri specife kio estas malvera. Mi denove diskutis kun la sekretario de la Amikoj de la Kolegio, kaj voĉlegis al li la artikolon de EAB. Li estis perpleksita. Do mi kontrolis la faktojn kaj elsendis duan leteron, por tion raporti. La deklaro de la prezidanto, en kiu li menciis iun asertitan pretervidon de Dermod Quirke kiel eventuala bibliotekisto, pri kiu neniu ion ajn scias, estis la reago al tiu dua komunikaĵo.

Unu el la tri junuloj de Leeds, en la naŭdekaj jaroj, priskribis la landan asocion kiel “preskaŭ sekreta societo”. Will Green eksiĝis kiel Honorofica Sekretario, dirante private, pri obstaklado kaj kaŝado. Publike li pledis por elspezado por informado kaj varbado por gajni novajn membrojn, alie la asocio mortos. Li eksiĝis kiel Honora VicPrezidanto de La Londona Esperanto-Klubo, dirante, ke la klubo ne interesiĝas pri antaŭenigo de Esperanto. Dum tiu tempo li estis denove en kontakto kun la du aliaj eksjunuloj de Leeds, Rik Dalton, kiu dumlonge estis jura konsilisto por la landa asocio, kaj Connor Walsh, kiu intertempe estis ĵurnalisto en Fleet Street, kiu multe helpis al mi kiam mi organizis la landan informadon en la sepdekaj jaroj.

Kiam mi mem eniris la Estraron de EAB en 2005, kaj ekis pri mia esplorado de la arĥivoj, la Estraro rapide aprobis rezolucion pri sekreteco. Ne estas tempo legi la tutan tekston, sed ĝi komenciĝas per “The discussions of the Management Committee are confidential” [La diskutoj de la Mastruma Komitato estas konfidencaj]. Do ĉio diskutita, escepte de la protokolitaj decidoj, estas konfidenca. La membroj ne rajtas scii. Kiam en la sepdekaj jaroj mi estis membro de la Estraro de Brita Esperanto-Asocio, estis bezono por konfidenceco nur dufoje, kaj tio estis en ambaŭ okazoj specife interkonsentita. Ne devus esti bezono por ĝenerala konfidenceco en membra asocio. La asocio estas ĝia membraro, kaj la membraro rajtas scii kio okazas.

La rezolucio daŭrigas por diri, ke iu ajn kiu rompas la konfidencecon, do diras al la membroj kio vere okazas, se ĝi donas misreputacion al la Estraranoj, povas esti raportita al Charity Commission [Bonfara Komisiono: la ŝtatserva sekcio por kontroli pri registritaj bonfaraj organizaĵoj en Anglio] aŭ en la propraj periodaĵoj. Imagu: minaci denunci iun al la ŝtato se li informas la membrojn pri tio kio okazas en la propra membra asocio. La teksto de tiu rezolucio ne aperis en la periodaĵoj ĝis mi pli poste intence provokis ilin publikigi ĝin ( paĝo 4). Iom pli poste mi demandis al Charity Commission, ĉu la asocio raportis min, kaj ili diris, ke ne. La tuto estis blufo kaj blago. Eĉ kiam ili aprobis tiun rezolucion en julio 2005 mi havis nenian ideon kion mi finfine eltrovos en mia esplorado, kion la plimulte de tiu Estraro certe sciis dum la tuta tempo.

Por kompreni kiel estis por mi dum tiu jaro en la Estraro de mia landa Esperanto-asocio, mi rekomendas, ke vi legu tiun ĉi libron: ‘An Honorable Deception? New Labour, Iraq and the Misuse of Power’ [Honorinda verotrompo? ‘New Labour’, Irako kaj la misuzo de la potenco] de Clare Short. Clare Short fine eksiĝis de la brita kabineto pro la invado de Irako. Ŝi priskribas en sia libro kiel la Laborpartio estis transprenita de malgranda grupo kiu ŝajne ne havis la samajn valorojn kiel la tradiciaj valoroj de la Laborpartio, kaj kiu estis gvidata de iamaj ĉeestantoj de la privataj publikaj lernejoj. Ankaŭ la Esperanto-asocio estis transprenita de grupo gvidata de eksaj ĉeestantoj de privataj publikaj lernejoj, kiuj ŝajne ne havis la samajn valorojn kiel la ĝenerala membraro. Mi legis en tiu libro pri projektoj destinitaj por fiaski, ĝuste kiel mi observis en la Esperanto-asocio. Por Clare Short estis la opoziciaj planoj pri transporto, kaj poste en la kabineto pri planoj por reevoluigi Irakon. Tio estis nur fenestrobeligo, same kiel estis la nova registara strategio pri lingvolernado en Anglio, kiu promesis restimuli la lingvolernadon en la lernejoj, sed antaŭvideble faris ĝuste la malon. Surbaze de tio estis konstruita la projekto Springboard. Ankaŭ tio estis fenestrobeligo.

La lando estis regata de ekstere de la kabineto; decidoj estis faritaj ekstere de la kabineto en privataj kunvenoj. Mi mem spertis, ke Estrara decido por membra opinisondo kiun mi volis elsendi estis renversita per privata kunveno pri kiu mi ne sciis ĝis poste. Dum mi legis tiun libron mi ofte havis larmon en la okulo, ĉar mi rekonis la stilon. Estis kvazaŭ mi mem estis tie.

Por respondi al la demando de Husejn, ‘Kial ni devas stagni?’, estas ĉar la elito deziras ke ni stagnu. La samo validas en la Esperanto-movado kiel en la kabineto. Ni vidas en tio la fenomenon kiun tiom bone priskribis George Orwell kiam li skribis: “Iu ajn kiu defias la laŭmodan ortodoksecon trovas sin silentigita per mirinda efikeco. Vere nelaŭmoda opinio preskaŭ neniam ricevas justan aŭdadon”. Esperanto defias tiun laŭmodan ortodoksecon, kaj inter la brita elito kaj inter la elito de la brita Esperanto-movado.

Do, kio fareblas?

Ni unue komprenu kaj agnosku la realon de la situacio; ni komprenu la kialon, ke Esperanto devas stagni. Tiel ni povos iom pli bone kompreni la mensan sintenon de la elito. Ili ne volas akcepti proponojn por agado, ĉar ne estas en ilia intereso akcepti ilin. Ili volas tutsimple resti la elito. Sekvas do, ke ne utilas meti antaŭ la komitatojn proponojn, atendante, ke ili akceptiĝos pro tio ke propono estas ‘bona ideo’, ĉar la pasintaj streboj jam montris al ni, ke tio ne okazos. Ni bezonas alian modelon.

La vojo antaŭen, ŝajnas al mi, estas pere de novaj sendependaj grupoj. Kio okazus, se iu grupo estus formita en Londono por antaŭenigi Esperanton? Por ekzemple starigi kurson aŭ porEsperantajn kunvenojn en la centro de Londono. Tia grupo povus esti aŭ entute sendependa de La Londona Klubo, aŭ ĝi provus labori kadre de la klubo. Ne necesus, ke ĉiuj ĝiaj membroj estu klubanoj. Ĝi povus eĉ fariĝi iaspeca ombra komitato por la klubo. Kiajn problemojn ĝi devus alfronti?

Ĝin fakte trafus la samaj problemoj kiujn trafis aliaj grupoj. Ĝin trafus la samaj problemoj kujn trafis Annice Szrajbman kiam ŝi provis dum pluraj jaroj revigligi la Sud-Orientan Esperanto-Federacion. Mi scias, ĉar dum pluraj jaroj mi helpis al ŝi. Ne temis pri nura stulteco; temis pri intervenoj de iuj kiu ludis ludojn kaj malŝparis por ŝi amason da tempo. Annice eltrovis por si mem, kiel iu ajn kiu defias la laŭmodan ortodoksecon trovas sin silentigita per mirinda efikeco. Por nova agadgrupo, necesus ke la homoj estu konsciaj pri tio, kaj ke ili rekonu la simptomojn.

Due, estus demando de mono. Estus malfacile ĝenerale peti mondonacojn en la nunaj cirkonstancoj. Kiam ni provis relanĉi Esperanto Lobby [Esperantan Influgrupon] dum la brita kongreso en Letchworth ni petis monon por tio. Ĉiam en la pasinteco ni ricevis donacojn kiam ajn ni petis, sed ne ĉifoje. La homoj ne povis kompreni, kial ni petas monon, kiam la landa Esperanto-asocio havas amason da mono.

Kio okazus se oni petus financan subtenon de La Londona Esperanto-Klubo? Kio okazus, se oni petus ekzemple £2000 jare por lui ĉambron en la mezo de Londono kaj eldoni iaspecan bultenon? Tian peton oni devus fari ne pro tio ke ĝi estus ‘bona ideo’, sed ĉar estus en la intereso de la elito akcepti ĝin. Ili volas tutsimple daŭrigi siajn kunvenetojn en Cambden Square, senĝene de eksteruloj. Tamen la mono de la klubo – nia mono – estis donita por antaŭenigi Esperanton. Se ĝi ne estus uzata por tiu celo la homoj komencus demandi sin kial. Mi opinias, ke tia agadgrupo por Esperanto en centra Londono ja povus funkcii se ĝi havus la financan subtenon.

En tiu ĉi prelego mi provis respondi la demandon de Husejn ‘Kial ni devas stagni?’, kaj elmeti ideojn por ĉirkaŭiri la problemon, por ke Esperanto ne mortu en Londono. La dua sesio, post du semajnoj, estos diskutvespero, en kiu tiuj kiuj normale ne havas voĉon en la klubo povu veni por evoluigi ideojn por antaŭeniro. Ni ne lasu Esperanton morti en Londono.



Mi ĝojas vidi tiom da homoj ĉi tie, kaj mi dankas pro via atento.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Se iu havas demandojn, ni eble povos babile dum la paŭzo. Nun estas tempo por la pafokaŭzo.

[Sekvis varma aplaŭdo, kaj la prezidanto ĝentile dankis. Tiam li anoncis, ke pro la nombro de ĉeestantoj (19) oni ne havu kafopaŭzon, sed ke oni tuj revenu al la ĉambro kun la kafo, por la forumo. La forumo, sub lia gvido, ne temis pri Esperanto. Tiel la libera kafpaŭza diskutado, dum kiu iuj antaŭvideble metos demandojn pri aferoj leviĝantaj, estis silentigita per mirinda efikeco.]


Elŝuti 55.17 Kb.


Elŝuti 55.17 Kb.