Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kavaliro en tigra felo

Elŝuti 1.3 Mb.

Kavaliro en tigra felo




paĝo1/15
Dato19.03.2017
Grandeco1.3 Mb.

Elŝuti 1.3 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15



KAVALIRO EN TIGRA FELO

Poemo de Ŝota Rustaveli


12-a jarcento

Traduko al Esperanto de Zurab MAKAŜVILI

Kompilis kaj redaktis komputilversion de la poemo

Nana ĤIZAMBARELI

en la jaro 2013-a

lingve reviziis Renato Corsetti

La unua versiode ĉi tiu traduko aperis en 1989 ĉe la Eldonejo “Sabĉota Sakartvelo” en Tbiliso



ENKONDUKO DE FAKULO PRI LA KARTVELA LINGVO KAJ KULTURO

“Kavaliro en tigra felo”, la pli grandan prifierindaĵon de la kartvela popolo, mi ekkonis unue en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelujo. Tiu fakto mem evidentigas, kio mankas. Malgraŭ la multnombraj fremdlingvaj tradukoj, tiu, enhave, kaj eble eĉ pli, forme, elstara epopeo de la 12 jarcento de kartvela poeto Ŝota RUSTAVELI ne atingis multajn eksterlandajn legantojn, almenaŭ ne laŭ ĝia merito. Laŭ mi, pro unuavice lingvaj barieroj, ĉar kvankam multnombraj, granda parto el la tradukoj ne estas tre altnivelaj; ili ne respeguligas la formon kaj enhavon de Rustaveli. Alia kaŭzo povas esti la relativa neglekto pri orientlandaj literaturoj en la literaturscienco.

“Kavaliro en tigra felo” estas interesa el multaj vidpunktoj, eble precipe kiel sintezo de okcidenta kaj orienta kulturoj. Grandan influon sur la enhavo havis la antikva greka filozofio (laŭdire Rustaveli studis filozofion en Bizanco) kaj sur la formo, antaŭ ĉio, efikis la persa kaj araba mezepoka literaturo, kies simboloj kaj metaforoj tre oftas en la poemo.

La epopeo de Rustaveli ludas multe pli aktivan rolon en la kartvela vivo ol kutime mezepokaj verkoj. La kartveloj ofte konas longajn partojn parkere kaj ĝi estas ĝenerale konsiderata kiel enhavanta ĉiujn naciajn trajtojn de la kartvela popolo.

La traduko de la tuta poemo fare de sinjoro Zurab MAKAŜVILI, el multaj vidpunktoj superas la diversajn nacilingvajn tradukojn, konservante kaj la enhavon kaj la formon.

Mi tre ĝojas, ke la esperantistaro nun havas la eblecon ekkoni ĉi tiun vere atentomeritan kaj belan tradukon, kaj mi kredas, ke sinjoro Zurab MAKAŜVILI vane ne laboris.



Kartvel-studanto Joakim ENWALL

(Stokholmo, Svedujo).

ŜOTA RUSTAVELI KAJ LIA POEMO “KAVALIRO EN TIGRA FELO”
Enkondukoj de la tradukinto
La aŭtoro de ĉi tiu libro, senmorta poemo de la 12-a jarcento “Kavaliro en tigra felo”, estas genia kartvela poeto Ŝota Rustaveli, kiun oni rajte nomas ,,Suno de kartvela poezio’’.
La patrujo de Rustaveli, Kartvelujo, estas lando en Kaŭkazo. Ĝia popolo havas riĉan historion, originalan kulturon kaj lingvon.
La historio de la kartvela literaturo komenciĝas de la 5-a jarcento (laŭ nia jarkalkulo) kaj konsistas el kelkaj periodoj. Unu el ili, la periodo de la 11-a ĝis la 13-a jarcento, estas nomata kiel periodo de evoluinta feŭdismo. Ĝi estas rimarkinda pro ekfloro de poezio, filozofio, eklezia kaj laika literaturo. Tiun ĉi periodon oni taksas kiel kartvelan renesancon, kiun antaŭis proceso de unuiĝo de Kartvelujo en centralizitan ŝtaton el malgrandaj feudaj provincoj.
Tiaj potencaj monarĥoj, kiaj estis la reĝo David Rekonstruanto (1073-1124) kaj la reĝino Tamari (1160-1213), plifortigis la militan kaj politikan potencon de Kartvelujo kaj kreis centrojn de kristanisma, eklezia kulturo, templojn kaj monaĥejojn ne nur interne de la lando, sed ankaŭ eksterlande (Grekujo, Bizanca imperio, Palestino).
En mezepoka Kartvelujo estis du akademioj – en Gelati kaj en Ikalto, kie oni prelegis antikvan filozofion, logikon, retorikon, medicinon kaj ekleziajn studobjektojn. Kartvelaj filozofioj havis proprajn filozofiajn skolojn, originalajn ideojn kaj kartvele verkis diversajn verkojn. Oni opinias, ke en la akademio de Ikalto, klerigon ricevis ankaŭ Ŝota Rustaveli. Bedaŭrinde, la scienco ne multe scias pri la vivo de la granda kartvela poeto. Oni opinias, ke li verkis sian poemon inter la jaroj 1198 - 1207. El la prologo de lia poemo estas konate, ke li devenis el Mesĥeti, unu el la kartvelaj provincoj, ĉar li mem skribas "Mi estas mesĥa poeto, kiu amante reĝinon Tamari, kreis la poemon". Laŭ legendo, dum la regado de Tamari li estis estro de financoj kaj poste finis sian vivon kiel monaĥo en Palestino en la kartvela templo de la kruco.
Genia poeto, pensulo kaj moralisto Ŝota Rustaveli en la poemo “Kavaliro en tigra felo”, respegulis sian epokon, mezepokan Kartvelujon, ideojn de neoplatonismo kaj politikajn eventojn de tiu tempo. La ĉefa temo de la poemo estas jena: Du saĝaj kaj ĉarmaj reĝidinoj, Nestan-Dareĝan’ en Hindujo kaj Tinatin’ en Arabujo, estas solaj heredantinoj de la tronoj. Nestan-Dareĝan’ perdas sian amatan Tarielon, ĉar li murdas ŝian fianĉon, ĥorezman ŝahidon. La destino disigas ilin. Oni forpelas Nestanon en maron kun du nigruloj kaj la bedaŭrinda Tariel’ multe suferas kaŝiĝinte en kaverno kaj serĉante la amatinon. Al li helpas la araba militestro Avtandil’, kiu kun la reĝo Pridon’ post grandaj malfacilaĵoj efektivigas renkonton de la du geamantoj. Tariel’ fariĝas edzo de Nestan-Dareĝan’ kaj Avtandil’ de Tinatin’. La unua ricevis la hindan tronon kaj dua la araban.
Rustaveli detale priskribas multajn aventurojn, malsimplajn situaciojn, politikajn eventojn. En la poemo rolas multaj personoj, tamen ĉefaj herooj estas du ĉarmaj virinoj kaj du kuraĝaj viroj.
En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Rustaveli mencias ankaŭ definitajn reprezentatojn de la socio: sklavojn, militistojn, komercistojn, vezirojn, nobelojn, eĉ piratojn kaj fine reĝojn. La herooj de la poemo apartenas al diversaj nacioj, sed tio ne malhelpas al ili esti amikoj kaj resti fidelaj unu al la alia.
Por ni, geesperantistoj, estas speciale kara la internaciismo de la granda poeto, lia himno al la firma amikeco inter diversnacianoj.
Rustaveli estis granda homisto. En centro de lia zorgo staras homo en la tuteco kaj komplikeco de sentoj , emocioj, pasioj kaj aspiroj.
Tariel’ kaj Avtandil’ enkorpigas la plej bonajn kvalitojn de mezopokaj kavaliroj-ili estas kuraĝaj, militemaj kaj grandanimaj. Jen, kion diras Rustaveli pri tiaj ĉi kvalitoj de la viro:

“Ja nenio pli malbonas, ol timego sur vizaĝo,
La timulon en batalo akompanas nur malplaĉo,
Ĉu pli bonas vir’ timula aŭ ŝpinanta virinaĉo?
Ol riĉaĵoj pli valoras glor’ batala kaj kuraĝo”.

La kavaliroj estas fratiĝintoj. Ne mirinde estas, ke:

La amiko por amiko estas ĉio en la mondo,

Koron por la kor’ fordonas, amo devas esti ponto.
La plej interesa estas tio, ke kavaliroj kredas al egalrajteco inter viroj kaj virinoj :

La geidoj de leonoj egalrajtaj estas ĉiam”.

Granda humanisto alvokas al la amikeco inter reĝoj kaj sklavoj:

“Prenu miajn trezorkestojn, tie riĉas la enhavoj,
Kaj disdonu al malriĉaj, liberigu ĉie sklavojn,
Pliriĉigu vi la orfojn, ĉiujn sen la rajtoj, havoj,
Min memoros ili kore, por mi preĝos kun la larmoj”.

Tion skribas la heroo de Rustaveli - militestro Avtandil.

Laŭ la aŭtoro de “Kavaliro en tigra felo”, reĝo devas esti malavara kaj grandanima :



Malavaro senvirtulon forte ligas kaj imponas,
Malavaru, eĉ la maro akvon prenas kaj redonas”.

Rustaveli pensas, ke:

Perfidulon la bonkora malavaro ĉiam venkas,
Fordonita restas via, kion vi pluhavas, perdas".

Tamen, Rustaveli estas poeto de amo, kaj li skribas:
‘’Amo plialtigas homon’’.
Oni ne devas miksi veran, fortan amon kun malĉasto. Vera miĝnuro (amanto) amas kaŝe kaj konstante, forte kaj alte. Per tia amo noblaj homoj kaj reĝoj fariĝas pli hom-amaj al siaj subigitoj.
La poemo enhavas multajn aforismojn pri homa karaktero, pri vivaj situacioj, pri destino de la homo kaj t.p. Ekzemple pri la homo la aŭtoro diras:
‘’La senkora hom’ ne nomas, lin malŝatas la socio’’ aŭ

‘’ Saĝa amas instruiston kaj malsaĝa lin malŝatas’’aŭ

‘’Fia homo aĉan vorton ĉiam kun plezuro diras’’.
En la poemo oni trovas ankaŭ moralajn konsilojn:
‘’Cent konsilojn aŭskultinte, agu, kiel koro diras’’.

‘’Se vi havas propran kapon, vi ne estas malriĉulo’’.

‘’Se amikon vi ne serĉas, al vi mem vi malamikas’’.
Ŝota Rustaveli ofte skribas en la poemo, ke homa destino estas antaŭdecidita en la ĉielo kaj neniu krom dio ŝanĝas ĝin:
‘’Senutilas la ĉagreno kaj larmiga emocio,

Kio estas destinita, ĉiam realiĝas tio,

Al la viro bone decas pacienco, sed ne krio,

Ĉar neniu ŝanĝi povas, kion antaŭvidas dio’’.


Tamen la ĉefa ideo de tiu ĉi verko konsistas en tio, ke la mondo estas areno, kie bono ĉiam luktas kontraŭ malbono. Kvankam la lukto ne estas facila, la bono finfine nepre venkas, ĉar ĝi havas tian econ:
‘’Bono venkas la malbonon, ĉar esencon havas tian’’.

‘’Oni diras, ke finfine ne pereas bonfaranto’’.

‘’La fiaĵo ĉiam etas, finrezulton ĝi ne donas’’.
Sed, bedaŭrinde homa vivo tre eta estas:
‘’Tia estas nia mondo, ĝi konfidon ne meritas.

Daŭras vivo palpebrumon kaj forkuras, forrapidas’’.


Vidpunkte de la scienco, Rustaveli ankaŭ meritas intereson. Ekzemple li en sia poemo aludas, ke en la centro de la kosmo estas la suno kaj la tero kiel aliaj planedoj, rondiras ĉirkaŭ ĝi. Rustaveli aplikas siaspecajn poeziajn komparojn. Kiel orienta poeto li tre ofte mencias rozojn. Pentrinte la pentrojn de siaj ŝatataj herooj, li komparas iliajn vizaĝojn kun la rozoj, emfazinte ilian junecon kaj vivĝojon. Rozoj enkorpigas definitajn ĝojajn aŭ malĝojajn situaciojn. Ne malofte Rustaveli komparas la staturojn de la kavaliroj al arboj, poplo kaj cipreso. Li ankaŭ ofte mencias gemojn, kiujn li uzas kiel farbojn por pentri la vizaĝojn de belaj herooj kaj heroinoj. Al nigra mineralo ‘’giŝero’’ estas similaj iliaj haroj kaj okulharoj . De la rubena koloro estas vangoj de noblaj virinoj kaj iliaj vizaĝoj impresas kiel kristalvitro.
Rustaveli ofte uzas hiperbolon. Liaj herooj kaj heroinoj tre ofte kaj tre multe ploras. Fluoj de iliaj larmoj unuiĝas kun riveroj kaj maroj. De tiu ĉi hiperbolo, certe, ne malboniĝas la valoro de la verko, ĝi, kontraŭe, akrigas la travivaĵojn de herooj. La homamo de Rustaveli, lia kredo al la homo, al vero, al alta, ideala amo ne kontraŭdiras al tiuj kruelaj momentoj, kiujn oni trovas en la poemo. La kialo konsistas en tio, ke Rustaveli estas filo de Mezepoko kaj vole-nevole priskribas mezepokajn karakterojn kaj morojn.
La poemo ‘’VEPĤISTKAOSANI’’ (laŭvorte ,,Tigrafelulo’’) laŭ formo restas nesuperita majstraĵo en la riĉa kartvela poezio. Ĝi estas verkita en dek-ses-silabaj versoj, tiel nomataj ‘’ŝairoj’’.
La rimoj de Rustaveli ĉiam kaj ĉie estas precizaj kaj muzikaj. La leganto ne malofte vidas internajn rimojn. Ĉiu strofo de la ŝairo havas kvaroble ripetitan monorimon.
Jen ekzemploj de mirindaj rimoj, kiel ili sonas kartvele :
Rgulia pirio pirsa

Orgulia dzvirio gmirsa

Savargulia ĥŝirio unagirsa

Dakargulia ĉirio anatirsa


Tiel precize estas verkita la tuta poemo, ekde komenco ĝis fino. Do ankaŭ laŭ formo, la poemo estas same genia, kiel laŭ enhavo.


Por kartveloj la ideoj kaj pensoj de Rustaveli estis ĉefaj vivdoktrinoj dum pli ol ok jarcentoj. Rustaveli grandskale kaj ĉiuflanke influis la spiritan vivon de sia popolo. Tutaj generacioj de la kartvela popolo estis edukitaj laŭ la moralaj normoj de tiu mirinda verko, trovinte en ĝi moralan leĝaron kaj ekzemplon de ideala homo kaj ideala amo.
“Kavaliro en tigra felo” estas tradukita en pli ol sesdek lingvojn. Inter tradukistoj oni povas nomi eminentajn poetojn kaj literaturistojn. Rusan tradukon faris: Konstantin Balmont (1917), Pantelejmon Petrenko (1937), Giorgi Cagareli (1937), Ŝalva Nucubidze(1940), Nikolaj Zabolocki(1949).
Anglan prozan tradukon efektivigis: la anglino Marjori Scott Wardrop (1912), kartvelino Venere Uruŝadze (1968) kaj anglo Robert Stevenson (1977).
Francen la poemon tradukis: franco, la eminenta kartvel-studantino, Marie Felicite Xavier Brosset (1828), kartvelino Elizabet Orbeliani (1977) kaj kartvelo Sergo Culadze (1964).
Germanan tradukon faris: Artur Leist(1889), en rimoj, Hugo Huppert (1955), en prozo, Hermann Budensieg (1976). La traduko de Maria Pritvitz estas, laŭ opinio de specialistoj, la plej bona germana samsignifaĵo de la kartvela poemo.
En Ĉinujo la poemon tradukis Lmi Siao (1943), En Japanujo Ipei Fukuro (1955), en Mongolujo Dorĵiin Gomboĵav (1965), en Israelo Boris Gaponov (1969).Aliaj tradukistoj faris nur tradukojn de fragmentoj.

“Kavaliro en tigra felo”, estis tradukita en ĉiujn lingvoj de la sovetuniaj popoloj kaj ankaŭ en lingvoj de la popol-demokrataj ŝtatoj. La poloj havas multajn tradukojn de la poemo: A. Ĥodzko(1833), K. Lapĉinski (1863), J. Tuvim (1937), S. Volnikuovna (1937) kaj aliaj. Tamen atenton meritas du polaj tradukoj faritaj de Igor Sikiricki (1960) kaj de Erzi Zagurski (1966). La lasta estas ne nur belega, sed unika, ĉar ĝi transdonas al la leganto altajn kaj basajn formojn de versoj skribitajn en originalo.


En Bratislavo aperiĝas slovaka traduko de la poemo, farita de Miloŝ Krno (1980), en Ljublana, slovena traduko de Tome Pavĉek (1875); ĉeĥan tradukon efektivigis Jaromir Jiedliĉka (1958), rumanan Viktor Kernbaĥ(1956), novan hungaran tradukon, Vioreŝ Ŝandor (1954) kaj bulgaran Stojan Bakirĝiev (1975).
Interesa estas, ke ekzistas ankaŭ latina traduko de “Kavaliro en tigra felo”. Profesoro de Tbilisa Universitato, Pantelejmon Beradze tradukis pli ol 350 strofojn latinen.
En asama lingvo (Hindujo) la poemon tradukis Madan Lal Madhu (1972). En Sirio oni jam tradukis kaj eldonis la poemon arabe. (Tradukisto Osman Nazir Halili, 1984).
Manolis Metafidis tradukis la poemon de Rustaveli greken kaj Said Nafis kaj Mortesa Nafis persen.
Al Gustavo Alfredo de la Tore Bataro apartenas hispana traduko en prozo (Santiago) (1964). En la itala urbo Milano oni jam eldonis prozan tradukon de la poemo fare de Mario Picchi(1982).
En la baskan lingvon la traduko apartenas al Ĥabier Kintana.
Inter la tradukoj en la lingvoj de sovetuniaj popoloj oni devas mencii la sekvantajn: Ukrainlingva traduko en versoj de Mikola Baĵan, (1937). Bjeloruslingva traduko de Ales Zvonak kaj Mikola Ĥvedoroviĉ,(1966).
Armena traduko en prozo de Stefanoz Bastamian (1860). Traduko en versoj de Gevork Asatur (1937).
La profesoro de la universitato de Tbilisi Leon Meliksetbeg tradukis kelkajn fragmentojn de la poemo sed la plej bela armena traduko apartenas al H. Karajan (1982).
Aperis ankaŭ tradukoj en la lingvoj de nordkaŭkazaj kaj mezorientaj popoloj : uzbeke, taĝike, turkmene , karakalpake, tatare, ĉeĉene, kabarda-balkare kaj ankaŭ jakute, baŝkire kaj en aliaj lingvoj.
Tatara lingvo estas lingvo de tataroj, la dua plej granda indiĝena lingvo de Rusio. Ĝi estas oficiala lingvo de la tatara aŭtonomio - Tatarstano.

Litvanoj dufoje eldonis la tutan poemon en versoj (Tradukisto : Ionas Graiĉiunas 1972, 1984).
Azerbajĝanlingven la poemon tradukis Ahmed Ĝavad(1932-1936).
Ekzistas ankaŭ du osetaj kaj du abĥazaj tradukoj de la poemo. Moldavlingven la poemon tradukis Igor Krecu,(1957, 1966).
Ilustristoj de la poemo plejmulte estis kartvelaj pentristoj sed inter aliaj oni devas nomi eminentan hungaran pentriston Miĥaj Ziĉi, kiu dum jaroj kreis belegajn ilustraĵojn por la poemo.
Kiel oni povas konkludi, preskaŭ tuta nia planedo jam konas la genian kartvelan poeton Ŝota Rustaveli. Nuntempe, kiam la problemo de la paco en mondo estas unuaranga kaj plej grava, la ideoj pri la frateco kaj interamikeco de popoloj, prikantitaj de Rustaveli, havas grandan signifon por la tuta nomaro kaj tial la tuta planedo aplaŭdas al la eminenta kartvela poeto – al la bardo de la plej belegaj homaj idealoj.

Rustaveli kaj Esperanto

Antaŭ ĉio ni volus respondi demandon, ĉu estis necese traduki la poemon esperanten hodiaŭ, tiam, kiam preskaŭ ĉiuj popoloj de la tero jam povas legi ĝin patrolingve. Jes, tio necesis, ĉar Rustaveli enkorpigas ideojn de esperantismo. “Kavaliro en tigra felo” alvokas popolojn al paca kunlaborado, al frateco, egalrajteco kaj lukto kontraŭ malbonaj fortoj.

Ĉi foje la tradukisto volus ankaŭ rakonti al la legantoj pri la historio de esperantismo en Kartvelujo.

Ĉio komenciĝis en Varsovio, kie juna kartvela studento Giorgi Bakradze havis la honoron persone renkontiĝi kun la granda fondinto de la internacia lingvo, Ludoviko Lazaro Zamenhof. Tiu ĉi renkonto okazis en la 90-aj jaroj de la deknaŭa jarcento. Giorgi Bakradze petis la aŭtoron de Esperanto enkonduki en la novan lingvon - “Kartvelujo”, ĉar kartveloj tiel nomas sian patrujon (Ruse: “Gruzija”, angle: “Ĝorĝia”, turke; “Gjurĝistan”). La granda lingvisto konsentis fari tion.

Reveninte hejmen, G. Bakradze komencis disvastigi la novan lingvon en Kaŭkazo kaj eĉ fondis revuon - “Kaŭkaza Esperantisto”. Kartveloj, rusoj, armenoj kaj aliaj naciuloj en malnova Tifliso lernadis la lingvon kaj korespondadis kun aliaj samideanoj. Multaj el ili tradukis en Esperanton verkojn de nacia literaturo.

Do ĝis unua mondmilito Esperanto evoluis, ĉar tiun aferon gvidis eminentaj etuziasmuloj de tiflisaj esperantistoj: G. Bakradze, G. Abaŝidze, A. Beŝkenadze, V. Gogitidze, G. Sevak, I. Miĥaelis, I. Eruŝkovski, I. Ŝcipicin kaj aliaj.

Doktoro L.L.Zamenhof persone konis ankaŭ duan kartvelan esperantiston. Tiu estis Giorgi Ciklauri, poeto kaj revoluciulo, kiu en francaj kaj hispanaj revuoj publikigis siajn verkojn en Esperanto kaj subskribis kiel “Tiflisano”. L. L. Zamenhof nomis lin “genia poeto”. Danke al “Tiflisano” la lingvo Esperanto unuafoje renkontiĝis kun Rustaveli. Tio okazis tiel: En la jaro 1887 Kartvelujon vizitis eminenta hungara pentristo Miĥaj Ziĉi, kiu ĉion sciis pri Rustaveli. Ziĉi decidis ilustri la poemon kaj dum kelkaj jaroj finplenumis la laboron. Poste li skribis leteron al sia samlandano, hungara poeto Bela Vikar, petante lin traduki la poemon el kartvela lingvo en hungaran. Bela Vikar komencis la laboron kaj decidis eklerni kartvelan lingvon. Li lernis ĝin sed tio okazis nesufiĉe. Malfacila aperis la kartvela lingvo de la dekdua jarcento por la hungara tradukisto. En tiu ĉi situacio al la tradukisto helpis la internacia lingvo Esperanto, kiel ponto inter du popoloj, hungaroj kaj kartveloj, kiel peranto inter iliaj literaturoj.

Bela Vikar, per la ĉefo de hungara esperantista klubo, Ŝandor Gisvein, elvokis el Kartvelujo esperantiston, kiu estis kartvelo kaj memkompreneble komprenis la tekston de la poemo. Tia homo estis Giorgi Ciklauri, kiu volonte alvenis Budapeŝton kaj farinte esperantan laŭ linian tekston, helpis al Bela Vikar traduki la kartvelan poemon. Ili ambaŭ multe kaj longe penis, ĉar Bela Vikar devis el la esperanta teksto traduki hungaren la sencon.

Tiu ĉi renkonto de Rustaveli kun Esperanto okazis en la komenco de dudeka jarcento kaj ĝi estis kronita per la eldono de la poemo en la jaro 1917.

Eminenta soveta tradukisto, Konstantin Miĥajloviĉ Gusev, en la jaro 1966 ankaŭ provis traduki tri ĉapitrojn de la poemo: Enkondukon, la leteron de Nestan kaj Epilogon. Tiamaniere li pruvis , ke la poemo de Rustaveli bone sonos en Esperanto.

Komencinte tradukon, ni antaŭ ĉio, trarigardis la bazajn tradukojn de la poemo en la lingvoj de eŭropaj popoloj kaj komparis ilin kun la originalo. Ĉiuj havis siajn ‘’pekojn’’ kaj avantaĝojn. Do absoluta traduko de verso ne ekzistas, ĉar rimo kaj la senco malhelpas unu la alian.

Tradukante la poemon, ni renkontiĝis kun specifecon de la mezepoka kartvela lingvo. Tamen Esperanto estas fleksebla kaj perfekta lingvo : oni ĉiam trovas tradukojn de alilingvaj vortoj.

Kiel en la originalo, en la tradukita teksto devis rimi finaĵoj de kvar linioj. Por tiu ĉi celo, dum nia laboro, estis necese kompili vortaron de rimoj, kion ni faris survoje. Rimoj en nia traduko ne estas unuspecaj: tuta poemo enhavas adasismojn, purajn rimojn kaj rimoidojn.

Ritmo en la originalo estas prezentita je du formoj: alta kaj malalta. La alta sonas kiel:

-u-u-u-u   -u-u-u-u 

kaj la malalta kiel:

-u-uu-uu-u-uu-uu

Esperanto ne donas eblecon por malalta formo de verso kaj nia traduko estas prezentita nur je alta formo de verso.

Dum traduko estas uzataj vortoj de kartvela aŭ araba kaj persa deveno. Estis necese doni klarigojn, ĉar tiaj vortoj ne ekzistas ĝenerale en la lingvo Esperanto. Kompreneble ili neniam estos propraĵo de la internacia lingvo.

Fine ni volas danki al litova esperantisto Petras Ĉeliaŭskas, kiu donis al ni bonajn konsilojn.



Tradukisto Zurab Makaŝvili

(Kandidato de biologiaj sciencoj) 

MALLONGA DEKLARO DE LA LINGVA REVIZIINTO
Zurab Makaŝvili faris mirindan laboron. Lia uzo de la dek-ses-silaba verso en Esperanto estas majstra. Mi dum la revizio de ĉi tiu eldono ŝanĝis nur kelkajn (malpli ol 5) vortajn elektojn kaj ĉefe forigis kelkajn skriberarojn kaj tre malofte ritmajn eraraojn en la verso. La originala versio estas daŭre videbla en http://uea.org/vikio/index.php/KAVALIRO_EN_TIGRA_FELO .

Mi mem respondecas pri ĉio lingva en ĉi tiu versio kaj pri restintaj eraroj.


Renato Corsetti [Korseti], reviziinto

P R O L O G O
1. Kiu kreis universon per potenca ĉiopovo,
Tiu de ĉiel' animis la estaĵojn per la blovo,
Al ni, homoj li donacis variecon de terglobo,
Kaj devenis de li reĝoj laŭ similo kaj la volo.

2. Ho, unika plejaltulo, aĵojn faris via mano,
Helpu min potenco via piedpremi la satanon,
Donu al mi la ĝismortan, de miĝnuroj1 ardan flamon,
Malpezigu terajn pekojn dum la horo de kondamno.

3. La leono de Tamari2 dece portas ŝildon, glavon,
De reĝino sunvizaĝa, kiu havas nigrajn harojn,
Mi kuraĝas ilin glori, esprimante grandan ravon,
Sentas ĉiu la dolĉecon, kiu vidas tiun paron.

4. Ni glorkantu la reĝinon per varmegaj sangaj larmoj,
Jam pli frue mi ŝin gloris per ekstazaj ditiramboj.
Mi por skribo uzis kanon, inkon el okulaj lagoj,
Koron de la aŭskultanto pro amego piku glavo.

5. Oni donis al mi taskon – verki belsonontajn strofojn,
Pri beleco de okuloj, okulharoj, nigraj brovoj,
Badaĥŝanaj3 rozaj lipoj, kristaldentoj, ĉarma kolo,
Sur amboso plumba, mola ja rompiĝis eĉ la ŝtono.

6. Mi bezonas miajn vortojn, koron arton nun apliki,
Dio donu al mi forton kaj racion utiligi,
Ja pri Tariel’4 en versoj indas tutan veron diri,
Kaj pri tri herooj, kiuj kunbatalis kaj amikis.

7. Ni kunvenu kaj sidiĝu, verŝu malsekigajn larmojn,
Tariel’: similan homon ĉu jam vidis la homaro?
Rustaveli, mi, eksidis kun korvundo, ama fajro,
Kaj versigis la rakonton, kiel brilan juvelaron.

8. Mi, poeto Rustaveli, faris tion en torturo,
Ŝin5 obeas regimentoj, por ŝi estas mi mortulo,
Mi nenie trovis helpon, kuracilon, proksimulon,
Vi mortigu min aŭ donu resanigon al miĝnuro.

9. Jen elektis mi la persan historion por la temo,
Kartveligis ĝin kaj faris tre ŝatatan mi aferon,
En versaĵon transformigis, kreis belan mi poemon,
Ĝin transdonu homaj manoj kiel admirindan gemon.

10. Ŝi blindigis min, poeton, sed mi revis pri l’ reĝino,
Enamiĝis mi kaj tial migras tra la mond’ sen fino,
Forbruligu ĝi la korpon, nur ekĝoju la animo,
Tri herooj kante gloros mi en panegiraj rimoj.

11. Ĉiu devas kontentiĝi, kion donas la kreinto:
Laborulo pri laboro, batalanto pri milito.
La miĝnur’ ekkonas amon, kvankam restas turmentito,
Al neniu li malhelpu kaj ne kaŭzu do aflikton.

12. De komenco poezio estas parto de la scio,
Ĝi ekzistas por legantoj, diajn farojn faras dio,
Ŝatas ĝin prudenta homo, kiu volas scii ion.
Parolado longa etas, jen valor’ de poezio.

13. Ekzameno por ĉevalo estas longa galopado,
Sur areno oni vidas kiel lertas pilkludanto,
Ankaŭ la poeto estas rekonebla en verkado,
Sed la vortoj ne sufiĉas – verso estas turmentado.

14. Ĉu dubinda poetaĉo povas verki kaj ŝairi6?
La kartvelan li ne scias kaj la vers' ne povas iri.
Ĉu multvorta babilulo povas ion taŭgan diri?
Ĉu li frapas per ĉogano7 brave, ke nur indas miri?

15. Ĉu jam estas la poeto, kiu du-tri versojn rimas?
Lin la homoj ne agnoskas kaj leganto ne estimas,
Kvankam tia poetaĉo kun aplombo laute krias:
“Mia verso, la plej bona”; kiel mulo li obstinas.

16. Due, estas fuŝpoetoj, kiuj kreas sensencaĵojn,
Ne kapablas ili verki emociajn do versaĵojn,
Malsukcese ili skribas, faras ĉiam la stultaĵojn,
Ne mortigas ili beston – nur malgrandan do ĉasaĵon.

17. Tria spec' de poezio por kantado ege bonas,
Dum festeno kun fidelaj kamaradoj ĝi imponas,
Kaj plezuron, bonhumoron al la aŭskultantoj donas,
Nur verkinton de poemo granda ni poeto nomas.

18. Do poeto la talenton devas ne elspezi vane,
Unusolan belulinon li adoras arde, ame,
Nur pri ŝi li devas verki, glori, laŭdi ŝin konstante,
Kaj por ŝi parolo lia sonas ĉiam dolĉe, kante.

19. Nun vi scias, kiun arde mi en la poemo gloras,
Por mi estas la honoro, ŝin prikanti mi ne hontas,
Ŝi por mi tigrino estas, vane mi ne fanfaronas,
Kaj per versoj de l' poemo la reĝinon mi honoras.

20. Diros mi, ke vera amo estas sento altspirita.
Malfacile esprimebla, nur por noblaj destinita.
Ĝi al ni flugilojn donas, por ĉielo ĝi kreita,
Kiu volas ĝin ekkoni, estu ja la amo inda.

21. Tian amon ne komprenas homa saĝo kaj genio,
Ĉar laciĝas niaj sensoj kaj samtempe la racio.
Mi ĉi tie gloras amon, teran senton kaj pasion,
Ne malĉaston, ne fiaĵon – fortan homan emocion.

22. "Amo estas frenezaĵo", la araba saĝo diras,
Ĉar miĝnuro nevidante amatinon, freneziĝas.
Malespero tiam unujn al pieco forte ligas,
Sed aliaj kun virinoj amindumi nur deziras.

23. Do miĝnuro devas esti tiel bela kiel suno,
Saĝa, riĉa, bona, juna, ŝia paro: egalulo,
Devas li necese venki kontraŭulon en la lukto;
Ne havante ĉion tion, li ne estas la miĝnuro.

24. Vera amo – bela speco, ĉielalta la ĝuado,
Estas ĝi nekomparebla kun malĉasto, delogado,
Do ne miksas la saĝuloj ĝin kun distro kun konatoj,
Kredu vi al mi, poeto, ĝusta estas parolado.

25. La miĝnuro devas esti pura, nobla de deveno,
Se disiĝas de virino, havu en la koro splenon;
Lin, konstantan kaj fidelan, plibeligas nur plorĝemo.
Mi malŝatas ŝmacajn kisojn kaj senkorajn ĉirkaŭprenojn.

26. Kaj ne donu nomon "amo" al ŝajniga koketado,
Kiu ŝanĝas ĉiutage la objekto de la amo,
Tiel ofte en la vivo ludas vanta junularo;
La miĝnur' nur tiu estas, kiu venkas delogadon.

27. Plena de misteroj diaj devas esti vera amo,
Oni ĝin ne rajtas tuŝi per malmilda, kruda mano,
La miĝnuro do suferas, sole vagas en kamparo,
Eĉ se amatin' koleras, li konservas sian ravon.

28. Li ne devas al la homoj montri sian ekzaltiĝon
Kaj ne povas ĝemi, krii por la homa amasiĝo.
Li nur devas kaŝi amon – ne elmontri al publiko,
La sufero pro la amo al li ŝajnu nur feliĉo.

29. Kiu diras amsekreton, ĉu konfidon li meritas?
Tia homo sian propran senton tute neniigas,
Li kaj ŝi eksentas honton, se sekreto disvastiĝas,
Kaj ĉu sian amatinon tiel dolorigi indas?

30. Miras mi, se la amanto pri la amo nur babilas,
Se ne amas – malestimas, tio vere ĝin signifas.
Li per vana babilado sian celon ne atingas,
Fia homo fian vorton kun plezuro ĉiam diras.

31. Se miĝnuro pro la amo kun la larmoj multe ploras,
Tio ĉi signifas vere – li amanto esti povas,
Kaj interne en la koro nur vizaĝo ŝia floras,
Tamen estas ja pli bone, se li amon ne elmontras.


RAKONTO PRI ARABA REĜO ROSTEVANO

32. Vivis en araba lando saĝa reĝo Rostevano,


Dio benis feliĉulon, kiu estis ne tirano,
Elokventa kaj bonkora, malestimis reĝ’ gloramon,
Multenombrajn trupojn havis li kaj ankaŭ fortan manon.

33. Li edukis nur filinon, unusolan, veran ĉarmon,
Estis ŝi la lumigilo, suno inter astra svarmo.
Kiu vidis ŝin, tuj perdis la trankvilon kaj la kapon,
Por ŝin glori la saĝuloj devis havi parolarton.

34. Tinatin’, jen nomo ŝia, estis suna virgulino;
Ne trovita estis edzo por la juna belulino.
Rostevan’ ne havis filon kaj li pensis: “La virino
Povas esti, kiel viro, ŝtata homo kaj reĝino”.

35. Rostevan’ vezirojn vokas kaj al ili tiel plendas:
“Tago mia jam foriras, do la nokto min kunprenas,
Kiam rozo forvelkinta en ĝardeno ne plu belas,
Baldaŭ sur la sama branĉo nova floro reaperas”.

36. “Do mi mortos proksimtempe, maljuneco min jam venkas;
Ja ne estas tio lumo, se obskuro ĝin malhelpas;
Tinatin’ – filino mia, leĝe tronon ŝi heredas;
Kroni ŝin, mi, patro, volas, ĉar ŝi pli ol suno belas”.

37. La veziroj al li diris jenan flatan komplimenton:
“Frue estas, reĝa moŝto, lasi jam la testamenton;
Kvankam velkas bela rozo, ni ne sentu malkontenton;
Ĉu superi povas lunon astro sur la firmamento?”

38. “Dume en ĝardeno via freŝaj rozoj bonodoras;
Eĉ severa opinio via por ni ĉiam bonas,
Kaj se vi decidis tiel, estu, kiel vi ordonas:
Estas bona la reĝino, kiu sunon samvaloras”.

39. “Kvankam estas ŝi virino – la devenon havas dian,
Ŝi scipovas la regadon en araba lando nia,
Kiel suno brilas faroj kune kun saĝeco ŝia,
La geidoj de leonoj egalrajtaj estas ĉiam”.

40. Avtandil’, spaspeto8, estis fil’ de amirspasalaro9,
Svelta kiel la cipreso, bela kiel la stelaro.
Sed al li ankoraŭ mankis sur vizaĝo la hararo;
Amis li la reĝidinon, ŝiajn ravajn okulharojn.

41. Li suferis tre sekrete, sed li kaŝis amo-flamon;
Dum foresto ŝia palis de junulo rozaj vangoj,
Post revido tiuj vangoj rericevis sian sangon;
Pro turmentoj de la koro kompatinda estas amo.

42. La kronadon de l’ filino poste Rostevan’ intencis,
Avtandil’ ekĝojis multe, revi pri reĝin’ komencis,
“Mi nun vidos ŝin pli ofte,” la junulo tiam pensis,
“Trovos mi la kuracilon, por sopiron mian venki”.

43. Poste Rostevan’ deklaris, ke la trono estas ŝia,
“Mia Tinatin’ heredos oran kronon arabian,
Kaj anstataŭinte sunon ŝi radios brilon sian,
Venu ĉiuj, venu vidi la reĝinon saĝan vian”.

44. Kaj kunvenis la araboj, granda nombro de la ĥasoj10,
Avtandil’ antaŭe iris, ĉefo de militistaroj,
Sekvis lin vezir’ Sograto, la gvidant’ de nobelaro;
Pri ortrono oni diris: “Jen, la plej valora aĵo”.

45. Kaj la reĝo la filinon akompanis ĝojoplena,
Ŝin sidigis sur la tronon, ŝi silentis obeema,
Multekostan sceptron prenis kun rubeno lumludema,
Kapon de la belulino ekornamis krono gema.

46. Retiriĝis ĉiuj kune, riverence ŝin adoris,
Benis reĝo la filinon, ĉiu la reĝinon gloris,
Belaj muzikiloj, flutoj kaj cimbaloj tie sonis,
La reĝino klinis kapon kaj ŝi kaŝe multe ploris.

47. Ploris tial ĉar ne estis la reĝino konvinkita,
Ke la tronon de la patro ŝi heredi jam meritas,
Tamen al ŝi sin turninte Rostevan’ kontenta diras:
“Nun filino, mi – la patro, de hodiaŭ trankviliĝas”.
48. Li riproĉas al filino: “Via plor’ al mi ne plaĉas,
Ekde nun araba lando novan monarĥinon havas,
Vi jam estas regantino, la popolo vin jam ŝatas,
Saĝe solvu ŝtataferojn, la justecon ĉiu amas”.

49. Por la rozoj kaj herbaĉoj sun’ egale lumi povas,
Por la grandaj kaj malgrandaj esti bona dio volas,
Malavaro senvirtulon forte ligas kaj imponas,
Malavaru, eĉ la maro akvon prenas kaj redonas”.

50. “La boneco por la reĝoj kiel ornamaĵo estas,
Same kiel la cipreso svelta en edeno kreskas,
Perfidulon la bonkora malavaro ĉiam venkas,
Fordonita restas via, kion vi pluhavas, perdas".

51. La instruon de la patro ŝi aŭskultis ĝis la fino
Kaj komprenis ĉion bone, obeema la filino.
Reĝo drinkis, multe ĝojis: la festeno en kulmino;
Tinatin’ malŝatis sunon, sun’ imitis Tinatinon.

52. Ŝi alvokis edukiston, la fidelan protektanton,
Kaj ordonis trezorejon alportigi per servantoj,
“Metu ĝin ĉi tien, ĉar ĝi havas jam la posedanton”.
Kaj senlime ŝi disdonis oron kaj eĉ diamanton.

53. La reĝino disdonadis ĉion, kion ŝi jam havis,
La riĉaĵoj de l’ kortego eĉ al malriĉuloj trafis,
Poste diris la reĝino: “La trezoron mi ne ŝparis,
Laŭ konsilo de la patro ĉion obeeme faris”.

54. Kaj krom tio, ŝi ordonis: “Vi malfermu trezorkestojn,
Plenigitajn jam per perloj, diamantoj, ormoneroj;
Amilaĥor’11, vi alpelu de ĉevaloj multajn gregojn”.
Kaj alportis trezoristoj valoraĵojn el la keloj.

55. Ŝi disdonis oron kvazaŭ estus ĝi rabaĵo turka,
Ankaŭ la arabĉevalojn de koloro nigra, bruna;
Estis ŝia bonkoreco neĝa uragan’ abunda,
Do forgesis ŝi neniun, ĉiu diris dankon multan.

56. La unua tag’ forpasis, ĉiuj drinkis, sin regalis,
Militistoj kaj nobeloj multajn tostojn ja proklamis,
Malgajiĝis nur la reĝo, ian li malĝojon havis,
Kaj ekflustris tiam gastoj: “Kio do al li okazis?”

57. Avtandil’ ĉe tablo sidis, li, leono, lerta tigro,
La spaspeto de armeo, li alvokis nur admiron,
Kaj Sograt’ apude sidis, maljunulo kaj veziro,
Ambaŭ pri la reĝo diris: “Havas li ĉagreno-signon”.

58. “Ŝajne reĝo havas plagon, io lin maltrankviligas,
Sed ĉu ebla estas tio, ja ĉi tie suno brilas”,
Diris Avtandil’: “Ni scias, kial reĝo kapon klinas,
Kvazaŭ ŝerce ni demandu, kial gaje li ne ridas”.

59. Avtandil’, Sograt’ ekstaris, al la reĝo proksimiĝis,
La kalikon por trinkaĵo propramane li plenigis,
Trankviligi reĝon volis, bonhumoris kaj ekridis,
La veziro tamen ŝercis, gajan vorton li aldiris:

60. “Kial estas vi malĝoja, kial havas vi angoron?
Vere perdis vi kortegan valoraĵon kaj trezoron,
Ĉion la filin’ bonkora jam disdonis al popolo,
Por vi estus ja pli bone ne sidigi ŝin sur tronon”.

61. Kiam reĝo paroladon de l’ veziro finaŭskultis,
Estis li tre mirigita: “Kun ĉi-vortoj vi trouzis,
Vi vezir’, servanto mia, kiu diris, ke mi stultis,
Kaj ĉu povus iu iam pri avaro min akuzi?”

62. “Ne pri tio mi malgajas, jen alia tragedio,
Kaŭzo, ke mi maljuniĝis, proksimiĝas jam la fino,
Malfacilas en la regno trovi tian bravan viron,
Kiu povas plidaŭrigi kavaliran tradicion.”

63. “Do mi havas nur filinon; dio ne donacis filon,
La virino estas ino, ŝi nur penas fari ion,
En juneco mi pilkludis; estis ĉiam la venkinto,
Eble Avtandil’ similas, mia juna edukito”.

64. Al paroloj de la reĝo Avtandil’ ridetis kore,
Li mallevis sian kapon kaj aŭskultis laŭdon vole,
Brilis liaj blankaj dentoj memkontente kaj petole,
Rostevan’ demandis: “Kial vi ridetas nun fripone?”

65. Avtandil’ aŭdacis fine kaj respondis kun respekto:
“Donu al mi la farmanon12 kaj atentu argumenton,
Ke vasalon vi aŭskultos kiel patro, kun prudento,
Ne koleros kaj ne punos pro ne deca elokvento”.

66. Je filino ĵuras reĝo, ne koleros kiel patro,
Avtandil’ komencis poste: "Nun mi diras sen singardo:
Ne tre taŭgas fanfaroni pri la pafarkista arto,
Pli konvenas modesteco ol la vana parolado".

67. “Avtandil’, mi, polvo via, estas juna kaj spaspeto,
Mi kun vi konkuri volus sur la kamp’, sen pardonpeto,
Ni alvoku niajn trupojn por la ĝusta priatesto,
Ili nomos la venkinton, kiu ĉasos pli da bestoj”.

68. Rostevan’ denove diras: “Mi ne estas la profeto,
Sed konkuri kun vi volas, mi konsentas fari veton.
La plej spertajn militistojn ni invitos por atesto;
Kampo montros, kiu venkos, mi maljuna aŭ spaspeto”.

69. “Malvenkito de l’ konkuro sen kapvesto dum tri tagoj
Devos ĉie promenadi”. Finis reĝo sian blagon.
La sekvantan tagon ili planis iri al ĉasado,
Gastoj ridis, estis gajaj, sklavoj prenis multajn sagojn.

70. "Estu por ĉasado pretaj!" reĝo kriis al la sklavoj,
"Iru peli la ĉasistojn, venu ĉiuj kun pafarkoj".
Li invitis kunĉasistojn en arbaroj kaj sur kampoj,
Do finiĝis la festeno, kie kantis oni kantojn.
LA ĈASADO DE ROSTEVANO KUN AVTANDILO

71.
Svelta liliflor', spaspeto, matenfrue galopvenis,
Li, rubena kristalvitro en purpuro sin belvestis,
Orteksaĵa pelerino por junulo tre konvenis,
Ekridetis kavaliro kaj ĉasadon eki petis.

72. Sin ekipis la monarĥo kaj sidiĝis sur ĉevalon,
Ĉeno de la trupoj liaj ĉirkauigis verdan valon,
Regis tie festa bruo, kiel apud akvofalo,
Kaj konkuris dum ĉasado la rivalo kun rivalo.

73. Reĝo vokas dek du sklavojn, la fidelajn kunĉasantojn:
“Sklavoj, portu por ĉasado streĉajn arkojn, akrajn sagojn,
Vi kalkulu niajn pafojn kaj komparu ĝustajn trafojn,
Mortigitajn bestojn metu por kalkuli en la arojn”.

74. Estis granda sangverŝado, kuris bestoj en la valoj,
La onagroj, cervoj, kaproj kaj malicaj leopardoj,
Mortigitaj ili estas per rapidaj, akraj sagoj,
Jen pafarko de l’ ĉasisto, jen senlacaj liaj manoj.

75. Polvo de ĉevalaj hufoj sunan lumon preskaŭ kaŝis,
Sango de la bestoj fluis, ĉar ĉasistoj lerte trafis,
Avtandil’ kaj reĝo ambaŭ evidente bone ĉasis,
Tamen la vunditaj bestoj nun forkuri ne kuraĝis.

76. Ili gregojn persekutis, multajn kampojn tragalopis;
Ankaŭ dio mem tro grandan sangveŝadon malaprobis.
Ĉie herbo en ĉasejo pro la sango ruĝkoloris,
Avtandilon observantoj pro sukceso laŭde gloris.

77. Kaj ĉasistoj jam trarajdis ĝis la fino verdajn kampojn,
Jen rivero inter rokoj, al ĉielo flugis falkoj,
Ĉiu besto jam sin kaŝis en densejoj kaj arbaroj;
Kvankam lacaj homoj montris bonhumoron per aklamoj.

78. Avtandil’ kaj Rostevano kune estis, multe ridis,
“Mi: gajninto”, ambaŭ diris, kvankam veron eĉ ne sciis,
“Nun kalkulu, kian nombron ambaŭ el ni du mortigis”.
Al servistoj kaj aliaj atestantoj reĝo diris.

79. “Ni sincere diras, reĝo, ne mensogas viaj sklavoj,
Ni ne volas vin ofendi, sangoriĉa estas tago,
Avtandil’ ja pli sukcesis, bone trafis liaj sagoj,
Estis ĝojo por ĉasisto, por la bestoj granda plago”.

80. “Kune vi mortigis aron el centoble dudek bestoj,
Avtandil’ vin ja superis je dudekoj da aferoj.
Eĉ mistrafojn ni ne vidis, liaj sagoj trafis celojn,
Viaj sagoj kelkajn fojojn enpikiĝis en la teron”.

81. Avtandilon laŭdis ĉiuj; feliĉiĝis Rostevano,
Kiu sentis ravon kvazaŭ post sukcesa ĵet’ de nardoj13,
Ĉar li amis edukiton, kiel rozon najtingalo,
Kvankam li malgajnis veton, li ridetis al rivalo.

82. Kaj eksidis ili ambaŭ en la arba freŝa ombro,
Estis lacaj kaj ne povis elparoli unu vorton,
Dek du sklavoj, la plej bravaj, staris antaŭ la sinjoro,
Do ripozis la ĉasistoj ĉe arbaro, apud fonto.















PRI TIO, KIEL LA ARABA REĜO EKVIDIS TIGROFELULON

83. Ĉe la font' sidanta ploris iu bela aliulo,
Rajdĉevalon nigran tenis je rimeno li, fortulo.
Perloj dense kovris selon kaj ĉevalon de l' solulo,
Liaj vangoj palis prujne, gutis larmoj el okuloj.

84. Tiu estis kavaliro, alta, svelta, kiel kano,
Li, en tigra fel' vestita, havis tigrofelan ĉapon,
Tenis li grandegan skurĝon, dikan kiel lia mano,
Lin proksime volis vidi de ĉasistoj karavano.

85. Kaj sendita estis sklavo por rekoni nekonaton,
Kiam li alproksimiĝis, tute perdis parolarton,
Kristalvitra pluvo falis teren apud la ploranto,
Eĉ ne vorton la junulo diris re al demandanto.

86. Pro timego la sendito ne kuraĝis ion diri,
Li rigardis kavaliron, iomete trankviliĝis,
Poste diris li mallaŭte: "Reĝo vin deziras vidi",
La fremdulo tamen mutis, lia ploro koron ŝiris.

87. La ploranto ne ekaŭdis nek ekvidis la senditon,
Ne rimarkis li bruegon, nek fanfarojn de ĉasistoj,
Ĉar bruligis flamo koron de la juna turmentito,
Sangajn larmojn kaj ĝemadon kaŭzis granda malmemfido.

88. Liaj revoj, liaj pensoj vagis en alia lando;
Ripetita estis peto, sed ne ĉesis la ploradon,
Ne atentis kavaliro pri la vortoj de la sklavo
Kaj ne malfermiĝis lipoj, tiuj ruĝaj rozpetaloj.

89. La sendito sen respondo al la reĝo fine venis:
"Li ne volas nin ekkoni, mi nur tiel lin komprenis;
Li blindigis kiel suno, mi vidinta preskaŭ svenis.
Li ne aŭdis vian peton kaj respondi li ne emis".

90. Ofendita kaj kolera Rostevan’ esprimis miron;
Dek du sklavojn li venigis kaj ordonis sen hezito:
"Iru tuj al la strangulo, prenu kune la armilojn,
Kiu ajn li estus, urĝe alkonduku tiun viron".

91. La armitaj pafarkistoj proksimiĝis al la viro,
Nun ekvidis realaĵon la ploranta kavaliro,
Li ĉirkaŭrigardis fine kaj rimarkis militistojn,
Kriis li nur unu vorton "Ve" kaj eĉ ne prenis tranĉarmilon.

92. Kavaliro viŝis larmojn, prenis siajn glavon, sagon
Kaj eksidis sur ĉevalon ne aŭskultis paroladon,
Tenis ĉevalkondukilojn per fortegaj siaj manoj,
Kaj subite forgalopis de armitaj arabsklavoj.

93. Lin la sklavoj volis kapti, la aŭdacan kavaliron,
Sed al ili jen okazis granda plago, aĉa fino:
Li iliajn brustojn tranĉis per la forta leda vipo,
Kapon al la kap' kunpuŝis de mizeraj turmentitoj.

94. Rostevan’ ekfuriozis, lin ekkapti vivan volis,
Sed portanto de fel' tigra batalinte forgalopis,
Homon sur la homo puŝis, kun neniu ekparolis,
Vane Rostevan’, la reĝo, persekuti lin ordonis.

95. Ambaŭ, Avtandil’ kaj reĝo, sur ĉevalojn tuj eksidis,
Lin postrajdi kaj atingi la rajdantoj tre deziris,
Sed ĉeval' de nekonato kvazaŭ nevidebla iĝis,
Tamen tiu, kiu fuĝis, persekuton bone vidis.

96. Skurĝis li ĉevalon sian kaj forrajdi tre rapidis,
Malaperis tuj la viro, kaj neniu lin plu vidis,
Eble li ĉielon flugis aŭ abismo lin entiris,
Estis vero, la rajdanto eĉ la spuron ne restigis.

97. Ili serĉis liajn spurojn kaj nenie ilin trovis,
Miris ĉiu: "Tiu Devo14, kiel malaperi povis?"
La mortintoj tie kuŝis, la vunditoj ĝeme ploris,
Kaj la reĝo gajan feston ne daŭrigi tuj ordonis.

98. Diris li: "Por mi, verŝajne jam finiĝis di-favoro,
Ĉar la gaja fest' fariĝis nur malĝojo kaj doloro,
Kuracisto ne kuracos mian vundon en la koro,
Estu laŭ la dia volo, kaj al dio sola gloro".

99. Kaj al hejmo sin direktis de ĉasad' la maljunulo,
Ĉiuj sklavoj, militistoj, siajn lasis jam okupojn,
Ĉiuj metis la armilojn, ĉagreniĝis eĉ la trupoj,
Kelkaj diris: "Reĝo pravas, tio estas dia puno".

100. Reĝ' malgaje hejmen venis, perdis ĝojon kaj esperon,
Avtandil’, la edukito, ĉe li restis ĉi-vesperon,
Kaj foriris de kortego la veziroj, kurieroj,
Ĉangon15 jam neniu ludis, ĉie regis la sufero.

101. Tinatin’ eksciis baldaŭ pri ĉagreno de la patro,
Al la pordo proksimiĝis ŝi mem suno kaj la astro,
Kaj demandis trezoriston: "Ĉu jam dormas la monarĥo?"
Li respondis: "Tute pala sidas nia kara mastro".

102. Kun la reĝo en la ĉambro sidas nur nomita filo,
Estas reĝo ĉagrenita, ne parolas kun facilo,
Tinatin’ ekflustras time: "Nun al patro mi ne iros,
Se demandos li, respondu: "Estis tie ĉi virino".

103. Post nelonge reĝ' demandis:" Kion faras la filino,
Mia perlo, mia ĝojo, viva akvo, belulino?"
"Tie ĉi ŝi estis", diris trezoristo pri reĝino,
Vi ne estis en humoro, do reiris la fraŭlino".

104. Kaj la reĝ' ordonis: "Iru kaj ŝin petu min viziti,
Diru, kial ŝi foriris, ĉu malĝojon ŝi evitis?
"Venu tuj al mi, filino, vi min povas resanigi,
Mi rakontos pri evento, kiun ni dum ĉaso vidis".

105. Tinatin’ tuj venis reen, obeeme al la patro,
La vizaĝo ŝia lumis, kiel surĉiela astro,
Apud reĝo ŝi sidiĝis, li ŝin kisis sur la vangon
Kaj riproĉis: "Ho, filino, vi forgesis pri zorgado".

106. Kaj respondis junulino: "Kial vi, ho, ĉef', koleras?
Ĉu kuraĝas vin viziti eĉ la homo memfidema?
La kolero via povas ja estingi lumojn stelajn,
La agado pli valoras, ol ĉagreno forgesema".

107. Li ripetis: "Ho, infano, estas mi la feliĉulo,
Ĉar mi vidas belulinon, vi ĝojigas maljunulon,
Certe, via ekzistado por mi estas hela luno,
Vi por mi signifas ĉion, vi kuracas min, solulon".

108. "Mi renkontis strangan viron, bela estis li, fremdulo,
Universon mem lumigis brilradia lia lumo,
Mi ne sciis, kial ploris tiu juna ĉagrenulo,
Li rifuzis min viziti, kapti volis mi solulon".

109. "Min vidante, larmojn viŝis, poste li surĉevaliĝis,
Miajn dek du sklavojn murdis, kiujn tie li ekvidis,
Kiu estis li, diablo aŭ la homo, mi ne sciis,
Tamen mi eĉ nun ne scias, kial li min malestimis".

110. “Ĝis hodiaŭ mi ne scias, kiun vidis, kiu estis,
Sangavida nekonato miajn sklavojn tute tretis,
Ĉu li vere karnon havis, mi ne pensis kaj ne kredis,
Eble min ne amas dio, eble li pri mi forgesis".

111. "Li venenis miajn tagojn, mian vivon amarigis,
Mi forgesis feliĉegon, mi do reĝe amuziĝis,
Min neniu jam konsolos, en malĝoj' mi trankviliĝis,
Ke mi estis malfeliĉa, tion mi bonege sciis".

112. Ŝi respondis: "Kial, patro, vi akuzas karan dion?
Ĉu malbonon povas fari tiu, kiu kreas virton?
Lin insultas nur la homo, kiu estas mem nenio,
Dio povas homojn juĝi, nur li havas la klarvidon".

113. "Mi konsilas, via moŝto, esti nun la plej prudenta,
Vi ja estas inter reĝoj la unua, eminenta,
Sendu ĉien viajn homojn, plej aŭdacajn, serĉi pretajn,
Por lin trovi, ĉar vi perdis homon, do, tre eminentan".

114. Li decidis kurierojn sendi en la fremdajn landojn
Kaj ordonis: "Vi vojaĝu, kuraĝuloj, ĝis la maroj,
Vi pri li demandu ĉie homojn kaj kunvojaĝantojn,
Kaj leterojn sendu tien, kien ne atingas manoj".

115. Kavaliron serĉi ĉien kurieroj tuj foriris
Ĝis mondlimo dum la jaro, sed serĉaton ne ekvidis,
Ili povis nur respondi: "Ni la celon ne atingis",
Kiam sklavoj hejmen venis, ili al la reĝo diris:

116. "Ni esploris firman teron, ĉiun landon kaj la ŝtaton,
Ni pri li demandis ĉiun – la fremdulon kaj konaton,
Sed videble vanaj estis niaj penoj kaj vagadoj,
Nin pardonu, reĝa moŝto, senrezultis la serĉado".

117. Reĝo diris: "Estas prava la reĝino kara nia,
Tiu homo tigrofela estis ne mortulo dia,
Sub ĉi tiu korpo kaŝis sin diablo fantazia,
Nun sufiĉas ĉagreniĝi, iru for, malĝojo mia".

118. Tiel pensis reĝo, poste al veziroj li anoncis;
La kantistojn kaj verkistojn arablandajn oni vokis,
Kaj aranĝis oni feston, ĉar humoron li retrovis;
Ĉu, pli bonan reĝon trovi, la potenca dio povis?

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15


Elŝuti 1.3 Mb.

  • ENKONDUKO DE FAKULO PRI LA KARTVELA LINGVO KAJ KULTURO
  • ŜOTA RUSTAVELI KAJ LIA POEMO “KAVALIRO EN TIGRA FELO”
  • Rustaveli kaj Esperanto
  • MALLONGA DEKLARO DE LA LINGVA REVIZIINTO
  • P R O L O G O
  • RAKONTO PRI ARABA REĜO ROSTEVANO
  • LA ĈASADO DE ROSTEVANO KUN AVTANDILO
  • PRI TIO, KIEL LA ARABA REĜO EKVIDIS TIGROFELULON

  • Elŝuti 1.3 Mb.