Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kastelo de Miramar’

Elŝuti 5.65 Kb.

Kastelo de Miramar’




Dato08.11.2017
Grandeco5.65 Kb.

Elŝuti 5.65 Kb.

Kastelo de Miramar’

Sur prominanta roko de la triesta golfo, fascine elstaras la blanka Kastelo Miramar’, kiun, inter la jaroj 1856-60, konstruigis la arkiduko Ferdinando Maksimiliano de Habsburgo (1832-1867). Tiu reĝa hejmo iĝis taŭga kadro por la romantika historia aventuro de tiu princo kaj ties edzino.

Maksimiliano, frato de la aŭstria imperiestro Francisko Jozefo, estis mortpafita en Querétaro en 1867, viktimo de politikaj intrigoj. Fakte, la grandbienulaj kaj klerikalaj meksikiaj konservemuloj, helpitaj de Napoleono la Tria, la franca imperiestro, klopodis subpremi la tie starigitan respublikon de Benito Juarez. En la afero ili sukcesis impliki la arkidukon Maksimiliano, kiu estis nomumita Imperiestro de Meksiko la 10an de aprilo 1864, dum solena ceremonio en la kastelo. Tion probable favoris la frato, pro dinastiaj ĵaluzoj ene de la Habsburgoj. La tuta okazaĵo estis, eble, kialo de freneziĝo por Carlotta, la edzino de Maksimiliano.

La kastelo estas tipa ekzemplo pri princa rezidejo el la 19a jarcento. Projektita de Carlo Junker, en 1856, ĝi estis finkonstruita en 1864. En ĝia interno konserviĝas la originala meblaro.

Teretaĝe troviĝas la loĝejoj destinitaj al Maksimiliano kaj ties edzino Carlotta el Belgio. Aparte interesaj la dormo- kaj studoĉambroj de la arkiduko, kies tuta aranĝado egalas al la kajuto kaj poŭpa oficirsalono de la fregato Novara, la ŝipo per kiu li navigis kiel oficiro de la Aŭstria Mararmeo. Krome, tre karakteriza la Kapelo kun dekoracioj de la akademiano Eduard Heinrich.



En la unua etaĝo, kie troviĝas la akceptosalonoj, aparte pompaj estas la plafonaj kaj vandaj tegaĵoj el ligno; ĉarmas la ĉinaj kaj japanaj ĉambretoj, en kiuj abundas orientaj valoraj objektoj; imponas la salono ornamita per toloj de la triesta pentristo Cesare dell’Acqua, prezentantaj la historiajn eventojn de Miramare kaj Maksimiliano, kaj la tronejo, kie admireblas tutvanda genealogia arbo de la Habsburgo-Loreno familio.

Dudek-hektara parko kronas la kastelon, starigitan sur roka promontoro, tiam malhava je ia ajn vegetaĵo. Oni komencis ĝin prizorgi en 1856 kaj la laboro estis finfarita post la forveturo de la arkiduko al Meksiko. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi konservas la ĉarmon de medio tipe nordgusta agorde eniĝinta en tiun mediteranean. La realigadon de la parko sekvis tre atente Maksimiliano, kiu venigis al Triesto la plej spertajn kortegajn ĝardenistojn kaj konfidis la labordirektadon al la bohemo Jelinek. Estis plantitaj kreskaĵoj kaj arboj notinde interesaj laŭ botanika vidpunkto tipaj de la triesta teritorio, sed ankaŭ multaj aliaj devenintaj el Afriko, Ekstrema Oriento kaj Norda Ameriko. Agrable estas promenadeti en tiu parko, riĉa je floraj bedoj, makisoj, arbaretoj, lagetoj, fontanoj kaj statuoj, kie ankoraŭ nun eblas flari la parfumon de tiuj pasintaj, historiaj vivmomentoj.


Elŝuti 5.65 Kb.


Elŝuti 5.65 Kb.