Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karolo la kvara

Elŝuti 260.72 Kb.

Karolo la kvara




paĝo1/2
Dato20.03.2017
Grandeco260.72 Kb.

Elŝuti 260.72 Kb.
  1   2


LA PROPRA BIOGRAFIO
DE
KAROLO LA KVARA
Esperantigis Josef Vondroušek

KAVA-PECH Dobřichovice (Praha)

kunlabore kun

IKUE-sekcio de Ĉeĥa Esperanto Asocio Praha

1995

La libro aperas okaze de la 13 a IKUE-kongreso 1995 en Olomouc (Ĉeĥio)


Tradukis: Josef Vondroušek

Eldonis: KAVA PECH, Anglická 878, CZ-252 29 Dobřichovice

kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto Asocio kaj ĝia IKUE-sekcio
Por la preso preparis: Esperanta Literatura Fondaĵo Brno

(sub redakto de Miroslav Malovec kaj Zdeněk Hršel

kun helpo de Josef Mendl kaj Pavel Srb)

KAROLO LA IV A

(*14.5.1316- 29.11.1378)
PATRO DE LA PATRUJO
La plej grava el la suverenoj Ĉeĥiaj (= Bohemiaj, Moraviaj, Sileziaj), atinginta eĉ la titolon de la Romgermana imperiestro, faris Pragon unu el centroj de la Eŭropa kulturo. Li fondis la Pragan Universitaton, kiu nun portas lian nomon, konstruigis Novan Pragan Urbon kaj konektigis ĝin kun la Malnova Praga Urbo per grandioza ponto (Karola ponto) trans la rivero Vultavo, re­novigis la Bohemiajn reĝajn juvelojn (krono, sceptro, globo) el oro kaj gemoj kaj konsekris ilin al sankta Venceslao, en sia ripozejo - la kastelo Karlŝtejn (Karlův Týn) apud Prago - li postlasis kolekton de valoraj pentraĵoj de Majstro Teodoriko kaj sanktajn relikvojn. Al lia diplomatia lerteco dankis la lando pro jardekoj de paca vivo sen militoj.

Super lia ĉerko oni unuafoje nomis lin "Patro de la Patrujo" kaj tiel la ĉeĥa nacio estimas lin ĝis nun, kvankam nur laŭ la patrino li estis de la ĉeĥa deveno. La sango, heredita de la heroa patro Johano el Luksemburgio, pontis en lia persono nian nacion kun la cetera Eŭropo.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

Pri lia vivo estis verkitaj multaj verkoj, tamen sian unuan biografion aŭtoris li mem, kaj la verketo apartenas al la plej gravaj latinlingvaj literaturaĵoj kreitaj en la mezepoka Ĉeĥio. Li celis instrui siajn sekvontojn sur la trono pri la politiko kaj pri la arto de saĝa regado.

Nun ni prezentas la propran biografion de Karolo la IV a al la internacia publiko en Esperanta vesto. Legante ne forgesu, ke ĝin verkis homo ne nur ege potenca, sed ankaŭ tre pia kaj profunde kredanta, kiu sian surteran vivon opiniis nur preparo por la vivo eterna.

Lia aŭtobiografio komenciĝas fakte en la 3 a ĉapitro, ĉar la unuajn du li dediĉas al piaj meditoj, kiujn li daŭrigas en la ĉapitroj 11-a, 12-a kaj 13-a. Poste iras plu la historia rakontado, sed la ĉapitrojn 15-20 ne verkis Karolo mem. Pri sia naskiĝo li parolas kiel pri naskiĝo de Venceslao, ĉar tiel li estis baptita, kaj nur en Francio li akceptis la nomon Karolo laŭ sia onklo, la reĝo Karolo la IV-a, la Ĉarma.

Miroslav Malovec



Listo de la ĉapitroj
1 Pri la duspeca vizaĝo de la mondo

2 La imperiestro instruas siajn sekvontojn kiel ami Dion kaj proksimulojn kaj kiel eviti pekojn

3 La imperiestro rakontas pri komenco de sia vivo, kaj kiel la patro sendis lin en lia sepa jaro en Francion

4 Okazaĵoj en Germanio. - Morto de Henriko de Karintio. - Johano de Luksemburgio en Italio. - Provo veneni Karolon. - Ribelo de lombardaj regantoj kontraŭ Luksem- burgoj.

5 Venko ĉe San Felice. - Firmigo de la regado en Lucca. - Konspiro kontraŭ Karolo vanigita danke al stranga hazardo. - Franca armeo venas helpi Johanon.

6 Alianco de Luksemburgoj kun la papa legato. - Malvenko de ilia armeo apud Feraro. - Karolo sieĝata en Kremono. Perdo de Pavio.

7 Sonĝo de Karolo pri daŭfeno Guigo

8 Reveno de Karolo el Italio en Bohemion. - La trista stato de Bohemio. - Johano Henriko iĝas grafo de Tirolo. - Stranga vizio de Karolo. - Batalo kontraŭ princoj de Silezio. - Kofliktoj pri Pollando. - Alianco kontraŭ Ludoviko.

9 Bataloj kontraŭ Ludoviko kaj kontraŭ dukoj de Aŭstrio. - Ekspedicio al Litovio. - Aventuro de Karolo survoje al Italio.

10 Itala alianco kontraŭ Mastina della Scala. - Malfacila marŝado de Karolo el Tirolo al Lombardio. - Konkero de Belluno kaj Feltre. - Foriro el Italio. - Invado de lokustoj.

11 En sonĝo Karolo meditas pri la evangelio de sankta Mateo.

12 Karolo ankoraŭ meditas.

13 Daŭrigo de la meditoj

14 Puno de Nikolao de Potŝtejn. - Traktado de Luksemburgoj kun Ludoviko de Bavario. - Konflikto de Johano kun la episkopo de Vratislav. - Milito inter Francio kaj Anglio. - Johano kaj Karolo en Montpellier kaj en Avignon. - Eventoj en Tirolo. - Konkero de italaj burgoj.

15 Karolo memstara administranto de la Bohemia regno.

16 La dua ekspedicio en Litovion.

17 Karolon maltrafas kaptiteco en Kaliŝ, preparita de la Krakovia reĝo. - Ekspedicio por puni Bolek de Svídnice.

18 Alianco kontraŭ Luksemburgoj. - Milito de Kazimiro Krakovia kontraŭ Nikolao de Opava kaj kontraŭ la reĝo Johano. - Sieĝado de Krakovo.

19 Traktado de Johano kun la imperiestro Ludoviko pri kompenso de Tirolo. - Vanigo de la kontrakto.

20 Karolo elektita kiel reĝo Romia.

Ĉ A P I T R O I.


Pri la duspeca vizaĝo de la mondo

AL MIAJ POSTEULOJ, kiuj sidos sur mia duspeca trono, mi volas konigi duspecan vivon de ĉi tiu mondo, por ke ili elektu el ĝi la pli bonan. La imago pri duspeca vivo estos en mia menso pli elvokiva, se ni uzos parabolon pri duspeca vizaĝo. Same kiel vizaĝo, kiun ni vidas en spegulo, estas senkerna kaj estas nenio, tiel same la vivo de pekuloj estas senkerna kaj estas nenio. Tial diras sankta Johano en evangelio: "Kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis." [1]

Sed kiamaniere eblas vanigi faraĵon de pekulo, se tamen li ĝin faris? Pekon vere li faris, sed ne agon. La latina vorto opus (verko) estas derivita de optacio (avido) kaj pekulo ĉiam avidas voluptojn kaj makulas sin de ili. Verdire li trompas sin en siaj avidoj, ĉar li sopiras pri aferoj subigataj al pereo, kiuj vaniĝas. Kaj tiel estas sepultata lia vivo kun li mem; ĉar kiam pereas la korpo, ankaŭ finiĝas ĝiaj avidoj. Pri la dua vivo diras Johano evangeliisto: "En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj." [2]

Sed kion ni faru, por ke nia vivo estu en li, kaj por ke ĝi estu nia lumo, instruas nin la Savinto, dirante: "Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi kaj mi en li." [3] Kiuj vivas el tia spirita nutraĵo, restas por eterne.

Ni konsideru, kiel ili vivu el ĝi. Ĉu, se ni manĝas fizike diversajn nutraĵojn, subiĝantaj al pereo, ni ne bezonas havi apetiton por ili, kaj ĉu niaj internaĵoj ne bezonas ilin avide akcepti kaj diskonduki tra la organoj de nia korpo, por ke ili transformiĝu en sangon?; kaj ĉu la spirito en la sango enestanta povus tie resti kun nia vivo?

Sed ĉar la korpo difektiĝas, la homo mortas. Sed kiu manĝas la spiritan nutraĵon, el kiu la animo vivas: ĉu ne necesas, ke homo sopiru pri ĝi en sia animo, avide ĝin akceptadu kaj konservadu en la fervora amo, por ke fajreroj de tiu nutraĵo per ardo de delico kaj amo en li ekflamu; kaj en ili la animo havu sian porvivan nutraĵon kaj en ĝi restadu. Kaj same kiel en tiu nutraĵo estas nenio difektebla, tiel ankaŭ ĉiuj en ĝi restadantaj, estas sen ia ajn difektiĝo kaj vivos eterne. Kion konfirmas la Savinto, dirante ĉe Johano en la sesa ĉapitro: "Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne." [4]

Eterna vivo estas la lumo de homo kaj sen Dio ĝi ne eblas, kaj tial diras la sama evangeliisto: "Kaj la vivo estis la lumo de la homoj," [5] ĉar alian vivon li opinias morto. Kaj vere ĝi estas morto, ĉar tia vivo estas amarega. Kio cetere pli amaras, ol se ĝuamantoj devas poste pro ili suferi tiajn punojn? Ili nome ne estas nur mortaj, sed ĉiuhore ili formortas. Sed tiuj vivantaj la eternan vivon ĝuste estas nomataj vivantaj, ĉar ili rezistis la morton, rifuzinte korpajn ĝuojn kaj rekompence akceptis ĝuojn eternajn.

Sed multaj manĝas la spiritan nutraĵon sen apetito kaj emo kaj elĵetas ĝin el siaj koroj. Ve al ili! ĉar ilia kulpiĝo estas priskribita ĉe Judaso, kaj ilia puno estos kiel ĉe Datan kaj Abiron[a]; kaj tiu manĝaĵo ne utilos al iliaj animoj kiel nutraĵo. Certe vi komprenas, ke kiam besto manĝas sen apetito, la nutraĵo ne helpas al ĝia vivteno, sed ĝi suferas dolorojn? Multe pli vi suferos, ĉar via puno estos eterna, kiel la nutraĵo estas eterna. Sekvadon de tiaj homoj, mi jeĵuras vin, evitu, sed petu akceptadi kiel nutraĵon de viaj animoj tiun nutraĵon kaj ne vivu sen ĝi, por vivi eterne.



"Sed ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio." [6] Ĉar la ĉiela pano estas ne nur pano, sed ankaŭ la korpo kaj vorto, kaj se ĝi estus nur korpo, ĝi ne havus nutraĵon por eterna vivo. Sed kiel tiu pano estas korpo, diras la Savinto al ni: "Kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno." [7]

Kaj la korpo estas la vorto, kiel diras sankta Johano en la evangelio: "Kaj la Vorto fariĝis karno." [8] Tiu vorto estis Dio, kiel pri li diras tiu sama: "Kaj la Vorto estis Dio." [9] Kaj tiel ĉi tiu pano estas la korpo, la vorto kaj Dio. Kiu volas akceptadi tiun panon, devas akcepti la korpon, la vorton kaj Dion en tiu ĉiela pano, kiu estas nomata anĝela pano. Dum akceptado de la pano necesas, ke estu akceptata la vorto de la vero. Pri tiu vorto diras Jesuo: "Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo." [10] Kiu ne aŭdas kaj ne akceptas la vortojn de la vero, ne akceptas tiun panon.

Plue kiu akceptas la panon, devas akcepti la korpon. Ĉar, kiam la Sinjoro estis disdonanta ĝin, li diris al siaj disĉiploj: "Ĉi tio estas mia korpo, kiu estos donita por vi," [11] kaj la sangon de tiu korpo li donis al ili dirante: "Ĉi tiu kaliko estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj." [12] Kiam poste oni akceptas tiun korpon, oni detruu sian korpon kaj donu ĝin por Kristo kaj portante sian krucon, sekvu lin, por partopreni lian morton kaj suferon kaj por havi en futuro parton en gloro de lia nomo. Kiam li akceptas la korpon, devas ĝin akcepti ankaŭ kun la vera pano, kiel Kristo mem diras: "Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo." [13]

Kristo mem konfirmis la novan kaj eternan leĝon per tiu pano. Pri ĉi tiu konfirmo kantas David en la psalmo: "Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.

Psalmo Psalmoj (helena psalmos - laŭda kanto) estas himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj (el la Malnova testamento). Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento, la Psalmaron. Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido (ĉirkaŭ 1000 a.K.)
" [14] David ne senmerite parolas parabole pri la eterna pano. Ĉar lia domo estas nomata Bet Leĥem, kio estas eksplikata kiel domo de pano. Dio volis, ke el ĉi tiu domo naskiĝu lia Kristo, kiu estas la vera pano. Kaj tial nomas lin la Skribo "el la domo kaj familio de David" [15], kio estas el domo de la pano. Tiu pano fortigu viajn korojn kaj animojn en sia sankta amo kaj mizerikordo, tiel, por ke vi povu trairi dumtempajn reĝolandojn, kaj por ke vi ne perdu la reĝolandon eternan. Amen.

Ĉ A P I T R O II.
La imperiestro instruas siajn sekvontojn kiel ami Dion kaj proksimulojn kaj kiel eviti pekojn

KIAM POSTE vi reĝos post mi, ornamitaj de la reĝa krono, memoru, ke ankaŭ mi reĝis antaŭ vi, kaj ke mi ŝanĝiĝis je polvo kaj argilo de vermoj. Same ankaŭ vi neniiĝos, forpasante kiel ombro kaj kampa floro. Kiom valoras nobeleco aŭ abundo da aĵoj, se ne estas aldonita pura konscienco kun la vera kredo kaj espero pri la sankta reviviĝo?

Ne prijuĝu vian vivon kiel senpiuloj malĝuste konkludante: Se tio, kio ni estas ĉi tie, estas tiom bagatela, ĉar de Dio ni estis kreitaj kaj de nenio naskiĝis, kaj ĉar post ĉi tiu vivo denove ni neniiĝos, ĝi estas same tiom, kvazaŭ ni tute ne estus estintaj. Sciu, ke vi havas la Patron eternan kaj lian filon, Sinjoron nian Jesuon Kriston, kiu estas "unuenaskita inter multaj fratoj" [16], kiu volas vin partoprenigi en sia regno, se vi obeos liajn ordonojn kaj se vi ne makulos viajn spiriton kaj konsciencon per avidado de viaj sango kaj korpo; poste vi iĝos filoj de Dio, kiel diras Johano en la evangelio: "Li donis al ili rajton fariĝi filoj de Dio." [17]

Se vi volas do iĝi filoj de Dio, obeu ordonojn de via Patro, kiujn li anoncis al vi pere de sia filo, Sinjoro nia Jesuo Kristo, reĝo ĉiela, kies similecon kaj oficon vi plenumas ĉi tie sur la tero.

Pli grava ordono estas: "Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj amu vian proksimulon kiel vin mem." [18] Se vi amos Dion per ĉi tiu amo, vi ne timos oferi pro li viajn animojn kaj ne timos tiujn, kiuj povas mortigi la korpon, sed la animon ne kapablas pereigi. Sed vi timos vian Patron, kiu havas la potencon savi vin aŭ sendi en la eternan fajron.

Se vi irados diotime, la saĝo estos komenco de viaj agoj kaj vi juĝos viajn fratojn juste kaj ĝuste, ĉar vi mem esperas, ke vi estos juĝataj de la Sinjoro; tiel vi ne devios al misvojo, ĉar la vojo de la Sinjoro estas rekta. Kaj vi estos kompatemaj al povruloj kaj malriĉuloj, same kiel vi mem deziras atingi mizerikordon ĉe la Sinjoro pro viaj povreco kaj fragileco.

Kaj via saĝo estos firmigita per potenco de la Sinjoro kaj li faros, ke "viaj brakoj streĉos kupran pafarkon" [19], kaj vi venkos en grandaj militoj, kaj senpiuloj falos antaŭ vi, la justuloj ĝojos. La intencojn de viaj malamikoj Dio disigos kaj ellernigos vin plenumadi justecon kaj rajton.

Li rivelos al vi sekretojn, ellernigos vin juste esploradi, kaj ruza viro ne kaŝos malbonaĵon antaŭ via vizaĝo, ĉar spirito de saĝo kaj prudento de la Sinjoro estos en vi. Kaj vualitaj antaŭ vi estos la okuloj de maljustuloj, Dio forprenos parolon el iliaj koroj, kaj konfuzaj estos iliaj deklaroj.

Sed justulo konservos sian vivon kaj superigita estos forto de la reĝo, ĉar "forto de la reĝo amas justecon." [20] Kaj viaj sceptroj floros antaŭ la Sinjoro, ĉar vi donis ilin al tiu, kiu falis, kaj kiun senpovan vi eltiris "el la reto de kaptistoj" [21]. Viaj kronoj brilegos kaj viaj vangoj estos prilumataj, ĉar okuloj de la saĝaj rigardos en ilin kaj adoros la Sinjoron dirante: "Aldonu, Sinjoro, tagojn al la tagoj de la reĝo." [22] La gento de virtuloj estos benita. [23]

Se vi malamos la avarecon, fluos al vi riĉaĵo; tamen ne atentu ĝin per via koro [24], sed akumulu trezorojn de la saĝo, ĉar en ĝia posedo estas multe da regado. Sed avarulo ne regas, sed estas subigita al regado de mono.

Gardu vin antaŭ malbona aliancado kaj malbonaj konsiloj, ĉar "kun sanktuloj vi estos sanktaj kaj kun senmoraluloj senmoralaj" [25]; ĉar peko estas malsano kontaĝa.

Akceptadu do instruon de la Sinjoro, "por ke li foje ne ekkoleru kaj por ke vi ne deiru desur la vojo justa, kiam subite ekflamos lia kolero."

Se vi kulpiĝos pri peko, via animo sentu penton super via vivo, ĝis vi rifuĝos al fonto de pieco kaj mizerikordo. Kvankam peki estas homece, tamen persisti en peko estas diable.

Ne peku kontraŭ Sankta Spirito tro fidante la Dian gracon, ĉar la sankta Dia Spirito foriĝas de vi; memoru, ke Sankta Spirito estas malamiko de peko.

Ne donu lokon ĉe vi por kolero, sed por mildeco; ĉar mildeco venkas la koleron kaj pacienco malbonecon.

Ne enviu unu la alian, sed prefere havu amon inter vi, ĉar envio naskas malamon. Kiu malamas, ne estas amata kaj en la kolero pereos. Sed kiu havas amon, amos kaj estas kara al Dio kaj la homoj.

Se via koro emos fieriĝi, humiliĝu kaj ne enpaŝu al vi la piedo de orgojlo [26]. Orgojlo estas malagrabla al la Kreinto kaj homoj noblaj, kaj tial orgojla homo havas gracon nek ĉe Dio nek ĉe homoj. Dio fine frakasos ĝin, "malaltigas potenculojn de iliaj tronoj , kaj li altigis la humilulojn" [26a], por ke ili sidu kun princoj kaj ricevu tronon de gloro.

Ne estu disipemaj en manĝado kaj trinkado, kiel faras tiuj, "kies dio estas la ventro" [27] kaj kies gloro kaj fino estas amasigado de puso.

Ne makulu viajn korojn, sed zonu viajn lumbojn [28], zonu vin per firma menso, edziĝante. Ĉar Sankta Spirito foriras de tiuj, kiuj fordonas sin al la malĉastado, kaj ne restados en la korpoj subjugitaj al peko.

Detenadu vin antaŭ la malbono de mallaboremo, por ke ĝi ne kuntiru vin pro sia pezo en la abismon de la infero.

Gardu vin tial antaŭ ĉiu peko en la junaĝo, ĉar eta eraro komence iĝos granda ĉe la fino. Sed sekvu la leĝon de la Sinjoro senmakule, por akcepti benon de li, kiu diras: "Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo," [29] por ke vi estu "kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, donanta sian frukton en sia tempo kaj kies folio ne velkas," [30] sed ĝi estos enskribita en la libro de vivo [31], kie estas notitaj la nomoj de justuloj. Tion volu doni al vi tiu, "kiu indis malfermi la libron de la vivo kaj sigelojn ĝiajn."

Ĉ A P I T R O III.


La imperiestro rakontas pri komenco de sia vivo, kaj kiel la patro sendis lin en lia sepa jaro en Francion

AL LA POSTEULARO via insiste mi skribis la supre cititajn

vortojn de saĝo kaj timo de Dio, kiel mi kapablis en mia sensignifo kun dia helpo.

Nun mi volas priskribi al vi mian vantan kaj nesaĝan vivon kaj la komencon de mia surmonda restado, por ke mi povu servi al vi kiel ekzemplo. Kaj mi ne prisilentos la gracon al mi de Dio verŝitan, nek amon al la studado, kiun konservadis insistemo en mia brusto; por ke vi tiom pli esperu, ke la dia helpo subtenos vin en viaj laboroj, ju pli viaj patroj kaj antaŭuloj rakontas al vi pri ĝi. Ĉar ankaŭ estas skribite: "Niaj patroj rakontis al ni." [32]

Tial mi deziras, ke ne estu al vi kaŝite, ke Henriko la VII a, la Romia imperiestro, generis mian patron, nomatan Johano, el Margareta, filino de la duko de Brabanto. Johano edzinigis al si Elizan (Eliška), filinon de Venceslao la II a, la Bohemia reĝo, kaj kun ŝi li ricevis la reĝolandon de Bohemio, ĉar ne estis vira idaro en la reĝa Bohemia familio.

Kaj li elpelis Henrikon, la dukon de Karintio, kies edzino - pli aĝa fratino de la menciita Eliza - pli poste mortis sen infanoj; Henriko estis ricevinta la reĝolandon de Bohemio pro tiu fratino pli frue ol Johano, kiel oni rakontas pri tio detale en la Bohemiaj kronikoj.

Al ĉi tiu Johano, la Bohemia reĝo, naskiĝis en Prago el la reĝino Eliza unuenaskita filo, nomata Venceslao, en la jaro de la Sinjoro mil tricent dek ses, la 14 an de majo je la kvina matene.

Iom poste naskiĝis al li la dua filo, nomata Otakar 1, kiu tamen en la knabaĝo mortis.

Poste li generis ankoraŭ la trian filon, nomatan Johano 2.

La nomita reĝo havis du edziniĝintajn fratinojn: la unuan li edzinigis al la Hungaria reĝo Karolo la Unua 3, kaj ŝi mortis seninfana; la duan li donis kiel edzinon al Karolo 4, la Francia reĝo.

En tempo de lia regado en Francio, en la jaro mil tricent dudek tri post enkorpiĝo de la Sinjoro, sendis min jam la nomita mia patro al la menciita reĝo de Francio, kiam mi estis en mia sepa jaro de knabaĝo; kaj la nomita Francia reĝo igis min konfirmacii de episkopo kaj donis al mi la saman nomon, kiun li havis, nome Karolo.

Kaj li donis al mi kiel edzinon filinon de Karolo, sia onklo, Margaretan, nomatan Blanka 5.

Kaj tiujare mortis seninfane la edzino de la reĝo, la fratino de mia patro. 6 Iom poste la sama reĝo edziĝis denove.

La nomita reĝo tre amis min kaj ordonis al mia kapelano, ke li ekzercu min iom en la skribado, kvankam la nomita reĝo ne sciis skribi. Kaj tiel mi ellernis legi preĝhoretojn de la beata Virgulino Maria la Glora, kaj kiam iom mi komprenis ilin, mi legis ilin ĉiutage dum mia infanaĝo ĉiam pli ŝate, ĉar al miaj gardantoj estis ordonite de la reĝo, ke ili instigu min al tio.

La menciita reĝo ne estis monavara kaj havis bonan konsilantaron, kaj lia kortego brilis de multegaj kolektiĝintaj princoj, same klerikaj, kiel laikaj.

Tiam estiĝis granda malpaco inter la reĝo de Anglio 7, kiu tiutempe regis, kaj la menciita Francia reĝo. La Anglia reĝo nome havis kiel edzinon fratinon de tiu reĝo, kiun li repudiis el Anglio kun la unuenaskita filo, nomata Eduardo 8. Ŝi, veninte al sia frato, restis kun la filo en Francio ekzile. La Francia reĝo, estante indignita pro la repudio de siaj fratino kaj nevo, petis mian bopatron Karolon, sian onklon, ke li venĝu tiel grandan malhonorigon, kiu okazis al ilia familio. Tiu, kolektinte armeon, invadis en Guyenne (Akvitanio) [b] kaj preskaŭ la tutan ĝin konkeris escepte Bordozon kaj kelkajn fortikajn lokojn aŭ burgojn.

Kiam la nomita Karolo revenis en Francion glorata kiel venkinto, li edzinigis filinon de sia filino, la grafinon de Henegovio, fratinon de mia edzino, al la filo de la menciita Anglia reĝo, Eduardo, vivanta tiutempe en ekzilo, kaj haviginte al li sekvantaron, sendis lin en Anglion. Tiu venkinte la patron, militkaptis lin kaj senigis de la reĝolando kaj metis la kronon sur sian kapon. En la sama jaro la patro de la nomita filo pereis en karcero 9.

Tiujare mortis ankaŭ Karolo 10, mia bopatro, kaj postlasis unuenaskitan filon, nomatan Filipo. En la sama jaro mortis en la tago de Senmakuligo de Virgulino Maria, Karolo 11, la reĝo de Francio, postlasinte gravedan edzinon, tiu poste naskis filinon. Kaj ĉar laŭ la kutimo valida en la reĝolando filinoj ne surtroniĝas, estis rangaltigita Filipo, filo de mia bopatro, je Francia reĝo, ĉar li estis la plej proksima heredanto el linio agnata. La nomita Filipo lasis ĉe si konsilistojn de sia antaŭulo, sed ne atentis iliajn konsilojn kaj fordonis sin al avareco.

Inter liaj konsilistoj estis viro tre saĝa, Petro 12, la abato de Fécamps, laŭdevene el Limoĝo, homo elokventa kaj klera kaj de ĉia mor nobleco ornamita. Tiu en la unua jaro de la regado de Filipo 13 glore celebris meson je la Cindromerkredo kaj poste havis tiom altiran predikon, ke li estis laŭdata de ĉiuj.

Mi estis ĉe la kortego de la nomita reĝo Filipo, kies fratino estis mia edzino, post morto de la reĝo Karolo, ĉe kiu mi estis kvin jarojn. Kaj al mi ekplaĉis la lerteco kaj elokventeco de tiu abato dum la prediko, ke aŭskultante lin kaj rigardante lin, mi estis tiom ekzaltita en la pieco, ke mi komencis konsideri, dirante al mi: Kio ĝi estas, ke tia graco verŝiĝas el ĉi tiu homo en min? Poste mi konatiĝis kun li kaj li superŝutis min de granda amo kaj patreca favoro kaj ofte instrukciis min pri la Sankta Skribo.

Kaj mi restis post morto de Karolo du jarojn sur la kortego de la reĝo Filipo. Post la du jaroj revenigis min tiu reĝo ankaŭ kun mia edzino, sia fratino, nomata Blanka, al mia patro Johano 14, la reĝo de Bohemio, en la urbon Luksemburgo; la graflando apartenis al mia patro laŭ la heredrajto post lia patro, la imperiestro Henriko sanktmemora. Tiu kiel grafo de Luksemburgio estis antaŭ jaroj elektita Romia reĝo; pri tio, kiamaniere kaj en kiu tempo li regis, pli detale oni rakontas en Romiaj kronikoj.

Ĉ A P I T R O IV.


Okazaĵoj en Germanio. - Morto de Henriko de Karintio. - Johano de Luksemburgio en Italio. - Provo veneni Karolon. - Ribelo de Lombardaj regantoj kontraŭ Luksemburgoj.
REVENINTE do el Francio, mi renkontiĝis kun la patro en la Luksemburgia graflando.

Tiutempe posedis la imperiestran potencon Ludoviko de Bavario, subskribanta sin Ludoviko la Kvara, kaj kiu estis elektita post morto de Henriko la Sepa, mia avo, kiel Romia reĝo, ne unuanime, havante kiel rivalon Frederikon, la dukon de Aŭstrio. Ĉi tiun Ludovikon elektis kaj lin apogis ĝis lia venko, ĉe kiu li militkaptis tiun Frederikon, la dukon Aŭstrian kaj sian rivalon: Johano, la reĝo de Bohemio, mia patro, la ĉefepiskopoj de Majenco kaj Treviro kaj Valdemaro, la lasta markgrafo de Brandenburgio. Kun Frederiko estis (elektistoj): la ĉefepiskopo de Kolonjo, la duko de Saksio kaj la grafo de Palatinato.

Ludoviko 15 poste forveturis en Romon kaj kontraŭ la volo de la papo Johano la XXII a akceptis la imperiestran kronon kaj konsekran ceremonion de la Venecia episkopo. Kaj poste li igis elekti kontraŭpapon, nomatan Nikolao, el minoritata ordeno, kiu pli poste estis transdonita en la manojn de la papo kaj mortis pentante. Tuj poste Ludoviko revenis en Germanion, kiel pli detale oni rakontas en Romiaj kronikoj.

En tiu tempo, kiam mi estis reveninta el Francio en la Luksemburgian graflandon kaj tie renkontiĝis kun mia patro 16, sieĝis la Aŭstria duko la urbon Kolmar en Alzaco kaj Ludoviko ne povis ĝin liberigi. Mia patro alveturis al ili kaj pacigis la nomitan dukon kun Ludoviko 17.

Poste li veturis en la Tirolan graflandon al la duko de Karintio, kiun li elpelis antaŭ jaroj el la reĝolando de Bohemio. Lia unua edzino, fratino de mia patrino, estis jam mortinta; iom poste li edzinigis al si alian virinon, fratinon de la Brunsvika duko, kaj kun ŝi li havis unu solan filinon. Tiun li donis kiel edzinon al mia frato Johano kaj post sia morto li testamentis al li ĉiujn siajn princlandojn.

Fine atingis mia patro la urbon Tridentinon.

Kaj tiutempe mortis en Prago 19 mia patrino je la tago de sankta Venceslao, la martiro.

Dum mia patro restadis en Tridentino, estis donitaj al li la jenaj urboj en Lombardio: Brescia, Bergamo, Parmo, Kremono, Pavio, Reggio kaj Modeno 20; en Toskanio: Lucca 21 kun ĉiuj distriktoj kaj graflandoj al ĝi apartenantaj. Mia patro, transpreninte ilian posedon, fondis sian rezidejon en Parmo. Iom post iom transprenis ĝian administradon Azzo Visconti el Milano, kiu estis tiam regnestro en Milano kaj Novaro; tiam li akceptis de mia patro la administradon de tiuj urboj.

Tiam venigis min mia patro el la Luksemburgia graflando. Mi ekiris tra la urbo Messo, la duklando Lotaringia, trans Burgonjon kaj Savojon ĝis la urbo Laŭzano sur la lago. Poste mi transiris la Brig montojn kaj descendis sur la teritorion de Novaro kaj de tie mi venis je Sankta Vendredo en la urbon Pavio 22, kiun posedis mia patro.

Je Paska Dimanĉo, tio estas la trian tagon post mia alveno, estis venenita mia sekvantaro, kaj mi, gardita de dia graco, eskapis la veneniĝon, ĉar la meso estis longe celebrata kaj mi estis komuniiĝonta dum ĝi; tial mi ne volis manĝi antaŭ la meso. Kiam mi estis alveninta al la tagmanĝo, estis al mi dirite, ke mia servistaro subite ekmalsanis kaj ĉefe tiuj, kiuj antaŭ la tagmanĝo iomete manĝis. Sidante ĉe la tablo mi ne volis manĝi kaj ni ĉiuj estis timigitaj.

Kaj ĉirkaŭrigardante, mi ekvidis homon belan kaj lertan, kiun mi ne konis, kiu iradis ĉirkaŭ la tablo kaj ŝajnigis sin esti muta. Eksuspektinte lin mi igis lin kapti. Tiu post multa turmentado la trian tagon ekparolis kaj konfesis, ke en la kuirejo li miksis venenon en la manĝaĵojn laŭ ordono kaj instigo de Azza Visconti el Milano.

Per tiu veneno veneniĝis: Johano el Berg, kortegestro de mia kortego, Johano el Honĥeringen, Simono el Kail, kiu priservadis ĉe mia tablo, kaj ankoraŭ pluraj aliaj.

Tiutempe mi loĝis en Pavio, en la monaĥejo de sankta Aŭgusteno, en kiu ripozas lia korpo; Ludoviko Bavaria estis elpelinta el ĉi tiu monaĥejo la abaton kaj la ordenajn kanonikojn de la samnoma monaĥejo, kaj mi, reveniginte ilin, reenkondukis ilin en la nomitan monaĥejon. Post formorto de tiuj fratuloj papo Johano donacis tiun monaĥejon al aŭgustenanoj, kies ordeno posedas ĝin ĝis nun; tio okazis dum la regado de mia patro kaj mia patro enkondukis ilin en la posedon de la monaĥejo.

Fine mi foriris al mia patro en la urbon Parmo 23, kaj tiam komenciĝis la dek-sesa jaro de mia aĝo. Mia patro poste konfidis la regadon super ĉio ĉi kaj la protekton de mia persono al sinjoro Ludoviko, la Savoja grafo, kiu estis bopatro de Azza Visconti, la Milana regnestro. Foririnte el Parmo 24 , la patro veturis en Francion kaj edzinigis sian duenaskitan filinon, mian fratinon, nomatan Guta, al Johano, la unuenaskita filo de la Francia reĝo Filipo. La plej aĝan filinon Margaretan havis Henriko, la Bavara duko.

Tiutempe, kiam mi restis kun la nomita sinjoro Ludoviko Savoja en Italio, sekrete alianciĝis kontraŭ mi kaj mia patro: Roberto, la reĝo Napola, Florencanoj, la Milana regnestro Azzo Visconti, la regnestro de Verono, kiu en tiu tempo tenis la urbojn Padovo, Treviso, Vicenzo, Feltre' kaj Belluno, la regnestro de Mantovo, kiu antaŭe estis promesinta al ni fidelecon, kaj la regnestro de Feraro, kaj ili sekrete dividis inter si la urbojn, kiujn mi tenis: la regnestro de Verono Brescion kaj Parmon, la regnestro de Milano Pavion, Bergamon kaj Kremonon, Florencanoj Luccan.

Kaj tiel ĉiuj, subite organizinte en la urboj sekretan reziston, antaŭ ol ili deklaris malamikecon, ĵetiĝis kontraŭ min. Ĝis tiam mi tute ne timis ilin, ĉar ili faris kontrakton kun mi kaj ĵuris kaj per dokumentoj konfirmis al la patro kaj mi, ke ili fidele staros ĉe mi. Kaj la regnestro de Verono invadis en Brescion, la Milana okupis Bergamon kaj baldaŭ ĝin konkeris. Pavianoj ribelis kontraŭ mi kaj akceptis super si la regadon de tiuj sinjoroj el Bekario, kiujn mi fidis pli ol kiun ajn alian en tiu urbo.

Kaj tiel ĉiuj ĉi aliancanoj komencis kontraŭ mi potencan militon de ĉiuj flankoj. La nomita sinjoro Ludoviko de Savojo, mia kuratoro kaj protektanto, certe antaŭvidis iajn danĝerojn, sed ne uzis kontraŭ ili defendajn rimedojn; kaj mi ne scias pro kiaj motivoj, eble pro amo al sia bofilo Azza Visconti, li forveturis el Parmo 25, lasinte min en malfacila situacio.

Sed sinjoroj de Rossi, Parmaj urbanoj, sinjoroj de Fuliano kaj de Manfredi en Reggio de'Pii en Modeno, de'Ponzoni kaj Seni en Kremono kaj sinjoro Simono Filipi en Pistoia, la vicestro en Lucca, fidele ekzorgis pri mia afero kaj helpis per ĉiaj konsiloj kaj helpo, kiom ili povis, kiel estos detale priskribite en la sekva ĉapitro.


Ĉ A P I T R O V.


Venko ĉe San Felice. - Firmigo de la regado en Lucca. - Konspiro kontraŭ Karolo vanigita danke al stranga hazardo. - Franca armeo venas helpi Johanon.
TIAM kunvenigis la nomitaj ribeluloj grandan armeon antaŭ nia urbo Modeno kaj bivakis tie ses semajnojn; ili estis la regnestroj de Milano, Verono, Feraro kaj Mantovo. Kiam pasis ses semajnoj kaj kiam ili estis dezertigintaj teritoriojn kaj graflandojn de la urboj Modeno kaj Reggio, ili retiriĝis kaj lokis siajn potencon kaj armeon antaŭ la burgon San Felice sur la teritorio de Modeno.

Kaj kiam la armeo jam longe tie bivakis, la sieĝatoj en la burgo akordiĝis kun la sieĝantoj, ke ili transdonos la burgon al ili, se dum unu monato, tio estas ĝis la tago de sankta Katarina   ĉar tiutage estis finiĝonta ankaŭ mia limtempo - ne venos helpo de mi.

Tiam Parmanoj, Kremonanoj, kaj Reggianoj alpaŝis al mi dirante:

"Sinjoro, ni preventu nian pereon antaŭ ol ni estos tute venkitaj."

Tiam interkonsiliĝinte mi ekmarŝis al batalo kaj starigis tendaron kaj el la urbo Parmo mi atingis la burgon je la tago de sankta Katarina, kiam la burgo estis transdonota en la manojn de la malamikoj. Kaj ĉirkaŭ la dua mi komencis la batalon kun mil ducent kavalerianoj kaj ses mil infanterianoj kontraŭ la malamikoj, da kiuj estis la sama nombro, aŭ eĉ pli multe.

Kaj la batalo daŭris ekde la dua ĝis post la sunsubiro. Je ambaŭ flankoj estis mortigitaj preskaŭ ĉiuj batalĉevaloj kaj ankaŭ kelkaj aliaj ĉevaloj. Mi estis preskaŭ venkita kaj la batalĉevalo, sur kiu mi sidis, ankaŭ estis mortigita. Kaj estinte levita de la miaj, mi staris kaj vidis, ke mi estas preskaŭ venkita, kaj jam mi komencis malesperi.

Kaj jen, tiuhore la malamikoj komencis fuĝi kun siaj standardoj, unue Mantovanoj, kaj poste multaj aliaj sekvis ilin. Tial pro dia graco mi akiris la venkon super miaj malamikoj, militkaptinte okcent fuĝantajn kavalerianojn kaj mortiginte kvin mil infanterianojn. Per tiu venko estis liberigita la burgo San Felice.

En tiu batalo mi ricevis kun ducent bravaj viroj la kavaliran rangon.

La sekvintan tagon mi revenis kun granda ĝojo en Modenon kun predo kaj kaptitoj. Liberlasinte mian popolon mi revenis en Parmon, kie tiam mi havis mian kortegon. Poste ni transiris al Lucca en Toskanio 26, preparis militon kontraŭ Florencanoj kaj konstruigis belan kastelon kun urbeto ĉirkaŭmurigita sur supro de monto, en la distanco de dek mejloj de Lucca en la direkto al Vandinievole, kaj donis al ĝi la nomon Montekarlo.

Poste ni revenis en Parmon 27, konfidinte la regadon al sinjoro Simono Filippi el Pistoria, kiu jam pli frue en nia nomo estis bone regnestranta, konkeris kontraŭ malamikoj la urbeton Bargy en Garfagnane, kaj multajn aliajn bonajn aranĝojn li estis farinta dum sia regado. Kiam mi venis en Parmon, mi estis tre forte ĉirkaŭata ĉiuflanke de la malamikoj. Sed helpis al mi kruela malvarmo, kiu tiom forte premis, ke neniu povis elteni bivakadon.

Tiutempe estis komencitaj traktadoj inter Feronanoj kaj miaj malamikoj je unu flanko kaj Marsiglio de'Rossi, Gilberto de Fuliano, Manfredo de'Pii, potencaj gravuloj de Parmo, Reggia, kaj Modeno, kies ili estis kvazaŭ regnestroj. Tiuj fine kunvenis kun ĉefkonsilistoj de la urbo Verono en iu preĝejeto de la diocezo de Reggio kaj konspiris kontraŭ mi, por perfidi min kaj mem unuiĝi.

Ili igis celebri meson, volante ĵuri je Kristkorpo, ke la kontraktojn ili firme konservos. Kaj okazis, ke kiam pastro estis konsekrinta la hostion, iĝis dum la meso post la ofertorio granda mallumo, kaj en la kirko ekfuriozis forta vento, tiel ke ĉiuj estis hororintaj. Kiam poste denove heliĝis, la pastro ne trovis la hostion antaŭ si sur la altaro. Ĉiuj staris tie mizere kaj miregante kaj rigardante unu la alian, trovis la korpon de Kristo ĉe la piedoj de Marsiglia de' Rossi, kiu estis la kapo kaj instiginto de tiu traktado.

Kaj tiam ĉiuj unuvoĉe ekvokis:

"Al Dio ne plaĉas, kion ni decidiĝis fari!"

Kaj nuliginte la konsilion, ili disiris en siajn hejmojn.

Tiam la pastro, celebrinta la meson, iris al la urbo Reggia kaj anoncis ĉion okazintan al la episkopo. La episkopo sendis lin al la kardinalo de Ostio, tiama legato de Lombardio, kiu restadis en Bolonjo. La legato kune kun la episkopo anoncis tion al sia substituito Egidio de Berlario, laŭdevene franco, al la urbo Reggia, por ke li informu min kaj por ke mi gardu min antaŭ tiuj konspirintoj.

Sed ĉi tiuj viroj, kiuj volis ekbatali kontraŭ mi, pentis kaj staris ĉe mi tiom pli fidele kaj kiel fratoj restis firme ĉe mi, nenion kaŝante en siaj koroj. Foje Gilberto de Fuliano, la sepa el ili, diris:

"Neniam mi povus esti gaja, se la korpo de Kristo estus trovita ĉe miaj piedoj, kiel ĝi estis ĉe piedoj de Marsiglia de'Rossi, kaj Dio bone nin avertis, ke ni ne faru tion; prefere ni volus morti, ol fari tion."

Sed mi pretersilentis la aferon, kvazaŭ nenion sciante pri ĝi.

En tiu tempo mia patro, aŭdinte pri la premegoj, kiujn mi suferis de la malamikoj, alianciĝis kun pluraj sinjoroj en Francio, inter kiuj unuavice estis: episkopo el Beauvais, grafo el Eu, ĉambelano de la Franca reĝolando, grafo el Sancerre kaj multaj aliaj grafoj kaj baronoj. Kaj ili veturis el Francio en Savojon, poste trans Alpojn ĝis markgraflando Montferrat, el la markgraflando poste ili veturis trans Lombardion ĝis Kremono kaj el Kremono ĝis Parmo 28.

Kaj pezaj kavalerianoj estis proksimume mil sescent, kiuj venis helpi al mi. Fine la patro, kolektinte la armeon marŝis helpi al la burgo Pavio, kiu tiam rezistis kontraŭ la urbo, starante ĉe ni. Ni ekbivakis kaj sieĝis la urbon Pavion 29; kaj ni estis bone kalkulite tri mil pezaj kavalerianoj. Ni detruis la antaŭurbon kaj la antaŭurbajn klostrojn kaj provizis la burgon, al kiu ni venis helpi, per nutraĵoj kaj homoj kaj igis la burgon ripari.

Sed la urbon ni ne povis konkeri el la burgo, ĉar ĝi estis ĉirkaŭata de fosaĵoj kaj ĉar la urbanoj konstruis inter la urbo kaj la burgo defendajn turojn, ili do ne estis alireblaj. Kaj ili mem havis helpe mil Milanajn kavalerianojn.

Kaj kiam ni bivakis tie dek tagojn, ni retiriĝis de tie kaj ekbivakinte proksime al Milano, tre ni dezertigis la graflandon kaj la teritorion de Milano.

Kaj de tie ni marŝis kontraŭ Bergano, kie estis interkonsentite kun kelkaj amikoj, ke ili malfermos al ni unu urban pordegon. Kaj estis ordonite, ke dum la mateniĝo enpaŝu tien iu taĉmento de nia armeo kaj post ĝi sekvu unu granda batalordo, enpaŝu en la urbon kaj tenu ĝin en posedo, ĝis venos tiutage mia patro kun mi kaj la tuta armeo.

Kaj tiel okazis; niaj amikoj en Bergano - nome sinjoroj de' Colleoni malfermis la pordegon en la urbo Bergamo - kaj la niaj envenis unuaj. Sed la dua batalordo ne volis sekvi ilin, mi ne scias pro kiu motivo, kaj tiam la unuaj, kiuj tiutempe estis en la urbo, eliris el ĝi, ĉar ili solaj ne povis rezisti al la malamikoj, kaj kun ili eskapis ankaŭ multaj niaj amikoj; sed la ceteraj, kiuj tie restis, estis kaptitaj kaj pendumitaj post la muregoj; laŭnombre ili estis pli ol kvindek.

Kiam poste mia patro kaj mi venis, kaj ekvidinte, kio okazis, kaj kio estis neglektita, ni estis tre afliktitaj kun nia tuta militistaro.

Post kelkaj tagoj transirinte la riveron Adiĝon, ni revenis tra la kremona teritorio en la urbon Parmo 30.
Ĉ A P I T R O VI.
Alianco de Luksemburgoj kun la papa legato. - Malvenko de ilia armeo apud Feraro. - Karolo sieĝata en Kremono. Perdo de Pavio.
POSTE mia patro veturis en Bolonjon al kardinalo de Ostio, nomata Bertrando, tiama legato kaj asistanto [c] de la papa trono en Lombardio, kiu tiutempe regis super la urbo Bolonjo kaj multaj aliaj urboj, nome Piacenza, Raveno kaj super la tuta Romagnano kaj la markgraflando Ankona; kaj li intekonsentis kun li, ke li faris kontrakton kun ni kaj iĝis malamiko de niaj malamikoj. Ĉar jam pli frue li estis malamiko de la regnestro de Feraro pro konflikto, kiun havis kun li la eklezio kaj li mem; li alianciĝis kun malamikoj, preta helpi al ili kaj ili al li. Kaj la nomita kardinalo helpis al ni per homoj kaj mono kaj lokis armeon kaj bivakon kontraŭ la tiamaj malamikoj en la antaŭurboj de Feraro; ĝia komandanto poste estis la grafo el Armanjako.

Poste la saman jaron post Pentekosto mia patro kolektis grandan militistaron kaj sendis min unue el Parmo al la urbo Kremono trans la riveron Pado kun kvincent kavalerianoj; tiujn li poste sendis antaŭ la burgon Pizzighetton, kiu ribelinte kontraŭ ni kaj kontraŭ sia dioceza urbo Kremono estis en servoj de Pavianoj kaj Milananoj. Kaj mi restis en Kremono apenaŭ kun dudek pezaj kavalerianoj.

Tiam subite la malamikoj ricevis helptrupojn kaj ilia nombro kreskis ĉiutage tiom, ke tiuj, kiuj estis antaŭ la burgo, fortikigis sin per fosaĵoj kaj atendis nian helpon. Tiam subite Mantovanoj kaj Feraranoj sendis siajn ŝipojn laŭ Pado antaŭ Kremonon kaj dronigis ĉiujn ŝipojn sur Pado en la teritorio de Kremono, tiel ke mia patro kun ĉiuj siaj homoj ne povis veni helpi al mi, nek sendi iun senditon, ĉar la malamikoj dronigis ĉiujn ŝipojn kaj muelejojn kaj ilin ekposedis.

Kaj mi mem, restadante en Kremono kun tiom negranda garnizono, estis ĉiutage en danĝero, ke mi perdos la urbon kaj homojn pro amplekso de la urbo, ĉar en tiuj tempoj ĝi estis preskaŭ tute dezertigita pro la militoj. Kaj kiam mi troviĝis en situacio de granda aflikto, ĉar nek la patro al mi, nek mi al la patro, nek iu alia el ni povis helpi al tiuj, kiuj bivakis antaŭ la burgo, tiam estiĝis malakordo inter niaj malamikoj, sieĝantaj la nomitan urbon super la rivero Pado, tiel ke batalinte inter si, ili revenis en siajn hejmojn.

Mia patro, eksciinte tion, alveturis el Parmo kun sia armeo sur la rivero Pado kaj ordonis suprenlevi la subakvigitajn ŝipojn desur la fundo de la rivero kaj tiel li transportiĝis kun malgranda sekvantaro en la urbon Kremonon. Kaj la sekvintan tagon reunuiginte niajn armeojn, ni ekmarŝis helpi al tiuj, kiuj estis antaŭ la burgo Pizzigheton. Kaj kun la helpo de Dio ni estis tiom fortigitaj, ke ni estis pli fortaj ol ĉiuj niaj malamikoj; nia nombro estis tri mil pezaj kavalerianoj.

Ekkoninte, ke antaŭ la nomita burgo ni neniel sukcesos, ni decidiĝis marŝi por helpi al la burgo de Pavio, kiu jam pli frue estis menciita. Tion eksciinte, niaj malamikoj sendis siajn konsilistojn kaj ruze traktis kun mia patro kaj intertraktis kun li armisticon 31 tiamaniere, ke ili retiriĝos el la batalejo kaj ke li dum la tempo de la armistico povos provizi Pavion per nutraĵo; la malamikoj certigis, ke ili ne malhelpos, kaj per belaj kaj elektitaj vortoj multon alian promesis al li.

Kaj tial ni retiris niajn homojn el la batalejoj, dislokinte ilin en urboj kaj vilaĝoj. Sed la malamikoj tute ne atentis la armisticon kaj kontrakton kaj tial estis perdita la burgo Pavio, ĉar la malamikoj ne permesis ĝin provizi per nutraĵo, kiel ili estis promesintaj.

Kaj tial mia patro kun siaj homoj troviĝis pro iliaj flataj paroloj kaj trompaj promesoj en manko de mono kaj nutraĵo. Kiam poste estiĝis vintro, ili ne povis bivaki. Kaj tiel pruviĝis ĉe ni la proverbo: Kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu ĝis morgaŭ.

Tiutempe la Feraranoj, Veronanoj, Mantovanoj kaj Milananoj akirinte helptrupojn, militkaptis la komandanton de la legato, la grafon el Armanjako, kiu bivakis en la Ferara antaŭurbo, kaj multajn el lia armeo masakris, kaj aliajn dronigis en Pado kaj lian armeon tiagrade neniigis, ke la legato ne plu povis havigi al si novan armeon, nek ekbatali kontraŭ la malamikoj sur batalejo 32, ĝis fine li estis elpelita el la lando.

Poste mia patro vidante, ke mankas al li rimedoj, kaj ke li ne plu kapablas militi, decidiĝis foriri el la lando kaj lasi ĝin al la enlanda nobelaro kaj pliaĝuloj de la urboj, nome Parmon al la sinjoroj Rossi'oj, Reggion al Fulianoj, Modenon al Piianoj, Kremonon al Ponzonianoj, kiuj ĉiuj estis donintaj tiujn urbojn al mia patro en posedon; kaj li volis ilin redoni senŝanĝe al ili. Sed Lucca'n li volis vendi al Florencanoj, sed obeinte konsilojn miajn kaj de siaj konsilianoj, transdonis ĝin al sinjoroj de'Rossi, al kiuj jam li estis konfidinta Parmon.


Ĉ A P I T R O VII.


Sonĝo de Karolo pri daŭfeno Guigo
TIUTEMPE, kiam mi estis en Lucca, la satano senĉese "serĉante, kiun li povos forgluti" [33], kaj proponante al homoj delicojn, en kiuj kaŝiĝas galo, - jam delonge antaŭe mi estis de li tentata, sed kun Dia helpo tamen mi restis nevenkita - mem ne povante, li instigis homojn mavajn kaj malmoralajn, kiuj senĉese teniĝis ĉe mia patro, provi deflankigi min de la ĝusta vojo en embuskojn de malbono kaj amorado, por ke mi estu delogita fare de homoj malmoralaj kaj tiel senmoraligita kune kun la malmoraluloj.

Fine mia patro nelonge post mi ekiris vojon al Parmo kaj kune ni atingis la vilaĝon nomatan Tarenzo en la Parma regiono, dimanĉe la 15 an de aŭgusto je Ĉieliro de sankta Virgulino Maria.

Tiunokte, kiam dormo venkis min, montriĝis al mi la jena vizio: anĝelo de la Sinjoro stariĝis apud mi je la maldekstra flanko de la lito kaj ekbatis min en la kokson dirante:

"Leviĝu kaj iru kun mi!"

Mi en mia animo respondis:

"Sinjoro, mi scias, nek kien nek kiel mi irus kun vi."

Kaj li ekkaptinte min je la hararo sur la verto de la kapo, soriris kun mi aeren ĝis super grandan armitan kavalerian batalordon, kiu staris antaŭ iu burgo, batalpreta.

Kaj li tenis min en la aero super la homamaso kaj diris al mi:

"Rigardu kaj vidu!"

Kaj jen alia anĝelo descendanta el la ĉielo tenis en la mano flamantan glavon kaj ekbatis iun viron meze de la vico kaj per tiu glavo forhakis lian seksorganon kaj tiu mortvundite agoniis sidante sur la ĉevalo.

Tiam la anĝelo tenante min je la hararo diris:

"Ĉu vi ekkonas tiun, kiu estis frapita de la anĝelo kaj mortvundita?"

Kaj mi diris:

"Sinjoro, mi konas nek lin nek la lokon."

Li diris:

"Sciu, li estas daŭfeno el Vienne 34, kiu pro peko de malĉastado tiel estis vundita de Dio; nun gardu vin do kaj al via patro vi povas diri, ke li gardu sin kontraŭ la similaj pekoj, alie trafos vin ankoraŭ pli malbonaj aferoj."

Mi bedaŭris tiun daŭfenon el Vienne, kiu nomiĝis Guigo, kies avino estis fratino de mia avino kaj li mem estis filo de fratino de la Hungaria reĝo Karolo la Unua. Mi demandis la anĝelon, ĉu li povos konfesi antaŭ la morto. Kaj mi estis treege afliktita.

La anĝelo respondis, dirante:

"Li povos konfesi kaj vivos kelkaj tagojn."

Tiam mi vidis sur la maldekstra alo de la vico stari multajn virojn, vestitajn en blankaj manteloj, kvazaŭ ili estus viroj de granda majesto kaj sankteco kaj ili interparolis reciproke rigardante la batalordon kaj tion, kio estis okazinta; kaj bone mi observis ilin. Tamen mi ne ricevis la gracon demandi, ankaŭ la anĝelo mem ne respondis, kiuj aŭ kiaj estis tiuj viroj de tiom granda digno.

Kaj poste mi estis rapide revenigita sur mian lokon, kiam jam leviĝis la matenruĝo. Tiam venis Tomaso el Villeneuve, kavaliro el la Lieĝa regiono, ĉambelano de mia patro, kaj vekis min dirante:

"Sinjoro, kial vi ne leviĝas, via patro jam preta enseliĝas."

Mi leviĝis kaj estis kvazaŭ rompita kaj tiom malvigla, kvazaŭ post granda vojaĝ penego.

Kaj mi diris al li:

"Kien mi veturu? En ĉi tiu nokto ja tiom mi suferis, ke mi ne scias, kion fari."

Kaj li diris al mi:

"Kio okazis, sinjoro?"

Kaj mi diris al li:

"La daŭfeno mortis; kaj mia patro volas amasigi grandan armeon kaj marŝi por helpi al la daŭfeno, kiu militas kontraŭ la grafo de Savojo. Nia helpo ne utilos al li, ĉar li mortis."

Li mokis min kaj tiutage, kiam ni atingis Parmon, li diris al mia patro, kion mi estis dirinta al li. Tiam mia patro, veniginte min, demandis min, ĉu tio estas vero kaj ĉu mi havis tian vizion? Mi respondis al li:

"Jes, sinjoro, sciu tutcerte, ke la daŭfeno estas morta."

Sed la patro admonante min diris:

"Ne kredu sonĝojn."

Sed al mia patro kaj al la nomita Tomaso mi ne diris komplete ĉion, kiel mi tion vidis, nur tion, ke la daŭfeno mortis. Post kelkaj tagoj venis sendito alportante informon, ke la daŭfeno kolektinte sian armeon venis antaŭ iun burgon 35 de la grafo de Savojo kaj estis trafita per granda sago el arbalesto meze de ĉiuj siaj kavaliroj kaj post kelkaj tagoj, konfesinte, mortis.

La patro aŭdinte tiujn informojn diris:

"Mi tre miras pro tio, ĉar mia filo antaŭdiris al mi lian morton."

Kaj tre miris pri tio li kaj Tomaso, sed neniu poste parolis kun ili pri la afero.

Ĉ A P I T R O VIII.


Reveno de Karolo el Italio en Bohemion. - La trista stato de Bohemio. - Johano Henriko iĝas grafo de Tirolo. - Stranga vizio de Karolo. - Batalo kontraŭ princoj de Silezio. - Kofliktoj pri Pollando. - Alianco kontraŭ Ludoviko.

POSTE mia patro vidante, ke ne sufiĉas rimedoj al li kaj ke li ne povas plu militi kontraŭ la nomitaj sinjoroj el Lombardio, intencis reveni kaj volis transdoni al mi tiujn urbojn kaj la kondukon de la milito. Sed mi rifuzis, kion mi ne povus plenumi kun honoro.

Tiam doninte al mi permeson foriri, li sendis min antaŭe en Bohemion. Kaj kontraktinte armisticon kun miaj malamikoj, mi trairis la teritorion de Mantovo al Verono kaj de tie en la graflandon de Tirolo, kie mi revidis min kun mia frato, nomata Johano, kiun mia patro edzigis al filino de la duko de Karintio kaj grafo de Tirolo. Ĉi tiu duko, bopatro de mia frato, havis antaŭe kiel edzinon fratinon de nia patrino, nomatan Anna, kiel jam supre estis menciite. Post ŝia morto li edziĝis al fratino de la duko de Brunsvikio, kun kiu li havis la menciitan filinon, nomatan Margareta. Kaj kun ŝi li transdonis al mia frato post sia morto la Karintian duklandon kaj graflandon Tirolan; ĉar li ne havis agnatan posteulon.

Kaj tiel estiĝis paco inter li kaj mia patro, ĉar antaŭe ili estis malamikoj, ja mia patro elpelis la saman dukon el Bohemio, kiel pri tio antaŭe estis skribite. Fine mi trairis Bavarion, kie mi renkontiĝis kun mia pli aĝa fratino, nomata Margareta, kiu havis solfilon Johanon kun Henriko, duko de Bavario.

Poste mi atingis Bohemion 36, kie mi ne estis dek unu jarojn. Mi trovis, ke kelkajn jarojn antaŭe mortis mia patrino, nomata Eliza.

Ankoraŭ dum ŝia vivo mia pli juna fratino, nomata Guta, estis sendita en Francion kaj edzinigita al Johano, la unuenaskita filo de la Francia reĝo Filipo, kies fratinon, nomatan Blanka, mi havis kiel edzinon.

La tria kaj la lasta mia fratino, nomata Anna, estis tiutempe ĉe la nomita fratino en Francio. Kaj tiel, kiam mi estis veninta en Bohemion, mi trovis nek la patron, nek la patrinon, nek la fraton, nek la fratinojn, nek iun konaton.

Ankaŭ la ĉeĥan lingvon mi tute forgesis, sed iom post iom mi ellernis ĝin, tiel do mi parolis kaj komprenis kiel ĉiu alia ĉeĥo. Pro dia graco poste mi sciis paroli, skribi kaj legi ne nur ĉeĥe, sed ankaŭ france, itale, germane kaj latine tiel, ke mi posedis tiujn lingvojn same egale.

Tiam mia patro forveturis en la Luksemburgian graflandon pro ia milito, kiun li tie kondukis kontraŭ la duko de Brabanto, li mem kun siaj aliancanoj, nome kun la episkopo de Lieĝo, la markgrafo de Juliŝ, la grafo de Gelder kaj ankoraŭ multaj aliaj, kaj al mi konfidis sian jurisdikcion super Bohemio dum la tempo de sia foresto.

La reĝolandon mi trafis tiom dezertigita, ke mi ne trovis eĉ unu burgon sendependa, kiu ne estus lombardita kun ĉiuj reĝaj bienaroj, tiel ke ne estis loko, kie mi povus loĝi, nur en urbanaj domoj, kiel ĉiu alia urbano.

La Praga kastelo estis tute forlasita, ruinigita kaj detruita, ĉar ekde la tempo de la reĝo Otakaro la Dua ĝi estis disfalinta ĝistere [d]. Sur tiu loko mi igis nove konstrui grandan kaj belan palacon per granda kosto, kiel nun evidentas al ĉiuj preterpasantoj.

En tiu tempo mi venigis mian edzinon, kiu ĝis tiam estis en Luksemburgio 37. Tiu veninte, havis post unu jaro unuenaskitan filinon, nomatan Margareta 38.

Tiutempe donis al mi mia patro markgraflandon Moravion kaj tiun titolon mi uzadis.

Kiam amikaro de noblaj viroj el Bohemio konsciigis al si, ke mi devenas el la antikva familio de la Bohemiaj reĝoj, ĝi ofertis al mi helpon pro amo al mi, por ke mi povu reakiri kastelojn kaj la reĝan bienaron. Tiam mi denove akiris per grandaj kostoj kaj penado la kastelojn: Křivoklát, Týřov, Světlík (Lichtenburg), Litice, Hradec Králové, Písek, Nečtiny, Zbiroh, Tachov, Trutnov en Bohemio; en Moravio Lukov, Telč, Veveří, kastelojn en Olomouc, Brno, Znojmo kaj multajn aliajn bienojn, lombarditajn kaj forrabitajn for de la reĝa krono.

Kaj mi havis multajn kavalirojn pretajn servi al mi kaj la reĝolando prosperis de tago al tago; la komunumo de la bonaj amis min, la malbonaj timis min kaj evitis malbonon. Justeco sufiĉe regis en la reĝolando, kvankam nobeloj plejparte iĝis tiranoj kaj ne timis la reĝon, kiel decis, ĉar la reĝolandon ili dividis inter si.

Kaj tiel mi posedis la regadon super la reĝolando, plibonigante ĝin de tago al tago dum du jaroj.

Tiutempe mi donis mian pli junan fratinon, nomatan Anna, kiel edzinon al Otto 39, la duko de Aŭstrio.

Kaj en tiuj tagoj mortis la duko de Karintio 40, la bopatro de mia frato. Kaj kiam mia frato post lia morto estis ekposedonta la duklandon Karintian kaj la graflandon Tirolan, tiam Ludoviko, kiu faris sin imperiestro, sekrete alianciĝis kun la Aŭstriaj dukoj Albreĥto kaj Otto, por sekrete kaj ruze dividi dominion de mia frato; la sama Ludoviko volis posedi la Tirolan graflandon, la dukoj la duklandon Karintian. Ludoviko ne memoris kaj forgesis la servojn de mia patro, kiujn li faris al li, kiam tiu aspiris pri la imperiestreco, kiel pri tio estas skribite supre.

La Aŭstria duko, kvankam li havis mian fratinon, sekrete konspiris tuj post la morto de la nomita duko Karintia kun la sinjoro el Aufenstein, kiu laŭ volo de la duko estis dekretita reganto de la tuta Karintio, kaj tuj uzurpis kun sia frato Karintion, kiun la menciita sinjoro Aufenstein propravole eldonis al ili kaj transdonis en posedon. Kaj tiel mia frato perdis la duklandon Karintian. Sed la nobeloj el la graflando Tirola ne volis submetiĝi al Ludoviko, kaj restis en submetiĝo al mia frato.

Post ĉi tiuj okazoj mia patro venis en Bohemion41 kaj alkondukis kun si sian edzinon, kiun li prenis kiel reĝinon nomatan Beatrica, filinon de la duko Burbona, el familio de la Franciaj reĝoj; kun ŝi poste li generis la solan filon, nomatan Venceslao.

Tiam malbonaj kaj ruzaj konsilantoj venkis super mi ĉe mia patro, serĉante propran profiton; ili estis ankaŭ Bohemianoj kaj sinjoroj el la graflando Luksemburgia. Alirante al mia patro ili kredigis al li, dirante:

"Sinjoro, gardu vin; via filo havas en la reĝolando multajn kastelojn kaj multajn partianojn; tial se li longe misuzos sian potencon, li elpelos vin, kiam ajn li volos; ĉar li mem estas heredanto de la reĝolando kaj devenas el la familio de la Bohemiaj reĝoj kaj estas tre amata de ĉeĥoj, sed vi estas reĝo alveninta."

Tion ili diradis, serĉante profiton kaj proprajn avantaĝojn, por ke li konfidu al ili kastelojn kaj reĝajn bienojn. Kaj li ekkredis tiomgrade iliajn konsilojn, ke li ekhavis malkonfidon al mi kaj deprenis tial de mi ĉiujn kastelojn kaj la administradon en Bohemio kaj en la markgraflando Moravia. Kaj tiel restis al mi nura titolo de markgrafo Moravia sen kia ajn bazo.

Tiutempe iun tagon mi rajdis el Křivoklát al Prago, por kunveni kun mia patro, kiu estis en Moravio. Mi alrajdis tre malfrue en la Pragan kastelon, en la malnovan burg-grafan domon, kie mi estis loĝanta kelkajn jarojn, dum la granda palaco ne estis finkonstruita. Nokte mi enlitiĝis kaj Bušek el Velhartice, la pli aĝa, antaŭ mi sur alian liton. En la halo estis farita granda fajro, ĉar estis vintra tempo, kaj brulis tie multe da kandeloj, estis do sufiĉe da lumo kaj ĉiuj pordoj kaj fenestroj estis fermitaj.

Kaj kiam mi ekdormis, tiam, mi ne scias kiu, iu estis iranta tra la halo, tiel ke ni ambaŭ vekiĝis. Kaj mi ordonis al la nomita Bušek, ke li leviĝu kaj rigardu, kio ĝi povas esti. Leviĝinte, li ĉirkaŭiris la halon serĉante, sed nenion li vidis kaj ne povis trovi.

Kaj li faris ankoraŭ pli grandan fajron kaj bruligis ankoraŭ pli da kandeloj kaj iris al la pokaloj, kiuj staris plenigitaj de vino sur benkoj. Trinkinte, li metis la pokalon apud iun grandan kandelon, kiu brulis. Trinkinte, denove li kuŝiĝis sur la lito. Mi, vestita en mia mantelo, sidis sur mia lito kaj aŭdis iun trairadi, sed mi vidis neniun. Kaj rigardante tiel kun la nomita Bušek la pokalojn kaj kandelojn, ni ekvidis, ke unu pokalo renversiĝis kaj la sama pokalo estis ĵetita, ni ne scias de kiu, trans la liton de Bušek el unu angulo de la halo al la alia kontraŭ la muron kaj repuŝiĝinte, ĝi falis mezen de la halo.

Ekvidinte tion, ne malmulte ni timiĝis kaj senĉese ni aŭdis iun iradi en la halo, sed ni vidis neniun. Sed poste, signinte nin per sankta kruco en la nomo de Kristo ni dormis ĝis la mateno. Kaj matene leviĝinte, ni trovis la pokalon ĵetita en mezon de la halo, kaj montris tion al niaj proksimuloj, kiam ili matene venis al ni.

En tiu tempo sendis min mia patro kun granda armeo kontraŭ la Silezian dukon, nomatan Bolek, sinjoro de Minsterbergo. Tiu duko estis nek mastro nek vasalo de mia patro kaj de la Bohemia reĝolando. Nome mia patro akiris la urbon Vratislav de sinjoro Henriko la Sepa, la duko de Vratislav, kiu estis sen heredontoj. Kaj tiu duko akceptis donace la landon Kladsko por la daŭro de sia vivo kaj preferis transdoni la nomitajn urbon kaj duklandon al mia patro kaj aneksi por eterne al la Krono de la Bohemia reĝolando, ol postlasi ĝin al sia frato Boleslav, ĉar li vivis rilate al sia frato en reciproka malamikeco.

Kiam mia patro estis transpreninta la posedon de la urbo Vratislav, ĉiuj sileziaj princoj, ankaŭ la princo de Opole, submetis sin al lia regado kaj al la Krono de la Bohemia reĝolando por ĉiam kaj ĝuis ŝirmon kaj protekton de la Bohemiaj reĝoj, esceptante la dukon Silezian, la sinjoron de Svídnice, kaj Bolekon, la sinjoron de Minsterbergo. Lian landon mi dezertigis, kiel estas skribite en la kroniko. Kaj ĝi estis tiom dezertigita, kaj la duko estis devigita per perado de aliaj iĝi vasalo de mia patro kaj de la Krono de la Bohemia reĝolando kiel la aliaj dukoj.

Post kiam mi faris tion, mi ekiris rekte en Hungarion al mia patro, kiun mi trafis en Viŝegrado 42 super Danubo ĉe la reĝo Karolo la Unua. Tiu iam havis la fratinon de mia patro, post ŝia morto li edziĝis al fratino de la Krakovia reĝo Kazimiro, kun ŝi li havis tri filojn: la unuenaskitan Ludovikon, la duenaskitan Andreon kaj la tria estis Stefano.

Kaj tie tiu reĝo Karolo kontraktis pacon inter mia patro kaj la Krakovia reĝo tiel, ke mia patro rezignis la rajton je la Malsupra Pollando, tio estas Gnezna, Kaliŝa ka aliaj malsupraj provincoj de Pollando. La reĝo Krakovia rezignis por si kaj ĉiuj siaj posteuloj la reĝadon en la Malsupra Pollando, por eterne ĉiajn rajtojn en ĉiuj princlandoj de Silezio, Opole kaj Vratislav favore al mia patro kaj la Bohemia reĝolando. Antaŭe estis inter ili konflikto, ĉar mia avo Venceslao la Dua, Bohemia reĝo, okupis la nomitan Malsupran Pollandon kun princlandoj Krakovia kaj Sandomira tial, ĉar li edziĝis al la solfilino de Primislo, reĝo de Malsupra Pollando kaj duko Krakovia kaj Sandomira. Ĉi tiu Primislo testamentis post sia morto al mia avo kaj al la Krono de la Bohemia reĝolando kiel sian reĝolandon, tiel ankaŭ siajn princlandojn por eterna posedo.

Sed Kazimiro, la supre menciita, estis parenco de la patro de tiu sinjorino kaj deklaris, ke li rajtas la reĝolandon de Malsupra Pollando, asertante, ke virino ne povas esti heredantino de reĝolando. Kaj tial daŭris milito delongtempe inter la Bohemiaj reĝoj kaj Kazimiro kaj iam lia patro, nomata Vladislao, reĝo de Krakovio kaj de Malsupra Pollando. Kaj nun la milito estis finita fare de la nomita Hungaria reĝo. Tiu tial poste alianciĝis kaj promesis helpon al mia patro kontraŭ la Aŭstria duko, kiu forprenis de mia frato la duklandon Karintian, kaj kontraŭ la supre nomita Ludoviko. En la alianco do estis: mia patro, la reĝo de Hungario kaj la duko de Bavario, kiu havis mian fratinon kiel edzinon.

En tiu tempo sendis min mia patro en la Tirolan graflandon, por ke mi zorgu pri ĝi, ankaŭ pri mia frato kun lia edzino, kiuj ankoraŭ ne estis plenaĝaj. Tien veninte mi transprenis la oficojn konfiditajn al mi de nia patro kaj mi estis allasita al la regnestrado super tiu lando de la enlanda nobelaro de ĉi tiu graflando.

Ĉ A P I T R O IX.


Bataloj kontraŭ Ludoviko kaj kontraŭ dukoj de Aŭstrio. - Ekspedicio al Litovio. - Aventuro de Karolo survoje al Italio.
POST IOM DA TEMPO en la tago sekvanta post Pasko 43 ni kolektis armeon de la Tirola graflando kaj invadis en la valon de Puster en la diocezo de Brikseno kontraŭ la grafo de Gorizio kaj konkeris la burgon Lambrechtsberg. Kaj ni plu marŝis kontraŭ la menciitan grafon kaj dezertigis liajn landojn ĝis la montpasejo nomata Lienz. Kaj ni bivakis kun la armeo dum tri semajnoj dezertigante, ĉar la grafo estis aliancano de la Aŭstriaj dukoj, niaj malamikoj.

Postmorgaŭ, post la tago de sankta Georgo Martiro, mia patro forpelis Otton, la Aŭstrian dukon, trans Danubon kaj okupis plurajn kastelojn en Aŭstrio. Sed Ludoviko, kiu estis proklamanta sin imperiestro, helpadis al la dukoj de Aŭstrio kaj kune kun li la tuta Germanio kaj regnestroj de Lombardiaj urboj, ĉefe Mastino della Scala, regnestro super Verono, Viĉenco, Padovo, Treviso, Brescia kaj urboj Parmo kaj Lucca. Ĉi ĉiuj atakis nin kaj la graflandon Tirolan per sia tuta potenco, tiel ke la urbo Trento kaj la tuta valo de Adiĝo estis en granda danĝero fare de Lombardianoj. Al Inn valo minacis grandaj danĝeroj kiel de Ŝvaboj tiel de Bavaroj, do la tuta graflando Tirola estis en granda danĝero preskaŭ de ĉiuj flankoj.

Tiutempe mi instalis Nikolaon, naskdevene el Brno, kiel mian kancelieron, episkopon Tridentinan kaj Briksenan Mateon, kapelanon de mia frato, ĉar tiam ambaŭ episkopecoj estis vakaj.

Tiun someron, Ludoviko, proklamanta sin imperiestro, kondukis grandan armeon kun ĉiuj Germaniaj princoj kontraŭ Henrikon, la dukon de Bavario, mian bofraton, kiu tiam estis mia partiano. La Aŭstria duko venis helpi al la sama Ludoviko trans Passau; kiam mia patro venis helpi al la nomita duko, li ekbivakis apud ia rivero proksime al Landau.

Tiam proksimiĝis Ludoviko kun la Aŭstria duko kaj aliaj frunte de granda armeo. Sed ĉar la rivero malebligis al ili transiron, ili dezertigis dum tempo de unu monato Bavarion; kvankam la armeo de Henriko estis malpli granda, tamen la nomita Ludoviko kun la Aŭstria duko revenis senrezulte hejmen.

Tiutempe ni volis marŝi por helpi al mia patro kaj la nomita bofrato el la Tirola graflando kun granda nombro da infanteria kaj kavaleria popolo, sed ni ne povis trapasi Kufŝtejnon, kie estis filo de Ludoviko 44; tiun mi tiel longe sieĝis, dum la nomitaj princoj batalis kontraŭ si. Kaj kiam ili disiris, mi revenis en Tirolon.

Poste ĉirkaŭ la festotago de sankta Mikaelo estis interkonsentita paco inter mia patro kaj la Aŭstria duko tiel, ke la Aŭstria duko redonis la urbon Znojmo, kiun nia patro estis dote doninta al li kun sia filino, kaj donis al mia patro grandan sumon kaj al mia frato por la Tirola graflando kelkajn burgojn ĉe la rivero Dravo; la Karintian duklandon li povis lasi al si.

Poste la saman vintron ni marŝis kun mia patro en Prusion kontraŭ Litovojn. Kaj kun ni estis grafoj: juna Vilhelmo Nederlanda, sinjoro Adolfo el Berg, juna Teodoriko el Looz kaj multaj aliaj grafoj kaj baronoj 45. Sed la vintro estis tiom modera, ke ne estis glacio; tial ni ne povis iri kontraŭ Litovojn kaj ni revenis, ĉiu en sian hejmon.

Kiam estiĝis inter Lombardianoj granda milito, pri kiu ni estis okupataj pli frue, antaŭ ol ni forlasis Tirolon, kaj nome pro la alianco, kiun intertraktis Venecianoj, Florencanoj, Milananoj, Feraranoj, Mantovanoj, Bolonjanoj kaj multaj aliaj kontraŭ Mastino della Scala, regnestro de Verono kaj Padovo, kiu estis nia malamiko, kiel supre estas citite, ni iris tiutempe trans Moravion en Aŭstrion, volante atingi Lombardion, sed la Aŭstria duko ne volis doni al ni protektan akompanantaron. Tiam surŝipiginte nin, ni venis al la Hungaria reĝo, kiu donis al ni akompanantaron el la urbo Buda tra Hungario, Kroatio kaj Dalmatio ĝis la urbo Senje sur marbordo, de kie ni eknavigis sur la maro.

Kiam Veneciaj kapitanoj eksciis tion, ili volis nin kapti, kvankam ni estis iliaj amikoj. Tial ili ĉirkaŭis nian ŝipon per siaj ŝipoj, tiel, ke ĝi neniel povis eskapi. Kaj kiam la naŭan tagon ni alŝipis al ilia urbo Grado, mi obeis la konsilon de Bartolomeo el Krk kaj Senje, kiu estis kun ni sur la ŝipo, kaj mi ordonis, ke la niaj diru al ili:

"Jen, sinjoroj, ni scias, ke el viaj manoj neniel ni povas eskapi, volu antaŭe sendi en la urbon kaj interkonsenti, kiel vi volas akcepti nin en la urbo."

Kaj dum ili parolis kun ili per belaj vortoj, mi mallevis min tra ŝippordeto en etan fiŝistan barkon kun la nomita Bartolomeo kaj Johano de Lipá. Kaj estante kovritaj per sakoj kaj retoj, ni pasis inter iliaj ŝipoj kaj albordiĝis inter junkaro.

Kaj tiel eskapinte el iliaj manoj, ni piediris ĝis Akvileo. Ili kaptinte nian ŝipon kun la tuta sekvantaro, tenis ĝin kelkajn tagojn en kaptiteco kaj poste ĝin liberlasis.

Kaj kiam ni estis en Akvileo, ni igis nin ekkoni al nia gastiganto, kaj tiu tuj sciigis la urbestraron kaj urbanoj informis pri tio eĉ la patriarkon. La patriarko 46 tuj alveturis en la urbon kaj akceptis min kun granda honoro kaj en procesio de la pastraro kaj homoj kaj dum sonegado de sonoriloj li enkondukis min en sian palacon.

Kiam mia servistaro revenis el la kaptiteco, li gastigis min kun grandaj honoroj dum kvar semajnoj en sia lando, firme amikiĝis kun mi kaj donis al mi sekvantaron tra la valo Kadora ĝis la Tirola graflando, kie tiam mi regnestris anstataŭ mia frato, kiu estis malgranda knabo.

Ĉ A P I T R O X.


Itala alianco kontraŭ Mastina della Scala. - Malfacila marŝado de Karolo el Tirolo al Lombardio. - Konkero de Belluno kaj Feltre. - Foriro el Italio. - Invado de lokustoj.

EN JUNIO sieĝis poste Venecianoj, Florencanoj, Milananoj, Mantovanoj, Feraranoj kaj aliaj iliaj aliancanoj la urbon Padovon per grandega armeo, nombranta proksimume dek mil armitajn kavalerianojn kaj nekalkuleblan nombron da infanterianoj kaj ia parto de ilia armeo sieĝis ankaŭ la urbon Feltre kun episkopo el Feltre, kun Siccono el Caldonazza, kun grafoj el Ceneda, sinjoroj el Camina.

Kaj ili tenis longe en sieĝado kun kvincent kavalerianoj kaj multegaj infanterianoj la urbojn Padovo kaj Feltre, kiuj estis submetitaj al la regado de Mastina della Scala, mastro de Verono kaj aliaj urboj, supre nomitaj; kaj Venecianoj jam konkeris la urbojn Conegliana, Serravalle kaj Bassanon, apartenantajn sub la regadon de Mastina kaj ankaŭ al la grafo de Collalto, la vicestro en Treviso, kaj multaj aliaj ekribelis kontraŭ la nomita Mastino kaj partiis kun Venecianoj.

Tiam iu urbano de la urbo Belluno, nomata Endrighetto de Bongajo, timante, ke la urbo Feltre venos en la manojn de Venecianoj, kiujn li speciale malamis, kaj vidante la urbon sieĝatan de ĉiuj flankoj, pripensis tion, ke Jakobo de Avoscano donis sin kun siaj burgoj, Buchenstein kaj aliaj, kaj kun kelkaj montaranoj apartenantaj sub la regadon de Belluno, sub mian protekton, kaj akceptinte lian konsilon, li venis al mi, kiam mi estis en Parmo, sen scio de ambaŭ partioj, kiel de Veronanoj, tiel de Venecianoj, sekrete, por ke sciiĝu pri tio nek Venecianoj, nek la reganto de Verono, ĉar li agis kontraŭ li.

Li diris al mi:

"Se vi kapablos venki kaj forpeli la malamikojn de urbo Feltre, mi volas malfermi al vi unu pordegon de la urbo, ĉar prefere mi dezirus la urbon al vi, ol al kiu ajn alia."

Aŭskultinte lian parolon, mi difinis al li certan tagon, kiam mi volis sekrete veni.

Ĉar mi devis singarde kolekti la armeon, mi kunvokis multajn nobelojn por turniro de du kavaliroj el la teritorio de Neumarkt super Adiĝo sub la preteksto, por povi ŝirmi ilin en duelo, se iliaj amikoj kaŭzus ian malpacon; tiel neniu estis sciiĝonta, kial mi kolektas armeon, nome por sekrete almarŝi al la urbo Feltre.

La venkinton, kiu mortigis la alian kaj en la menciita duelo atingis triumfon kaj venkis, mi zonis per milita glavo. Kiam ĉio ĉi okazis, mi postulis la ĉeestantan armeon, ke ĝi ekiru kun mi, al neniu dirinte, kien ni intencas iri. Ili tre volonte ekiris kun mi kaj rajdis kun mi tra la valo Fleim la tutan nokton. La alian tagon mi rajdis tra dezertaj montoj, direktantaj al Castrozza, kie ne estas vojo por rajdantoj.

Kaj kiam ni alrajdis al la arbaro, kiu estas inter Castrozza kaj Primiero, mi ne povis avanci pro elradikigitaj arboj; kaj mia armeo tial perdis esperon. Tiam mi kun kelkaj piedirantoj serĉis vojon sur montdeklivoj kaj padoj delongtempe detruitaj, ĝis ni trapasis arbaron; la gardantoj de la arbaro jam antaŭlonge foriris, ĉar la suno jam subiris kaj ili neniel timis kaj ne antaŭvidis, ke tie de iu povus minaci ia danĝero.

Kaj tiel mi malfermis al mi vojon en la montoj. En akompano de tiuj kavaliroj mi venis al la burgo Primiero, kiu ankaŭ estis sieĝata de Venecianoj kaj forpelinte la malamikojn, mi ekregis ĝin. Tiuj, veninte al siaj aliancanoj, bivakantaj antaŭ la urbo Feltre, diris, ke almarŝis kontraŭ ilin granda armeo, pri kiu ili ne sciis, kies ĝi estas. Tiuj, aŭdinte tion, retiriĝis nokte de la urbo.

Forlasinte la sekvan tagon la burgon Primiero, ni marŝis al Agorda kaj el Agorda ni rapide marŝis al la urbo Belluno. Kaj antaŭe mi sendis al Endrighetti, kun kiu ni estis interkonsentitaj, ke tio estas ni kaj estas proksime al la urbo kun armeo. Tiu tuj alpaŝis al la pliaĝuloj kaj administrantoj de la urbo kaj diris al ili, ke senditoj venis anonci al ili, ke grafoj de Chieromonte, aliancanoj de Mastina della Scala, ilia mastro, venis kun granda armeo helpi al ili, forpelinte la malamikojn.

Ili ĝoje malfermis la pordegojn, opiniante nin amikoj. Kaj mi enpaŝis en la pordegojn de la urbo je la tago de sankta Prokopio, la kvaran tagon de monato julio. Kaj kiam ĉiuj eniris, mi disvolvis la flagojn de la Bohemia reĝolando kaj de la Tirola graflando. Ili vidante malamikojn, pro mirego ne sciis, kion fari, ĉar ili ne povis rezisti nian potencon. Kaj tiel ni kun helpo de Dio okupis la urbon. La burgo kontraŭstaris ankoraŭ kelkajn tagojn; sed kiam mi minacis al la enestantoj de la burgo, ili transdonis ĝin en niajn manojn.

Poste ni bivakis kun la armeo antaŭ la urbo Feltre. Kaj ĉar la regnestro de Verono tiam estis okupata batalante kontraŭ Venecianoj kaj ili kontraŭ li, tial ili tute ne povis malutili al mi nek al mia armeo, male, ambaŭ partioj traktis kun mi, dezirante alvoki helpon de mi. Kaj sieĝinte la urbon Feltre dum ses semajnoj, mi faris kontrakton kun Venecianoj 47. Ili devoligis sin tiel, ke ili helpos al mi per ĉia sia potenco en la milito kontraŭ Mastino della Scala. Kaj ili sendis al mi je sia kosto sepcent pezajn kavalerianojn kaj multajn infanterianojn.

Mi, liberlasinte mian fraton, rajdis kun la armeo al Venecio 48, kie ni estis akceptitaj kun granda gloro kaj regalataj kun granda estimo. Ni konfirmis reciprokan aliancon kaj reveninte de tie ni konkeris la urbon Feltre per malsatigo 49. Ankaŭ la Karariaj vicregantoj en Padovo interkonsentiĝis kun mi, ekregis Padovon kaj kaptis Alberton, la pli aĝan fraton de Mastina, kiun ili transdonis en kaptitecon de Venecianoj. Kaj restante miaj regatoj, ili tenis Padovon en sia potenco.

Mi, liberlasante miajn servantojn, nomumis en la urboj kaj burgoj Feltre kaj Belluno kiel kapitanojn: en Feltre Folkmaron de Burgstall, nobelon el la Tirola graflando, en Belluno Endrighetton de Bongajo; kiel komandanton en la milito kontraŭ la Veronanoj Johanon el Lipá, kiu estinte sep tagojn kapitano, mortis; en lian postenon mi nomumis sinjoron Zbyněk Zajíc.

Kaj tiel reveninte en la Tirolan graflandon mi veturis en Inn valon kaj de tie en la Bohemian reĝolandon kaj paciĝis kun la Aŭstriaj dukoj 50; ĉar antaŭe ni ne estis amikoj.

Tiuvintre dum karnavalo mi fianĉinigis mian plej aĝan fratinon Margareta al Ludoviko, la unuenaskita filo de Karolo, Hungaria reĝo, kaj kun li mi faris aliancon por agreso kaj rezisto. Poste, kiam foje mia bofrato invitis min por morgaŭa festeno, vekis min el dormo ĉe la sunleviĝo iu el la kavaliroj, dirante:

"Sinjoro, leviĝu, komenciĝas la lasta juĝo, ĉar la tuta mondo estas plena de lokustoj."

Tiam leviĝinte mi surĉevaliĝis kaj rapide rajdis, volante vidi, kie estas ilia fino; mi alrajdis ĝis Pulkavo, sep mejlojn laŭlonge, ĝis tie ili etendiĝis. Kiel larĝen ili etendiĝis, ni ne povis konstati. Ilia voĉo similis al muĝado, iliaj flugiloj estis kvazaŭ surskribitaj de nigraj literoj kaj da ili estis tiom dense kiom da neĝo, ke pro ili la suno ne estis videbla. El ili eliĝis granda fetoro. Poste ili dividiĝis, pluraj direkte al Bavario, aliaj al Frankonio, aliaj al Lombardio kaj la aliaj tien kaj reen tra la tuta lando. Ili estis tiom fekundaj, ke du dum unu nokto generis dudek idojn kaj eĉ pli; ili estis malgrandaj, sed kreskis rapide. Ili aperadis ankoraŭ en la tria jaro [e].

Tiutempe mortis dum du monatoj mia fratino 51 kaj mia bofrato, la Aŭstria duko, kiun mi ekde tempo de mia vizito ne plu ekvidis.

Ĉ A P I T R O XI.


En sonĝo Karolo meditas pri la evangelio de sankta Mateo.

KIAM POSTE mi venis en Bohemion, okazis, ke mi alvenis el Stará Boleslav al Toušen; kiam mi estis ekdormonta, prezentiĝis al mi forta meditado pri la vortoj de la evangelio: "La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro," [34] ktp., kiuj estas legataj je la tago de sankta Ludmila. Kaj ekmeditinte en la sonĝo pri ili, mi ekzegezis ilin. Vekiĝinte mi havis en memoro ankoraŭ la unuan parton de la evangelio kaj tiel kun Dihelpo kaj graco mi finis la ekzegezon, kiu komenciĝas: "La regno de la ĉielo similas," ktp.

Fratoj! La enhavon de la sanktaj evangelioj scias neniu plene ekspliki, ĉar ilia senco estas tiom profunda, ke neniu povas la majestecon de iliaj veroj trafi kaj ilian signifon kontentige esprimi. Pri tio diras sankta Paŭlo en la letero:

"Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj liaj vojoj." [35] Kaj la sama: "Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aŭ kiu estis Lia konsilanto?" [36] Tial, laŭ kiom estis donite al mi desupre pro Digraco, de kiu "ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre," [37] kiel skribas Jakobo en sia letero, mi volas al vi skribi ion por ekkompreno de la sankta evangelio kaj mi petas vin, plej karaj, ke vi akceptu tion frate kaj kun sincero de pura koro pri tio meditu.

Certe vi aŭdis, karaj, ke Mateo komparas en ĉi tiu parabolo la ĉielan regnon al trezoro kaŝita en kampo, per tiu trezoro estas fakte opiniata la Sankta Spirito, kiun oni trovas pro la amo kaj graco de Jesuo Kristo, ĉar li promesis lin al siaj fidelaj laŭ evangelio de Johano, dirante:



"Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; tiu estas la Spirito de la vero." [38]

La kampo aŭ tero, en kiu la trezoro troviĝas, estas opiniata la homa koro, kien oni semas agojn bonajn kaj malbonajn, kiuj fine alportas al la animo fruktojn laŭ tio, kiel oni ilin tie semadis; tion atestas sankta Luko dirante:



"Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, aŭdinte la vorton, konservas ĝin, kaj kun pacienco donas frukton." [39]

Tiu trezoro certe estas kaŝita antaŭ pekuloj kaj homoj malindaj, kiuj volas havi nek konon nek pentofari kaj tiel ili perdas la okulojn de la dia graco, ke estante blindigitaj ne povas trovi tiun trezoron. Pri ili diras profeto:



"Okulojn ili havas, sed ne vidas." [40]

Sed homo vere pentanta trovos la trezoron de la graco de Jesuo Kristo, kiel jam supre estis dirite, ĉar laŭ la vortoj de psalmisto " koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas", [41] sed per sia abunda mizerikordo ĉiam ĝin konsolos kaj helpos al ĝi, kiel oni legas en la psalmo:



"Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro." [42]

Kiam poste homo pentanta trovas tiun trezoron kaj kaŝas ĝin en sia koro, viglante, timante pri ĝi kaj gardante ĝin, por ke satano, nia antagonisto, kiu, kiel diras Petro, "ĉirkaŭiras, serĉante, kiun li povus forgluti," [43] ne forprenu la trezoron el lia koro.

Laŭ tio ni povas kompreni tion, kio estas legata en la evangelio laŭ sankta Mateo:

"Ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra." [44]

Sed memorindas, ke "pro ĝojo li iras," [45] kio signifas la hastadon, ĉar ni devas hasti al bonaj agoj. Ĉar en la evangelio laŭ sankta Luko estas dirite:



"Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo kaj alkonduku ĉi tien la malriĉulojn kaj kriplulojn kaj lamulojn." [46]

Plue oni rakontas en la citita parabolo, ke tiu homo, trovinte la trezoron, "iris kaj vendis ĉion, kion li posedis," [47] nome siajn pekojn, rezignaciinte la malbonajn agojn.

Al tio rilatas, kio estas skribite en la evangelio laŭ Luko pri Mateo: "Kaj li forlasis ĉion" [48] kaj ankaŭ: "Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn, ne povas esti mia disĉiplo." [49]

Kaj ĉi tiu vendo kaj rezigno okazu sur foirplaco, sed ne sur ĉiu, sed sur la placo de la konscienco, tio estas per pura konfeso kaj plena pentado, kaj antaŭ pastro, de Dio por tio difinita, laŭ instruo de Kristo: "Iru, kaj montru vin al la pastroj." [50]

Al tio instigas nin ankaŭ Jakobo en sia letero dirante: "Konfesu do viajn pekojn unu al la alia." [51] Por la malbonaj agoj, kiujn li vendis kaj rezignis ilin, li estas akceptonta bonajn agojn kaj posedon de tiu kampo, nome koron, kiun li konservadu en la amo kaj pacienco kaj en ĝi kaŝu la diritan trezoron.

Kaj se li eltenos ĝis la fino, li tenos la trezoron en la ĉiela regno por eterne laŭ la vortoj de Mateo: "Provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo, nek rusto konsumas." [52]

Ĉ A P I T R O XII.
Karolo ankoraŭ meditas.
"LA REGNO de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin." [53]

Al ĉi tiu parabolo unue necesas rememorigi, ke perlo estas juvelŝtono tute pura, de hela koloro kaj sen ia ajn makulo, kaj tial en ĉi tiu parabolo tutrajte povas esti metafore komparata al ĝi la dia leĝo, enhavanta multajn bonajn, purajn, helajn kaj senmakulajn agojn. Tiu homo komercisto, pri kiu parolas la evangeliisto, estas proprasence la homo mem, vagiranta sur vojoj de ĉi tiu mondo kaj estante ŝarĝita de diversaj laboroj kaj de multaj senĉesaj mizeroj kaj ĉiutagaj zorgoj, kaj kiel oni legas en libro de Ijobo, "li forkuras kiel ombro kaj ne restas." [54]

Kaj tial ĝuste li estas nomata komercisto kaj estas komparata al homo komercisto, kiu senĉese serĉante, estu iradanta kaj iradante serĉu, por trovi la multvaloran perlon, nome leĝon de la Sinjoro, kiun, se li tiel serĉos kaj irados, certe trovos, kiel diras Luko en sia evangelio: "Serĉu, kaj vi trovos." [55]

Kiam poste homo tiel serĉante trovos en ĉi tiu mondo la dian leĝon, en kiu, kiel antaŭe estis dirite, estas multaj bonaj, puraj, klaraj kaj senmakulaj agoj, ankaŭ virtaj: tiam rajte ni povas kompari lin al la multvalora perlo, kiun tiu homo trovis kaj foririnte vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis la perlon [56], kiu estas ĝuste nomata multvalora. Ĉar nenio estas pli multvalora kaj granda en ĉi tiu mondo, ol laŭ la diordono fervore liajn ordonojn konservadi, ĉar ili estas enhavataj en tiu leĝo.

Tion instruas al ni laŭ diordono Johano en la evangelio, dirante: "Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn." [57]

Observante la ordonojn li servos al Dio kaj tial poste ankaŭ li reĝos kun li.

Kaj tiel eblas kompreni tion, kion diras Aŭgusteno: "Servi al Dio signifas reĝi." [58] Kaj la sama: "Kiu observas la dian leĝon kaj diordonojn enhavatajn en la dia leĝo, servas al Dio kaj kun li kune reĝos." [59]

Tio, kion oni plue diras en la parabolo, ke tiu homo "foriris kaj vendis ĉion, kion li posedis kaj aĉetis la perlon," [60] signifas nome la paseman vivon, dum kiu nun ni laboras kaj vivas. Kaj dum ĝi tiu homo de tag' al tago alvenas kaj foriras kaj ĉiutage pli proksimiĝas al morto; tial en ĉi tiu vivo li vendu ĉion, kion li havas: pekojn kaj ĉiujn mondajn avidojn kaj korpajn pasiojn, mildigu sin per abstinado kaj aliaj bonaj agoj. Por ili li aĉetu la dian leĝon, kiu estas tiu multvalora perlo, kaj se li ĝin bone gardos, irante tiel la ĝustan vojon, certe li estos feliĉega.

Ĉar en psalmo estas dirite: "Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo." [61]

Kaj tiel feliĉega, senmakula kaj pura li venos en pordegon de la ĉiela regno. Kaj ĉi tiu pordego, kiu la tuta estas el multvaloraj perloj, tuj per potenco de la perlo, tio estas de la dia leĝo, apertiĝos kaj tiam li ekvidos potencon de la perlo, kiu estas el la pordegoj de la sankta urbo Jerusalemo, kiam tra ĝi li eniros en tiun sanktan urbon; pri ĝi kaj ĝiaj pordegoj parolas Johano en la Apokalipso dirante: "Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, ĉiu el la pordegoj estis el unu perlo." [62]


Ĉ A P I T R O XIII.


Daŭrigo de la meditoj
"LA REGNO de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita en la maron kaj kolektis fiŝojn el ĉiu speco." [63]

Sub la reto ni komprenu la vorton de Dio, kiu estis sendita pere de la apostoloj, kiam estis ordonite al ili laŭ la evangelio de Marko:



"Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo." [64]

Poste ĝi estis malsuprenigita de ili en la maron, tio estas en ĉi tiun mondon, tial estis dirite eksplicite al ili: "iru en la tutan mondon," kiu tutcerte estas ĉi tie prezentata figure kaj tute konvene per maro. Ĉar same kiel la maro neniam ripozas, sed konstante tajde moviĝas kaj navigistojn sur siaj ondoj skuegas tien kaj reen kaj per ŝtormoj timigas ilin, tiel same la mondo pro sennombraj movoj senĉese moviĝas kaj tiujn, kiuj sur ĝi estas skuegataj, per siaj insidoj kaj preparitaj danĝeroj senĉese maltrankviligas kaj endanĝerigas.

Estinte trafita de tiaj danĝeroj sur la ŝtorma maro, profeto vokas al la Sinjoro: "Savu min, ho Dio, ĉar la akvoj venis ĝis mia animo." [65] Kaj plue: "Ne fortiru min fluo de la akvo, ne englutu min profundo, kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon." [66]

Tio estas la danĝeroj de ĉi tiu mondo. Ĉar estas eksterdube, ke la profeto volis komprenigi per la ŝtormo danĝeron kaj per la maro la mondon. Fiŝojn oni komprenu kiel la homojn de ĉi tiu mondo.

Tial estas dirite en la evangelio laŭ Mateo: "Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj." [67] Kaj alie laŭ la evangelio de Luko diris la Sinjoro al Petro: "Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj." [68]

Supre estas dirite: "fiŝojn el ĉiu speco," [69] tio estas homojn "ariĝintajn," ĉar la reto estas la vorto de Dio, kiu arigas kaj entenas ĉiujn homojn, de kia ajn gento, stato kaj okupo. Ĝi ne estis sendita nur al judoj, sed ankaŭ al paganoj, kaj nome egale al ĉiuj, kiel oni povas legi en la Agoj de la apostoloj. [70]

Ĝi estis sendita pere de la apostoloj, pri kiuj estas dirite en la psalmo: "Tra la tuta mondo iras ilia ordono," [71] ktp., kaj pro Sankta Spirito, kiu, laŭ diro de saĝulo "plenigis la teran mondon," [72] ankaŭ pro nia Savinto, kiu tiajn vortojn persone kaj pro nia savo en la mondo semadis kaj vastigis kaj tial laŭ la evangelio de Johano li diras: "Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon, sed nun ili ne havas pretekston por sia peko." [73]

Sed ĉi tiu vorto estas plenumota kaj tial plue estas dirite: "kiun (la reton), kiam ĝi pleniĝis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidiĝinte ili kolektis." [74]

Kaj plenigita estos ĉi tiu reto aŭ la vorto, ĝis ĉio, kio per ĉi tiu vorto per la buŝo de la Sinjoro kaj liaj sanktuloj estis dirite, plene kaj fakte plenumiĝos.

Ĉar laŭ la evangelio de Mateo oni legas: "Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos." [75]

Kaj jene estas dirite en la evangelio laŭ Luko: "La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos." [76]

Kiam poste tiu reto aŭ la vorto de Dio plenumiĝos, tiam same tuj plenumiĝos la nombro de sanktuloj en la vorto de Dio kaj de la malbonaj pro la vorto de Dio, kiel vidis Johano en la Apokalipso kaj parabole diris:



"Mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis; kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: 'Ĝis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne juĝas kaj ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la tero?' Kaj estis donita al ĉiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraŭ kelkan tempon, ĝis ankaŭ iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumiĝos." [77]

Post pleniĝo de la reto aŭ de la vorto de Dio kaj plennombro de la anticipe nomitaj okazos la lasta tago, la tago de la lasta juĝo, kiel la evangeliisto diras en la vortoj antaŭe cititaj, dirante: "Tiel estos en la fino de la mondaĝo" [78] ktp.

Kaj tiam ĉe la lasta juĝo estos eltirita la reto plenigita, ĉar estas dirite: "Suprentirinte." [79] Kaj la samaj ĝin eltiros, kiuj ĝin malsuprenigis, nome la apostoloj.

Kaj tiuj eltiros la reton, aŭ la vorton de Dio, prisemintaj nin ankaŭ kun kampo kaj fruktsemoj, kaj eltiros ĝin plenan aŭ plenigitan, nome de la bonaj kaj malbonaj, tio estas de tiuj, ĉe kiuj la vorto de Dio alportis bonan frukton kaj de tiuj, ĉe kiuj ĝi mise ekĝermis, kiel oni legas en la evangelio laŭ Luko:



"Kio estas semata, tio estos rikoltata." [80] kaj en la psalmo: "Kiuj semas kun larmoj, tiuj rikoltos kun kanto." [81] Kaj ĉar ili semis en nin, ankaŭ el ni ili falĉos kaj rikoltos.

Kaj ili eltiros nin per kvar ŝnuroj, kiuj estas alligitaj al la reto, same kiel al la reto materia, kiu same estas eltirata per kvar ŝnuroj. Nome ĉe ĉiu reto estas kvar ŝnuroj, du streĉitaj super la akvo, kaj du malsupraj naĝantaj en akvo, kaj la du malsupraj konformas al la du supraj, do la ŝnuro, kiu estas dekstre malsupre, respondas al tiu, kiu estas dekstre supre, kaj la maldekstra sube al tiu, kiu estas maldekstre supre.

Tiel same estas ankaŭ ĉe la reto spirita, ĉe kiu estas same kvar ŝnuroj, per kiuj ĉiuj estas tirataj, nome du naĝantaj supre, kaj tiuj estas de Dio, nome graco kaj forto; kaj du naĝantaj malsupre, kiuj estas de ni, nome amo kaj malamo.

Al la unua ŝnuro supra, nome dia graco, konformas la unua suba, nome la amo, kaj per tiuj du la bonaj estas tirataj.

Pri la unua diras la Sinjoro: "Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin," [82] nome per sia graco.

Pri la dua simile oni diras en la evangelio laŭ Johano: "Se iu min amas, mia Patro lin amos" "kaj ni venos al li kvazaŭ altirataj en la graco kaj amo, kaj faros loĝon kun li." [83]

Kaj pri la du ŝnuroj ni komprenu, kion diras la psalmisto: "La ŝnuroj falis por mi sur lokoj gajaj." [84]

Ankaŭ al la dua ŝnuro supra, nome forto, estas konforma la dua malsupra, tio estas malamo, kaj per tiuj estas tirataj ĉiuj malbonaj homoj. Ĉar, "kiu faradas malbonon, malamas la lumon," [85] kiel estas dirite en la evangelio laŭ Johano: kaj por tiuj necesas pli da forto de Dio ol por la unuaj. Ĉar la unuaj venos al la lasta juĝo memvole, esperante rekompencon.

Sed la aliaj fuĝos antaŭ la lasta juĝo, timante la eternan punon kaj kaŝiĝos en grotoj kaj montaraj rokoj, kaj diros al la montoj kaj rokoj:

"Falu sur nin, kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la Ŝafido," kiam venos "la granda tago de ilia kolero" kaj "kiu povas stari?", kiel oni legas en la Apokalipso [86].

Kaj tial por ili necesos forto, por ke ili povu esti tirataj eĉ kontraŭ sia volo.

Pri la unua ŝnuro, nome la forto, ni komprenu, kion diras la apostolo: "Poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn," tio estas per forto de Dio, "por renkonti la Sinjoron en la aero." [87]

Kaj kion la Savinto diras en la evangelio: "Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.", [88] tio estas per forto.

Kaj pri la dua oni legas en la Reĝa Libro: "Mi etendos super Jerusalem la mezurŝnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Aĥab." [89]

Pri ambaŭ diras la psalmisto: "Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis." [90]

Kaj tiel ĉiuj estos eltiritaj de la apostoloj en la reto.

Ĉar kiel diras apostolo: "Ni ĉiuj staros antaŭ la tribunala seĝo de Dio, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo." [91]

Kaj ili eltiros nin sur bordon, tio estas antaŭ la juĝan tronon de Dio ĉiopova, kiu konvene estas komparata al bordo.[92]

Ĉar same kiel bordo estas la celo de navigantoj, tiel ankaŭ la sama juĝa trono estas la celo kaj fino de ĉiuj ŝanceliĝantaj en ĉi tiu mondo.

Kiam oni eltiros nin, tiam sidos la apostoloj laŭ la bordo, tio estas laŭ la juĝa trono, kiel estis supre dirite kaj kiel diras la Savinto en la evangelio:

"Kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael." [93]

Kaj ili elektos por nia Sinjoro verdiktante la bonajn por destino, tio estas ili destinos ilin "al eternaj tendoj," [94] kie estas paco kaj ĝojo, laŭ la ĝusta juĝo.

La malbonajn ili sendos for, tio estas kondamnos ilin en la eternan fajron [95], kie estas "la plorado kaj la grincado de dentoj." [96]

Tio okazos per vorto de la Sinjoro, kiam li diros al la bonaj: "Venu, vi benataj de mia patro, heredu la regnon" [97], ktp.

Al la malbonaj li poste diros: "For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron," [98] kiel oni legas en la evangelio laŭ Mateo.

Post fino de la juĝo tuj anĝeloj kiel servantoj kaj plenumantoj de la diritaj verdiktoj, apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, kaj ĵetos ilin en la fajran fornon [99], kiel plue estas dirite en la vortoj de la citita evangelio.

Ĉar ili estas servantoj de la vorto de Dio, kiel pri ili diras la psalmisto:

"Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, kiuj plenumas Lian vorton, por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto. Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon." [100]

Post ĉi tiuj vortoj plu sekvas: "Ĉu vi komprenis ĉion tion?" Ili diros al li: "Jes, Sinjoro." [101]

Jen la vortoj demandaj. Ĉar, kiam la Sinjoro diris al siaj disĉiploj la cititajn tri parabolojn, li demandis ilin per la jenaj vortoj: "Ĉu vi komprenis ĉion tion?"

Kaj li demandis ilin ne tial, ĉar li dubus, ĉu ili komprenis tion, ĉar "ĉion li scias antaŭ ol ĝi okazos," sed por ke li per la demando levu ilian intelekton pli alten por ekkono de si, kio estas klare demonstrita je persono de Petro en la evangelio de Mateo; nome, kiam la demandon: "Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?" [102] li respondis: "Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio." [103]

Tuj la Sinjoro diris: "Ne karno kaj sango malkaŝis tion al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo." [104]

Jen, kiel per ĉi tiu demando la intelekto de la apostoloj estis konstante levata, ĉar tuj ili respondis: "Jes, Sinjoro." [105]

Tiam la Sinjoro ekkoninte superigon de ilia intelekto kaj vidante ilian fervoron por kompreno de sia sankta instruo, volis ilin ankoraŭ pli alligi kaj akiri, promesas al ili ĉielajn rekompencojn, dirante:

"Tial ĉiu saĝa skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn." [106]

Kaj bone li diras "saĝa skribisto" [f], ĉar per vorto de instruo kaj ekzemplo de bona vivo li edukas kaj instruas. Ĉar tiuj, kiuj instruas, estas nomataj skribistoj, sed ne saĝaj, kiel oni diras en la evangelio laŭ Mateo:



"La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo; ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras." [107]

Sciu, ili nomas sin skribistoj, sed ne saĝaj. Tial ne ĉiu skribisto, sed fakte nur skribisto saĝa similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn. [108] La trezoro estas nome riĉaĵo iom post iom akumulita. Same kiel mastro en la konvena tempo kaj neceso elportas por la tera honoro el sia trezorejo objektojn novajn, kiujn li tie antaŭ nelonge kaŝis, kaj la malnovajn, kiujn jam delonge li deponis: tiel la saĝa skribisto el sia trezorejo, kiun pro inspiro de Sankta Spirito li kaŝis en sia koro, por gloro, kiun li volas atingi en la ĉiela patrio, rakontas kaj klare emfazas per la sankta predikado kaj instruado savdonajn sekretojn de la Nova kaj Malnova Testamentoj por instruo kaj plibonigo de aliaj.

Prave tiaj skribistoj estas doktaj, pri ili oni legas en Danielo: "Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj eterne." [109]

Ĉ A P I T R O XIV.


Puno de Nikolao de Potŝtejn. - Traktado de Luksemburgoj kun Ludoviko de Bavario. - Konflikto de Johano kun la episkopo de Vratislav. - Milito inter Francio kaj Anglio. - Johano kaj Karolo en Montpellier kaj en Avignon. - Eventoj en Tirolo. - Konkero de italaj burgoj.
Tiujare alveninte al Vysoké Mýto mi detruis la burgon Chocen kaj plurajn aliajn burgojn de sinjoro el Potštejn, ĉar en tiu tempo mi militis kontraŭ tiu sinjoro; iom poste ni paciĝis. En la sama jaro oni malkovris arĝentajn minejojn apud Vřesník. Tiujare mi ekiris kun multaj bohemiaj sinjoroj, intencante atingi la graflandon Luksemburgian, al mia patro, kiu venigis min; sed el Frankfurto mi revenis 52.

Post la reveno mi fondis kanonikan kolegion [g] ĉe Ĉiuj Sanktuloj en la reĝa kapelo de la Praga kastelo kaj mi ekiris al la Hungaria reĝo, kiu estis grave malsana.

Kaj antaŭ ol mi revenis en Bohemion el la hungaria restado, alvenis mia patro al Ludoviko, kiu pretekstis esti imperiestro, por kontrakti la pacon. Kvankam la nomita Ludoviko promesis, ke li faros neniajn packontraktojn kun mia patro sen mi, male li deklaris, ke li volas trakti kun mia patro pri la paciĝo kun mia konsento, tamen Ludoviko, forgesinte sian honoron kaj siajn promesojn, ĉarlatane trompis mian patron kaj igis lin al interkonsento, certigante, ke kun mi jam delonge li paciĝis.

Kaj tial li kaŭzis grandan malkonfidon inter mi kaj mia patro kaj antingis, ke mia patro laŭ senco de la kontrakto, kiu estis - kiel Ludoviko pretekstis - farita inter mi kaj li, akceptis de li feŭde siajn landojn kvazaŭ de ĝusta imperiestro. Li paciĝis ankaŭ kun li kaj en multaj aferoj li koncedis lian volon, kion certe li ne estus farinta, se li scius, ke ankoraŭ mi ne estas paciĝinta kun li.

Eksciinte tion, mi rapidis al mia patro al Miltenberg en la Majenca diocezo kaj anoncis al li, ke ĉio, kion kontraktis kun li tiu Ludoviko Bavara, estas trompa kaj ruza. Kaj tial, kio estis inter ili interkonsintite, mi volis kun la bohemiaj sinjoroj nek sigeli, nek opinii la interkonsenton valida, kaj kio tie estis interkonsentita, ĉion mi opiniis, kvazaŭ ĝi ne estus okazinta kaj estus nenio.

De tie mi foriris al Presburgo 53, kiu estas ĉe la limo de Hungario kaj Aŭstrio, kaj pacigis la Hungarian reĝon kun la Aŭstria duko. Poste mia patro marŝis al Moravio, intencante kruele puni Nikolaon, dukon de Opavo kaj Ratisbono, kiun nur pene mi pacigis kun mia patro. Tamen li devis doni al mia patro burgojn kaj multe da mono.

De tie mi marŝis sieĝi burgon Potŝtejn, ĉar ĝi ekribelis kontraŭ mi kaj la Bohemia reĝo kaj ĉar el ĝi estis farataj multaj rabatakoj. Kvankam ĝi estis konsiderata nekonkerebla, tamen mi konkeris ĝin post naŭ semajnoj kaj la turon kun la mastro, posedanto de la burgo, mi detruis kaj ankaŭ la bastionojn kaj la tutan burgon mi terebenigis.

Poste mi marŝis kun mia patro al Vratislav. La episkopo de ĉi tiu urbo malobeis mian patron, tial mia patro ekkoleris kaj forprenis de li la burgon Mileĉ. Li anatemis mian patron, sed mia patro elpelis lin kun la pastraro el la urbo. Kaj ĉi tiu kverelo inter mia patro kaj la nomita pastraro daŭris ankoraŭ tutcerte du jarojn.

De tie marŝis mia patro al Budiŝino kaj poste en Francion por helpi al la Francia reĝo, ĉar ĝuste tiam komenciĝis milito inter la reĝoj Francia kaj Anglia, kaj li restigis min anstataŭ si en la Bohemia reĝolando.

Mi - nomuminte kiel mian reprezentanton Petron de Rozenbergo - marŝis post lin tra Bavario, kie mi trafis mian bofraton Henrikon, la dukon de Bavario, jam morta 54.

Tiu postlasis kiel heredanton unusolan filon, dekjaran knabon, kiun li havis kun mia fratino Margareta. La kuratorecon super li kaj samtempe administradon de la lando prenis sur sin Ludoviko, pretekstanta esti imperiestro, surbaze de parenceco kaj kontrakto, kiun li interkonsentis kun la patro de la nomita knabo. Tial li repudiis filinon de Rudolfo - la Bavaria duko kaj grafo de Palatinato, filo de sia frato - kiu al la nomita knabo estis promesita kaj fianĉinigita, kaj donis al li sian filinon, bebon en ankoraŭ neparola aĝo, dirante, ke li volas fari promeson anstataŭ ŝi, dum ŝi ankoraŭ ne povas paroli; sed tiu, pro dia decido, restis muta.

Kaj trairinte Bavarion mi alvenis al mia patro en la Luksemburgian graflandon.

Kaj de tie laŭ mia deziro mi marŝis helpi al la Francia reĝo, kies urbon Ruenon tiam sieĝis la Anglia reĝo, pli frue antaŭ ol la Francia reĝo povis kolekti sian armeon. Kaj de tie la Anglia reĝo marŝis al la urbo Saint Quintin, poste al la urbo Ribemont kaj de tie ĝis la urbo Laon. Poste li revenis al la graflando Henovegia, kien lin sekvis la Francia reĝo ĝis la limo.

Ili ambaŭ ekbivakis sur la limo de Henegovio. Sed la Anglia reĝo retiriĝis, cedinte la kampon al la Francia reĝo - atendinta lin la tutan tagon kun preparitaj batalordoj -, kvankam li havis en sia armeo multajn germaniajn princojn, nome la dukon de Brabanto, la markgrafon de Jülisch kaj Berg, la Flandrian grafon el Malsupra Germanio; el Supra Germanio la grafon el Meissen, la markgrafon Brandenburgian, filon de Ludoviko Bavaria, kaj multajn aliajn kun permeso de Ludoviko; la nomita Ludoviko dekretis la Anglian reĝon kiel vicimperiestron por Germanio.

En tiuj tagoj mia patro, perdinte jam pli frue unu okulon, kaj kiam poste komencis febliĝi lia dua, forveturis sekrete en Montpelieron al kuracistoj, por tie kuraci sin; malgraŭ tio li blindiĝis.

Poste mi marŝis por helpi al la Hispania reĝo kontraŭ la Granada reĝo Feragacio kaj jam anticipe mi sendis mian armeon kaj militbezonaĵojn al Montauban. Sed mia patro retenis min sekrete en Montpeliero, ne permesinte al mi marŝi pluen.

Kiam mia patro senrezulte kuracis sin, mi veturis kune kun li en Avinjonon al la papo Benedikto la XII a, por interkonsentiĝi pri la Petrogroŝo, kiu estas pagata en la Vratislava diocezo. Sed ankaŭ tiam oni ne venis al akordo kaj la kverelo restis; tamen pli poste la kverelo, kiu daŭris inter la romia eklezio kaj la diocezo pro la jam menciita groŝo, kvitiĝis.

Kaj tie dum mia restado mi konfidis al la sama papo la vizion, kiun mi havis pri la daŭfeno el Vienne, kiam mi estis en Italio, kaj kiun mi menciis jam pli frue. Sed tiutempe mi opiniis, ke pro certaj kaŭzoj estas pli bone silenti pri ĝi antaŭ mia patro, ol diri tion al li kaj konigi.

Kaj kiam mi estis ĉe la papo, Petro, iama abato de Fécamp, naskdevene el Limoĝo, rangaltigita je episkopo en Auxerre, poste je episkopo en Sens, poste translokita al arkiepiskopejo en Rueno, tiutempe kardinalo pastro en katedralo de sanktaj martiroj Nereo kaj Akilo, jam pli frue menciita, ke li estis el konsilantaro de la reĝo Filipo kaj ke li antaŭ li celebris meson je Cindromerkredo, akceptis min en sia domo, kiam mi havis tiutempe ankoraŭ la titolon de la Moravia markgrafo kaj en ĉi tiu rango mi kondutis antaŭ la papo Benedikto.

Iutage Petro diris al mi, kiam mi estis en lia domo:

"Foje vi estos romia reĝo."

Mi respondis al li:

"Ankoraŭ pli frue vi estos papo."

Kaj ambaŭ poste okazis, kiel estas pli malsupre skribite.

Poste kune kun mia patro mi revenis en Francion 55. Kaj de tie sendis min mia patro al mia fratino, vidvino post Henriko, la Bavaria duko, kiun opresis Ludoviko, pretekstante esti imperiestro, por subteni ŝin per helpo kaj konsilo. Sed alveturinte al ŝi, mi sciiĝis, ke ŝi jam paciĝis kun li.

De tie mi ekiris trans la ĉefepiskopejon Salzburgan al Alpoj, nomataj Tauern. Kaj veturante la tutan tagon tra la valo nomata Gerlos, mi rememoris la miraklon aŭ vizion, kiun mi havis je Ĉieliro de Sankta Maria en Tarenzo en la episkopejo de Parmo. Kaj ekde tiu tempo mi ekintencis aranĝi, ke honore al ŝi estu en la Praga preĝejo ĉiutage kantataj adorĥoroj je la glora Virgulino, ke pri ŝia vivo, agoj kaj mirakloj ĉitutage estu legata nova legaĵo. Tio poste okazis 56, pri tio estos poste skribite.

De tie mi atingis mian fraton en Insbruck valo. Li, lasinte la episkopon de Trento sia substituanto en la Tirola graflando, veturis kun mi en Bohemion, poste al la Krakovia reĝo kaj fine al Karolo, la Hungaria reĝo, kun kiu kaj ties filo Ludoviko, mia bofilo, li alianciĝis per kontraktoj al tre amika alianco.

Ankoraŭ dum la tiea restado, alvenis senditoj kun raporto, ke lia edzino kune kun nobeloj de lia graflando konspiris kontraŭ li, tial li devis rapide reveni trans Bavario kaj Bohemio en la Tirolan graflandon. Post mallonga tempo mi veturis post lin en tiun graflandon 57, en Innsbruck valon. Tie sekrete mi sciiĝis, ke iu Alberto, eksteredza filo de patro de la frat edzino, kaj iu nobelo, kortegestro de la jam nomita edzino de mia frato58, traktis kun ŝia konscio kaj de aliaj nobeloj de la lando pri tio, ke ŝi forpelu mian fraton kaj edziniĝu al Ludoviko, filo de Ludoviko Bavaria, kiu pretekstis esti imperiestro; ke ili ĉiuj volis lin obeadi kiel mastron kaj ŝi iĝu lia edzino.

Por sekure sciiĝi pri tio, sekrete mi preparis kun juna Buŝek59 embuskon al tiu Alberto, kaptis lin kaj alkondukis tra arbaro ĝis la burgo nomata Sonnenburg, proksime al Innsbruck. Kaj tie submetita al torturado li konfesis, ke ĉio estas tiel, kiel estis rakontite al mi. Mi klopodis kapti la kortegestron, sed tiu tamen ĝustatempe eskapis antaŭ miaj manoj, sed lian burgon 60 mi ĝisfunde detruis. Li mem poste estis ekstradiciita de siaj amikoj en miajn manojn kondiĉe, ke estu konservita la vivo al li, alie li restu laŭ mia volo en miaj manoj. Pri ĉio ĉi mi informis mian fraton kaj li dankis al mi kaj sekvis mian konsilon. Kaj ni postenigis gardistojn en la burgo Tirolo kaj super lia edzino.

Poste mi foriris en Bavarion al mia fratino, kiu bezonis mian helpon. Kaj de tie mi revenis trans la ĉefepiskopejo de Salzburg kaj tra malnova vojo mi atingis la episkopejon en Brikseno al la burgo Taufers. Poste mi avancis tra la valo Kadora al la urbo Belluno kaj nokte mi enpaŝis en la subkastelejon de tre fortika burgo Mel en antaŭvespero de festotago de sankta Venceslao-martiro, kaj preparinte tiel la sieĝadon, la burgon mi konkeris. La burgon posedis grafo el Ceneda, nobelo el Camin kaj la Veneciaj urbanoj, kiuj tiam estis miaj malamikoj; la burgo ankaŭ post la paciĝo restis en mia potenco.

De tie mi foriris al la urbo Trento kaj tie restadis ĝis la tago antaŭ la festotago de sankta Katarina kaj tiutage mi eksieĝis la burgon Penede super la lago Garda, kiun okupis la armeo de Luchin de Milano kaj sinjoro de Arko. Tiujn mi elpelis de tie, kolektinte sekrete armeon kun la episkopo de Trento kaj je la tago de sankta Katarina la burgo estis transdonita en miajn manojn kaj mi donacis ĝin al la episkopo de Trento. Poste kapitulacis al mi burgo Belvicino en la diocezo de Vicenza, kiun urbon kun la tuta graflando posedis Mastino della Scala. Al tiu burgo mi devis proksimiĝi sekrete dumnokte kun granda danĝero kaj mi okupis ĝin per armeanoj. De tie mi revenis al Trento kaj el Trento mi veturis al la urbo Belluno.

Dum mi tie restadis, la patriarko de Akvileo estis sieĝata de la Aŭstria duko kaj la Goricia grafo, kiuj bivakis proksime al Cormons en Furlando; la patriarko ne povante rezisti al ili per sia armeo, sendis al mi leteron kun jena teksto:

"Al vi, Via eminenta princo Karolo el la familio de la Bohemia reĝo, markgrafo Moravia, kaj al via kavaliraro mi anoncas, ke la domo de la Sinjorino super ĉiuj sinjorinoj kaj de la Virgulino super ĉiuj Virgulinoj en Akvileo estas peze sieĝata de malamikoj; sed al ĝi servantoj de ĉiuj sinjorinoj kaj virgulinoj aparte estas devigataj helpi. Tial mi petas Vin kaj entute ĉiujn princojn, ke pro la amo al la Sinjorino super ĉiuj sinjorinoj, ne allasu, ke ŝia domo kaj bienoj estu detruitaj."

Aŭdinte tion, mi transiris kun miaj kavaliroj, pli ol ducent kavalerianoj kaj mil infanterianoj ege altajn montojn, kie ne estis kutime rajdi. Sed la Sinjoro preparis al ni transiron trans Serravalle kaj ni venis malgraŭ grandaj ĝenoj en la diocezon Akvilean kaj la sekvintan tagon al la patriarko. Tiu kolektis sian popolon kaj bivakis proksime al iu rivero kontraŭ siaj malamikoj; tiuj bivakis sur la alia bordo de la rivero, fluanta inter ni kaj ili.

Ili, eksciinte la saman nokton pri nia alveno, fuĝis kaj ilia armeo diskuris. Ni persekutis ilin kaj ilian parton ni sieĝis en la burgo. Tie longe ni bivakis kaj pli ofte atakis la nomitan burgon. Multaj niaj tie estis vunditaj 61.
Ĉ A P I T R O XV.
Karolo memstara administranto de la Bohemia regno.

POST MALLONGA TEMPO la reĝoj Johano kaj Karolo revenis en Bohemion. Kaj la reĝo Johano transdonis la administradon de la tuta reĝolando en la manojn de Karolo, kondiĉe ke Karolo elpagu al la reĝo Johano kvin mil talantojn en arĝento kontante kaj ke la reĝo Johano dum du jaroj ne revenu en Bohemion por konstanta restado kaj postulu neniom da mono de la reĝolando. Akceptinte la monon, kiujn Karolo rapide havigis al li, li foriris en Francion. Post lia foriro Karolo feliĉe kaj tre fervore gvidis la regadon de la reĝolando, kaj ĉion, kio estis atencita kaj forrabita, denove li reĝustigis kaj reordigis.


Ĉ A P I T R O XVI.


La dua ekspedicio en Litovion.
KIAM PASIS la du jaroj, kiuj estis supre menciitaj, revenis la reĝo Johano en Bohemion 62 kaj decidiĝis kun Karolo, ke ili ambaŭ kune ekmarŝos en Prusion por batali kontraŭ Litovoj. Haviginte al si senprokraste ĉion necesan por la vojaĝo, ili ekiris al la urbo Vratislavo 63, kien ankaŭ alvenis la reĝo Hungaria, la Nederlanda grafo kaj multaj aliaj princoj, markgrafoj, dukoj kaj multaj grandsinjoroj por la sama celo el diversaj mondpartoj.

Kaj tiel dum sia restado en Vratislavo inter aliaj amuzoj, per kiuj princoj kutime distriĝas, ili komencis la malbenindan kaj pasian kubludon. Dum ĝi la reĝo Hungaria kaj la grafo Nederlanda ludis kune kun tia pasio, ke la grafo gajnis sescent ormonerojn kontraŭ la reĝo. Vidante, ke la reĝo tial havas la menson koleran kaj ekscititan, obseditan de senkonsidero kaj malhumila orgojlo, li abruptis per la jenaj vortoj:

"Ho, sinjoro reĝo, estas mirige, ke vi, estante tia grandioza princo, kies lando laŭdire abundas de oro, montras pro ia eta monsumo tian animan ĉagrenon kaj tiel maltrankviligas vian menson. Nu, por ke vi kaj ĉiuj aliaj klare vidu, ke mi ne inklinas al mono tiel akirita, ke mi ne volas uzi ĝin por mi, ĝi iru for de mi."

Kaj dirinte tion, li disĵetis la tutan sumon akiritan en la ludo inter la ĉirkaŭe starantan popolon. Ĉi tio estis por la reĝo ankoraŭ pli granda impulso al kolero, sed tamen kiel saĝa reĝo la koleron li subpremis kaj la aferon li igis pasi senvorte.

Post kelkaj tagoj ĉiuj ĉi princoj kaj grandsinjoroj elmarŝis el Vratislavo en Prusion. Kaj tie ili bivakis longan tempon, atendante, ĝis estiĝos glacio; sed vintro estis milda kaj modera, ke veturo sur glacio, kiel en la pasintaj jaroj, ne eblis.

Kaj tial multaj grandsinjoroj, senreviĝinte en siaj esperoj, vane elspezis siajn laboron kaj kostojn.

Ĉ A P I T R O XVII.
Karolon maltrafas kaptiteco en Kaliŝ, preparita de la Krakovia reĝo. - Ekspedicio por puni Bolek de Svídnice.
LA NOMITAJ sinjoroj tial revenis kaj ĉiuj foriris en siajn landojn.

Sed la Krakovia reĝo kaj la duko Bolek ruze organizis kriman planon, kiel militkapti la reĝon Johanon kaj Karolon dum ilia reveno kaj post multaj malhonoroj prirabi ilin pri la lasta mono. Ĉi tiuj neniel antaŭsentis la insidon.

La reĝo Johano foriris kun sia armeo tra la Brandenburgia markgraflando kaj Luzacio en la Luksemburgian graflandon; sed Karolo ne povis eskapi, ĉar li devis reveni en Vratislavon tra la landoj de la Krakovia reĝo. Tiel li venis en la urbon Kaliŝ, kie pro instigo de la Krakovia reĝo li estis ĉirkaŭita per insidoj, sed ne tiaj, ke li estu kaptita kiel evidenta malamiko, sed li estu sekrete gardata, por ke li ne eskapu el la urbo.

Tuj kiam Karolo tion ekrimarkis, li mienis, kvazaŭ li estus sciinta nenion pri la gardado, kaj diris, ke tie li volas kelkajn tagojn ripoze resti. Li sendis piedirantan senditon al la Vratislava

  1   2


Elŝuti 260.72 Kb.

  • KAROLO LA IV A (*14.5.1316- 29.11.1378) PATRO DE LA PATRUJO
  • Listo de la ĉapitroj 1

  • Elŝuti 260.72 Kb.