Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karel Čapek

Elŝuti 24.25 Kb.

Karel Čapek




Dato31.10.2017
Grandeco24.25 Kb.

Elŝuti 24.25 Kb.

35 HISTORIETOJ DE EDZIĜ-TROMPISTO

Karel Čapek


El: "Rakontoj el dua poŝo",

el la ĉeĥa originalo esperantigis Josef Vondroušek

"Estas vere, diris detektivo Ho¬lub kaj modeste tusetis. "Ni ĉe la polico ne ŝatas iajn eks¬trajn kaj neordinarajn kazojn; ankaŭ ni ne ŝatas novajn homojn. Tia malnova, elprovita krimulo, tio estas tute alia laboro; unue, tuj ni scias, ke li faris tion, ĉar tio estas lia fako; due, ni scias, kie lin trovi, kaj trie, li ne faras al ni malkomplezojn kaj ne malkonfesas, ĉar li scias jam, ke ĝi ne helpos al li. Sinjoroj, labori kun tia sperta homo estas vera ĝuo. Kaj mi diras al vi, ke ankaŭ en karcero ĉi-metiaj krimuloj ĝuas specialan ŝaton kaj konfidon; la novuloj kaj, hazardaj deliktuloj estas la plej grandaj kverelantoj kaj obstinuloj, kaj pri nenio ili estas kontentaj; sed tia mal¬nova krimulo scias, ke karcero estas risko de laboro, kaj tial vane li amarigas tion nek al si nek al la aliaj. Sed cetere sufiĉe pri tio.

"Foje, antaŭ kvin jaroj, ni ricevadis de ĉiuj flankoj kaj anguloj raportojn, ke en la ĉeĥa provinco misagas nekona¬ta edziĝtrompisto. Laŭ priskribo li estis nejuna sinjoro, di¬keta, kalva, kun kvin oraj dentoj en la buŝo; li donadis al si nomon Müller, Procházka, Šimek, Šebek, Šinderka, Bílek, Hromádka, Pivoda, Bergr, Bejček, Stočes kaj ankoraŭ di¬versajn aliajn. Sakre, la priskribo konvenis al neniu el niaj edziĝtrompistoj, li devas esti iu nova. Nia sinjoro konsilisto venigis min kaj diras: Holub, vi deĵoras en trajnoj - kiam vi ien veturas, atentu, ĉu vi renkontos iun ulon kun kvin oraj dentoj. - Nu bone, mi komencis rigardi la dentojn de homoj en trajno kaj dum du semajnoj mi malkovris tri sin¬jorojn kun kvin oraj dentoj; ili devis legitimi sin al mi, sed Jesuomaria, unu en ili estis lerneja inspektoro, kaj unu eĉ deputito, kaj vi ne demandu, kiel mi estis insultita pro tio de ili kaj ankaŭ ĉe ni. Tio do ege kolerigis min kaj nur nun mi prenis en la kapon, ke tiun friponegon mi devas kapti. Tio ja ne estis mia kazo, sed mi decidiĝis, ke mi venĝos al li.

"Mi veturis private al la trompitaj orfoj kaj vidvinoj, de kiuj la ordenta fripono ellogis monon sub promeso de edzeco. Vi ne kredus, kiom da paroloj kaj ploro havas tiuj subpremataj orfoj kaj vidvinoj. Ĉiuj estis unuecaj en tio, ke li estis inteligenta kaj serioza sinjoro, ke li havis orajn dentojn kaj ke li tiel bele kaj bone ardis por la familia vivo, sed neniu prenis de li eĉ premsignon de polekso - estas terure, kiel ĉi virinoj estas facilkredemaj. La dek unua viktimo - tio estis en Kamenice - diris al mi larmante, ke tiu sinjoro estis ĉe ŝi trifoje; ĉiam li alveturis per trajno je la deka tridek minutoj matene, kaj forirante lastfoje kun ŝia mono en la poŝo, li rigardis la konskripcian numeron sur ŝia dometo kaj diris surprizite: Aj, fraŭlino Marinja, ĉu tio ne estas dia volo, ke ni geedziĝu; vi havas domnumeron 618 kaj mi ekveturas ĉiam je la sesa 18 minutoj; ĉu tio ne estas bona antaŭsigno? - Aŭdinte tion, mi diras: Fraŭlino, tio estas, je mia animo, bona signo. Tuj mi eltiris horaron kaj serĉas, el kiuj stacioj elveturas trajno je la sesa 18 minutoj kaj havas komunikon al trajno, alveturanta al Kamenice je la deka 35 minutoj. Kiam ĉion mi komparis kaj akordigis, mi vidis, ke povus plej versimile temi pri trajno el stacio Bystřice-Novoves. Sciu, la trajn-detektivo devas esti sperta pri trajnoj.

"Memkomprene, kiam mi havis la unuan ferian tagon, mi veturis al stacio Bystřice-Novoves kaj demandas, ĉu veturadas de tie okulfrape ofte ia sinjoro kun ora buŝo. Jes, veturadas, diris staciestro, li estas sinjoro Lacina, komerca agento, kiu loĝas tie en la malsupra strato. Ĵus hieraŭ vespere li alveturis de ie. Mi iras do al tiu sinjoro Lacina; en koridoro mi renkontis tian etan kaj ege puran sinjorinon kaj diras: Ĉu loĝas ĉi tie sinjoro Lacina? Li estas mia edzo, ŝi diris, sed nun post la tagmanĝo li dormas. Ne gravas, mi diras, kaj eniras. Sur kanapo kuŝas homo sen jako kaj diras: Aj, aj, jen sinjoro Holub; panjo, donu seĝon al li.

"Tiumomente malaperis ĉia mia kolero; li estis ja malnova lot-agento Pliĥta, sciu, tiu faras lot-ĉarlatanaĵojn, tiu Pliĥta jam punsidis almenaŭ dekfoje. Dio cin salutu, Vinĉ¬jo, mi diras, ci ne plu fikomercas kun lotoj?

"Jam ne, diris Pliĥta kaj sidiĝis sur la kanapo. Sinjoro Holub, tio postulas troan kuradon, ĉu, kaj mi ne plu estas junulo. Kvindek du jaroj, tiam oni ŝatas jam ie sidi; iradi de domo al domo, tio jam estas nenio por niulo.

"Tial ci transiris al edziĝtrompoj, ĉu, ci brokantulo, mi diras al li.

"Pliĥta nur ekĝemis. Sinjoro Holub, li diris, ion mi devas fari. Sciu, kiam lastfoje mi estis arestita, kariiĝis miaj dentoj; mi opinias, ke ĝin kaŭzas la karcera lento. Mi devis do ilin riparigi, ĉu; kaj vi ne kredus, sinjoro Holub, kian krediton oni havas pro oraj dentoj. Ili vekas konfidon, kaj, ankaŭ oni komencas pli bone digesti kaj dikiĝi. Kion fari, niulo devas labori per tio, kion li havas.

"Kaj kie ci havas monon? mi diras al li. En mia notlibro mi havas dek unu ciajn trompojn, ili sumas netajn ducent dek ses mil kronojn. Kie ci havas ilin?

"Sed, sinjoro Holub, diris Pliĥta, sciu, ĉio ĉi tie apar¬tenas al mia edzino. Komerco estas komerco. Mi havas ne¬nion, krom tio, kion mi havas ĉe mi; tio estas sescent kvin¬dek kronoj, ora horloĝo kaj oraj dentoj. Panjo, mi veturos kun sinjoro Holub al Prago. Sinjoro Holub, ankoraŭ mi de¬vas la dentojn partopagi; tio sumas tricent kronojn, mi la¬sos ilin tuj ĉi tie.

"Kaj cent kvindek kronojn devas ricevi via tajloro, rememorigis lin la panjo.

"Vi pravas, diris Pliĥta. Sinjoro Holub, pasie mi ŝatas la ĝustecon. Nenio pli bona ol ordo en ĉio, ĉu. Tiam la ordo estas videbla sur la vizaĝo. Kiam vi ne havas ŝuldojn, vi povas rigardi en ĉies okulojn. Tio apartenas jam al la ne¬goco, sinjoro Holub. Panjo, brosu iom mian vintro-surtuton, por ke mi ne faru al vi malhonoron en Prago. Ni povas do veturi, sinjoro Holub.

"Tiam Pliĥta estis kondamnita por kvin monatoj; la vi¬rinoj plejparte deklaris antaŭ asizo, ke la monon ili donis al li memvole, ke ili pardonas tion al li. Nur unu virinaĉo ne pardonis al li, kaj ŝi estis riĉa vidvino, de kiu li elpumpis nur kvin mil.

"Duonjaron poste mi aŭdis, ke denove okazis du edziĝ¬trompoj. Versimile denove Pliĥta, mi diris al mi, sed plu mi ne zorgis pri tio. Tiutempe mi havis ian laboron en staci¬domo de Pardubice, ĉar tie aktivis kofro-ŝtelisto, sciu, kiu ŝtelas valizojn sur kajo. Kaj ĉar mi havis en iu vilaĝo, ho¬reton de Pardubice, mian familion en somerloĝejo, mi pre¬nis por ĝi kolbasetojn en kofreto kaj iajn salamojn; vi scias, ke en vilaĝo ĝi estas maloftaĵo. Kaj veturante, mi tra¬iris laŭkutime la tutan trajnon; kaj en iu kupeo sidas Pliĥ¬ta kun ia nejuna sinjorino kaj rakontas, kiel la mondo es¬tas malvirta.

"Vinĉjo, mi diras, denove jam ci promesas edziĝon al iu?

"Pliĥta ruĝiĝis kaj rapide ekskuzis sin al la sinjorino, ke li havas ĉi tie kun la sinjoro negocan traktadon; kaj elirinte post mi en la koridoron, li diras al mi riproĉe: Sin¬joro Holub, tion vi ne devus fari al mi antaŭ fremdaj ho¬moj; sufiĉas al mi okulsigni kaj mi iras. Kial vi serĉas min?

"Ni havas ĉi tie du kazojn, Pliĥta, mi diras al li. Sed hodiaŭ mi havas alian laboron, mi transdonos cin al ĝen¬darmoj en Pardubice.

"Ho, sinjoro Holub, tion ne faru al mi; mi estas kutima je vi, ankaŭ vin mi konas, mi iros prefere kun vi. Nu, sinjoro Holub, pro la malnova konateco.

"Ne eblas, mi diras, unue mi devas iri al mia familio, horeton de ĉi tie. Kion mi farus dume kun ci?

"Mi akompanos vin, sinjoro Holub, proponis Pliĥta. Almenaŭ la vojo pli bone pasos al vi.

"Nu bone, tiu Pliĥta do iris kun mi; kaj kiam ni estis jam ekster la urbo, li diras: Jen, sinjoro Holub, mi portos vian kofreton. Rigardu, sinjoro Holub, mi estas pli aĝa ho¬mo; kaj kiam vi ciadas al mi antaŭ homoj, ĝi impresas strange.

"Mi prezentis lin al miaj edzino kaj bofratino kiel mian malnovan amikon, sinjoron Pliĥta. Aŭskultu, mia bofratino estas sufiĉe bela knabino kaj havas dudek kvin jarojn, sed tiu Pliĥta tiel bele kaj serioze parolis kaj al la infanoj li donis bombonojn, - mallonge, kiam ni eltrinkis kafon, pro¬ponis sinjoro Pliĥta, ke li povus fari kun la fraŭlino kaj la infanetoj promenon, kaj nur tiel okulsignis al mi, ke ni vi¬roj komprenas ja unu la alian kaj ke mi havas kun mia edzino ion por paroli. Tia nobla homo li estis. Kaj kiam ili revenis post unu horo, la infanoj kondukis sinjoron Pliĥta je la manoj, la bofratino estis kiel rozeto kaj dum la adiaŭo ŝi ege longe premis lian manon.

"Aŭdu, Pliĥta, mi diras al li poste, kian ideon ci havis, konfuzi la kapon de nia Manja?

"Tio estas ja tia kutimo, diris Pliĥta preskaŭ malĝoje. Sinjoro Holub, preskaŭ mi eĉ ne estas kulpa pri tio, tion faras la dentoj. Mi havas pro ili nur malagrablaĵojn, nu. Kun virinoj neniam mi parolas pri la amo, tio ne konvenas al mia aĝo; kaj vidu, ĝuste tio estas por ili la plej altira. Iam mi diras al mi, ke ili ne amas min pro mi, sed pro la profi-temo, ĉar mi aspektas kiel iu kun sekurigita posteno.

"Kiam ni estis denove en la stacidomo de Pardubice, mi diras al li, Pliĥta, tamen mi devas cin transdoni al ĝen¬darmoj, ĉar mi devas ĉi tie esplori ian ŝtelon.

"Sinjoro Holub, petis Pliĥta, sidigu min dume en ĉi restoracion; mi mendos teon kaj legos ĵurnalon - jen mia mono, sume dek kvar mil kaj ankoraŭ iom; kaj sen mono mi ne fuĝos al vi, mi havas ja neniom por pagi la elspezon.

"Mi sidigis lin en la stacidoman restoracion kaj zorgis pri miaj aferoj. Post unu horo mi enrigardis tra fenestro: li sidis sur sia loko, sur la nazo oran nazumon kaj legis-ĵur¬nalon. Proksimume post duonhoro mi estis preta kaj iras al li. Nun jam li sidis ĉe la apuda tablo kun iu okulfrape graspufa blonda sinjorino kaj digne riproĉis kelneron, ke li donis al ŝi laktokruston en la kafo. Ekvidinte min, li diris adiaŭ al la sinjorineto kaj iris al mi. Sinjoro Holub, li diras, ĉu vi povus aresti min nur post unu semajno? Ĝuste nun mi havus ian laboron.

"Ĉu ege riĉa? mi demandas lin.

"Pliĥta nur mansvingis. Sinjoro Holub, li flustris, ŝi havas fabrikon; kaj tre ŝi bezonus spertan homon, kiu kon¬sultos ŝin de temp' al tempo. Ĝuste nun ŝi devas pagi iajn novajn maŝinojn.

"Ha, mi diras, venu, mi prezentos cin. Kaj mi iras al la sinjorineto. Hej, Luizeta, mi diras, ĉu ci ankoraŭ nun kaptas tiajn nejunajn sinjorojn?

"La blondulino ruĝiĝis ĝis la skapoloj kaj diris: 'Suo¬maria, sinjoro Holub, mi ne scias, ke tiu sinjoro estas via amiko!

"Zorgu malaperi, mi diras al ŝi. Sinjoro konsilisto Dun¬dr volus paroli kun ci; sciu, li nomas tion trompoj.

"Pliĥta estis konsternita. Sinjoro Holub, li diris, neniam mi kredus, ke la sinjorineto ankaŭ estas trompistino!

"Ŝi estas, mi diris al li, kaj krome facilmora virino; imagu, ke ŝi logas de nejunaj sinjoroj monon sub promeso de edzeco.

"Pliĥta eĉ paliĝis. Fi, li forkraĉis, oni kredu al la viri¬noj! Sinjoro Holub, kiel nekredebla!

"Atendu do ĉi tie, mi aldiris, mi aĉetos por vi bileton al Prago. Ĉu la duan aŭ trian?

"Sinjoro Holub, oponis Pliĥta, domaĝe pri la mono. Kiel arestito mi rajtas veturi senpage, ĉu. Vi veturigos min jam per ŝtata mono. Niulo devas kalkuli kun ĉiu helero.

"Dum la tuta vojaĝo al Prago insultis Pliĥta tiun viri¬non; tio estis la plej profunda morala indigno, kiun iam ajn mi vidis. Dum elvagoniĝo en Prago, diras Pliĥta: Sinjoro Holub, mi scias, ke ĉi-foje mi ricevos sep monatojn; kaj la karcera nutrado ne prosperas al mi. Jen, mi ŝatus ankoraŭ foje bone manĝi. La dek kvar mil, kiujn vi prenis de mi, estas ĉio, kion mi gajnis en la lasta kazo - mi havu do el tio almenaŭ unu vespermanĝon; kaj mi ŝatus kompensi al vi la kafon.

"Ni iris kune en ian pli bonan restoracion; Pliĥta men¬dis rostbefon kaj eltrinkis kvin bierojn, kaj mi pagis tion el lia monujo, post kiam antaŭe trifoje li rekalkulis la fak¬turon, por ke la kelnero ne pritrompu nin.

"Kaj nun al la direkcio, mi diras.

"Momenton, sinjoro Holub, diris Pliĥta. Kun la lasta kazo mi havis grandan elspezon. Estis kvar veturoj tien kaj reen po kvardek ok kronoj, tio sumas tricent okdek kvar kronojn - Dume li surmetis la nazumon kaj kalkulis sur pe¬ceto da papero. Poste restadkostoj, ni diru tridek kronojn tage - mi devas bonstate vivi, sinjoro Holub, tio apartenas al la negocado. Tio sumas cent dudek kronojn. Ankaŭ mi donis al la fraŭlino bukedon por tridek kvin kronoj, vi scias; tio estas ĝentilaĵo. Edziĝringo kostis ducent kvar¬dek - ĝi estis nur orizita, sinjoro Holub; se mi ne estus honesta homo, mi dirus, ke ĝi estis ora kaj mi kalkulus ses centojn, ĉu. Plue mi aĉetis al ŝi torton por tridek kronoj; plue ni havis kvin leterojn po unu krono, kaj la gazetanon¬co, pere de kiu mi konatiĝis al ŝi, kostis dek ok kronojn. Ĝi sumas do okcent tridek du kronojn, sinjoro Holub: Mi petas vin, tiun sumon vi devas dekalkuli al mi; kaj mi lasos ĝin dume ĉe vi. Mi ŝatas ordon, sinjoro Holub; almenaŭ els¬pezojn mi devas havi kvititajn. Kaj nun ni povas iri.



"Kiam ni estis jam en la koridoro de la polica direkcio, subite Pliĥta rememoris: Sinjoro Holub, mi donacis ankaŭ al la fraŭlino parfumon, ankoraŭ mi havas dudekkronan bonhavon.

"Poste li zorge mungis kaj lasis sin forkonduki kun trankvila menso."


Elŝuti 24.25 Kb.


Elŝuti 24.25 Kb.