Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karel Čapek Milito kontraŭ Salamandroj tradukis Tomáš Pumpr Sinjoro Povondra legas gazeton

Elŝuti 192.61 Kb.

Karel Čapek Milito kontraŭ Salamandroj tradukis Tomáš Pumpr Sinjoro Povondra legas gazeton




paĝo4/4
Dato14.03.2017
Grandeco192.61 Kb.

Elŝuti 192.61 Kb.
1   2   3   4

Salamandroj, forĵetu la batalilojn! (Pacifisma manifesto).

Molche, wirft Juden heraus! (Germana flugfolio)

Kamaradoj Salamandroj! (Proklamo de la grupo de l' anarkistoj - Bakuninanoj).

Amikoj Salamandroj! (Publika letero de la Centro de l' Akvario-Societoj kaj Bredistoj de l' Akvofaŭnoj).

Salamandroj, amikoj! (Alvoko de la Societo por Morala Renaskiĝo).

Civitanoj Salamandroj (Alvoko de la Reformema Civitana Frakcio en Dieppe).

Kolegoj Salamandroj, aliĝu en niajn vicojn! (Societo de maristoj-veteranoj por reciproka sinsubtenado).

Kolegoj Salamandroj (Naĝista Klubo Aegir).
Speciale grava (se ni rajtas tiel konjekti laŭ tio, ke sinjoro Povondra ĝin zorge subgluis) estis verŝajne la proklamo, kiun ni citas en plena teksto:

ad str. 232


Iom malpli rapide progresis alia internacia agnosko de la Salamandroj, nome sur la kampo de la kulturrilatoj. Kiam aperis en la gazetaro ofte citita disertacio "Geologia konsisto de la marfundo ĉe la Bahama Insularo", subskribita per la nomo John Seaman, nature neniu sciis, ke temas pri scienca verko de erudita Salamandro. Sed kiam al sciencaj kongresoj aŭ al adreso de diversaj akademioj kaj sciencistaj societoj komencis de la esploristoj-Salamandroj venadi raportoj kaj studaĵoj el la fako de oceanografio, geologio, hidrobiologio, alta matematiko kaj aliaj ekzaktaj sciencoj, ĝi vekadis sufiĉe grandajn embarasojn, ja eĉ indignon, kiun esprimis la granda Dro Martel per la vortoj: "Ĉu tiuj bestaĉoj volas nin pri io instrui?" Japana sciencisto D-ro Onoŝita, kiu kuraĝis citi raporton de unu Salamandro (estis io pri evoluo de la ovoflavaĵa saketo ĉe la fiŝidoj de la profundaĵa fiŝo Argyropelecus hemigymnus Cocco), estis en la scienco bojkotata kaj mortigos sin per harakirií; la universitata scienco opiniis kiel aferon de via honoro kaj profesia fiereco, ne noti kian ajn sciencan laboron de la Salamandroj. Despli grandan atenton (se ne indignon) vekis la gesto, kiun faris Centre universitaire de Nice 23) per tio, ke ĝi invitis al solena prelego D-ron Charles Mercier, tre eruditan Salamandron el la haveno Fulons, kiu kun atentinda sukceso prelegis pri la teorio de la konustranĉaj linioj en la Neeŭklida Geometrio. Ĉe ĉi tiu manifesto ĉeestis kiel delegitino por la Ĝenevaj organizaĵoj ankaŭ Mme Maria Dimineanu; ĉi tiu eminenta, nobla sinjorino estis tiam kortuŝita de la modesta konduto kaj eruditeco de Dro Mercier ("Pauvre petit", ŝi esprimis sin onidire, "il est tellement laid!"), ke ŝi prenis kiel taskon de sia senlace agema vivo, ke la Salamandroj estu akceptitaj kiel membroj de la Ligo de Nacioj. Vane klarigadis la ŝtatistoj al la elokventa kaj energia sinjorino, ke la Salamandroj, havante nenie sur la mondo sian propran ŝtatsuverenecon nek sian ŝtatteritorion, ne povas esti membroj de la Ligo de nacioj. Mme Dimineanu komencis propagandi la ideon, ke la Salamandroj do ricevu ie sian liberan teritorion kaj sian submaran ŝtaton. Ĉi tiu ideo nature estis sufiĉe nebonvena, se ne eĉ danĝera; sed fine oni tamen trovis feliĉan solvon, ke ĉe la Ligo de Nacioj estos fondita speciala Komisiono por la Skuado de la Salamandra Demando, en kiun estos invititaj ankaŭ du delegitoj Salamandroj; kiel la unua estis post intervenoj de Sinjorino Dimineanu vokita Dro Charles Mercier rl Toulon, la alia estis iu Don Mario, korpulenta kaj erudita Salamandro el Kubo, laboranta science en la fako de planktono kaj de neritika pelagialo. Per tio akiris la Salamandroj la plej altan, tiutempe internacian agnoskon de sia ekzisto 24).
ad str.

En la kolekto de sinjoro Povondra postrestis felietona, sufiĉe supraĵa priskribo de tiu ĉi festo; bedaŭrinde estas el ĝi nur unu duono, la alia parto iel perdiĝis.

Nice, la 6-an de Majo
En la bela, hela domo de la Instituo por la Mediteraneaj studoj sur la Promenade des Anglais estas hodiaŭ vive; du agents de police tenas sur la trotuaro la vojon libera por la invititaj honoruloj, kiuj paŝas sur ruĝa tapiŝo al la afabla, agrable malvarmeta amfiteatro. Ni vidas la ridetantan sinjoron urbestron de Nice, sinjoron prefekton en cilindra ĉapelo, generalon en lazura uniformo, sinjorojn kun ruĝa butono de la Honora Legio, sinjorinojn de certa aĝo (hodiaŭ regas la moda koloro terracotta), viceadmiralojn, ĵurnalistojn, profesorojn kaj dignajn maljunuletojn de ĉiuj nacioj, kiuj ĉiam vivigas la Côte d'Azur. Subite malgranda incidento: inter ĉiuj ĉi elituloj penas nerimarkeble tragliti stranga malgranda estaĵo; ĝi estas vualita de la kapo ĝis la tero en ia longa nigra pelerino aŭ domeno, sur la okuloj havas grandegajn nigrajn vitrojn kaj rapide, malcerte paŝetas al la plenŝtopita vestiblo. "Hé, vous," ekkriis unu policisto, "qu' est-ce que vous chcerchez ici?" Sed jam alpaŝas al la timigita veninto universitataj altranguloj kaj cher docteur tien, cher docteur ĉi tien. Do tio ĉi estas tiu Dro Charles Mercier, la erudita Salamandro, kiu estas hodiaŭ prelegonta antaŭ la elito de la Lazura Marbordo! Rapide enen, por ankoraŭ uzurpi unu sidlokon en la solene emociigita aŭditorio!

Sur la podio eksidas Monsiur le Maire, Monsiuer Paul Mallory, la granda poeto, Mme Maria Dimineanu kiel delegitino por la internacia kunlaborado, la rektoro de la Instituto por la Mediteraneaj Studoj kaj aliaj oficialaj personoj; flanke de la podio estas pupitro por la preleganto kaj post ĝi - nu jes, ĝi estas efektive lada kuvo. Ordinara lada kuvo, kiaj kutime troviĝas en la banĉambroj. Kaj du funkciuloj venigas sur la podion la timemean estaĵon, vualitanen la longa kapuĉo. Aŭdiĝas iom embarasa aplaŭdo. Dro Charles Mercier senkuraĝe riverencas kaj malcerte ĉirkaŭrigardas, kie li eksidu. "Voila, Monsiuer," flustras unu funkciulo kaj montras la ladan bankuvon. "Ĝi estas por vi." Dro Mercier evidente terure hontas, li ne scias, kiel li rifuzu ĉi tiun atentemon; li penas plejeble nerimarkate okupi sian lokon en la bankuvo, sed li implikas sin en la longan pelerinon kaj kun laŭta plaŭdo falas en la kuvon. La akvo abunde priŝprucis la sinjorojn sur la podio, kiuj kompreneble mienas, kvazaŭ nenio estus okazinta; en la aŭditorio iu histerie ekridaĉis, sed la sinjoroj el la unuaj vicoj riproĉe turnas la kapojn kaj siblas: ĉit! En tiu momento ekstaras jam Monsieur le Maire et Député kaj komencas paroli. Sinjorinoj kaj sinjoroj, li diras, mi havas la honoron bonvenigi sur la teritorio de la bela urbo Nice doktoron Charles Mercier, la eminentan reprezentanton de la scienca vivo ĉe niaj proksimaj najbaroj, la enloĝantoj de la marprofundaĵoj. (Dro Mercier elmergiĝas ĝis duonkorpo el la akvo kaj profunde riverencas). Estas la unuan fojon en la historio de la civilizacio, ke la Maro kaj la Tero prezentas unu al la alia la manojn por intelekta kunlaborado. Ĝis nun estis starigita netrairebla bazo antaŭ la psika vivo: estis la mond-oceano. Ni povis ĝin transpaŝi, ni povis sur ĝi krozi per niaj ŝipoj en ĉiuj direktoj, sed sub ĝian nivelon, gesinjoroj, la civilizacio ne povis penetri. La malgranda peceto da kontinento, sur kiu vivas la homaro, estis ĝis hodiaŭ ĉirkaŭita per maro virga kaj sovaĝa; ĝi estis majesta kadro, sed ĝi estis ankaŭ deĉiama divida linio. Sur unu flanko la progresanta civilizacio, sur la alia tamen la eterna kaj neŝanĝebla Naturo. Tiu ĉi baro, miaj karaj aŭskultantoj, nun falas. (Aplaŭdo). Ni, la filoj de ĉi tiu granda epoko, havas la nekompareblan feliĉon esti atestantoj de tio, kiel kreskas nia spirita patrujo, kiel ĝi transpaŝas siajn proprajn bordojn, descendas en la marondojn, konkeras la akvajn profundaĵojn kaj aneksas al la malnova kulturtero oceanon modernan kaj civilizitan. Kia konsterna spektaklo! (Brave!) Sinjorinoj kaj sinjoroj, nur per nasko de la oceankulturo, kies eminentan reprezantanton ni hodiaŭ havas honoron bonvenigi inter ni, nia terglobo fariĝis planedo efektive kaj tute civilizita (Entuziasma aplaŭdo! Dro Mercier stariĝas en la bankuvo kaj riverencas).

Kara doktoro kaj granda sciencisto - turnis sin poste Monsieur le Maire et Député al Doktoro Mercier, kiu apogis sin sur la rando de la bankuvo, kortuŝite kaj peze skuante siajn brankojn - vi povos transdoni al viaj samgentanoj kaj amikoj sur la marfundo niajn gratulojn, nian admiron kaj nian plej varman simpation. Diru al ili, ke en vi - niaj enmaraj najbaroj - ni salutas la avangardon de la progreso kaj kulturo, la avangardon, kiu paŝ-post-paŝe koloniigos la senfinajn marteritoriojn kaj sur la fundo de la Oceano konstruos novan kulturmondon. Mi jam vidas kreski en la marprofundaĵoj novajn Atenojn kaj novajn Romojn; mi vidas tie ankaŭ flori novan Parizon kun submaraj Luvroj kaj Sorbonoj, kun submaraj Triumf-Arkoj kaj Tomboj de Nekonataj Soldatoj, kun Teatroj kaj belvardoj; kaj permesu, ke mi eldiru eĉ mian ideon plej sekretan: mi esperas, ke kontraŭ nia kara Nice elkreskos en la bluaj ondoj de Mediteraneo nova glorplena Nice, via Nice, kiu per siaj pompaj submaraj avenuoj, parkoj kaj promenejoj borderos nian lazuran marbordon. Ni volas vin ekkoni kaj ni volas, ke vi konu nin; mi havas miaflanke konvinkon, ke la pli intimaj sciencaj kaj societaj interrilatoj, kiujn ni hodiaŭ sub la tiom favoraj aŭspicioj kontaktigas, kondukos niajn naciojn al ĉiam pli intensa kultura kaj politika kunlaborado en la intereso de la mondpaco, prospero kaj progreso. (Longedaŭra aplaŭdo).

Nun ekstaras Dro Charles Mercier kaj provas per kelkaj vortoj danki al la urbestro kaj deputito de Nice; sed li unue estas tro kortuŝita, due li uzas iom strangan prononcon; el lia parolado mi kaptis nur kelkajn pene elpuŝitajn vortojn; se mi ne eraras, ĝi estis "tre honorita", "kultur-rilatoj", kaj "Viktoro Hugo". Poste li - evidente tremigita - ree sin kaŝis en la bankuvo.



La vorton prenas Paŭl Mallory; tio, kion li eldiras, ne estas prelego, sed himna poemo, traradiita de profunda filozofio. Mi dankas al la Fato, li diras, ke mi ĝisvivis la plenumiĝon kaj realiĝon de unu el la plej belaj fabeloj de l' tuta homaro. Estas realiĝo kaj plenumiĝo: anstataŭ la mita submergita Atlantido mi konsterne vidas novan Atlantidon, kiu elmergiĝas el la profundaĵoj. Kara kolego Mercier, vi kiu estas poeto de la spac-geometrio, kaj novaj eruditaj amikoj, vi estas la unuaj ambasadoroj de ĉi tiu nova mondo, kiu leviĝas el la oceano, ne la ŝaŭmnaska Afrodito, sed Pallas Anadyomene. Tamen multe pli mirinda kaj nekomparebla pli mistera estas, ke al ĉi tiu ...
(La fino mankas ).
ad str. 239
Do ni vidas la Salamandrojn en forta kaj senhalta prosperado. Ilia nombro estas jam taksata ĝis sep miliardoj, kvankam dum kresko de la civilizado ilia naskemo apike malsuprenfalas (je dudek ĝis tridek salamandridoj ĉe ĉiu bestino pojare). Ili jam estas koloniigintaj pli ol sesdek procentojn de ĉiuj marbordoj sur la mondo; la arktaj bordoj estas ankoraŭ nepriloĝataj, sed la Kanadaj Salamandroj jam komencas koloniigi la marbordon de Gronlando, kie ili eĉ premas la Eskimojn en la internon de la insulo kaj transprenas la fiŝkaptadon kaj la komercon je fiŝoleo en proprajn manojn. Man-en-mane kun ilia materia akcelo marŝas ankaŭ ilia progreso civiliza; ili eniras en la vicon de nacioj kun deviga frekventado de lernejoj kaj povas fieri pri plurcentoj da milionojope aperantaj submaraj gazetoj, pri modele establitaj sciencaj institutoj kaj tiel plu. Memkompreneble, tiu ĉi kultura disvolviĝo ne ĉie okazis glate kaj sen interna kontraŭstaro; ni ja scias tre malmulte pri la internaj aferoj de la Salamandroj, sed laŭ kelkaj simptomoj (ekzemple laŭ tio, ke oni trovis Salamandrojn kun formorditaj nazoj kaj kapoj) ŝajnas, ke sufiĉe longan tempon regis sub la marnivelo daŭrema kaj pasia priidea konflikto inter la Paleosalamandroj kaj la Neosalamandroj. La Neosalamandroj verŝajne akceptados la progreson senkondiĉe kaj senlime kaj proklamis, ke sub la akvo oni devas atingi la tutan kaj kompletan kontinentan kulturon ne esceptante eĉ la futbalon, flirton, faŝismon kaj seksajn perversojn; kontraste al tio la Paleosalamandroj, kiel ŝajnas, konservative teniĝis ĉe la natura salamandrismo kaj ne volis rezigni pri malnovaj bonaj bestaj kutimoj kaj instinktoj; ili sendube kondamnis la febran novaĵ-avidadon kaj ĝin konsideris simptomo de dekadenco kaj perfido je la hereditaj Salamandraj idealoj; ili certege ankaŭ indignis kontraŭ fremdaj influoj, al kiuj blinde submetiĝas la hodiaŭa delogita junularo, kaj demandas, ĉu ĉi tia simiado laŭ la homoj decas al fieraj kaj memkonsciaj Salamandroj. 25) Ni povas imagi, ke oni propagandis la devizojn ekzemple: Returne la Mioceno! For ĉion, kio estas nin homigonta! Al batalo por la integra Salamandrismo! Kaj tiel plu. Sendube ekzistis ĉiuj premisoj por vigla generacia konflikto de opinioj kaj por profundaj spiritaj revolucioj en la evoluo de la Salamandroj; ni bedaŭras, ke ni ne povas citi pliajn detalojn pri ili, tamen ni esperu, ke la Salamandroj disvolvis ĉi tiun konflikton, kiom ili kapablis.
ad str. 239
En la paperoj de S-ro Povondra konserviĝis ankaŭ iom neklara fotografaĵo el ĵurnalo, sur kiu ambaŭ Salamandraj deputitoj suprenvenas sur la ŝtuparo el la Ĝeneva Lago al Quai du Mont Blanc, por foriri en la kunsidon de la Komisiono. Ŝajnas do, ke ili estis oficiale loĝigitaj rekte en Lac Léman.

Kiom koncernas la Ĝenevan Komisionon por la Studado de la Salamandra Demando, ĝi perfaris grandan kaj meritplenan laboron precipe per tio, ke ĝi zorgeme evitadis ĉiujn brulantajn politikajn kaj ekonomiajn problemojn. Ĝi kunsidis seninterrompe longan serion da jaroj kaj havis pli ol mil tricent kunvenojn, en kiuj estis diligente diskutata la internacia unuigo de la terminaro por Salamandroj. Tiurilate nome regis senespera ĥaoso; krom la sciencaj nomoj Salamandra, Molche, Batrachus kaj simile (kiujn oni jam komencis senti iom malĝentilaj) estis proponata amasego da aliaj nomoj: Oni estis titolantaj la Salamandrojn: Tritonoj, Neptunidoj, Tethydidoj, Nereidoj, Atlantoj, Oceanidoj, Poseidonoj, Lemuroj, Hydrionoj, Ĝandemeroj (Gens de Mer), Sumarinoj kaj tiel plu; la Komisiono por la studado de la Salamandra Demando devis el ĉi tiuj nomoj elekti la plej konvenan, kaj okupis sin per tio fervore kaj konscience ĝis la fino de la Salamandra Epoko; definitivan kaj unuaniman konkludon ĝi kompreneble ne atingis.


ad str. 241
25) Sinjoro Povondra envicigis en sian kolekton ankaŭ du aŭ tri artikolojn el la ĵurnalo Národní Politika, kiuj pritraktis la hodiaŭan junularon; plej verŝajne li ilin nur pro malatento aljuĝis al ĉi tiu epoko de la Salamandra civilizo.
26) Unu sinjoro el Dejvice rakontis al sinjoro Povondra, ke li sin banis sur la plaĝo en Katwijk am Zee. Li naĝis malproksimen en la maron, sed jen vokis al li la banmajstro, ke li revenu. La priparolita sinjoro (laŭnome S-ro Příhoda, komisiito) ne atentis tion kaj naĝis plu. Tiam saltis la banmajstro en boaton kaj remis post lin.

"He, sinjoro," li diris al li, "tie ĉi vi ne rajtas vin bani!"

"Kial ne?" demandis sinjoro Příhoda.

"Ĉi tie estas Salamandroj."

"Mi ne timas ilin," kontraŭstaris sinjoro Příhoda.

"Ili havas ĉi tie sub la akvo fabrikojn aŭ mi ne scias kion," murmuris la banmajstro. "Ĉi tie neniu sin banas, sinjoro."

"Sed kial ne?"

"La Salamandroj tion ne amas."


ad str. 241


Nun ni do trovas la Salamandrojn sur la vojo al la plej alta florstato; sed ankaŭ la homa mondo ĝuas la ankoraŭ nespertitan prosperon. Oni fervore konstruas novajn bordojn de kontinentoj, sur la malnovaj malprofundaĵoj elkreskas novaj sekaj teroj, meze de l' oceano leviĝas artefaritaj aeronaŭtikaj insuloj; sed ĉio ĉi estas bagatelo kompare al la gigantaj teknikaj projektoj pri ĝisfunda alikonstruado de nia terglobo, kiuj atendas nur sian financonton. La Salamandroj laboras senripoze en ĉiuj maroj kaj sur la randoj de ĉiuj kontinentoj, dum regas la nokto; ŝajnas, ke ili estas kontentaj, kaj ili pretendas por si nenion alian, ol ĉiam havi la laborokazon kaj la eblecon ie en la bordon ekbori la truojn kaj kaj koridoretojn de siaj mallumaj loĝejoj. Ili havas siajn submarajn kaj subterajn urbojn, siajn profundaĵajn metropolojn, siajn Essenojn kaj Birminghamojn sur la marfundo en la profundeco de dudek ĝis kvindek metroj; ili havas siajn plenŝtopitajn fabrikkvartalojn, havenojn, trafikliniojn kaj milionopajn aglomeraĵojn. Unuvorte, ili havas sian, pli-malpli nekonatan 26), sed laŭ teknika vidpunkto - kiel ŝajnas - alte progresintan mondon. Ili ja ne havas siajn metalurgiajn fornegojn kaj fandfabrikojn, sed la homoj liveras al ili la metalojn interŝanĝe por ilia laboro.

Metalo (el greka μέταλλον métallon, "mino, elfosejo, metalo") estas materialo (elemento, kombinaĵo, aŭ alojo) kiu estas tipe malmola, opaka, brila, kaj havas bonan elektran kaj termikan konduktivojn. Metaloj estas ĝenerale maleebla - tio estas, ili povas esti martelitaj aŭ premitaj permanente ekster ilia formo sen rompo aŭ krakado - same kiel fandebla kaj duktila (ebla esti fadenigita al fajna kablo). Ĉirkaŭ 91 el la 118 elementoj en la perioda tabelo estas metaloj (kelkaj elementoj ŝajnas kaj metalaj kaj nemetalaj formoj).

Ili ne havas siajn eksplodaĵojn, sed tiujn vendas al ili la homoj.

Ilia moviga forto estas la oceano kun sia fluso kaj malfluso, kun siaj subaj fluoj kaj temperatur-diferencoj; la turbinojn liveris ja al ili la homoj, sed ili scias apliki ilin; kaj ĉu la civilizo estas io alia ol la kapableco apliki aferojn, kiujn elpensis aliulo? Ni koncedu, ke la Salamandroj ne havas siajn proprajn ideojn, ili tamen povas tute bone havi sian sciencon. Ili ja ne havas sian muzikon kaj literaturon, sed ili nepre ne sentas ties mankon kaj la homoj subite rekonas, ke en tiu rilato la Salamandroj estas fabele modernaj. Do mi vidu, jam povas la homo ion-tion lerni ĉe la Salamandroj - kaj nemirinde: ĉu la Salamandroj ne estas grandioze sukcesaj, kaj kian alian ekzemplon la homoj imitu ol la sukcesojn? En la homaj epokoj oni ankoraŭ neniam tiom multe produktis, konstruis kaj profitis kiel en ĉi tiu granda epoko. Jes, estas nekontestebla afero, ke kune kun la Salamandroj venis en la mondon giganta progreso kaj la idealo, kiun oni nomas la Kvanto. "Ni, la homoj de la Salamandra Epoko", oni diremas kun prava fiereco; kiel nin postlamas la antikviĝinta Homa Epoko kun sia malrapida, miniatura kaj senutila klopodado, kiun oni nomis kulturo, arto, pura scienco aŭ - mi ne scias kiel alie! La veraj, memkonsciaj homoj de la Salamandra Epoko ne plu venigos sian tempon per rezonado pri la Esenco de l' Aferoj; ili okupiĝos nur per ties nombro kaj amasa fabrikado. La tuta estonteco de la mondo konsistas en tio, ke oni senhalte plialtigu la produktadon kaj konsumadon. Tial estu ankoraŭ pli multe da Salamandroj; por povi ankaŭ pli multe perfabriki kaj formanĝegi. La Salamandroj estas unuvorte la Kvanto; ilia epokfara ago konsistas en tio, ke ili estas iom multnombraj. Nur nun povas la homa genio labori laŭ sia plena kapablo, ĉar ĝi laboras pogrande, kun ekstrema produktivo kaj kun rekorda ekonomia debito; mallonge dirite, ĝi estas granda epoko. - Kio do ankoraŭ mankas, por en ĝenerala kontenteco kaj prosperado efektivigi Novan Epokon? Kio malhelpas al naskiĝo de la dezirata Utopio, en kiu rikoltus ĉiujn ĉi teknikajn triumfojn kaj belegajn eblecojn, kiuj al la homa florstato kaj al la Salamandra diligenteco malfermiĝas ĉiam pli kaj plu, ĝis nesuperrigardeblaj horizontoj?

Certe nenio; ĉar nun la Salamandra merkato estos kronata eĉ de ŝtatista providenco, anticipe zorganta, ke neniam ekknaru la radaro de la Nova Epoko. En Londono kunvenas konferenco de la ĉemaraj ŝtatoj, en kiu estas ellaborita kaj aprobita la Internacia Konvencio pri Salamandroj. La Altaj Kontraktantoj sin reciproke devontigas, ke ili ne elsendos siajn Salamandrojn en la suverenajn akvojn de aliaj ŝtatoj; ke ili ne toleros, ke la Salamandroj iel ajn perturbu la teritorian integrecon aŭ agnoskitan interesosferon de kiu ajn alia ŝtato; ke ili nenimaniere sin enmiksos en la Salamandrajn aferojn de alia Marpotenco; ke en kazo de konflikto intewr siaj kaj fremdaj Salamandroj ili sin submetos al la Haaga Arbitracia Tribunalo; ke ili ne armigos siajn Salamandrojn per armiloj de pli granda kalibro, ol estas tiu de la kutima subakva pistolo kontraŭ la ŝarkoj (t.n. Šafránek-gun aŭ shark-gun); ke ili ne toleros, ke iliaj Salamandroj kontaktigu iajn ajn pli intimajn rilatojn kun la Salamandroj subigitaj al alia ŝtatsuvereneco; ke ili helpe de Salamandroj nek konstruos novajn kontinentojn nek plivastigos siajn teritoriojn sen anticipa aprobo de la Konstanta Mara Komisiono en Ĝenevo, kaj tiel plu. (Estis entute tridek sep paragrafoj). Sed kontraste al tio estis rifuzitaj: la brita propono, ke la Marpotencoj sin devontigu, ke ili ne submetos siajn Salamandrojn al deviga milit-ekzercado; la franca propono, ke la Salamandroj estu internaciigitaj kaj subigitaj al Internacia Salamandra Ofico por Regulado de la Mondaj Akvoj; la germana propono, ke oni enbruligu al ĉiu Salamandro la stampon de la ŝtato, kies subulo li estas; plia germana propono, ke al ĉiu ĉemara ŝtato estu koncesiita nur certa kontingento da Salamandroj laŭ destinita nombra proporcio; la itala propono, ke al la ŝtatoj kun superkvanto da Salamandroj oni disponigu novajn bordojn por koloniigado aŭ parcelojn sur la marfundoj; la japana propono, ke la internacian mandaton super la Salamandroj (jam laŭnature nigraj) tenu la japana nacio kiel reprezentanto de la koloraj rasoj 27). La plejmulto da ĉi tiuj proponoj estis prokrastitaj ĝis la venonta konferenco de la Marpotencoj, kiu tamen pro diversaj kialoj ne plu okazis.

"Per ĉi tiu internacia akto," skribis en Le Temps M. Jules Sauerstoff, "estas sekurigita la estonteco de la Salamandroj kaj la paca evoluo de la homaro ĝis longaj jardekoj. Ni gratulas al la Londona Konferenco pro la sukcesplena fino de ĝiaj malfacilaj interkonsultoj; ni gratulas ankaŭ al la Salamandroj pro tio, ke per la farita statuto ili ĝuas la protektadon de la Haaga Tribunalo; nun ili povas trankvile kaj esperplene sin dediĉi al sia laboro kaj al sia submara progreso. Ni akcentu, ke la senpolitikigo de la Salamandra Problemo, kiu estas unu el la plej gravaj garantioj de la mondpaco; precipe la senarmigo de la Salamandroj malpligrandigas la probablecon de submaraj konfliktoj inter unuopaj ŝtatoj. Estas fakto ke - eĉ se daŭras la tiom multnombraj prilimaj kaj pripotencaj malkonkordoj preskaŭ sur ĉiuj kontinentoj - al la mondpaco ne minacas ia aktuala danĝero, almenaŭ flanke de la maro. Sed ankaŭ sur la seka tero ŝajnas la paco pli sekurigita ol iam ajn pli frue; la ĉemaraj ŝtatoj estas plene okupitaj per la konstruado de novaj bordoj kaj povas plivastigi siajn teritoriojn en la mondmaron, anstataŭ ŝovi la limojn sur la seka tero. Ne plu necesos batali per fero kaj gaso pri ĉiu spano da tero; sufiĉas la simplaj pioĉoj kaj ŝoveliloj de la Salamandroj, por ke ĉiu ŝtato povu konstrui al si tiom da teritorio, kiom ĝi bezonas; kaj ĉi tiun pacan Salamandran laboron por la trankvilo kaj prospereco de ĉiuj nacioj garantias ĝuste la Londona Konvencio. Ankoraŭ neniam estis la mondo tiel proksime al la daŭra paco kaj al la senbatala, sed glora ekfloro kiel ĝuste nun. Anstataŭ la Salamandra Problemo, pri kiu oni jam tiom multe parolis kaj skribis, oni nun verŝajne prave parolos pri la Ora Salamandra Epoko."


27) Ĉi tiu propono verŝajne rilatis al la grandskala politika propagando, kies grandegan dokumenton ni havas en la manoj dank' al la kolektemo de S-ro Povondra. La dokumento diras laŭvorte la jenon:
ad str. 248
3. Sinjoro Povondra ree legas gazeton
Ĉe nenio oni pli bone vidas la pasadon de l' tempo ol ĉe la infanoj. Kie estas la malgranda Franĉjo, kiun ni forlasis (ho antaŭ nelonge!) super la alfluoj de Danubo sur la maldekstra bordo?

"Kie ree estas tiu Franĉjo?" grumblas sinjoro Povondra malfermante sian vesperan ĵurnalon.

"Vi ja scias, kiel alifoje," diras sinjorino Povondrová kliniĝante super krudaĵo.

"Do li postkuras knabinon," diras riproĉe la patro Povondra. "Malbenita bubo! Li havas apenaŭ tridek parojn, kaj li unu solan vesperon ne sidas hejme!"

"Nur kiom da ŝtrumpoj li kurdetruas," ekĝemas sinjorino Povondrová, surmetante ree unu malesperindan ŝtrumpon sur lignan formilon. "Kion mi faru pri tio," ŝi rezonas super la ampleksa truo sur la kalkano, laŭforme simila al la insulo Cejlono. "Ĝi meritas, ke mi elĵetu ĝin," ŝi opinias kritikeme, sed malgraŭ tio ŝi post iom longa strategia rezonado kuraĝe enpikas la kudrilon en la sudan bordon de Cejlono.

Ekregis digna familia silento, tiom kara al la patro Povondra; nur la gazeto susuras kaj al ĝi respondas la rapide tratrenata fadeno.

"Ĉu oni jam havas lin?" demandas sinjorino Povondrová.

"Kiun?"


"La murdinton, kiu mortigis tiun virinon."

"Mi zorgos pri via murdinto," murmuras sinjoro Povondra kun certa naŭzo. "Jen mi ĝuste legas, ke la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio estas streĉitaj. Tio estas grava afero. Tie ĝi ĉiam estas grava afero."

"Kiun?"

"La murdinton. Se iu mortigas virinon, oni lin nur malofte kaptas."



"La japanoj vidas malvolonte, ke Ĉinio reguligas la Flavan Riveron. Jen estas la politiko. Dum la Flava Rivero faras malordojn, estadas en Ĉinio ĉiumomente inundo kaj malsato, kaj tio la ĉinojn malplifortigas, ĉu vi scias? Pruntu al mi la tondilon, panjo, mi eltranĉos ĝin."

"Kial?"


"Nu, jen mi legas, ke sur la Flava Rivero laboras du milionoj da Salamandroj."

"Estas multe, ĉu?"

"Tion mi pensas! Sed certe ilin pagas Ameriko, mia karulineto. Tial la Mikado volus tien nestigi siajn proprajn Salamandrojn. - Jen ni vidu!"

"Kion vi havas?"

"Ĉi tie skribas Petit Parisien, ke Francio ne povas tion plu toleri. Kaj ĝi pravas. Mi ankaŭ tion ne tolerus plu."

"Kion vi ne tolerus plu?"

"Ke Italio fortikigu la insulon Lampeduzon. Tio estas terure grava strategia pozicio, sciu! La italoj povus desur Lampeduzo pridanĝeri Tunizion. Jen skribas Petit Parisin, ke la italoj volas el tiu Lampeduzo elkonstrui marfortikaĵon de unua rango. Onidire laboras tie sesdek mil armitaj Salamandroj - Tio estas konsiderinda. Sesdek mil, tio estas tri divizioj, panjo. Mi diras, en Mediteraneo, tie certe iam io tumultiĝos. Donu, mi eltranĉos tion."

Dume Cejlono malaperis sub la diligenta mano de sinjorino Povondrová kaj reduktiĝis proksimume ĝis la dimensio de la insulo Rhodos.

"Kaj jen Anglio," rezonis la patro Povondra, "tiu ankaŭ havos malfacilaĵojn. En la Malsupera Ĉambro oni parolis, ke Granda Britanio onidire malfruiĝas post la ceteraj ŝtatoj en ĉi tiuj akvaj konstruadoj. La aliaj koloniaj potencoj onidire vetkonstruas novajn marbordojn kaj kontinentojn, dume la brita registaro en sia konservativa malfidemo al la Salamandroj - Tio estas vero, panjo. La angloj estas terure konservativaj. Mi konis unu lakeon el la brita ambasadorejo, kaj tiu por ia ajn prezo sur la mondo ne estus enbuŝiginta nian ĉeĥan premkolbason. Oni tion ĉe ili ne manĝas - li asertis - kaj tial li ankaŭ ne manĝos tion. Nemirinde, ke aliaj ŝtatoj ilin poste superas." Sinjoro Povondra serioze balancis la kapon. "Kaj Francio plivastigas siajn marbordojn ĉe Calais. Nun alarmas la gazetoj en Anglio, ke Francio pafos trans la Kanalon, se nun la Kanalo estos malpli larĝa. Jen estas la sekvoj. Ili povis mem plivastigi siajn bordojn ĉe Dover kaj pafi en Francion."

"Sed kial ili pafu?" demandis sinjorino Povondrová.

"Tion vi ne komprenas. Tio estas strategiaj motivoj. Mi ne mirus, se tie iam io ektumultus. Tio estas komprenenda, nun, pro tiuj Salamandroj, estas la mondsituacio tute alia, panjo, tute alia."

"Ĉu vi pensas, ke povus esti milito?" zorgumis sinjorino Povondrová. "Sciu, mi pensas pri nia Franĉjo, ke li ne devu tien."

"Ĉu milito?" opiniis la patro Povondra. "Devos esti mondmilito, por ke la ŝtatoj povu dividi inter si la marojn. Sed ni restos neŭtralaj. Iu ja devas resti neŭtrala, por liveri la armilojn kaj ĉion al la aliuloj. Tia ĝi estas," decidis sinjoro Povondra. "Sed tion vi virinoj ne komprenas."

Sinjorino Povondrová kunpremis la lipojn kaj per rapidaj kudropikoj finis la ekstermon de la insulo Cejlono desur la ŝtrumpo de l' juna sinjoro Franĉjo.

"Kaj se mi konsideras," ekvoĉis sinjoro Povondra kun malfacile subpremata fiero, "ke sen mi ne ekzistus ĉi tiu minacata situacio! Se mi tiam ne estus alkondukinta tiun kapitanon al sinjoro Bondy, tuta historio aspektus alie. Iu alia pordisto ne estus lin eĉ enlasinta, sed mi diris al mi, mi akceptos tion sur mian konton. Kaj nun vidu, kiajn malfacilaĵojn pro tio havas la ŝtatoj kiel Anglio aŭ Francio! Kaj ni ankoraŭ ne scias, kio povas el tio elkoviĝi -" Sinjoro Povondra emocie elpuŝis kelke da fumbriloj el sia pipo. "Tiel ĝi estas, mia kara. La gazetoj estas plenaj de tiuj Salamandroj. Jen ree -" La patro Povondra formetis la pipon. "Jen tekstas, ke apud la urbo Kankesanturai sur Cejlono la Salamandroj atakis vilaĝon; onidire la indiĝenoj tie batmortigis kelke da Salamandroj. Oni alvokis la policon kaj taĉmenton da indiĝena soldataro," laŭtlegis sinjoro Povondra, "post kio ekflamis regula pafbatalo inter la Salamandroj kaj la homoj. La soldatoj havis kelkajn vunditojn -" La patro Povondra formetis la gazeton. "Tio ne plaĉas al mi, panjo."

"Kial?" miris sinjorino Povondrová, zorge kaj kontente prifrapante per la tondil-tenilo la lokon, kie iam estis la insulo Cejlono. "Ĝi ja estas nenio rimarkinda!"

"Mi ne scias," elpuŝis la patro Povondra kaj komencis ekscitite promenadi tra la ĉambro. "Sed ĉi tio ne volas al mi plaĉi. Ne, tion mi nevolonte vidas. La pafbataloj inter la homoj kaj la Salamandroj, tio devus ne esti."

"Eble la Salamandroj sin nur defendis," trankviligis sinjorino Povondrová kaj formetis la ŝtrumpojn.



"Ĝuste tiel," murmuris sinjoro Povondra malkviete. "Se tiuj kanajloj iam komencos sin defendi, estos malbone. Estas ĝi la unuan fojon, ke ili faris tion ... Sakre, tion mi nevolonte vidas!" Sinjoro Povondra haltis heziteme. "Mi ne scias, sed eble mi tamen devis tiun kapitanon ne enlasi al sinjoro Bondy!"
1   2   3   4


Elŝuti 192.61 Kb.

  • Civitanoj Salamandroj
  • 3. Sinjoro Povondra ree legas gazeton

  • Elŝuti 192.61 Kb.