Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karel Čapek Milito kontraŭ Salamandroj tradukis Tomáš Pumpr Sinjoro Povondra legas gazeton

Elŝuti 192.61 Kb.

Karel Čapek Milito kontraŭ Salamandroj tradukis Tomáš Pumpr Sinjoro Povondra legas gazeton




paĝo3/4
Dato14.03.2017
Grandeco192.61 Kb.

Elŝuti 192.61 Kb.
1   2   3   4

La Salamandro-merkato
(ČTK) Laŭ la lasta raporto, kiun publikigis la Salamander-Sindicate en la fino de la jarkvarono, altiĝis la debito de la Salamandroj je tridek procentoj. Dum tri monatoj oni liveris preskaŭ sepdek milionojn da Salamandroj precipe en la Sud- kaj Mez-Amerikon, la Hindoĉinion kaj la italan Somalilandon. Por la plej baldaŭa tempo oni preparas la pliprofundigadon kaj plilarĝigadon de la Panama Kanalo, la repurigon de la haveno en Quayaquil kaj la forigon de kelkiuj malprofundaĵoj kaj rifoj en la markolo de Torres. Solaj ĉi tiuj laboroj signifus laŭ proksimuma taksado alilokigi naŭ miliardojn da volumenaj metroj da solidaj teraĵoj. La konstruadon de pezaj aeronaŭtikaj insuloj sur la fluglinio Madeira-Bermudoj oni estas komenconta nur la venontan printempon. La priŝutado de la arkipelago Mariann en la japana mandato estas plue daŭrigata, ĝis nun oni akiris okcent kvardek mil akrojn da nova, t.n. malpeza sekaĵo inter la insuloj Tinian kaj Saipan. Kaŭze de la kreskanta var-postulado estas la Salamandroj koncerne la pezon solidaj kaj notas Leading 61, Team 620. La rezervoj estas sufiĉaj.

4) Pri tiaj malhelpoj atestas ekzemple jena nedatumita raporto, eltranĉita el ĵurnalo:


Ĉu Anglio sin fermas kontraŭ la Salamandroj?
(Reŭter.) Al demando de Mr. J. Leedse, membro de la malsupera ĉambro de la parlamento, respondis hodiaŭ Sir Samuel Mandeville, ke la Registaro de Lia Majesto fermis la Suez-Kanalon al ĉiuj transportoj de la Salamdroj, plue ke ĝi ne estas permesonta, ke eĉ unusola Salamandro estu okupata sur la marbordoj aŭ en la suverenaj akvoj de la Brita Insularo. La motivo de ĉi tiuj aranĝoj - deklaris Sir Samuel - estas unue la sekureco de la britaj bordoj, due la valideco de la malnovaj leĝoj kaj konvencioj pri la malhelpado al la sklav-merkato.

Al demando de la parlamentano Mr. B. Russel komunikis Sir Samuel, ke ĉi tiu vidpunkto kompreneble ne koncernas la britajn dominiojn kaj koloniojn.


5) Oni tiucele aplikis preskaŭ ekskluzive la pistolojn, kiujn inventis Ing. Mirko Šafránek kaj kiujn fabrikis la Armilfabrikejo en Brno.
6) Tion komp. kun jena ĵurnal-komuniko:
La strikmovado en Aŭstralio
(Havas.) La gvidanto de la Aŭstraliaj Trade-Unioj, Harry Mac Namara, anoncas ĝeneralan strikon de ĉiuj haven-, trafik-, elektrej- kaj aliaj laboristoj. La fakaj Labor-Sindikatoj nome postulas, ke la importo de la labor-Salamandroj estu severe kontingentita laŭ la leĝaro pri la enmigrado. Male la Aŭstraliaj farmistoj penas atingi la absolutan liberigon de la importo de l' Salamandroj, ĉar per la nutrado de ili rimarkinde altiĝas la debito de la enlanda maizo kaj de la bestaj grasoj, precipe de la ŝafsebo. La registaro klopode celas kompromison; la Salamandra Sindikato proponas, ke ĝi pagus al la Trade-Unioj por ĉiu importota Salamandro kotizon de ses ŝilingoj. La registaro estas preta garantii, ke la Salamdroj estos okupataj sole en la akvo kaj ke ili (pro moralaj motivoj) ne elmergiĝos el la akvo pli ol 40 cm, t.e. ĝis la brusto. La Trade-Unio tamen persistas ĉe 12 cm kaj postulas por ĉiu Salamandro la kotizon de dek ŝilingoj krom la registriga takso. Ŝajnas, ke oni akordiĝos kun alhelpo de la ŝtatkaso.
7) Komp. rimarkindan dokumenton el la kolekto de S-ro Povondra:
La Salamandroj savas la vivon de 36 dronantoj
(De nia speciala raportisto)
Madras, la 3-an de Apr.
En la ĉi-tiea haveno karambolis la vaporŝipo Indian Star kun boato transportanta ĉirkaŭ kvardek indiĝenojn, kiu tuj subakviĝis. Antaŭ ol oni povis ekspedi la polican barkon, jam alrapidis helponte la Salamandroj, laborantaj ĉe la forigado de l' marĉo el la haveno, kaj transportis 36 dronantojn sur la bordon. Unu Salamandro sola eltiris el la akvo tri virinojn kaj du infanojn. Kiel premion por ĉi tiu kuraĝa ago la Salamandroj ricevis de la lokaj aŭtoritatoj skriban dankleteron en akvorezista ujo.

Kontraste al tio la indiĝena loĝantaro estas ekstreme ekscitita pro tio, ke al la Salamandroj estis permesite tuŝi la dronantajn personojn de la superaj kastoj. Ĝi nome opinias la Salamandrojn malpuraj kaj netuŝeblaj. En la haveno tumultiĝis kelkaj miloj da indiĝenoj postulantaj, ke oni elpelu la Salamandrojn el la haveno. Tamen la polico tenas la ordon; estis nur tri mortigitaj kaj cent dudek arestitaj.

Ĉirkaŭ la deka horo vespere estis la trankvilo restarigita. La Salamandroj laboras plu.
8) Komparu la sekvantan tre rimarkindan slipon, skribitan bedaŭrinde en nekonata lingvo kaj sekve netradukeblan:
SACHT na kchri te Salaam Ander bwtat

Saght gwan t'lap ne Salaam Ander bwtati og t'cheni berchi ne Simbwana m'bengwe ogandi sűkh ma moď moď opwana Salaam Ander sri m'oana gwen's. Og di Limbw og di bwtat na Salaam Ander kchri p'we ogandi p'we o'gwandi te ur maswâli sűkh? Na, ne ur lingo t'Islamli kcher oganda Salaam Andrias sahti. Bend op'tonga kchri Simbwana mędh, salaam!


9) Karakterizan dokumenton donas enketo de la ĵurnalo "Daily Star" pri la temo "Ĉu la Salamandroj havas animon? Mi citas el ĉi tiu enketo (kompreneble ne garantiante la aŭtentikecon) kelkajn eldirojn de eminentaj personoj:
Dear Sir,
mia amiko la Pastra Moŝto H. B. Bertram kaj mi observis la Salamandrojn sufiĉe longan tempon dum konstruado de digo en Aden; ni ankaŭ kun ili du- aŭ trifoje parolis, sed ni renkontis ĉe ili neniun simptomon de pli altaj sentoj, kiaj estas la Honoro, Fido, Patriotismo aŭ Sporta Spirito. Kaj kion alian - mi demandas - ni povas rajte signi animon?
Truly yours

Colonel John W. Britton


Mi neniam vidis Salamandron; sed mi estas konvinkita, ke estaĵoj, kiuj ne posedas propran muzikon, ne havas eĉ animon.

Toscanini

Ni lasu flanke la demandon pri la animo, sed kiom mi povis observi la Andriasojn, mi dirus, ke ili ne havas individualecon; ili ŝajnas unu kiel la alia, egale diligentaj, egale kapablaj - kaj egale senesprimaj. Unuvorte: ili plenumas certan idealon de la moderna civilizacio, nome la Mezkvaliton.

André d'Artois


Ili nepre ne havas animon. Tiurilate ili egalas al la homo.

Via G. B. Shaw


Via demando min embarasas. Mi scias ekzemple, ke mia ĥina hundeto Bibi havas malgrandan kaj amindan animon; same ankaŭ mia persa katino Sidi Hanum havas animon, kaj kiel belegan kaj kruelan! Sed ĉu la Salamandroj? Jes, ili estas tre talentaj kaj inteligentaj, tiuj mizeruletoj; ili scias paroli, kalkuli kaj esti terure utilaj; sed ili estas tiom malbelaj!

Via Madeleine Roche


Ili estu eĉ Salamandroj, nur se ne markitaj.

Kurt Huber


Ili ne havas animon. Se ili havus ĝin, ni devus al ili aljuĝi ekonomian egalecon kun la homo, kio estus absurda.

Henry Bond


Mankas al ili sex-appeal. Tial ili ankaŭ ne havas animon.

Mae West

Ili havas animon, same kiel ĝin havas ĉiu kreaĵo kaj ĉiu planto, kiel ĝin havas ĉio, kio vivas. Granda estas mistero de ĉiu vivo.

Sandrabĥarata Nath


Ili havas interesan teknikon kaj stilon de naĝado; ni povas de ili multon ellerni, speciale en la naĝado sur longaj distancoj.

Tomy Weissmüller

Ad 203

10) La detalojn vidu en la libro: Mme Lousie Zimmermann, sa vie, ses idées, son oeuvre (Hran). Ni citas el ĉi tiu verko pietan rememoron de Salamandro, kiu estis unu el ŝiaj lernantoj:



"Ŝi prelegis al ni la fablojn de Lafontaine, sidante apud nia simpla, sed pura kaj komforta baseno; ŝi ja suferis de la malseko, sed ŝi ne priatentis tion, okupite, plene kaj sindone de sia instruista tasko. Ŝi nomis nin "mes petits Chinois", ĉar ni simile kiel la ĉinoj ne sciis prononci la konsonanton "r". Sed ŝi pli poste je tio rutiniĝis tiel, ke ŝi mem prononcadis sian nomon Mme Zimmelmann. Ni Salamandroj adoris ŝin; la malgrandaj, kiuj ankoraŭ ne havis evoluintan pulmon kaj sekve ne povis forlasi la akvon, ploris, ke ili ne rajtas akompani ŝin ĉe ŝiaj promenadoj tra la lernejparko. Ŝi estis tiom milda kaj afabla, ke ŝi koleriĝis - kiom mi scias - nur unufoje; tio okazis, kiam nia juna instruistino de historio sin vestis en varmega somertago en bankostumon kaj malsuprenvenis inter nin en la basenon, kie ŝi prelegis al ni pri Nederlandaj bataloj por libereco, sidante ĝis la kolo en la akvo. Tiam nia karega Mme Zi,,elmann serioze ekscitiĝis: "Iru tuj bani vin, Mademoiselle, iru, iru!" vokis ŝi kun larmoj en la okuloj. Por mi ĝi estis delikata sed komprenenda leciono, ke ni tamen ne apartenas inter la homojn; pli poste ni estis tre dankemaj al nia spirita patrino, ke ŝi enplantis al ni ĉi tiun konscion per maniere tiom decida kaj taktoplena.

Se ni bone lernis, ŝi legadis al ni kiel premion la modernajn poemojn, ekzemple tiujn de François Coppé. "Ĝi ja estas tro moderna", ŝi diradis, "sed finfine eĉ tio apartenas hodiaŭ al bona eduko." Ĉe la fino de la lernejjaro oni okazigis Publikan Akademion, al kiu estis invitita la prefekta Moŝto el Nice kaj aliaj oficialuloj kaj eminentuloj. Talentajn kaj progresiĝintajn lernantojn, kiuj jam havis pulmon, sekigis la lernejservisto l¨kaj vestis per iaj blankaj roboj; poste ili recitis malantaŭ maldika ekrano (por ke sinjorinoj ilin ne ektimu) la fablojn de Lafontaine, la matematikajn formulojn kaj la sinsekvon de la Kapetida dinastio kun respektivaj jarindikoj. Poste la prefekta moŝto eldiris per longa kaj bela parolado la dankon kaj komplimenton al nia kara direktorino, kaj per tio finiĝis la ĝojplena tago.

Same kiel pri nia spirita progreso oni zorgis ankaŭ pri nia korpa prospero; unufoje dum monato ekzamenis nin la loka veterinaro kaj unufoje dum duonjaro oni ĉiun el ni pesis - ĉu ni havas la preskribitan pezon. Speciale metis al ni nia kara gvidantino sur la koron, ke ni forlasu la abomenan malvirtan mikskutimon de la Lunaj Dancoj; mi hontas diri, ke tamen kelkiuj, iom jam maturaj lernejanoj, ĉe Plenluno kaŝe entreprenadis ĉi tiun bestan fiaĵon. Mi esperas, ke nia patrineca amikino neniam tion eksciis; ĝi estus rompinta ŝian grandan, noblan kaj amoplenan koron."

Man-en-mane kun la lernejedukado de la Salamandroj elmergiĝis la lingva demando. Kiun el la mondlingvoj la Salamandroj lernu unue? La originaj Salamandroj el la Pacifikaj insuloj memkompreneble esprimadis sin en pidgin-English, kaptinte ĝin de la indiĝenoj kaj maristoj; multaj parolis la malajan aŭ aliajn el la lokaj idiomoj. La Salamandroj bredataj por la merkato de Singapore estis instruataj paroli basic-English, tiun science plisimpligitan anglan lingvon, al kiu sufiĉas kelkcent terminoj sen la antikvaj gramatikaj ceremonioj; tial oni ankaŭ komencis nomi ĉi tiun reformitan norman anglan lingvon Salamander-English. En la modelaj Écoles Zimmermann esprimadis sin la Salamandroj en la lingvo de Corneill, kompreneble ne pro naciaj motivoj, sed ĉar ĝi apartenas al la pli alta eduko; kontraste al tio sur la Reformitaj lernejoj ili lernis Esperanton, la helplingvon de interkomprenado. Krome estiĝis en tiu tempo kvin aŭ ses novaj Universalaj Lingvoj, kiuj volis anstataŭi la Babelan ĥaoson de la homaj idiomoj kaj doni unu solan gepatran lingvon al la tuta mondo de la homoj kaj Salamandroj; nature estis multaj disputoj, kiu el ĉi tiuj Internaciaj Lingvoj estas la plej celtrafa, plej belsona kaj plej universala. Kaj la fino de la historio estis, ke en ĉiu nacio oni propagandis alian Universalan Lingvon.11)

Per la ŝtatigo de la Salamandraj lernejoj la tuta afero fariĝis malpli komplika: en ĉiu ŝtato estis la Salamandroj simple edukataj en la lingvo de la respektiva ŝtata nacio. Kvankam la Salamandroj lernis la fremdajn lingvojn relative facile kaj fervore, ilia lingvo-kapablo montris specialajn mankojn, unue pro formo de iliaj parolorganoj, due pro motivoj pli psikaj; tiel ekzemple ili nur pene prononcados longajn, multsilabajn vortojn kaj celis redukti ilin je unusola silabo, kiun ili elpuŝadis mallonge kaj iom kvake; ili elparoladis "l" anstataŭ "r", kaj la siblajn konsonantojn ili iom moligadis; ili ignoradis la gramatikajn finaĵojn, neniam ellernis la diferencon inter "mi" kaj "ni" kaj opiniis indiferenta, ĉu iu vorto havas gramatikan genron inan aŭ viran (- eble tial manifestiĝadis ilia seksa apatio ekster la tempo de la pariĝado. Unuvorte: ĉiu lingvo akceptis en ilia buŝo karakterize novajn trajtojn kaj raciiĝis ĝis la plej simplaj kaj rudimentaj formoj. Estas rimarkinde, ke iliajn neologismojn, ilian prononcadon kaj gramatikan primitivecon komencis rapide alproprigi al si unue la plej malaltaj homaj klasoj en la havenoj, due la tiel nomata plej nobla societo; de tie disvastiĝadis tiu ĉi esprim-maniero en la gazetojn kaj post nelonge ĝiĝeneraliĝis. Ankaŭ ĉe homoj plejparte pereis la gramatikaj genroj, forfalis la finaĵoj, elmortis la deklinaciado; la "ora junularo" subpremis la "r" kaj ellernis mole elparoli la siblo-konsonantojn; apenaŭ iu el la eruditaj homoj povus ankoraŭ diri, kion signifas la indeterminismo aŭ transcendeco, simple tial, ke tiuj vortoj fariĝis ankaŭ por homoj tro longaj kaj neprononceblaj.

Mallonge dirite, la Salamandroj sciis - ĉu bone, ĉu malbone - paroli preskaŭ ĉiujn lingvojn de la mondo laŭ tio, sur kiu marbordo ili vivis. Tiam ĉe ni (mi opinias ke en la gazeto Národní listy) aperis artikolo, kiu (certe prave) amare demandis, kial la Salamandroj ne lernas ankaŭ la ĉeĥan lingvon, dum ekzistas jam sur la mondo Salamandroj parolantaj la portugalan, la nederlandan kaj aliajn lingvojn de malgrandaj nacioj. Nia nacio ja bedaŭrinde ne havas propran marbordon, koncedis la menciita artikolo, kaj tial ĉe ni ne ekzistas maraj Salamandroj; sed eĉ se ni ne havas propran maron, tio ankoraŭ ne signifas, ke ni en la mondkulturo ne prenis la saman kaj multrilate eĉ pli grandan parton ol multaj nacioj, kies lingvon lernas miloj kaj miloj da Salamandroj. Estus nur juste, ke la Salamandroj ekkonu ankaŭ nian spiritan vivon; sed kiel ili povas sin informi pri ĝi, se inter ili ekzistas neniu, kiu posedus nian lingvon? Ni ne atendu, ke iu en la mondo rekonos ĉi tiun kultur-debeton kaj instalos katedron por instruado de la ĉeĥa lingvo kaj ĉeĥa literaturo ĉe iu Salamandra lernejo. Kiel diras la poeto: "Ni kredu neniun sur mondosurfaco, ne estas ja tie eĉ unu amik'." Tial ni mem zorgu pri la rebonigo, vokis la artikolo. Kia ajn ni havis sukceson sur la mondo, ni faris tion per propra forto! Estas nia rajto kaj nia devo, ke ni klopodu gajni amikojn ankaŭ inter la Salamandroj; tamen ŝajnas, ke nia ministerio por eksterlandaj aferoj ne montras grandan intereson pri sufiĉa propagandado de nia nomo kaj niaj produktaĵoj inter la Salamandroj, kvankam aliaj eĉ pli malgrandaj nacioj elspezas milionojn por malfermi al la Salamandroj siajn kulturtrezorojn kaj samtempe sugesti al ili la intereson pri la fabrikaĵoj de sia industrio. - La artikolo vekis grandan atenton - precipe ĉe la Unuiĝo de la Industriuloj, kaj havis almenaŭ tiun efekton, ke aperis malgranda lernolibro Ĉeĥe por Salamandroj kun specimenoj de ĉeĥoslovaka beletristiko. Ĝi ŝajnas preskaŭ nekredebla, sed oni efektive disvendis pli ol sepcent ekzemplerojn de tiu libro; do entute ĝi estis rimarkinda sukceso.12)

Interalie proponis la fama filologo Curtius en la verko Janua lingvarum aperta, ke oni adoptu kiel unusolan interkomprenan lingvon por Salamandroj la latinan lingvon de la ora epoko de Vergilius. Hodiaŭ estas en nia povo, li vokis, ke la latina lingvo, la lingvo plej perfekta, plej riĉa je gramatikaj reguloj kaj science plej ellaborita, ree fariĝu vivanta kaj tutmonda lingvo. Se la erudita homaro ne kaptos ĉi tiun okazon, faru tion vi mem, Salamandae, gens maritima; elektu kiel vian gepatran lingvon eruditam linguam latinam, la unusolan lingvon, kiu indas, ke ĝin parolu orbis terrarum. Nepereonta estos via merito, Salamandrae, se vi revekos al nova vivo la eternan lingvon de dioj kaj herooj;

En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

ĉar kun tiu ĉi lingvo, gens Tritonum, vi foje transprenos ankaŭ la mandaton de la mond-rega Romo.

Kontraste al tio iu latva telegraf-oficisto, nomata Wolteras, kune kun pastoro Mendelius inventis kaj ellaboris specialan lingvon por Salamandroj sub la nomo Oceana Lingvo (pontic lang); li uzis por ĝi elementojn de ĉiuj lingvoj sur la mondo, precipe de la idiomoj Afrikaj. Ĉi tiu Salamandraĵo (kiel oni ĝin ankaŭ titolis) atingis certan disvastiĝon ĉefe en la nordlandoj, bedaŭrinde nur inter la homoj; en Upsala oni eĉ instalis katedron por instruado de Salamandra lingvo, tamen el la Salamandroj - kiom estas konate - ne parolis ĝin eĉ unu sola. Laŭvere oni devas konfesi, ke inter la Salamandroj plej enradikiĝis basic-English kaj ĝi pli poste estiĝis oficiala lingvo de la Salamandroj.

12) Komp. la felietonon el la plumo de Jaromír Seidl-Novoměstský, konservita en la kolekto de sinjoro Povondra.
Nia amiko sur insuloj Galapagos
Farante kun mia edzino, la poetino Henrika Seidl-Chrudimská, rondvojaĝon ĉirkaŭ la mondo, por ke mi per la sorĉo de tiom da novaj kaj potencaj impresoj almenaŭ parte supervivu la doloran perdon de nia karega onklinjo, la verkistino Bohumila Jandová-Střešovická, ni venis ĝis la izolaj, per multaj fabloj ĉirkaŭretitaj insuloj Galapagos. Ni havis sole du horojn da tempo, do ni uzis ilin por promenado sur la marbordo de ĉi-tiu dezerta insularo.

"Rigardu, kiel belege hodiaŭ subiras la Suno," diris mi al mia edzino. "Ĉu ĝi ne aspektas, kvazaŭ tuta firmamento dronus en inundo da oro kaj sango?"

"Ĉu la Moŝta Sinjoro bonvolas esti Ĉeĥo?" aŭdiĝis subite post ni en korekta kaj pura ĉeĥa lingvo. Mi rigardis surprizite en tiu direkto. Estis tie neniu, sole granda, nigra Salamandro sidis sur ŝtonegoj, tenante en la manoj ion, kio aspektis kvazaŭ libro. Dum nia rondvojaĝo ĉirkaŭ la mondo ni vidis jam kelke da Salamandroj, tamen ni ĝis nun ne havis la okazon, komenci kun ili konversacion. Tial la afabla leganto komprenos nian ekmiron, kiam ni sur tiel dezerta marbordo renkontis Salamandron, kaj despli, kiam ni ekaŭdis demandon en nia gepatra lingvo.

"Kiu parolas ĉi tie?" ekvokis mi ĉeĥe.

"Mi estis tiel kuraĝa, sinjoro," rediris la Salamandro, respektplene leviĝante. "Mi ne povis rezisti, aŭdante la unuan fojon en mia vivo ĉeĥan parolon."

"Kion?" mi konsterniĝis, ĉu vi parolas ĉeĥe?"

"Ĝuste mi amuziĝis per konjugado de la malregula verbo býti - esti," reciprokis la Salamandro. "Ĉi tiu verbo estas ja malregula en ĉiuj lingvoj."

"Kiel, kie kaj kial?" mi insistis, "vi ellernis la ĉeĥan lingvon?"

"Hazardo alportis en miajn manojn ĉi tiun libron," respondis la Salamandro kaj prezentis al mi libron, kiun li estis tenanta en la mano; estis la lernolibro Česky pro Mloky - Ĉeĥe por Salamandroj, kaj ĝiaj folioj portis signojn de ofta kaj diligenta uzado. "Ĝi venis ĉi tien kun sendaĵo de libroj de didaktika enhavo. Mi rajtis elekti Geometrion por superaj klasoj de la liceoj, Historion de milit-taktiko, Gvidlibron tra Dolomitoj aŭ La principojn de bimetalismo. Mi tamen elektis ĉi tiun libron, kiu fariĝis al mi kompaniano la plej kara. Mi scias ĝin jam tutan parkere, sed mi ĉiam retrovas en ĝi novajn forntojn de amuzo kaj instruo."

Mia edzino kaj mi esprimis nian neŝajnigitan ĝojon kaj miron pri lia korekta, ja eĉ preskaŭ komprenebla prononco.

"Bedaŭrinde estas ĉi tie neniu, kun kiu mi parolus ĉeĥe," diris nia nova amiko modeste, kaj mi eĉ ne scias certe, ĉu la instrumentalo de la substantivo kůň - la ĉevalo estas konikoňmi."

"Koňmi!" mi diris.

"Ho ne! Koni," ekvoĉis mia edzino vigle.

"Ĉu vi estus tiel afabla kaj dirus al mi," demandis nia kara konversacianto fervore, "kio estas nova en la Centotura Patrino Praha?"

"Ho, tiu kreskas, amiko!" respondis mi ĝojigite per lia intereso, kaj mi per kelkaj vortoj skizis al li la florantan progreson de nia ora metropolo.

"Kiel ĝojigaj sciigoj!" diris la Salamandro kun nekaŝata kontento. "Ĉu ankoraŭ pendas sur la Ponto-Turo la forhakitaj kapoj de la ekzekutitaj ĉeĥaj nobeloj?"

"Jam longe ne," diris mi al li, iomete (mi devas konfesi) surprizita per lia demando.

"Ĝi vere estas domaĝo," opiniis la simpatia Salamandro. "Estis rara historia memorindaĵo. Dio bedaŭru, ke tiom da rimarkindaj historiaĵoj pereis dum la tridekjara milito! Se mi ne eraras, estis tiam la ĉeĥa tero detruita je dezerto, malsekigata per sango kaj larmoj. Kia feliĉo, ke tiam ne pereis ankaŭ la negativa genitivo. En tiu ĉi libro tekstas, ke ĝi estas jam elmortonta. Mi tion tre bedaŭrus, sinjoro."

"Vin do ravis eĉ nia historio," vokis mi ĝojplene.

"Certe, sinjoro," reciprokis la Salamandro. "Precipe la Katastrofo sur la Blanka Monto kaj la Tricentjara Sklaveco. Mi legis pri ili tre multe en ĉi tiu libro. Vi certe estas tre fieraj pri via Tricentjara Sklaveco. Estis ĝi granda epoko, sinjoro."

"Jes, malfacila epoko," jesis mi. "Epoko de subpremado kaj suferoj."

"Kaj ĉu vi ĝemis?" demandis nia amiko kun avida intereso.

"Jes, ni ĝemis, neeldireble suferante sub la jugo de la krudaj tiranoj."

"Tio min ĝojigas," elspiris la Salamandro. "En mia libro estas ĝi ĝuste tiel skribita. Mi tre plezure aŭdas, ke tio estas vero. Estas bonega libro, sinjoro, pli bona ol la Geometrio por la superaj klasoj de la liceoj. Mi volus iam ekstari sur la memorinda loko, kie estis ekzekutitaj la ĉeĥaj nobeloj, same kiel sur aliaj gloraj lokoj de la kruda maljusteco.

"Venu al mi vizite," mi kore al li proponis.

"Mi dankas pro la afabla invito," riverencis la Salamandro. "Bedaŭrinde mi ne estas tiugrade libera koncerne miajn paŝojn ..."

"Ni vin aĉetus," mi vokis. "Mi volas diri, ke ni eble per nacia monkolekto povus havigi rimedojn, kiuj ebligus al vi ..."

"Plej varmajn dankojn," murmuris nia amiko kun evidenta kortuŝo. "Tamen mi aŭdis, ke la akvo de Vltava ne estas bona. Mi ja en la riverakvo suferadas de malagrabla disenterio."

Poste li iomete ekmeditis kaj aldonis. "Ankaŭ tre malfacile mi forlasus mian karan ĝardeneton."

"Ho," vokis mia edzino, "ankaŭ mi estas entuziasma ĝardenistino! Kiel dankema al vi mi estus, se vi montrus al mi la idojn de la ĉi-tiea floro!"

"Kun plej granda ĝojo, moŝta sinjorino," diris la Salamandro, ĝentile riverencante. "Se nur ne malhelpos vin, ke mia florĝardeno troviĝas sub la akvo."

"Ĉu sub la akvo?"

"Jes. Dudek kaj kvar metrojn."

"Kaj kiajn florojn vi kulturas tie?"

"La marajn anemonojn," diris nia amiko, "en kelkaj raraj specoj. Ankaŭ asterigojn kaj la markukumojn, krom la koralarbetoj. Unu rozon, unu arbon ĝoje plantu por patruj', kiel diras la poeto."

Ni bedaŭre devis adiaŭi, ĉar la ŝipo jam donis signalon por forveturo.

"Kaj kian saluton vi volus sendi, sinjoro - sinjoro " diris mi, ne sciante, kiel nomiĝas nia rara amiko.

"Mia nomo estas Boleslav Jablonský," atentigis nin nekuraĝe la Salamandro. "Estas miaopinie bela nomo, sinjoro. Mi elektis ĝin al mi el mia libreto."

"Kaj kian saluton, sinjoro Jablonský, vi volus sendi al nia nacio?"

La Salamandro iomete enpensiĝis. "Diru al viaj samlandanoj," diris li fine kun profunda emocio, "diru al ili ... ke ili ne refalu en la malnovan slavan malkonkordon ... kaj ke ili konservu en danka rememoro la batalon ĉe Lipany, kaj precipe la Blankan Monton. Saluton, mian komplimenton," finis li abrupte, volante superi niajn sentojn.

Ni forveturadis per boato, en profundaj pensoj kaj kortuŝite. Nia amiko staris sur la rifo kaj mangestis post min: ŝajnis, ke li ion volas.

"Kion li volis?" demandis mia edzino.



"Mi ne scias," rediris mi, sed ĝi sonis kvazaŭ Salutu la urbestran moŝton Doktoron Baxa."
Ad. str. 211
La demando pri la eduko kaj lingvo nature estis nur unu flanko de la granda Salamandra problemo, kiu preskaŭ kreskis al homoj sub la manoj. Ekzemple baldaŭ aperis la demando, kiel oni traktu la Salamandrojn en la rilatoj - ni diru - certagrade societaj. En la unuaj, preskaŭ prahistoriaj jaroj de la Salamandra Epoko estis kompreneble la Asocioj por la bestprotektado, kiuj fervore zorgis, ke oni ne traktu la Salamandrojn kruele kaj malhumane; dank' al iliaj persistemaj intervenadoj sukcesis, ke la aŭtoritatoj preskaŭ ĉie atentis, ke oni rilate al la Salamandroj observu la policajn kaj veterinarajn normojn, validantajn por alia bred-brutaro. Ankaŭ la principaj kontraŭuloj de la vivisekcio subskribis multajn protestojn kaj leterojn, ke oni malpermesu fari sciencajn eksperimentojn sur vivantaj Salamandroj; en serio da ŝtatoj tia leĝo efektive aperis13).
13) Precipe en Germanio estis tia vivisekcio severe malpermesita, nature nur al la judaj sciencistoj.
ad. str. 213
Sed kun la kreskanta eruditeco de la Salamandroj oni pli kaj pli sentis embarasojn, devante ilin submeti simple sub la bestprotekton; ĝi ŝajnis pro certaj ne tute klaraj motivoj iom nekonvena. Tiam oni fondis la Internacian Ligon por protektado de la Salamandroj (Salamander Protecting League) sub la patroneco de la dukino of Huddersfield. Tiu ĉi ligo, kalkulanta pli ol ducent mil membrojn precipe en Anglio, faris por la Salamandroj grandan kaj laŭdindan laboron; ĝi precipe stingis tion, ke oni instalis por ili sur la marbordoj specialajn Salamandrajn sportejojn, kie ili naĝante de scivolemaj rigardantoj aranĝu siajn "mitingojn kaj sportfestojn" (oni versimile aludis la sekretojn Lunajn dancojn); ke oni en ĉiuj lernejoj (ja eĉ en la universitato en Oxford) metis al la lernantoj sur la koron, ke ili ne ŝtonumu la Salamandrojn; ke oni certagrade zorgis, ke sur la Salamandraj lernejoj la junaj Salamandridoj ne estu troŝarĝataj per la lernmaterialo; kaj fine ke la laborejoj kaj loĝlokoj de la Salamandroj estis ĉirkaŭitaj per alta baraĵo el lignotabuloj, kiu ŝirmis la Salamandrojn kontraŭ diversaj ĝenadoj kaj ĉefe la mondon de la Salamandroj sufiĉe apartigis disde la mondo de l' homoj14).
14) Ŝajnas, ke tiam temis ankaŭ pri certaj motivoj moralaj. Inter la paperoj de S-ro Povondra troviĝas multlingve skribita Alvoko publikigita versimile en ĉiuj gazetoj de la mondo kaj subskribisto de mem la dukino of Huddersfield, kie oni legis:
"La Ligo por la Protektado de la Salamandroj turnas nin al vi, virinoj, ke vi en la intereso de la deco kaj bonaj moroj helpu per la laboro de viaj manoj al la granda kampanjo, kies celo estas ekipi la Salamandrojn per konvena vestaĵo. Por tiu celo plej bone taŭgas jupeto longa 40 cm, la zonlarĝo 60 cm, prefere kun enkudrita gum-laĉo. Rekomendinda estas jupeto faltumita (plissé), kiu estas belaspekta kaj permesas sufiĉe grandan mov-liberon. Por la tropikaj regionojsufiĉas antaŭtuketo kun alkudrita laĉo, alligebla super la koksoj, fabrikita el tute simpla lavebla teksaĵo, eventuale eĉ el malnoviĝintaj pecoj de via vestaĵo. Vi tiel helpos al la kompatindaj Salamandroj, ke ili, laborante en proksimeco de homoj, ne devu vidigi sin sen ia ajn kostumo, kio certe ofendas ilian honton kaj malagrable tuŝas ĉiun ĝentilan homon, sed precipe ĉiun virinon kaj patrinon -"

Ĉio ŝajnas atesti, ke ĉi tiu kampanjo ne havis la deziratan efekton; ne estas konate, ke la Salamandroj estus sin iam submetintaj al portado de jupetoj aŭ antaŭtukoj, ĝi verŝajne malhelpis ilin sub la akvo aŭ ne volis teni sin sur ili. Kaj kiam pli poste la Salamandroj estis apartigitaj disde la homoj per lignaj baraĵoj, forfalis kompreneble ĉe ambaŭ flankoj kiaj ajn motivoj por honto aŭ malagrablaj sentoj.

Nia mencio, ke estis necese ŝirmi la Salamandrojn kontraŭ diversa ĝenado, aludis precipe la hundojn, kiuj neniam repaciĝis kun la Salamandroj kaj persekutadis ilin furioze eĉ sub la akvon, neatentante, ke al ili mem inflamiĝados la mukozoj wn la buŝaĉo, se ili mordis fuĝantan Salamandron. Iam-tiam la Salamandroj sin ankaŭ defendis kaj nemalmultaj rasaj hundoj estis mortbatitaj per fosilo aŭ pioĉo. Ĝenerale inter la hundoj kaj la Salamandroj evoluis daŭra, rekte ĝismorta malamikeco, kiu neniel ŝanĝiĝis, ja eĉ male plifortiĝis kaj pliprofundiĝis post la instalo de la baraĵoj inter ambaŭ flankoj. Sed tia estas ofte la historio, kaj ne nur ĉe la hundoj.

Preterpase, tiuj gudritaj baraĵoj, multloke etendiĝantaj plurcentojn da kilometroj laŭ la marbordo, estis eluzitaj por edukceloj, ili estis laŭ tuta sia longeco pripentritaj per grandaj subskriboj kaj devizoj, konvenaj por la Salamandroj, ekzemple:

Via laboro - via sukceso. - Ŝatu ĉiun sekundon! La tago havas nur 86.400 sekundojn! - Ĉiu havas nur tiom da valoro, kiom da laboro li perfaras. - Unu metron da digo vi povas konstrui en 57 minutoj! - Kiu laboras, servas al ĉiuj. - Nelaboranto ne manĝu!

Kaj tiel plu. Se ni konsideras, ke tiuj lignotabulaj baraĵoj borderis sur la tuta mondo pli ol tricent mil kilometrojn da marbordoj, ni povas imagi, kiom da admonaj kaj ĝenerale bonefikaj devizoj lokiĝis sur ili.


ad str. 217
Sed ĉi tiuj laŭdindaj privataj iniciatoj, kiuj klopodis dece kaj humane aranĝi la rilatojn de la hom-socio al la Salamandrojj, baldaŭ ne sufiĉis. Estis ja relative facile envicigi la Salamandrojn - kiel oni diras - en la procedon de la produktado, sed multe pli komplika kaj malfacila montriĝis, alkroĉi ilin iamaniere al la ekzistantaj sociaj ordoj. La pli konservativaj homoj ja asertis, ke ĉi tie oni ne povas paroli pri iaj juraj kaj publikaj problemoj, laŭ ilia opinio estas la Salamandroj simple havaĵo de sia mastro, kiu por ili garantias kaj prirespondas ankaŭ por eventualaj domaĝoj, kiujn la Salamandroj kaŭzus, malgraŭ sia nedubebla inteligenteco la Salamandroj estas nenio alia ol jura objekto, afero aŭ bonaĵo, kaj ia ajn speciala leĝa aranĝo, koncernanta la Salamandrojn, signifus onidire perturboan enmiksiĝon en la sanktajn rajtojn de privata propreco. Kontraste al tio obĵetis la alia parto, ke la Salamandroj, kiel estaĵoj inteligentaj kaj altgrade responsivaj povas misintence kaj en plej diversaj manieroj atenci la validajn leĝojn. Kiel oni povus postuli de la posedanto de l' Salamandroj, ke li prirespondu eventualajn deliktojn, kiujn faras liaj Salamandroj? Tia risko sendube subrompis la privatan iniciativon en la agad-kampo de la Salamandraj laboroj. En la maroj ne ekzistas baroj, oni diradis; la Salamandrojn oni ne povas enfermi por teni ilin sub la kontrolo. Tial estas necese, ligi per leĝa vojo la Salamandrojn mem, ke ili respektu la homan jur-ordon kaj direktu sin laŭ la normoj, kiuj estos por ili eldonitaj 15).

Kiom estas konate, la unuaj leĝoj por la Salamandroj estis eldonitaj en Francio. La unua paragrafo normis la devojn de la Salamandroj en la kazo de la mobilizo kaj milito; la dua leĝo (nomata lex Deval) ordonis al la Salamandroj, ke ili rajtas ekloĝi nur sur tiuj lokoj de la marbordo, kiujn al ili disponigis ilia posedanto aŭ la respektiva Departamenta Ofico; la tria leĝo deklaris, ke la Salamandroj havos la devon senkondiĉe obei ĉiujn polic-ordonojn; en mala kazo estas la policaj aŭtoritatoj rajtigitaj preni ilin per aresto sur seka kaj luma loko aŭ eĉ per forpreno de l' laboro dum sufiĉe longa tempo. Post tio la maldekstrulaj partioj prezentis en la parlamento proponon, ke oni ellaboru Socialan Kodon por la Salamandroj, kiu difinu iliajn labortaskojn kaj ŝarĝu la mastrojn per certaj devoj rilate al la laborantaj Salamandroj (ekzemple dekkvartaga libertempo dum la printempa parumiĝado); male la ekstrema Maldekstro postulis, ke la Salamandroj estu entute elgastigitaj kiel malamikoj de la laboranta popolo, kiuj en servoj de la kapitalismo laboras tro multe kaj preskaŭ senpage kaj tiel endanĝerigas la viv-nivelon de la laborista klaso. Por konfirmi ĉi tiun postulon estis aranĝitaj striko en Brest kaj grandaj demonstracioj en Parizo; estis multe da vunditoj, kaj la ministaro de Deval devis demisii.

En Italio estis la Salamandroj submetitaj al speciala Salamandra Korporacio, konsistanta el la mastroj kaj oficoj, en Nederlando ili estis administraciataj de la ministerio por la akvokonstruoj, unuvorte ĉiu ŝtato solvis la Salamandran problemon propramaniere kaj diference; tamen la amasego de oficialaj aktoj, per kiuj estis reguligataj la publikaj devoj de la Salamandroj kaj konvene limigata ilia animala libereco, ĉie estis entute la sama.

Estas kompreneble, ke tuj ĉe la unuaj leĝoj por la Salamandroj troviĝis homoj, kiuj en la nomo de la jura logiko deduktis, ke - se la hom-socio ŝarĝas la Salamandrojn per devoj - ĝi devas aljuĝi al ili ankaŭ iajn rajtojn. La ŝtato, kiu al la Salamandroj denoas leĝojn, agnoskas ilin ipso fakto kiel estaĵojn responsivajn kaj liberajn, kiel jurajn subjektojn, ja eĉ kiel siajn ŝtatanojn; tiukaze estos necese iamaniere reguligi ilian civilan rilaton al la ŝtato, sub kies leĝaro ili vivas. Oni ja povus la Salamandrojn konsideri fremdaj almigrintoj; sed tiukaze la ŝtato ne povus taski al ili certajn servojn kaj devojn por la tempo de la mobilizo kaj milito, kiel okazas (escepta la Anglion) en ĉiuj civilizitaj landoj. Ni certe postulos de la Salamandroj, ke ili en kazo de militkonflikto defendu nian marbordon; sed tiam ni ne povas rifuzi al ili certajn civitanajn rajtojn, ekzemple la rajton de voĉdonado, la rajton de asociiĝado, la rajton esti reprezentitaj en diversaj publikaj kolegioj kaj tiel plu 16). Oni eĉ proponis, ke la Salamandroj havu siaspecan submaran aŭtonomion; sed ĉi tiuj kaj aliaj konsideradoj restis pure akademioj; neniu praktika solvo estis efektivigita, precipe pro tio, ke la Salamandroj neniam kaj nenie pretendis civitanajn rajtojn.


ad str. 219
15) Komp. la unuan Salamandran proceson, kiu okazis en Durban kaj estis multe komentata en la mondpreso (vidu la eltranĉaĵojn de sinjoro Povondra). La haven -ofico en A. havis en niaj servoj laborkolonon da Salamandroj. Ĉi tiuj post tempopaso tiam plimultiĝis, ke ili ne havis plu lokon en la haveno; do ekloĝis kelkaj idarlolonioj en la proksima marbordo. La bienposedanto B., al kies grundoj apartenis parto de la dirita marbordo, postulis, ke la haven-ofico elloĝigu niajn Salamandrojn el lia privata bordo; ĉar li havas tie sian banejon. La haven-ofico obĵetis, ke tio ĝin ne interesas; tuj kiam la Salamandroj ekloĝis sur la grundoj de la pledanto, ili fariĝis lia privata propraĵo. Dum konsiderinde plilongiĝadis ĉi tiu intertraktado, la Salamandroj komencis (unue pro la ennaskita instinkto, due pro la laborfervoro, kiun oni estis al ili proprigis dum la edukado) sen respektiva mandato kaj licenco konstrui digojn kaj havenbasenojn sur la bordoj de S-ro B. Tian S-ro B. prezentis akuzon kontraŭ la haven-ofico pro damĝumo de nia havaĵo. En la unua instanco estis la akuzo rifuzita kun la motivigo, ke la havaĵo de S-ro B. ne estis per tiuj digoj domaĝumita, sed pliperfektigita. La dua instanco rekonis prava la akuzantan partion en tiu punkto, ke neniu havas la devon toleris sur nia grundo bredbestojn de nia najbaro, kaj ke la haven-ofico en A. prirespondas ĉiujn damaĝojn kaŭzitajn fare de la Salamandroj, simile kiel agrikulturisto prirespondas ĉiujn domaĝojn, kiujn kaŭzas al la najbaroj liaj brutoj. La akuzita partio kompreneble obĵetis, ke ĝi ne povas prirespondi por la Salamandroj, nepovante ilin en la maro enfermi. Post tio eldiris la juĝisto, ke la domaĝoj fare de la Salamandroj estas konsiderindaj simile kiel la domaĝoj kaŭzitaj fare de kokoj, kiujn oni ankaŭ ne povas enfermi, ĉar ili scias flugi. La advokato de la haven-ofico demandis, kiamaniere devas lia kliento elloĝigi la Salamandrojn aŭ voligi ilin, ke ili mem forlasu la privatan bordon de S-ro B. La juĝisto respondis, ke tio ne koncernas la Tribunalon. La advokato demandis, se la akuzata ofico igus la malbonvenajn Salamandrojn amase morftpafi. Al tio respondis la juĝisto, ke li kiel brita gentlamano opinius tion ekstreme nedeca procedo, kaj krome ankaŭ malrespektado de la ĉasrajtoj de S-ro B. La akuzita partio do havas la devon unue elloĝigi la Salamandrojn el la privata posedaĵo de la akuzanto, dua rebonigi la damaĝojn, samloke efektivigitajn per la digoj kaj adaptado de la bordo, nome tiel, ke ĝi rekondukos tiun bordopecon en la originan staton. Poste antaŭmetis la advokato de la akuzata partio la demandon, ĉu li rajtas apliki ĉe tiu detruado la Salamandrojn. La juĝisto redirisi, ke liaopinie ne, se tion ne permesos la akuzanto, kies edzino estas naŭzata de la Salamandroj kaj ne povas boniĝi sur bordo pestumita de la Salamandroj. La akuzata partio obĵetis, ke sen Salamandroj ĝi ja ne kapablas forigi digojn konstruitajn sub la marnivelo. Al tio eldiris la juĝisto, ke la Tribunalo ne volas nek povas decidi la teknikajn detalojn; la tribunaloj ekzistas por defendi la havaĵ-rajtojn kaj ne por eksperti, kio estas farebla kaj kio ne.

Per tio estis la kazo jura finita; oni ne scias, kiamaniere haven-ofico en A. sin eligis el ĉi tiu malfacila situacio; sed ĉe la afero evidentiĝis, ke la problemon de la Salamandroj oni tamen devos reguligi per novaj jur-rimedoj.


ad str. 222
16) Kelkiuj konsideris la egalrajtecon de la Salamandroj tiel laŭlitere, ke ili postulis, ke la Salamandroj rajtu okupi kiam ajn oficon en la akvo kaj sur la tero (J. Courtand); aŭ ke oni kreu el ili plene armitajn submarajn regimentojn kun propraj profundaĵaj komandistoj (em. generalo Desfours); aŭ ke oni eĉ permesu miksan edzecon inter homoj kaj Salamandroj (advokato Louis Pierrot). La natursciencoj ja obĵetis, ke tiaj edzecoj nepre ne estos eblaj; tamen maitre Pierrot deklaris, ke ne temas pri natura ebleco, sed pri jura principo, kaj ke li mem estas pretas edzepreni Salamandrinon por pruvi, ke la menciita reformo de la edzeca juro ne restos sole sur la papero (Me Pierrot poste fariĝis tre serĉato advokato en eksedziĝaj aferoj).

(En ĉi tiu kunteksto ni nur pretere menciu, ke precipe en la Amerika preso iam-tiam aperis raporto pri knabinoj, kiuj ĉe banado estis ordinare perfortigitaj de Salamandroj. Tial multiĝis en Usono la kazoj, ke la Salamandroj estis kaptataj kaj linĉataj, precipe mortbruligitaj sur ŝtiparo. La sciencistoj vane protestis kontraŭ ĉi tiu popolkutimo asertante, ke tiaspeca krimo estas pro anatomiaj kialoj flanke de la Salamandroj fizike ekskludita; pluraj knabinoj priĵuris, ke ili estis ĝenataj de Salamandroj, kaj tiel la afero fariĝis klara por ĉiu normala Amerikano. Pli poste estis la ŝatata brulmortigado de la Salamandroj limigita almenaŭ tiel, ke ĝi povis okazi nur sabate kaj sub la kontrolo de la fajrobrigadanoj. Tiam ankaŭ estiĝis la Movado kontraŭ la Linĉon de la Salamandroj, en kies frunto staris la nigra pastro rev. Robert Y. Washington kaj al kiu aliĝis plurcent mil membroj, kompreneble preskaŭ sen escepto nur Negroj. La Amerika preso komencis aserti, ke ĉi tiu movado estas politika kaj ŝtatdanĝera, tial okazis atakoj kontraŭ la Negrokvartalojn kaj estis mortbruligitaj multaj Negroj, kiuj en siaj preĝejoj preĝis por la fratoj Salamandroj. La indigno kontraŭ la Negroj kulminis, kiam la bruligita Negra preĝejo en Gordonville (L.) ekbrulis la tuta urbo. Sed tio jam tuŝas la historion de la Salamandroj nur preterpase.)

El la civilaj institucioj kaj avantaĝoj, en kiuj oni efektive lasis la Salamandrojn partopreni, ni menciu almenaŭ kelkajn: ĉiu Salamandro estis enskribita en Salamandra Matrikulo kaj registrita en la loko de sia laborado; li devis havi oficialan loĝ-permeson; li devis pagi kap-imposton, kiun anstataŭ li liveris lia laborestro kaj subtrahis ĝin de lia nutraĵo (ĉar la Salamandroj ne ricevis salajron en mono); simile li devis pagi la luon de la priloĝata marbordo, la komunumajn kromimpostojn, la kontribuaĵon por la instalo de la ligna baraĵo, la lernejkotizojn kaj aliajn publikajn ŝarĝojn; simple ni devas lojale rekoni, ke en ĉi tiuj rilatoj li estis traktata same kiel la aliaj civitanoj, tiel ke li tamen ĝuis certan agalrajtecon.
17) Vidu la enciklikon de la Sankta Patro Mirabilia Dei opera.
18) Pri tiu afero aperis tiam grandega literaturo, ke nur ĝia bibliografio apmpleksus du dikajn volumojn.

ad str. 224


Simile sen rekta intereso kaj sen intervenado de la Salamandroj, okazis alia granda diskuto, kiu turniĝis ĉirkaŭ la demando, ĉu la Salamandroj povas esti baptitaj. La katolika eklezio staris ekde la komenco konsekvence sur la vidpunkto, ke tio ne estas ebla; ĉar la Salamandroj , "ne estante idoj de Adamo, ne estis koncipitaj en la hereda peko kaj ili do eĉ ne povas per la bapto-sakramento esti purigitaj de tiu peko. La Sankta Eklezio nepre ne volas solvi la demandon, ĉu la Salamandroj havas senmortan animon aŭ alian partoprenon en la Dia graco kaj savo; ĝia bonvolo al la Salamandroj povas esti esprimita sole per tio, ke ĝi rememoros ilin en speciala preĝo, legota en certaj tagoj kun la preĝo por la animoj en Purtagorio kaj kun la porpeto por la nekredantoj 17). En malpli simpla situacio estis la protestantaj eklezioj; ili ja aljuĝis al la Salamandroj la intelekton kaj sekve ankaŭ la kapablon kompreni la Kristanan doktrinon, sed ili hezitis fari ilin membroj de la eklezio kaj tiel ankaŭ Fratoj en Kristo. Ili do limigis sin je tio, ke ili eldonis (en mallongigita teksto) la Sanktan Skribon por la Salamandroj sur akvorezista papero kaj disvastigits ĝin en multaj milionoj da ekzempleroj; oni konsideris ankaŭ, ĉu oni kompilu (analogie al basic-English) ian basic-Christian, la fundamentan kaj plisimpligitan kristanan doktrinon; sed la respektivaj provoj vekis tiom da teologiaj disputoj, ke oni fine rezignis pri tio 18). Ne tiom da skrupuloj havis kelkaj religiaj sektoj (precipe Amerikaj), kiuj elsendadis al la Salamandroj siajn ministrojn, predikantajn al ili la Veran Kredon laŭ la vortoj de la Skribo: Irante en la tutan mondon, instruu ĉiujn gentojn. Tamen nur malmultaj sukcesis penetri trans la lignan baraĵon, kiu apartigis la Salamandrojn disde la homoj. la mastroj malhelpadis ilian eniradon, por malnecese ne deteni la Salamandrojn de la laboro per iliaj predikoj. Oni do ie-tie vidis predikanton, kiu starante ĉe la gudrita baro inter hundoj, furioze bojantaj kontraŭ siajn malamikojn trans la baraĵo, vane sed fervore apostolas la Vorton de Dio.

Kiom ni scias, iom pli grandan disvastiĝon trovis ĉe la Salamandroj la Monismo; kelkiuj Salamandroj kredis ankaŭ je Materialismo; je Ora Standardo kaj je aliaj sciencaj doktrinoj. Unu populara filozofo, nomata Georg Sequenz, kompilis eĉ specialan religian instruon por la Salamandroj, kies ĉefa kaj plej alta dogmo estis la kredo je la Granda Salamandro. Tiu ĉi kredo ja ĉe la Salamandroj tute ne enradikiĝis, sed kompense ĝi trovis multajn adeptojn ĉe la homoj, precipe en grandaj urboj, kie elkreskis preskaŭ dum unu nokto multege da sekretaj temploj por la Salamandra kulto. 19) La Salamandroj mem en pli postaj tempoj adoptis preskaŭ ĝenerale alian kredon, pri kiu oni ne scias, de kie ĝi prenis ĉe ili sian devenon; estis la adorado de Moloĥo, kiun ili imagis kiel grandegan Salamandron kun homkapo; ili onidire havis kolosajn submarajn idolojn el gisaĵo, kiujn ili igis fabriki ĉe Amstrog aŭ Krupp, sed pliaj detaloj pri iliaj kultaj ritoj - onidire tre kruelaj kaj sekretaj - neniam iĝis konataj, ĉar ili okazis sub la akvo. Ŝajnas, ke tiu ĉi kredo tial ĉe ili disvastiĝis, ĉar la nomo de Moloĥo memorigis ilin aŭ pri la naturscienca nomo (molche) aŭ pri la germana nomo (Molch) de Salamandro.

ad str. 226
Vidu en la paperoj de S-ro Povondra tre malĉastan broŝuron, kiu onidire estis represita el la policaj raportoj en Bxxx. La informoj de ĉi tiu "privata presaĵo, eldonita por sciencaj celoj" ne povas esti citataj en deca libro. Ni mencias nur kelkajn detalojn:
La templo de la Salamandra kulto, troviĝanta en la strato xxx, domnumero xxx, tenas en sia interno grandan basenon, tapetitan per malhele purpura marmoro. La akvo de la baseno estas parfumita per aromaj esencoj, varmigata kaj elprofunde traradiata per senĉese variantaj lumoj; escepte tion regas en la templo mallumo. Ĉe kantado de Salamandraj Litanioj eniras en la irizan basenon sur marmoraj ŝtupoj neniel vestitaj kredantoj Salamandruloj kaj Salamandrulinoj, de unu flanko la viroj, de la alia la virinoj, senescepte ĉiuj el la plej bona societo; ni nomu precipe la baroninon M., la filmaktoron S., la ambasadoron D. kaj aliajn eminentulojn. Subite blua reflektilo iluminas grandegan marmorŝtonon, elstarantan super la akvon, sur kiu ripozas kaj peze spiregas granda, maljuna, nigra Salamandro, nomata la Majstro Salamandro. Post momenta silentado la Majstro ekparolas; li invitas la kredantojn, ke ili plene kaj el tuta animo sin donu al la sekvantaj ritoj de la Salamandra Danco kaj adoru la Grandan Salamandron. Poste li leviĝas kaj komencas balanci kaj tordi la supran parton de la korpo. Tiam ankaŭ la viraj kredantoj, mergitaj ĝis la kolo en la akvo, komencas furioze, ĉiam pli kaj pli balanciĝi kaj tordiĝi, onidire por krei la Seksan Medion, dume la Salamandrulinoj elpuŝas la akran ts-ts-ts kaj kvakajn ekkriojn. Poste estingiĝas sub la akvo unu lumo post la alia kaj ekflamas komuna orgio.
Ni ja ne povas garantii por ĉi tiu priskribo, sed estas certe, ke en ĉiuj iom grandaj urboj de Eŭropo la polico unuflanke akre persekutadis ĉi tiujn Salamandrajn sektojn, aliflanke havis multege da laboro por subpremadi grandajn skandalojn en la societo, kiuj tion akompanis. Ni opinias, ke la kulto de l' Granda Salamandro estis ja eksterordinare disvastigita, sed ke ĝi scenis plejparte kun malpli fabela pompo, kaj en la malriĉaj klasoj eĉ sur la seka tero.
ad str. 227

Kiel evidentas el la supraj alineoj, la Salamandra Demando estis unue kaj dum longa tempo prezentata nur en tiu senco, ĉu kaj kiagrade la Salamandroj kiel estuloj inteligentaj kaj konsiderinde civilizitaj, estas kapablaj ĝui certan homrajtojn, eĉ se nur en periferio de homa socio kaj homa ordo, alivorte, estis ĝi interna demando de unuopaj ŝtatoj, solvata en la kadro de l' civila juro. Plurajn jarojn neniu eĉ ekpensis, ke Salamandra Demando povas havi vastan signifon internacian kaj ke oni devos la Salamandrojn trakti ne nur kiel inteligentajn estulojn, sed ankaŭ kiel Salamandran Kolektivon aŭ Salamandran nacion. Verdire la unuan paŝon al ĉi tiu koncepto faris tiuj ian ekscentraj kristanaj eklezioj, kiuj provis bapti la Salamandrojn, revokante sin al la vortoj de l' Skribo: Irante en tutan mondon instruis ĉiujn naciojn. Per tio estis la unuan fojon eldirita, ke la Salamandroj estas io kvazaŭ nacio.


20) Sed la unuan efektive internacian kaj principan agnoskon de la Salamandroj kiel nacio alportis nur la famekonata manifesto de la Komunista Internacionalo, subskribita de la kamarado Molokov kaj adresita al "ĉiuj subprenataj kaj revoluciemaj Salamandroj de la tuta mondo.
21) Kvankam ĉi tiu manifesto ŝajne ne havis rektan influon sur la Salamandrojn, ĝi tamen elvokis grandan eĥon en la mondpreso kaj estis multe imitata almenaŭ en tiu direkto, ke sur la Salamandrojn komencis de plej diversaj flankoj duŝi flamaj alvokoj, ke ili kiel granda Salamandra kolektivo aliĝu al tiu aŭ alia idea, politika aŭ sociala programo de la homa socio.
22) Nun komencis okupiĝi pri la Salamandra Problemo ankaŭ la Internacia Laborofico en Ĝenevo. Tie konfliktis du opinioj: unu agnoskis la Salamandrojn kiel novan laboristan klason kaj postulis, ke oni etendu sur ilin la tutan socialan leĝaron, koncerne la labortempon, la pagatajn forpermesojn, la invalidecan kaj maljunulecan asekuron kaj tiel plu; kontraste al tio la alia opinio deklaris, ke en la Salamandroj kreskas danĝera konkurenco al la homaj laborfortoj kaj ke oni devus la Salamandran laboron kiel malsocialan simple malpermesi. Kontraŭ ĉi tiu propono protestis ne sole la reprezentantoj de la mastroj, sed ankaŭ la delegitoj de la laboristoj, montrante, ke la Salamandroj jam estas ne nur nova laborarmeo, sed ankaŭ granda kaj ĉiam pli grava abonantaro. Kiel ili citis, altiĝis lastatempe en ankoraŭ nespertita grado la laborokupo en la fako metalurgia (laborinstrumentoj, maŝinoj kaj metal-idoloj por la Salamandroj), armilfabrika ĥemia (submaraj eksplodaĵoj), en la produktado de la papero (lernolibroj por la Salamandroj), de la cemento, de la ligno, de la artefaritaj nutraĵoj (Salamander-food) kaj en multaj aliaj fakoj; la tonel-volumeno de la ŝipoj pligrandiĝis kompare al la antaŭsalamandraj tempoj je 27%, la karbominado je 18.6%. Nerekte, per la altiĝado de la laborokupo kaj prospero ĉe la homoj, altiĝas la debito ankaŭ en aliaj branĉoj de la industrio. Fine en la plej lastaj tempoj mendas la Salamandroj diversajn maŝinpartojn laŭ siaj propraj desegnoj; el tiu ili mem poste muntas sub la akvo pneŭmatikajn borilojn, martelojn, submarajn motorojn, presmaŝinojn, akvajn radiostaciojn kaj aliajn meĥanismojn laŭ propraj sistemoj. Por ĉi tiuj maŝinpartoj ili pagas per plialtigita laborkvanto; hodiaŭ jam unu kvinon de la tuta monda produktado en la metalurgia industrio kaj en la delikata meĥaniko dependas de la Salamandraj mendaĵoj. Forigu la Salamandrojn, kaj vi povas fermi kvinonon de fabrikoj; anstataŭ la hodiaŭa prosperado vi havos milionojn da senlaboruloj.

La Internacia Laborofico kompreneble ne povis ignori ĉi tiujn argumentojn; finfine post longa intertraktado oni atingis almenaŭ la kompromisan solvon, ke "la supre nomitaj laboruloj de la grupo S (amfibioj) povas esti okupataj nur ĉe la laboroj sub la akvo aŭ en la akvo, kaj sur la bordo nur ĝis dekmetra distanco de la linio de l' plej alta fluso; ke ili ne rajtas mini la karbon aŭ la nafton sur la marfundo; ke ili ne rajtas por la sektera konsumo produkti paperon, teksaĵojn aŭ artefaritajn ledojn el la maraj algoj "kaj tiel plu; ĉi tiuj limigoj, per kiuj oni ŝarĝis la Salamandran produktadon, estis kompilitaj en Kodon je dek ok alineoj, kiujn ni pli detale ne citas, precipe ĉar nature oni ilin nenie atentis; sed kiel grandskala, vere internacia solvo de la Salamandra Problemo laŭ la ekonomia kaj sociala vidpunktoj la menciita Kodo estis meritplena kaj impona verko.


ad str. 228
20) Ankaŭ la jam menciita katolika preĝo difinis la Salamandrojn Dei creatura de gente Molche (Diaj kreitaĵoj de la nacio Salamandra).
21) La problemo, konservita en la paperoj de S-ro Povondra, tekstis jene:
Kamaradoj Salamandroj!
La kapitalisma reĝimo trovis sian lastan viktimon. Kiam ĝia tiraneco jam definitive komencis frakasiĝi sur la revolucia elano de la klaskonscia proletaro, jungis la putra kapitalismo en siajn servojn vin, Laboristojn de la Maro, sklavigis vin al sia klasleĝaro, senigis vin de ĉiu libero kaj faris ĉion, ke ĝi povu vin senpune kaj brute ekspluati

(14 linioj cenzure konfiskitaj)


Laborantaj Salamandroj! Venas la tempo, kiam vi komencas ekkonscii la tutan pezon de la sklaveco, en kiu vi vivas.

(7 linioj cenzure konfiskitaj)

kaj pretendi viajn rajtojn kiel klaso kaj kiel nacio!

Kamaradoj Salamandroj! La Revolucia Proletaro de la tuta mondo prezentas al vi la manon

(11 linioj cenzure konfiskitaj)

per ĉiuj rimedoj. Fondu la Laboristajn Konsilantarojn en la uzinoj, elektu konfidulojn, establu la strikfondaĵojn! Kalkulu pri tio, ke la klaskonscia laboristaro ne lasos vin solaj ne via justa batalo kaj man-en-mane kun vi entreprenos la lastan atakon

(9 linioj cenzure konfiskitaj)

Subpremitaj kaj revoluciaj Salamandroj de la tuta mondo, unuiĝu! La lasta batalo jam komencas!

Subskribita: Molokov.
22) En la kolekto de S-ro Povondra ni trovis nur kelke da tiaj problemoj; la ceterajn versimile forbruligis dumtempe la S-ino Povondrová. El la postrestinta materialo ni citas almenaŭ kelkajn titolojn:

1   2   3   4


Elŝuti 192.61 Kb.

  • Ĉu Anglio sin fermas kontraŭ la Salamandroj
  • La strikmovado en Aŭstralio
  • La Salamandroj savas la vivon de 36 dronantoj
  • SACHT na kchri te Salaam Ander bwtat
  • Ĉu la Salamandroj havas animon
  • Nia amiko sur insuloj Galapagos
  • Česky pro Mloky - Ĉeĥe por Salamandroj
  • Internacian Ligon por protektado de la Salamandroj

  • Elŝuti 192.61 Kb.