Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karel Čapek Milito kontraŭ Salamandroj tradukis Tomáš Pumpr Sinjoro Povondra legas gazeton

Elŝuti 192.61 Kb.

Karel Čapek Milito kontraŭ Salamandroj tradukis Tomáš Pumpr Sinjoro Povondra legas gazeton




paĝo2/4
Dato14.03.2017
Grandeco192.61 Kb.

Elŝuti 192.61 Kb.
1   2   3   4

La bukanieroj de la XX. jarcento
E.E.K.
Estis la dekunua vespere, kiam la kapitano de nia ŝipo ordonis malhisi la nacian flagon kaj surakvigi la boatojn. La nokto estis lunhela kaj arĝente nebulumita; la insuleto, al kiu ni remis, estis miamemore Gardner Island en la Feniksa Insularo. Dum tiaj lunnoktoj eliras la Salamandroj sur la bordon kaj dancas; oni povas al ili proksimiĝi neaŭdate, tiel ili estas absorbitaj de sia amasa, muta danco. Ni estis dudek, kiuj eliris sur la bordon, tenante la remilojn en la manoj, kaj disvolvinte svarmlinion ni komencis en duoncirklo sieĝi la malhelan amason intermoviĝantan sur la plaĝo ĉe la lakte blanka lumo de l' Luno.

Estas malfacile priskribi la impreson, kiun kaŭzas la danco de la Salamandroj. Proksimume tri cent bestoj sidas sur postaj piedoj en nepre ekzakta cirklo, fruntojn al la centro; la interno de l' cirklo estas malplena. La Salamandroj ne moviĝas, ili estas kvazaŭ paralizitaj; ĝi aspektas kiel cirkla palisaro ĉirkaŭ ia mistera altaro; sed ĉi tie estas nek altaro nek dio. Subite unu el la bestoj ekŝmacas "ts-ts-ts" kaj komencas balance rondmovi la supran duonon de la korpo; ĉi tiu pendola movo transsaltas plu kaj plu, kaj post kelkaj sekundoj turnas ĉiuj Salamandroj la supran korpoparton neŝanĝante sian lokon, pli kaj pli rapide, sensone, ĉiam pli fanatike, en furioza kaj ebria girado. Eble post kvaronhoro malvigliĝas unu Salamandro, la dua, tria, balancas sin senforte kaj rigidiĝas; ree ĉiuj sidas senmove kiel statuoj; post tempeto aliloke aŭdiĝas "ts-ts-ts", alia Salamandro komencas tordiĝi kaj ĝia danco tujmomente transsaltas sur la tutan rondon. Mi scias, ke ĉi tiu priskribo aspektas tre mekanike; sed alkalkulu al tio la kretblankan lunlumon kaj la regulan longan murmuradon de la fluso; ĝi impresis kiel io senmezure magia kaj kvazaŭ ensorĉita. Mi haltis kun kunpremita gorĝo kaj en instinkta sento de teruro aŭ konsterniĝo. "Homo, movu la piedojn," alkriis min la plej proksima najbaro, "aŭ vi faros truon!"

Ni plifermis nian cirklon ĉirkaŭ la dancanta rondo de bestoj. La viroj tenis la remilojn transverse kaj parolis duonlaŭte pli pro tio, ĉar estis nokto, ol ke la Salamandroj povus ilin aŭdi. "Al la centro, trot!" ekkriis la komandanta oficiro. Ni ekkuris al tiu giranta rondo; la remiloj kun obtuza plaŭdo ekfrapis la dorsojn de la Salamandroj. Nur nun la Salamandroj teruriĝis, retrocedis al la centro aŭ penis tragliti inter la remiloj al la maro, sed ili ricevis per la remilo baton, kiu ĵetis ilin returne, blekantaj de doloro kaj timo. Ni puŝis ilin per la stangoj alcentre, kunpremitaj, kunŝtopitaj, grimpantaj unu sur la alia en kelkaj tavoloj; dek viroj ilin ferme premis en la baraĵo de l' remiloj, kaj dek puŝis kaj batis per remiloj tiujn, kiuj penis subgrimpi aŭ trakuri. Estis unu bulo de nigra, baraktanta, konfuze kvakanta karno, kiun draŝadis obtuzaj batoj. Poste malfermiĝis breĉo inter du remiloj; tie traglitis Salamandro kaj estis senkonsciigita per klabobato en la nukon; lin sekvis la dua, tria, ĝis kuŝis tie ĉirkaŭ dudek. "Fermi", ordonis la oficiro, kaj la fendo inter la remiloj refermiĝis. Bully Beach kaj la mestizo Dingo kaptis ambaŭmane po kruron de senkonscia Salamandro kaj trenis ĝin sur la sablo al la boatoj kvazaŭ malvivajn sakojn. Iam-tiam enkroĉiĝis la trenata korpo inter ŝtonoj; tiam la maristo ektiris per impeta kaj kolera ŝirego kaj la kruro forfalis. "Ne gravas," grumblis la maljuna Mike, kiu staris apud mi. "Homido, ĝi rekreskos al ĝoi denove." Kiam ili ĵetis la senkonsciajn Salamandrojn en la boatojn, ordonis la oficiro seke: "Preparu pliajn!" Kaj ree pluvis klabobatoj sur nukojn de la Salamandroj. Tiu oficiro - Bellamy estis lia nomo - estis klera kaj silentema homo, eminenta ŝakludanto: sed ĉi tio estis ĉaso, aŭ, prefere negoco, do kiajn ceremoniojn! Ĉi-maniere ni ĉas-akiris pli ol ducent senkonsciajn Salamandrojn; ĉirkaŭ sepdek restis tie kuŝi; ĉi tiuj estis versimile mortaj kaj ne valoris la transporton.

Sur la ŝipo oni ĵetis la kaptitajn Salamandrojn en la basenojn. Nia ŝipo estis malnova tank-ships por transportado de nafto; la malbone purigitaj basenoj fiodoris de petrolo kaj la akvo en ili havis oleecan kaj iriskoloran supraĵon; nur la kovrilo estis forigita, por ke povu tien penetri aero; kiam oni tien ĵetis Salamandrojn, ĝi aspektis dense kaj abomene, kiel ia vermiĉel-supo; ie-tie vidiĝis malforta kaj plorinda ekmovo, sed oni lasis tion unu tagon trankvila, por ke la Salamandroj povu rekonsciiĝi. La sekvan tagon venis kvar viroj kun longaj stangoj kaj puŝis per ili en tiun "supon" (en la faklingvo ĝi vere havas la nomon soup!); ili kirlis la densajn korpojn kaj observis, kiuj estas senmovaj aŭ de kiuj forfalas la karno; ĉi tiujn ili surpikis sur longajn hokojn kaj eltiris el la tino. "Ĉu la supo estas pura?" demandis poste la kapitano. "Jes, sinjoro." "Alŝovu akvon en ĝin!" "Jes, sinjoro." Tiu ĉi purigado de la supo devis esti ripetata ĉiutage; ĉiufoje oni elĵetis en la maron ses ĝis dek pecojn de "difektita varo". kiel oni diras; mian ŝipon fidele sekvis kavalkado da grandaj kaj eminente satmanĝintaj ŝarkoj. Ĉe la basenoj regis terura fiodoro; malgraŭ la perioda ŝanĝado estis la akvo en la tinoj flava, saturita de ekskrementoj kaj distrempitaj biskvitoj; en ĝi malvigle plaŭdmoviĝis aŭ apatie kuŝis nigraj, peze spiregantaj korpoj. "Ĉi tie regas bonaj kondiĉoj," asertis la maljuna Mike. "Mi vidis ŝipon, kiu tion transportis en ladbareloj de benzolo; tie mortaĉis ĉio."

Post ses tagoj ni alprenis novan varon sur la insulo Nanomea.

- - -
Tiel do aspektas la Salamandro-merkato, vere merkato neleĝa, pli precize: moderna piratismo, kiu elfloris preskaŭ dum unu nokto. Oni asertas, ke preskaŭ unu kvarono de ĉiuj vendataj kaj aĉetataj Salamandroj estas ĉasata tiumaniere. Ekzistas Salamandro-kovejoj, kiuj al la Salamandra sindikato ne valoras la penon teni tie daŭrajn kulturejojn; sur negrandaj Pacifikaj insuloj la Salamandroj tiom multiĝis, ke ili fariĝis vera ĝenaĵo, la indiĝenoj ne amas ilin kaj asertas, ke ili traboras per siaj truoj kaj koridoroj tutajn insulojn; tial la Koloniaj Oficoj kaj ankaŭ la Salamandra Sindikato fermetas la okulojn super ĉi tiu rabista atakado de Salamandro-vivejoj. Oni kalkulas, ke ekzistas ĉirkaŭ kvar cent pirataj ŝipoj, kiuj okupiĝas nur per rabado de la Salamandroj. Krom malgrandaj entreprenistoj praktikas ĉi tiun modernan piratmetion tutaj ŝipkompanioj, el kiuj la plej granda estas la Pacific Trade Comp. kun la sidejo en Dublin; ĝia prezidanto estas la estimata sinjoro Charles B. Hariman. Antaŭ unu jaro regis cirkonstancoj iom pli malbonaj; tiam iu ĉina bandito Teng kun tri ŝipoj atakis rekte la kulturejojn de la Sindikato kaj ne hezitis eĉ elmurdi ilian personaron, se ili provis kontraŭstari; en la pasinta novembro dispafadis ĉi tiun Ten kaj lian malgrandan eskadron la Amerika kanonŝipo Minnetonka apud Midway Island. Depost tiu tempo ekhavis la salamandro-piratismo malpli sovaĝajn formojn kaj daŭre prosperis, kiam oni interkonsentis certajn kondiĉojn, sub kiuj ĝi estas silente tolerata: Ekzemple, ke oni, atakante fremdan marbordon, malhisos la marflagon de la hejmaŝtato; ke sub la preteksto de la piratismo oni ne entreprenos importon kaj eksporton de alia varo; ke la forrabitaj Salamandroj ne estos vendataj por dumpingaj prezoj kaj ke ili estos en la komerco notataj kiel dua kvalito. La Salamandroj en la neleĝa merkato estas vendataj por dudek ĝis dudek du dolarojn po peco; ili estas opiniataj ja kiel malpli alta, tamen tre hardita speco rilate tion, ke ili travivis la teruran traktadon sur la pirataj ŝipoj. Oni taksas, ke tian transporton supervivas dudek kvin ĝis tridek procentoj da Salamandroj; sed ĉi tiuj eltenos jam ion! En la komercista lingvaĵo ili estas nomataj Maccaroni kaj lastatempe ili estas eĉ notataj en la regulaj merkatraportoj.


- - -
Du monatojn pli poste mi ludis ŝakon kun sinjoro Bellamy en la halo de l' hotelo Frame en Saigon; tiam mi ja ne plu estis dungita ŝipano!

"Rigardu, Bellamy," mi diris al li, "vi estas morkonforma homo kaj - kiel oni diras - gentleman. Ĉu ĝi ne estas iam-tiam kontraŭ via plaĉo, ke vi servas al io, kio en la esenco estas la plej mizera sklavkomerco?"

Bellamy levetis la ŝultrojn. "Salamandroj estas Salamandroj," li grumblis eviteme.

"Antaŭ ducent jaroj oni asertis, ke Negroj estas Negroj,"

"Kaj ĉu tio ne estis vero?" diris Bellamy. "Ŝak!"

Ĉi tiun ŝakduelon mi malgajnis. Subite venis al mi ideo, ke ĉiu movo sur la ŝaktabulo estas malnova kaj ke ĝi jam foje estis ludita. Eble ankaŭ nia historio estis jam foje ludita, kaj ni ŝovas niajn figuretojn per la samaj movoj al la samaj malgajnoj kiel tiutempe. Eble ĝuste tia ĝentila kaj silentema Bellamy ĉasadis foje Negrojn sur la Eburbordo kaj transportadis ilin al Haiti aŭ al Louisiana, lasante ilin mortaĉi en la interferdeko. Li tiam pensis nenion malbonan, tiu Bellamy. Bellamy neniam pensas ion malbonan. Tial li estas nerebonigebla.

"La Nigra malvenkis," diris Bellamy kontente kaj ekstaris por restreĉi siajn membrojn.
Krom la bone organizita Salamandro-merkato kaj la grandskala pres-propagando havis la plej grandan meriton pri la disvastigo de la Salamandroj la giganta ondo de la teknika idealismo, kiu en tiu-ĉi epoko inundos la tutan mondon. G. H. Bondy ĝuste antaŭvidis, ke la homa spirito nun komencos manipuli tutajn novajn kontinentojn kaj novajn Atlantidojn. Dum la tuta Salamandro-epoko regis inter la teknikuloj vigla kaj fruktodona disputo, ĉu oni konstruu pezajn kontinentojn kun ferbetonaj bordoj, aŭ malpezajn sekaĵojn, kunŝutitajn el la marsablo. Preskaŭ ĉiutage elmergiĝadis novaj gigantaj projektoj; la italaj inĝenieroj proponis unue konstruadon de Granda Italio, ampleksonta preskaŭ la tutan Mediteraneon ĝis Tunizio, Balearoj kaj Doderanezo, due fondon de nova kontinento nomata Lemurio, oriente de la Itala Somalilando, kiu estis en pli postaj tempoj ampleksonta la tutan Hindan Oceanon.

La Hinda Oceano estas oceano inter Afriko, Barato kaj Aŭstralio. Kun areo de 74,9 milionoj da km² ĝi estas la tria plej granda inter la kvin oceanoj. Ĝia volumo estas ĉirkaŭ 291,9 milionoj da km³. Ĝi kovras proksimume 20% el la akvo de la surfaco de la Tero.

Kaj oni efektive surŝutis helpe de tuta armeo da Salamandroj novan insuleton kontraŭ la Somalia haveno Mogdiŝu kun la areo de dek tri akroj kaj unu duono. Japanio projektis kaj parte ankaŭ realigis novan grandan insulon sur la loko de la arkipelago Mariann, kaj preparis la kunigon de la Karolina kaj Marŝala arkipelagoj en du grandajn insulojn, nomatajn jam anticipe Nova Nipono; sur ĉiu el ili estis instalota eĉ artefarita vulkano, por rememorigi al la estontaj loĝantoj la sanktan Fuĵijamon. Cirkuladis ankaŭ onidiroj, ke la germanaj inĝenieroj sekrete konstruas en la Sargasa Naro pezan betonan kontinenton, kiu ludus rolon de la estonta Atlantido kaj povus endanĝerigi la francan Okcident-Afrikon; tamen ŝajnas, ke oni metis nur la fundamentojn. En Nederlando oni komencis elsekigadi la Zelandon. Francio kunigis en Guadelupo la insultojn Grande Terre, Basse Terre kaj La Désirade en unu benitan insulon; Usono komencis konstrui sur la 37-a meridiano la unuan Aeronaŭtikan Insulon (duetaĝan, kun grandega hotelo, sportejo, amuzparko kaj kinoteatro por kvin mil personoj).

Unuvorte: ŝajnis, ke nun falis la lastaj baroj, kiujn al la homa evolucio metis la oceanoj; venis la ĝojiga epoko de konsternaj teknikaj projektoj; la homo ekkonsciis, ke li nur nun fariĝas la Suvereno de la Mondo, dank' al la Salamandroj, kiuj venis sur la scenejon de l' mondo en la ĝusta momento kaj - tieldire - kun historia neceso. Ne povas esti duboj, ke la Salamandroj neniam estis tiel senmezure disvastiĝintaj, se nia teknika epoko ne estus por ili preparinta tiom da labortaskoj kaj tiom vastan kampon de daŭra agado. La estonteco de la Maraj Laboristoj ŝajnis nun garantiita por jarcentoj.

Rimarkindan parton en la favora evoluado de la Salamandro-merkato prenis ankaŭ la scienco, kiu baldaŭ turnis sian atenton al la esploro de la Salamandroj ne nur laŭ la fizika, sed ankaŭ la psika rilato.

Ni prezentas raporton pri scienca kongreso en Parizo el la plumo de aŭtentika atestanto r.d.:


Ier Congrčs d' Urodčles
Mallonge oni ĝin nomas Kongreso de Vosthavaj Amfibioj, kvankam ĝia oficiala titolo estas iom pli longa: La Unua Kongreso de Zoologoj por Psikologia Esploro de Vosthavaj Amfibioj. Tamen la vera Parizano ne amas klaftlongajn titolojn; la doktaj profesoroj, kiuj kunsidas en la amfiteatro de Sorbenne, estas por li simple Messieurs les Urodčles, Sinjoroj Vosthavaj Amfibioj, kaj nenio pli. Aŭ ankoraŭ pli koncize kaj pli malestime: Ces Zoos-lŕ.

Ni iris do rigardi la ces Zoos-lŕ pli pro scivolemo ol pro riportista devo. Pro scivolemo, komprenu pro tia, kiu ne koncernis tiujn universitatajn, plejparte iom maljunajn kaj okulvitrumitajn kompetentulojn, sed ĝuste tiujn ... kreitojn (kial el mia plumo ne volas eliri la vorto "bestojn"?), pri kiuj oni jam tiom multe skribis, ekde sciencaj libregoj ĝis bulvardaj kanzonoj, kaj kiuj onidire estas - laŭ unuj - gazeta blufo, laŭ aliaj tamen estaĵoj en multaj rilatoj pli talentaj ol mem suvereno de la kreitaro kaj la krono de la kre-ago, kiel oni ankoraŭ hodiaŭ (mi aludas la mondmiliton kaj aliajn historiajn okazintaĵojn) nomas la homon. Mi esperis, ke la moŝtaj partoprenantoj de la Kongreso por Psikologia Esploro de la Vosthavaj Amfibioj donos al ni laikoj klaran kaj definitivan respondon, kiel statas la disfamigata lernemo de Andrias Scheuchzeri; ke ili diros al ni: Jes, estas estaĵo inteligenta aŭ almenaŭ tiom taŭga por civilizo kiel vi aŭ mi; tial oni lin devas konsideri en la estonteco, same kiel oni devas konsideri la estontecon de la homaj rasoj, kiujn oni foje opiniis sovaĝaj kaj primitivaj ... Mi diras, neniu simila respondo aŭ nur demando aŭdiĝis ĉe la kongreso; por tio estas la hodiaŭa scienco tro ... fakula, ol ke ĝi okupiĝu pri tiaspecaj problemoj.

Nu, ni lasu nin do instrui, pri tio, kion oni science nomas la psika vivo de bestoj. Tiu longa sinjoro kun flirtanta barbo de sorĉisto, kiu ĝuste tondras sur la podio, estas la fama profesoro Dubosque; ŝajnas, ke li oponas al ia perversa teorio de ia estimata kolego, sed ĉi tiun punkton de lia diskurso ni ne povas bone sekvi. Nur post sufiĉe longa tempo ni komprenas, ke tiu sorĉisto parolas pri perceptivo de Andrias por la koloroj kaj pri ĝia kapablo distingi diversajn kolornuancojn. Mi ne scias, ĉu mi bone komprenis, sed mi forportis kun mi impreson, ke Andrias Scheŭchzeri iom suferas de daltonismo, sed ke la profesoro Dubosque certe estas terure miopa, konsiderante, kiel li levadis siajn paperojn ĝis siaj dikaj, sovaĝe brilantaj okulvitroj. Poste parolis ridetanta japana sciencisto Dro Okagawa; estis io pri reakcia arko kaj pri fenomenoj, kiuj montriĝas, se oni trahakas iun sensan nervovojon en la cerbo de Andrias, se oni frakasas lian organon analogan al la orel-labirinto. Poste profesoro Rehmann detale klarigis, kiel reagas Andrias al elektra incitado. Pli poste eksplodis pasia disputo inter li kaj profesoro Bruckner. C'est un type, tiu ĉi profesoro Bruckner: malgranda, kolerema kaj preskaŭ tragike viveca; li interalie asertis, ke Andrias estas koncerne la sensojn same malbone ekipita kiel la homo, kaj distingiĝas per sama malriĉeco de instinktoj; laŭ pure biologia vidpunkto ĝi estas - liaopinie - same dekadenca besto kiel la homo, kaj simile kiel li ĝi volas sian biologian malplivaloron substitui per tio, kion oni nomas la intelekto. Tamen ŝajnas, ke la aliaj fakuloj ne konsideris profesoron Bruckner tro serioze, verŝajne tial, ĉar li trahakis neniun sensan nervovojon kaj elsendis en la cerbon de Andrias neniajn elektrajn sparkojn. Poste profesoro van Dieten malrapide kaj preskaŭ kvazaŭ ĉe diservo priskribis, kiaj perturboj montriĝas ĉe Andrias, al kiu oni forprenis la dekstran fruntlobon de la cerbo aŭ la okcipitan voluton sur la maldekstra cerboflanko. Poste amerika profesoro Devrient prelegis -

Pardonu, mi vere ne scias, kion li prelegis; ĉar en tiu momento mi komencis cerbumi, kiaj perturboj eble montriĝus ĉe profesoro Devrient, se mi prenus lian dekstran truntlobon de la cerbo; kiel reagus la ridetanta Dro Okagawa, se mi lin incitus per elektro, kaj kiel eble kondutus profesoro Rehmann, se iu frakasus lian orel-labirinton. Mi eksentis ankaŭ certan dubon, kiel efektive statas mia distingado de la koloroj aŭ la faktoro t en miaj mov-reagoj. Turmentis min skrupulo, ĉu mi rajtas (en strikte scienca senco) paroli pri nia (komprenu: la homa) psika vivo, dum ni ankoraŭ unu al la alaia ne distranĉis la cerbolobojn kaj ne trahakis la sensajn nervovojojn. Ni verdire devus ekataki unu la alian, kun skalpeloj en la manoj, por reciproke studi nian psikan vivon. Kio min rilatas, mi estus preta frakasi la okulvitrojn de profesoro Dubosque, aŭ elsendi elektrajn sparkojn en la kavaĵon de profesoro Dieten, kaj poste mi publikus artikolon pri tio, kiel ili reagis. Por diri la veron, mi povas tion tre bone imagi. Malpli vive mi povas imagi, ke ĉe tiaj eksperimentoj okazis en la animo de Andrias Scheuchzeri; sed mi konjektas, ke ĝi estas senmezure pacienca kaj bonkora kreaĵo. Neniu el la prelegintaj kompetentuloj ja diris, ke la mizera Andrias Scheuchzeri estus ankaŭ iam furioziĝinta.

Ni ne dubas, ke la Unua Kongreso de la Vosthavaj Amfibioj estas eminenta scienca sukceso; sed kiam mi havos unu tagon libera, mi iros en Jardin des Plantes rekte al la baseno de Andrias Scheuchzeri por diri al li mallaŭte: "Vi, Salamanadro, se foje venos via tago ... ne ekhavu ideon esplori science la psikan vivon de la Homoj!"
- - - Dank' al ĉi tiu scienca esplorado la homoj ĉesis konsideri la Salamandrojn ia miraklaĵo; en la sobra lumo de l' scienco perdis la Salamandroj multon el nia origina nimbo de la eksterordinareco kaj ekskluziveco; fariĝinte objekto de psikologiaj testoj ili montris tre mezkvalitajn kaj neinteresajnecojn; ilian altan talenton la scienco elpelis en la Regnon de l' Fabeloj. La scienco malkovris Normalan Salamandron, kiu manifestiĝis kiel estaĵo ĝenerale enuiga kaj sufiĉe limigita; nur la ĵurnaloj iam-tiam eltrovis Miraklan Salamandron, kiu scias parkere multipliki kvinciferajn nombrojn, sed eĉ tio ĉesis homojn amuzi, precipe kiam montriĝis, ke tion povas ellerni ĉe respektiva ekzercado eĉ mem la homo. La homoj fakte komencis la Salamandrojn opinii sama memkompreneblaĵo, kia estas la kalkulmaŝino aŭ alia aŭtomato; oni ne plu rigardis ilin kiel ion misteran, kio elmergiĝis el nekonataj profundaĵoj, dio scias kial kaj por kio. Krome la homoj neniam opinias misteraĵo tion, kio servas kaj utilas al ili, sed nur tion, kio ilin domaĝumas aŭ endanĝerigas; kaj ĉar la Salamandroj, kiel evidentiĝis, estis kreaĵoj multege kaj multflanke utilaj, oni ilin simple akceptis kiel ion, kio esence apartenas en la racian kaj regulan ordon de la aferoj.

La utilecon de la Salamandroj esploris precipe la Hamburga sciencisto Wuhrmann, el kies respektivaj disertacioj ni citas almenaŭ en tre konciza resumo lin


Bericht über die fanatische Veranlagung der Moloch
La eksperimentoj, kiujn mi en mia Hamburgra laboratorio entreprenis pri la Pacifika Grandsalamandro (Andrias Scheuchzeri Tschudi), direktis sin tute speciala celo: Esplori la rezistivon de la Salamandroj kontraŭ la ŝanĝoj de medio kaj kontraŭ aliaj eksteraj influoj, kaj tiamaniere pruvi iliajn praktikan aplikeblon en diversaj geografioj teritorioj kaj sub diference variigitaj kondiĉoj.

Per la unua serio de eksperimentoj oni devis konstati, kiom longe eltenas la Salamandro vivi ekster la akvo. La esplorataj bestoj estis tenataj en sekaj tinoj ĉe temperaturo 40-50°C. Post kelkaj horoj ili montris evidentan lacecon; se oni rosumis ilin, ili denove reviviĝis. Post dudek kcar horoj ili kuŝis senmove, levetante nur la okulpalpebrojn; la pulsado de la koro malrapidigita, ĉiuj korpofunkcioj malplialtigitaj ĝis minimumo. La bestoj evidente suferas kaj eĉ la malplej malgranda movo postulas de ili grandan penon. Post tri tagoj ekestas la stato de katalepsia rigideco (xerosa); la bestoj ne reagas eĉ se oni ilin bruligas per elektrokaŭstikilo. Se altiĝas la humideco de la atmosfero, ili komencas montri almenaŭ kelkiujn simptomojn de vivo (ili fermas la okulojn antaŭ akra lumo kaj simile). Se oni ĵetis Salamandron tiel sekiĝintan post sep tagoj en akvon, ĝi reviviĝis post forpaso de pli-malpli longa tempo; sed ĉe pli longe daŭranta sekigado pereis sufiĉe granda nombro da eksperimentbestoj. Sub direktaj sunradioj ili pereas jam post kelkaj horoj.

Aliaj esplorataj bestoj estis devigataj turni ĉe mallumo vindason en tre seka medio. Post tri horoj ilia laborefiko komencis malaltiĝi, sed ĝi renove altiĝis post sufiĉega priŝpruco. Ĉe ofte ripetata priŝprucado la bestoj eltenis turni la krankon dek sep, dudek, kaj en unu kazo eĉ dudek ses horojn seninterrompe, dume la kontrolhomo jam post kvin horoj estis de la sama mekanika laborkvanto rimarkinde elĉerpita. El ĉi tiuj eksperimentoj ni povas resume konkludi, ke la Salamandroj estas bone aplikeblaj ankaŭ por laboro sur la seka tero, tamen sub du kondiĉoj: Ke ili ne estas elmetataj al rekta sunradiado, kaj ke ili estas de tempo al tempo sur tuta korpsurfaco priŝprucataj per akvo.

La dua serio de eksperimentoj rilatis la rezistivon de la Salamandroj, la origine tropikaj bestoj, kontraŭ malvarmo. Ĉe subita malvarmigo de la akvo ili pereis de intestkataroj; sed ĉe malrapida malvarma medio facile venis kutimiĝo; post ok monatoj ili restis viglaj eĉ en akvo-temperaturo de 7oC, se oni prezentadis al ili en la nutraĵo sufiĉan kvanton da graso (potage 15 ĝis 20 dkg por ĉiu peco). Se la akvotemperaturoestis malaltigita sub 5oC, ili falis en malvarmo-rigidecon (gelosa); en ĉi tiu stato ili povis esti frostumitaj kaj konservataj enfrostite en glacibloko dum pluraj monatoj; kiam la glacio degelis kaj la temperaturo altiĝis super 5oC, ili rekomencis montri simptomon de vivo kaj ĉe sep ĝis dek gradoj ili komencis vigle serĉi manĝaĵojn. El tio oni povas konkludi, ke la ASalamandroj povas tute bone alklimatiĝi ankaŭ en nia klimato ĝis Norda Norvegio kaj Islando. Por la cirkonstancoj de la arktaj klimatoj necesus pluaj eksperimentoj.

Kontraste al tio montras la Salamandroj rimarkindan sentemon rilate la ĥemiajn influojn; ĉe eksperimentoj kun tre maldensigita lesivo, fabrikejaj forfluaĵoj, taniloj ktp. ilia haŭto forfaladis kiel disŝiritaj ĉifonoj kaj la esplorataj bestoj pereis pro iuspeca gangremo de brankoj. Por niaj riveroj estas do la Salamandroj praktike neuzeblaj.

En plua serio de eksperimentojmi sukcesis konstati, kiom longe eltenas la Salamandroj sen nutraĵo. Ili povas malsati tri semajnojn, eĉ pli, sen ke estus sur ili aliaj simptomoj videblaj ol certa malagemo. Unu esploratan Salamandron ni lasis malsati dum ses monatoj. La lastajn tri monatojn li dormis senmove kaj senintertempe; kiam mi poste ĵetis al ĝi en la tinon dishakitan hepaton, ĝi estis tiom malforta, ke ĝi eĉ ne reagis al tio, kaj ĝi devis esti trude nutrata. Post kelkaj tagoj ĝi manĝis jam normale kaj povis esti uzata por pluaj eksperimentoj.



La lasta serio de la eksperimentoj okupiĝis proi la regenera kapableco de la Salamandroj. Se oni forhakas voston de Salamandro, ĝi rekreskas dum dek kvar tagoj; ĉe unu Salamandro ni ripetis ĉi tiun eksperimenton sepfoje kun la sama rezultato. Same rekreskas al ĝi ankaŭ forhakitaj kruroj. Ĉe unu esplorata besto ni amputis ĉiujn kvar gambojn kaj la voston; post tridek tagoj ĝi estis ree tuta. Se rompiĝis femura aŭ ŝultra osto de la salamandro, tiam forfalas la tuta memebro kaj rekreskas nova. Sammaniere ankaŭ rekreskas elpikita okulo aŭ eltranĉita lango; estas interese, ke Salamandro, kies langon mi amputis, forgesis paroli kaj devis ree lerni la lingvon. Se oni amputas kapon de Salamandro aŭ distranĉas ĝian trunkon inter la kolo kaj la pelva osto, la besto pereas. Kontraste al tio oni povas elmeti ĝian stomakon, parton da intestoj, du trionojn de hepato kaj aliajn organojn, sen ke ĝiaj korpfunkcioj estus detruitaj, tiel ke oni povas diri, ke Salamandro, dumvive preskaŭ senigita de internaĵoj, ankoraŭ havas kapablecon de plua vivado. Nenoiu alia besto posedas tian rezistivon kontraŭ vundigo, kiel la Salamandro. Ĉi-rilate ĝi povus esti eminenta, ja preskaŭ nedetruebla militbesto; bedaŭrinde estas tio malhelpata kaŭze de ĝia pacamo kaj natura sendefendeco.
- - - -
Krom ĉi tiuj eksperimentoj esploris mia asistanto Dr. Walter Hinkel la valoron de Salamandroj rilate la ekspluateblaj materialoj. Li konstatis precipe, ke la korpo de la Salamandroj entenas eksterordinare altan procenton da jodo kaj fosforo; ne estas ekskludite, ke ĉi tiuj gravaj elementoj povus el ili en kazo de neceso esti ekspluataj industrie. La haŭto de la Salamandroj - en si mem miskvalita - povas esti muelata kaj kunpremata sub alta premo; la ĉi tiel ricevita artefarita ledo estas malpeza, sufiĉe fortika kaj povas servi kiel surogato de bovledoj. La graso de Salamandroj estas nemanĝebla pro abomena gusto, sed ĝi taŭgas kiel teknika lubrikaĵo, ĉar ĝi frostiĝas nur ĉe tre malaltaj temperaturoj. Same ankaŭ la viando de la Salamandroj estis opiniata nemanĝebla, ja eĉ venena; se ĝi estas manĝata kruda, ĝi kaŭzas akrajn dolorojn, vomadon kaj sensajn halucinojn. Dro Hinkel konstatis post multaj eksperimentoj, kiujn li entreprenis sur si mem, ke ĉi tiuj danĝeraj efikoj malaperas, se oni infuzas distranĉitan viandon per bolanta akvo (same kiel ĉe kelkaj specoj de amanitoj) kaj post sufiĉega ellavo maceras dum dudek kvar horoj en malforta solvaĵo de hipermangano. Poste ĝi povas kuirata aŭ stufata kaj ĝi gustas kiel malbona bovaĵo. Ni formanĝis tiamaniere Salamandron, kiun ni nomis Hans. Estis klera kaj inteligenta besto kun speciala talento por scienca laboro; ĝi laboris en la sekcio de Dro Hinkel kiel la manipulanto kaj oni povis al li konfidi eĉ sufiĉe subtilajn ĥemiajn analizojn. Ni plezure konversaciadis kun li dum longaj vesperoj, amuziĝante per lia nesatigebla sciencemo. Ni devis nian Hans bedaŭrinde forbuĉi, ĉar li blindiĝis post miaj eksperimentoj pri trepanacio. Lia viando estis malhela kaj fungeca, sed ĝi postlasis neniujn malagrablajn efikojn. Estas certe, ke en kazo de militbezono la salamandra viando povas servi kiel bonvena kaj malkara surogato de bova viando.


Finfine estas tute natura afero, ke la Salamandroj ĉesis esti sensacio, apenaŭ estis da ili sur la mondo centoj da milionoj; la popol-intereso, kiun ili elvokis, dum ili ankoraŭ iomete estis novaĵo, finsonoris ankoraŭ kelkan tempon en la filmgroteskoj (Sally and Andy, du bravaj Salamandroj) kaj sur kabaretaj scenejoj, kie kantistoj kaj subretoj, distingiĝintaj per speciale malbona voĉo, aktoris en nerezistebla komika rolo de kvakantaj kaj per kaduka gramatiko sin esprimantaj Salamandroj. Apenaŭ la Salamandroj estiĝis amasa kaj ĉiutaga fenomeno, ŝanĝiĝis - ni povas tiel diri - ilia problemaro.9) Estas vero, ke la granda Salamandra sensacio baldaŭ elvaporiĝis por fari lokon al io alia kaj certagrade pli solida, nome al la Salamandra Demando. La pioniro de la Salamandra Demando estis - kiel jam pli oftfoje en la historio de la homa progreso - kompreneble virino. Estis mme Louise Zimmermann, la direktorino de la Knabina eduk-pensiono en Lausanne, kiu kun neordinara energio kaj nelacigebla entuziasmo propagandis en la tuta mondo sian noblan devizon: Donu al la Salamandroj regulan lernej-edukon! Ŝi longe renkontadis nekomprenemon de la publiko, kiam ŝi senlace atentigadis unue pri la natura lernemo de la Salamandroj, due pri la danĝero, kiu povus elkreski al la homa civilizacio, se oni rifuzus al la Salamandroj zorgan moralan kaj intelektan edukon. "Kiel la Roma kulturo pereis ĉe la invado de barbaroj, tiel pereus ankaŭ nia kulturo, se ĝi estus insulo en la maro da estaĵoj subjungitaj, al kiuj oni rifuzas la partoprenon en la plej altaj idealoj de la nuntempa homaro," tiel ŝi vokis profete en ses mil tricent kvindek sep paroladoj, kiujn ŝi havis en la virinkluboj de la tuta Eŭropo kaj Ameriko, same kiel en Japanio, Ĉinio, Turkio kaj aliloke. "Se la kulturo sin tenu, ĝi devas aparteni al ĉiuj. Mi ne povas trankvile ĝui la donaĵojn de nia civilizacio, nek la fruktojn de nia kulturo, dum ĉirkaŭ ni ekzistas milionoj kaj milionoj da malfeliĉaj kaj malaltnivelaj estaĵoj, arte tenataj en stato animala. Kiel la dek-oka jarcento havis la devizon: Liberigo de la Virino, tiel devas esti devizo de nia epoko: "DONU AL LA SALAMANDROJ REGULAJN LERNEJOJN!" Kaj tiel plu. Dank' al sia elekventeco kaj nekredebla persistemo Mme Louise Zimmermann mobilizis la virinojn de la tuta mondo kaj kolektis sufiĉan financan kapitalon por fondo de la Unua Salamandra Liceo en Beaulieu (apud Nice), kie la idaro de la Salamandroj, laborantaj en Marseille kaj Toulon, estis instruata pri la franca lingvo kaj literaturo, pri la retoriko, la ĝentila konduto en la societo, pri la matematiko kaj la kulturhistorio 10). Iam malpli grandan sukceson havis la Knabina Lernejo por Salamandroj en Menton, kie precipe la kursoj pri la muziko, la dieta kuirarto kaj la delikataj manlaboroj (ĉe kiuj Mme Zimmermann persistis precipe pro pedagogiaj motivoj) renkontadis frapantan mankon de lernemo, se ne rekte obstinan neintereson de la junaj Salamandraj liceaninoj. Kontraste al tio jam la unuaj publikaj ekzamenoj de la Junaj Salamandroj havis tiel surprizan sukceson, ke tujposte estis (je kostoj de la Societoj por la Bestprotektado) instalitaj la Marista Politekniko por la Salamandroj en Cannes kaj la Salamandra Universitato en Marseille; ĉi tie en pli posta tempo atingis unua Salamandro la gradon de Doktoro de Jurscienco.

La demando pri la edukado de la Salamandroj komencis nun evolui rapide kaj laŭ normala vojo. Kontraŭ la modelaj Écoles Zimmermann levis la pli progresemaj instruistoj serion da gravaj riproĉoj; oni precipe asertis, ke por la edukado de la junaj Salamandroj ne taŭgas la antikva humanisma lernejsistemo por la homjunularo; oni nepre rifuzas la instruadon pri la literaturo kaj historio, kaj rekomendas, ke plej multe da tempo estu dediĉata al la praktikaj kaj modernaj temoj, kiaj estas la natursciencoj, la laborado en la lernejlaborejoj, la teknika ekzercado de la Salamandroj, la gimnastiko kaj tiel plu. Ĉi tiun tiel nomatan Reformitan Lernejon aŭ Lernejon por la Praktika Vivo ree pasie malaprobadis la ideanoj de la klasika kulturo, kiuj proklamadis, ke oni povas pliproksimigi la Salamandrojn al la homaj kulturvaloroj nur sur la latina bazo, kaj ke ne sufiĉas kapabligi ilin por konversaciado, se ni ilin ne perinstruos recitadi poetojn kaj oratori elokvente kiel Cicero. El tio disvolviĝis longa kaj sufiĉe pasia disputo, kiu estis finfine solvita tiamaniere, ke la lernejoj por la Salamandroj estis ŝtatigitaj kaj la lernejoj por la homa junularo reformitaj tiel, ke ili plejeble alproksimiĝu al la idealoj de la Reformita Lernejo por la Salamandroj.

Estas nature, ke ankaŭ en aliaj ŝtatoj aŭdiĝis vokado pri neceso de regula kaj deviga instruado de l' Salamandroj sub la ŝtata kontrolo. Ĝi efektiviĝis iom-post-iom en ĉiuj apudmaraj landoj (kompreneble escepte de Grandbritanio); kaj ĉar ĉi tiuj Salamandraj lernejoj ne estis ŝarĝitaj per la malnovaj klasikaj tradicioj de l' homaj lernejoj kaj sekve povis apliki ĉiujn plej novajn metodojn de psikotekniko, teknologia edukado, antaŭmilitserva ekzercado kaj la ceterajn lastatempajn inventojn de pedagogio, ili baldaŭ evoluis en la plej modernan kaj science plej progreseman lernejsistemon sur la mondo, kiu baldaŭ fariĝis objekto de envio de ĉiuj homaj pedagogoj kaj lernantoj.

1) Komp. G. Kreuzmann, Geschichte der Molche. Hans Tietze, Der Molch des XX. Jahrhundets. Kurt Wolff, Der Molch und das deutsche Volk. Sir Herbert Owen, The Salamanders and the British Empire. Giovanni Focaja, L'evoluzione degli anfibii durante il Fascismo. Léon Bonnet, Les Urodčles et la Société des Nations. S. Madariaga, Las Salamandras y la Civilización, k. m. a.


2) Komp. Milito kontraŭ Salamandrojn, volumo I, ĉapitro XII.
3) Kiel dokumento servu jam la unua slipo el la kolekto de S-ro Povondra:
1   2   3   4


Elŝuti 192.61 Kb.

  • Hindan Oceanon
  • Bericht über die fanatische Veranlagung der Moloch

  • Elŝuti 192.61 Kb.