Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karel Čapek Milito kontraŭ Salamandroj tradukis Tomáš Pumpr Sinjoro Povondra legas gazeton

Elŝuti 192.61 Kb.

Karel Čapek Milito kontraŭ Salamandroj tradukis Tomáš Pumpr Sinjoro Povondra legas gazeton




paĝo1/4
Dato14.03.2017
Grandeco192.61 Kb.

Elŝuti 192.61 Kb.
  1   2   3   4

Karel Čapek
Milito kontraŭ Salamandroj
tradukis Tomáš Pumpr
1. Sinjoro Povondra legas gazeton
Ekzistas homoj, kiuj kolektas poŝtmarkojn, kaj aliaj, kiuj kolektas tipografiajn originalojn. Sinjoro Povondra, la pordisto en la domo de G. H. Bondy, longe ne trovis la sencon de sia vivo; li dum longaj jaroj ŝanceliĝadis inter la intereso pri la pratempaj homoj, kaj inter la pasio pri la eksterlanda politiko, sed unuvespere estis al li revelaciita, kio al li ĝisnun mankos, por ke lia vivo estu plena. La grandaj aferoj kutime venas neatendate.

Tiuvespere legis sinjoro Povondra gazeton, sinjorino Povondrová riparis al Franĉjo la ŝtrumpojn, kaj Franĉjo mienis, kvazaŭ li lernus la alfluojn de Danubo sur la maldekstra bordo. Regis agrabla silento.

"Tio min frenezigas," murmuris sinjoro Povondra.

"Kion vi havas," demandis sinjorino Povondrová, enigante fadenon en la kudrilon.

"Nu, pri tiuj Salamandroj," diris la patro Povondra. "Jen mi legas, ke en la pasinta jarkvarono oni vendis de ili sepdek milionojn da pecoj."

"Estas multe, ĉu?" diris sinjorino Povondrová.

"Tion mi pensas! Estas ja grandega cifero, panjo. Imagu, sepdek milionojn!" Sinjoro Povondra skuis la kapon. "Ĉe tio oni certe profitas fabelajn sumojn. - Kaj kiom da laboro oni nun perfara," li suplementis post momenta rezonado. "Ĉi tie mi legas, kiel oni galope konstruas novajn terojn kaj insulojn. Mi diras, nun oni povas perkonstrui tiom da kontinentoj, kiom oni deziros. Estas granda afero, patrino. Mi diras al vi, tio estas pli granda progreso ol la malkovro de Ameriko." Sinjoro Povondra ekmeditis pri tio. "Nova epoko en la historio, ĉu vi komprenas? Kion fari, panjo, ni vivas en granda tempo."

Ree ekregis longa hejmeca silento. Subite sinjoro Povondra pli intense ekfumegis el sia pipo. "Kaj se mi ekpensas, ke sen mi la afero ne estus okazinta!"

"Kiu afero?"

"Tiu salamandra merkato. Tiu Nova Epoko. Se oni tion precize konsideras, estis verdire mi, kiu tion kunaranĝis."

Sinjorino Povondrová levis la okulojn desur la trua ŝtrumpo. "Mi petas vin, kiel?"

"Ĉar mi tiam lasis tiun kapitanon al sinjoro Bondy. Se mi ne estus lin anoncinta, tiu kapitano neniam en sia vivo estus renkontinta sinjoron Bondy. Sen mi, panjo, nenio estus el tiu afero. Nepre nenio."

"Eble tiu kapitano estus trovinta iun alian," kontraŭdiris sinjorino Povondrová.

La piptubo de la patro Povondra malŝateme ekstertoris. "Vi tion komprenas! Tian aferon scias perfari sole G. H. Bondy. Karulineto, tiu vidas pli malproksimen, ol mi ne scias kiu. Aliuloj tion rigardus maksimume frenezaĵo aŭ blufo; sed sinjoro Bondy, tiu ne! Tiu havas flarsenton, mia kara!" Sinjoro Povondra enpensiĝis. "Nu, tiu kapitano, kiel li nur nomiĝis, jes Vantoch - eĉ ne aspektis laŭ tio. Tia korpulenta onklo li estis. Alia pordisto estus al li dirinta: Kien vi volas, homo, la sinjoro ne estas hejme, kaj tiel plu; sed mi havis ian antaŭsenton, aŭ kion. Mi lin anoncos, mi diris al mi; sinjoro Bondy min eble insultos, sed mi tion akceptas sur propran konton kaj anoncos lin. Mi ĉiam diradas: La pordisto devas havi flarsenton por la homspecoj. Iufoje eksonoras homo, li aspektas kiel barono, kaj tamen li estas komerca agento vendanta la frostkestojn. La alian fojon venas tia korpulenta patro, kaj ni vidu, kio enestas en li. Oni devas esti sperta pri la homoj," rezonis la patro Povondra. "El tio vi vidas, Franĉjo, kion povas perfari eĉ homo en subordigita posteno. Prenu tion imitinda ekzemplo, kaj ĉiam penu plenumi vian devon, kiel mi tion faris." Sinjoro Povondra balancis la kapon solene kaj kortuŝite. "Mi povis tiun kapitanon forsendi jam en la pordo, kaj mi estus ŝparinta al mi la ŝtupojn. Alia pordisto estus sin plenblovinta kaj estus puŝferminta la pordegon ĝuste antaŭ lia nazo. Kaj estus per tio vaniginta tian fabelan progreson sur la mondo. Memoru, Franĉjo, se ĉiu homo plenumus sian devon, estus bonege sur la mondo. Kaj aŭskultu dece, se mi ion diras al vi."

"Jes, paĉjo," murmuris Franĉjo malfeliĉe.

Patro Povondra fortusis. "Pruntu al mi tiun tondilon, panjo. Tion mi devus eltranĉi el la gazeto, por havi foje ian memoraĵon pri mi."

Tiel do okazis, ke sinjoro Povondra komencis kolekti la eltranĉaĵojn pri la Salamandroj. Al lia kolektista manio ni dankas pro multe da materialo, kiu alie estus falinta en forgeson. Li eltranĉadis kaj konservadis ĉion, kion li trovis presita pri la Salamandroj; ni ne prisilentu, ke li post certaj komenculaj embarasoj ellernis en sia ŝatata kafejo elrabi la gazetojn, kie estis ia ajn mencio pri la Salamandroj, kaj li atingis specialan, preskaŭ prestidigitatoran virtuozecon en tio, kiel li sciis neobservate elŝiri el la gazeto la respektivan folion kaj mergi ĝin en la poŝon ĝuste antaŭ la okuloj de la ĉefkelnero. Estas konate, ke ĉiuj kolektistoj estas pretaj ŝteli aŭ murdi, se temas pri tio, kiel ricevi novan numeron en sian kolekton, sed tio neniel malaltigas ilian moralan karakteron.

Nun lia vivo havis sencon, ĉar ĝi estis vivo de kolektisto. Ĉiuvespere li ordigadis kaj relegadis siajn slipojn antaŭ la indulgemaj okuloj de sinjorino Povondrová, kiu sciis, ke ĉiu viro estas parte frenezulo kaj parte malgranda infano; li do prefere ludu per tiuj eltranĉaĵoj, ol frekventadi gastejon kaj ludi la kartojn. Ŝi eĉ disponigis en la tol-ŝranko lokon por liaj skatoloj, kiujn li mem kungluis por sia kolekto; ĉu oni povas pli postuli de la edzino kaj mastrino?

G. H. Bondy mem ĉe foja okazo estis surprizita per enciklopediaj scioj de sinjoro Povondra pri ĉio, kio koncernis la Salamandrojn. Sinjoro Povondra iom honteme konfesis, ke li ĉion kolektas, kie estas io presita pri la Salamandroj, kaj li vidigis al sinjoro Bondy siajn skatolojn; G. H. Bondy afable laŭdis lian kolekton; estas nekontestebla afero: nur la grandmoŝtaj sinjoroj scias esti tiom bonvolemaj, kaj nur la potenculoj scias feliĉigi aliulojn, sen ke ĝi al ili mem kostus unu heleron; la grandmoŝtaj sinjoroj estas ĝenerale en bona pozicio. Ekzemple sinjoro Bondy simple ordonis, ke oni sendu al sinjoro Povondra el la kancelario de la Salamandra Sindikato ĉiujn eltranĉaĵojn, kiuj ne devis esti envicigataj en la arkivon, sekve la feliĉa kaj iom konsternita sinjoro Povondra ricevadis ĉiutage pakaĵojn da dokumentoj en ĉiuj lingvoj de la mondo, el kiuj precipe la gazetoj presitaj per azbuko, greka alfabeto, per skriboj hebrea, araba, ĉina, bengala, tamila, java, birma aŭ per taalik inspiris lin per pia estimo. "Se mi nur ekpensas," li diradis super ili, ke sen mi ĉio ĉi ne ekzistus!"

Ni jam diris, ke la kolekto de sinjoro Povondra konservis multe da dokumenta materialo pri la tuta Salamandra historio; per tio ni tamen ne volas aserti, ke ĝi povus kontentigi sciencan historiiston. Unue sinjoro Povondra, al kiu mankis la fak-erudicio pri la historiajhelpsciencoj kaj pri la arkivaj metodoj, markis siajn slipojn nek per la font-indiko nek per la apartena jaro, tiel ke ni plejofte ne scias, kiam kaj kie aperis la respektiva dokumento. Due ĉe la abundego da materialo, kiu amasiĝadis sub liaj manoj, sinjoro Povondra deponadis precipe la longajn artikolojn, kiujn li opiniis pli gravaj, sed la koncizajn raportojn kaj depeŝojn li simple forĵetadis en la karbujon; sekve postrestis al ni pri la ĉi tuta periodo malmultege da informoj kaj faktoj. Trie en la aferon intervenis la mano de sinjorino Povondrová; kiam la skatoloj de sinjoro Povondra komencis danĝere pleniĝi, ŝi silente kaj sekrete eltiris parton de slipoj kaj forbruligis ilin, kaj tio ripetiĝadis kelkfoje dum jaro. Ŝi indulgis nur tiujn, kiuj ne tiom plimultiĝadis, kiaj estis la eltranĉaĵoj presitaj en la skriboj malabara, tibeta aŭ kopta; ĉi tiuj restis deponitaj preskaŭ komplete, tamen pro certaj mankoj en nia erudicieco ili ne havas por ni grandan valoron. La materialo pri la historio de la Salamandroj, kiun ni havas je dispono, estas do esence fragmentaj, eble same kiel la grundlibroj el la oka jarcento post Kristo, aŭ kiel la kolektitaj verkoj de la poetino Sapfo; nur hazarde konserviĝis al ni dokumento pri iutiu sektoro de tiu granda monda dramo, kiun ni - malgraŭ ĉiuj truoj - povos kompili sub la titolo Sur la ŝtupoj de civilizacio.


2. Supren sur ŝtupoj de civilizacio
[Historio de Salamandroj1)]
En la histori-epoko, kiun antaŭanoncis G. H. Bondy en la memorinda ĝeneralkunveno de la pacifika Eksporta Kompanio per siaj profetaj vortoj pri komenciĝonta utopio2), oni ne plu povas mezuri la histori-evoluon per jarcentoj nek jardekoj, kiel okazis en la ĝistiama mondhistorio, sed per jarkvaronoj, en kiuj aperas la kvaronjaraj statistikoj ekonomiaj3). En tiu tempo estas la la produktado de la historio - se oni rajtas tiel diri - entreprenata pogrande; tial la ritmo de la historio neordinare pligrandiĝas (oni kalkulas, ke proksimume kvinoble). Hodiaŭ ni simple ne povas atendi kelkajn jarcentojn, ĝis okazas koncerne la mondon io bona aŭ malbona. Ekzemple migradon de l' popoloj, kiu siatempe daŭraĉis kelke da jarcentoj, oni povus eĉ kun ĉiuj respektivaj ceremonioj efektivigi en tri jaroj, alie oni ne povus el tio profiti. Simile statas la afero pri la likvido de la Romia Imperio, pri la koloniado de la kontinentoj, pri la elmurdo de Indianoj kaj tiel plu. Ĉion ĉi oni povus plenumi nekompareble pli rapide, se oni tion komisius al kapitalfortaj individuoj. Tiurilate la giganta sukceso de la Salamandra Sindikato kaj ĝia potenca influo sur la mondhistorion, sendube montras la vojon al la posteuloj.

La historio de la Salamandroj do dekomence distingiĝas per tio, ke ĝi estis bone kaj racie organizita; la unua, kvankam ne la unika merito pri tio apartenas al la Salamandra Sindikato; oni agnosku, ke ankaŭ la scienco, la filantropio, la kulturo, la preso kaj aliaj faktoroj ne malmulte partoprenas en la konsterna disvastiĝo kaj progreso de la Salamandroj. Tamen estis ĝuste la Salamandra Sindikato, kiu - tieldire - tagon post tago konkeradis por la Salamandroj novajn kontinentojn kaj novajn marbordojn, eĉ se ĝi devis superadi multajn malhelpojn, kiuj bremsis ĉi tiun ekspansion4).

La jarkvaronaj raportoj de la Sindikato vidigas, kiel la Salamandroj iom-post-iom koloniigadis la havenojn de Hindio kaj Ĉinio; kiel la salamandra koloniigado inundas la Afrikan marbordon, transsaltas sur la Amerikan kontinenton, kie baldaŭ elkreskas novaj, plej modernaj Salamandro-kovejoj en la Meksikia Golfo; kiel krom ĉi tiuj larĝaj koloniigaj ondoj estas elsendataj malpligrandaj grupoj da Salamandroj en la rolo de la pionira avangardo de l' estonta eksporto. Ekzemple al la Nederlanda Waterstaat sendis la Salamandra Sindikato donace mil unuaklasajn Salamandrojn; al la urbo Marseille ĝi dediĉis ses cent Salamandrojn por repurigo de la Malnova Haveno, kaj simile sur aliaj lokoj. Unuvorte: Kontraste al la homa koloniigado de la tersurfaco okazis la disvastiĝado de la Salamandroj laŭplane kaj grandskale; se oni ĝin lasus al la Naturo mem, ĝi certe daŭrus kelkajn jarcentojn eĉ jarmilojn; jes, estas nekontestebla afero, ke la Naturo nek estas nek iam estis tiom entreprenema kaj celkonscia kiel la homa produktado kaj komerco. Ŝajnas, ke la vigla var-postulado havis influon ankaŭ sur la fekundecon de la Salamandroj. La fraj-produktivo de unu bestino altiĝis ĝis cent kvindek salamandridoj pojare. Certaj regulaj perdoj, kiujn al la Salamandroj kaŭzis la ŝarkoj, ĉesis preskaŭ absolute, kiam oni ekipis la Salamandrojn per subakvaj pistoloj kun kugloj "dum-dum" kiel ŝirmon kontraŭ la rabofiŝoj5).

La disvastiĝado de la Salamandroj kompreneble ne ĉie progresis glate; ie la konservativaj rondoj akre protestis kontraŭ ĉi tiu enkondukado de novaj laborfortoj, vidante en tio nelojalan konkurencon de hom-laboro6). Aliaj eldiradis la pritimojn, ke la Salamandroj, nutrantaj sin per la malgrandaj mar-animaloj, endanĝerigos la fiŝĉasadon, kelkiuj ree asertis, ke ili per siaj submaraj loĝo-truoj kaj koridoroj subfosos la marbordojn kaj insulojn. Se ni diru la veron, do ekzistis sufiĉe da homoj, kiuj rekte avertis kontraŭ la enkondukado de la Salamandroj; sed tio ja okazadas depratempe, ke ĉiu novaĵo kaj ĉiu progreso renkontas reziston kaj malfidemon; same statis la afero pri la fabrikmaŝinoj, kaj ĝi ripetiĝis ankaŭ ĉe la Salamandroj. Sur aliaj lokoj estiĝis miskomprenoj de alia speco7), sed dank' al la abunda helpo de la mondpreso, kiu sciis ĝuste taksi ne nur la grandegajn eblecojn de la Salamandro-merkato, sed ankaŭ la respektivan profiportan kaj grandskalan komerc-reklamon, la instalado de la Salamandroj estis en multaj ŝtatoj bonvenigata plej ofte kun viva intereso, ja eĉ kun entuziasmo8).

La merkato estis plejparte en la manoj de la Salamandra Sindikato, kiu ĝin entreprenadis per siaj propraj, por tiu celo speciale konstruitaj basenŝipoj; la centro de la merkato kaj ia borso je la Salamandroj estis la Salamander-Biulding en Singapore.
Komparu la ampleksan kaj objektivan priskribon sub la signaturo e.w. 5. okt.:
S-Trade
"Singapore la 4-an de Oktobro. Leading 63. Heavy 317. Team 648. Odd Jobs 26 35. Trash 0 08. Spawn 80-132."
Ĉi tian anoncon povas la gazetleganto trovi ĉiutage en la Ekonomia rubriko de sia ĵurnalo inter la telegramoj pri la prezo de la kotono, stano aŭ tritiko. Tamen ĉu vi jam scias, kion signifas ĉi tiuj misterplenaj ciferoj kaj vortoj? Nu jes, la Salamandro-merkaton aŭ S-Trade; sed kiel tiu ĉi merkato vere aspektas, pri tio havas la plejmulto de la legantaro malpli klaran imagon. Ili eble imagas grandan foirplacon, svarmantan de miloj kaj miloj da Salamandroj, kie promenas la aĉetantoj en tropikaj kaskoj kaj turbanoj, observas la prezentatan varon kaj fine montras per fingro bone evoluintan, sanan, junan Salamandron dirante: "Vendu al mi ĉi tiun pecon; kiom ĝi kostas?"

En la efektiveco la Salamandro-merkato aspektas nepre alie. En la marmora palaco de S-Trade en Singapore oni ne vidas eĉ unu Salamandron, sed nur viglajn kaj elegantajn oficistojn en blankaj vestoj, akceptantaj telefon-mandatojn. "Jes, sinjoro. Leading kostas 63. Kiom? Ĉu cent pecojn? Jes, sinjoro. Dudek Heavy kaj cent okdek Team. Okey, mi komprenas. La ŝipo forveturos post kvin semajnoj. Right? Thank you, sir." La tuta palaco S-Trade zumas de telefonparoloj; oni havas pli impreson de ofico aŭ banko ol de foiro;

Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.

kaj tamen tiu ĉi blanka, nobla konstruaĵo kun jona portiko en la fasado estas pli mondkonata foirejo ol la bazaro de Bagdad sub Harun Alraŝid.

Tamen ni revenu al la citita merkat-anonco kaj ĝia foir-lingvaĵo. Leading, tio simple estas la speciale elektitaj, inteligentaj, plej ofte trijar-aĝaj Salamandroj, zorge dresitaj por esti inspektantoj kaj ĉefoj en la Salamandraj laborgrupoj. Oni ilin vendas unuope, ne distingante la korpopezon; estas taksata sole ilia inteligenteco.

La Singapore-Leading, parolantaj bonan anglan lingvon, estas opiniataj la unuaklasaj kaj la plej fidindaj; sporade oni ofertas ankaŭ aliajn markojn de ĉef-salamandroj, kiaj estas ekzemple la Capitanos, Inĝenieroj, Malaian Chiefs, Foremanders kaj aliaj, sed la Leading estas taksataj plej alte. Ĉi-tempe moviĝas ilia prezo ĉirkaŭ sesdek dolaroj por peco.



Heavy estas pezaj, altegaj, kutime dujar-aĝaj Salamandroj, kies pezo moviĝas inter cent ĝis cent dudek funtoj. Oni ilin vendas nur po sesopaj taĉmentoj (t. n. bodies). Ili estas dresitaj por la plej malfacilaj laboroj, kia estas la rok-rompado, rulado de ŝtonegoj kaj simile. Se oni en la menciita anonco legas Heavy 317, signifas tio, ke sesmenbra taĉmento (body) de pezaj Salamandroj estas pagata per tricent dek sep dolaroj. Por ĉiu taĉmento de la pezaj estas kutime destinita unu Leading kiel la ĉefo kaj inspektanto.

Team estas ordinaraj labor-salamandroj pezantaj 80 ĝis 100 funtojn, kiuj estas vendataj nur po labor-teamoj de dudek pecoj; ili estas destinitaj por kolektivaj laboroj kaj oni ilin plej prefere uzas por laboroj ĉe fosmaŝinoj, por konstruado de remparoj aŭ digoj kaj simile. Ĉe ĉiu dudekmembra teamo estas unu Leading.

Odd Jobs estas klaso tute speciala. Estas Salamandroj, kiuj pro diversaj kialoj ne estis kolektive kaj laŭfake instruitaj, ekzemple pro tio, ke ili kreskis ekster la grandaj, spertule direktataj Salamandro-kulturejoj. Verdire estas duonsovaĝaj, sed ofte tre talentaj Salamandroj. Oni ilin aĉetas aŭ unuope aŭ po dekduopoj kaj aplikas ilin por diversaj helplaboroj aŭ por malpligrandaj agoj kie ne penvaloras tutajn trupojn aŭ teamojn da Salamandroj. Se la Leading povas esti opiniata la elito inter la Salamandroj, do la Odd Jobs reprezentas kvazaŭ la malgrandan proletaron. Lastatempe oni ŝatas ilin aĉeti kiel salamandran krudaĵon, kiun unuopaj entreprenistoj plue rafinas kaj klasifikas je Leading, Pezaj, Team aŭ Trash.

Trash aŭ fatraso (aĉaĵo, forfalaĵo) estas la malplivaloraj, malfortaj aŭ korpe difektitaj Salamandroj, kiujn oni ne vendas unuope nek por difinitaj partioj, sed amase laŭ pezo, kutime po pluraj dekoj da tunoj; unu kilogramo da viva pezo kostas hodiaŭ sep ĝis dek cendojn. Propradire oni ne scias, por kio ili servas aŭ kiucele ili estas aĉetataj - eble por iuj ne tro malfacilaj laboroj en la akvo; por eviti miskomprenon ni atentigas, ke la homoj ne povas manĝi la Salamandrojn. Ĉi tiun Trash aĉetas preskaŭ ekskluzive ĉinaj negocistoj; kien ili importas ĝin, oni ne malkovris.

Spawn estas simple la Salamandra idaro, aŭ pli precize: salamandridoj malpli aĝaj ol unu jaro. Oni ilin vendas kaj aĉetas po pluraj centoj, kaj ili tre bone vendiĝas, ĉefe pro tio, ke ili estas malkaraj kaj ilia transporto estas la malplej multekosta; nur sur la liverloko oni ilin finkulturas ĝis la tempo, kiam ili fariĝas laborkapablaj. La Spawn estas transportataj en la bareloj, ĉar la salamandridoj ne eliras el la akvo, kiel bezonas fari la plenaĝaj Salamandroj. Ofte okazas, ke el Spawn estiĝas unuopuloj eksterordinare talentaj, superantaj eĉ la normigitan tipon Leading; per tio iĝas la id-merkato speciale interesa. La alte talentaj Salamandroj estas poste vendataj po kelkcent dolaroj por peco; la Amerika milionulo Denicker eĉ pagis du mil dolarojn por Salamandro, kiu flue parolis naŭ lingvojn, kaj li igis ĝin transporti per speciala ŝipo ĝis Miami; mem tiu ĉi transporto kostis preskaŭ dudek mil dolarojn. Lastatempe oni ŝatas aĉeti la salamandran idaron por la tiel nomataj Salamandraj staloj, kie oni elektas kaj trejnas rapidajn sportajn Salamandrojn; ĉi tiuj estas poste jungataj triope antaŭ platajn boatojn en formo de konkoj. La konkursoj per konkoj, tiritaj de Salamandroj, estas nuntempe alta modo kaj la plej ŝatata amuzo de junaj Amerikaninoj en Palm Beach, en Honolulu kaj sur Kuba; oni nomas ilin Triton-Races aŭ la vetkurado de Venus-boatoj. En facila dekora konko, glitanta sur la marebeno, staras la konkursantino en plejeble mallonga kaj ĉarma bankostumo kaj tenas en la manoj la silkajn bridrimenojn de la Salamandra trijungaĵo; oni konkursas simple pri la titolo de Venuso. Mr. J. S. Tincker, la tiel nomata Reĝo de konservaĵoj, aĉetis por sia filineto trijungaĵon de konkursaj Salamandroj: Poseidonon, Hengiston kaj King-Edwardon, por ne malpli ol tridek ses mil dolaroj. Tamen ĉio ĉi estas jam ekster la kadro de la propra S-Trade, kiu sin limigas je tio, ke ĝi liveras en la tutan mondon la solidajn porlaborajn Leadings, Heavies kaj Teams.

- - -
Mi jam menciis la Salamandro-kulturejojn. La leganto ne imagu grandegajn bred-stalojn kaj remizojn; estas kelkaj kilometroj da nuda marbordo, sur kiu estas dissemitaj barakoj el ondumita lado. Unu barako estas por la veterinaro, unu por la direktoro kaj la aliaj por la inspekta personaro. Nur dum la malfluso vidiĝas, ke de la bordo etendiĝas en la maron longaj digoj, dividantaj la bordon en kelkaj basenojn. Unu estas por la idaro, alia por la klaso Leading kaj tiel plu; ĉiu speco estas nutrata kaj ekzercata aparte. Ĉio ĉiokazas dumnokte. Ĉe krepusko eliras la Salamandroj el siaj truoj sur la bordon kaj kolektiĝas ĉirkaŭ siaj instruistoj; estas ĝenerale soldatoj-veteranoj. Unue estas leciono de parolado; la instruisto modele antaŭdiras al la Salamandroj vortojn, ekzemple "fosi", kaj observeble klarigas al ili ĝian sencon. Poste li vicigas ilin en kvaropojn kaj lernigas ilin marŝi; sekvas duonhoro da gimnastado kaj ripozo en la akvo. Post la paŭzo oni instruas, kiel oni apliku diversajn instrumentojn kaj armilojn, kaj post tio oni ĉirkaŭ tri horojn sub inspekto de la instruistoj praktike ekzercas la enakvajn konstru-laborojn. Plue revenas la Salamandroj en la akvon kaj estas nutrataj per salamandro-biskvitoj, kiuj entenas ĉefe la maizfarunon kaj la sebon; la Leading kaj la Pezaj Salamandroj estas plusnutrataj per viando.

Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.

La mallaboremo kaj malobeemo estas punataj per forpreno de nutraĵo, aliaj korpaj punoj ne ekzistas; cetere la sentemo de la Salamandroj rilate la doloron estas minimuma. Ĉe la sunleviĝo ekestas en la Salamandro-kulturejoj morta trankvilo; la homoj iras dormi kaj la Salamandroj malaperas sub la marnivelo.


Tiu ĉi sinsekvo de la okazaĵoj ŝanĝiĝas nur dufoje dum jaro. La unuan fojon en la tempo de pariĝado, kiam oni lasas la Salamandrojn al si mem, kaj la duan fojon kiam al la kulturejo venas basen-ŝipo de la Salamandra Sindikato kaj alveturigas al la direktoro de la kulturejo mandatojn, kiom da Salamandroj de tiu aŭ alia klaso estas liverotaj. La renkontiĝo okazas dumnokte; la ŝipoficiro, la kulturejdirektoro kaj la veterinaro sidas ĉe tablo kun lampo, dume la inspektistoj kaj la ŝipanaro fermas al la Salamandroj la reiran vojon en la maron. Poste unu Salamandro post la alia venas al la tablo kaj estas rekonata kapabla aŭ ne. La rekrutigitaj Salamandroj eniras poste en boatojn, kiuj ilin transportas en la basenŝipon. Ili tion plejparte faras obeeme, tio estas post nura akra komando; nur iam-tiam estas necese apliki mildan perforton, ekzemple la katenadon. La Spawn aŭ la idaro estas kompreneble elfiŝita per retoj.

Same humane kaj higiene okazas la transporto en la basenŝipoj; ĉiun duan tagon oni per pumpiloj renovigas akvon en iliaj basenoj kaj ili estas plej eble abunde nutrataj. La mortemo dum la transporto apenaŭ atingas dek procentojn. Laŭ la peto de la Societo por la Bestprotektado ĉeestas sur ĉiu basenŝipo ŝippastro, kiu gardas, ke oni humane traktu la Salamandrojn, kaj ĉiunokte predikas al ili metante al ili sur la koron precipe la estimon al la homoj, la dankan obeemaon kaj amon al iliaj estontaj laborigantoj, kiuj nenion alian volas ol patrece zorgi pri ilia bonstato. Estas ja sufiĉe malfacila tasko klarigi al la Salamandroj ĉi tiun patrecan zorgemon, ĉar la ideo de la patreco estas fremda al ili. Inter la pli inteligentaj Salamandroj disvastiĝis la nomo por la ŝippastroj: Papa-Salamandro. Tre bone efikis ankaŭ la edukfilmoj, per kiuj oni al la Salamandroj prezentadis dum la transporto aŭ la miraklejon de la homa tekniko, aŭ iliajn estontaj laborojn kaj devojn.

Estas homoj, kiuj la mallongigon S-Trade (Salamander-Trade) interpretas kiel Slave-Trade, tio estas sklav-merkato. Nu, ni kiel senpartiaj observanto povas diri, ke se la iama sklav-merkato estus same bone organizita kaj laŭ la higiena vidpunkto tiel neriproĉeble efektivigata kiel la hodiaŭa Salamandro-merkato, oni estus povintaj gratuli al la sklavoj. Precipe la pli karajn Salamandrojn oni traktas vere tre dece kaj atente jam pro tio, ke la kapitano kaj la ŝipanaro garantias per siaj honorarioj kaj salajroj por la viroj de la konfiditaj Salamandroj. la skribanto de ĉi tiu artikolo aŭtentike vidis, ke eĉ la plej harditaj maristoj sur la ŝipo S.S. 14 estis profunde kortuŝitaj, kiam ducent kvardek unuaklasaj Salamandroj en unu baseno malsaniĝis je danĝera lakso. La ŝipanoj venadis observi ilin per siaj preskaŭ larmoplenaj okuloj kaj vidigis siajn humajn sentimentojn per krudaj vortoj: "Ĉi tiujn kanajlaĉojn ŝuldis al ni mem la diablo!"
Ĉe la kreskanta debito en eksporto de la Salamandroj estiĝis kompreneble ankaŭ sovaĝa merkato; la Salamandra Sindikato ne povis kontroli kaj administri ĉiujn Salamandro-kovejojn, kiujn la mortinta kapitano van Toch siatempe dissemis sur la malgrandaj kaj flanke kuŝantaj insuloj de Mikronezio, Melanezio kaj Polinezio, tiel ke multaj Salamandraj Golfoj estis lasitaj al si mem. Sekve de tio krom la racia Salamandro-merkato establiĝis grandformate ankaŭ ĉaskaptado de sovaĝaj Slamandroj, memorigante en multaj rilatoj la ĉasekspediciojn kontraŭ la fokojn; estis ĉasado certagrade malrajta, sed ĉar ne ekzistis leĝoj por protektado de la Salamandroj, ĝi estis persekutata maksimume kiel nelegitima enpaŝo sur la teritorion de la respektiva ŝtatsuvereno; sed ĉar la Salamandroj sur tiuj insuloj rapidege plimultiĝadis kaj ie-tie kaŭzis al la indiĝenoj certajn domaĝojn sur la kampoj kaj en la ĝardenoj, oni tiujn sovaĝajn ĉasekspediciojn kontraŭ la Salamandrojn konsideris natura reguligado de la Salamandra plimultiĝado.
Ni citas aŭtentikan tiutempan priskribon:

  1   2   3   4


Elŝuti 192.61 Kb.

  • 2. Supren sur ŝtupoj de civilizacio

  • Elŝuti 192.61 Kb.