Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karel Čapek. Lastaj ĉapitroj de la romano. Elĉeĥigis d-ro F. V

Elŝuti 58.26 Kb.

Karel Čapek. Lastaj ĉapitroj de la romano. Elĉeĥigis d-ro F. V




Dato24.03.2017
Grandeco58.26 Kb.

Elŝuti 58.26 Kb.

Karel Čapek. Lastaj ĉapitroj de la romano.

Elĉeĥigis D-ro F. V.


Antaŭparolo.

Karel Čapek (per propra mallongigo K. Ĉ., 1890-1938) estas unu el la plej elstaraj fenomenoj de nia literaturo. Persona kaj intima amiko de T. G. Masaryk, li estis efektive geniulo, eminenta stilisto kaj adoranta majstro de la ĉeĥa lingvo, spirito alte kosmopolita kun erudicio eksterordinara, talenta desegnisto kaj benita poeto. Li kreis kune kun sia frato Josef Čapek (mortinta en germana koncentrejo) epokon neforgeseblan.

Lia utopia komedio R.U.R. (Rossum's Universal Robots) (trad. de Moraviaj E. pioniroj). kontraŭnazista Blanka Malsano (trad. Th. Kilian) kaj Skizoj el Nederlando (trad. de nederlandaj samideanoj mem) estas konataj en siaj rondoj.

El lia romano Krakatit, kiu aperis la unuan fojon 1924, mi tradukis prove la lastajn ĉapitrojn de tiu kvazaŭ profeta verko.

La aŭtoro priskribas vivon de inĝeniero-kemiisto Prokop, kiu inventis eksplodmaterion Krakatit-on (la vorto deriviĝas de la vulkano Krakatoa sur sunda insulo en Azio, kiu post longa silento katastrofale eksplodis en 1883). Kun sciencula precizeco kaj poeta antaŭvideblo K. Ĉ. priaskribas ĉi-tie la plej dolorigan problemon de nia epoko, la problemon de atombombo kaj atomenergio. Prokop, kies sekreton forŝtelis lia perfida kolego Tomeŝ, teruriĝas mem pri katastrofaj sekvoj de suia invento kaj post turmenta pilgrimado, timante la pereon de la homaro, fuĝas al Dio, en scienco, por plue esplori, kiamaniere oni povus la inventitan energion kateni, utiligi por helpo al la homo kaj ne por lia detruo.

En la romano defilas kelkaj virinoj, kiuj krucis la vojon de la inventisto: kampara naivulino Anjo, pasia princino, nekonata belulino, kiu lin ĉiam serĉas kaj neniam trovas, pentanta malvirtulino anarĥista.

La lastaj ĉapitroj de la romano montras ĉiurilate majstrecon de la aŭtoro. Ĝi estis kelkfoje malfacilega tasko trovi laŭsencan esprimon por la riĉa vortaro de K. Ĉ. Sed oni diras ĝuste: Traduttore - traditore. La itala proverbo pravas, sed tamen est laudanda voluntas, mi diras al mi modeste.

Ankaŭ kelke da tempo tradukis nia samideano R. Hromada prove la tridekan ĉapitron de Krakatit. Ni esperu, ke ni foje sukcesos transdoni al nia rondo familia la tutan romanon. Dumtempe jam certe la atombomboj ne plu ekzistos kaj ni ĉiuj partoprenos niajn kongresojn per aerobusoj flugantaj per atomenergio, malkare kaj komforte.

Tie, kie (laŭ Reto Rossetti) ... La por-cel-anoj ne tro multos, ekzemple se temas pri geamantoj aŭ novedzoj enamiĝintaj, taŭgos certe ankaŭ helikopteroj kun la sama movoforto, feliĉan vojaĝon.

Ĉapitro LIII.


Li eksaltis tremante de teruro kaj malvarmo, li kuris pluen kaj ĉiam pluen, pli malproksimen de Grottup, la tero sub liaj piedoj iĝis glueca, li haltis. Ĉu eksplodo? Ne, silento ... Kaj la teruro denove igas lin kuri supren, li stumblas, falas surgenue, eksalatas kaj kuregas; fine li falas en densaĵo, palpas permane, provas blinde penetri, forglitante li ŝoviĝis malsupren, levas sin, viŝis la ŝviton per sangantaj manoj kaj kuris, kuris.

Meze de kampoj li trovis ion helan, palpis tion: ĝi estis faligita kruco. Ĝemspirante li eksidis sur la soklo, la nebuloza brilo super Grottup jam malproksimas, apneaŭ videblas sur horizonto, malalta brileto super la tero. Prokop profunde spiras, nenio, silento. Eble do Tomeŝ ne sukcesis kaj nenio terura okazis ... Angore li aŭskultis en malproksimo, nenio, nur malvarme gutadis la akvo en iu subtera rivereto ... Nenio, nur la frapanta koro ...

Subite aperis super Grottup giganta nigra maso, ĉio estingiĝis kaj post unu sekundo mallumo kvazaŭ disiĝis, eksaltis fajra kolono, terure ekflamis kaj disĵetis kiklopan fumobaron. Samtempe ekblovis muĝanta ventofrapo, io ekkrakis, la urboj knare ekmurmuris, kaj krak, terura viposvingo, bruego, tondrantaj batoj, la tero tremas, en aero freneze kirliĝas la forŝirita foliaro. Prokop buŝkaptante la aeron tenas sin ambaŭmane sur la soklo de la kruco por ne esti forbalaita, li gapas grandokule en la ardantan fajrujon ... Kaj disfendiĝos la Tero per potenco fajra kaj en tondra bruego ekparolos la Eternulo ...

Tuj tuj sekvis la dua kaj la tria fumonuboj, disŝiriĝis per ruĝa fulmo kaj ekflamis la sekva, la plej terura eksplodo; evidente eksplodis la magazenoj. La muĝanta maso flugas ĉielen, frakasiĝas, kaj eksplodantaj fajreroj pluvas surteren. Ekblovis grandega krakanta bruo, transformiĝas en tamburbombardado, en la magazenoj eksplodas fajroraketoj kaj fajreroj flugas kiel sub martelo. Dusflugis purpura flamo de incendio, kiu bojas per sekaj eksplodoj tata rrtata kiel nesto de brenpafiloj ... Eksaltis la kvara kaj la kvina eksplodoj kun surdiga kriego haŭbiza, la incendio transflugis al ambaŭ flankoj, brulas preskaŭ duona horizonto.

Nur nun alflugis malespera krevado de falĉita Grottupa arbaro, sed jam sekvis intermita kanonado de brulantaj magazenoj. La sesa eksplodo disŝiriĝis per malmola akra krako, evidente krezilito kaj senprokraste per pli profunda basa tono eksonis eksplodantaj bareloj de dinamono. Fulme ekflugis giganta brulanta projektilo ĉielen, altega flamo ekflagras, estingiĝas kaj flanke denove leviĝas la alia, sed nur post kelke da sekundoj aŭdeblas la frapo kaj skuega bruo ektondras. Momente ĉio silentiĝas, oni aŭdas kraketon similantan al rompiĝantaj branĉetoj. Nova bruanta peza frapo, kaj super la Grottupaj fabrikejoj subite la flamoj malfortiĝas, la ruinoj nur bruletas, dum la urbo Grottup per fluganta fajro akre brulas.

Li ŝtoniĝis pro teruro, leviĝis kaj stumblis for.

Ĉapitro LIV.
Li kuris sur la ŝoseo ĝemspirante, trans la monteton li rapidis en la valon. La fajra inundo malantaŭ li malaperis, objektojn kaj ombrojn englutis fluanta nebulo. Ĝi aspektis, kvazaŭ ĉio senmove, fantome forfluadus en senborda rivereto, kie nek ondoj plaŭdas nek mevo ekkrias. Terurigis lin nur la propra paŝobruo dum mallaŭta kaj senlima forfluado de ĉio; tiam li malrapidiĝis, mallaŭtigis la paŝojn kaj pilgrimadis sensone en laktan mallumon.

Sur la ŝoseo antaŭ li ekbriletis lumeto, li volis eviti ĝin, heltis kaj hezitis. Lampo super tablo, fajreto en forno, lucerno vojon serĉanta. Iu turmentita nokta papilieto en li sopiris je flagretanta lumeto. Hezite li alproksimiĝis kvazaŭ li ne kuraĝus, haltis denove, kvazaŭ li varmigus sin el malproksimo, iris plue kaj timis, ke oni forpelos lin. Li stariĝis proksime. Ĝi estis veturilo kun tuka tegmento, sur timono pendas lumanta lucerno, ĵetas malfortajn radietojn sur blankan ĉevalon, blankajn ŝtonojn kaj blankajn trunkojn de betuloj apudaj. La ĉevaleto havas sur la faŭko linan saketon kaj kun klinita kapo maĉas avenon. Ĝi havas longan arĝentan kolhararon kaj voston neniam tonditan. Ĝe ĝia kapo staras malgranda maljunuleto, li havas blankan barbon, harojn arĝentajn, blanketas simile kiel la veturiltuko, tretas, meditas, parolas kun si mem kaj fingre karesas la blanketan kolhararon. Nun li turniĝis, rigardas blinde en mallumon kaj diras per nefirma voĉeto: "Ĉu estas vi, Prokop, venu do, ni jam atendas vin."

Prokop tute ne miris, li nur senfine kvietiĝis.

"Jen mi iras," flustris li, "mi ja tiom kuregis."

La aveto aliris lin kaj tuŝis lian jakon. "Vi ja tute malsekas," diris li riproĉe. "Vi certe malvarmumiĝos."

"... aveto," raŭkis Prokop, "ĉu vi scias, ke Grottup eksplodis?"

La maljunulo kompate skuis la kapon. "Kaj kiom da homoj tiam mortis. Vi streĉiĝis, ĉu? Sidiĝu sur gvidobenkon, mi veturigos vin ..." Li paŝetis al ĉevalo, demetis la saketon kun aveno. "Nu, nu, vi jam satas," li lispis, "ni veturos, ni ricevis gaston."

"Kion vi veturigas sub tiu tuko?" demandis Prokop.

La aveto turnis sin al li kaj ekridis: "La mondon," li diris, "ĉu vi ne vidis ankoraŭ la mondon?"

"Ne, mi ne vidis."

"Mi do montros ĝin al vi, atendu." Li metis la avensaketon en la veturilon kaj komencis neniel rapidante debutoni la tukon ĉe unu flanko. Li ŝovis ĝin for kaj sub ĝi estis kesto kun vintra lorneto. "Atendu," li ripetis kaj serĉis ion surtere, prenis branĉeton, kaŭre eksidis ĉe la lucerno, bruligis la branĉeton, ĉion malrapide kaj solide. "Brulu, brulu bele," petis li la branĉeton kaj ŝirmante ĝin per manplatoj li kuretis al la konto, levis la kovrilon kaj ekbruligis interne iun lampeton. "Mi uzas ankoraŭ oleon," li klarigis ... kelkaj jam lamas per acetileno, sed tiu karbido estas tro akra por okuloj kaj krome ĝi estas iom danĝera, eksplodas, ĉu ne, kaj povas eĉ vundi iun. Sed oleo, tio estas kiel en preĝejo, "li kliniĝis al la fenestreto kaj palpebrumis per palaj okuloj internen "Sufiĉe videblas, ĝi ja estas belega," flustris li entuziasme. "Venu kaj vidu, sed vi devas kaŭriĝi por esti malgrandeta, kiel infanoj. Jen."

Prokop kliniĝis al la lorneto. "Tio estas la greka preĝejo de Eternulo en Girgenti," solene komencis reciti la maljunulo, "sur insulo Sicilia. Ĝi estas konsekrita al Dio alinome al Juno Lacinia. Vidu la kolonojn. Ili estas faritaj al ŝtonoj tiom grandaj, ke sur ĉiu ŝtono povas tagmanĝi tuta familio. Konsideru, kia granda laboro ĝi estas ... Ĉu mi daŭrigu? - Alpa suno subiras. Vidu. Tiam la neĝo ekfajras per tia bela kaj miriga lumo, kiel oni faris tie ĉi. ... Tio estas alpa lumo kaj tia monto nomiĝas Latemar. Ĉu pluan? - Jen la sankta urboBenarase en Indio, la rivero estas benita kaj purigas pekulojn. Miloj da homoj trovis tie-ĉi, kion ili serĉis."

La bildetoj estis solidaj, zorgeme desegnitaj, permane kolorigitaj, la koloroj iom paliĝis, la papero flaviĝis, tamen restis milda ĝojiga bunteco de bluo, verdo kaj flavo, la ruĝaj vestoj de homoj kaj klara uzuro de ĉielo. Ĉiu herbeto estis desegnita kun atentema amo.

"La benita rivero estas Gamges," aldonis la maljunulo kaj turnis la kranketon. "Kaj jen Zahur, la plej bela kastelo en la mondo."

Prokop preskaŭ algluiĝis al la vitreto. Li ridis brilegan kastelon kun malpezaj kupoloj, altajn palmojn kaj bluan fontanon; malgrandeta figureto, plumon surturbana purpura jako flavaj pantalonoj, tatara sabro enmane, salutas ĝisteren blankvestitan virinon, kiu per brido kondukas dancantan ĉevalon.

"Kie, kie troviĝas Zahur?" flustras Prokop.

La aveto skuis la ŝultrojn. "Tie ie," li diris malcerte, kie estas plej bele. Iu trovas ĝin, iu ne ... Ĉu mi turnu?"

"Ankoraŭ ne."

La maljunulo cedis flanken kaj karesis la ĉevalon surdorse.

"Atendu, no no no," li klarigis silente. "Ni devas al li montri, vi scias, li ĝojiĝu."

"Turnu, aveto," petis Prokop emocie. Nun sekvis haveno de Hamburgo, Kreml, arkta regiono kun polusa lumo, vulkano Krakatoa, Brooklynponto, Notre Dame, indiĝena vilaĝo en Borneo, dometo de Darwin en Down, radiostacio de Poldhu, strato en Ŝanhai, Viktoria-akvofaloj, kastelo Pernštýn, petroleoturoj en Baku ... "Kaj tio estas la eksplodo en Grottup," klarigis la maljunulo; sur la bildo ruliĝis kolonoj de ruĝetas fumo ĵetata ĝis al zenito per sulfuro flava flamo. En la fumo kaj flamoj neeble pendis disŝiritaj homaj korpoj ... "Tiam pereis pli ol kvin mil homoj. Ĝi estis granda malfeliĉo," suspiris la aveto ... "Kaj tio estas la lasta bildo. Nu diru, ĉu vi vidis la mondon?"

"Ne, mi ne vidis," murmuris svene Prokop.

La maljunulo kapjesis rezigne... Vi volas vidi tro multe. Vi devas longe vivi," li estingis la lampeton en la lorneto kaj grumblante li demetis malrapide la tukon.

"Sidiĝu sur la benketo, ni veturos." Li demetis sakon, per kiu estis kovrita la ĉevaleto kaj metis ĝin al Prokop sur la sultron... Por ke vi varmiĝu," li diris eksidante apud li, li prenis gvidrimenojn permane kaj mallaŭte fajfis. La ĉevaleto ektrotis malrapide ... Nooooo, no, no, ĉevaleto, leto," ekkantis la maljunulo.

Preterpasis aleo de betuloj kaj sorparboj, kabanoj kovritaj per nebulkusenoj, regiono dormanta kaj kvieta.

"Aveto," aŭdiĝis la voĉo de Prokop, "kial tio ĉio al mi okazis?"

"Kion vi diras?"

"Kial min trafis tiom da aferoj?"

La maljunulo meditis ... Tio nur ŝajnas," li diris fine. "Kio trafas la homon, eliras el li mem. Tio nur kvazaŭ devolviĝas de vi kiel el fadenbulo."

"Tio ne estas vero," protestis Prokop. "Kial mi renkontis la princinon? Avĉjo, vi ... vi eble konas min, mi serĉis tiun alian virinon, ĉu ne? Kaj tamen tio okazis ... Kial, nu diru."

La maljunulo meditis maĉante per molaj lipoj ... Tio estis via fiereco," li diris malrapide, "tio iam trafas la homon, li eĉ ne scias kiel, sed ĝi estas en li ... Kaj li komencas svingadi ĉirkaŭ si." La maljunulo per vipo montris, la ĉevaleto ektimis kaj komencis troteti. "Prrr, kio, kio," li vokis per malforta voĉo la ĉevalon. "Vidu, samtiel okazus, ke juna homo spasmiĝas, ĉio en li furioziĝas. Kaj dume ne necesas fari grandajn pecojn. Sidu, atentu la vojon, vi ankaŭ finveturos. "Avĉjo, plendis Prokop, palpebrumante pro doloro, "ĉu mi agis malbone?"

"Malbone, ne malbone," diris la maljunulo pripenseme, vi maljuste traktis homojn. Kun prudento vi tion ne estus farinta. Prudento devas esti. La homo devas pripensi, por kio estas cia aĵo. Vi povas ekzemple per bankbileto bruligi aŭ pagi, kion vi ŝuldas. Se vi bruligas, ĝi estas ŝajne pli granda gesto, sed ... Same, se temas pri virinoj," li aldonisneatendite.

"Ĉu mi agis malbone?"

"Kion?"


"Ĉu mi estis malbona?"

"Ĝi ne estis puro en vi. La homo ... devas pli pensi ol senti. Kaj vi kaptadis ĉion senpripense."

"Aveto, tion faradis la Krakatito, atombombo."

"Kion vi diras?"

"Mi ... faris inventon ... kaj de tio ..."

"Se ĝi ne estus en vi, ĝi ne estus en via invento. Ĉion faras la homo el si mem. Atendu, nun vi meditu, nun vi pripensu kaj rememoru, el kio estas tiu via invento, kaj kiel oni ĝin fabrikas. Bone pripensu kaj nur poste diru, kion vi scias. Hiiii, no no no, pŝŝŝ."

La veturilo kraksaltetis sur kaduka ŝoseo, la blanka ĉevaleto favore plektois la piedojn per tremanta kaj malnovmoda trotado; la lumo dancis surtere, sur arboj kaj sur ŝtonaro, la aveto saltetis sur la benketo kaj sensone kantetis. Prokop malmole frotis la frunton.

"Avĉjo," li flustris.

"Nu?"

"Mi tion jam ne scias."



"Kion do?"

"Mi ... mi ... ne plu scias, kiel ... oni povas fabriki la Krakatiton."

"Nu, vi vidas nun," diris la maljunulo kontente, "tamen vi ion inventis."
LV

Prokop fartis kvazaŭ ili veturus tra milda regiono de lia infaneco, sed estis tro da nebulo kaj la lumeto apenaŭ atingis la randon de la ŝoseo per malfortaj osciloj, ambaŭflanke estis mondo nekonata kaj silentema.

"Hohohohot," aŭdiĝis la maljunulo kaj la ĉevaleto devojiĝis de la ŝoseo senpere en tiun misteran, mutan mondon. La radoj dronis en mola herbo. Prokop distingis malaltan valon, ambaŭflanke senfoliajn bosketojn kaj beleta herbejeto inter ili.

"Prrr," ekkriis la maljunulo kaj malrapide grimpis malsupren.

"Leviĝu," li diris. "Jen ni estas ĉi tie."

Malrapide li debutonis la rimenojn. "Sciu, ĉi tien neniu venos por ni."

"Ĝendarmoj, jes, ordo necesas, sed ili ĉiam postulas diversajn paperojn, licencon, kaj al kie kaj kien, mi eĉ ne scias kial." Li maljungis la ĉevalon kaj duonvoĉe kvietigis ĝin.

"Silentu, vi ricevos peceton da paro."

Prokop rigida post la veturado, descendis desur la benketo.

"Kie ni estas?"

"Tie ĉi apud la budo," diris la maljunulo maldifine. "Vi findormos el tio, kaj ĉio estos for." Li demetis la lucernon de la timono kaj prilumis lignan budeton; ĝi estis fojnejo aŭ io simila, sed malnoveta, kaduka kaj klinita. "Kaj mi faros fajron," li diris kante, "kaj mi kuiros por vi teon, kaj kiam vi estos ŝvitanta, vi fartos bone."

Li volvis Prokopon en la sakon kaj metis antaŭ li la lucernon. "Atendu, mi alportos lignon. Sidiĝu ĉi tie."

Jam jam li volis foriri, sed iu ideo venis al li, li enpoŝigis la manon kaj demande rigardis Prokop-on.

"Kion do, aveto?"

"Mi ... ne scias ... sed se vi volas ... mi estas ankaŭ sorĉisto-horoskopisto." Li tiris la manon el la poŝo; inter liaj fingroj videblis blanka museto kun rubenaj okuletoj.

"Mi scias," li babiladis rapide, "vi je tio ne kredas ... sed ... mia museto estas tre bela -- ĉu vi volus?"

"Mi volas."

"Bonege," ekĝojiĝis la maljunulo, "ŝŝŝŝŝŝŝ, etulino, hop."

Li malfermis la manon kaj blanka museto ekkuris sur lia maniko ĝis lia ŝultro, flagretis vilan orelon kaj kaŝiĝis sub lia kolumo.

"Kiom ĝi belas," suspiris Prokop.

La maljunulo ekbrilis. "Atendu, kion ĝi scias," kaj jam li kursi al la veturilo, serĉis kaj revenis kun skatolo plena de ordigitaj biletoj (slipoj), li skuetis la skatolon kaj fiksis la radiantajn okuletojn antaŭ sin ... "Montru, museto, montru al li lian amatinon." Li fajfis interdente kiel vesperto. La museto eksaltis, glitis sur lia maniko kaj saltis sur la skatolojn. Prokop senspire sekvis ĝiajn rozajn piedetojn serĉantaj la ĝustan bileton; ĝi ekkaptis unu per la dentetoj kaj volis eltiri ĝin, la bileto rezistis kaj la museto skuetante la kapeton ekkaptis tuj la najbaran. Duone ĝi eltiris la bileton, kaŭriĝis kaj mordetis la ungetojn. "Jen via amatino," flustris la maljunulo entuziasme, "prenu ĝin."

Prokop eltiris la indikitan bileton kaj rapide kliniĝis al la lumo. Ĝi estis foto de knabino kun displektitaj haroj, nudas belege mamo kaj jen la pasiaj senfundaj okuloj ... Prokop ekkonis ŝin ... Aveto, tio ne estas la ĝusta."

"Montru," ekmiris la maljunulo kaj prenis la bildeton el liaj manoj. "A, a, kia domaĝo," li grumblis bedaŭre. "Tia ĉi fraŭlino. La, la, Lili, etulino, tio ne estas la ĝusta. Nanana, kŝ kŝ, etulino." Li enŝovis la bildeton kaj denove fajfis mallaŭte. La museto rigardis ĉirkaŭ ŝi per rubena pupilo, ekkaptis la saman bildeton kiel antaŭe, per dentoj, kaj skuadis la kapon, refoje sen rezulto, ĝi prenis la najbaran kaj komencis sin grati.

Prokop kaptis la bileton. Estis Anjo, provinca foto. Ŝi ne scias kien meti la manojn, ŝi estas dimanĉe vestita kaj staras ĉi tie bele kaj stulte ... Ne, ŝi ne estas ŝi," flustras Prokop. La avo prenis la bildeton, karesis ĝin kaj kvazaŭ li dirus ion al ĝi, li rigardis malkontente, malgaje Prokop-on kaj ree ekfajfis delikate.

"Ĉu vi ĉagrenas?" demandis Prokop malkuraĝe. La maljunulo diris nenion kaj meditante li rigardis la museton, ĝi denove tentis eltiri la saman bileton, kiel unue, ne ne ne eblas: ĝi tremetis kaj elprenis pinton de la najbara. Estis bildeto de la princino. Prokop ekĝemis kaj lasis ĝin fali surteren. La maljunulo silente kliniĝis kaj levis la bildeton.

"Mi mem, mi mem," raŭkis Prokop kaj etendis la manon al la skatolo. La avo haltigis lian manon. "Tion oni ne rajtas."

"Sed tie, tie estas ŝi," balbutis Prokop, "tie estas la ĝusta."

"A-a, tie estas ĉiuj homoj," diris la maljunulo kaj karesis sian skatolon. "Nun vi ricevos vian horoskopon."

Li siblis silente, la museto elglitis el lia maniko, eltiris verdan bileton kaj tuj malaperis, kiel pafo. Prokop evidente timigis ĝin ... Vi nun tralegu tion," diris la maljunuleto fermante zorgeme la skatolon. "Dume mi alportos branĉetaron. Kaj ne torturu vin plu." Li karesis la ĉevaleton, deponis la skatolon sur fundo de la veturilo kaj direktis sin al arbareto. Lia longa hela linjako flagretis en mallumo, la ĉevaleto sekvis lin per okuloj, skuis la kapon kaj ekmarŝis malantaŭ li ... haha," aŭdeblis la aveto kantanta, "vi volas iri kune? A, a, ni vidu jen. Hoti hot, hot, etulo."

Ili malaperis en nebulo kaj Prokop rememoriĝis pri la verda bileto. "Via horoskopo," li legis ĉe flagretanta flameto. "Vi estas homo grandanima, bonkora, en via profesio elstaras scienculo. Vi multajn malamikaĵojn toleri devos, sed se vi evitos impetecon kaj fierecon, vi atingos respekton ĉe viaj najbaroj kaj eminentan pozicion. Multon vi perdos, sed poste vi rekompencita estos. Viaj malfeliĉaj tagoj estas mardo kaj vendredo. Saturn. conj. b. b. Martis. DEO gratias."

La aveto elmergiĝis el mallumo kun plenbrako da branĉetoj kaj malantaŭ li la blanka kapo de la ĉevalo. "Kion do," li flustris streĉite kun iu aŭtora ĝeno, "ĉu vi legis? Ĉu la horoskopo estas bona?"

"Bona, avĉjo."

"Nu, vi vidas," trankviliĝis kontente la maljunulo. "Ĉio finiĝos bone. Dank' al Dio, ke estas tiel."

Li demetis la brancetaron kaj gaje babilante bruligis fajreton antaŭ la budo; denove li ion serĉadis en la veturilo, alportis kaldroneton kaj kuretis por akvo. "Tuj, tuj, ĉio pretos," li murmuris fervore. "Boliĝu, boliĝu, ni havas tie ĉi gaston." Li kuradis kiel eksvitita dommastrineto, tuj li aperis kun pano kaj flarante kun volupto li malpakis peceton da kampara lardo. "Kaj salo, salo," li manklakis la frunton kaj ree kuretis al la veturilo. Fine li komfortiĝis ĉe la fajreto, donis al Prokop la pli grandan parton kaj li mem malrapide maĉadis ĉiun buŝprenon. Okuloj de Prokop larmis pro fumo aŭ pro io alia, larmante li manĝis kaj la aveto ĉiun duan glutpecon donis al la ĉevaleto, kiu super li klinis sian lumigitan kalvaĵon.

Kaj nun subite ekkonis lin Prokop per vualo de larmoj: ĝi estas ja tiu maljuna, sulkoplena vizaĝo, kiun li ĉiam vidadis sur ligna plafono de sia laborejo. Kiom ofte li rigardis ĝin antaŭ ekdormo ... kaj matene post la vekiĝo ĝi ne plu estis rekonebla, ĝi estis nur nodoj kaj lignolinioj kaj malseko kaj polvo.

La aveto ekridetis ... ĉu bongustis? A, a, jam denove li nubmienas, ho ve, ho ve." Li kliniĝis super la kaldroneto. "Ĝi jam bolas." Li penege leviĝis kaj lamiris al la veturilo; post momento li reaperis kun potetoj. "Jen, prenu ĝin. Prokop prenis la poteton. Sur ĝi estis pentritaj miozotoj ĉirkaŭantaj orliteran homon Ludmila. Li legis tion dudekfoje kaj eklarmis: "Avĉjo," flustris li, "ĉu tio estas áŝia nomo?

La maljunulo rigardis lin per malgajaj, afablaj okuloj.

"Por ke vi sciu," li diris mallaŭte: "Jes."

"Kaj ĉu mi trovos ŝin foje?"

La aveto diris nenion, nur rapide palpebrumis. "Jen," li diris malcerte, "mi donos al vi teon."

Per tremanta mano metis Prokop la poteton supren kaj la maljunulo atenteme plenigis la poteton per malhela teo ... "Trinku," li diris milde, "kiom ĝi estas varma."

"Dan- dan- dankon," plorsingultis Prokop trinkante la maldolĉan tizanon.

La maljunulo enpensiĝinte karesis siajn longajn harojn ... Ŝi estas maldolĉa," li diris malrapide, "tro amara, ĉu? Eble vi volus peceton da sukero?"

Prokop kapneis, lia buŝo kunpremiĝis per larma amareco, en la brusto disfluadis bonfara varmo.

La maljunuleto laŭte sorbis el sia poteto. "Jen vidu, mi havas pentrita sur mia poteto," intence diris indiferente. Li etendis ĝin ĝis al Prokop. Estis sur ĝi ankro, koro kaj kruco. "Tio estas kredo, amo kaj espero. Jam ne ploru pli." Li staris super la fajro kun manoj plektitaj. "Kara, kara," li parolis mallaŭte, "vi ne faros plu tion plej altan kaj ne disdonos vin mem. Vi volis dispecigi vin per nura forto, vi restos tuta kaj vi ne savos la mondon nek vi ĝin detruos. Multo en vi restos fermita kiel fajro en ŝtono, nu bone, ĝi estas via ofero. Vi volis fari tro grandajn aferojn kaj vi farados aĵojn malgrandajn. Tiel ĝi bonas."

Prokop genuis antaŭ la fajro kaj ne kuraĝis levi la okulojn; li sciis nun, ke al li parolas Dio la Patro.

"Jes, tiel ĝi bonas," li flustris.

"Tiel ĝi bonas. Vi faros bonajn aĵojn al la homoj.

Kiu pensas pri la plej altaj, tiu forturnis siajn okulojn de la homoj. Anstataŭ tio vi servos ilin."

"Jes, tiel ĝi bonas," ripetis Prokop surgenue.

"Nu, jen vi vidas," diris la aveto ĝojigite kaj kaŭre eksidis apude. "Vidu, al kio servas la via ... kiel vi nomas tiun inventon?"

Prokop levis la kapon. "Mi, mi jam forgesis."

"Ne gravas," konsolis lin la maljunulo. "Vi poste faros aliajn inventojn. Atendu, kion mi volis diri? Aha. Kial do tiom granda eksplodo. Vi povas finfine eĉ vundi iun. Sed serĉu kaj esploru, eble vi trovos iun pf, pf, pf," montris la aveto blovante per molaj vangoj ... vi scias, iun aĵon, kiu farus nur puf puf, kaj movigus iun maŝinon, faciligus la laboron al la homoj, ĉu vi komprenas?"

"Vi pensas," murmuris Prokop, "pri iu malkara movoforto, ĉu?"

"Malkara, malkara," konsentis kun ĝoje la aveto. "Por multe utili, kaj ankaŭ lumi kaj varmigi, ĉu?"

"Atendu," meditis Prokop, "mi ne scias. Tiukaze oni devus aliri la aferon laŭ kontraŭa direkto."

"Certe, certe, provi el alia direkto. Finis coronat opus.

Nu, vi vidas, tuj vi havas ion por labori. Sed nun lasu tion. Morgaŭ ankaŭ estas tago. Mi ordigos liton por vi."

Li leviĝis kaj kuretis al la veturilo. "Haló, hot, etulo-tulo," ekkantis li, "ni iros dormi."

Li revenis kun maldika kapkuseno. "Venu," li diris, prenis la lucernon kaj rampis en la lignan kabanon. "Nu, pajlo ĉi-tie abundas," murmuris li ordigante la litojn, "por ĉiuj tri. Dank' al Dio"

Prokop eksidis sur la pajlo. "Avĉjo," li ekkriis konsternite, "rigardu."

"Kio?"


"Ĉi tie, sur la lignotabuloj." Sur ĉiu tabulo de la kabano estis skribitaj per kreto grandaj literoj

K ... R ... A ... K ... A ...

Prokop legis en flagrantaj osciloj de la lucerno: K... R... A... K... A... T...

"Tio estas nenio. Tute nenio," balbutis la aveto kvietige kaj fervore forviŝadis la literojn per la ĉapelo. "Jen, jen, ĉio estas for. Vi nur kuŝiĝu, mi kovros vin per la sako. Vidu."

Li staris ĉe la pordo. "Dadada, etulo-tulo," ekkantis li treme kaj la ĉevaleto ŝovis internen la beletan arĝentan frunton kaj viŝis perbuŝe la jakon de la aveto ... "Iru nur, iru internen," ordonis la maljunulo, "kaj kuŝiĝu."

La ĉevaleto eniris, apud la vando iom hufbatis kaj surgenuiĝis. "Mi poste kuŝiĝos meze de vi," diris la aveto. "Per la spirado de la ĉevaleto vi baldaŭ varmiĝos, certe."

Li silente eksidis ĉe la pordo, malantaŭ li ankoraŭ ardis en mallumon estingiĝanta fajreto kaj videblis dolĉaj, bluaj okuloj de la ĉevalo kiel ili turniĝas sekvante sindone la maljunulon. Kaj la maljunulo flustris ion por si mem, murmuris kaj kapjesadis.

Al Prokop la okuloj kuntiriĝis per frostiga dolĉeco.

"Ĝi estas ja ... ĝi estas ja mia mortinta paĉjo," venis al li ideo. !Dio mia, kiel li maljuniĝis, li havas jam tian maldiketan, kadukan koleton..."

"Prokop, ĉu vi dormas?" flustris la maljunulo.

"Mi ne dormas," respondis Prokop tremante per amo.

Kaj tiam komencis la avĉjo milde kanteti strangan kaj trankvilan kanton:

"lalala, hou, dadada pám, binkili bunkili, hou, ta, tu ..."

Prokop fine ekdormis per kvieta kaj fortiga dormo sen revoj.


Fino

Dopis dr. Vaňka dr. Pumprovi (datum ne zcela čitelné).

17/III.54

Milý příteli,


dík za laskavý dopis. Jsem trochu opět nemocen s klouby (neznáš nějaký dobrý prostředek proti regma, Ty tak přijdeš mezi lidi) a tak mám čas vyřizovat rychle korespondenci. I píšu i Tobě odpověď. Mně bude letos 70 let a hodlám tady skončit svou pohraniční dvouletku, pro kterou mne sem poslali v r. 46. a půjdu k některé dceři do Prahy, nejspíš budu bydlit asi na Špejchaře u Aleny Čepové, která prý zná osobně Tvou paní z jakýchsi rodičovských schůzí. Je to možné, protože Verdunská je taky Bubeneč a Pumprové nejsou tak hojní, jak by bylo v zájmu naší a esp. literatury. Je to jméno velmi zvučné a připomíná vodíkovou bombu.

Historie s Dykem je velmi zajímavá, samozřejmě si můžeš darem ponechat rukopis Dykův, já jsem to dostal od jednoho redaktora z byvších Nár. Listů, který je teď živ ze svého žaludečního vředu, který si pečlivě pěstuje jako odb. MUDr ač je JUDr. jako Ty. Pikantnost je v tom, že si Dyk svoje německé verše sám převedl do češtiny jako pravý Dichter in beiden Landessprachen. Jaké hry to byly za Rakouska. To se to úpělo, jak říkal Jar. Kvapil. I tomu KHB koupil Dedera v Budějicích dvě láhve vína nacestu. Byl jsem ostatně v Bressanone a chtěl bych tam být internován i dnes ...

Ti kytajští samideáni patrně stejným tlakem tištěni přestali s tou Nova Ĉinio a vydávají vše raději azbukou. Na ten Krakatit celý si netroufám, leda že bych v Praze už nic nedělal. Ale já budu patrně i v Praze prdůchem, t. j. Pracujícícm důchodcem, protože neprdůchy tam min. vnitra netrpí a moje 500 Kčs pense měs. po 40 letech záslužné činnosti není imponující.

Jinak se těším na cara i na osobní pohovor s Tebou, až Pánbůh dá. Prozatím chodím bídně.

SvíčičkuTeo Jung slíbil uveřejnit.
.... Tvůj Vaněk

Český překlad Dykova "Nokturna" z 28.I.1917


V knize "Náš odboj", vydané v Praze 1930, líčí gen. J. Kunz, jak zachraňoval ve Vídni pro Československo některé spisy vojenského soudu ve Vídni po převratě v roce 1918. Píše m.j. (str. 182 n.):
"Ve spisech jsem naše veršovaný dopis, který V i k t o r D y k napsal svému příteli, tehdejšímu dramaturgovi Národního divadla Františku Kholovi. Aby tomu vyšetřující a cenzurující auditor rozuměl, zaveršoval si Dyk n ě m e c k y. (Následuje citace německého textu básně a poznámka): "Netroufal jsem si sám tyto milé verše přeložit a proto jsem požádal autora o překlad. Mistr Dyk mé prosbě ochotně vyhověl a poslal mně pak překlad, který zde připojuji k německému originálu:
Nocturno, 28.I.1917
Na kavalci svém ležím v touze. Ich liege sehnsuchtsvoll im Bette.

Kéž měl bych tady kamna pouze! Wenn ich nur hier den Ofen hätte!


A pokušení dráždí vzdech:

"Mít zatopíno v kamnech těch!"


Ó tichá noci, čistá, svatá,

stráž chodí venku nedojatá.


Odpusť jí, volám k Pánu Bohu:

Má zcela jistě sloní nohu!


Krok její pádný duní v tiši.

To jistě v Budapešti slyší!


Jak umí, se však každý tuží.

Odpouštím tobě, dobrý muži!


Neb k čemu nenávist a zloba,

když společně tu zmrznem oba?


A oko vidí zadumané,

co zítra v "Ajnclíku" se stane.


Časně, dřív než den rozbřeskne se,

nám kaprál Zimmermann chléb nese.


Tvář jeho ušlechtilá zbledne,

když mrtvoly dvě ztuhlé shlédne.


V hlubokém hoři, jež ho zdolá,

statečný kaprál toto zvolá:


"Jak bajonet studená stráž,

zmrz na kavalci básník náš!


Ty noci tichá, licoměrná:

Tvá zrada zabila je černá!"


Viktor Dyk,

básník v obou zemských jazycích.



Sluší připomenouti, že připojený Dykův rukopis není originálem, ale pouze dodatečným opisem původní básně, asi pořízeným podle originálu, který gen. J. Kunz nalezl ve spisech, předložil Dykovi a pak si jej zase vyžádal pro sebe. Jen tak lze vysvětlit, že text přiloženého rukopisu a text nokturna, otištěný německy v citované knize, se poněkud liší. Zejména na připojeném rukopise chybí podpis, znějící podle Kunzovy knihy takto: "Viktor Dyk, der Dichter in beiden Landessprachen.
v.m.


Elŝuti 58.26 Kb.


Elŝuti 58.26 Kb.