Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karel čapek la arda koro de l' domo

Elŝuti 7.39 Kb.

Karel čapek la arda koro de l' domo




Dato27.12.2017
Grandeco7.39 Kb.

Elŝuti 7.39 Kb.

KAREL ČAPEK
LA ARDA KORO DE L' DOMO
La arda koro de l' domo, koro lumanta dum nokto kaj tago, dum tago kaj nokto post glima pordeto: la kvieta, in­kandeska, milde kraketanta koro, kiu elspiras afablan var­mon per sia flama volba brusto, dum ekstere alternas la unua novembra neĝo kun la unua decembra pluvo; la ĝojo de l' hejmo, varma azilo, eter­na adorado de l' fajro, kaj tiel plu. Volu kompreni: mi paro­las pri usona forno.

Du fakuloj ĝin do metis en mian ĉambron, en palpebruma daŭro ekhejtis ĝin, kaj mi an­taŭ ĝi kaŭriĝis, elpensante ĉiujn ĉi vortojn de dankemo, per kiuj mi supre komencis. Nun, mi diris al mi, ĝi brulos kaj lumos ĝis la printempo kiel eterna lampo, kiel la fajro de la vestaloj, kiel ia ĉam­bra altaro. Matene kaj vespere oni ion enŝutos, tion faros jam Antonjo, kaj mi apud ĝi skri­bos kaj intermite adoros ĝin. ­Kaj pretas la plan'.

Nu, tuj la unuan matenon mi kuras al la arda koro de l' domo: kaj jen ni rigardu: ĝi estas nigra kaj malvarma. Mi sentas min trompita, ŝtor­mece mi vokas fakulon kaj amare plendas: la arda koro estingiĝis. La fakulo dum momento melankolie aŭskultas, poste rigardas la fornon kaj diras: "Nu, nature, vi ne fermis ja la kamentubon kaj la reblovon...“
Bone, nenio superas la scion. Pardonon mi petas de la forno kaj de la fakulo, kaj mi jam ĝojas, kiel mi por­nokte fermos la kamentubon kaj la reblovon; perfekte mi tion ankaŭ plenumis, kun iom fiera sento de maŝinisto kon­dukanta ekspresan lokomotivon. Kaj matene mi tuj kuras al la arda koro de l' domo. Ĝi fakte lumas kaj varmigas; ĝi lumis fidele dum la tuta nokto, dum mi dormis. Nun do nur enŝuti koakson; kaj la arda koro trankvile estin­giĝis.

Ŝtormece mi vokas la faku­lon kaj indignas lin kaj la fornon! La fakulo aŭskultas kun indiferento, kiu ŝajnas al mi cinika: poste li nur de malproksime rigardas la for­non kaj murmuras tra la den­toj: "Nu, nature, vi lasis ja fermitaj la kamentubon kaj la reblovon..."

Dio mia, ne ekzistas ja pli simpla afero ol tio ĉi: vespere fermi, matene malfermi, jen ĉio. Kaj la forno efektive fla­mas kvazaŭ freneza. La koro de l' domo ardas post la glimaj fenestretoj kaj spiras per la volba brusto. Nenio superas la scion. Tamen la kvaran tagon la aĵo neniel volas ekbruli, nepre ne. Vidiĝas dormema kaj pereema flirtlumeto sub la duonvarmaj ladoj; la aĵo elvo­kas skrupulojn, kiel paciento. Ŝtormece mi vokas la fakulon kaj bombardas lin per energiaj protestoj. La fakulo silentas, suĉante sian malsekan cigare­don, kaj poste diras: "Nu nature, oni devas de tempo ak tempo elpreni la skorion; la krado estas ja plenŝtopita-“

Ĝuste dum mi skribas tiujn ĉi liniojn, la aĵo denove ial ne volas bruli. Mi strabe rigardas de la skribotablo al la forno, kiu hodiaŭ, bedaŭrinde, ne volas alstrabi min per sia ruĝa rigardo. Mi ne vokas plu la fakulon; mi volas, ke ĝi kuti­miĝu al mi, kaj ne al fremda homo. Mi ne scias, kia baga­telo ĉi-foje al ĝi mankas; kredu, ke la ekstreme plej malfacila afero estas eltrovi memkompreneblaĵojn. Aŭ la arda koro de l' domo varme­giĝos de ia propra inspiro; ne estas konsilinde sin enmiksi en aferojn tiel delikatajn.


Kaj verdire temas pri tio sama kiel ĉe la homa koro. Plej ofte ni vundas ĝin per tio, ke ni forgesas fari ian bagatelon. Matene aŭ vespere estus devinta io okazi, kaj ni ne memoris tion: jen la ies homa koro mallumiĝas kaj estingiĝas, kvazaŭ malsanante. Ion oni estus devinta malfermi aŭ fermi, ion aldoni aŭ depreni, diablo tion memoru: tamen la koro iel ne povas transiĝi trans la forgesitan ba­gatelon aŭ la neglektitan memkompreneblaĵon­n.

Jen: la estingiĝanta forno komencis per si mem kraki. Mi atendis tion de ĝi: mi sciis, ke ĝia mishumoro pasos per si mem, kiel ĉe bravaj homoj. Momenton ĝi ankoraŭ daŭros, ĝis ili forgesos tion, kiom mi hodiaŭ ekŝuldis al ili: sed poste ili ardiĝos kiel la ĉambra altaro, kaj ĉio estos en plej perfekta ordo: mi kaj same mia forno.


1922.
El la ĉeĥa trad. Miloš Lukáš


Elŝuti 7.39 Kb.


Elŝuti 7.39 Kb.