Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karel Čapek ekskurso en hispanion

Elŝuti 158.61 Kb.

Karel Čapek ekskurso en hispanion




paĝo1/8
Dato19.03.2017
Grandeco158.61 Kb.

Elŝuti 158.61 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7   8

Karel Čapek

EKSKURSO EN HISPANION

Prilumata fare de la bildetoj de la aŭtoro

Esperantigis Josef Vondroušek



NORD SUD EKSPRES


Tiel nomataj internaciaj ekspresoj akiris dum niaj tempoj grandan komunikan signifon unue pro praktikaj kaŭzoj, kiuj nin malpli interesas, due pro poeziaj motivoj. Ĉiumomente en moderna poezio ekveturegas kontraŭ vin transkontinenta esksprestrajno kaj mistera pordisto krianoncas staciojn, Parizo, Moskvo, Honolulu, Kairo; sleeping-cary skandas dinamikan ritmon de Rapideco kaj Fluganta pulmano rememorigas ĉian sorĉon de lontanoj; Sciu ja, ke poezia fantazio trovas plezuron nur en unuarangaj komunikiloj. Amikoj poetoj, permesu, ke mi prezentu al vi atestaĵon pri pulmanoj kaj sleeping-oj; kredu, ke senlime pli aventure ili aspektas laŭekstere, kiam brilantaj ili traflugas dormeman stacieton, ol elinterne. Estas ja fakto ke ili hastegas kun superba rapideco; sed ne mlapli estas fakto, ke malgraŭ tio vi estas devigata sidpasigi en ili dek kvar aŭ dudek tri damnajn horojn, kio kutime sufiĉas je agonio pro enuo. Lokfervojo el Prago al Řepy rapidegas per rapideco malpli impona; sed almenaŭ vi scias, ke post duonhoro vi eltrajniĝos kaj povas migri al ia alia aventuro. Homo en pulmano ne galopegas per rapideco de naŭdek ses kilometroj pohore; homo en pulmano sidas kaj oscedas; se tedas lin la dekstra sidvagono, li eksidas sur la maldekstra. Sola malgraviga cirkonstanco estas, ke li sidas komforte. Iam li apatie ekrigardas tra la fenestroo; tie pasas staciejo, kies nomon li ne povas tralegi, preterpasegas urbeto, en kiu li ne povas elavagoniĝi; neniam li iros ĉi tiun ŝoseon, borderitan de platanoj, neniam li haltos tie sur tiu ponto, por kraĉi en riveron, kaj eĉ ne ekscios nomon de tiu rivero; diablo prenu ĉion, opinias homo en plumano. Kie ni estas­? Tondre, nur en Bordozo?

Kristsinjoro, kiel ĝi treniĝas!


Tial, volante vojaĝi almenaŭ iom ekzote, eksidu en loka fervojo, kiu anhelas stacieto al stacieto. Premu la nazon al fenestra glaco, por nenion pretervidi; jen envagoniĝas blua soldateto, jen malgranda infano mansvingas post vin; franca kamparano en nigra kazako igas vin ektrinki sian propran vinon, juna panjo donas al infano mamon, palan kiel lunlumon, uloj brue babilas, fumante akreodoran tabakon, malpureta pastro legas en breviero; la tero etendiĝas, stacio post stacio, kiel bidetoj en rosario. Kaj poste venas vespero, kiam homoj, malgajaj pro laco endormiĝas sub flagretantaj lumoj, similantaj al elmigrantoj. Tiumomente ekbruas sur la dua relo lumanta internacia eksprestrajno kun sia ŝarĝo de laca enuo, kun siaj sleeping-oj kaj dining-oj –

Kio, nur Dax? Ĉiela sinjoro, kiel ĝi daŭras!

Antaŭ nelonge mi legis laŭdon pri Kofro, kompreneble, ke ne pri ordinara kofro, sed Kofro Internacia, glukovrita per hotel-vinjetoj el Istanbulo kaj Lisbono, Tetuano kaj Rigo, San-Moritz kaj Sofio; pri kofro kiu estas orgojlo kaj vojaĝatesto de sia mastro. Mi malkaŝos la vi teruran sekreton: tiuj vinjetoj estas vendataj en vojaĝ-agentejoj. Por modera korupteto vi ricevos sur vian kofron Kairon, Vlissingen‘on, Bukareston, Palermon, Atenon kaj Ostend‘on. Per ĉi tiu malkaŝo, espereble mi mortvundis la Internacian Kofron.

Eblas, ke iu alia sur mia loko dum tiom da kilometro-miloj travivis pli eksterordinaran aventuron; eble li renkontus la Internacian Veneran aŭ adonon de litvagonoj. Nenio simila okazis, okazis nur trajno-karambolo, sed pri tiu vere mi ne kulpis. En iu stacio nia ekspres-trajno ĵetiĝis kontraŭ ŝarĝtrajnon; ĝi estis malegala lukto, ĝi finiĝis tiel, kvazaŭ sinjoro Oskar Nedbal eksidus sur ies cilindron. La ŝarĝtrajno ege suferis pro tio, dum ĉe ni estis nur kvin vunditoj; tio estis absoluta venko. Kiam tiakaze pasaĝero elrampas el sub kofroj, falintaj sur lian kapon, unue li kuras, kio fakte okazis; nur post kiam li trankviligis sian scivolemon, li komencas sin pripalpi, ĉu li estas kompleta. Konstantinte, ke proksimume li ne estas damaĝita, li pririgardas kun ia teknika ĝuo, kiel tiuj du lokomotivoj enrampiĝis kaj kiom ege ni frakasis tiun ŝarĝtrajnon: nu, ial ĝi komencis ion kontraŭ ni. Nur vundito iel palpas kaj indignas, kvazaŭ ili estus suferintaj personan kaj maljustan humiligon. Poste enmiksiĝas instancoj kaj ni iras pritrinki nian venkon en ruinoj de restoracia vagono. Dum la plua veturo ĉie oni liberigas vojon al ni; versimile ili komencis nin timi.

Alia kaj pli komplika aventuro okazas, kiel atingi en litvagono la supran liton, ĉefe kiam en la malsupra iu dormas. Estas iom malagrable surtreti la kapon aŭ ventron de homo, kiun vi konas nek laŭ nacieco, nek laŭ karaktero. Ekzistas diversaj pen-metodoj, kiel atingi la supron: per levstreĉo aŭ elsvingo, saltleviĝo, diskrure, mildmaniere aŭ perforte. Kiam jam vi estas supre, zorgu, ke vi ne eksoifu, nek io simila, por ne bezoni subenrampi; fordonu vin en la di-manojn kaj provu dormi kiel mortinto en ĉerketo, dum ekstere preterpasegas nekonataj kaj kuriozaj regionoj kaj hejme poetoj verkas pri internaciaj ekspres-trajnoj.

G. R., BELGIO, FRANCIO


Se mi havus sufiĉe da rimedoj kaj se tiurilate regus libera merkato, nepre mi havigus la mi ŝtato-kolekton. Mi konstatis, ke limoj de ŝtatoj ne estas por nenio, mi ne ŝatas ja doganistojn kaj pasport-kontroloj min enuigas, sed ĉiam mi konstatas kun nova revo, ke transirante limon de l’ ŝtato mi venas en alian mondon, kie estas aliaj dometoj kaj alia naturo. Post blua konduktoro venos konduktoro verda; tiun post kelkaj horoj alternos la bruna; mi diras al vi, ĝi estas kiel Mil kaj unu Noktoj. Post la ĉeĥaj pomarboj sekvos brandenburgaj pinoj sur blankaj sablejoj, ventmuelejo svingas flugilojn, kvazaŭ ĝi kurus ien, la tero estas rekte streĉita kaj naskas ĉefe reklam-tabulojn je cigaredoj, kaj margarino. Tio estas Germanio.

Post rokoj prikreskataj de hedero, montoj ĉizitaj por la minfosado, profundaj rivervaloj, fandfornegoj kaj fornegoj de ŝtaluzinoj feraj riparoj de minturoj, ŝutamasoj da skorio similantaj al ĵus erupciintaj vulkanoj, miksaĵo de la bukolika naturo kaj peza industrio, konerto, kie ŝalmo kaj kariljono akompanas fabrikan sirenon; la t uta Verhaeren, Les Heures Claires kaj es VillesTentaculaires. La tuta Flandrujo de la maljuna poeto: lando, kiu ne povis ekspansii per isaj trezoroj kaj havas ilin ĉiujn en unu poŝo; kara Belgiio; panjo kun infano surbrake, soldateto trinkiganta ĉevalon, gastejo en valo, fumtuboj kaj teruraj turoj de industrio, gotika kirko kaj ferfandejo, bovin-grego inter ŝaktoj, ĉion ĉi tie oni amasigis kiel en malnovmoda butiko – dioscias, kiel ĝi enpremiĝas al ili.

Jes, kaj nun denove pli liberaj spacoj: Jen Francio, lando de alnoj kaj poploj, poploj kaj platanoj, platanoj kaj vitejoj. Arĝenteska verdo, jes, verdo arĝenteska estas ĝia koloro, rozetaj brikoj kaj bluetaj ardeztegoloj; leĝera nebul-vualo, pli da lumo ol de koloro, Corot. Eĉ se hometo sur kampoj; eble oni elprenas rikoltitajn vinberojn, vineto el tureno, vineto el Anĵuo; vineto de Balzac kaj viento de sinjoro grafo de la Fère. Garçon, une demi-bouteille, kaj je la sano, turetoj de la Luar-valo! Nigraharaj virinoj en nigraj vestoj. Kio, nur nun Bordozo? Rezin-odoro spiras tra la nokto; Landy, lando de pinoj. Poste alia bonodoro, akra kaj bonhumoriga: la maro.

Hendaye, trajn-ŝanĝo!Ĝendarmo kun la vizaĝo de juna Kaligulo en brila trianglul-ĉapelo skribaĉas sur kofrojn magiajn signojn kaj majestgeste lasas nin iri sur peronon. Jes, ja, jen: mi estas en Hispanio.

Camarero, una media del Jerez. Jes, ja. Diabla Hispanio kun ungoj lakitaj per henso. Pa, homo nenio por vi. Sed se almenaŭ tiun ĝendarmon nur remburitan mi povus transporti hejmen!

KASTILLA LA VIEJA


Jes, mi estas en Hispanio; mi povas ĵuri tion per mia animo kaj krome pri tio mi havas eĉ aron da atestantoj, ekzemple hotel-etikedojn sur kofro. Kaj temen la lando hispana estas vualita por mi per netrapenetrebla sekreto, pro tiu serioza motivo, ke mi ĝin enpaŝis kaj denove estis foriranta dum el ĝi sombra nokto; ĝi estis la sama, kvazaŭ oni estus transportantaj nin kun la ligitaj okuloj trans riveron Akerono aŭ tra Sonĝo-Montoj. Mi provis ion ekvidi en tiuj tenebroj ekstere; mi vidis ion kiel kaŭrajn nigrajn makulojn sur nudaj deklivoj; eble tio estis rokoj aŭ arboj, sed ankaŭ grandaj bestoj. Tiuj montoj havis formon rigoran kaj kuriozan; mi ekdecidiĝis, ke mi fruleviĝos, por rigardi ilin dum la mateniĝo. Vere mi fruleviĝis; laŭ mapo kaj tempo mi devis esti ie en la montaro, sed mi vidis nur sub ruĝa strio de mateniĝo brunan surfacon, nudan kaj pezan; ĝi estis kiel la maro aŭ vizio. Mi opiniis, ke mi havas febron, ĉar tian ebenaĵon ĝis nun mi ne vidis; kaj mi dormis plu kaj kiam denove mi vekiĝis kaj elrigardis tra la fenestro, mi konstatis, ke mi ne havas febron, sed ke mi estas en alia lando, kaj tiu lando estas Afriko.

Mi ne sicas, kiel diri tion: tie estas verdaĵo, sed tute alia ol la nia; ĝi estas sombra kaj griza. Estas tie bruno, sed tute alia ol nia; tio ne estas bruno de plugtero, sed bruno de ŝtonoj kaj fajnargilo. Tie estas ruĝaj rokoj, sed ilia ruĝo estas iel patetika. Kaj estas tie montoj, kiuj ne estas faritaj el rokoj, sed el profunda argilo kaj ŝtonegoj. Tiuj ŝtonegoj ne kreskas el la tero; ili aspektas kvazaŭ ili pluvfalus sur ĝin. Tiuj montoj nomiĝas Sierra de Quadarrama; dio, kreinta ilin, devis esti tre potenca, ĉar kiel alimaniere li povus fari tiom da ŝtonoj? Inter ŝtonblokoj kreskas malhelaj ilekskverkoj, kaj poste jam preskaŭ tute nenio, nur timiano kaj dornoj. Ĝi estas kaj granda, arida kiel dezerto, mistera kiel Sinajo; mi ne scias, kiel diri tion: ĝi estas alia kontinento; ĝi ne estas Eŭropo. Ĝi estas pli rigora kaj terura ol Eŭropo; ĝi estas pli olda ol Eŭropo. Ĝi ne sestas dezertejo malankolia; ĝi estas glora kaj kurioza, kruda kaj ekzalta. Nigre vestitaj homoj, nigraj kaprinoj, nigraj porkoj sur arde bruna fono. Dura kaj nigre fumumita vivo inter ardanta ŝtonaro.

Tie kaj alie, tiuj nudaj ŝtonegoj estas rivereto, la nuda ŝtonaro estas ebenaĵo kaj la nudaj ŝton-muroj estas la kastilia pueblo. Angulhava turo kaj ĉirkaŭe muro; pli vere kastelo ol vilaĝo. Ĝi kunkreskas kun la ŝtonoza tereno, tiel same kiel malnovaj kasteloj kunkreskas kun roko, sur kiu ili staras. Dometoj premiĝas al si, kvazaŭ ili atendu atakon; el ilia mezo lancenas turo kiel kastela belfrido. Jen tio do estas hispana vilaĝo. La homa loĝadejo kunfandiĝas kun la ŝtona tero.

Kaj sur la bruna kaj ŝtona deklivo kiel miraklo: nigre verdaj fruktĝardenoj, aleoj da nigraj cipresoj, profunda kaj sombra parko; grandega, seka kaj orgojla kubo, hirta pro kvar turoj, monumenta izolejo, ermitejo kun mil fieraj fenestroj: El Escorial. Monaĥejo de la hispanaj reĝoj. Kasstelo de funebro kaj orgojlo super la seka regiono, forpaŝtata de humilaj azenoj.


  1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 158.61 Kb.

  • Kristsinjoro, kiel ĝi treniĝas!
  • G. R., BELGIO, FRANCIO
  • KASTILLA LA VIEJA

  • Elŝuti 158.61 Kb.