Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karel Čapek anglajfolio j

Elŝuti 168.59 Kb.

Karel Čapek anglajfolio j




paĝo1/6
Dato20.10.2017
Grandeco168.59 Kb.

Elŝuti 168.59 Kb.
  1   2   3   4   5   6

Karel Čapek

A N G L A J F O L I O J


Demonstre akompanataj

per ilustraĵoj fare de la aŭtoro




ANGLIO

LA UNUAJ IMPRESOJ


“Oni devas komenci dekomence,” konsilis al mi foje masjtro Chauliac; sed ĉar jam dek tagojn mi estas sur ĉi tiu babilona insulo, mi perdis komencon. Per kio nun mi komencu? Per rostita lardo aŭ ekspozicio en Wembley? Komenci ĉe sinjoro Shaw aŭ londonaj policistoj?? Mi vidas, ke mi komencas tre konfuze; sed kio koncernas la policistojn, mi devas diri, ke oni rekrutas ilin laŭ beleco kaj grandeco; ili estas kiel dioj, je la kapo pli altaj ol la homoj mortemaj, kaj ilia povo estas neligimita; kiam ia dumetra Bob sur Piccadilly levas la manon, ekhaltas ĉiuj vehikloj, senmoviĝas Saturno, kaj Urano haltas sur sia ĉiela orbito atendante, kiam Bob la manon mallevos. Neniam mi vidis ion tiel superhoman.

La plej granda surprizo por vojaĝanto estas, se li trovas en fremda lando tion, pri kio centfoje li legis aŭ centofoje vidis sur bildeto. Mi ekmiregis, kiam en Milano mi trovis la milanan katedralon aŭ Koloseon en Romo Ĝi estas tiom terura impreso, ĉar poste oni havas impreson, ke jam ĉi tie oni foje estis, aŭ ke ĉi tion jam oni iel travivis, eble ensonĝe aŭ iam. Embarasos in ke en Nederlando vere estas ventmuelejoj kaj kanaloj kaj ke sur la londona Strand estas tiom da homoj efikas naŭze. Ekzistas du tue fantastaj impresoj: trovi ion neatenditan kaj trovi ion tre konatan. Oni ĉiam laŭte ekmiras, renkontante senatende malnovan konaton. Nu, same mi ekmiris, kiam apud Tamizo mi trovis Parlamenton, surstrate ĝentlemanojn en grizaj cilindroj, sur vojkruciĝoj dumetrajn Bobojn kaj tiel plu. Vere ĝi estis supriza malkovro, ke Anglio estas vere angla.

Sed tamen nur por komenci dekomence, mi desegnis al vi bildeton, kiel aspektas Anglio, kiam vi proksimiĝas al ĝi de la Maniko. Tio blanka estas simple rokoj kaj supre kreskas herbo; ĝi estas konstruita sufiĉe solide, tiel dirante sur roko, sed havi kontinenton sub la piedoj tamen; nur estas pli certa sento.

Plue mi desegnis al vi Folkestone, kie mi albordiĝis. Dum la sunsubiro ĝi aspektis kiel burgo kaj kreneloj: poste vidiĝis, ke tio estas fumtuboj.

Surpaŝinte la teron mi konstatis kun mirego, ke mi scias kaj komprenas nek unu anglan vorton. Mi kaŝiĝis do en la plej neksta trajno; feliĉe montriĝis, ke ĝi veturas al Londono. Dumvoje mi konstatas, ke tio, kion mi opiniis Anglio, estas fakte nur granda angla parko; nur herbejoj, belegaj arboj, jarcentaj aleoj kaj sporade ŝafoj, tiel kiel en Hyde Park, versimile por emfazo de la impreso. Ankoraŭ en Nederlando mi vidis homojn levantaj postaĵojn al la ĉielo kaj manlaborantaj en argilo. Ie tie estas ruĝaj villoj; knabino gestas trans heĝon, tra aleo veturas biciklisto, migras ĉi tie malmulto da homoj; homo de ĉe ni kutimiĝis, ke sur ĉiu terspano iu eretigas argilon. Fine la trajno enboriĝas inter iajn kuriozajn dometojn; cent tute samaj dometoj; Poste denove la tuta sam strato; kaj denove; kaj ree. Ĝi impresas kiel febra multiplikado. La trajno preterflugas la tutan urbon, kiun trafis ia terura malbeno; ĉar ĉiu dometo havas apud pordo pro ia ega neceso du kolonojn. Plua bloko estas ensorĉita al tio, por porti nurajn ferajn balkonojn. Sekvanta bloko estas kondamnita al tio, porti nurajn ferajn balkonojn. La sekvanta bloko estas por ĉiam kondamnita al grizaj brikoj. Al la plua strato estas destinite melankolia kaj nedeturnebla sorto havi bluajn verandojn. Poste ekzistas la tuta kvartalo, al kiu estas taskite pro ia nekonata kulpo havi apud ĉiu pordo kvin ŝtupojn. Treege mi desarĝiĝus, se iu dometo havus nur tri ŝtupoj; sed iakaŭze ĝi ne eblas. Kaj la plua tuta strato estas ruĝa.

Poste do mi elvagoniĝis, falis en brakumon de bona ĉeha gardanĝelo, mi estis kondukita dekstren kaj maldekstren , supren kaj malsupren ; mi diras al vi, ĝi estis horora. Oni envagonigis min kaj elvagonigis min en Surbiton, konsolis, manĝigis kaj enkusenigis; kaj estis mallumo kia ĉe ni, silento kiel ĉe ni, kaj sonĝoj estis ĉiaspecaj, io pri ŝipo, io pri Prago kaj io stranga, kion jam mi forgesis.

Danke dion, ke mi ne sonĝis kvindek samajn sonĝojn sinsekve. Ĉielo estu laŭdata, ke almenaŭ sonĝoj ne estas produktataj pogrande kiel la londonaj stratoj

ANGLA PARKO


La arboj tio eble estas la plej bela en anglio. Memkompreneble ankaŭ herbejoj kaj policistoj, sed ĉefe la arboj, bele ŝultrolarĝaj, maljunaj, branĉlarĝaj, liberaj, honorindaj kaj ege grandaj arboj. La arboj en Hampton Court, Richmond Parko, Windsor kaj mi ne scias, kie ankoraŭ. Eble, ke tiuj arboj tre influas turismon en Anglio. Mi opinias, ke ili konservas aristokratajn instinktojn, hitoriismon, konservatismon, dogan-protekton, golfludon, domon de lordoj kaj aliajn specialajn kaj malnovajn aferojn. Versimile mi estus pasia labouristo, se mi loĝus en la strato de Foraj Balkonoj aŭ en la strato de Grizaj Brikoj; sed sidante sub kverko akvofolia en Hampton Parko mi eksentis en mi konsiderindan emon rekonadi valoron de malnovaj aferoj, pli superan mision de oldaj arboj, harmonian branĉriĉan tradicion kaj ian respekton al ĉio, kio estas sufiĉe forta por konserviĝi dum epokoj.

Ŝajnas, ke en Anglio estas multe da tiaj pramaljunaj arboj; preskaŭ en ĉio, kun kio oni ĉi tie renkontiĝas, en kluboj, en literaturo en mastrumaĵoj, iel senteblas ligno kaj foliaro de respektindaj kaj ege solidaj arboj. Ĉi tie fakte oni vidas nenion pompe novan; nur metroo estas nova, kaj tial ankaŭ malbela. Sed la maljunaj arboj kaj malnovaj aferoj havas en si koboldojn, spiritojn ekscesemajn kaj ŝercemajn; ankaŭ angloj havas en si koboldojn. Ili estas treege seriozaj, solidaj kaj estimindaj; subite io en ili ekbruetas, ili diras ion groteksan, elflugas el ili areto de la kobolda humoro, kaj jam denove ili aspektas serioze kiel malnova leda seĝo; versimile ili estas el malnova ligno.

Mi ne scias kial, sed ĉi tiu sobra Anglio ŝajnas al mi la plej fabela kaj plej romantikisma el ĉiuj vidindaj landoj. Eble pro la maljunaj arboj. Aŭ ne: tion faras la gazonoj. Tial, ĉar ĉi tie oni iradas sur herbejoj anstataŭ sur vojetoj. Ni ceteraj kuraĝas iradi nur sur vojoj kaj vojetoj; tio certe ege influas sian spiritan vivon. Kiam mi vidis la unuan ĝentlemanon vadi sur gazono en Hampton Parko, mi opinias, ke li estas fea estaĵo, kvankam li havis cilindron; mi atendis, ke li veturos al Kingston sur cervo, aŭ ke li komencos danci, aŭ venos je li ĝardenisto kaj terure lin insultos. Okazis nenio, kaj fine ankaŭ mi kuraĝis ekiri rekte trans herbejon al la kverko akvifolia, staranta je komenco de ĉi tiu folio sur bela herbaro. Okazis nenio plu sed neniam mi sentis tiom nelimigitan liberecon, kiel en ĉi tiu momento. Ĝi estas tre stanga: ĉi tie versimile oni ne opinias homon damaĝa besto. Ĉi tie oni ne opinias morne, ke sub liaj hufoj herbo ne kreskas. Ĉi tie oni rajtas iri sur herbejo, kvazaŭ oni estus feino aŭ grandbienulo. Mi opinias, ke tio konsiderinde influas lian karakteron kaj mondkoncepton. Ĝi ebligas miraklan eblon iri tra ie ol tra vojo kaj samtempe ne opinii sin damaĝanto, vagulo aŭ anakrkisto.

Pri ĉio-ĉí mi rezonis sub la kverko en Hampton Parko, sed fine ankaŭ maljunaj radikoj premdoloras. Almenaŭ mi sendas al vi bildeton, kiel tia angla parko aspektas. Ankaŭ mi volis desegni tie cervon, sed mi konfesas, ke parkere mi ne scias tion.


  1   2   3   4   5   6


Elŝuti 168.59 Kb.

  • ANGLA PARKO

  • Elŝuti 168.59 Kb.