Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karavana veturado al la Israela Kongreso en Ashkelon kaj revene

Elŝuti 6.7 Kb.

Karavana veturado al la Israela Kongreso en Ashkelon kaj revene




Dato20.11.2017
Grandeco6.7 Kb.

Elŝuti 6.7 Kb.
Karavana veturado al la Israela Kongreso en Ashkelon kaj revene La Nordanoj komencos sian vojagxon al Asxkelon per trajno, kiu ekos el Naharija je 11h15, survoje haltos en Akko (11h22), Kirjat-Motzkin (11h32), Kirjat-Hxajim (11h35), Hxucot-Hamifrac (11h39), Lev-Hamifrac (11h44), Hajfa-Merkaz-Hasxmona (11h52), Hajfa-Bat-Galim (11h57), Hajfa-Hxof-Hakarmel (12h03), Atlit (12h13), Binjamina (12h26), Tel-Aviv-Ha-universita (12h54) kaj atingos Tel-Aviv-Savidor-Merkaz je la 12h58. Cxiuj aligxantoj al tiu cxi trajno estas petataj konfirmi al mi la stacion de sia entrajnigxo, rete aux telefone (04-8705544, 054-9067030) kaj veni al la plej suda (do la unua) vagono de la trajno. Alveninte al Tel-Aviv ni eltrajnigxos kaj kune transiros al la kajo 6, kie je la 13h00 kolektigxu la aligxantoj al nia Karavano el la Centro, je la suda parto de la kajo; de tie ni ekveturos per trajno alvenonta el Hod-Hasxaron je la 13h13 kaj atingos la lastan stacion en Asxkelon je la 14h08. Ankaux la aligxantoj en Tel-Aviv estas petataj konfirmi al mi! Tiuj el la Centro, kiuj preferos uzi buson, povos tion fari el la Centra Busa Stacidomo de Tel-Aviv per buso n-ro 300 de Egged (veturdauxro de 65 minutoj);
YOSA Buson (与謝蕪村) (1716 - 1784) estas la dua grandmajstro de hajko apud Bashō. Post la morto de Bashō, lia skolo descendis en vulgarecon. Sed Buson laboris por revivigi la povon de hajko kaj renko, per revenigi la valorojn de Bashō.
lauxplacxe ili povos aligxi al nia Karavano en la Centra Busa Stacidomo de Asxkelon al buso n-ro 18 de Dan Badarom (sur kajo n-ro 12), per kiu la trajnuloj traveturos la Stacidomon je la 15h00, survoje el la Trajnstacio de Asxkelon. Tiu cxi buso venigos nin je tre mallonga ir-distanco de la Hotelo LEONARDO. Por reveni sabate hejmen la venintoj trajne aux buse devos atendi la Sxabat-eliron -- do ni prizorgis dauxrigan programon post la oficiala Fermo de la Kongreso (kun ebleco vespermangxi antaux la forveturo). La unuaj busoj de n-ro 300 al Tel-Aviv startos el kajo n-ro 2 je 20h10, 20h30, 20h50 k 21h15. La unua buso n-ro 18 ekos de la hotelo je 20:30 kaj atingos la Busan Stacidomon je la 20h42; do por trafi la unuan 300 buson al TA necesos veturi taksie al la stacidomo. Cxiu mem decidu laux sia prefero. La Nordanoj konsideru, ke ili povos atingi la Tel-Avivan Egged-buson n-ro 910 al Hajfa (je la 21h30) uzante nur la 2 unuajn busojn el Asxkelon; per la 3-a kaj   4-a (tiu kiun eblas atingi per la unua n-ro 18) busoj ili povos atingi la venontan n-ron 910 (je la 22h00). Mi mem peferas pro tio veturigi la postkongresanojn kun mi per la trajno de 21h11 (kun sxangxo en Tel-Aviv-Merkaz), venonte al Hajfa je 23h23 kaj al Naharija -- je 23h59 (kun cxiuj haltoj ekde Binjamina enmeze).  Cxiu estas bonvena demandi min ion ajn pri la atingeblo, prefere per unu el la s.m. telefonoj.


Elŝuti 6.7 Kb.


Elŝuti 6.7 Kb.