Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karaj gepatroj kaj infanoj aliĝintaj al iik 2008!

Elŝuti 18.69 Kb.

Karaj gepatroj kaj infanoj aliĝintaj al iik 2008!




Dato22.03.2017
Grandeco18.69 Kb.

Elŝuti 18.69 Kb.

KARAJ gepatroj kaj infanoj aliĝintaj al IIK 2008!

Bonvolu

- konfirmi ricevon de tiu ĉi IIK-komuniko,

- legi la tutan tekston detale kaj respondi certajn demandojn,

- printi ĉi tiujn paĝojn kun ĉiuj haveblaj informoj kaj kunporti al UK.
ALVENO: Infanoj kun siaj valizoj kaj gepatroj alvenu sabaton 19an de julio en UK-kongresejo kaj kolektiĝu malantaŭ la akceptejaj ĝiĉetoj, en koridoro ĉirkau sofoj ĝis la 16a horo. Ĉiuj IIK-anoj foriros ĉirkaŭ la 16h30 al la (ekskursa) bushaltejo antaŭ la urbodomo. Por atingi ĝin eliru UK-ejon al la larĝa strato Coolsingel, iru dekstren norden 200 metrojn trans strato Meent, MacDonald, Stadhuisstraat ĝis la urbodomo (Stadhuis). Tie atendas buso de la firmao “Leo Ringelberg Touringcars”, kiu forveturos je la 17a horo al IIKejo en Oostvoorne.
REVENO: Ĉiuj infanoj revenos sabaton 26 an de julio per buso de IIK al UK ĉirkau 10h30, vones fine de la Solena Fermo por prezentiĝi antau la kongresanoj. Post Solena Fermo, gepatroj reprenos siajn infanojn. Konfirmu kun IIK-gvidanto se vi pli frue foriros.
PUBLIKA TRANSPORTO al IIK-ejo:

Aĉetu publiktransportan 15-strioj-bileton (Strippenkaart) por 6,90 €, infanoj 4,60, el ĝi necesas 10 strioj (4,53€) de UK- ĝis IIK-ejo per metroo kaj buso. Eniru metrostacion Stadhuis au Beurs al direkto Spijkenisse kaj eliru post ĉ 25 minutoj en Spijkenisse-Centrum. Antaŭ la metrostacidomo, iom maldekstre serĉu buson 103 aŭ 100 de "XX Connexxion" al direkto Rockanje, per ĝi veturu eble 28 minutojn ĝis haltejo "De Ruy" en urbeto Oostvoorne.

YOSA Buson (与謝蕪村) (1716 - 1784) estas la dua grandmajstro de hajko apud Bashō. Post la morto de Bashō, lia skolo descendis en vulgarecon. Sed Buson laboris por revivigi la povon de hajko kaj renko, per revenigi la valorojn de Bashō.
Preciza horaro http://www.9292ov.nl/ nur nederlandlingve.

Aŭ vi sukcesas poŝtelefoni al iu IIK-ano, aŭ vi piedeiru 3,3 km tiel: En strato "De Ruy" laŭ busvojo reen 100-200 m, sur Brielseweg maldekstren iri 100 m, trans kruciĝo rekten, sekvi Noordweg ĉ. 700 m, tra tunelo, post tunelo Noordweg rondiras maldekstren 150 m. Iru laŭlonge de de la jaĥt-haveno kaj lago sur la vojo "Brielse Meerover" dum 1,5 km ĝis aperas Krimweg, Iru dekstren 100 m, fine de Krimweg maldeksten, sekvu la ter-vojon 350 m laŭ maldekstra kanalo ĝis dekstre aperas larĝa domo, jen la celo. Ie survoje tiun celon indikas tabuloj " Samuel Naardenhuis" kaj "Recreatiegebied Brielse Maas".
ALVENO PER AŬTO al IIK-ejo:

Sude de Roterdamo situas la ruĝa ekspresvojo A15, tiun veturu preter Rozenburg okcidenten, plu sur nacia strato N15 nomata Europaweg al direkto Oostvoorne. Post haveno Europoort kaj ponto "Suurhoffbrug" kaj iom post komenco de strato N218 nomata Brielse Maasdam, foriras strateto maldekstren al Krabbeweg kaj Krimweg. Ĝenerale sekvu la indikon "Recreatiegebied Brielse Maas" kaj poste "Samuel Naardenhuis". En maps.google.com serĉu " Krimweg, Westvoorne".


IIK-EJO: La junulargastejo nomiĝas "Samuel Naardenhuis", situas je adreso Krimweg 10, 3223 NB Oostvoorne. Retejo: http://www.jbv.nl/huizen/samuel.html . Ne ekzistas telefono uzebla por IIK-anoj. La administranto kaj kuiristo estas s-ino Bep ADRIAANS . Ŝia privata telefonnumero estas 0181-483564. Uzu nur en grava bezono.

Se vi havos poŝtelefonon dum UK, sendu nun ĝian numeron kaj donu ĝin al via infano.

Okazas matenmanĝo 8-9h, tagmanĝo 13-14h, vespermanĝo 18-19. Ĉiam eblas prepari kafon, teon.
MERKREDA EKSKURSO: La 23an de julio, kiam UK tuttage ekskursas, IIK ekskursas al amuzparko De Efteling en Kaatsheuvel. Kelkaj gepatroj jam aliĝis. Aliaj UK-anoj povas partopreni se restas liberaj lokoj (kontraŭ 40 eŭroj por buso kaj enirbileto). Tiuj gepatroj kaj UK-anoj atendu je 9h10 antaŭ la urbodomo (vidu supre sub "ALVENO") ĝis nia buso alvenas. Gastoj aŭ kunportas piknikon, aŭ povas konvene manĝi en la parko. La buso revenos al UK-ejo plej malfrue je 20h45.
NEPRE KUNPORTU TION:

- san- kaj vakcinad-kajeroj, san-asekura karto/formularo aŭ ties kopioj, kiujn la infano konservu.

- medikamentoj kun uzinstrukcio, se necesas. Tiukaze informu nin.

- kremo kontrau sunbruliĝo, ĉapo kaj okulvitroj kontrau sunlumo, io kontraŭ kuloj.

- bantukoj, bankostumo, eble bansandaloj por eniri akvon.

- dorsosaketo por porti piknikon, banveston, bantukon, akvobotelon dum ekskursoj.

- UK-kongreskarto, se vi ricevis, per ĝi eblas preni la kongresajn materialojn.
PLEJ-EBLE KUNPORTU TION:

- societaj tablo-ludoj, aliaj ludiloj, pilko, rakedo, volanludo ktp.

- tablotenisaj rakedo kaj pilko, tablo troviĝas en la IIK-ejo.

- flosaĵoj aŭ bloveblaj objektoj uzeblaj en akvo, piednaĝiloj.

- ŝnuroj, kordoj, segilo por konstrui kabanon en arbaro kaj floson sur akvo.

- ŝatata muziko sur KompaktDisko au SonKasedo por diskoteko.

- muzikinstrumentoj, notoj kaj kanttekstoj (probable estos elektra piano)

- krajonoj kaj papero por desegni kaj skribi

- malnova grandega vestaĵo por tranĉi kaj pentri por karnavalo aŭ nokta migrado.

- eta pluŝbesto (kiel memoro pri hejmo, helpo por endormiĝi)

- notu la nomon sur ĉiuj vestoj se la infano emas forgesi vestaĵojn.

- ĉio lude taŭga, ĉar la junulgastejo mem disponas pri preskaŭ nenio

- foto- aŭ film-prezento sur DVD- aŭ KompaktDisko, mi kunportos projekciilon kaj komputilon por montri sur muro, see informu min nun.
NE KUNPORTU TION: 

- valoraj objektoj (perdo kaj ŝtelo ĉiam eblas, kvankam gvidantoj atentos)

- elektronikaj ludiloj (tiuj kreas ĵaluzon kaj malhelpas kunan aktivadon)

- littukoj (tiujn donos gastejo)


SANO:

- - Kaze de akcidento au sanproblemo, ni konsultos kuraciston au hospitalon, kiu decidos pri necesa traktado. Per transdono de viaj infanoj al IIK, implicite vi konsentas pri tiu maniero kaj vi engaĝiĝas repagi eventualajn kostojn. Ni provos kontakti vin kaze de gravaĵo.

- - La infano kunportas vakcin-kajeron aŭ ĝian kopion. Bonvolu informi, se via infano ne ricevis la bazajn vakcinojn (difterio, tetanoso, poliomjelito, tuberkulozo) kaj klarigi la kaŭzojn.

- - La feriejo situas proksime de lago, ni do iros bani kaj naĝi plurfoje. Tiam la infanoj restos sub kontrolo de plenkreskulo, i.a. sportinstruisto. Bv. informi, se via infano ne konas aŭ ne respektas la limojn de sia kapablo naĝi, plonĝi, subakviĝi. Bv. informi, se via infano ne rajtas naĝi.

- - Pro ĝenerala varmiĝo ekzistas pli da iksodoj (tique, Zecke, tick, клещ). Plej bone estus porti longajn vestaĵojn por kovri la haŭton, vestaĵojn helajn por vidi iksodojn. Sed kaze de varma vetero tio ne sukcesos. Petu vian infanon vespere kontroli sian korpon kaj averti gvidantojn kaze de haŭta inflamo. Ni havos specialan kroĉilon por turne eltiri iksodon. Legu www.otom.com. Post inflamo observu dum 3 semajnoj. Kaze de ia ruĝa inflama ringo konsultu kuraciston, kiu donos antibiotikon. Ekzistas vakcino kontaŭ iksodoj. Informoj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Iksodo
PROVIZORA PROGRAMO:

Dimanĉe: 

Lunde: tuttaga pieda ekskurso al historia urbeto Brielle / Den Briel

Marde:


Merkrede: tuttaga busa ekskurso al amuzparko De Efteling kun gepatroj

Ĵaŭde:


Vendrede: Koncerto de Ĵomart. Prezento de libro Paolo.
KIOM aliĝis nun ?

23 knabinoj 5 ĝis 16 jaroj

14 knaboj 7 ĝis 15 jaroj

08 plenkreskuloj de 21 ĝis 66 jaroj

14 loĝlandoj: AU, BE, CZ, DE, ES, FR, HR, HU, NL, LU, PT, RO, RU, SE

Viud foteton de chiuj: http://bertosch.free.fr/iik2008/alighintoj.html



Ĝis baldaŭ un UK kaj IIK !
Estime salutas Bert SCHUMANN
Cesson-Sévigné, la 7an de julio 2008


Elŝuti 18.69 Kb.


Elŝuti 18.69 Kb.