Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Karaj gepatroj kaj infanoj alighintaj al iik 2008!

Elŝuti 17.03 Kb.

Karaj gepatroj kaj infanoj alighintaj al iik 2008!




Dato22.03.2017
Grandeco17.03 Kb.

Elŝuti 17.03 Kb.

KARAJ gepatroj kaj infanoj alighintaj al IIK 2008!

Bonvolu


- konfirmi ricevon de tiu chi IIK-komuniko,

- legi la tutan tekston detale kaj respondi certajn demandojn,

- printi chi tiujn paghojn kun chiuj haveblaj informoj kaj kunporti al UK.
ALVENO: Infanoj kun siaj valizoj kaj gepatroj alvenu sabaton 19an de julio en UK-kongresejo kaj kolektighu malantau la akceptejaj ghichetoj, en koridoro chirkau sofoj ghis la 16a horo. CHiuj IIK-anoj foriros chirkau la 16h30 al la (ekskursa) bushaltejo antau la urbodomo. Por atingi ghin eliru UK-ejon al la largha strato Coolsingel, iru dekstren norden 200 metrojn trans strato Meent, MacDonald, Stadhuisstraat ghis la urbodomo (Stadhuis). Tie atendas buso de la firmao “Leo Ringelberg Touringcars”, kiu forveturos je la 17a horo al IIKejo en Oostvoorne.
REVENO: CHiuj infanoj revenos sabaton 26 an de julio per buso de IIK al UK chirkau 10h30, vones fine de la Solena Fermo por prezentighi antau la kongresanoj. Post Solena Fermo, gepatroj reprenos siajn infanojn. Konfirmu kun IIK-gvidanto se vi pli frue foriros.
PUBLIKA TRANSPORTO al IIK-ejo:

Achetu publiktransportan 15-strioj-bileton (Strippenkaart) por 6,90 eŭroj, infanoj 4,60, el ghi necesas 10 strioj (4,53euroj) de UK- ghis IIK-ejo per metroo kaj buso. Eniru metrostacion Stadhuis au Beurs al direkto Spijkenisse kaj eliru post ch 25 minutoj en Spijkenisse-Centrum. Antau la metrostacidomo, iom maldekstre serchu buson 103 au 100 de "XX Connexxion" al direkto Rockanje, per ghi veturu eble 28 minutojn ghis haltejo "De Ruy" en urbeto Oostvoorne.

YOSA Buson (与謝蕪村) (1716 - 1784) estas la dua grandmajstro de hajko apud Bashō. Post la morto de Bashō, lia skolo descendis en vulgarecon. Sed Buson laboris por revivigi la povon de hajko kaj renko, per revenigi la valorojn de Bashō.
Preciza horaro http://www.9292ov.nl/ nur nederlandlingve.

Au vi sukcesas poshtelefoni al iu IIK-ano, au vi piedeiru 3,3 km tiel: En strato "De Ruy" lau busvojo reen 100-200 m, sur Brielseweg maldekstren iri 100 m, trans krucigho rekten, sekvi Noordweg ch. 700 m, tra tunelo, post tunelo Noordweg rondiras maldekstren 150 m. Iru laulonge de de la jahht-haveno kaj lago sur la vojo "Brielse Meerover" dum 1,5 km ghis aperas Krimweg, Iru dekstren 100 m, fine de Krimweg maldeksten, sekvu la ter-vojon 350 m lau maldekstra kanalo ghis dekstre aperas largha domo, jen la celo. Ie survoje tiun celon indikas tabuloj " Samuel Naardenhuis" kaj "Recreatiegebied Brielse Maas".
ALVENO PER AUTO al IIK-ejo:

Sude de Roterdamo situas la rugha ekspresvojo A15, tiun veturu preter Rozenburg okcidenten, plu sur nacia strato N15 nomata Europaweg al direkto Oostvoorne. Post haveno Europoort kaj ponto "Suurhoffbrug" kaj iom post komenco de strato N218 nomata Brielse Maasdam, foriras strateto maldekstren al Krabbeweg kaj Krimweg. GHenerale sekvu la indikon "Recreatiegebied Brielse Maas" kaj poste "Samuel Naardenhuis". En maps.google.com serchu " Krimweg, Westvoorne".


IIK-EJO: La junulargastejo nomighas "Samuel Naardenhuis", situas je adreso Krimweg 10, 3223 NB Oostvoorne. Retejo: http://www.jbv.nl/huizen/samuel.html . Ne ekzistas telefono uzebla por IIK-anoj. La administranto kaj kuiristo estas s-ino Bep ADRIAANS . SHia privata telefonnumero estas 0181-483564. Uzu nur en grava bezono.

Se vi havos poshtelefonon dum UK, sendu nun ghian numeron kaj donu ghin al via infano.

Okazas matenmangho 8-9h, tagmangho 13-14h, vespermangho 18-19. CHiam eblas prepari kafon, teon.
MERKREDA EKSKURSO: La 23an de julio, kiam UK tuttage ekskursas, IIK ekskursas al amuzparko De Efteling en Kaatsheuvel. Kelkaj gepatroj jam alighis. Aliaj UK-anoj povas partopreni se restas liberaj lokoj (kontrau 40 euroj por buso kaj enirbileto). Tiuj gepatroj kaj UK-anoj atendu je 9h10 antau la urbodomo (vidu supre sub "ALVENO") ghis nia buso alvenas. Gastoj au kunportas piknikon, au povas konvene manghi en la parko. La buso revenos al UK-ejo plej malfrue je 20h45.
NEPRE KUNPORTU TION:

- san- kaj vakcinad-kajeroj, san-asekura karto/formularo au ties kopioj, kiujn la infano konservu.

- medikamentoj kun uzinstrukcio, se necesas. Tiukaze informu nin.

- kremo kontrau sunbruligho, chapo kaj okulvitroj kontrau sunlumo, io kontrau kuloj.

- bantukoj, bankostumo, eble bansandaloj por eniri akvon.

- dorsosaketo por porti piknikon, banveston, bantukon, akvobotelon dum ekskursoj.

- UK-kongreskarto, se vi ricevis, per ghi eblas preni la kongresajn materialojn.
PLEJ-EBLE KUNPORTU TION:

- societaj tablo-ludoj, aliaj ludiloj, pilko, rakedo, volanludo ktp.

- tablotenisaj rakedo kaj pilko, tablo trovighas en la IIK-ejo.

- flosajhoj au bloveblaj objektoj uzeblaj en akvo, piednaghiloj.

- shnuroj, kordoj, segilo por konstrui kabanon en arbaro kaj floson sur akvo.

- shatata muziko sur KompaktDisko au SonKasedo por diskoteko.

- muzikinstrumentoj, notoj kaj kanttekstoj (probable estos elektra piano)

- krajonoj kaj papero por desegni kaj skribi

- malnova grandega vestajho por tranchi kaj pentri por karnavalo au nokta migrado.

- eta plushbesto (kiel memoro pri hejmo, helpo por endormighi)

- notu la nomon sur chiuj vestoj se la infano emas forgesi vestajhojn.

- chio lude tauga, char la junulgastejo mem disponas pri preskau nenio

- foto- au film-prezento sur DVD- au KompaktDisko, mi kunportos projekciilon kaj komputilon por montri sur muro, see informu min nun.
NE KUNPORTU TION: 

- valoraj objektoj (perdo kaj shtelo chiam eblas, kvankam gvidantoj atentos)

- elektronikaj ludiloj (tiuj kreas jhaluzon kaj malhelpas kunan aktivadon)

- littukoj (tiujn donos gastejo)


SANO:

- - Kaze de akcidento au sanproblemo, ni konsultos kuraciston au hospitalon, kiu decidos pri necesa traktado. Per transdono de viaj infanoj al IIK, implicite vi konsentas pri tiu maniero kaj vi engaghighas repagi eventualajn kostojn. Ni provos kontakti vin kaze de gravajho.

- - La infano kunportas vakcin-kajeron au ghian kopion. Bonvolu informi, se via infano ne ricevis la bazajn vakcinojn (difterio, tetanoso, poliomjelito, tuberkulozo) kaj klarigi la kauzojn.

- - La feriejo situas proksime de lago, ni do iros bani kaj naghi plurfoje. Tiam la infanoj restos sub kontrolo de plenkreskulo, i.a. sportinstruisto. Bv. informi, se via infano ne konas au ne respektas la limojn de sia kapablo naghi, plonghi, subakvighi. Bv. informi, se via infano ne rajhas naghi.

- - Pro ghenerala varmigho ekzistas pli da iksodoj (tique, Zecke, tick, клещ). Plej bone estus porti longajn vestajhojn por kovri la hauton, vestajhojn helajn por vidi iksodojn. Sed kaze de varma vetero tio ne sukcesos. Petu vian infanon vespere kontroli sian korpon kaj averti gvidantojn kaze de hauta inflamo. Ni havos specialan krochilon por turne eltiri iksodon. Legu www.otom.com. Post inflamo observu dum 3 semajnoj. Kaze de ia rugha inflama ringo konsultu kuraciston, kiu donos antibiotikon. Ekzistas vakcino kontau iksodoj. Informoj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Iksodo
PROVIZORA PROGRAMO:

Dimanche: 

Lunde: tuttaga pieda ekskurso al historia urbeto Brielle / Den Briel

Marde:


Merkrede: tuttaga busa ekskurso al amuzparko De Efteling kun gepatroj

JHaude:


Vendrede: Koncerto de JHomart. Prezento de libro Paolo.
KIOM alighis nun ?

23 knabinoj 5 ghis 16 jaroj

14 knaboj 7 ghis 15 jaroj

08 plenkreskuloj de 21 ghis 66 jaroj

14 loghlandoj: AU, BE, CZ, DE, ES, FR, HR, HU, NL, LU, PT, RO, RU, SE

Viud foteton de chiuj: http://bertosch.free.fr/iik2008/alighintoj.html



GHis baldau un UK kaj IIK !
Estime salutas Bert SCHUMANN
Cesson-Sévigné, la 7an de julio 2008


Elŝuti 17.03 Kb.


Elŝuti 17.03 Kb.