Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kaj rakontoj

Elŝuti 0.9 Mb.

Kaj rakontoj




paĝo1/16
Dato20.03.2017
Grandeco0.9 Mb.

Elŝuti 0.9 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   16

RAKONTOJ

EL UNUA


POŜO

KAJ RAKONTOJ

EL LA DUA

POŜO
KAREL

ČAPEK

RAKONTOJ EL UNUA POŜO
KAZO DE DOKTORO MEJZLÍK
"Aŭskultu, sinjoro Dastych," diris enpense policoficisto d-ro Mejzlík al la maljuna sorĉisto, "verdire mi iras al vi por konsulti vin. Jen mi havas kazon, super kiu mi estas senkonsila."

"Eldiru ĝin do," diris sinjoro Dastych. "Kiun koncernas la kazo?"

"Min " ekĝemis d-ro Mejzlík. "Ju pli mi pripensas tion, des malpli klara ĝi estas por mi. Aŭskultu, el tio oni povus freneziĝi."

"Do, kion iu faris al vi?" demandis kvietige sinjoro Dastych.

"Neniu," ekdiris d-ro Mejzlík. "Jen, kio min plej incitas. Mi mem faris ion, kion mi ne komprenas."

"Eble ĝi ne estos tiel malbona," konsolis lin la maljun­a Dastych. "Do, kion vi faris, junulo?"

"Mi kaptis kasrompulon," respondis d-ro Mejzlík morne.

"Kaj jen ĉio?"

"Jen ĉio."

"Kaj la kasrompulo versimile ne estis la ĝusta," helpis sinjoro Dastych.

"Estis, li konfesis ja. Li elrompis kason en Juda Bonfara Societo, ĉu vi scias? Li estis iu Rozanowski aŭ Rosenbaum el Lvovo," murmuris d-ro Mejzlík. "Oni trovis ĉe li rompi­lojn kaj ĉion."

"Nu, kaj kion vi ŝatus scii?" instigis lin la maljuna Dastych.

"Mi ŝatus scii," diris la policoficisto mediteme, "kiel mi kaptis lin. Atendu, mi diros tion laŭvice al vi. Antaŭ unu monato, tio estis la trian de marto, mi deĵoris ĝis nok­tomezo. Mi ne scias, ĉu vi memoras, ke tiam jam la trian tagon pluvis. Do por kelkaj momentoj mi eniris kafejon kaj poste mi volis iri hejmen, al Vinohrady. Sed anstataŭ tio mi iris kontraŭan direkton al Dlážděná strato. Mi petas vin, ĉu vi ne scias, kial mi iris ĝuste tiun flankon?"

"Eble nur iel hazarde," opiniis sinjoro Dastych.

"Aŭskultu en t i a vetero oni ne vagas nur iel hazarde tra la stratoj. Mi ŝatus scii, kion mi tie, ĉe ĉiuj diabloj, volis. Kion vi opinias, ĉu tio povus esti ia antaŭsento? Sciu, io kiel telepatio."

"Aha," diris sinjoro Dastych. "Ĝi estas tute ebla."

"Do vidu," parolis d-ro Mejzlík zorgoplene. "Jen ĝi estas. Sed ankaŭ ĝi povis esti ia subkonscia imago, ke mi iru rigardi, kio estas ĉe la Tri Virgulinoj."

"Jes, tiu hotelaĉo en strato Dlážděná," rememoris sin­joro Dastych.

"Ĝuste tiu. Tie tranoktadas la kasrompuloj kaj poŝoŝte­listoj el Budapeŝto aŭ Galicio venintaj labori en Pragon. Tiun lokalon ni atentas. Kion vi opinias, ĉu tio estis tute ordinara polica kutimo, ke mi iris tien por enrigardi?"

"Povas esti," konkludis sinjoro Dastych. "Tiajn aferojn iam oni faras tute mekanike, ĉefe se oni havas devo-senton. Nenio eksterordinara ĉe tio."

"Do mi iras al la strato Dlážděná," daŭrigis d-ro Mej­zlík "rigardas preterpase nomaron de tranoktantoj ĉe la Tri Virgulinoj kaj pluiras. Je fino de la strato Dlážděná mi haltas kaj celas denove returne; mi petas ĝentile, ĉu vi scias, kial mi retroiris?"

"Kutimo," opiniis sinjoro Dastych. "Kutimo patroladi."

"Tio povus esti," konsentis la policoficisto. "Sed mi ne deĵoris kaj volis iri hejmen. Eble ĝi estis antaŭsento."

"Tiaj kazoj estadas," rekonis sinjoro Dastych. "Sed tia antaŭsento estas nenio mistera. Estas ja konate, ke en la homo ekzistas iaj superaj kapabloj. . ."

"Diable," ekkriegis d-ro Mejzlík, "estis tio do kutimo aŭ iuj superaj kapabloj? Tion mi ŝatus scii! - Do atendu: Dum mi tiel plandas, iras kontraŭ min iu homo. Diru, kial, tondro al tio, ne povus kiu ajn iri je la unua nokte tra Dlážděná strato? Je tio nenio estas suspektinda. Mi mem tute nenion konjektis; sed mi haltis ĝuste sub lanterno kaj estis bruliganta la egiptan. Sciu, tion ni faras, volante nokte iun funde pririgardi. Kion vi opinias: ĉu ĝi estis ha­zardo aŭ kutimo, aŭ. . . aŭ ia subkonscia alarmo?"

"Tion mi ne scias," diris sinjoro Dastych.

"Ankaŭ mi ne," kolere ekkriis d-ro Mejzlík. "Tondro al tio! Do mi bruligas la cigaredon sub la lanterno kaj tiu homo iras preter mi. Sinjoro, eĉ ne lian nazon mi rigardis kaj nur gapas teren. Kiam tiu ulo estis preteririnta, io ek­malplaĉis al mi. Diablo, mi diris al mi, jen io ne estas en ordo - sed kio fakte? ja apenaŭ mi atentis tiun moŝtulon. Mi staras do en pluvo sub la lanterno kaj pripensas; kaj subite ideo: ŝuoj! Tiu homo havis ion strangan sur la ŝuoj. Kaj subite ial mi diras laŭte: cindro."

"Kia cindro?" demandis sinjoro Dastych.

"Nu, cindro. Tiumomente mi rememoris, ke la homo havis sur la ŝuoj inter supraĵo kaj plandumo cindron."

"Kaj kial li ne havu cindron sur la ŝuoj?" opiniis sin­joro Dastych.

"Memkompreneble," ekvokis d-ro Mejzlík. "Sed, sin­joro, en tiu momento mi v i d i s, jes, v i d i s la eltranĉi­tan fajrorezistan kason, el kiu ŝutiĝas cindro sur plankon. Sciu, cindro kiu estas inter ŝtalplatoj. Kaj mi v i d i s, kiel la ŝuoj plandas en cindro."

"Do ĝi estis intuicio," decidis sinjoro Dastych. "Genia, sed hazarda intuicio."

"Absurdaĵo," diris d-ro Mejzlík. "Homo, se ne pluvus, do nepre mi ne rimarkus la cindron. Sed kiam pluvas, oni ordinare ne havas cindron sur ŝuoj, komprenite?"

"Do ĝi estis empiria konkludo," diris kun certeco sinjoro Dastych. "Ĝi estis brila konkludo surbaze de sperto. Kaj kio plu estis?"

"Nu, poste mi sekvis tiun ulon: memkomprene li en­falis al la Tri Virgulinoj. Poste mi telefonis por du kaŝpoli­cistoj kaj ni faris tie razion; ni trovis sinjoron Rosenbaum eĉ kun la cindro kaj rompiloj kaj dek du mil kronoj el la kaso de Juda Bonfara Societo. Jam nenio menciinda. Vi scias, ke en ĵurnaloj oni skribis, ke ĉi-foje nia polico mon­tris konsiderindan pretecon - kia absurdo! Mi petas vin, se hazarde mi ne estus irinta tra la strato Dlážděná kaj hazarde ne rigardus ŝuojn de tiu kanajlo. . . Nome," diris d-ro Mejzlík deprimite, "se ĝi estus nur hazardo. Jen ĝuste tio."

"Tio ne gravas ja," opiniis sinjoro Dastych. "Juna homo, tio estis sukceso, pro kiu vi povas gratuli al vi."

"Gratuli," eksplodis d-ro Mejzlík. "Sinjoro, kial mi gratulu al mi se, mi ne scias por kio? Al mia fabela detek­tiva akrevido? Aŭ al la mekanikaj policaj kutimoj? Aŭ al la feliĉa hazardo? Aŭ al ia intuicio kaj telepatio? Rigardu, tio estis mia unua pli granda kazo; ion oni devas sekvi, ĉu? Ni supozu tion, morgaŭ oni donos al mi iun murdon; sinjoro Dastych, kion mi faros? Ĉu kuri tra stratoj kaj rigardi akrevide ŝuojn de homoj? Aŭ mi iru post la nazo kaj atendu, ĝis ia antaŭsento aŭ interna voĉo kondukos min direkte al murdinto? Vidu do, jen la kazo. La polico nun diras: Tiu Mejzlík, tiu havas flaron; el tiu okulvitra junulo io estos, li estas detektiva talento. Ja ĝi estas senespera si­tuacio," murmuris d-ro Mejzlík. "I a n metodon oni devas havi. Ĝis mia unua kazo mi kredis je diversaj ekzaktaj me­todoj, sciu, je observado, sperto, sistema esploro kaj tiaj malsaĝaĵoj. Kaj kiam nun mi analizas la kazon, do mi vidas, ke - - - Aŭskultu," li ekdiris kun senpeziĝo, "mi opinias, ke ĝi estis nur feliĉa hazardo."

"Ĝi aspektas tiel," diris sinjoro Dastych saĝe. "Sed ankaŭ enestis iom da bona observado kaj logiko."

"Kaj la mekanika rutino," diris la juna oficisto senku­raĝe.

"Kaj intuicio. Kaj ankaŭ iom da donaco de antaŭsento. Kaj instinkto."

"Jesuo Kristo, jen vi vidas," veis d-ro Mejzlík. "Sinjoro Dastych, kiel nun mi faru ion?"

"- Sinjoro doktoro Mejzlík al telefono," anoncis ĉef­kelnero. "Vokas polica prezidio."

"Jen ĝi estas," ekmurmuris d-ro Mejzlík konsternite; kaj kiam li revenis de telefono, li estis pala kaj nervoza.

"Mi pagas, sinjoro ĉefkelnero," li ekkriis incitite. "Estas jam tiel. Oni trovis iun fremdulon murdita en hotelo. Ton­dro al -" kaj li foriris. Ŝajnis, ke ĉi tiu energia juna homo havas tremon.


BLUA KRIZANTEMO
"Nun mi rakontos al vi," diris maljuna Fulinus, "kiel Klára venis en la mondon. Tiam mi estis establanta la princan liĥtenbergan parkon en Lube­nec - sinjoro, la maljuna princo, li estis ja eksperto; tu­tajn arbojn li sendigadis al si de Veitsch el Anglio, kaj nur da bulboj el Nederlando li aĉetis dek sep mil; sed tion nur tiel pretere. Do, foje dimanĉe mi iras tra strato en Lubenec kaj renkontas Klaran; sciu, ŝi estis tiea idioto, surdmuta frenezeta ulino, kiu iranta tra kie ajn feliĉege blekis - ĉu vi scias, sinjoro, kial tiuj idiotoj estas tiom fe­liĉegaj? Ĵus mi evitis ŝin, por ke ŝi donu kison al mi, kiam subite mi ekvidis, ke en la manaĉoj ŝi havas bukedon; ĝi estis aneto kaj la cetera kampa herbaĉo, sed inter ĝi, sin­joro - jam kelkion mi vidis, sed tiam povis min trafi apo­pleksio. Ŝi, la perpleksa, havis en sia bukedo unu floron de korimboporta krizantemo, kiu estis b l u a ! Sinjoro, blua! Ĝi estis tiel blua kiel Flokso Laphami; iom ardeze nuancita, kun atlase ruĝa rando, interne kiel Kampanulo Turbinata, bele plena, sed ĉio estas ankoraŭ nenio: sinjoro, tiu koloro estis tiam kaj ankoraŭ nun ĉe staŭda hinda krizan­temo estas nepre nekonata! Antaŭ jaroj mi estis ĉe olda Veitsch; siro James iel ege, kara sinjoro, fanfaronis, ke pa­sintjare floris ĉe ili unu krizantemo, importo rekte el Ĉi­nio iomete lile, sed vintre ĝi bedaŭrinde pereis al ili. Kaj ĉi tie la grakanta ĉifonulino havis en la manego krizantemon tiel bluan, kian vi povas nur deziri. Bone.

Do tiu Klara ĝoje amuis kaj puŝas al mi tiun sian buke­don. Mi donis al ŝi kronon kaj montris je la krizantemo: Klára, kie vi ĉi tion prenis? Klára entuziasme klukis kaj ridaĉis; nenion plu mi eligis el ŝi. Mi krias je ŝi, mangestas, sed ĉio vana; neprege ŝi volis min brakumi. Mi kuras al la maljuna princo kun la valorega krizantemo: Ekscelenco, ĉi tio kreskas ie en la ĉirkaŭaĵo; iru serĉi tion. La maljuna igis tuj aljungi kaleŝon, kaj ke ni kunprenos Kláran. Sed Klára dume perdiĝis kaj ne estis trovebla. Ni staris ĉe la veturilo kaj insultis proksimume horeton - li, sinjoro prin­co, estis iam ĉe dragonoj. Ankoraŭ ni ne estis finintaj kun tio, kiam alkuregis Klára kun elŝovita lango kaj puŝis al mi tutan bukedon de freŝe ŝirplukitaj bluaj krizantemoj. La princo donis al ŝi centkronon, sed Klara pro senreviĝo ekploraĉis; povrulino, neniam ŝi vidis centkronon. Mi devis doni al ŝi kronon, por ŝin kontentigi. Ŝi komencis danci kaj krii, sed ni sidigis ŝin sur koĉerbenko, montris al la bluaj krizantemoj kaj, Klára, konduku nin!

Klára sur koĉerbenko ĝojkriis; vi ne povas imagi, kiel Lia Moŝto sinjoro koĉero estis indignita, ke li devas sidi ĉe ŝi. Krome ĉevaloj ĉiumomente timiĝis pro ŝia kvivitado kaj kokerikado, nu, ĝi estis satana veturo. Kiam ni veturis jam horon kaj duonon, mi diras: "Ekscelenco, ni faris jam alme­naŭ dek kvar kilometrojn."

"Egale," murmuris la princo, "eĉ cent kilometrojn."

"Nu bone," mi rediris, "sed Klára revenis kun la dua buketo post unu horo. Tiu loko ne povas do esti de Lube­nec pli malproksime ol tri kilometrojn."

"Klára," krias la princo kaj montras al la bluaj kri­zantemoj, "kie ĝi kreskas? Kie vi trovis tion?"

Klára ekgrakis kaj montris konstante antaŭen. Versi­mile ŝi ĝojis pro veturo en kaleŝo. Aŭdu, mi opiniis, ke la princo ŝin mortigos; Sinjoro Kristo, kiel li sciis furiozi! Desur ĉevaloj ŝaŭmo gutis, Klara gakis, la princo blasfemis, la koĉero mire, ke li ne ploraĉis pro honto kaj mi planis, kiel elserĉi la bluan krizantemon. "Ekscelenco," mi diras, "tiel ĝi ne eblas. Ni devas serĉi sen Klára. Sur mapo ni faros per cirkelo trikilometran rondon, dividos ĝin je sek­toroj kaj serĉos de domo al domo."

"Homo," diris la princo, "ĝis tri kilometroj de Lubenec ne ekzistas ja iu parko!"

"Estas bone," mi diras. "En parko vi trovus maljunan diablon; sole se vi serĉus ageraton aŭ kanaon. Rigardu, jen malsupre sur la tigo estas ereto da tero; ĝi ne estas humo, ĝi estas ŝmirmola flavargilo, plej versimile sterkata de homa umaĵo. Ni devas serĉi lokon, kie estas multe da ko­lomboj; sur foliaro vi havas multe da kolomba fekaĵo. Ver­simile ĝi kreskas ĉe barilo el ne senkrustigitaj stangoj, ĉar tie en foli-akselo estas peceto da forfalinta picea krusto. Tio estas do preciza gvidilo."

"Kia?" diras la princo.

"Nu tia," mi diras, "ke ni devas ĝin serĉi ĉe ĉiu etbieno en trikilometra sfero; ni dividos nin je kvar grupoj: vi, mi, via ĝardenisto kaj mia helpanto Vencl, kaj prete."

Bone, tuj matene la unua afero estis, ke Klára denove alportis al mi bukedon de bluaj krizantemoj. Poste mi tra­serĉis mian sektoron, en ĉiu gastejo mi trinkis varman bie­ron, manĝis fromaĝetojn kaj demandis homojn pri la bluaj krizantemoj. Sinjoro, ne demandu, kian lakson mi havis post la fromaĝetoj; varmo estis, kia montriĝas iam fine de septembro, kaj mi eniris ĉiun kabanon kaj devis toleri ian ajn brutalaĵon, ĉar oni opiniis, ke mi estas frenezulo, agen­to aŭ iu el oficio. Sed vespere unu afero estis certa: neniu blua krizantemo kreskis en mia sektoro. En la ceteraj tri oni trovis ankaŭ nenion. Nur Klára alportis novan bukedon de plukitaj bluaj krizantemoj.

Sciu, tia princo estas granda sinjoro, se oni ĉion prikonsideras; li venigis do ĝendarmojn, al ĉiu enmanigis unu floron de blua krizantemo kaj promesis al ili mi ne scias kion, se ili trovos, kie ĝi kreskas. Ĝendarmoj, sinjoro, estas kleraj homoj, legas ĵurnalojn kaj alion; krome ili konas ĉiun ŝtonon kaj havas egan influon. Sinjoro, prikonsideru, tiutage ses ĝendarmoj, komunumaj policistoj, vilaĝestroj, lerneja junularo kun instruistoj kaj unu cigana bando tra­rampis la tutan terenon en sfero de tri kilometroj, plukis ĉion, kio ie floris kaj alportis en la kastelon. Jesuokristo, da ĝi estis tiom, kiom dum Kristkorpa Festo; sed la blua krizantemo, memkomprene, eĉ ne unu. Kláran ni submetis al la tuttaga gardado; nokte ŝi fuĝis kaj post noktomezo ŝi alportis al mi plenbrakon de bluaj krizantemoj. Tuj ni enkarcerigis ŝin, por ke ŝi ne ŝirpluku ĉiujn; sed ni estis senkonsilaj. Je mia animo, kvazaŭ en magia rondo; imagu, regiono kiel manplato -

Aŭdu, oni rajtas esti vulgara, kiam oni troviĝas en granda mizero aŭ kiam oni renkontiĝas kun malsukceso; tion mi scias; sed kiam sinjoro princo pro kolerego diris al mi, ke mi estas la sama idioto kiel Klára, mi rediris al li, ke de tia olda kreteno mi ne toleras insulton, kaj iris di­rekte al trajno; de tiu tempo mi ne estis en Lubenec.

Sed kiam mi sidis jam en vagono kaj la trajno ekveturis, sinjoro, mi ekploraĉis kiel eta bubo, ke neniam plu mi ekvi­dos la bluan krizantemon kaj ke mi ĝin por ĉiam forlasas. Kaj dum mi ploraĉas kaj rigardas el fenestro, mi vidas tuj ĉe trako ion bluan. Sinjoro Čapek, ĝi estis pli forta ol mi: ĝi elĵetis min desur la sidloko kaj ektiris alarmbremson - ­pri tio mi eĉ ne sciis; la trajno skue ekhaltis, kiel oni brem­sis, kaj mi falis sur kontraŭan sidlokon - ĉe tio rompiĝis ĉi tiu fingro. Kaj kiam alkuris konduktoro, mi balbutis, ke mi forgesis ion en Lubenec, kaj devis pagi damnan punpa­gon. Sinjoro, mi sturne insultis kaj lamis laŭ la trako reen al tio blua. Ci stultulo, mi diris al mi, eble ĝi estas nur aŭ­tuna astero aŭ alia blua herbaĉo, kaj ci elĵetas tian nekris­tanan monon! Mi paŝis proksimume kvincent metrojn; jam mi opiniis, ke tio blua ne povis esti tiel malproksime, ke mi preteriris ĝin aŭ ke io nur ŝajnis al mi, kiam sur tia eta digo mi vidas trakgardistan dometon kaj tra stangobarilo de ĝardeneto leviĝas io blua. Tio estis du tufoj de la blua krizantemo.

Sinjoro, ĉiu infano scias, kion tiuj trakgardistoj kultu­ras en siaj ĝardenetoj! Krom sabeliko kaj melonoj kutime ĝi estas sunfloro, kelkaj ruĝaj rozoj, malvoj, tropeolo kaj dise iu dalio; ĉi tiu ulo eĉ ne tion havis, sed nur terpo­mojn, fazeolojn, unu sambukon kaj jen en angulo du bluajn krizantemojn.

"Homo," mi diras al li trans la barilon, "kie vi prenis ĉi tiujn bluajn florojn?"

"La bluajn?" diris la gardisto. "Jes, ili restis ĉi tie post mortinto Čermák, kiu estis trakgardisto antaŭ mi. Sed iro sur la trako estas malpermesita, sinjoro. Tie estas tabuleto: Irado sur la trako estas malpermesita. Kion vi faras ĉi tie?"

"Oĉjo," mi diras al li, "kaj mi petas vin, tra kie oni iras al vi?"

"Laŭ la trako," postdiras la gardisto. "Sed ĉi tien neniu envenu. Kion vi volas ĉi tie? Foriĝu, danma stultulo, sed sur la trakon vi darfas eĉ ne per piedo!"

"Do tra kie," mi diras, "mi foriĝu?"

"Egale al mi," krias la gardisto, "sed surtrake ne, kaj sufiĉe."

Mi sidiĝas do sur trakrando kaj diras: "Aŭskultu, oldu­lo, vendu al mi la bluajn florojn."

"Mi ne vendos," murmuras la trakgardisto. "Kaj paku vin for. Ĉi tie oni ne darfas sidi!"

"Kial ne," mi diras al li. "Sur neniu tabuleto estas skri­bite, ke ĉi tie oni ne darfas sidi. Iri ĉi tie oni ne darfas, kaj mi do ne iras."

La gardisto embarasiĝis kaj limiĝis al tio, ke li insultis min trans la barilon. Sed versimile li estis solulo; post tempeto li ĉesis insulti kaj parolis al si mem. Post duonhoro li eliris por inspekti la trakon.

"Nu, kio," li haltis ĉe mi, "ĉu vi foriros de ĉi tie aŭ ne?"

"Mi ne povas," mi diras, "iri sur la trako estas malpermesite, kaj alia vojo ne kondukas de ĉi tie."

La gardisto momenton pripensis. "Sciu do," li diris pos­te, "kiam mi malaperos post la vojeto tie, perdiĝu de ĉi tie laŭ la trako; mi ne vidos tion."

Arde mi dankis al li, kaj kiam li malaperis post la vo­jeto, mi transrampis la barilon de lia ĝardeneto kaj per lia propra ŝpato mi elfosis ambaŭ bluajn krizantemojn. Mi ŝtelis ilin, sinjoro. Mi estas honesta ulo kaj en mia vivo mi ŝtelis nur sepfoje; kaj ĉiam tio estis floroj.

Post horeto mi sidis en trajno kaj veturigis hejmen la ŝtelitajn bluajn krizantemojn. Kiam mi preterveturis la gardistdomon, staris tie la trakgardisto kun flageto kaj mienaĉis kiel diablo. Mi svingis al li per ĉapelo, sed mi opinias, ke li ne ekkonis min.

Vidu do, sinjoro: ĉar tie estis tabuleto kun surskribo "Malpermesita vojo", neniu, nek ni, nek ĝendarmoj, nek infanoj havis ideon, ke iu povus tie iri serĉi la bluajn kri­zantemojn. Tian forton, sinjoro, havas la averta tabuleto. Eble, ke ĉe gardistdometoj floras bluaj primoloj aŭ arbo de scio aŭ ora filiko, sed neniu ilin iam malkovros, ĉar surtrake iradi estas severe malpermesite kaj fino. Nur la frenezeta Klára tien envenis, ĉar ŝi estis idioto kaj ne sciis legi.

Tial mi donis al la korimboporta krizantemo nomon Klára. Kun ĝi mi filigranas jam dek kvin jarojn. Sed versimile mi ĝin trosentemigis per bona humo kaj malsekeco - ­tiu vulgarulo trakgardisto ĝin tute ne akvumis, ĝi havis tie argilon kiel stanon; mallonge, printempe ĝi ekĝermas, en somero atakas ĝin ergoto kaj en aŭgusto ĝi pereas. Konsi­deru, mi sola en la mondo havas la bluan krizantemon kaj ne povas kun ĝi antaŭ la publikon. Ja, Bretonio kaj Anastazia, ili estas nur liletaj; sed Klára, sinjoro, kiam foje Klára floros al mi, tiam parolos pri ĝi la tuta mondo."

AŬGURISTINO


Ĉiu eksperto pri cirkonstancoj rekonos, ke ĉi tiu historieto povis okazi nek ĉe ni, nek en Francio, nek en Germanio, ĉar, en tiuj landoj, kiel konate, juĝistoj estas devigataj juĝi kaj puni pekulojn laŭ malviva litero kaj ne laŭ sia prudenta racio kaj konscienco. Ĉar en ĉi tiu historieto aperas juĝisto verdiktanta sen atento al paragrafoj, sed laŭ la sana homa racio, rezultas el tio, ke la sekvanta epizodo povis okazi nenie aliloke, nur en Anglio; kaj nome ĝi okazis en Londono, pli precize indikite en Kensingtono; sed atendu, ĝi estis en Bromptono aŭ Bays­water, mallonge ie tie. La juĝisto estis Master Justice Kel­ley, kaj tiu virino nomiĝis tute simple Myers. Mistress Edi­ta Myers.

Do sciu, ke ĉi tiu tute estiminda damo vekis atenton de la polica komisaro Mac Leary. "Mia kara," diris sinjoro Mac Leary iuvespere al sia edzino, "en mia menso daŭre restas tiu Mrs. Myers. Mi ŝatus scii, el kio tiu ino vivtenas sin. Konsideru, ke nun, en februaro ŝi sendas servistinon por asparago. Plue mi konstatis, ke ŝi akceptas ĉiutage dek du ĝis dudek vizitojn, de spicistino ĝis dukino. Mi scias, karulino, vi diros, ke versimile ŝi estas kartdivenistino. Bone, sed tio povas esti nur mantelo por io alia, ni diru por prostituado aŭ spionado. Rigardu, mi ŝatus vidi en tion."

"Bone, Bob," diris la eminenta sinjorino Mac Leary, "lasu tion al mi."

Tiel do okazis, ke unu tagon poste sinjorino Mac Leary, kompreneble sen fianĉringo, sed des pli junece vestita kaj frizita kiel knabino havanta jam tempon ĉesigi stultaĵojn, kun timigita vizaĝeto sonorigis ĉe pordo de sinjorino Myers en Bayswater aŭ Marylebon. Ŝi devis iom atendi, antaŭ ol ŝin sinjorino Myers akceptis.

"Sidiĝu, kara infano," diris la maljuna damo, post kiam ŝi tre funde pririgardis la timidan vizitantinon. "Kion vi volus de mi?"

"Mi," balbutis sinjorino Mac Leary, "mi. . mi ŝa­tus. . . mi havas morgaŭ la dudekan naskiĝtagon. Treege mi ŝatus scii mian estontecon."

"Sed, fraŭlino...hm, kiel, mi petas?" diris sinjorino Myers, kaj ekprenis amaseton da kartoj, kiujn ŝi komencis energie miksi.

"Jones," elspiris sinjorino Mac Leary.

"Kara fraŭlino Jones," daŭrigis sinjorino Myers, "tio estas eraro; mi ne okupas min pri la kartdivenado, sole memkomprene iam kaj tiam, pro amikeco, kiel ĉiu maljuna virino. Deprenu kartojn per la maldekstra mano kaj faru kvin amasetojn. Tiel. Iam por amuziĝi mi kartdivenas, sed alie - Ha," ŝi diris, turnante la unuan amaseton. "Karoo. Tio signifas monon. Kaj kera fanto. Tio estas bela karto."

"Aĥ," diris sinjorino Mac Leary. "Kaj kio plue?"

"Karoa fanto," diris sinjorino Myers, malkovrante la duan amaseton. "Verda deko, tio estas vojaĝoj. Sed jen," ŝi ekvokis", mi vidas trefojn. Trefoj ĉiam estas malplezuro, sed kera damo estas je fino."

"Kion ĝi signifas?" demandis sinjorino Mac Leary, okulegante kiel eble plej bone ŝi kapablis.

"Denove karooj," meditis sinjorino Myers super la tria amaseto. "Kara infano, vin atendas multe da mono; sed ankoraŭ mi ne scias, ĉu faros pli longan vojaĝon vi aŭ iu al vi proksima."

"Mi estas veturonta al Soulhampton al la onklino," diris sinjorino Mac Leary.

"Tio estos pli granda vojaĝo," diris sinjorino Myers, turnante la kvaran amaseton. "Iu malhepos vin, iu nejuna sinjoro -"

"Versimile la paĉjo," ekvokis sinjorino Mas Leary.

"Jen do ni havas," diris sinjorino Myers solene super la kvina amaseto. "Kara fraŭlino Jones, ĉi tio estis la plej bela karto, kiun mi vidis iam. En unu jaro vi havos edziĝfeston; edziĝos al vi tre, tre riĉa juna viro, eble milionulo aŭ komercisto, ĉar li multe vojaĝas; sed antaŭ ol vi geedziĝos, vi devos venki grandajn obstaklojn, iu nejuna sinjoro kontraŭstaros vin, sed vi devas persisti. Kiam vi edziniĝos, vi transloĝiĝos malproksimen de ĉi tie, plej probable eĉ transmaren. Mi ricevos unu gineon por kristanaj misioj inter povraj negroj."

"Mi estas al vi tiom dankema," diris sinjorino Mac Leary elprenante el mansaketo gineon kaj unu ŝilingon, "tiom ege dankema! Mi petas vin, sinjorino Myers, kiom ĝi kostus sen la malplezuroj?"

"La kartoj ne estas korupteblaj," diris la maljuna damo digne. "Kio estas via paĉjo?"

"Ĉe polico," mensogis senkulpe mienanta la juna sinjo­rino. "Sciu, en sekreta fako."

"Ha," diris la maljuna sinjorino, kaj eltiris el la amase­to tri kartojn. "Tio estas tre malbela, tre malbela. Diru al li, kara infano, ke lin minacas granda danĝero. Li devus veni al mi, por sciiĝi pli multe. Al mi venadas multaj el Scotland Yard, por ke mi aŭguru al ili el la kartoj; kaj ili diras al mi ĉion, kio ŝarĝas ilian koron. Venigu lin do al mi. Vi diras, ke li estas en politika fako? Mr. Jones? Komuniku al li, ke mi atendos lin. Adiaŭ, kara fraŭlino Jones. Plua!"

ooo


"Tio ne plaĉas al mi," diris sinjoro Mac Leary, gratante enpense la nukon, "tio ne plaĉas al mi, Katarinja. Tiu ino tro interesiĝis pri via mortinta paĉjo. Krome ŝia nomo ne estas Myers, sed Meierhofer kaj ŝi estas el Lubeko. Damna germanino," murmuris sinjoro Mac Leary, "kiel nur ni su­perruzos ŝin? Mi vetas kvin kontraŭ unu, ke ŝi logas el homoj aferojn, kiuj neniom rilatas ŝin. Sciu do, mi raportos tion supre."

Sinjoro Mac Leary vere diris tion supre; mire, supre oni ne subtaksis la aferon, kaj tiel okazis, ke la respektin­da sinjorino Myers estis invitita al sinjoro juĝisto Kelley.

"Do, sinjorino Myers," diris al ŝi sinjoro juĝisto, "kio ja, miadio, estas kun via kartaŭgurado?"

"Aj, aj, sinjoro," diris la maljuna damo, "oni devas ja per io vivteni sin. En mia aĝo mi ne iros danci en varieteo."

"Hm," diris sinjoro Kelley. "Sed jen akuzo je vi, ke vi mise kartaŭguras. Kara sinjorino Myers, tio estas, kvazaŭ vi vendadus anstataŭ ĉokolado argiltabuletojn. Por unu gineo oni rajtas havi ĝustan aŭguraĵon. Mi petas vin, kiel vi povas aŭguri, ne sciante tion?"

"Iuj homoj ne plendas," defendis sin la maljuna damo. "Rigardu, mi profetas al ili aferojn, kiuj plaĉas al ili. Tiu ĝojo, sinjoro, valoras kelkajn ŝilingojn. Kaj iam oni vere bontrafas. ,Sinjorino Myers,' diris al mi antaŭ nelonge iu sinjorino, ,ankoraŭ neniu tiel bone kartdivenis kaj kon­silis al mi kiel vi.' Ŝi loĝas en St. John's Wood kaj divor­cas."

"Atendu," interrompis ŝin sinjoro juĝisto. "Jen ni havas unu atestantinon kontraŭ vi. Sinjorino Mac Leary, diru al ni, kiel ĝi estis."

"Sinjorino Myers kartaŭguris al mi," ekparolis vigle sinjorino Mac Leary, "ke dum unu jaro mi havos edziĝfes­ton; ke prenos min edzine tre riĉa juna viro kaj ke kun li mi transloĝiĝos transmaren-­"

"Kial ĝuste trans maron?" demandis sinjoro juĝisto.

"Ĉar en la dua amaseto estis verda deko; laŭdire ĝi signifas vojaĝon," diris sinjorino Myers.

"Absurdaĵo," murmuris sinjoro juĝisto. "Verda deko signifas esperon. Vojaĝoj estas verda fanto; se estas kun ĝi karoa sepo, ĝi signifas grandajn vojaĝojn, promesantajn profiton. Sinjorino Myers, min vi ne trompos. Vi aŭguris do al la atestantino, ke ŝi edziniĝos dum unu jaro al riĉa junulo; sed sinjorino Mac Leary estas jam tri jarojn edziniĝinta al eminenta polica komisaro Mac Leary. Sinjorino Myers, kiel vi klarigos ĉi tiun absurdaĵon?"

"Pa, miadieto," diris la maljuna damo kviete, "tio oka­zas. Ĉi tiu homineto venis al mi facilanime paradvestita, sed ŝi havis la maldekstran ganton ŝiretitan; ŝi ne havas do superfluan monon, sed volas pavi. Ŝi diris ke ŝi havas dudek jarojn, sed dume ŝi estas dudek kvin jara -"

­ "Dudek kvar," hastdiris sinjorino Mac Leary.

"Egale; do ŝi ŝatus edziniĝi - nome ŝi prezentis sin kiel fraŭlino. Tial mi aŭguris laŭ karto edziniĝon kaj riĉan fianĉon; tion mi opiniis plej konforma."

"Kaj la malplezuroj, la nejuna sinjoro kaj la transmara vojaĝo?" demandis sinjorino Mac Leary.

"Por ke da tio estu pli multe," diris simple sinjorino Myers. "Por unu gineo oni devas babili grandan kvanton."

"Do tio sufiĉas," diris sinjoro juĝisto. "Sinjorino Myers, nenio helpas, tiel kartaŭguri estas trompo. Kartojn oni de­vas kompreni. Estas ja diversaj teorioj, sed neniam, memoru tion, neniam signifas la verda deko vojaĝon. Vi pagos punpage kvindek pundojn, kiel tiuj, kiuj falsas nutraĵojn aŭ vendas senvalorajn varojn. Vi estas en suspekto, sinjo­rino Myers, ke krome vi okupas vin per spionado; sed mi opinias, ke tion vi ne konfesos."

"Kiel Dio estas super mi," ekvokis sinjorino Myers, sed sinjoro Kelley ŝin interrompis: "Nu, nu, ni lasu tion; sed ĉar vi estas fremdulino sen regula profesio, politikaj oficoj uzos sian rajton kaj ellandigos vin. Adiaŭ, sinjorino Myers, mi dankas vin, sinjorino Mac Leary. Sed mi diras al vi, tiel false kartaŭguri estas cinika kaj senkonscia agado. Memo­ru tion, sinjorino Myers."

"Kion mi faru," ekĝemis la maljuna damo. "Ĝuste, kiam la metio komencis prosperi-"

Proksimume post unu jaro renkontis juĝisto Kelley komisaron Mac Leary. "Bela vetero," diris sinjoro juĝisto afable.

"Parenteze, kion faras sinjorino Mac Leary?"

Sinjoro Mac Leary ekmienis tre acide. "Nome. . . sciu, sinjoro Kelley," li diris kun ioma embaraso, "ŝi, sinjorino Mac Leary. . . nome ni divorcis."

"Ha," ekmiris sinjoro juĝisto, "tia bela juna sinjorino!"

"Jen ĝuste tio," murmuris sinjoro Mac Leary, "sed su­bite enamiĝis al ŝi iu juna nenifarulo, iu milionulo aŭ ko­mercisto el Melburno. . . mi kontraŭis, sed. . ." Sinjoro Mac Leary senespere mansvingis. "Antaŭ semajno ili kune forveturis en Aŭstralion."

KLARVIDULO

"Sciu, siujoro prokuroro," predi­kis sinjoro Janowitz, "min neniu facile trompas, vane ja mi ne estas judo, ĉu? Sed kion faras tiu ulo, tio estas simple super mia intelekto. Tio ne estas nur ia grafologio, ĝi estas mi ne scias kio. Jen imagu: Vi donas al li ies manuskripton en nefermita koverto; la skribon li eĉ ne rigardas, nur enigas fingrojn en la koverton kaj per ili palpas la skribon; dume li tiel kurbigas la buŝon, kvazaŭ io dolorus lin. Kaj post momento li komencas rakonti pri karaktero de la skribinto, sed tiel - nu, vi mirokulus. Harprecize li trafas tiun homon. Mi donis al li en koverto iun leteron de maljuna Weinberger; ĉion li ekkonis, ankaŭ tion, ke li havas dia­beton kaj estas bankrotonta. Kion vi diras pri tio?"

"Nenion," diris lakone sinjoro prokororo. "Eble li konas la maljunan Weinberger."

"Sed la skribon li eĉ ne vidis," ekscitiĝis sinjoro Ja­nowitz. "Li diras, ke ĉiu skribo havas sian fluidumon, kaj ĝi laŭdire estas tute precize palpebla. Li diras, ĝi estas nura fizika fenomeno, kia ekzemple radio. Sinjoro prokuroro, ĝi estas neniu trompo; li, tiu princo Karadagh neniom postu­las por tio, ĝi estas ege maljuna familio el Bako, diris al mi iu ruso. Sed kion rakonti al vi, venu tion rigardi, hodiaŭ vespere li estos ĉe ni. Vi devas ja veni."

"Aŭskultu, sinjoro Janowitz," diris sinjoro prokuroro, "ĉio ĉi estas bela, sed al fremduloj mi kredas nur je kvin­dek procentoj, ĉefe se mi ne scias, per kio ili vivtenas sin; al rusoj mi kredas eĉ malpli kaj malplej al tiaj fakiroj; sed se krome laŭdire li estas ankoraŭ princo, tiam mi kredas al li absolute neniom. Kie, vi diras, ke li tion ellernis? Ha, en Persio. Lasu min en trankvilo, sinjoro Janowitz; la tuta Oriento estas mistifiko."

"Sed, sinjoro prokuroro," defendis sin sinjoro Jano­witz, "tiu junulo ja eksplikas tion tute science; neniuj ma­giaĵoj, neniuj misteraj fortoj, sed, mi diras al vi, ekzakte scienca metodo."

"Des pli granda mistifiko," diris sinjoro prokuroro men­tore. "Sinjoro Janowitz, mi miras pri vi; dum la tuta vivo vi ne havis bezonon de ekzakte sciencaj metodoj, kaj nun vi skermas per ili. Rigardu, se ĝi havus kernon, ĝi devus esti jam delonge konata ĉu?"

"Nu," opiniis sinjoro Janowitz iom dubigita, "sed se mi propraokule vidis, kiel li divenis la tutan maljunan Weinberger! Tio ja estis genia. Sciu, sinjoro prokuroro, venu rigardi; se ĝi estas trompo, do tion vi ekkonos, je tio vi estas specialisto; sinjoro prokuroro, vin ja neniu povas mistifiki."

"Apenaŭ, mi opinias," diris sinjoro prokuroro modeste. "Mi venos do, sinjoro Janowitz, sed nur por rigardi la fing­rojn de tiu via fenomeno. Kia honto, ke ĉe ni estas homoj tiel trokredemaj. Sed vi ne darfas diri al li, kiu mi estas; atendu, mi igos lin legi iun manuskripton en koverto, ĝi estos io ekstra. Vetu, sinjoro, ke mi pruvos al li la misti­fikon."

ooo


Vi devas scii, ke sinjoro prokuroro (aŭ, pli precize diri­te, sinjoro ĉefprokuroro d-ro Klapka) estis prezentonta en tuj venonta asizo akuzon en proceso Hugo Müller, krimo de insida murdo. Sinjoro Hugo Müller, estante fabrik-po­sedanto kaj milionulo, estis akuzita, ke asekuris je granda sumo sian pli junan fraton Oto kaj poste lin dronigis en fiŝlago de Doksy; krome li estis suspektata, ke antaŭ jaroj li forigis sian amatinon, sed tio memkomprene ne estis pruvebla. Mallonge, ĝi estis unu el la grandaj procesoj, kiun sinjoro prokuroro strebis fari grava; kaj li laboris su­per aktoj kun plena diligento kaj intenseco, kiuj faris lin la plej terura publika akuzanto. La afero ne estis klara; sin­joro prokuroro donus kion ajn por unu senpera pruvo, sed kiel la aferoj statis, li devis pli multe fidi sian lertparolan bu­ŝon, por ricevi de la asizo pendmaŝon por sinjoro Müller; ĉar sciu, ke por la publika akuzanto ĝi estas afero de ho­noro.

Sinjoro Janowitz estis tiuvespere iomete ekscitita. "Jen princo Karadagh," li prezentis obtuze, "sinjoro doktoro Klapka; do ni povas komenci, ĉu?"

Sinjoro prokuroro ekrigardis esplore tiun ekzotan bes­ton; li estis juna kaj svelta homo kun okulvitroj, kun viza­ĝo de tibeta monaĥo kaj delikataj ŝtelistaj manoj. "Rang­strebulo," decidis sinjoro prokuroro kurte.

"Sinjoro Karadagh," babiletis sinjoro Janowitz, "jen ĉe la tableto. Mineralakvo jam estas tie. Mi petas, eklumigu la tablolampeton; lustron ni estingos, por ke ĝi ne ĝenu vin. Do. Mi petas, sinjoroj, ke estu silento. Sinjoro - hm jen sinjoro Klapka alportis iun manuskripton; se sinjoro Kara­dagh volus esti tiel afabla -"

Sinjoro prokuroro iom ektusis kaj sidiĝis tiel, por vidi kiel eble plej bone la klavirdulon. "Jen la manuskripto," li diris kaj eligis el la interna poŝo nefermitan koverton.

"Mi petas."

"Dankon," diris la klavirdulo senenergie, prenis la ko­verton kaj kun fermitaj okuloj ĝin turnis inter fingroj. Subite li ektremis kaj kapneis. "Stranga," li murmuris kaj glutis iom da akvo. Poste li enŝovis siajn maldikajn fingrojn en la koverton kaj konsterniĝis.

En la ĉambro estis tia silento, ke estis aŭdebla stertoro de sinjoro Janowitz; sinjoro Janowitz ja havis kropon.

Mallarĝaj lipoj de princo Karadagh tremis kaj kurbiĝis, kvazaŭ li premus en fingroj inkandeskan feron; kaj sur lia frunto aperis ŝvito. "Mi ne povas tion elteni," li eksiblis dampe, eltiris fingrojn el la koverto, viŝis ilin per poŝtuko kaj ŝovis ilin dum tempeto sur tablo-drapo kvazaŭ kiam oni akrigas tranĉilon; poste denove li ekscitite trinketis ak­von kaj singarde prenis la koverton per fingroj.

"Homo, kiu ĝin skribis," li komencis seke, "homo kiu ĝin skribis. . . Ĉi tie estis granda forto, sed tia - (evidente li serĉis vorton) forto, kiu embuskas. Tiu embuskado estas terura," li ekkriis kaj faligis la koverton sur la tablon.

"Tiun homon mi ne volus havi mia malamiko!"

"Kial?" ne detenis sin sinjoro prokuroro. "Ĉu li iel kulpiĝis?"

"Ne demandu min," diris la klavirdulo. "Ĉiu demando instrukcias. Mi nur scias, ke li povus ĉiel kulpiĝi per ­grandaj kaj teruraj agoj. Estas ĉi tie miriga volo. . . havi sukceson. . . monon. . . Tiu homo ne haltus antaŭ vivo de proksimulo. Ne, li ne estas ordinara krimulo; ankaŭ tigro ne estas krimulo; tigro estas ega mastro. Tiu homo ka­pablus neniun fiaĵon, sed li opinias regi super la vivo de homoj. Kiam li ĉasas, li vidas en homoj nur ĉasaĵon. Poste li ĝin mortigas."

"Ekster bono kaj malbono," ekmurmuris sinjoro pro­kuroro kun evidenta konsento.

"Nuraj vortoj," diris princo Karadagh. "Neniu estas ekster bono kaj malbono. Tiu homo havas siajn precizajn moralajn konceptojn; al neniu li ion ŝuldas, ne ŝtelas, ne mensogas; se li mortigas, estas, kvazaŭ li ŝakmatus sur ŝaktabulo. Ĝi estas lia ludo, sed li ludas ĝin korekte." La klarvidulo intense sulkigis la frunton. "Mi ne scias, kio ĝi estas. Mi vidas grandan fiŝlagon kaj sur ĝi motorboaton."

"Kaj kio plue?" ekvortigis la prokuroro, apenaŭ spi­rante.

"Nenio plu videblas; ĝi estas tute nebula. Ĝi estas tiel strange nebula kompare al la kruela kaj brutala volo akiri sian predon. Sed en ĝi estas neniu pasio, nur racio. Absolu­ta racia rezonado en ĉiu detalo. Same, kiam oni solvas iun taskon aŭ teknikan problemon. Ne, tiu homo neniam ion ripro­ĉas al si. Li estas tiom aplomba, tiom sekura antaŭ si mem; li ne devas timi sian konsciencon. Li impresas min kiel homo, kiu rigardas ĉion parvenue; li estas ekstreme aro­ganta kaj memama; li ĝojas, ke la homoj lin timas." La klarvidulo trinketis akvon. "Sed ankaŭ li estas komedianto. Kerne profitulo ludanta ian pozon. Ŝate li konsternus la mondon per siaj agoj - Sufiĉe. Mi estas laca. Mi ne ŝatas lin."

ooo '


"Aŭdu, Janowitz," rakontis sinjoro prokuroro ekscitite, "ĝi estas vere miriga, tiu via klarvidulo. Tio, kion li diris, estas perfekta portreto. Forta kaj brutala homo vidanta en homoj nur predon; perfekta ludanto de sia ludo; cerbo, kie nete racie preparas sian agon kaj neniam ion al si ripro­ĉas; ĝentlemano kaj ĉe tio komedianto. Sinjoro Janowitz, tiu Karadagh trafis lin centprocente!"

"Do, vidu," diris sinjoro Janowitz flatite. "Ĉu mi ne diris tion al vi? Ĝi estis letero de Schliefen el Liberec, ĉu?"

"Ne, ne," ekvokis sinjoro prokuroro. "Sinjoro Janowitz, ĝi estis letero de iu murdinto."

"Jen, jen," ekmiris sinjoro Janowitz, "kaj mi opiniis, ke li estas teksindustriisto Schliefen; sciu, ege granda ka­najlo estas tiu Schliefen."

"Ne. Ĝi estis letero de Hugo Müller, de tiu fratmurdin­to. Ĉu vi rimarkis, ke tiu klarvidulo parolis pri boato sur lageto? De sur tiu boato ĵetis Müller sian fraton en la akvon."

"Aj, aj," miregis sinjoro Janowitz. "Do, vidu! Sed kia mirakla talento li estas, sinjoro prokuroro!"

"Nekontesteble," deklaris sinjoro prokuroro. "Kiel nur li trafis karakteron du tiu Müller kaj motivojn de lia ago, ĝi estas simple, sinjoro Janowitz, ĝi estas fenomena. Eĉ mi mem ne trafus tiun Müller tiel perfekte. Kaj tiu klarvidulo ekkonas tion palpe, el kelkaj linioj de Müller-skribo - ­sinjoro Janowitz, io en ĝi estas; devas esti en la homa skribo iu speciala fluidumo aŭ io."

"Kion mi diris al vi?" triumfis sinjoro Janowitz. "Se vi estus tiel afabla, sinjoro prokuroro, ankoraŭ mi vidis skribon de neniu murdinto."

"Kun ĝojo," diris sinjoro prokuroro kaj elpoŝigis la koverton. "Cetere ĝi estas interesa letero," li aldonis, eligante la paperon el la koverto kaj subite ŝanĝis koloron en la vizaĝo. "Nome. . . sinjoro Janowitz," li elbuŝigis iel necerte, "tiu letero apartenas al juĝ-aktoj; tio estas. . . mi ne darfas montri ĝin al vi. Mi petas pardonon."

Post tempeto kuris sinjoro prokuroro hejmen, eĉ ne perceptante, ke pluvas. Mi azeno, li diris al si amare, mi idioto, kiel nur tio povis okazi al mi? Mi idioto! Ke mi en la hasto ekprenis en aktoj anstataŭ leteroj de Müller mian propran manuskripton, miajn notojn al la akuzo kaj enko­vertigis! Mi stultulo! Ĝi estis do mia skribo! Mi dankas be­le! Atendu, ci ĉarlatano, cin mi gvatsekvos!

Sed cetere, trankviligadis sin sinjoro prokuroro, plejpar­te ja ne estis tiel malbona, kion li diris. Granda forto, mi­riga volo, mi petas; mi kapablas neniun fiaĵon, mi havas miajn ekzaktajn moral-konceptojn - - Ĝi estas verdire tute flata. Ke neniam ion mi riproĉas al mi? Danke Dion nenio riproĉinda: mi faras nur mian devon. Kaj la racia rezonado, ankaŭ tio estas vero. Sed komedianto - li eraris. Tamen ĝi estas nur blufo.

Subite li haltis. Memkomprene, li diris al si, ja tio, kion la klarvidulo diris, taŭgas por ĉiu alia! Tio estas nuraj ĝene­ralaĵoj. Ĉiu homo estas iom komedianto kaj profitulo. Jen tuta truko: paroli tiel, ke ĉiu ekkonu sin en tio. Tiel ĝi estas, decidis sinjoro prokuroro kaj malferminte pluvombrelon, iris hejmen per regula energia paŝo.

ooo

"Jesuo Kristo," veis tribunala prezidanto, senvestigante talaron, "estas jam la sepa; kiel denove ĝi treniĝis! Kiam la sinjoro prokuroro parolis du horojn - sed, sinjoro kolego, li gajnis tion: per tiaj malfortaj indikaĵoj atingi pendmaŝon­, tion oni nomas sukceso! Nu, ĉe asiza tribunalo oni nenia­m scias. Sed lerte li parolis," diris la prezidanto, lavante al si la manojn. "Ĉefe, kiam li prezentis la karakterizaĵon de tiu Müller, tio estis tuta portreto; sciu, la monstra, krue­la karaktero de la murdinto - oni preskaŭ ŝokiĝis. Ĉu vi memoras, sinjoro kolego, kiel li diris: Li ne estas ordinara krimulo; li kapablas neniun fiaĵon, ne mensogas, ne ŝtelas; sed murdante homon, li faras tion tiel trankvile, kvazaŭ donante ŝakmaton sur ŝaktabulo. Li ne murdas pro pasio, sed pro flegma racia rezonado, kvazaŭ li solvas taskon aŭ teknikan problemon. Ege bone dirite, sinjoro kolego. Kaj plue: Kiam li ĉasas li vidas en proksimuloj nur ĉasaĵon. ­Sciu, kun la tigro, eble ĝi estis iom teatra, sed al la asiza­noj ĝi tre plaĉis."



"Aŭ tio," diris sinjoro asesoro, kiel li diris: Ĉi tiu mur­dinto certe nenion riproĉas al si; li estas tiom aplomba, tiom sekura antaŭ si mem - li ne bezonas timi sian konscien­con."

"Aŭ denove la psikologia apercepto," daŭrigis la pre­zidanto de la tribunalo viŝante siajn manojn per mantuko, "ke li estas komedianto kaj pozanto, kiu volus konsterni la mondon per siaj agoj - -

"Nu jes, Klapka," diris sinjoro asesoro apreze. "Li es­tas danĝera rivalo."

"Hugo Müller kulpa per dek du voĉoj," miris sinjoro prezidanto, "kiu estus dirinta tion! Do tamen nur Klapka implikis lin en tion. Por li ĝi estas kiel ŝakludo aŭ ĉaso. En ĉiun proceson li tiel enmordiĝas - Sinjoro kolego, mi ne volus havi lin mia malamiko."

"Lin ĝojigas," diris la sinjoro asesoro, "kiam la homoj lin timas."

"Iom memplaĉa, tia li estas," diris enpense la respek­tinda prezidanto. "Sed li havas mirigan volon. . . ĉefe al sukceso. Granda forto, sinjoro kolego, sed -" Sinjoro pre­zidanto ne ekhavis konvenan vorton. "Nu, ni iru vesper­manĝi."

MISTERO DE SKRIBO

"Rubner," diris ĉefredaktoro, "iru rigardi tiun grafologon Jensen, hodiaŭ vespere li havas pre­zentadon por reprezentantoj de la preso; onidire li estas io epokfaranta, tiu Jensen. Poste verku pri tio dek kvin li­niojn."

"Bone," murmuris Rubner kun konvena deĵora malkomplezo.

"Sed atentu, ke ĝi ne estu ia truko," arde rekomendis la ĉefredaktoro. "Bone tion kontrolu, laŭeble persone. Ĝuste tial mi sendas vin tien, spertan homon -"


­ooo

"- jen estas, sinjoroj, la ĉefaj principoj de scienca, pli precize dirite, de psikometria grafologio," finis tiuvespe­re grafologo Jensen sian teorian eksplikon antaŭ la pres­reprezentantoj. "Kiel videble, la tuta sistemo baziĝas sur nete eksperimentaj leĝoj; sed kompreneble la praktika ap­liko de ĉi tiuj ekzaktaj metodoj estas tiel senfine komplika, ke mi ne povas ĝin pli detale demonstri dum unusola pre­lego. Mi limigos min je tio, ke mi prezentos al vi praktike analizon de du aŭ tri manuskriptoj, sen teorie klarigi al vi la tutan procedon de mia laboro; por tio bedaŭrinde ho­diaŭ ni ne havas tempon. Mi petas iun el sinjoroj pri iu ajn manuskripto."

Rubner atendinte tion, tuj donis al granda Jensen plenskribitan paperfolion. Jensen surmetis siajn magiajn okul­vitrojn kaj ekrigardis la skribon.

"Ha, virina mano," li ekgrimacis. "La vira skribo estas kutime pli karakteriza kaj interesa, sed fine - -" Murmurante ion li okulvitris atente la paperfolion. "Hm, hm," li diris inter paŭzetoj kaj kapskuis; estis profunda silento.

"Ĉu eble ĝi estas. . de iu persono al vi proksima?" subite demandis la grafologo.

"Ho, ne," rapidis protesti Rubner.



"Des pli bone " diris la granda Jensen. "Aŭskultu, tiu virino mensogas! Jen la unua impreso el la skribo: men­sogo, mensogo pro kutimo, mensogo kiel vivmanifesto. Ce­tere tiu persono estas ege malaltnivela; klera homo ne ha­vus kun ŝi multon por priparoli - - ŝi estas ege volupte­ma; la skribo havas ĝuste tiajn karnecajn formojn. Kaj te­rure malordema; kiel ĝi aspektas en ŝia ĉirkaŭaĵo - hu! Jen la primaraj trajtoj, pri kiuj mi antaŭe diris al vi; la unua, kion vi ekkonas ĉe homo, estas liaj kutimoj, nome ecoj, kiuj mem, senpere mekanike eksteriĝas. La propra psikologia analizo komenciĝas nur ĉe ecoj, kiujn la koncer­na persono neas aŭ subpremas, ĉar alie ŝi enriskigus sin en ĉirkaŭaĵo. Do ekzemple,“ li diris, metante fingron sur pinton de la nazo, „ĉi tiu persono versimile neniam konfe­sus, kion ŝi pensas. Ŝi estas supraĵeca, sed supraĵeca en du sencoj; supraĵe ŝi manifestiĝas, havas multajn senide­alajn interesojn; sed per ĉio ĉi nur ŝi kaŝas, kion vere ŝi pensas; kaj la kaŝita egoo estas denove nur tiel terure ba­nala; mi dirus, malvirto regata de psika pigreco. Ekzemple, rigardu: la skribo estas eĉ malagrable voluptema - ankaŭ tio estas signo de malŝparemo - kaj samtempe tiel vulgare prudenta; tiu persono tro ŝatas sian komforton, ol elserĉadi ian sensaventuron; memkomprene, kiam troviĝas al ŝi oka­zo - Sed tio ne estas nia afero. Neordinare komfortema kaj dume multvorta; kiam ŝi ion faras, parolas pri tio duon­tagon, ĝis tediĝo - - Ŝi tro okupiĝas pri si mem; oni vi­das, ke ŝi amas neniun; nur pro sia komforto peze ŝi alkro­ĉiĝas al iu kaj volas kredigi lin, ke ŝi amas lin kaj pri li dioscias kiel zorgas. Ŝi estas unu el tiuj virinoj, antaŭ kiu ĉiu viro estas malfortulo; simple li fariĝas malfortulo pro enuo, pro la senfina babilaĉado, pro la tuta humiliga ma­teriismo. Rimarku, kiel estas skribita komenco de vortoj kaj nome de frazoj: iel tiel larĝgeste kaj mole. Tiu persono volas ordoni kaj efektive ordonas; sed en tio ne enestas energio, sed ia pretekstata graveco kaj multe da paroloj; eventuale la plej fia tiranismo, nome tiranismo per larmoj. Estas strange: post ĉiu larĝgesto estas videbla ia tia okul­frapa, ĝuste etanima sinko, tiun personon io bremsas, ion ŝi senĉese timas - - plej eble, ke ne ekstereniĝu io, kio endanĝerigus ŝian materian komforton; devas esti ĉi tie io ege ĝena kaj zorgeme kaŝata, hm, mi ne scias; eble io en la pasinteco. Nur post ĉi tiu reago ŝi denove rekolektas sian forton aŭ pli vere vivrutinon, por konvencie finskribi vor­ton - - memkomprene kun tiu memkontenta kaj flirtanta kurblinio ĉe la fino; jam denove kreskas en ŝi aplombo. Jen vi havas en la analizo la unuan impreson pri menso­gemo. Samtempe je tio vi vidas, sinjoroj, kiel detala anali­zo fine devas konfirmi la unuan, ĝeneralan, iom intuician impreson; tiun finan konformecon mi nomas metoda veri­fo. - - Mi diris malalta nivelo; sed la nivelo ne estas doni­ta pro primitiveco, sed malakordo; la skribo afektas, igas sin pli bela, ol ĝi estas, sed faras tion en bagateloj. Tiu persono en malgravaĵoj atentas ian korektecon: zorgeme ŝi faras siajn punktojn super "i", sed en grandaj aferoj ŝi estas neglektema, sen disciplino, sen moralo, simple malor­dulino. Pleje embarasaj estas la komoj; la skribo havas nor­malan kliniĝon al dekstra, sed la komoj havas direkton inversan. Ĝi kaŭzas ian grandan impreson, kiel bato per ponardo dorsen. En ĝi estas io malica kaj insida. Metafore mi dirus, ke tiu persono kapablus trapiki homon de malan­taŭe; sed ŝi tion ne faros pro sia komfortemo - - kaj pro manko de fantazio. - - Mi opinias, ke tio sufiĉas al ni. Ĉu havas iu alian, pli interesan manuskripton?"

ooo


Tiuvespere venis Rubner hejmen kiel nubo.

"Fine, ke vi venas," diris sinjorino Rubner. "Ĉu vi vespermanĝis ie?"

Rubner morne ekrigardis ŝin. "Ĉu jam denove vi komencas?" li ekmurmuris minace.

Sinjorino Rubner levis mirigite la brovojn. "Mi petas vin, kion denove mi komencas? Mi nur demandas, ĉu vi volas vespermanĝon."

"Nu, vidu," diris, Rubner kun abomeno. "Pri nenio alia memkomprene vi scias paroli nur pri tiu manĝopeco. Jen viaj senidealaj interesoj. Kiel ĝi estas humiliga, la eterna babilaĉado, la materiismo kaj enuo -" Rubner ekĝemis kaj senespere mansvingis. "Mi scias, tiel oni faras el viroj mal­fortulojn."

Sinjorino Rubner metis la kudraĵon sinen kaj atente lin rigardis. "Franĉjo," ŝi diris zorgeme, "ĉu eble okazis al vi io malagrabla?"

"Ha," subitis Rubner sarkasme. "Jam denove vi zorgas pri mi, ĉu? Ne opiniu, mi petas, ke vi kredigos tion al mi! Jes ja, foje oni trapenetras la tutan mensogemon: foje oni konsciiĝas, kiel iu peze alkroĉiĝis al oni nur pro sia kom­forto. . . kaj pro nura voluptemo. Fi," ekkriegis Rubner, "oni vere ŝokiĝas."

Sinjorino Rubner kapskuis kaj volis ion diri; sed pre­fere ŝi lippremis kaj komencis rapide kudri; estis silente.

"Kia misordo ĉi tie," eksiblis Rubner post momento kaj peze ĉirkaŭrigardis. "Malordo kaj fizorgo - Memkompre­ne, en bagateloj oni atentas la ordon kaj korekton; sed en pli gravaj aferoj - Por kio ĉi tie la ĉifonoj?"

"Mi riparas viajn ĉemizojn," pene ekvortigis sinjorino Rubner kun la kunpremita gorĝo.

"Ĉemizojn vi riparas," mokis Rubner; "jen, vi riparas do la ĉemizojn. Memkomprene, tion devas scii la tuta mon­do, ĉu? Duontagon oni devas paroli nur pri tio, ke iu ripa­ras la ĉemizojn! Kiom da paroloj kaj graveco! Kaj vi opi­nias, ke tial vi povas ordoni? Ho, ne, nun ĝi ĉesos!"

"Franĉjo," elspiris sinjorino Rubner kun mirego, "fa­ris mi ion al vi?"

"Ĉu mi scias?" bruskis Rubner. "Mi ne scias, kion vi faris; mi ne scias, pri kio vi pensas kaj kion vi kaŝintencas; mi scias pri vi nenion, nepre nenion, ĉar vi damne kaŝas, kio enestas en vi! Ja mi eĉ ne scias vian pasintaĵon!"

"Permesu!" ekbolis sinjorino Rubner, "tio superas jam ĉian tolereblon! Se vi ankoraŭ ion diros -" Per sia tuta forto ŝi ekregis sin. "Edzo," ŝi diris kun hororo, "kio oka­zis kun vi?"

"Ha," deklaris venke Rubner, "jen ni havas ĝin! Kion vi tiel ektimis? Ĉu eble tial, ke ne evidentiĝu io, kio endan­ĝerigus vian bonfarteton, he? Tion oni scias; eĉ en la plena komforto iam troviĝas okazo por iu aventuro, ĉu?"

Sinjorino Rubner sidis kiel ŝtoniĝinta. "Edzo," ŝi peze ekparolis, glutante larmojn, "se vi havas ion kontraŭ mi. . . do, prodio, diru tion rekte!"

"Nenion," predikis Rubner kun ega ironio, "tute ne, nepre nenion mi havas kontraŭ vi! Ja ne gravas, se oni havas edzinon sen disciplino, sen moralo, mensogeman, vulgaran, pigran, malŝpareman kaj ege volupteman! Kaj al­done de tiel malalta nivelo -"

Sinjorino Rubner ekploregis kaj stariĝis terenlasante sian kudraĵon.

"Ĉesu kun tio," alkriis ŝin la edzo malŝate, "tio estas la plej fia tiranado, la tiranado per larmoj!"

Sed tion jam sinjorino Rubner ne aŭdis, ĉar sufokiĝan­te de spasma ploro ŝi ĵetiĝis en sian dormoĉambron.

Rubner tragike ekridaĉis kaj puŝis ankoraŭ la kapon inter pordon. "Ponardi onin dorsen," li ekkriis, "tion vi ankoraŭ scius; sed eĉ por tio vi estas tro oportuna!"

Vespere post tio Rubner malaperis en sia kutima gas­tejo.

"Ĝuste mi legas en via ĵurnalo," bonvenigis lin sinjoro Plečka, okulvitrante, "kiel oni laŭdegas tiun grafologon Jensen. Ĉu ĝi estas atentinda, sinjoro redaktoro?"

"Estas, kaj multe," diris sinjoro Rubner. "Sinjoro Jančík, eventuale donu al mi kotleton, sed ĝi ne estu malmola. Aŭdu, li estas fenomeno, tiu Jensen; mi vidis lin hieraŭ. Ja la skribon li analizas absolute science."

"Do ĝi estas trompo," opiniis sinjoro Plečka. "Sinjoro, mi kredas ĉion, nur ne al scienco. Ekzemple vitaminoj; dum estis neniuj vitaminoj, do almenaŭ oni sciis, kion oni manĝas; kaj nun vi tion ne scias, nun vi havas en tiu kotle­to nekonatajn vivfaktorojn. Fi," diris sinjoro Plečka tedite.

"Ĝi estas io tute alia," deklaris.Rubner. "Mi devus, sinjoro Plečka, longe rakonti al vi, kio estas psikometrio, aŭ­tomatismo, primaraj kaj sekundaraj signoj kaj tiaj aferoj. Sed mi diras al vi, ke tiu homo legas el skribo kiel el libro. Kaj nepre li tiun homon trafas, ke vi vidas lin ĝuste antaŭ vi; li diras al vi, kia li estas, kian pasintaĵon li havas, pri kio li pensas, kion li kaŝas, nu, ĉion! Mi ĉeestis, sinjoro!"

"Pa," murmuris sinjoro Plečka skeptike.

"Do mi rakontos al vi iun kazon," komencis sinjoro Rubner. "Iu sinjoro - mi ne nomos lin al vi, sed tre kona­ta homo - donis al tiu Jensen manuskriptan folion de sia edzino. Kaj tiu Jensen nur ekrigardis la skribon kaj tuj komencas: "Tiu ino estas entute mensogema, malordema, ege voluptema kaj supraĵeca, malŝparema, parolaĉema, ordonas hejme, havas malbonan pasintaĵon kaj krome ankoraŭ vo­las murdi sian edzon." - Imagu al vi, tiu sinjoro morte ekpalis, ĉar ĉio ĉi estis laŭvorte vero. Konsideru nur, li vivis kun ŝi feliĉe dudek jarojn kaj nenion rimarkis. Dum la dudekjara edzeco li ekkonis ĉe tiu virino eĉ ne dekonon de tio, kion tiu Jensen ellegis unuavide! Tio ja estas efekto, ĉu? Sinjoro Plečka, tio devas konvinki ankaŭ vin!"

"Mi miras," opiniis sinjoro Plečka, "ke tiu imbecilo, tiu edzo dum la dudek jaroj tion ne konstatis."

"Mi petas," rapidis diri sinjoro Rubner, "ja la edzino tiel lerte hipokritis, kaj li, tiu edzo alie estis kun ŝi tute fe­liĉa. - Tia feliĉa homo havas por nenio okulojn. Kaj poste, sciu, li ne havis la sciencajn kaj ekzaktajn metodojn. La afero estis jena: kio per simpla okulo ŝajnas al vi blanka, tio science havas ĉiujn kolorojn. Sperto, sinjoro, ĝi signifas nenion; la nuna homo atentas nur ekzaktajn metodojn. Ne miru, ke la menciito eĉ ne supozetis, kian kanajlinon li havas hejme; simple li ne aplikis je ŝi sciencan metodon, jen la afero."

"Kaj ĉu nun li igis sin divorci?" enmiksiĝis en la pa­rolon sinjoro gastejestro Jančík.

"Tion mi ne scias," leĝere diris sinjoro Rubner, "pri tiaj bagateloj mi ne zorgas. Min interesas nur tio, kiel oni povas el la skribo legi, kion alie tute neniu ekkonas. Konsi­deru, vi konas iun multajn jarojn kiel bravan kaj honestan homon, kaj subite, bum! el lia skribo vi ekkonas, ke li estas ŝtelisto aŭ protokanajlo. Jes ja, oni darfas al neniu nur blin­de kredi; nur per tia analizo montriĝas, kio en li enestas!"

"Aj, aj," miris sinjoro Pleĉka deprimite; "Preskaŭ oni timu skribi al iu."

"Ĝuste," opiniis sinjoro Rubner. "Imagu al vi, kian signifon havos la scienca grafologio ekzemple por kriminala juro. Ho, oni povas iun malliberigi pli frue ol li ion ŝtelos; lia skribo perfidos, ke tiu ulo havas sekundaran ŝtelistan karakteron, kaj hop kun li al Pankraco! Tio havas egan estontecon. Kiel mi diras al vi, ĝi estas kompleta scienco, pri tio ne povas esti minimuma dubo." Sinjoro Rubner ek­rigardis horloĝon. "Nu, la deka; mi iru jam hejmen."

"Kial hodiaŭ tiel frue?" murmuris sinjoro Pleĉka. "Vi scias ja," diris sinjoro Rubner mole, "la edzino eble grumblus, ke mi lasas ŝin senĉese tiel sola."

ABSOLUTA


PRUVO

"Sciu, Antoĉjo," diris enketjuĝisto Mates al sia plej intima amiko, "ĝi estas afero de sperto; mi kredas al neniuj elturniĝoj, neniun alibion kaj neniun rakontadon; mi kredas nek al akuzito, nek al atestantoj. Oni mensogas, eĉ se oni ne volas; do ekzemple iu atestanto ĵuras al vi, ke kontraŭ akuzito li ne havas ian malamikecon, kaj dume mi mem scias, ke en la anim-profundo, sciu, en la subkonscio, li malamas lin pro ia subpremita malamo aŭ ĵaluzo. Ĉio, kion depozicias akuzito al vi, estas anticipe elpensita kaj artifika; ĉio, kion atestanto depozicias al vi, po­vas direktiĝi de konscia aŭ eĉ subkonscia intenco al akuzito helpi aŭ kulpogravigi. Mia kara, tion mi konas: homo estas tre mensogema kreitaĉo."

"Al kio do mi kredas? Al hazardo, Antoĉjo; al la senintencaj, senvolaj aŭ, kiel diri tion, al nekontrolataj emocioj aŭ agoj aŭ vortoj, kiuj al oni iam tiam eskapas. Ĉio estas falsebla aŭ alĝustigebla, ĉio estas afekto aŭ ia plano, nur hazardo ne; ĝi estas unuavide ekkonebla. Mi havas jenan metodon: mi sidas kaj lasas homojn rakontaĉi, kion ili an­taŭe elpensis kaj preparis; mi mienas, kvazaŭ mi kredus al ili, ankoraŭ mi helpas al ili, por ke ilia buŝo pli bone funkciu, kaj embuskas, ĝis eskapas de ili iu senintenca, ne­volita vorteto; sciu, por tio oni devas esti psikologo. Iu en­ketjuĝisto havas taktikon konfuzi akuziton; tial li senĉese enmiksiĝas en la parolon kaj embarasas lin tiel, ke tiu stultigito fine konfesas eble ankoraŭ tion, ke li murdis imperiestrinon Elizabeta. Mi volas absolutan certecon; tial lantete, pacience mi atendas, ĝis el la sistema mensogado kaj elturniĝado, kiun fake oni nomas depozicio, ekbrilas pretervola ereto da vero. Sciu, neta vero en ĉi tiu larma valo aperas nur pro misatento: nur se iu homa estaĵo iel parolperfidas sin aŭ mistrafas."

"Aŭdu, Antoĉjo, antaŭ vi mi havas neniujn sekretojn; ja ni estas amikoj ekde nia bubaĝo - vi scias, kiel oni batre­galis min, kiam mi frakasis fenestron. Al neniu mi tion diris, sed mi tiom hontas pro io, ke ĝi devas eliĝi el mi; estas vane, oni bezonas konfesi. Mi diros al vi, kiel ĉi tiu mia metodo ĵus nun pruviĝis en mia. . . en mia plej privata vivo; koncize en mia edzeco. Kaj poste diru al mi, mi petas vin, ke mi estis idioto aŭ krudulo; mi meritas tion.

"Homo, mi. . . nu, mi suspektis mian edzinon Marteta; mallonge, mi ĵaluzis kiel frenezulo. En mia kapo fiksiĝis, ke ŝi havas ion kun tiu. . . kun tiu juna. . . mi nomos lin Arturo; mi opinias, ke vi eĉ ne konas lin. Atendu, mi estas neniu negro; se mi certe scius, ke ŝi amas lin, mi dirus, Marteta, ni disiros. Sed jen la plej malbona, neniun cer­tecon mi havis; Antoĉjo, vi eĉ ne scietas, kia turmento ĝi estas. Miadio, tio estis malbela jaro! Vi scias, kiajn stulta­ĵojn faras tia ĵaluza edzo: spionas, embuskas, enketas ser­vistinojn, faras scenojn. . . Kaj nun imagu al vi, ke mi estas hazarde enketjuĝisto; homo, mia familia vivo dum la lasta jaro, tio estis konstanta kruc-enketado de mateno ĝis. . ĝis rea enlitiĝo."

"La akuzitino, mi volas diri Marteta, kondutis brile; eĉ kiam ŝi ploris, ankaŭ kiam ŝi ofendite silentis, kaj kiam ŝi rakontis, kie ŝi dum la tuta tago estis kaj kion ŝi faris, vane mi gvatis, ke ŝi iel senvole konfesos ion aŭ parolper­fidos sin. Sciu, ŝi mensogis ofte al mi, mi volas diri, ŝi men­sogis ordinare, sed tio jam estas tia virina kutimo; virino ne diros al vi ĝuste, ke ŝi estis du horojn ĉe modistino - ŝi elpensas, ke ŝi estis ĉe dentisto aŭ en tombejo ĉe tombo de la panjo. Ju pli mi turmentis ŝin - Antoĉjo, ĵaluza viro, tio estas pli malbona ol rabia hundo - ju pli mi ŝin tirana­ĉis, des malpli da certeco mi havis. Ĉiun ŝian vorton, ĉiun ŝian elturniĝon mi dekfoje inversigis kaj sekcis; sed mi trovis nenion, nur la kutimajn intencajn duonverojn kaj duonmensogojn, el kiuj konsistas la normala homa kontakto kaj la edzeco speciale, nu vi scias. Mi scias, kiel estis ĉe tio al mi, sed konsiderante, kion dume suferis povrulino Marte­ta, homo, plej ŝate mi vangofrapus min."

"Do nunjare veturis Marteta al Františkovy Lázně - ­sciu, la virinaj aĵoj kaj tiel, mallonge ŝi aspektis mise. Mem­komprene, mi igis ŝin gardi - ian fian ulon mi salajris, kiu cetere tie nur sidaĉis en gastejoj. . . Estas strange, kiel la tuta vivo koruptiĝas, se io kun vi en iu sola afero ne estas en ordo; oni estas tute malpura, se oni havas maku­lon sur alia loko. Marteta skribis al mi. . . iel tiel necerte kaj timide ... kvazaŭ ŝi ne scius pri kio; memkomprene, la leterojn mi analizaĉis kaj serĉis inter linioj ... Do foje mi ricevis de ŝi leteron, adreso estis 'Francisko Mates, enket­juĝisto' kaj tiel plu; kaj malferminte ĝin kaj eliginte ŝian leteron, mi vidas titolon: 'Kara Arturo!'"

"Homo, miaj manoj sinkis. Do jen fine ĝi estas. Okazas iam, kiam oni skribas plurajn leterojn, ke oni ilin mise enkonvertigas. Sciu, Marteta, kia stulta hazardo, ĉu? Knabo, preskaŭ mi ŝin kompatis, ke tiel ŝi donis sin en miajn ma­nojn."

"Ne opiniu, Antoĉjo, mia unua penso estis, ke la leteron, destinitan al... al tiu Arturo, mi ne legu kaj resendu al Marteta; ĉiukaze mi farus tion, sed la ĵaluzo estas mal­pura pasio kaj fiaĵo; amiko, la leteron mi tralegis kaj montros ĝin al vi, ĉar mi ĝin kunportas. Do rigardu, kio enestas:

Kara Arturo,

ne koleru, ke ankoraŭ mi ne respondis al vi; sed mi havis zorgojn, ke Franĉjo - "tiu do estas mi, ĉu vi komprenas?" -- tiel longe ne skribis; mi scias, ke li havas multe da laboro, sed kiam oni estas tiel longe sen informoj pri sia edzo, oni iradas do kiel korpo sen animo; sed tion vi, Artuĉjo, ne komprenas. Venontan monaton Franĉjo alveturos ĉi tien, do ankaŭ vi povus tien ĉi alveni. Li skribas al mi, ke nun li havas tre interesan kazon, sed ne skribis kion, sed mi opinias, ke ĝi estas la murdo fare de Hugo Müller; tio min tre ege interesus. Tiom mi bedaŭras, ke Franĉjo iom frem­diĝis al vi, sed nur tial, ĉar li havas multe da laboro; se estus kiel iam, vi povus lin preni inter homojn aŭ aŭte ekskursi. Ĉiam vi estis al ni tiel bona kaj ankaŭ nun vi ne forgesas, kvankam ĝi ne estas tia, kia ĝi devus esti; sed li, Franĉjo, estas tiel nervoza kaj stranga. Ankaŭ vi ne skribis al mi, kion faras via knabinjo. Franĉjo ankaŭ plendas, ke en Prago estas ega varmo; li devus veturi ĉi tien kaj senŝarĝiĝi, sed certe li sidas ĝisnokte en oficejo. Kiam vi veturos al maro? Mi espe­ras, ke vi kunprenos vian knabinjon; vi ne scias, kio estas, se ni virinoj nostalgias.

Kore vin, Artuĉjo, salutas via

Marta Matesová
"Do, Antoĉjo, kion vi diras al tio? Mi scias, ĝi estas neniel sprita letero; ĝi estas tute malforta faro laŭ vid­punkto stila kaj de interesaĵo; sed, homo, kian lumon ĝi ĵetas je Marteta kaj ŝia rilato al tiu povrulo Arturo. Neniam mi tiom kredus al ŝi, eĉ se ŝi dirus ion ajn; sed ĉi tie mi havis en la mano ion tiel senintencan, tiel preter ŝia voĉo... Do vidu, ke la vero, netrompa kaj senduba, aperas nur pro misaranĝo. Mi estus plorinta pro ĝojo - kaj same pro honto, ke tiel stulte mi ĵaluzis."

"Kion poste mi faris? Nu, per ŝnureto mi ligis aktojn pri murdo fare de Hugo Müller, fermis ilin en tirkeston kaj tagon poste mi estis en Františkovy Lázně. Kiam Marteta min ekvidis, ŝi ekruĝis kaj ekbalbutis kiel knabineto; ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi farus ion teruran. Mi nenion. 'Franĉjo,' diris post momento Marteta, "ĉu vi ricevis mian leteron?' - 'Kian leteron,' mi miras. 'Vi skribas al mi diable malmulte.' - Marteta rigardas min embarasite kaj elspiras, kvazaŭ ŝi senŝarĝiĝus. 'Do versimile mi forgesis sendi ĝin al vi,' ŝi diris kaj estis serĉanta en mansaketo, ĝis ŝi eltiris ian iom ĉifitan folion. Ĝi komenciĝis per vortoj: ,Kara Franĉjo!' Mi devis ridi en mia animo. Sinjoro Arturo versimile jam resendis, kio ne apartenis al li."

"Poste eĉ ne unu vorto estis dirita pri tio; memkomprene mi komencis rakonti al ŝi pri la krimo de Hugo Müller, kiu ŝin tiom interesis. Mi opinias, ke ĝis nun ŝi kredas, ke la leteron mi nepre ne ricevis."

"Nu, kaj jen ĉio; de tiu tempo estas almenaŭ ĉe ni trankvilo. Diru, ĉu mi ne estas idioto ke mi tiel krude ĵaluzis? Sciu, nun mi klopodas al Marteta tion kompensi; nur el la letero mi vidis, kiel ŝi, povrulino, zorgas pri mi. Do nun ĝi estas ekstere; oni pli hontas pro sia stulteco ol pro siaj pekoj."

"Sed jen klasika ekzemplo, kian pruvoforton havas tia absoluta kaj senvola hazardo, ĉu?"

***
Proksimume en la sama momento diris juna viro, ĉi tie nomata Arturo, al sinjorino Marteta: "Nu, knabinjo, ĉu ĝi helpis?"

"Kio, karulo?"

"Tiu letero, kiun vi tiam kvazaŭ misatente sendis al li."

"Helpis," diris sinjorino Marta kaj enpensiĝis. "Sciu, knabo, mi eĉ hontas, kiel li, Franĉjo, tiom ege kredas al mi. Ekde tiu tempo li estas je mi tiel bona ... La leteron li senĉese portas sur sia koro." Sinjorino Marta ektremis. "Ĝi estas fakte terura, ke...ke mi lin trompas, ĉu vi ne opinias?"

Sed sinjoro Arturo tion ne opiniis; almenaŭ li asertis, ke nepre ne.


  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   16


Elŝuti 0.9 Mb.

  • BLUA KRIZANTEMO

  • Elŝuti 0.9 Mb.