Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Kaj Mia unua eksterlanda Esperanto-aranĝo !

Elŝuti 7.18 Kb.

Kaj Mia unua eksterlanda Esperanto-aranĝo !




Dato06.11.2017
Grandeco7.18 Kb.

Elŝuti 7.18 Kb.
NOVA HALTEJO DE MEZORIENTA “VOJO” Kaj Mia unua eksterlanda Esperanto-aranĝo ! Kiam en 2013j. printempe, en nia lando okazis La 6-a Mezorienta Kunveno, mi ankoraŭ foje ĝuis belegan atmosferon de internacia interkomunikado. Estis novaj konatiĝoj, novaj impresoj, novaj geamikoj. Tiam estis proponite organizi sekvan Mezorientan renkontiĝon en Kartvelio, kaj mi planis nepre partopreni. Se rememori mian alvenon en Esperantujo, mi devas rakonti, ke ne tiel interesiĝis pri la Universala lingvo. Miaj gepatroj ĉiam multe rakontis pri Esperanto-movado, pri partoprenado en diversaj tendaroj, Universalaj Kongresoj, sed mi aŭskultis interesajn historiojn, trarigardadis fotojn, literaturon, esperantaĵojn, sed... ne volis studi la lingvon. Kiam miaj gepatroj parolis esperantlingve, mi malkontentis, ĉar nenion komprenis. En mia infaneco mi longan tempon pasigis dum diversaj Esperanto-aranĝoj en Erevana Esperanto-klubo, ludis kun gefiloj de armenaj esperantistoj. Verŝajne samon faras ĉiuj infanoj en esperantaj familioj de diversaj landoj. Mi juniĝis en vere esperantista ĉirkaŭaĵo, kaj familia kaj geamika, ĉar mi ŝatas kanti (ankaŭ gitarludi) diversajn kantojn esperantlingve. Sed kore mi ne estis esperantistino. Mi vere uzis mian lingvoscion (ne tiel bonan) por kanti, iomete konversacii. Mi ne povas diri, ke esperantista animo (la frazo ne moderna, sed vera) de miaj gepatroj ne tuŝis min, sed krom mia laboro, mi havis multe da hobioj kaj pensis, ke povas vivi nur apude Esperantujo. Ĉio jam komencis ŝanĝiĝi, kiam mi komencis helpi en diversaj laboroj de Armenia Esperantista Unuiĝo. Mi ŝparis multe da horoj de mia libera tempo kaj estis ĝoja, ke faras tion por komuna afero, por nia agado, kiu en nia lando havas ne tiel mallongan historion (90-jariĝon ni festis en 2013j). Mi partoprenadis ankaŭ en organizado de Esperanto-aranĝoj en nia lando, kun plezuro renkontiĝis kun eksterlandaj esperantistoj, kiuj vizitis nian urbon, kiel gastoj, kaj ankoraŭ foje konvinkiĝis, ke ĉiuj esperantistoj restas junaj anime dank’ al Esperanto. Mi iĝis membro de UEA kaj TEJO (pro kio estas dankema kaj feliĉa), en 2013j. estis elektita kiel vicprezidanto de AEU (Armenia Esperantista Unuiĝo). Post iomete longa antaŭparolo mi alvenas al mia unua partopreno en Internacia renkontiĝo ekstere de mia lando. Kartvelio estas nia najbara lando, sed mi unuan fojon vizitis ĝin. Mi iomete maltrankviliĝis, ĉar estas unu afero komunikiĝi kun diverslandaj esperantistoj hejme, kaj tute alia, kiam vi estas sole. Kompreneble, mi estis kun grupo (6 armenaj esperantistoj partoprenis aranĝon), tamen ... Ege agrable estis ekvidi esperantistojn el diversaj landoj, konatiĝi kun jam spertaj longjaraj esperantistoj, jam famaj en Esperantujo, ekvidi malnovajn amikojn (kiujn mi konis el renkontiĝoj en Armenio), akiri novajn geamikojn. Jen kiam mi sentis (kiel en fabelo de Andersen “Neĝa reĝino”), ke mian koron eniris ne glacia, sed varma, suna “peceto” de Esperantuja “suno”.
Hans Christian ANDERSEN aŭdu, esperante Johano Kristiano ANDERSENO (naskiĝis la 2-an de aprilo 1805 en Odense - mortis la 4-an de aŭgusto 1875 en Kopenhago) estis dana verkisto, kiu verkis teatraĵojn, veturlibrojn, romanojn kaj poeziaĵojn, sed famiĝis ĉefe pro la verkado de fabeloj.
Dum la renkontiĝo mi, kompreneble, ĝuis la belegan landon kaj urbon, kiu havas grandan trezoron de historia, kultura heredaĝo. En Tbiliso estas multe da monumentoj, kiuj memorigis min ankaŭ nian landon, ĉar neniaj politikaj malkonkordoj, kiuj okazas preskaŭ en tuta mondo, ne povas neniigi longjarajn historiajn, kulturajn ligojn, kiuj ekzistas en diversaj landoj inter ĉiuj popoloj: armenaj, kartvelaj, rusaj, arabaj, ukrainaj, k.t.p.. Tbilisi estas vere unu el belegaj urboj. Nia verda flago kolektis novajn kaj malnovajn geamikojn, kies ridetemaj kaj gajaj vizaĝoj montras, ke Esperanto daŭrigas sian vojon en diversaj geografiaj direktoj de la mondo. Eĉ se estis ne tiel grandaj malfacilaĵoj dum nia renkontiĝo, ĉio (kiel ofte okazas) estis forgesite, ĉar ĉi tio estas bonega specifikeco de Esperanto-renkontiĝoj. Oni diras (kaj precize), ke ĉio unua restas en la memoro ĉiam. Mi ĝojas pri mia partopreno en kunveno, ĝojas ke miaj novaj geamikoj jam sendas salutojn post nia konatiĝo. Mi esperas , ke cirkonstancoj permesos, ke ni ĉiuj partoprenu en multaj Esperanto – aranĝoj. Bonvenon en nian landon ! Bonvenon ĉien, kien ni renkontos kun verda flago, kun varmaj kaj konataj jam al multaj homoj (eĉ ne esperantistoj) vortoj: “Saluton amikoj!” Meri Tiratsuyan


Elŝuti 7.18 Kb.


Elŝuti 7.18 Kb.