Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Justa Komuna Agrikultura Politiko (kap)

Elŝuti 14.67 Kb.

Justa Komuna Agrikultura Politiko (kap)




Dato19.03.2017
Grandeco14.67 Kb.

Elŝuti 14.67 Kb.

La Verduloj en la Eŭropa Parlamento alvokas por:
Justa Komuna Agrikultura Politiko (KAP)
20% de bieno-firmaoj ankoraŭ ricevas 80% de ĉiuj rektaj pagoj sub la nuna KAP-o. En ĉiuj membroŝtatoj, nur kelkaj plejparte grandaj agro-industriaj produktistoj estas pagitaj pli ol € 300 000 ĉiun jaron - plejparte por esti pli konkurenciva kaj por kreski.

En Francio, la 160 plej grandaj bieno-firmaoj ricevas € 123 milionojn, la saman kvanton kiel la suma enspezo de 100 000 pli malgrandaj Francaj kultivistoj. Unu kerna paŝo traktanta ĉi tiun estus fiksi plafonon por bieno-rilataj pagoj ĉe nivelo de € 100 000 ĉiun jaron.

Ĉi tiu permesus ke € 7 miliardoj estu redistribuataj inter membroŝtatoj kaj kultivistoj. Ĉi tiu mono devus esti uzata por antaŭenigi la movon al daŭrigebla agrikulturo kaj longatempa dungiteco en kamparaj ekonomioj. Oni ankaŭ devus tute rezigni pri maljusta komercaj praktikoj kiel eksportaj subvencioj. Male, la rajto je manĝaĵo por ĉiuj devus esti konstatita tra loka nutraĵo-sistemoj en evolulandoj kaj justaj komercado-kondiĉoj. Justeco kaj solidareco devus esti la fundamentoj de la Eŭropa Unio.

Eŭropa Unio  Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.

La KAP estas kerna elemento de Eŭropa nutraĵa sekureco kaj politika integriĝo. Ĝi devas denove fariĝi la baza sociala kontrakto inter kultivistoj kaj civitanoj.

Verda Komuna Agrikultura Politiko
KAP devus antaŭenigi kultivaĵo-rotacion kaj ne instigi al monokulturoj.
La KAP-o devus esti reformita por helpi kultivistojn kaj civitanojn elekti daŭrigeblan agrikulturon kaj nutraĵon. Organika kultivado devas iĝi avangardo por estonta agrikulturo kaj ne plu devus esti traktata kiel privilegio por kelkaj. KAP-o antaŭenigus kultivaĵo-rotacion kaj ne instigi al monkulturo. Ĉi tiu helpus redukti la uzon de insekticidoj kaj fekundenzoj, sekve reduktante forcejajn gasojn pro agrikulturo. Administrado de biologia diverseco ene de agrikulturo, plibonigante la grundan fekundecon, akvo-protekton kaj la bonfarton de bestoj devus esti la bazo de longtempa produktivo kaj nutraĵa sekureco. Bovinoj bezonas bonan paŝtaĵon kaj lokaj proteinoj, ne importitan genetike-modifitan soyo-nutraĵon. La amplekso de besto-gregoj devus esti en ekvilibro kun la areo kiu povas daŭrigeble nutri ilin, anstataŭ meti tro multajn bestojn en malvastajn fabrikojn kaj kaĝojn.

Verdigi la KAP-on signifas stadie nuligi ĉiujn nedaŭrigeblajn agrikulturo-praktikojn, kiuj dependas de importita nutraĵo, petrolo, insekticidoj kaj antibiotikoj. Ni volas kultivado- kaj nutraĵo-sistemojn kiuj estas bonaj por la homoj kaj la naturo.
Verduloj en la Eŭropa Parlamento alvokas por Juna KAP-o
Pli ol 7 milionoj kultivistoj malaperos en la sekvontaj 10 jaroj.

Politiko aparte maljuniĝos se novaj ideoj estas ignorataj. Gejunuloj malaperis de agrikulturaj kaj kamparaj komunumoj, ĉar la politika dogmo de “kresku aŭ foriru” malplenigis la kamparajn regionojn kaj lasis maljuniĝantan kamparan loĝantaron.

En Eŭropo, sole 6% de kultivistoj estas pli junaj ol 35, dum 80% estas pli aĝaj ol 55. Pli ol 7 milionoj kultivistoj malaperos en la sekvontaj 10 jaroj sen posteuloj, se la KAP-o restos neŝanĝite. Se vilaĝoj formortas, se lernejoj fermas, se kuracado ne ne plu estas certigita, estas absolute neniu loko por junaj familioj - inter ili la plej konkurencivaj junaj kultivistoj. Ĉi tio devus alarmigi politikistojn.

La KAP-o devus esti uzata por fari la kamparan vivon ne nur alloga por konkurencivaj junaj kultivistoj sed ankaŭ por novuloj. Ĝi devus aprobi kunlaboron inter malgrandaj kultivistoj, komunuma agrikulturo, pli bona alproprigo de kampoj kaj trejnado de daŭrigeblaj praktikoj. Ĉi-tiel, la KAP-o povas antaŭenigi decan laboron en lokaj kaj efikaj nutraĵo-ĉenoj. Anstataŭ igi kamparan vivon pasinteco; solidareco inter generacioj kaj aktiva generacia renovigo devus esti nova Eŭropa prioritato.
Verduloj en la Eŭropa Parlamento alvokas por demokrata KAP-o
La KAP-o helpu denove interkonekti kultivistojn kaj civitanojn kaj antaŭenigi lokajn nutraĵo-ĉenojn.

Civitanoj ne nur rajtas scii kiel la €100, kiujn ili ĉiujare kotizas por la KAP-o tra impostado, estis uzataj, ili ankaŭ rajtas havi KAP-on kiu traktas iliajn zorgojn pri publika sano, la bonfarto de bestoj kaj naturprotekto. Kultivistoj ne volas dependi je subvencioj, sed je justa enspezo por la nutraĵo, kiun ili produktas kaj la aliaj publikaj bonaĵoj, kiujn ili provizas por ĉiuj.

Demokrata KAP-o devus zorgi por justa ekvilibro: malhelpante spekulacion pri nutro-varoj kaj igi merkatojn funkciante tiel, ke kultivistoj ricevas justan prezon por tio, kion ili produktas. La KAP-o devus helpi rekonekti kultivistojn kaj civitanojn kaj antaŭenigi lokan nutraĵo-provizadon. Ĝi provizus malkaŝemecon kaj informojn al civitanoj pri politiko-farado kaj pri rimedoj influi decidofaristojn. Ni bezonas novan kamparan evoluo-direktadon kiu aktive subtenas kultivistojn kaj kamparajn civitanojn por reakiri regadon super iliaj ekonomiaj kaj kulturaj vivoj, anstataŭ lasi politikofaradon al la strategioj de transnaciaj komerco-firmaoj kaj ĉenoj da superbazaroj.
Bona nutraĵo estas freŝa, bongusta kaj sen malsanigaj restaĵoj
Publika sano kaj bona manĝaĵo-kvalito devus esti la kerno de nova KAP-o.

Bieno- kaj nutraĵo-politikoj devas esti reorientitaj for de la detrua spiralo de ĉiam pli da produktado kaj konsumado. Bona nutraĵo estas freŝa, bongusta kaj sen restaĵoj.

La dependeco de industri-skala kultivado de antibiotikoj en besto-nutraĵo kaj traktado subfosas la publikan sanon kaj la sekurecon de homa medicino. Ĉi tiu dependeco devus esti finata kaj la KAP-o celu protekti la nutraĵo-ciklojn kontraŭ nesanaj agro-ekologiaj nutraĵo-sistemoj. Ĝi inkluzivus trejnadon kaj aktivan subtenon por kultivistoj por labori kune kun la naturo anstataŭ batali kontraŭ ĝi.

KAP-o devus fini la skandalajn kvantojn da manĝaĵo-rubo reduktante manĝaĵo-ĉenojn kaj antaŭenigante ekvilibrajn dietojn por sufiĉa manĝaĵo, anstataŭ kreante sistemecajn superfluaĵojn.

Sana KAP-o estus pli prudenta, pli agronomia, pli kulturobazita kaj malpli kosta bieno-, manĝaĵo- kaj sano-politiko. Ĝi utilus la grandan diversecon de scioj de kultivistoj kaj gustoj de konsumantoj. Ĝi alportos nin reen al sana respekto por la manĝaĵo, kiun ni produktas kaj manĝas.
Facila Komuna Agrikultura Politiko
KAP-o ne kompliku la vivojn de kultivistoj. La ĉefa batal-krio kontraŭ konvena reformo de la KAP-o estas tio, ke ĝi rezultigos “pli da burokratismo”.

La realeco estas, ke multaj registaroj kaj administraroj kreis malŝparajn kaj ŝarĝegajn burokratismajn procedojn, kaj hodiaŭ kulpigas Bruselon por fari la vivojn de kultivistoj malfacile.

La KAP-o ne devus kompliki kultivistajn vivojn, aliflanke ĝi ne faciligu al kultivistoj aŭ industrioj rompi leĝojn pri la medio, la bonfarto de bestoj aŭ la publika sano. Ĝi okupus pli efikajn kontrolojn kaj sankciojn, surbaze de la principo, ke la poluanto pagos. La KAP-o ne devus doni publikan monon al asekuraj kompanioj por redukti la riskon de rikolto-perdo. Ĝi subtenus kultivistojn je plibonigantaj antaŭrimedoj kontraŭ naturaj kaj merkataj riskoj. Ĉi tiu faros la vivon pli trankvila por tiuj, kiuj akceptas la necesan aliron al pli daŭrigebla agrikulturo- kaj nutraĵo-sistemoj, kaj faros ĝin pli malfacila por tiuj, kiuj rompas la regulojn.
La nova KAP-o devas esti

justa, verda, juna, demokrata, sana kaj facila, - aŭ ĝi ne estos.
La malnova KAP-o jam estas mortanta. Ĝi estas maljusta, nedaŭrigebla, sklera, nedemokratia, nesana kaj burokratisma.

Ne reformante la KAP-o estus fundamenta frapo kontraŭ la Eŭropa identeco kaj solidareco, dum ludante en la manojn de naciistaj politikistoj.

Eŭropaj kultivistoj kaj civitanoj retrovadas la valoron de manĝaĵo kaj la valorojn de solidareco. Tio bezonas organizadon de daŭrigeblaj bieno- kaj manĝaĵo-retoj kaj civitanaj iniciatoj.
La reformo de la Komuna Agrikultura Politiko estas nun - aŭ neniam.
(de, en, fr) http://www.greens-efa.eu/cap-reform-8075.html

Oktobro 2012
The Greens/European Free Alliance en la Eŭropa Parlamento

60, rue Wiertz

1047 Bruselo

Belgio


Elŝuti 14.67 Kb.

  • Verda Komuna Agrikultura Politiko
  • Verduloj en la Eŭropa Parlamento alvokas por Juna KAP-o
  • Verduloj en la Eŭropa Parlamento alvokas por demokrata KAP-o
  • Bona nutraĵo estas freŝa, bongusta kaj sen malsanigaj restaĵoj
  • Facila Komuna Agrikultura Politiko
  • La nova KAP-o devas esti justa, verda, juna, demokrata, sana kaj facila, - aŭ ĝi ne estos.
  • La reformo de la Komuna Agrikultura Politiko estas nun - aŭ neniam.

  • Elŝuti 14.67 Kb.