Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Jorge Camacho camacho, Jorge

Elŝuti 64.39 Kb.

Jorge Camacho camacho, Jorge




paĝo1/2
Dato18.03.2017
Grandeco64.39 Kb.

Elŝuti 64.39 Kb.
  1   2

Jorge Camacho

CAMACHO, Jorge. 1966. Hispano. Naskiĝis en Zafra, Ekstremaduro. Eklernis esperanton en 1980. Kunlaboris en "Heroldo", "Esperanto", "Fonto", "Monato" kaj multaj aliaj revuoj per artikoloj, poemoj, recenzoj, tradukoj. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. Laboras de 1995 kiel konferenca interpretisto ĉe EU, ĝis 1999 loĝante en Bruselo, de ĉi tiam en Madrido. Ano de la ibera grupo. Akademiano 1992-2001. Ĉefredaktoro de "Beletra Almanako" de 2007.e:\jorge\camachob_files\camacho.jpg

Verkoj:
Traduko de poemoj de Á. González en Astura bukedo 1987


Letero el Palestino (traduko de politika eseo de S. Alba 1990)
Pandemonio (rakontaro, kun Moleón k.a. aŭtoroj, 1990)
La ĉapo de la sterko-vermo (traduko de la aŭtoro 1995)
Sur la linio (rakontoj kaj noveloj 1991)
Ibere libere (poemaro kun tri aliaj anoj de la Ibera grupo 1993)
La Majstro kaj Martinelli (satira novelo 1993)
Ekstremoj (novelaro kun tri aliaj anoj de la Ibera grupo 1997)
La liturgio de l' foiro (pamfleto movada 1999)
Eseo La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto en Lingva arto 1999
Celakantoj (poemaro 2004)
Saturno (poemaro 2004)
Eklipsas (poemaro 2007)
Koploj kaj filandroj (poemaro 2009)

Kontribuis al Sferoj 10 (2000), Mondoj (2001), "La Deka logo" (2001) kaj Samideanoj (satiroj, 2006)

/KEF 2000, mesaĝo 2004.

Legu sci-fi-novelon de Jorge Camacho el Sferoj 10 (2000): Se barbaroj iam

Legu la novelon Neniam plu (Aboco de amo).

Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA IBERA SKOLO


Jen listo pri la poemoj en Celakantoj kaj Saturno kun indikoj, kie kaj kiam ili estas verkitaj: Dataro

Legu recenzon de Jorge Camacho pri "Pirono Klaŭdo kaj la bona lingvo" kaj "Debato pri la Praga Skolo": Cite kaj incite

_ POST LA ARKADIOJ

Probal Daŝgupto

Ni havas aferon kun verkisto, kiu deponas siajn partiturojn ĉe PIV. Ne surprize, do, se recenzante La Majstro kaj Martinelli* oni sentas bezonon aludi al la difino en tiu vortaro de Arkadi/o, "1 Antikva montara regiono en la centro de Peloponezo (22°E, 37°30’N). 2 (f) Ideala paŝtista paradizo", kaj de arkad/o, "Serio de arkoj, subtenataj de kolonoj, formanta pasejon ks."

Se la zamenhofa idealismo orientis niajn utopiajn sentojn al iu Arkadio de kolektiva Fina Venko, kaj se tiu celo nin konsumis, eble iuj trovis alian solvon. Temis ĉe ili pri alia Arkadlando, kie la konsumo nin ricelas, pri lando de individuaj Komencaj Venkoj, pardonu la mistajpon, Komencaj Vendoj. Certe tiuj obsedoj interese stampis nian kulturon kaj donis al ĝi propran konturon. Sed ne facile ni povos mem elveni vivaj, ridemaj, normalaj el tiuj celoj kaj riceloj. Devas helpi nin tiu ĉi ekzorcanto de obsedoj, kiu en Sur la linio (Bero, 1992) montris sin fakule interesita pri tiaj patologioj kaj kontraŭrimedoj. Ne leĝere, ne simple satire Georgo Kamaĉo entreprenis ĉi tiun stilekzercaron, kies titolo aludas al La Majstro kaj Margarita de Bulgakov kaj kies intrigo atendeble enplektas Satanon. Lia verko estas invito streĉi niajn literaturajn memojn ĝis la plena amplekso, kiun oni atendu de efektive monda kulturo. Kamaĉo ludas per ĉiuj klavoj de la nuna fikcia arto. Tiu ĉi verko per diversaj eĥoj, aludoj, mokoj, citoj nin kontaktigas kun la vivoredona stimulado de la literaturaj fluoj de la mondo. Temas pri konsterne vasta mondo. Kaj estas atentinde, ke tiun vastecon la verko atingas unuavice per ĝissata ekspluato de la prova universaleco de PIV, nia komuna referencilo, kaj per krea uzo de la materialoj de ĉi tiu jarcento - komencante ĉe Kafka, kies novelo La Metamorfozo pri iu Gregor Samsa transformiĝinta en insekton inspiras la komencan frazon de La Majstro kaj Martinelli :

"Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el ŝtorma sonĝo, li trovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton."

Por komprenigi, kiel funkcias la rilato al PIV, ni komparu ĉi tiun frazon kun la varianto aperanta komence de la Epilogo de la novelo:

"Kiam Georg Silber, unu matenon, vekiĝis el stompa sonĝo, li retrovis sin en sia lito transformiĝinta en nenian monstran insekton."

La krea reuzo de Kafka, kun la atentokapta nenian, unuavide ŝajnas simple reaperi ciklofine, kaj tio ŝajnas aludo al la diversaj reoj en la novelaro Sur la linio de Kamaĉo (jes, ankaŭ proprajn verkojn li kree reuzas en ĉi tiu stilekzerca novelo). Sed zorga lego notigas, ke anstataŭ trovis ni havas ĉi-variante retrovis. Kaj, pli interese, la "ŝtorma sonĝo" cedis lokon al "stompa sonĝo". PIV informas nin, ke stomp/o estas "Cilindro el volvita sorbopapero aŭ alia materialo, kun konusa fino, uzata en desegnado, por malpliintensigi strekojn de krajono ktp", kaj prezentas ĉe stomp/i la ekzemplon "stompi la tro realismajn detalojn". Evidente Kamaĉo kalkulas pri la fakto, ke la pli multaj el ni ne konas la vorton kaj konscience turnos nin al PIV, kie ni renkontos ĉi tiun ekzemplon kaj rekonos en ĝi priskribon de unu aspekto de la satirista laboro.

Tiu ĉi mia provo markas la limon de la ĉi-foja klopodo paŭsi la aŭtorajn fortostreĉojn. Recenzi satiron ne estas taski sin laviste listigi fontojn kaj malfontojn, al kiuj la teksto rilatas eĥe. La barataj klasikuloj predikis, ke oni serĉu la maron en guto. Kvankam mi ne heredis ilian barbon, mia pigro amas sin pravigi per iliaj parolturnoj; do mia limigita frando de unu guto el La Majstro kaj Martinelli - publika prezenteto de senlima, ĉiupaĝa privata ĝuado - devas sufiĉi kiel empiria bazo motivanta la aserton, ke per ĉiu paŝo de ĉi tiu teksto Georgo Kamaĉo invitas nin tajlori al ni vestojn indajn al la universaleco de nia atenta kaj memora gamo, kaj ke tiu invito, ne la satira incita spico, spiras en la novelo vivipovige. La novelo ŝajnas levi la demandon, kun ĝia satirato, de la ebla trafo de tia arta klavo, kiu garantias al la artisto senmortecon.

Artisto Artisto estas persono kiu per kreaj talentoj kreas arton. Oni povas uzi la vorton rilate al iu branĉo de la artoj-ekzemple: muziko, literaturo, kaj teatro-tamen pliofte ĝi estas konektita de belartoj.
Sed tiun ŝajnadon la novelo tiel tekse-konekse-apekse primanovras, ke leganto efektive kuniranta kun la tekstaj gestoj baldaŭ sin trovas tiel festa, ke la festeco evidente forgajas la nuran mokemon de la ŝajna okazo, kaj komencas demandigi pri la temo de tiu gajo. Respondon proponas la gestoj mem, kiuj kunveftas la dancon.

En mia revortumo, kiu simile al ĉiu vortumo reas ion kio ne vere vortas, la respondo tekstas, ke la novelo ŝajnas levi demandon de la ebleco eterne vivi en ia paradizo, mokeme paŭsante la protagoniston, kiu timas la forgesiĝon; sed ke efektive la novelo vekas ĉe ni la postparadizan demandon, ĉu ni scipovas loĝi sur nia fakta tero, kaj post tiom da kleriĝo ĉu ni fine lernis sufiĉe timi nian propran forgesemon?

Rolas en la novelo, hante, la dialektiko de la pracelo kaj la nepoj. Estis foje nepoj, kiuj sciis parkere tiun kanzonon, kiu ie tekstis "Tra densa mallumo briletas la celo" kaj aliloke "la nepoj vin benos, / se vi pacience eltenos". Ili decidis brile originali per la truko malbeni la brileton de tiu pracelo, kiel ili nomis tiun avismon, kaj kompletigi la renverson per benado al la densa mallumo, nomante la luminsulojn diasporaj kaj minoritataj. Tiuj stelmalbenaj nepoj kompreneble volis mem steli, kaj ili konceptis sian vivon de steloj rilate al Arkadlando plena de steluloj, kiel mi klarigis komence. Bone, tio ĉi estas malica prezento de la vivo kaj opinioj de majstro m’sartorelli, jes. Multe pli ican prezenton - oni memoras la adjektivon ica, ĉu ne, inventitan de la karmemora C.E.R. Bumy en Lingvo stilo formo? la recenzanto petas la redakcion enmeti piednotan referencon al la aktuala eldono kaj reklameton por la kara Libroservo de UEA, kie mi iam deĵoris, antaŭdankon - sugestas la finfina afablo de nia novelo al la primokatoj, afablo nur parte maskita de tiaj supraĵaj gestoj kiel la tekstofina frazo ("Turninte sin delikate sur la tuko-kovrita matraco li rigardis plian fojon la stakojn da folioj el satena papero kun la karakteriza kooperativ-surpreso kovritaj per rondformaj literetoj el flua verda inko, kaj li komprenis ankaŭ, ke ĉio kio skribiĝis sur ili estas neripetinda de ĉiam kaj por ĉiam, ĉar ne havas duan ŝancon sur la tero la verkistoj kondamnitaj je centjaroj de stulteco" ). Malgraŭ tiu ŝajna agresemo, la novelo finfine prezentas bildon de homo en stato de timo kaj de deviĝemo venki. Tiu bildo estas finfine afabla. Ĝi legas la kritikatan konduton kiel homan, kiel fontantan el ĉiesaj kaj kuraceblaj motivoj. Kaj ni do ekstaras antaŭ tio, kio fariĝas ankaŭ nia propra mempriĉuo: ĉu mi komprenas ĉi tiun timon kaj la rezultan venkidevon?

Evidente, almenaŭ evidente al ĉi tiu recenzanto (kaj eble kontestote de diversaj geamikoj morgaŭ, bonvenon), la timo temas pri la angoro antaŭ la ŝajna senfineco de la tasko legi "ĉion", se oni volas roli en universala tekstujo, kaj voli aplombe danci antaŭ tia fonego. La argumento estas, ke homo vivanta laŭ tia premiso nepre celos tro alten kaj trafos des abismen, pardonu la stompecon de tiu aludo aulda, kaj ke do inteligenta leganto lernos de tiu eraro kaj... forigos la misan premison. Oni scipovos alimaniere "legi ĉion", kaj celos pli homajn sukcesojn, kun la ebleco - kaj do la kapablo - atingi tiujn celojn.

Nome, oni metos la demandon de vivado sur la tero ne en mania-maniĥea kontraŭmeto al la postvivado sur la ĉielo, sed en la kunteksto de efektiva loĝado sur difinita tereno, kies normalaj fluoj difinas, kiajn aferojn la samnormanoj rigardas kiel "ĉion" kaj do kian liberfluecon ili konsentas kunvidi kiel universalecon. Se "la popoloj faros en konsento / unu grandan rondon familian", tiam la necesan grandon de ideala familio difinas ne la timiga katalogego de ia nefinia biblioteko de ĉiuj eblaj tekstoj kaj palimpsestoj, sed la tute maltimiga kata logo de la homo kiu en nia esperantista familio fakule okupiĝas pri katoj, nia Marjorie Boulton. Per tiu subita salto de la universo al la partikularoj mi volas signi, ke Kamaĉo nerekte kaj seninstrue lernigas la veran karakteron de vivipova universalismo, kiu same malmulte obsediĝas pri universoj kaj aliaj grandege mezozoikaj saŭroj, kiel la partikularismo devus malmulte okupi sin pri partikuloj. Konduto universala estas konduto ne agnoskanta barojn, konduto sendiskriminacie invitema kaj gastigema, ne nepre kosmobrakuma.

Tio ĉi estas mia lego de la maniero, laŭ kiu La Majstro kaj Martinelli mastrumas sian intertekstecon. Kiel Kamaĉo foje klarigis en intervjuo, por li estas private utilaj la diversaj aludaĵoj kaj eĥaĵoj, helpe de kiuj kreiĝas ĉe li la figuraj kaj ludaj strukturoj de tio, kion li verkas; sed publike, je la nivelo de la publiko alironta la tekston, neniu el tiuj verkado-helpaj ludiloj aŭ fontoj restas laŭ li nepra por la valida aliro al aŭ komprena pritrakto de lia teksto. Temas do pri intertekstaj kontaktoj povigaj kaj ne devigaj. Al leganto, kiu povas vidi difinitan interligon eble eĉ ne intencitan aŭ enfokusigitan de la aŭtoro, tiu kunvido igas la tekston des pli riĉa kaj estas do bonvena.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Sed ne temas pri ia trukaro kiu devigus ĉiujn legantojn dokte akrostiki kaj cirke akrobati por povi vere akrokule, ekzamensukcese penetri la tekston. Kiel tiu fabela infano, Georgo Kamaĉo ja lasas panerojn sur sia pado, sed ne nepre por ke spuranto uzu ilin detektive; ni rajtas spuri per ili aŭ manĝi ilin, laŭ nia gusto. La tekstoj estas festoj, ne testoj.

Oni povas vidi ian epokan parencecon inter la kamaĉa solvo de la problemo pracelo kaj la solvo ĉe tiuj, kiujn lia satiraĵo mokas. Ambaŭ vivstiloj agnoskas, ke oni ne plu povas funkciigi Esperantan vivadon ĉirkaŭ la ideo, ke iuj verdaj konvinkitoj celu varbi grandan popolplimulton aŭ celu per rekta metodo trafi grandegan sukceson ĉe ia registara aŭ alia elita palaco - ĉirkaŭ la ideo de ia venko. Kiel Herbert Marcuse montris en sia Eseo pri la liberiĝo, estas io memkontraŭdira en homoj, kiuj tute oferas ĉies nunan fruktuzon de la libero sur la altaro de adoro al ia konstruota liberego; kaj, kiel Tolkien diris en la epigramo inaŭguranta lian klasikaĵon La Mastro de l’ Ringoj, "En niaj revoj ekas niaj respondecoj." Sendepende de la certe bonvena ebleco de iuspeca venko por Esperanto, ni ĉiuj plej volas, ke ĝi estu kiel eble plej viva kaj verva. La demando do estas, por ĉiuj niaepokanoj, kiamaniere ni plej malvelke vivu en tiu ĉi lingvo, en kiu ni kune loĝas. En tiu senco, Kamaĉo akceptas la tezon, ke la pracelo ne plu gvidas nian ekziston, kaj ankaŭ li demandas, kiel do ni konceptu nin. Sed li malsame respondas.

La raŭmanoj ŝajnas interesiĝi pri tujaj venkoj de diversaj specoj, por plenumi nian frustritan deziron pri fina venko. Al ili la demando de verka originaleco aŭ de la scio necesa por fruktodona partopreno en la Esperanta kulturo estas pripensenda surbaze de individuaj atingoj en konkurenca mondo, kia ĝin prezentas al ni la regantaj perspektivoj en la angle aŭ france parolantaj kulturoj, kies grandega potenco malebligis la finan venkon de Esperanto. En tiu mondo la sukcesojn difinas diversaj "normalaj" okcidentaj institucioj. Ni devas provi alte poenti en tiuj perspektivoj, kaj strebi reeduki nin por ke la perspektivoj de la regantaj kulturoj muldu nian propran pensmanieron.

Diference de tio, Kamaĉo trovas pli ekscita la vojon al pli festa aktuala loĝado en la Esperanta spaco mem en ties plena riĉeco, ekzemple deire de la lingvo disponigata de PIV. En lia mondo, estas originala aŭtoro ne tiu, kiu sukcese interteksas siajn vortojn kun doktaj aludoj por ke aplaŭdu elitanoj en aŭ ekster la Esperanta legantaro (eventuale legante la vortojn en angla aŭ franca traduko); estas originala, ĉe li, homo kapabla maksimume partoprenigi nian nunan publikon en la plenriĉa festeco de nia komuna lingvo. Originalulo, laŭ lia takso, pleje stimulas la emon de tiu publiko gastigi unu la alian, adapti siajn komprenajn kaj komunikajn atendojn al la jen vasta, jen malvasta ĝue apreza tereno, kiun komune havas la komunikiĝantoj en difinita situacio - situacio, pri kiu la plej grava konstato estas, ke la situacianoj ĝin kune difinas per la reciproka gastigo.

Certe iuj legantoj malakceptos tian formulon kiel tro naivan. Ili ekzemple trovos la satiran modon tute fremda al tiu pretendata gastigemo, al ia deziro feste kunloĝi. Mi eble ne havas la ĝustan esprimon por mia nocio. Sed la gastigo, por mi, estas ia ajn invito, ne nepre afablega kaj brakumema. Ankaŭ normalaj malamikemo, agresemo, kontestemo estas, interne de limoj, akcepteble sportaj formoj de interreagado inter kunloĝa paro. Gastigi estas doni eblon de kuno. Festi estas fari ion kun verva senco de kuneco. Tiaj agoj ŝajnas al mi tute kongruaj kun la rajto nete, eksplicite, kaj interese konflikti.

Ankaŭ la recenzata verko, kiel multaj memkonsciaj kritikaj tekstoj de nia tempo, atentigas pri tiu aspekto de la satirado, ke sukcesa kaj vivipova satiro partoprenigas en sia "senmorteco" antaŭ ĉio la primokaton - kaj do paradokse eĉ flatas figuron, kiun obsede interesas la eblo tekste senmorti. La dialektiko de la amikeco kaj de la agresemo aperas do jam en la novelo mem. Mia paŭso ĝin nur refiguras.

Teme de la paŭsado kaj la figuriĝoj, la publiko bone konas la katenitecon de mia proza stilo al bazaj impulsoj aliteraciaj kaj metaforaj, foje preciozemaj. Oni do komprenos mian nedeziron provi subite spektri per repertuaro nekutime vasta. Sekve, embarasas min eĉ la devo mencii, ke en siaj stilekzercoj – kiuj ĝistuŝas la laboregon de Queneau, Stilekzercoj, kiun peris al ni la stilestra, stilestrisima redono de István Ertl - Kamaĉo sukcesas fari amason da distingoj kaj naturaj limoj simple per la stilŝanĝoj. Lia Georg Silber kaj lia centreŭropa satano Emèric Ország sonas tute malsame; nur Silber, en la novelo, kapablas diri "Ĉu li optos la animalon?" (en la senco ‘Ĉu li vidos la beston?’); oni trafas aldonajn klavojn, kiam la du figuroj komencas interproponi versajn tekstetojn, kaj denove aperas stildiverĝoj inter tiuj malverŝajnaj aliancanoj. (Mi kompreneble ne volas malkaŝi la intrigon bazitan sur pakto kun Satano, kaj do nenion diros pri la alianco.) Sed tiu disvidigo de la roluloj estas nur unu uzo de la stila paletro. Kamaĉo uzas la diversecon ankaŭ por distingi la ĉapitrojn, la epizodojn, la eventajn lokojn. Ankaŭ en tiu forma decido li montras, ke li ne volas esti tiel rekte persona, kiel la postfinvenkaj tujvenkemuloj. Ne nur la personojn skizas liaj konsternaj skiziloj.

Lige kun nia antaŭa temo, oni povas demandi, ĉu tie ĉi ni trovas reiron al la severa senpersoneco, kiun Ludoviko opiniis nepra antaŭkondiĉo por la aŭtentike ponta neŭtralo de tutplaneda lingvo. Sed tia demando ignoras nian historion. La figuro de Lapenna, kiu kombinis la idean senpersonismon kun bone konata praktika personemo, videble kaj lernige resumis la malfacilecon de la tasko prezenti sin kiel neŭtrale universalan personon en moderna mondo. Kaj la problemo de Kamaĉo estas finfine estetika. Rolas ĉe li festa raviĝo pri diverseco de obsedoj kaj interesoj ĉe malsamaj interesiĝantoj. Personoj aperas do kiel lokoj, ĉe kiuj enfokusiĝas interesiĝoj pri diversaj eksteroj - kaj tute ne kiel narcisismomeritaj kaj spionindaj (aŭ skopofiliindaj, se via gusto preferas tiun emfazon) "enoj" iel regantaj aŭ regontaj komunan eksteran mondon. Kamaĉo ludas per stiloj kun la sentivo de iu, kiu scias kiel vaste malsamajn mond-ekranojn prezentas ne nur diversaj observantoj, sed eĉ jam (ĉe unu homo) la momentaj impulsoj diversaj, kiuj kuntekstas la observadon. Kun li, do, ni tute ne atendas koherontajn integrulojn, kiuj heroe sin pretigas moŝti.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Male, ni simpatias kun la cikloj de kunmetiĝo kaj dismetiĝo, kiuj frapas ne nur la ludilojn de la tuta gamo da rolludadoj, sed ankaŭ la ludantojn mem, kiuj trafas esti pli ol nuraj scenejoj nur ĝis la - delikata kaj vartinda - grado, ĝis kiu ili sukcesas esti ankaŭ spektejoj. Kiam tiu vidipovo perdas la atentemon, pro la narcisismo aŭ aliaj riskoj, ofte la personoj refalas en nuran scenejecon. Vi fariĝas komitato. Vi fariĝas Principaro de Frostavallen, kiu ukazas, ke nian lingvon oni ne nomu artefarita aŭ helpa. La novelo de Kamaĉo petas vin demandi: ĉu vi certas, ke vi vin mem ne nomas personeco artefarita aŭ helpa? Kian identon donas al vi via propra memestimo? Se substancan, ĉu do via stilo de propreco pulsas ankaŭ tra viaj Esperantaj vejnoj, anstataŭ ke vi provus stampi diversajn teritoriojn kiel "objektojn" kaj kiel "viajn"... proprietaĵojn? Antaŭ ol lerni posedi, ĉu vi ja lernas aparteni?

Pardonu la refalon en la kaptilojn de mia propra moŝtemo, en la nekuraceblan stilon de mia predikado demandosigna. Kamaĉo ne kapablas kuraci niajn plej akutajn problemulojn, ekzemple min, sed nur donas al ni ĉiuj la rimedojn por malhelpi, ke tiuj patologioj superfortu aŭ postvivu nian sanon! Kaj mi erarigas, se tio donas la impreson, ke li nur movade verkus. Nia teksto tuŝas la demandon de la vera kaj substanca estipovo de artaj figuroj tiel senpere, ke ni vidalvidas la latentan arton kaj figurecon en ĉies normalaj ekzistoj. Lude li klavas sian cervantesan heredaĵon en la teksto (mi ne malkaŝos, precize kiel, sed promesas, ke tiu klavado frakase ravos vin), sed pro li denove serioze hantos la legantojn tiu frua hispana formulo de la ideo, ke eble la arto ne pli reas la vivon ol la tiel nomate normala vivo jam en sia ŝajna naivo komencas rei siajn artajn bildigojn, kaj ke do eble la arto-vivo-disduiga aŭ "akra" koncepto de la arto estas nekohera. Tie ĉi nia novelo revenigas nin al la baza romano, kaj al la romana demando, kiun ĉiesigis Baĥtin...

Pardonu la tripunkton... kaj la evidentecon de ĉi tia memironio... la muzoj ekzorcu ĉies memkontentemon...

* La Majstro kaj Martinelli, de Georgo Kamaĉo. Saarbrücken: Iltis. 1993. 32 p. ISBN 3-927613-30-4.

El: Fonto 14. 1994: 163, p. 7-14.

  1   2


Elŝuti 64.39 Kb.

  • POST LA ARKADIOJ

  • Elŝuti 64.39 Kb.