Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


János Sárközi Paĝoj por komencantoj (Tamen ne por infanoj)

Elŝuti 172.49 Kb.

János Sárközi Paĝoj por komencantoj (Tamen ne por infanoj)




paĝo1/7
Dato21.03.2017
Grandeco172.49 Kb.

Elŝuti 172.49 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7

János Sárközi

Paĝoj por komencantoj

(Tamen ne por infanoj)

1997

ENHAVO


Enkonduko 3

Unua parto 4

1.
Sukcesoj* 4

2.
Denove 4

3.
La ne-halt´ig´ebla mal-sato* 5

4.
Ĉe la akvo 6

5.
Ho, vi vir´inoj 6

6.
La mon´ujo* 7

7.
Ĉio estas demando nur de vid-punkto 8

8.
Amikeco pro intereso 8

9.
La mal-jun´ul´eto 9

10.
Mort´intaj* arboj 10

11.
Kredu al la alia! 10

12.
La mal-kuraĝ-ulo 11

13.
Novajn ge´patrojn mi serĉas. 12

Dua parto 13

14.
Kiam la kuraĝo estis tre grava 13

15.
Alia loko, alia pensado 14

16.
Mia unua elpensaĵo 14

17.
Kiam la bonkoreco kaŭzis malbonon 15

18.
Se oni ne scias, kion volas la alia 16

19.
Ne koleru la Sunon 17

20.
Kiuj havas okulojn, tamen ne vidas 18

21.
La vojaĝo 19

22.
Deziro, kiu ŝanĝiĝis 20

23.
Ĉiam pli supren! 21

24.
Unue ĉiam estu homo! 23

25.
La pano 24

Vortoj, kiuj ne estas inter la plej oftaj 700 26




Enkonduko


(Por instruantoj kaj konantoj de la lingvo)

La rakontoj, kolektitaj en tiu ĉi broŝuro, jam aperis en “Baza legolibro por komencantoj” (1986), en Budapeŝta Informilo (1987-90), en Hungara Vivo (1987-88), en Juna Amiko (1987).

En la unua parto estis uzitaj la unuaj 400, en la dua, la unuaj 700 vortoj de la Baza Radikaro Oficiala, ellaborita de la Akademio de Esperanto. La vortoj, kiuj ne ekzistas en la vortolisto, estas klarigitaj en glosoj.

Mi petas Vin, helpu al komencantoj per prunte-dono de la necesa materialo, kaj en la ellerno de la el-diro de Esperantaj vortoj.

La menciitaj 400 kaj 700 vortoj estas troveblaj en listo, kiu aperis en la Baza Legolibro por Komenc’antoj, kaj en la broŝuro Adamo kaj Eva (Debrecena Bulteno). Sed ili estas grandparte troveblaj ankaŭ en diversaj propagando broŝuroj. Hungaroj povas bone uzi la broŝuron de G.Kurucz “Esperanto Minimun Szótár” Ili kune-kun tiu ĉi libreto estas uzeblaj kiel lernolibro, por ellerni la bazojn de la lingvo. Tio ebligas la pluan memstaran lernadon per lego de pli ampleksaj libroj.

Mi esperas, ke ĉiu leganto trovos rakontojn al li/ŝi plaĉajn, kaj el ili ellernos ne nur la lingvon.

La aŭtoro


Unua parto

1.
Sukcesoj*


La juna patr´ino tre-ege ĝojis, kiam sia mal-granda fil-eto faris la unuajn paŝojn.* Pri tio ŝi parolis al ĉiu, kiu venis al la domo, kaj montris kion sia fil´eto povas jam fari. La fil´eto volonte faris tion ĉiam nove kaj de-nove, ja ankaŭ li sentias ĝojon pro la sukceso.

Poste la jaroj pasis. El la kara fil´eto far´iĝis granda knabo, poste viro. Ĉiam li volis fari kaj havi pli multe, kaj pli multe. Ĉiam, ĉio okazis tiel, kiel li volis; tamen poste la ĝojo daŭris nur unu tagon. Sekvont-tage li jam ne sentis ĝojon, pro la sukceso. Tuj li volis ion pli novan, ion pli grandan.

Sed la jaroj rapide pasis plu; jam pasis pli ol okdek. Kaj forlasi la liton la mal-junulo povis ĉiam pli kaj pli mal-facile.

Se foje-foje iu venis por vidi lin, li devis uzi sian tutan forton por el´lit´iĝi, kaj iri tri, kvar paŝojn. Kaj tiam li sentis tiom grandan ĝojon pro la sukceso, kiel iam antaŭ okdek jaroj, kiam li estis eta infano...

*
sukceso: se io okazas, kiel oni volas


paŝo: sin movo per piedoj


2.
Denove


Longe li jam ne manĝis varman manĝ´aĵon. Kiel mal-junulo, li ne havis emon por for-iri, kaj sid´iĝi ie por manĝi. Se mi volas manĝi ion varman, mi mem devos fari tion, ĉi tie, hejme, li pensis. Iam li scipovis fari tion, sed jam de longe li ne provis. Tamen li pensis, ke estos manĝ´ebla, kion li faros.

Ĉion li metis sur la tablon, kion li bezonis por la far´ado de la manĝ´aĵo. Poste mal-rapide li komencis la laboron, dume ofte pri´pensis ĉion sekv´ontan far´end´-aĵon. Kun la antaŭen-iro en la laboro, ĉiam pli fortan manĝ´emon li sentis. Baldaŭ ĝi estos bona, li pensis, kaj jam mal-trankvile li atendis tion.



Dume li faris lokon sur la tablo por la manĝado. Tio estis ne facila afero, ĉar tie estis ĉio, kaj okupis la lokon.

Poste li povis fini la manĝ´aĵ-far´adon, nur devis atendi iom, ĉar la manĝ´aĵo estis tre varma. Li metis ĝin sur la tablon, poste ankaŭ li sid´iĝis apud ĝi.

Sed dume la ujo, en kiu la manĝ´aĵo estis, sen-vole for´tir´iĝis, kaj falis de sur la tablo sur la teron. Tie la manĝ´aĵo tuj dis´fluis.

La mal-jun´ulo nur sidis kaj rigardis. Preskaŭ li ne volis kredi, kio okazis. Li nur sidis, kaj sentis ĉiam pli fortan mal-ĝojon, kaj sam-tempe manĝ´emon. Li nur sidis, sid´adis, rigardis antaŭ sin, kaj pensis pri nenio.

Sed fine tamen re´venis al li la volo, kaj kun tiu ankaŭ la forto.

Ho, vi ne-uzebla, mal-labor´ema, rid´inda mal-junulo, - li diris al si. Ĝis kiam vi volas ĉi tie sidadi, kaj rigardi la teron, dume senti fort´egan manĝ´emon? Vi povas esti feliĉa, ke la varm´ega manĝ´aĵo ne fluis sur viajn piedojn!

Ek! Komencu de-nove, nun jam vi povos fari tion pli rapide kaj pli bone! Kaj la mal-junulo star´iĝis, pur´igis la rest´aĵ de sur la tero, kaj komencis labori de-nove.


3.
La ne-halt´ig´ebla mal-sato*


Mal-juna amiko rakontis al mi aferon, kio okazis dum la fino de la milito: Proksime al la fino de la milito li far´iĝis milit-kaptito. Tio okazis en lando okcidente* de Hungario. Tie li tra´vivis kaj el´lernis, kia estas la vera malsato.

Jes, li diris; neniam mi pensis, ke oni povas esti tiel mal-sata. Ni loĝis en arb´aro, kaj nur foje- foje ni ricevis flu´eblan, varman manĝ´aĵon, kiu estis pli prok-sime al mal-pura akvo ol manĝ´aĵo, kaj tre mal-ofte sekan* panon*. Tiam ni manĝis pec´etojn de arboj. Feliĉe pura akvo fluis tra la arb´aro, kaj tiu tenis en ni la vivon.

Sed baldaŭ fin´iĝis la milito, kaj oni rapide trans-portis nin hejmen per vagon´aro*. Mang´aĵo ankaŭ en la vagon´aro ne estis, tial nia ega malsato ne havis fin-on. Antaŭ la limo* de nia lando oni diris al ni, ke en la unua halt´ejo en Hungario hungaroj atendos nin, salu-tos, kaj donos varman manĝ´aĵon. Ĉiu ricevos multe manĝi.

Kaj vere, ĉio okazis tiel, kiel ili diris. La staci-domon* oni pli´bel´igis, muziko aŭd´iĝis, kaj apud la muro de la staci-domo staris grandaj ujoj, ĉe ili belaj vir´inoj, por dis´doni la varman manĝ´aĵon.

Kiam la mal-sat´egaj homoj ek´vidis tion, ili ne volis trankvile atendi plu en la vagon´aro. En la sama tempo kur´egis ĉiu tien, komenc´iĝis granda inter-bat´ado. Tial la ujoj falis sur la teron, la manĝ-aĵo, kiun ĉiu tiel forte deziris, dis´fluis sur la tero, ricevis ĝin nur la piedoj. Ĉiu far´iĝis tre mal-pura kaj eĉ pli mal-sata.

Kial okazis tio? Ĉar ĉiu timis, ke la alia havos pli multe ol li. Tial ĉiu volis pli rapide kuri tien.

Mult-foje venas en mian kapon tiu rakonto, kiam mi vidas, ke sur la tero ĉiu homo, ĉiu lando volas pli rapide kuri ol la alia, por havi ion pli rapide, pli multe.

Nun-tempe ankoraŭ ĉiu povus havi ĉion necesan. Ĉiu homo povus manĝi, neniu devus esti mal-sata, se la dis´dono estus bona. Sed, se pro tiu kur´ego - pro la timo - foje okazos inter´bat´ado, la “ujoj” falos sur la teron, kaj la valor´aĵoj, kiuj estas en ili, dis´fluos, kio okazos poste?


*
mal-sato: sento, post longa ne manĝo


milit-kapt´ito: milit´isto, kiun la mal-amiko ne permesas iri hejmen
muziko: kanto de iloj
limo: kio estas inter la landoj
okcidento: kie la suno mal-lev´iĝas
pano:la plej grava manĝ´aĵo
saluti: montri, diri afabl´econ al la al´ven´into
seka: en kiu ne estas akvo
staci-domo: domo, apud kiu la vagon´aro haltas
vagon´aro: longa vetur´ilo
  1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 172.49 Kb.

  • Enkonduko
  • Unua parto
  • 2. Denove
  • 3. La ne-halt´ig´ebla mal-sato*

  • Elŝuti 172.49 Kb.