Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


János Sárközi Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj 1995 enhavo

Elŝuti 130.24 Kb.

János Sárközi Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj 1995 enhavo




paĝo1/5
Dato16.03.2017
Grandeco130.24 Kb.

Elŝuti 130.24 Kb.
  1   2   3   4   5

János Sárközi

Filmo por pli ol 16 jaruloj
kaj aliaj noveloj


1995

ENHAVO




1.
Kiam la revo neatendite realiĝas


2.
Filmo por pli ol 16 jaruloj


3.
Aŭtuna somero


4.
La insulo de mirakloj


5.
Katoj


6.
La ŝipekskurso


7.
La saĝa knabino



1.
Kiam la revo neatendite realiĝas


Kie vi estis tiom longe? La vespermanĝo jam preskaŭ malvarmiĝis. Ne sufiĉas, ke jam la duan fojon mi kuiras, mi devas atendi, eĉ danki, ke vi bonvolas manĝi, kion mi kuiris! Ne grumbladu Paŭlo. Mi renkontiĝis kun konata knabo, kaj mi interparoladis kun li. Tiu ĉi manĝaĵo estas vere bongusta. Jen, manĝu vi la pli grandan kolbason, vi devas ankoraŭ kreski. Denove vi fieradas pri viaj du plusaj jaroj! Ne povas esti ĉiu tiom granda kiel vi estas.

La knaboj, Karlo kaj Paŭlo sidis antaŭ la tendo kaj vespermanĝis kun granda apetito. Ilia malgranda tendo staris ĉe la rando de la kampadejo, proksime al salikarbusto. Inter la rivero kaj la tendaro la densa salikarbustaro malhelpis la travidon al la rivero. Nur mallarĝa vojeto kondukis ĝis la sabla bordo, kie la loĝantoj de la kampadejo sin banas, sunbruniĝas en la somera varmo.

En la kampadejo loĝis ĉefe gejunuloj. Simpla, malgranda kampadejo ĝi estis, sen ekipaĵoj, sen komforto. Por sinlavado, sinbanado tre konvenis la pura rivero; malnova puto donis freŝan trinkakvon. Nenio alia. Sed por junaj naturamikoj tio estas sufiĉa. Malgranda senarbejo estis agrabla loko por la tendoj. Ĉie buntaj floroj pompis, kaj inter ili malhelverda herbaro kuŝis, kiel dika, mola tapiŝo. Vera, originala, sendifekta naturo. De la landvojo nur mallarĝa vojeto kondukis tien, konvena por piedirantoj eble por biciklantoj. Aŭtoj ne povis veturi tien, tial la aero restis pura kaj la ĉirkaŭaĵo senbrua.

Niaj junaj herooj, Karlo kaj Paŭlo alvenis per biciklo. Ili uzas grandan parton el la somera paŭzo por perbiciklaj ekskursoj.

Ne malproksime de ilia tendo, en grandaj flavaj tendoj knabinoj loĝis. Ankaŭ ili vespermanĝis. Karlo kaj Paŭlo alvenis jam antaŭ kelkaj horoj, sed ankoraŭ ili ne havis okazon por interkonatiĝi. Tamen ne nur pro tio. Duope ili estis, la knabinoj multe pli. Sincerdirite ili timis la knabinojn, kvankam ili tre ŝatintus esti kune kun ili...

Se vi povus iom interrompi la manĝegon, rigardu tien;- diris Karlo.

- Kion mi rigardu?

- Ne kion, prefere kiun. Tiun ruĝharulinon, kiu nun ekstaris, kaj tenas poton en la mano.

- Jes, ankaŭ mi rimarkis, ke ŝi havas okulfrape belan formon. Estus bone interkonatiĝi kun ŝi.

- Ŝia nomo estas Helga.

- De kiu vi scias tion?

- Adalberto diris, tiu knabo, kun kiu mi interparoladis, kiam vi kuiris.

- Ĉu li konas ŝin?

- Jes, li konas, eĉ vidis ŝin bani sin sen bankostumo.

- Ĉu vere? Grandan bonŝancon li havis. Tian inon oni malofte povas vidi eĉ en bankostumo.

- Kiamaniere tio okazis?

- Hieraŭ vespere li fiŝhokadis. Li sidis inter salikarbustoj proksime al la plaĝo. Fiŝojn kapti li ne sukcesis, sed alvenis Helga, sola. Ŝi iris al la akvo, desurĵetis la mantelon, kaj longe banis sin, naĝis laŭ la fluo, poste ŝi forlasis la akvon, revenis, kaj denove naĝis. Fine, por sekigi sin, ŝi gimnastikis. Kaj ŝi ne surhavis bankostumon!

- Tio estas necerta. En mallumo tiujn malgrandajn bankostumojn oni ne povas vidi, eĉ de tute proksime.

- Hieraŭ vespere estis plena lunlumo, kaj la knabino ofte proksimiĝis al la loko, kie Adalberto kaŝis sin. Li rakontis, ke eĉ la spiron li retenis, ke la knabino ne rimarku lin. Sed li estis en ombro, kaj Helga pompis en plena lunlumo.

- Admirinda sceno! Estus inde provi, eble ankaŭ hodiaŭ ŝi ripetos la prezentadon.

- Sed ni ne havas fiŝhokistan ekipaĵojn.

- Tio ne gravas. Sen ekipaĵo ni povos kaŝi nin inter la arbustoj kaj kaŝrigardi ŝin.

- Kaj okazis tiel. La knaboj singarde, silente iris al la rivero en la mallumo, laŭ la mallarĝa vojeto. Proksime al la plaĝo ili zorgeme kaŝis sin malantaŭ la salikarbustoj. Ili atendis la leviĝon de la luno, kaj la alvenon de la knabino. Post unuhora atendado la luno komencis brili super la salikoj, kaj la riveron heligis arĝentblua lunlumo.

- Nu, la luno jam alvenis, sed kie restas Helga?

- Atendu trankvile. La luno nur nun komencis brili, certe en mallumo ŝi ne ekiris. Povas esti, ke ŝi jam venas.

- Profunda silento. Foje-foje kantbirdo pepadis dum sonĝo en la nesto. Nun granda fiŝo ĵetis sin sur la akvosurfacon; plaŭdo, denove silento.

- Ĉu ankaŭ vi estas dormema?

- Jes, la hodiaŭa biciklado estis laciga pro la varmo.

- Kiom ni ankoraŭ atendu? La kuloj jam formanĝas min.

- Silentu! Io venas.

- Jes, io faras bruon inter la arbustoj. Nu, eble ŝi alvenos.

- En ĝusta tempo, ĉar mi jam preskaŭ ekdormis.

- Rigardu, tio estas hundo, nur vaganta hundo.

- Restu silente; ĝi povos veni tien ĉi, kaj malkaŝos nin.

- Ne, bone; ĝi iras en alia direkto.

- Ĉu ni ankoraŭ atendu? Jam mi estas vere tre dormema.

- Ankaŭ mi, sed restu trankvila. Por vidi tian prezentadon estas inde iom atendi. Imagu, kiel admirinda ŝi estos en la lunbrilo. Certe ŝi jam venas.

- Mi pensas, ke ŝi jam delonge dormas, sed se vi volas ĉiookaze resti, ni restu. Iom mi dormos; se io okazos, veku min.

- Bone, dormu, sed ne ronku; mi atentos.

- Tintantaj virinaj voĉoj vekis ilin. Duondorme ili vidis, ke Helga staras en la brilanta matena sunlumo antaŭ ili, kaj apud ŝi ankaŭ aliaj ĉarmulinoj. Sur ili estis longa, maldika mantelo. Ili ridis, laŭte babiladis, kaj rigardis la surprizitajn knabojn.

- Bonan matenon! Ĉu vi dormis ĉi tie? Demandis mokvoĉe Helga.

- Ne, ni volis fiŝhokadi, - balbutis Karlo, - sed ŝajnas, ke dume ni dormis iomete.

- Ĉu iomete? Vi dormis tiel profunde, kiel marmoto.

- Sed kie estas la hokoj kun la bastonetoj?

- Certe, dum ili dormis, alvenis grandaj fiŝoj kaj forrabis la hokojn! Diris alia knabino kun moka brilo en la okuloj. Helga ne volis pligrandigi la embarason de la knaboj, amike diris al ili:

- Venu kun ni por sin bani! Post tiu ĉi malkomforta dormo la freŝa akvo helpos al vi revigliĝi.

- Nu, certe, sed nia bankalsono estas en la tendo.

- Bankalsono? Ĉi tie?! Kial? Ankaŭ ni ne kunportis ĝin.

- Tiam kiamaniere vi volas sin bani?

- Se eblas, ni ne uzas bankostumon. Ĉu neniam vi aŭdis pri nudistoj? Ne gapu, ni estas nudistoj!

- Nudistoj? Ĉu vere? Ni ne kredas!

- Ĉu vi aŭdas?- Ili ne kredas, - diris Helga al la aliaj knabinoj. Ni montru do al ili!

La tri knabinoj samtempe kun gracia moviĝo, - kiel dancistinoj, malsuprenfaligis la mantelon de sur la nudaj korpoj, profunde ili klinis sin antaŭ la knaboj, poste per abrupta salto ili ĵetis sin en la akvon, kaj malaperis inter la ondoj.

  1   2   3   4   5


Elŝuti 130.24 Kb.

  • 5. Katoj 6. La ŝipekskurso 7. La saĝa knabino

  • Elŝuti 130.24 Kb.