Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Jen kulta libro hungara, kun kiu kreskis preskaŭ ĉiu infano ĉie kie la hungara parolatas

Elŝuti 9.44 Kb.

Jen kulta libro hungara, kun kiu kreskis preskaŭ ĉiu infano ĉie kie la hungara parolatas




Dato15.10.2017
Grandeco9.44 Kb.

Elŝuti 9.44 Kb.
Recenzo: Géza Gárdonyi, Steloj de Eger (Egri csilagok), elhungarigis  Jozefo Horvath, Hungaria Esperanto-Asocio, Budapeŝto 2012     Jen kulta libro hungara, kun kiu kreskis preskaŭ ĉiu infano ĉie kie la hungara parolatas. Verdire ĝi pli intimas al la generacioj pli aĝaj, la gejunuloj nunaj eble pli interesiĝas pri Usono nun ol pri bataloj kontraŭ turkoj antaŭ kvincent jaroj. Tamen, ĝi restas fundamenta por kompreni la historion kaj la nunon ne nur de hungaroj sed ankaŭ de aliaj popoloj de mezorienta Eŭropo. Ĝi fidinde transdonas al ni la ideon pri tiuj tempoj foraj sed ankŭ pri tio kiel oni konceptis la ideon de nacio en Centra Eŭropo eĉ kvarcent jarojn poste, kiam oni verkis la romanon. Povas esti ke tiu heroa modelo de nacio intertempe jam eluziĝis sed eĉ tiam restas la libro kiel tipa dokumento de la epoko. Ĝis nun ĝi konatis en Esperanto nur per bildstrio el 1979, sed ekde 2012, dank al la kompleta kaj kompetenta traduko de Jozefo Horvath, ni povas ĝui ĝin ankaŭ en Esperanto.   Pri kio temas fakte Ĝis la 14-a jarcento la otomanaj  turkoj jam konkeris praktike la tutan Anadolion kaj gradajn partojn de Centra Azio kaj mezorientaj landoj. Per granda movo kaj orienteska pacienco ili ĉirkaŭiris Konstantinoplon lasante ĝin vegeti sieĝita dum la venonta jarcento (ĝis ĝia falo en 1453). Oni transisris en Eŭropon, okupis Trakion kaj ekiris al Bulgario, Grekio, Makedonio, Serbio. En 1371. okazis la batalo ĉe Marica en Bulgario, kie oni venkis la sudserban monarkon Vukaŝin Mrnjavĉeviĉ, kiu poste helpos, kun sia filo Marko (Marko Krale, Kraljeviĉ Marko), masakri la nordajn serbojn, bosnianojn kaj hungarajn trupojn dum la fama batalo sur Kosovo-kampo en 1389. (Malgraŭ la populara legendo laŭ kiu Marko batalintus kontraŭ la turkoj). Post tio faladis aliaj Eŭropaj landoj, unue la iam forta Bosnio, protektata kaj helpata de hungaraj reĝoj, ĉefe la fama Matjaso Korvino. Post lia morto la hungaroj preferis konflikti inter si ol unuece kontraŭstari la turkojn. Aliflanke ili estis premataj de la germanoj. Kaj ĉiukaze la turkoj tiutempe ja estis nevenkeblaj. Ili facile enmarŝis Kroation kaj sudan Hungarion, disbatante la hungaran armeon ĉe Mohaĉ en 1526, kio rezultis per dispecigo de hungaraj landoj en tri partojn. La oriento estis okupita de turkoj sed estis abunde subtenita de malgermanemaj hungaraj nobeloj kaj kalvinistoj, la sudo restis iel memstara, kun restetoj de Kroatio dum la okcidenton kontrolis la germanoj (austroj).  Ni ne forgesu ke la la orienton de Hungario tiam formis la landoj kiuj nun grandparte troviĝas en Rumanio (Transilvanio, Banato) kaj ke la nordon formas fakte la nuna montara Slovakio.    Ĝuste tie, ĉe la subaj randoj de la Karpatoj, okazos la decida batalo por la sorto de Eŭropo, la batalo por la fortikaĵo de Eger. Hungaroj devis do batali inter si, kelkaj aliance kun la turkoj, kaj samtempe tremis ke eventuala germana venko super la turkoj subigus la hungarojn al la germanoj, kiuj restis iom singardemaj kaj preferis ne rekte alfronti la malamikon. La aŭtoro tre bone priskribas la politikan situacion kaj la rilatojn inter diversaj partoj kaj orientiĝoj de hungaroj. La libro estas tisence tre bona lernilo de historio. Krome ĝi estas ankaŭ streĉa aventurromano, ĉefe por  (ge)knaboj, mi supozas, sed mi ĝuis ĝin ankaŭ en miaj kvindekaj jaroj. La roluloj estas historiaj figuroj kiel István Dobó, István Mekcsey, Bálint Enyingi Török kaj la ĉefheroo Gergely Bornemisza, kies vivon oni sekvas de frua knabaĝo ĝis lia rolo en la defendo de Eger, kie li elstariĝis per inteligento kaj persisto. Alia roluloj estas ankau la turka sultano Solimano kaj Frato Georgo (alinome kardinalo George Martinuzzi  aŭ Juraj Utišinović, la regento de la infana reĝo Sigismundo). Krom tiu kroato, menciatas ankaŭ la nomoj de Rustem paŝao (bofilo de Solimano, naskiĝis en Skradin, Kroatio, konata laŭ la bela moskeo en Instanbulo kaj kiel la plej korupta turka potenculo) kaj de la serbdevena Mehmed-paŝao Sokoloviĉ, la granda veziro, kiu povis rigarde  trapenetri murojn de fortikaĵoj. Tio nur donas ideon kiel kompleksa la mondo estis jam tiutempe, `multikulti´ ne estas io moderna, kiel iuj kredas. Pluraj el niaj herooj ankaŭ flue parolas la turkan.

En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

La aŭtoro ankaŭ priskribas la politikajn manovraĉojn per kiuj oni ludis per vivoj de homoj, ĉar la historia vero estas ke Eger poste tamen falis en la manojn de turkoj en 1596 kaj dum neplena jarcento restis en turkaj manoj. Tamen la nekredebla rezisto kaj venko  de 2000 defendantoj kontraŭ ĉ. 150.000 turkaj sieĝantoj, restas legenda. Eger estas kaj restas la hungara Masada.   La priskribo de la batalo estas preskaŭ fizike palbebla, la leganto pasigas multajn horojn inter la sieĝantoj tremante, timante kaj kunbatalante. Tamen la malamiko ne estas priskribita simplece, oni povas bone imagi ankaŭ iliajn motivojn kaj vidi homojn kun siaj propraj valoroj kaj cirkonstancoj. Tamen la aŭtoro, kiom ajn larĝspirita, restas la filo de sia epoko, sklavanta al la tiutempaj stereotipoj pri turkoj kiuel malbonuloj kaj kristanoj kiel bonuloj per si mem. La valoro de tiu ĉi libro estas ke ĝi alemnaŭ grave nuancigas la bildon. La eŭropa kulturo ankoraŭ estas tro malproksime de la celo objektive kaj plurfacete prezenti la turkan “okupacion” de kristanaj landoj, kiu en certaj periodoj estis multe pli liberala kaj respekta por la la  loĝantaro ol la rego de kristanaj moŝtuloj. Sed tio estas jam tute alia temo, por kiu la libro de Gárdonyi malfermis la enirpordon kiuj multaj ne rimarkis.   La lingvaĵo de la traduko estas simpla kaj glata, flua  kaj kapta, plejparte en bona kaj korekta Esperanto. Ĝi ne celas altan artan stilon sed ĝuste  senperan komprenon. Tamen kelkaj frazoj, dissemitaj tra la tuta libro, restas por mi nekompreneblaj, verŝajne temas pri rektaj transdonoj de iuj hungaraj parolturnoj aŭ esprimoj. Sed ili ne estas multaj kaj ne ĝenas la legadon. Por la dua eldono eble oni donu la tekston por provlego al iu kun bona rego de internacie neŭtrala Esperanto-stilo. Tio igus ĝin praktike perfekta sen iela ajn obrigi la meritojn de la tradukinto de tiu dikega libro, preskaŭ kvincentpaĝa. Aparte utila estas la pluraj notoj, klariga antaŭparolo kaj utilegaj postnotoj pri la gravaj roluloj kaj la historia fono. Tiuj notoj povus esti eĉ pli bonaj, sed mallonga serĉado tra Vikepedio povas ripari tiun mankon.    Ĉiukaze, tiu ĉi libro estas kolektista nepraĵo por ĉiu kiu interesiĝas pri historio, ŝatas bonan aventuron kaj ĝuas bonan Esperanton. La hungareco de la llibro estas nur supraĵa obstaklo kompreni ĝin, ĝiaj mesaĝoj estas pli vastaj.      Nikola Rašić Rotterdamo


Elŝuti 9.44 Kb.


Elŝuti 9.44 Kb.