Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Jarlibro 2002 hilelista esperanto-komunumo

Elŝuti 411.26 Kb.

Jarlibro 2002 hilelista esperanto-komunumo




paĝo1/2
Dato16.03.2017
Grandeco411.26 Kb.

Elŝuti 411.26 Kb.
  1   2


JARLIBRO

2002




HILELISTA
ESPERANTO-KOMUNUMO

Kunmetinto:


Mato Špekuljak, la kunordiganto de HEK

E n k o n d u k o

Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK) estas inspirita per universalhumanisma projekto, kiun en jaro 1901 iniciatis Lazaro Ludoviko Zamenhof. L. L. Zamenhof estis ne nur iniciatinto de la unika universala racia lingvo - Esperanto, li estis ankaŭ iniciatinto de la unika universala humanisma mond- kaj vivkoncepto - hilelismo. Hilelismo sin apogas je la komuna nobla kerno de la plej respektindaj kritikraciaj filozofiaj doktrinoj kaj religiaj tradicioj. Hilelismo estas fidinda mond- kaj vivkoncepta orientigilo por moderna homo de iu ajn nacia aparteno, religia tradicio, eduka nivelo, politika konvinko... Ĝi estas akceptebla same por homoj religiemaj, kiel ankaŭ por homoj nereligiemaj.


La 15-an de decembro 2001 (Zamenhoftage) en Interreto okazis la 1-a Jarkunveno (fakte: fondkunveno) de HEK. Ĝi estis la unua plene interreta E-kunveno. Dum la 1-a Jarkunveno de HEK, surbaze de rezultoj de la voĉdonado de membroj de HEK en fondiĝo, estis decidite pri Aliĝilo al HEK, Statuto de HEK, Regularo de Hilelista Komunumo, Hilelista Sentencaro, Hilelista Krestomatio, Hilelista Kantaro kaj Hilelista Kalendaro.
Al HEK oni aliĝas sendante plenigitan Aliĝilon laŭ la kontaktadreso de HEK. Novaliĝinta membro eniras Hilelistan Adresaron, kiun ĉiu komunumano ricevas konstante aktualigatan (retpoŝte senpage kaj paperpoŝte kontraŭ 1 IRK por unu sendo). En HEK ne estas membrokotizo, nur libervolaj donacoj de membroj kaj simpatiantoj de la komunumo. Ĉiuj oficoj en HEK estas volontulaj. HEK eldonas sian unumonatan kvarpaĝan revueton "Hilelisto". Jarabono je ĝia retmesaĝa versio estas senpaga, kaj la surpaperigatan version, dissendatan per la kutima poŝto, oni povas aboni kontraŭ 6 IRK-oj (internaciaj respondkuponoj), por la aviadilpoŝta abono - 12 IRK-oj. Abonpetojn sendu laŭ la kontaktadreso de HEK. Eblas aŭtomata abono je la revueto pere de TTT-paĝo "Hilelisto".
Hilelista Esperanto-Komunumo lanĉis kaj prizorgas Dissendoliston "Hilelisto". Pere de la dissendolisto oni povas: esti informata kaj informi la aliajn dissendolistanojn pri novaĵoj en Hilelistujo, partopreni kaj mem iniciati diskutojn pri diversaj demandoj el sferoj de praktika vivsaĝeco, moraleco, religieco, humanismo, elŝutadi diversajn materialojn de HEK (oficialajn dokumentojn, numerojn de la revueto "Hilelisto", broŝurojn, fotojn, kantojn...), partopreni aŭtomatajn voĉdonadojn, partopreni ĉiudimanĉan rektan realtempan komunikadon kun hilelistoj kaj simpatiantoj de hilelismo el la tuta mondo, partopreni virtualajn jarkunvenojn de Hilelista Esperanto-Komunumo.
Kontaktadresoj:
retadreso de HEK: hilelista_komunumo@yahoo.com
TTT-ejo de HEK: http://www.geocities.com/hilelista_komunumo
la kunordiganto: Mato Spekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio
retadreso de la kunordiganto: mato.spekuljak@zg.tel.hr
TTT-ejo de HHZ (Kroata Hilelista Komunumo): http://geocities.com/hhz

DE HILELISMO 1901 DE L. L. ZAMENHOF ĜIS HILELISTA ESPERANTO-KOMUNUMO 2001

I.

Ludoviko Lazaro Zamenhof, krom ke iniciatis universalan racian lingvon - Esperanton, iniciatis ankaŭ universalhumanisman viv- kaj mondkoncpeton - Hilelismon. Dum Esperanto estis de lia aŭtoro pripensita kiel "pontolingvo", Hilelismo estis pripensita - kiel "pontovivkoncepto", "pontomondkoncepto", aŭ, iom simpligite - "pontoreligietiko".



Hilelismo estis unuafoje publike prezentita antaŭ 100 jaroj, do en jaro 1901, en la rusa lingvo, sub la titolo "HILELISMO - PROJEKTO PRI SOLVO DE LA HEBREA DEMANDO" (origine: "ГИЛЛЕЛИЗМЪ - ПРОЕКТЪ РЕШЕНИЯ ЕВРЕЙСКОГО ВОПРОСА"). La broŝuro estis formale adresita al samgentanoj de L. L. Zamenhof (do - al hebreoj), kun kiuj Zamenhof kalkulis kiel kun unuaj entuziasmiĝontoj pri la projekto. Praktikonte Hilelismon kiel universalan neŭtralan racian religietikon ili, laŭ Zamenhof, montrus plej ĝustan - neŭtralan - religietikan evoluvojon al ĉiuj homoj (gentoj, popoloj) en la mondo (1).

Tuj post la apero de la broŝuro ĝia eldonisto bankrotis, kaj la broŝuro dum kelkaj jaroj restis neakirebla. El nur malmultaj samgentanoj de L. L. Zamenhof, kiuj havis eblecon konatiĝi kun la projekto, plejparte buŝe, nur kelkaj montris iugradan intereson (2).

Disreviĝinta, Zamenhof, post kelkjara ŝanceliĝado, en jaro 1906, publikigis la duan version de sia Hilelismo (baldaŭ sub nova, pli neŭtrala, nomo "Homaranismo" (3). Homaranismo, idee pli ampleksiga, sed spirite - kompare kun hilelismo - malpli profunda universala neŭtrala racia viv- kaj mondkoncepto, estis adresita al la tuta homaro. Unuajn entuziasmiĝontoj pri Homaranismo Zamenhof, precipe post la sukceso de la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo sur Maro (4), esperis trovi inter esperantistaro.

Estas rimarkinde ke plimulto el deko da principoj de Homaranismo pritraktis - justan politikan solvadon de inter-etnaj problemoj, kaj esencaj demandoj de la viv- kaj mondkoncepto (la tri principoj de Hilelismo) en Homaranismo eniris la duan planon (pli precize - la lastan, dekan principon de Homaranismo). (5). Sed, nek ĉi-idearo estis iom pli vaste akceptita. Nemultaj esperantistoj entuziasmiĝis pri Homaranismo.

Zamenhof daŭrigis serĉadon de pli oportuna versio de Homaranismo Eĉ li en jaro 1912 rezignis de sia - natura - gvidanta rolo en Esperanto-movado (6) por plene sin dediĉi al Homaranismo. Li komencis seriozajn preparojn por kunvoki la 1-an Homaranistan kongreson, kiu, laŭplane, devis okazi en neŭtrala Svislando. Sed, eksplodis la 1-a (naciisma) mondmilitaĉo, kaj la kongreso ne okazis.

Zamenhof, spite al malfavoraj cikronstancoj, daŭrigis sian okupadon per la projekto. Bedaŭrinde, baldaŭ lia revego estis haltigita per lia morto, la 14-an de aprilo 1917. Nelonge antaŭ sia morto L. L. Zamenhof sukcesis fini tradukadon de la Bibilio (hebrea kanono) en Esperanton. Lastaj skribitaj pensoj de Zamenhof estis viv- kaj mondkonceptaj (en senco de "Hilelismo 1901"), kaj ne la kosmopolithumanismaj (en senco de Homaranismo) (7).

II.

Ega plimulto da esperantistoj preferas pere de Esperanto mondskale korespondadi, turismadi, interŝanĝadi poŝtmarkojn, bildkartojn, monerojn, telefonkartojn, kalendaretojn, serĉi partneron por seksumado, geedziĝo aŭ komercado, sed estas ankaŭ esperantistoj entuziasmiĝantaj per la universalhumanisma idearo de L. L. Zamenhof.



Tiujn esperantistojn ne kontentigas sendubaj ĝeneralaj humanismo kaj kosmopolitismo en Esperanto-movado, ili sopiras ankoraŭ pli da idealismo, ili sopiras kiel eble pli idealisman - eĉ se pro tio malpli vastan - mondskalan esperantilingvan komunumon:

- en kiu ĉiu samkomunumano estus sincera, bonvolema, helpema, solidarema amiko, kaj vera samideano;

- en kiu neniu membro restus sen atento, neniu opinio sen konsidero kaj neniu demando sen respondo;

- kiun ne gvidus fieraj funkciuloj, sed kiun kunordigus sindonemaj volontuloj;

- en kiu ne estus membrokotizo, sed nur laŭebla kaj laŭvola monhelpo al la komunumo;

- en kiu komuna kaso povus esti de neniu uzurpebla;

- kiu ne kverelus kaj batalus kun aliaj grupoj, sed okupus per la pliperfektigado de la propra grupo;

- en kiu oni havus eblecon ne nur aŭdi noblajn vortojn kaj legi noblajn tekstojn, sed ankaŭ reale sperti (kaj mem praktiki) noblecon;

- en kiu malantaŭ unuavida nobleco ne kaŝus interna hipokriteco...

kaj ĉio tio en kiel eble pli granda rasa, kultura, religia, nacia, socia bunteco.

Tian komunumon oni ne povas starigi surbaze de nura uzado de la komuna - universala, racia, neŭtrala - lingvo, oni ĝin povas starigi nur surbaze de la komuna - universala, racia, neŭtrala kaj nobla - vivkoncepto, mondkoncepto (Zamenhof, en spirito de sia tempo, diris, religio), kaj li ĝin proponis antaŭ precize 100 jaroj (8).

Tian vivkoncepton konfesadis kaj hebreaj profetoj (ekzemple Miĥa (9)), kaj antika forte homama kaj pacema juda pensulo Hilelo (10) (laŭ kiu Zamenhof nomis la unuan version de proponita de li universalhumanismo) kaj al nia tempo pli proksimaj humanistoj kiel, ekzemple, T. More (11), J. A. Komensky (12), L. N. Tolstoj (13).

Esperanto-komunumo kiu starigis antaŭ si celon kultivi suprajn valoraĵojn - estas Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK).

Hilelista Esperanto-Komunumo elkreskis en septembro 2001 el Hilelista rondo, (prov)funkciinta dum unu jaro. En Hilelista rondo ĝis julio 2001 ariĝis dudeko da forte idealismaj esperantistoj. La rondo fukciis sen membrokotizo. Abono al la retversio de la revueto "Hilelisto" estis senpaga, kaj por aboni surpaperigatan version oni devis kovradi nur sendokostojn. En 20 eldonitaj numeroj de "Hilelisto" oni povis legi artikolojn pri diversaj temoj kaj interesajn personajn opiniojn kaj reagojn, skribitajn el la altidealisma vidpunkto. En ombrego de Esperanto-kongreso 2001 de UEA, okazis en Zagrebo Hilelista kunveneto, en profunde amikeca, familia etoso. Voĉdonadon povis partopreni ĉiuj rondanoj, aŭ persone dum la kunveneto, aŭ paperpoŝte, aŭ retpoŝte. Voĉdonis plimulto da rondanoj.

Rezultoj de la voĉdonado montris, ke per kelkaj pliaj voĉoj la membroj elektis ke Hilelista rondo elkresku en Homaranisman Asocion Tutmondan, kiu sin gvidu laŭ ĝeneralhumanismaj idealoj. La intenco estis maksimume malfermi la komunumon al ĉiuj interesiĝontoj pri ĝi. Nemalbone, tre bonvoleme, sed, laŭ opinio de la unuanime elektita kunordiganto, tio signifus griziĝon, akviĝon de la pli ambicia projekto. Cetere Esperanto-organizaĵo, kun longa tradicio kaj ĝuanta senduban respekton ankaŭ ekster Esperantujo, kaj en kiu pli-malpli regas ĝeneralhumanisma "interna ideo" jam ekzistas. Tio estas Universala Esperanto-Asocio. Novan UEA-n Esperantujo ne bezonas. Sed, Esperantujo, nepre bezonas altidealisman peresperantan organizaĵon, kiu proponadus universalan, racian, neŭtralan viv- kaj mondkoncepton, kiel altegidealisman alternativon al nemalofte inter si kontraŭstarantaj, konfliktantaj kaj eĉ batalantaj diversaj kulturoj, religioj, naciaj tradicioj... La unuanime elektita kunordiganto de HAT forlasis la asocion, kaj kun kelkaj samideanoj, iniciatis Hilelisman Esperanto-Komunumon.

Momente en HEK en membras 16 membroj (stato komence de jaro 2002). Per maksimume demokratia voĉdonado (persona, paperpoŝta, retpoŝta) ili dum la 1-a Jarkunveno de HEK decidis pri nomo de la komunumo, pri ĝia kunordiganto, pri Aliĝilo al la komunumo, pri ĝia Statuto, pri Regularo de Hilelista Komunumo, pri Hilelista Sentencaro, Hilelista Krestomatio, Hilelista Kantaro kaj Hilelista Kalendaro.

Krom daŭra regula eldonado de la monata kvarpaĝa revueto "Hilelisto", HEK planas komenci eldonadon de broŝuroj kaj libroj kun universaletika kaj religietika enhavo. HEK prizorgas sian retpaĝaron en Interreto (kie oni povas trovi ĉiujn dokumentojn de HEK kaj ĉiujn aperintajn numerojn de la revueto "Hilelisto", esprimi en Gastlibro sian opinion pri la projekto, doni sugestojn kaj proponojn). Antaŭnelonge estis sukcese lanĉita libera dissendolisto (retforumo).

En proksima estonteco estos proklamita unua Hilelista Domo (apud Poreč, Istrio - Kroatio) (14). Espereble pli-malpli baldaŭ estos malfermitaj hilelistaj domoj en ankaŭ aliaj anguloj de la mondo. Destino de hilelistaj domoj estos okazigo de hilelistaj renkontiĝoj, seminarioj, ebligo de kiel eble pli favorpreza ripozado (somerumado, vintrumado) en la altidealisma etoso ktp.

Bedaŭrinde, la propono de HEK pri kunfandiĝo de ĉiuj homaranismaj kaj hilelismaj Esperanto-iniciatoj, grupoj, organizaĵoj, okaze de la 100-jariĝo de apero de la unua versio de zamenhofa Hilelismo-Homaranismo, ne estis akceptita, sed HEK restas vaste malfermita por kunlaboro kun aliaj similaj Esperanto-iniciatoj, grupoj, organizaĵoj kaj faras unuajn paŝojn por proponi Hilelismon de L. L. Zamenhof ankaŭ ekster Esperantujo, en ankaŭ naciaj lingvoj. Ankorau antaŭ fino de la jaro 2001 ekvivis Kroata Hilelista Komunumo.

Fine, gravas mencii, ke ĉiuj oficoj en HEK estas volontulaj, ke neniu HEK-ano vivtenas sin de idealismo de aliaj membroj. Filtrado de universalhumanismaj ideoj per sciencaj kriterioj, malebligas disvastigadon en Hilelistujo de iuj ajn pseŭdonoblaj nebulaĵoj kaj evoluon de HEK direkte al iu ajn sektaĉo (15). HEK estas neniu sektaĉo de esperantistoj-stranguloj, ĝi estas altkultura, altetika kaj, samtempe, altdemokratia idealisma Esperanto-komunumo

C i t a ĵ o j

(1)


"Ni pruvis, ke Hilelismo estas plej reala, plej rapida, plej facila kaj samptempe plej altspirita solvo de la juda problemo. Sed ĉu ĝi estos solvo de nur la juda problemo? Ne, ĝi estos samtempe granda fenomeno komunhoma. Kiu enpesiĝis eĉ malmulte en fundamentojn de Hilelismo kaj en ĉiujn sekvojn, kiujn ĝi pli aŭ malpli frue neeviteble post si kondukos, tiu komprenos, ke Hilelismo aperos kiel nova luma erao por la tuta homaro; ke tiu malgranda komunumo, kiun ni nun volas fondi, baldaŭ estos fundamento kaj fermentilo por renaksita kaj frate unuigita homaro...

El la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝhin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm)

(2)

"Multaj personoj konfesis al Zamenhof, ke ili samopinias kun li en siaj koroj, sed ne aŭdacas diri tion publike."



El: Maimon, N.C., HISTORIO DE HILELISMO (Publika elpaŝo - Hilelismo aliformiĝas en Homaranismon), Nica Literatura Revuo 5 (1960) 29, 165f (laŭ: Jeremi Giŝron LINGVO KAJ RELIGIO Studo pri la frua esperantismo kun speciala atento al L. L. Zamenhof, Eldonejo Sivron, Jerusalem 1986)

(3)


"Mia ŝanceliĝado daŭras jam pli ol ses jarojn, kaŭzante al mi tre grandan kaj turmentan internan bataladon, kaj ĝis nun mi ne povis ankoraŭ veni al ia definitiva decido... En la jaro 1903 mi post multaj klopodoj ricevis returne ĉiujn ekzemplerojn de mia broŝuro ("Hilelismo" el la jaro 1901 rim. de M. Š.) kaj kaŝis ilin en mia ŝranko, ĉar tiam miaj konvikoj jam iom ŝanĝiĝis…

Jam pli ol ses jarojn mi konstante ŝanceliĝas pri tio, ĉu oni devas enkonduki la hilelismon antaŭe inter hebreoj, aŭ tuj proponi ĝin al personoj de ĉiuj popoloj...

La tuta afero Esperanto estas nur parto de tiu komuna ideo, kiun mi nomas Hilelismo.

El: la letero al Javal, la 24-an de septembro 1905 (laŭ: J. Giŝron, LINGVO KAJ RELIGIO Centro "Sivron" Jerusalemo 1986.)

(4)

"Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas…



En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj lau unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, - tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion: sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu penis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi…

En la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo: Al Vi, ho Potenca Senkorpa Mistero…"

El: La parolado de L. L. Zamenhof antaŭ la 1-a Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905 registrita de Hirotaka Masaaki (1991-07-05); "Hilelisto" n-ro 10

(5)

El deko da homaranismaj principoj, nur unu, la lasta (triparta) estis religietika, tre simila al tri principoj el "Hilelismo 1901".



Malplilongigite oni povas 10 principojn de homaranismo (ekzemple el la broŝuro "Homaranismo" de L. L. Zamenhof , eldonita en jaro 1913) prezenti jene:

1. La tuta homaro estas unu familio, t.e. la malamikeco inter diversaj nacioj estas unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la homaro.

2. Ĉiu homo estu estimata nur laŭ siaj personaj trajtoj kaj laŭ siaj personaj agoj.

3. Ĉiu lando apartenas al ĉiuj siaj enloĝantoj en la sama grado. Neniu popolo havas la rajton rifuzi, pro historiaj aŭ aliaj kaŭzoj, al aliaj popoloj plenajn civitanajn rajtojn en la teritorio, kie ili loĝas.

4. Oni ne nomu la diversajn geografiajn regionojn laŭ diversaj gentoj sed laŭ neŭtralaj nomoj. Dum transira periodo oni povas nomi la landojn laŭ iliaj ĉefurboj kun la aldono "regno" aŭ "provinco".

5. Estas la fundamenta rajto de ĉiu homo paroli sian propran lingvon aŭ dialekton en sia propra domo. En pli grandaj teriotrioj oni uzu la lingvon de la plimulto en la kultura vivo, kaj se oni ne povas interkonsenti pri tia lingvo de la plimulto, oni uzu neŭtralan lingvon. Se ankaŭ tio estas neebla, oni kiel lastan solvon almenaŭ starigu specialajn kulturajn instituciojn kaj lernejojn por evoluigi en ili neŭtralan kulturon.

6. Je rekta demando oni respondas, ke oni estas "homarano" kaj nur se pliaj preciziigoj estas petataj, oni povas uzi la proksimajn vortojn "regno", "provinco", "lingvo", "deveno" aŭ "religio".

7. La landon, en kiu oni naskiĝis, oni nomas "patrolando", kaj la landon, en kiu oni vivas, "hejmolando". Se oni ne povas uzi tiujn terminojn sen miskompreno, oni povas anstataŭe uzi la vortojn "patruja regno", "patruja regiono", "patruja urbo" kaj "hejma urbo".

8. Patriotismo estas natura amo al ĉiuj homoj en la regiono, kie oni loĝas, sendepende de lingvo, raso kaj religio. Se tiu amo provizore estas ĝenata, ĉar iu grupo aŭ gento provis fari sin "mastroj", oni devas esti firma je kredo, ke tio estos de transira karaktero.

9. Lingvo estas nur rimedo kaj ne celo. Oni neniam devas konsideri sian propran gepatran lingvon kiel ion sanktan, kion oni devas altrudi al aliaj homoj.

10. Homarano nomas kiel sian religion tiun religion aŭ tiun religian substituaĵon, je kiu li vere kredas. Kaj kiu ajn ĝi estus, homarano ĝin konfesas sole laŭ la jenaj homaranistaj principoj:

a) Per vorto "Dio" oni nomas la plej altan kaj nekompreneblan forton.

b) La ĉefa principo de la homa kunvivado estas: "Agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi." Ĉion alian oni devas konsideri kiel aldonoĵn, kies plenumo dependas de nia propra volo.

c) Se oni ne kredas je iu el la revelitaj religioj, oni devas nomi sin "liberkreda", kio ne estas samsignifa kun ateismo. Ĝis la starigo de la religio de la liberkreduloj oni povas daŭrigi esti membro de la religio, en kiu oni naskiĝis.

Laŭ: Jeremi Giŝron LINGVO KAJ RELIGIO (Studo pri la frua esperantismo kun speciala atento al L. L. Zamenhof), Eldonejo Sivron, Jerusalem 1986, paĝoj 90-91

(6)


"Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari ĝin tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi "majstron", ke vi ĉesu honori min per tiu titolo…

Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas laŭvola, ke la esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion komunan kun la esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi…

Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena… sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas…

El: La parolado de L. L. Zamenhof antaŭ la 8-a Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de augusto 1912 registrita de Hirotaka Masaaki (1992-08-12); "Hilelisto" n-ro 12

(7)

"En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi neniam plu reaperos.

Viando Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.
Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, tiel ridinda... Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."



El: M. Boulton ZAMENHOF

(8)


"La religio de hilelistoj estas ne nova. Laŭ sia ideo ĝi ekzistas de nememoreblaj tempoj en la koro de ĉiuj homoj. Ĝi prezentas per si puran teozofian religion. Al ĝi kun pura konscienco povas aliĝi ĉiu morala homo, en kiu ajn religio li estus edukita. Al ĝi povas kuraĝe aliĝi ankaŭ tiu, kiu principe neas ĉiun religion.

La esenco de religio de hilelistoj enestas en sekvantaj tri punktoj:

1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.
2. Siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo en formo de konscienco; tial obeu ĉiam la voĉon de via konscienco, ĉar tio ĉi estas neniam eksilentata voĉo de Dio.
3. Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru nek videble, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio."...

Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio subkompreni fortojn de la naturo kaj mondan moralecon...

Hilelistoj trovis necesa doni al sia religio ankaŭ certan eksteraĵon, kiu ligus inter si la hilelistojn kaj konstante memorigus al ili pri esenco de ilia religio. Tiu ĉi ekstera flanko estas deviga nur por tiuj, kiuj volas aparteni ne nur laŭ spirito, sed ankaŭ laŭ eksteraĵo al la komunumo de hilelistoj...

Hilelismo estas sendube la religo de estonteco. Ĉar ĝi dependas nek de iaj naciaj ecoj, nek de loko, nek de tempo, nek de grado de evoluo, kaj, ne katenita de iaj aprioraj ligiloj, sed bazita ekskluzive sur la koro kaj homa racio, ĝi ĉiam adaptiĝos al perfektiĝantaj postuloj de la koro kaj racio."

El la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm)

(9)


"Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn kaj esti modesta antaŭ via Dio.

El: Miĥa 6;8 laŭ "Hilelismo kaj ĝia destino" de Raymond Brisebois ("Hilelisto" n-ro 23)

(10)

"Unu alireligiano alvenis al rabeno Ŝamajo kaj diris al li:



- Akceptu min en vian religion, kondiĉe ke vi instruu min pri ĝia tuta instruo dum mi staros sur unu piedo.

Ŝamajo forpelis lin per la fera masonista angulmezurilo.

La alireligiano alvenis al rabeno Hilelo, kaj li akceptis lin en la judan religion, kaj diris al li:

- Kio ne estas agrabla al vi, ja tion ne faru al homo alia, tio estas la tuta Leĝo, la resto estas komentarioj, iru kaj ekstudu.

Instruo estas: oni estu ĉiam afabla kiel Hilelo, kaj neniam netolerema kiel Ŝamajo."

El: TALMUD, "BIGZ", Beograd 1990 (Šabat 30/b-31/a) Esperanten tradukis - Mato Špekuljak (la ora regulo transprenita laŭ traduko de Jeremi Giŝron el lia libro LINGVO KAJ RELIGIO, "Sivron", Jerusalem 1986)

(11)

"En Utopio ekzistas diversaj kredoj. La plej granda parto da homoj konfesas unun, neatingeblan, neklarigeblan, eternan kaj senliman Diaĵon, kiu, nekompreneble por la homo, plenigas tutan ĉi-mondon per sia ĉiupotenco. Al Ĝi oni atribuas ekeston, kreskon, evoluon, transformiĝon kaj finiĝon de ĉiuj ekzistaĵoj, kaj nur Ĝin oni adoras...



Kvankam ne ĉiuj utopianoj apartenas al la sama konfesio, ĉiuj ritoj, en sia tuta multaspekta diverseco, inkliniĝas per diversaj vojoj al la sama celo - adorado de la Diaĵo. En la temploj oni povas aŭdi kaj vidi nenion, kio ne estus komuna al ĉiuj konfesioj. Komuna diservo estas farata tiel, ke ĝi ofendadu neniun konfesion. Oni en temploj ne pendigas bildojn de dioj, por ke ĉiu estu libera imagi al si Dion, konforme kun sia konfesio. Ĉiuj preĝoj estas kunmetitaj tiel, ke ĉiu povu ilin elparoladi sen ofendi sian religian konvinkon. Oni praktikas neniun sangoferan riton...

Sub la virto oni komprenas: vivi laŭ la naturo, ĉar por tia vivo kreis nin Dio. Kaj laŭ la naturo vivas ĉiu, kiu en serĉado de agrablaĵoj kaj en evitado de malagrablaĵoj, obeas la prudenton. La prudento, unue - en koroj de homoj ekflamigas amon kaj pian sindonon al la Dia majesto, al kiu ni ŝuldas ke ni entute ekzistas kaj ke ni povas esti feliĉaj, kaj due - la prudento nin admonas kaj instigas por ke ni pasigadu la vivon per kiel eble malpli da malagrablaĵoj kaj kun kiel eble pli da ĝojo, kaj ke ni al ankaŭ ĉiuj aliaj homoj, kun kiuj ni nature estas ligitaj, helpadu por ke ankaŭ ili atingu la samon."

El: Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964. elektis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak

(12)


"Estas ĝeneralaj la plendoj, ke nenio estas sur sia loko, ke ĉio devias de la ĝusta vojo. Anstataŭ saĝeco regas malklereco, anstataŭ politika reĝimo dominas anarkio aŭ konfuzo aŭ tiraneco. La mondo svarmas de senkleraj azenetoj, kiuj amas la tenebron de sia nesciado... La kutimaj homaj streboj estas klopodoj akiri havaĵon, rangojn kaj voluptojn. Multaj ne kontentiĝas per regado de si mem, sed ili deziregas regi la aliajn. Ili opinias plezuro, se ili povas aliajn mastri, batali kontraŭ ili, venki ilin kaj sklavigi ilin...

Kiu volas konstrui domon, kolektas unue la konstrumaterialon kaj laboristojn, kiuj realigus liajn planojn. Simile ankaŭ por rebonigo de la homaj aferoj necesas laboristoj, kiuj kondukus la bone pripensitajn planojn al la dezirata realo. Por tia tasko taŭgus viroj elektitaj el la tuta mondo, inĝeniaj, lertaj, fidelaj al la ĝenerala bono, kiuj trapensus ĉiujn eblajn vojojn, manierojn kaj okazojn, kiel serĉi prosperon por ĉiuj... Ne konvenas al unu sola homo, ke li plenumu laborojn universalajn, precipe se ili ne estas preparataj por unu nacio, sed por la tuta mondo, ne por unu jaro aŭ jarcento, sed ankaŭ por la tuta posteularo. Tial necesas asocio de tre multaj viroj, kiuj per fervoreco kaj senĉesa laboro klopodus prosperi al la homoj, dum ekzistos la homaro...

Kiam ni havos asocion de saĝuloj, ne estos ebla manko de la lumo kaj al la tenebro estos barita la vojo reen. Kiam ni havos universalan lingvon kaj kiam ĝi estos uzata de ĉiuj nacioj, la tuta mondo fariĝos trairebla por ĉiu loĝanto, tial ĉiu ajn povos laŭplaĉe kaj sen obstakloj vojaĝi tra ĉiuj teritorioj, instrui kaj lerni. Ĉar ĉiuj interkompreniĝos kvazaŭ unu gento, unu nacio, unu domo aŭ unu lernejo. Kiam ni forigos malamon kaj ĝiajn kazojn, ekestos en la tuta mondo ĝenerala paco, ĉar la homoj ne havos motivon por konflikti."

El la TTT-ejo de Miroslav Malovec http://www.volny.cz/malovec/komenio.htm (EL LA SAĜO DE KOMENIO: REBONIGO DE HOMAJ AFEROJ)

(13)

"Por ke oni bone travivu vivon, oni devas kompreni, kio estas la vivo kaj kion oni en la vivo devas kaj kion ne devas fari. Pri tio en ĉiuj tempoj instruis plej saĝaj kaj plej ĝuste pasigintaj la vivon homoj de ĉiuj popoloj. Ĉiuj instruoj de tiuj saĝuloj akordiĝas en unu la samo. Kaj ĝuste tiu unu la samo pri tio, kio estas la homa vivo kaj kiel oni devas ĝin travivi, estas vera kredo....



Transprenante la instruon pri la leĝo de la vivo de iamaj saĝaj kaj virtaj homoj, oni devas per sia propra prudento ekzameni ĉion, pri kio oni estas instruataj, kaj, kio kongruas kun la prudento - akcepti, kaj kio ne kongruas kun ĝi - malakcepti. La religia konscio de la homaro ne estas senmova, sed ĝi ne ĉesas evolui, estiĝante ĉiam pli kaj pli klara kaj pura. Eĉ se la tuta mondo konfesus iun instruon kiel la veran, kaj kiel ajn malnova tiu instruo estus, homo devas ekzameni ĝin per la propra prudento...

Ne tiu homo estas nekredanto, kiu ne kredas je tio, je kio kredas ĉiuj ĉirkaŭ li, sed vera nekredanto estas tiu homo, kiu pensas kaj parolas ke li kredas je tio, je kio li ne kredas."...

Fragmentojn el la libro Л. Н. Толстой ПУТЬ ЖИЗНИ http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ/way-of.txt elektis, kunmetis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak

(14)


L. L. Zamenhof dirus "templo" Kaj hilelistan templon li imagis jene:

"Templo de hilelistoj ĉiam estos templo de pura filozofio; en ĝi sen iu ajn malpermeso flanke de religio, sed eĉ kontraże, en ĝia nomo, oni libere diskutos kaj studos demandojn pri la esenco de Dio, pri moraleco, pri la esenco de vivo kaj morto, pri korpo kaj spirito homa, pri rilato de homa kaj ĝenerale besta "mi" kun la tuta naturo kaj pri diversaj supozoj rilate al la sorto de tiu ĉi "mi" post ĉeso de videbla vivo de la individuo; pri la natura vivo kaj kontraŭnaturaj agoj, pri kiuj la tria punkto de nia religio parolas, ke ili "ne plaĉas al Dio" ks. Nur en ĉi tiu templo, saturita per spirito de reciproka amo kaj konstante memoriganta al ni pri nia nulaĵo antaŭ la granda tutmonda Dia Forto, kiu ĉirkaŭas nin, ĉio estos elparolata ne per abomena, malhumila kaj malvarmiganta buŝo de patentita scienco, sed per varma buŝo de koro, per buŝo de interna voĉo, sentanta veron, per buŝo de vera saĝeco, atingebla egale de plej instruita scienculo kaj de plej senerudicia metiisto, - de tiu vera saĝeco, kiun ni trovas ĉe grandaj filozofoj de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj gradoj de klereco, kaj kiu semas ĉirkaŭ si ne malesperon kaj suferojn, sed animan trankvilecon kaj feliĉon. Diservo kaj ritoj en tiu ĉi templo estos nur unuiganta, varmiganta kaj agordanta fono; esenco estos en predikoj, paroloj kaj legadoj, kiuj ampleksos ĉiujn flankojn de la spirita mondo homa.

El la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanton de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝhin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm)

(15)


"Dank' al foresto de elpensitaj dogmoj la hilelista religio neniam estos en malkonkordo kun scienco kaj kun libera homa pensado."

El la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝhin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm)

Surbaze de la prelego de Mato Špekuljak por la 1-a Jarkunveno de HEK







ALIĜILO AL HILELISTA ESPERANTO-KOMUNUMO

E n k o n d u k o
Hilelista Esperanto-Komunumo estas inspirita per Hilelismo 1901 de L. L. Zamenhof. HEK celas internan praktikadon kaj eksteran popularigadon de hilelismo kiel universalhumanisma mond- kaj vivkoncepto.

D e k l a r a c i o
Mi aceptas kiel etikan gvidprincipon en Hilelista Esperanto-Komunumo la regulon: "Kio ne estas agrabla al vi, nek vi faru al homo alia!" (Hilelo)


A l i ĝ i l o
Mi aliĝas al Hilelista Esperanto-Komunumo.

Persona nomo: ………………………………………………………………………..


Familia nomo: …………………………………………………………………………
Naskiĝjaro: …………………………………………………………………………….
Profesio: ……………………………………………………………………………….
Poŝta adreso: …………………………………………………………………………
Retadreso: …………………………………………………………………………….
Telefono: ………………………………………………………………………………
Persona TTT-ejo: ………………………………………………………………….….

Dato: …………………………………………………………………………………...


Subskribo: ………………………………………………………………………….….


STATUTO DE HILELISTA ESPERANTO-KOMUNUMO
A. Ĝenerale
1. Titolo.
La nomo de la komunumo estas Hilelista Esperanto-Komunumo (poste en ĉi tiu Statuto: "HEK").
2. Inspiro.
HEK estas inspirita per la projekto Hilelismo de L. L. Zamenhof (1859-1917) el jaro 1901.
3. Konsisto.
HEK konsistas el individuaj anoj en aĝeco ne malpli ol 18 jaroj, civitanoj de iu ajn lando de la mondo.
4. Celoj.
La celoj de HEK estas interna praktikado kaj ekstera popularigado de hilelismo kiel universalhumanisma mond- kaj vivkoncepto.
5. Rimedoj.
Por atingi siajn celojn HEK:

a) havas Statuton kaj Regularon;

b) konstruas Hilelistajn Sentencaron, Krestomation, Kantaron, Kalendaron;

c) eldonas monatan revueton "Hilelisto";

ĉ) tenas retpaĝejon kaj dissendoliston;

d) organizas kunvenojn kaj aliajn aranĝojn.


6. Lingvo.
La laborlingvo de HEK estas Esperanto.
7. Sidejo.
La sidejo de HEK estas domo de la kunordiganto.
B. Anoj
8. Aliĝo.
Oni estiĝas ano de HEK enmaniginte aŭ alsendinte (per kutima poŝto, faksilo au retpoŝto) plenigitan Aliĝilon al la kunordiganto.

Ĉiun novan anon de HEK la kunordiganto envicigas en konstante aktualigatan Hilelistan Adresaron, akireblan de ĉiu ano de HEK rete senpage kaj per la kutima poŝto kontraŭ rekompencado de sendokostoj.

9. Eksiĝo.
Ano de HEK kiu skribe petas la kunordiganton eksigi lin el HEK estas konisiderata kiel eksiĝinta.
10. Eksigo.
Ano de HEK kiu kontraŭlaboras la celojn de HEK kaj/aŭ morale aŭ materie damaĝas HEK-on povas esti de la jarkunveno eksigita el HEK.
C. Kunordiganto kaj liaj taskoj
11. Kunordiganto.
La kunordiganto de HEK (aliloke ne ĉi tiu Statuto "la kunordiganto") estas ĉiujare reelektata per la jarkunvena voĉdonado.

La ofico de la kunordiganto estas sensalajra kaj la kunordignato elspezas proprajn rimedojn por plenumi siajn taskojn.


12. Taskoj de la kunordiganto.
La kunordiganto:

a) prezentas HEK-on;

b) gvidas agadon de HEK inter du sinsekvaj jarkunvenoj;

c) kunvokas kaj prezidas la jarkunvenon;

ĉ) prezentas al la jarkunveno raporton pri la agado de HEK inter du sinsekvaj jarkunvenoj;

d) redaktas kaj distribuas la revuon kaj aliajn eldonaĵojn de HEK;

e) prizorgas retpaĝejon kaj dissendoliston de HEK;

f) kunmetas kaj prizorgas Hilelistan Adresaron;

g) prizorgas financajn aferojn de HEK.
Ĉ. Jarkunveno de HEK
13. Celoj.
La jarkunveno de HEK (aliloke en ĉi tiu Statuto "la jarkunveno"):

a) aprobas aŭ malaprobas jarraporton de la kunordiganto;

b) elektas kunordiganton por la periodo inter du sinsekvaj jarkunvenoj;

c) decidas pri Aliĝilo al HEK, Statuto de kaj Regularo de Hilelista Komunumo, Hilelistaj Sentencaro, Krestomatio, Kantaro, Kalendaro;

ĉ) decidas pri dato kaj loko de la sekvonta jarkunveno.
D. Jarkunvena voĉdonado
14. Povoj.
Ĉiujn siajn decidojn HEK validigas per la jarkunvena voĉdonado.
15. Voĉdonantoj.

En la jarkunvena voĉdonado ĉiu ano havas unu voĉon.


16. Proceduro.
Oni voĉdonas pere de voĉdoniloj preparitaj de la kunordiganto.

Voĉdoni eblas: persone, per kutima poŝto, per faksilo, per elektronika poŝto.

La jarkunvenan voĉdonadon prizorgas kaj pri ĝi respondas la kunordiganto.
17. Decido.
En la jarkunvena voĉdonado decidas pli ol duono da esprimitaj voĉoj.
E. Organo
18. Organo.
La oficiala organo de HEK estas la revueto "Hilelisto".

Jarabono je la retpoŝta versio de "Hilelisto" estas senpaga, kaj jarabono je la surpaperigata versio de "Hilelisto", distribuata per la kutima poŝto, eblas kontraŭ 6 IRK (aŭ la kontraŭvaloro en iu ajn internacie ŝanĝebla valuto).


F. Financoj
19. Financaj aferoj.
Financaj aferoj administrantaj de HEK ampleksas enspezojn kaj elspezojn ligitaj kun:

a) libervolaj mondonacoj al HEK;

b) organizado de kunvenoj kaj aliaj aranĝoj de HEK;

c) presado kaj distribuado de la surpaperigata versio de la organo kaj de aliaj eldonaĵoj de HEK.


G. Ŝanĝoj
20. Ŝanĝoj de la Statuto.
La Statuto povas esti ŝanĝita nur per decido de la jarkunveno.

MEMBROJ DE HILELISTA KOMUNUMO
(stato la 6-an de januaro 2001)
01. Alesandro (Kroatio)
02. Charles (Francio)
03. Christian (Francio)
04. Claude (Svislando)

05. Emilo (Francio)


06. Giuseppe (Italio)
07. Hardy (Danlando)
08. Jaroslav (Ĉeĥio)
09. Jeremi (Israelo)
10. Kimon (Grekio)
11. Manuel Rodriguez (Kubo)
12. Mato (Kroatio)
13. Nives (Kroatio)
14. Pinuccia (Italio)
15. Raymond (Kanado)
16. Zlatko (Kroatio)

REGULARO DE HILELISTA KOMUNUMO
01. HILELISTAJ EMBLEMO KAJ FLAGO

02. PERSONAJ RILATOJ INTER HILELISTOJ

03. HILELISTAJ KUNVENOJ

04. HILELISTA ADORADO DE LA PLEJALTA FORTO


01. HILELISTA EMBLEMO KAJ FLAGO
01.01. Hilelista emblemo konsistas el ses blankrandaj egalaj simetriaj petaloj kunigitaj per unu ekstera blankranda cirklo, kaj ĝi prezentas: a) ses ĉefajn fontojn de hilelismo (laŭalfabete: budhismo, islamo, judismo, konfuceanismo, kristanismo, kritikracia filozofio) b) ses kontinentojn de unu komuna terglobo (Afriko, Antarktiko, Aŭstralio, Eŭroazio, Norda Ameriko, Suda Ameriko).
01.02. Hilelista emblemo estas uzata en ĉiuj leteroj, dokumentoj kaj eldonaĵoj de HEK, kaj povas esti - laŭvole, sed digne - portata de hilelistoj sur vestaĵoj (ekzemple kiel insigno, ŝildo ktp.)
01.03. Hilelista Flago estas ĉielkolora (la ĉielo estas komuna por ĉiuj terglobanoj kaj ĝi estas malfermita al la makrokosmo), kun la blankkolora hilelista emblemo en la mezo, kaj de jenaj proporcioj: 3:5.
01.04. Hilelista Flago estas uzata dum hilelistaj kunvenoj, sed ĝi povas esti uzata ankaŭ dum hilelistaj renkontiĝoj kaj en privataj domoj de hilelistoj.

02. PERSONAJ RILATOJ INTER HILELISTOJ
02.01. Hilelista saluto estas "Pacon!", sed praktikataj inter hilelistoj estas ankaŭ aliaj salutvortoj.
02.02. Hilelistoj turniĝas unu al la alia per personaj nomoj (kiel anoj de unu la sama familio).
02.03. Hilelistoj rilatas unu al la alia en spirito de la etika gvidprincipo en la komunumo: "Kio ne estas agrabla al vi, nek vi faru al homo alia!" (Hilelo).
02.04. Hilelistoj estas unu rilate la alian bonvolemaj, gastigemaj, solidaremaj, sed neniu rajtas neniusence misuzadi bonvolemon, gastigemon, solidaremon de aliaj samkomunumanoj.
02.05. Se iu hilelisto misuzas bonvolemon, gastigemon, solidaremon de la alia, la lasta rajtas misuzanton pri ties misuzado senĝene averti.

03. HILELISTAJ KUNVENOJ
03.01. Ĉiuj partoprenantoj de la kunveno laŭeble sidiĝas ronde, ĉirkaŭ la komuna tablo.
03.02. En ejo en kiu okazas hilelista kunveno oni ne fumas.
03.03. Ĉiu hilelista kunveno komencas per Hilelista Himno.
03.04. La kunvenojn prezidas kaj gvidas la kunordiganto, aŭ alia komunumano (laŭ antaŭa aŭ konkretmomenta interkonsento)
03.05. Neniu ĉeestanto de la kunveno rajtas interrompi la parolon de la parolanta samkomunumano; tion escepte rajtas kaj devas fari la gvidanto se ies parolo daŭras, laŭ takso de la gvidanto, tro longe.
03.06. Post la oficiala parto de la kunveno povas sekvi la neoficiala, kun la komuna manĝado, trinkado kaj kantado.
03.07. Dum la neoficiala parto de la hilelista kunveno oni povas trinki ankaŭ alkoholaĵojn, sed en modesta kvanto.
03.08. Por komuna kantado hilelistoj uzas Hilelistan Kantaron.

04. HILELISTA ADORADO DE LA PLEJALTA FORTO
04.01. Dum hilelistaj kunvenoj kaj aliaj aranĝoj la Plejalta Forto estas adorata per Hilelista Himno (traktata de religiecaj hilelistoj laŭvorte kaj de nereligiecaj lautradicie).
04.02. Ekster la komunumo ĉiu hilelisto adoras (aŭ ne adoras) la Plejaltan Forton laŭ propra volo, kutimo, tradicio de kiu li sin tenas.

HILELISTA KRESTOMATIO

Fragmentoj el verkoj de grandaj istruistoj

(en konstruado de jarkunveno al jarkunveno)
01. Aristotelo (el ETIKO DE NIKOMAHO)

02. Budho (el M9)

03. Hilelo (el TRAKTATO "ŜABAT" DE TALMUDO)

04. Jesuo (el LA EVANGELIO LAŬ MATEO)

05. Komenio (el REBONIGO DE HOMAJ AFEROJ)

06. Konfuceo (el KIEL KULTURI "LI"-ON)

07. Mahometo (el KORANO)

08. Moseo (el READMONO/LA 5-A LIBRO DE MOSEO)

09. Moruso (el UTOPIO)

10. Paŭlo el Tarzo (el KANTO PRI LA AMO)

11. Salomono (el PSALMARO)

12. Tolstojo (el LA VOJO DE LA VIVO)

13. Zamenhof (el: HILELISMO 1901, PRI DIO KAJ SENMORTECO, ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA LINGVO INTERNACIA)

01. ARISTOTELO

El: Etiko de Nikomaho
Homo de la anima grandeco estas preta helpi aliajn homojn, sed mem de neniu nenion petas, aŭ tion, almenaŭ, faras tre nevole. Rilate la homojn, starantajn socie kaj materie pli alte ol li, li tenas sin fiere, kaj rilate la homojn, socie kaj materie starantajn malpli alte ol li, li tenas sin afable kaj milde. Li ne penegas akiri honorajn postenojn. Li estas kaj sincera amiko kaj sincera malamiko. Li preferas veron, ol la opinion de la plimulto da homoj. Li parolas kaj agas senkaŝe, ĉar li de nenio timas. Li ne akceptas alies influon, krom eble de amikoj. Nenio lin mirigas, kaj li ne estas okupita per travivintaj malagrablaĵoj. Li volonte parolas nek pri si mem, nek pri aliaj homoj. Li nek ŝatas esti laŭdata, nek li volonte laŭdas aŭ mallaŭdas la aliajn homojn. Nek pri malamikoj li parolas malbone, krom kiam li - provokita - prave koleras.

Homo de la anima grandeco ne moviĝas rapide, lia voĉo estas profunda, lia parolado pripensita. Li estas malrapida kaj sindetena.


El la libro Aristotel NIKOMAHOVA ETIKA, "BIGZ", Beograd 198O. (1124B-1125A) elektis kaj Esperanten tradukis - Mato Špekuljak

02. BUDHO

El: M.9
Kio estas peka:
I. el korpaj agoj

1. mortigado de vivestaĵoj

2. ŝtelado

3. neleĝa seksumado


II. el vortaj agoj

4. mensogado

5. malboncela parolado

6. vulgara parolado

7. vanta parolado
III. el spiritaj agoj

8. enviado

9. malbonhumorado

10. neĝusta kompreno de aferoj.


Kiu faras kontraŭe, tiu agas juste.
El la libro TAKO JE GOVORIO BUDA, "Grafos", Beograd 1986. elektis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak

03. HILELO

El: Traktato Shabat de Talmudo
Unu alireligiano alvenis al rabeno Ŝamajo kaj diris al li:

- Akceptu min en vian religion, kondiĉee ke vi instruu min pri ĝia tuta instruo dum mi staros sur unu piedo.

Ŝamajo forpelis lin per la fera masonista angulmezurilo.

La alireligiano alvenis al rabeno Hilelo, kaj li akceptis lin en la judan religion, kaj diris al li:

- Kio ne estas agrabla al vi, ja tion ne faru al homo alia, tio estas la tuta Leĝo, la resto estas komentarioj, iru kaj ekstudu.

Instruo estas: oni estu ĉiam afabla kiel Hilelo, kaj neniam netolerema kiel Ŝamajo.


El: TALMUD, "BIGZ", Beograd 1990 (Šabat 30/b-31/a) elektis kaj, laŭ Esperanten tradukis - Mato Špekuljak (la ora regulo transprenita laŭ traduko de Jeremi Gishron el lia libro LINGVO KAJ RELIGIO, "Sivron", Jerusalem 1986)

04. JESUO

El: La evangelio laŭ Mateo
En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro. Kaj kolektiĝis ĉirkaŭ li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton kaj la homamaso staris sur la marbordo. Kaj li parolis al la homamaso per paraboloj pri la Dia regno. Jen la unua parabolo:

Eliris semisto por semi. Dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo. Venis la birdoj kaj formanĝis la semojn. Iuj semoj falis sur ŝtonojn, kie ili ne havis sufiĉe da tero. Ili tuj ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero, sed kiam la suno leviĝis ili brulsekiĝis. Ĉar ili ne havis radikon ili forvelkis. Aliaj semoj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin. La aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

Kiam iu homo aŭdas la vorton de la Dia regno kaj ne komprenas ĝin, venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu homo estas ricevinta la semon apud la vojo. Tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo ĝin akceptas, sed li ne havas radikon en si, la vorto restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, li tuj falpuŝiĝas. Kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin, portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
Laŭ LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo (Mt.13,1-9,19-23) elektis Mato Špekuljak

05. KOMENIO

El: Rebonigo de homaj aferoj
Estas ĝeneralaj la plendoj, ke nenio estas sur sia loko, ke ĉio devias de la ĝusta vojo. Anstataŭ saĝeco regas malklereco, anstataŭ politika reĝimo dominas anarkio aŭ konfuzo aŭ tiraneco. La mondo svarmas de senkleraj azenetoj, kiuj amas la tenebron de sia nesciado... La kutimaj homaj streboj estas klopodoj akiri havaĵon, rangojn kaj voluptojn. Multaj ne kontentiĝas per regado de si mem, sed ili deziregas regi la aliajn. Ili opinias plezuro, se ili povas aliajn mastri, batali kontraŭ ili, venki ilin kaj sklavigi ilin...

Kiu volas konstrui domon, kolektas unue la konstrumaterialon kaj laboristojn, kiuj realigus liajn planojn. Simile ankaŭ por rebonigo de la homaj aferoj necesas laboristoj, kiuj kondukus la bone pripensitajn planojn al la dezirata realo. Por tia tasko taŭgus viroj elektitaj el la tuta mondo, inĝeniaj, lertaj, fidelaj al la ĝenerala bono, kiuj trapensus ĉiujn eblajn vojojn, manierojn kaj okazojn, kiel serĉi prosperon por ĉiuj... Ne konvenas al unu sola homo, ke li plenumu laborojn universalajn, precipe se ili ne estas preparataj por unu nacio, sed por la tuta mondo, ne por unu jaro aŭ jarcento, sed ankaŭ por la tuta posteularo. Tial necesas asocio de tre multaj viroj, kiuj per fervoreco kaj senĉesa laboro klopodus prosperi al la homoj, dum ekzistos la homaro...

Kiam ni havos asocion de saĝuloj, ne estos ebla manko de la lumo kaj al la tenebro estos barita la vojo reen. Kiam ni havos universalan lingvon kaj kiam ĝi estos uzata de ĉiuj nacioj, la tuta mondo fariĝos trairebla por ĉiu loĝanto, tial ĉiu ajn povos laŭplaĉe kaj sen obstakloj vojaĝi tra ĉiuj teritorioj, instrui kaj lerni. Ĉar ĉiuj interkompreniĝos kvazaŭ unu gento, unu nacio, unu domo aŭ unu lernejo. Kiam ni forigos malamon kaj ĝiajn kazojn, ekestos en la tuta mondo ĝenerala paco, ĉar la homoj ne havos motivon por konflikti.
El la TTT-ejo de Miroslav Malovec http://www.volny.cz/malovec/komenio.htm (EL LA SAĜO DE KOMENIO: REBONIGO DE HOMAJ AFEROJ) elektis - Mato Špekuljak
06. KONFUCEO

El: Kiel kulturi "Li"-on?*


"Li" estas por la homo la samo, kio estas fermentado por la vino; en la nobla homo ĝi ĉeestas pli, kaj en la kutima homo malpli. Tial saĝulo, aŭ noblega reganto, plenumas sian instrutaskon apogante sin je "Li" kiel gvidilo kaj orientigilo por la homa naturo.

La homa naturo estas kampo, kiun saĝulo, aŭ noblega reganto, devas kultivi. Li plugas ĝin per "Li", li prisemas ĝin per la semo de devoj, li sarkas ĝin per instruado kaj edukado, li rikoltas la homecon kaj ĝojigas per muziko.

"Li" estas kristaliĝo de nur tio, kio estas ĝusta. Kio plenumas postulojn de ĝusteco, povas esti enkondukita eĉ se ĝi antaŭe ne estis konata. Kriterio de ĝusteco por homoj konsistas en sekvado de la vera vojo ĝis vera homeco. La vera homeco estas fundamento de vera sinkonduto.

Gvidi la popolon sen "Li" estas la samo kiel kultivi kampon sen plugilo. Konsideri "Li"-on, sed ignori kriteriojn de ĝusteco, estas same kiel, pluginte la kampon, forgesi ĝin prisemi. Ne praktiki instruadon estas same kiel prisemadi la kampon sed ne sarki. Instrui, sed ne alproksimigadi al la vera homeco, estas same kiel sarki la kampon, sed ne rikolti ĝin. Atingi celon, la veran homecon, kaj ne ĝoji per la muziko, estas same kiel rikolti, sed forgesi ke oni ĝuas rikolton. Ĝoji pro la vera homeco kaj ne atingi plenan harmonion kun la naturo, estas same kiel manĝi kaj ne esti sata, aŭ ne esti sana.


* LI estas religietika princip(ar)o.
El la libro Laoce, Konfucije, Čuangce IZABRANI SPISI, "Prosveta", Beograd 1983. elektis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak

07. MAHOMETO

El: Korano
Alaho regas super la ĉielo kaj la tero. Kaj forto de Alaho estas super ĉiu aĵo. Vere, en kreo de la ĉielo kaj la tero, en alternado de la tago kaj la nokto - estas signo por prudentuloj.

Ne tiu estas pia, kiu turnas sian vizaĝon orienten kaj okcidenten, sed pia estas tiu - kiu kredas je Alaho... kaj kiu donas el sia havaĵo... al proksimuloj kaj orfoj kaj malriĉuloj kaj vojaĝantoj kaj petantoj kaj sklavoj, kiu preĝas... kiu estas pacienca en malfeliĉo kaj malfeliĉego kaj plago - jen kiu estis justa, jen kiu estas pia.

Vere, Alaho amas tiujn, kiuj faras bonon.
Fragmentojn el КОРАН http://lib.ru/RELIGION/ISLAM/koran.txt (3,186-187/189-190; 2.172/177; 3.140/146) elektis, kunmetis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak

08. MOSEO

El: Readmono ("La 5. libro de Moseo")
Mi instruas al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo. Observu kaj plenumu ilin. Ili estos via saĝo kaj via prudento en la okuloj de aliaj popoloj. Kie estas popolo, kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel ĉi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ?

Mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, kaj malbenon, se vi ne aŭskultos ilin, sed forflankiĝos de la vojo.

La Eternulo diris: Mi estas la Eternulo, via Dio. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io por kliniĝi antaŭ ili kaj servi ilin. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn, sed la sepa tago estu tago de la Eternulo: tiam ripozu kaj ne faru laboron. Respektu vian patron kaj vian patrinon. Ne mortigu. Ne adultu. Ne ŝtelu. Ne parolu malveron kontraŭ via proksimulo. Ne deziru ion, kio apartenas al via proksimulo...
Laŭ LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo (Readmono 4,5-9; 11,16-28; 5,1-21), elektis, adaptis kaj kunmetis - Mato Špekuljak

09. MORUSO

El: Utopio
En Utopio ekzistas diversaj kredoj. La plej granda parto da homoj konfesas unun, neatingeblan, neklarigeblan, eternan kaj senliman Diaĵon, kiu, nekompreneble por la homo, plenigas tutan ĉi-mondon per sia ĉiupotenco. Al Ĝi oni atribuas ekeston, kreskon, evoluon, transformiĝon kaj finiĝon de ĉiuj ekzistaĵoj, kaj nur Ĝin oni adoras.

Kvankam ne ĉiuj utopianoj apartenas al la sama konfesio, ĉiuj ritoj, en sia tuta multaspekta diverseco, inkliniĝas per diversaj vojoj al la sama celo - adorado de la Diaĵo. En la temploj oni povas aŭdi kaj vidi nenion, kio ne estus komuna al ĉiuj konfesioj. Komuna diservo estas farata tiel, ke ĝi ofendadu neniun konfesion. Oni en temploj ne pendigas bildojn de dioj, por ke ĉiu estu libera imagi al si Dion, konforme kun sia konfesio. Ĉiuj preĝoj estas kunmetitaj tiel, ke ĉiu povu ilin elparoladi sen ofendi sian religian konvinkon. Oni praktikas neniun sangoferan riton.

Sub la virto oni komprenas: vivi laŭ la naturo, ĉar por tia vivo kreis nin Dio. Kaj laŭ la naturo vivas ĉiu, kiu en serĉado de agrablaĵoj kaj en evitado de malagrablaĵoj, obeas la prudenton La prudento, unue - en koroj de homoj ekflamigas amon kaj pian sindonon al la Dia majesto, al kiu ni ŝuldas ke ni entute ekzistas kaj ke ni povas esti feliĉaj, kaj due - la prudento nin admonas kaj instigas por ke ni pasigadu la vivon per kiel eble malpli da malagrablaĵoj kaj kun kiel eble pli da ĝojo, kaj ke ni al ankaŭ ĉiuj aliaj homoj, kun kiuj ni nature estas ligitaj, helpadu por ke ankaŭ ili atingu la samon.
Fragmentojn el la libro Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964. elektis, kunmetis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak

10. PAŬLO EL TARZO

El: Kanto pri la amo
Se mi parolus ĉiujn lingvojn de homoj

kaj de anĝeloj,

sed se mi ne havus amon,

mi fariĝus sonanta kupro

aŭ tintanta cimbalo.

Kaj se mi posedus la profetpovon,

kaj komprenus ĉiujn misterojn

kaj ĉian scion;

sed se mi ne havus amon - mi estus nenio.

Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn,

sed se mi ne havus amon,

per tio mi neniom profitus.

Amo longe suferas,

kaj bonfaras;

amo ne envias;

amo ne fanfaronas,

ne ŝveligas sin,

ne kondutas maldece,

ne celas por si mem,

ne koleriĝas,

ne pripensas malbonon,

ne ĝojas pri maljusteco,

sed kunĝojas kun vereco.

Amo neniam pereas.


Laŭ LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo (1 Kor 13,1-8) elektis kaj kunmetis - Mato Špekuljak

11. SALOMONO

El: Psalmaro
El Psalmo 92
Bone estas glori la Eternulon

Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

Rakonti matene pri Via boneco

Kaj nokte pri Via fideleco.

Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!

Kiel profundaj estas Viaj pensoj.

Malklerulo ne scias,

Kaj malsaĝulo ne komprenas.


El Psalmo 90
Antaŭ ol la montoj naskiĝis

Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,

De eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.

Mil jaroj estas en Viaj okuloj

Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis,

La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,

Kaj ĉe forteco okdek jaroj;

Sed ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,

Ili forkuras rapide kaj ni forflugas.
El Psalmo 1
Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,

Nek staras sur vojo de pekuloj,

Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,

Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.

Li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,

Donanta sian frukton en sia tempo,

Kaj kies folio ne velkas;

Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.

Ne tiaj estas la malpiuloj;

Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
El Psalmo 73
Ĉagreniĝis mi pro la fanfaronuloj,

Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

Ili ne partoprenas en zorgoj de aliaj homoj,

Kaj ili ne suferas kun la aliaj homoj.

Superbordiĝas en ilia koro la intencoj.

Ili mokas, ili parolas de alte.

Ĉu vane mi purigis mian koron

Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

Mi meditis, por kompreni ĉi tion;

Kaj (mi) ekkomprenis la finon de tio.

Vi starigas ilin sur glitiga loko;

Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.

Kiel momente ili ruiniĝas!

Pereas, malaperas de subita teruro!

Vere tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas;

Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝas al Vi.


El Psalmo 119
Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula,

Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.

Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn,

Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;

Ho, estu fortikaj miaj vojoj,

Ke mi observu Viajn leĝojn!

Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj,

Ĉar en ĝi mi havas plezuron.

Klinu mian koron al Viaj leĝoj,

Kaj ne al profito.

Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon;

Vivigu min per Viaj vojoj.

Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,

Via helpo, konforme al Via vorto.


El Psalmo 130
El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;

Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,

Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema.

Mi esperas al la Eternulo,

Kaj Lian vorton mi fidas.

El Psalmo 8
Ho Eternulo, nia Sinjoro,

Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Vi levis Vian gloron super la ĉielon.

Rigardas mi Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,

La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis.

Kio estas homo, ke Vi lin memoru?

Kio estas homido, ke Vi pensu pri li?

Tamen Vi malaltigis la homon malmulte antaŭ Dio;

Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;

Ĉion Vi metis sub liajn piedojn.

Ho Eternulo, nia Sinjoro,

Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Laŭ LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo (elektis kaj adaptis Mato Špekuljak)

12. TOLSTOJO

El: La vojo de la vivo
Por ke oni bone travivu vivon, oni devas kompreni, kio estas la vivo kaj kion oni en la vivo devas kaj kion ne devas fari. Pri tio en ĉiuj tempoj instruis plej saĝaj kaj plej ĝuste pasigintaj la vivon homoj de ĉiuj popoloj. Ĉiuj instruoj de tiuj saĝuloj akordiĝas en unu la samo. Kaj ĝuste tiu unu la samo pri tio, kio estas la homa vivo kaj kiel oni devas ĝin travivi, estas vera kredo.

Transprenante la instruon pri la leĝo de la vivo de iamaj saĝaj kaj virtaj homoj, oni devas per sia propra prudento ekzameni ĉion, pri kio oni estas instruataj, kaj, kio kongruas kun la prudento - akcepti, kaj kio ne kongruas kun ĝi - malakcepti. La religia konscio de la homaro ne estas senmova, sed ĝi ne ĉesas evolui, estiĝante ĉiam pli kaj pli klara kaj pura. Eĉ se la tuta mondo konfesus iun instruon kiel la veran, kaj kiel ajn malnova tiu instruo estus, homo devas ekzameni ĝin per la propra prudento.

Ne tiu homo estas nekredanto, kiu ne kredas je tio, je kio kredas ĉiuj ĉirkaŭ li, sed vera nekredanto estas tiu homo, kiu pensas kaj parolas ke li kredas je tio, je kio li ne kredas.
Fragmentojn el la libro Л. Н. Толстой ПУТЬ ЖИЗНИ http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ/way-of.txt elektis, kunmetis kaj Esperanten laŭsence tradukis - Mato Špekuljak

13. L. L. ZAMENHOF


El: Hilelismo 1901
La religio de hilelistoj estas ne nova. Laŭ sia ideo ĝi ekzistas de nememoreblaj tempoj en la koro de ĉiuj homoj. Ĝi prezentas per si puran teozofian religion. Al ĝi kun pura konscienco povas aliĝi ĉiu morala homo, en kiu ajn religio li estus edukita. Al ĝi povas kuraĝe aliĝi ankaŭ tiu, kiu principe neas ĉiun religion.

La esenco de religio de hilelistoj enestas en sekvantaj tri punktoj:

1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.

2. Siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo en formo de konscienco; tial obeu ĉiam la voĉon de via konscienco, ĉar tio ĉi estas neniam eksilentata voĉo de Dio.

3. Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru nek videble, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio."

Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio subkompreni fortojn de la naturo kaj mondan moralecon.

Hilelistoj trovis necesa doni al sia religio ankaŭ certan eksteraĵon, kiu ligus inter si la hilelistojn kaj konstante memorigus al ili pri esenco de ilia religio. Tiu ĉi ekstera flanko estas deviga nur por tiuj, kiuj volas aparteni ne nur laŭ spirito, sed ankaŭ laŭ eksteraĵo al la komunumo de hilelistoj.

Hilelismo estas sendube la religo de estonteco. Ĉar ĝi dependas nek de iaj naciaj ecoj, nek de loko, nek de tempo, nek de grado de evoluo, kaj, ne katenita de iaj aprioraj ligiloj, sed bazita ekskluzive sur la koro kaj homa racio, ĝi ĉiam adaptiĝos al perfektiĝantaj postuloj de la koro kaj racio.


Fragmentoj el la ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm) elektis kaj kunigis - Mato Špekuljak
El: Pri Dio kaj pri senmorteco
En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, tiel ridinda... Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."
Fonto: M. Boulton ZAMENHOF
El: Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia
Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn.

Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ĝi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi.

Al tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna lingvo por la komunikiĝo inter diversaj popoloj. Sed kia nome lingvo povus esti enkondukita en komunan uzadon? Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom fonda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rimedojn. Dume en okazo de elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.

Por la rolo de lingvo internacia Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la sola, tute sen iaj konkurantoj. Lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti neniel povas.


(Laŭ: L. L. Zamenhof ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA LINGVO INTERNACIA, "Fundamenta Krestomatio", 17a eldono, p.253-p.297, registro:1993-08-21 far HIROTAKA MASAAKI http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html) elektis - Mato Špekuljak

HILELISTA SENTENCARO

(en konstruado de jarkunveno al jarkunveno)


01. AGOJ

02. AMIKOJ

03. AMO

04. AVIDO

05. BONO

06. CELECO

07. DISTRADO

08. DIO

09. EDUKADO

10. ENVIO

11. ETERNECO

12. FELIĈO

13. FIERO

14. GRANDANIMECO

15. ĜOJO

16. ĜUO

17. ĜUSTA VOJO

18. HAVAĴO

19. HOMO

20. HOMARO

21. HONORO

22. INFANOJ

23. JUĜADO

24. JUSTECO

25. KOLERO

26. KOMPATO

27. KONFIDO

28. KONKORDO

29. KONSCIENCO

30. KULPO

31. KULTURO

32. KVERELO

33. LEĜO

34. MALBONO

35. MALVIRTO

36. MEZO

37. MODESTECO

38. MONDO

39. MONO

40. MORTO

41. ORA REGULO

42. PACIENCO

43. PACO

44. PAROLADO

45. PEKOJ

46. PRUDENTO

47. RITOJ

48. SAĜO

49. SCIO

50. SENMORTECO

51. SINGARDO

52. SUFEROJ

53. ŜERCADO

54. ŜTATO

55. TAGO

56. TOLEREMO

57. VINO

58. VIRTO

59. VIVO

60. VOLO


AGOJ

Ĉion, kion oni uzas, oni povas uzi kaj boncele kaj malboncele. (Arist. 1120a)

Kiu ne havas plezuron en farado de bonaj agoj, ne estas bona homo. (Arist. 1099a)

Kiu semas ŝpare, ankaŭ rikoltos ŝpare. (Paŭl. - 2 Kor. 9,6)

Nobla homo hontas se liaj vortoj estas pli noblaj ol liaj agoj. (Konf.)
AMIKOJ

Amikado kun bonaj homoj estas ankaŭ ekzercado en virteco. (Arist. 1170a)

Bona homo estas natura elekto por alia bona homo. (Arist. 1170a)

Bona homo rilatas al sia amiko kiel al si mem. (Arist. 1170b)

Eĉ se oni posedus ĉiujn bonaĵojn de la mondo, oni ne elektus vivon sen amikoj. (Arist. 1155a)

Ju pli iu homo estas nobla, des malpli facile li trovas amikojn. (Ŝop.)

Malbonaj homoj estiĝas amikoj nur pro la propra agrablo aŭ utilo. (Arist. 1157a)

Ne povas malbona homo akiri bonajn amikojn. (Sok. 2,6)

Ofte amiko estas pli sindona ol frato. (Sal. 18,24)

Vera amikeco estas nur tiu, kiu ligigas bonajn homojn. (Arist. 1156b)


AMO

Amo ne faras malbonon al la proksimulo. (Paŭl. - Rom. 13,10)


AVIDO

La okuloj de homo neniam satiĝas. (Sal. 27,20)

Oni pli ŝatas tion, kion oni malpli facile atingas. (Arist.)
BONO

Bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. (Jes. - Mat. 7,17)

La plej alta bono estas ago de animo konforme kun la virto. (Arist. 1099b)

Naturo de Bono estas bela, kaj de Malbono - malbela. (Aŭr. 2,1)

Ne temas pri tio, ke oni pridiskutadu kia devas esti bona homo, oni ja devas esti tia. (Aŭr. 10,16)

CELECO

Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon. (Sal. 16,4)

La naturo faras nenion kio ne estas bezona. (Arist.)
DISTRADO

Ludon kaj distron homo bezonas por ripozi de peniga laboro. (Arist. 1176b)

Ne en distrado estas feliĉo, sed en agado kongrua kun la virto. (Arist. 1177a)
DIO

Ĉu oni povas konsideri la produkto de nura hazardo ke ĉio estas tiom pripense farita? (Sok. 1,1)

En ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj popoloj estis kredo, ke iu nevidebla Forto regas la mondon. (Tol.)

Kiel granda estas Dia favoreco, tiel granda estas ankaŭ lia severeco. (Sir. 16,12)

La ĉielo de ĉieloj ne povas ampleksi la Eternulon, des pli tion ne povas domo konstruita de homo. (I-a Reĝ. 8,27)

Malbone estas se homo ne konscias pri Dio, sed ankoraŭ pli malbone estas se li konsideras Dion tio, kio Dio ne estas. (Tol.)

Ne estas personfavorado ĉe Dio. (Paŭl. - Rom. 2,11)

Ni nomas Dio tion nekompreneblan, nevideblan, senkorpan, kio donas vivon al ĉio estanta. (Tol.)

Unu la sama estas Sinjoro de ĉiuj homoj. (Paŭl. - Rom. 10,12)
EDUKADO

Edukcelaj punoj estas sanigaj. (Arist. 1104b)

Nobliga parolado povas kuraĝigi al nobleco unuopulojn kiuj jam havas noblan karakteron, sed la amason tiusence influas nur timo de la doloriga puno. (Arist. 1179b)
ENVIO

Ne enviu al pekulo, ĉar vi ne scias kia estos lia fino. (Sir. 9,11)


ETERNECO

Nenio malaperos en nenion, ĉar ĝi nek estiĝis el nenio. (Aŭr. 5,13)

Ne preterlasu rimarki kiel mallongdaŭraj estas homaj aferoj. (Aŭr. 4,48)
FELIĈO

Feliĉe vivas kiu ĉiam agas laŭ la virto. (Arist. 1179a)

Homo ne povas esti feliĉa sen eksteraj bonaĵoj, sed nek multaj eksteraj bonaĵoj necesas por ke homo estu feliĉa. (Arist. 1179a)

Kiuj asertas ke homo krucumigita sur torturilo tamen estas feliĉa, se li nur estas bona, parolas puran stultaĵon. (Arist. 1153b)

Plej facile rompiĝas feliĉo, konstruita sur tro vasta fundamento. (Ŝop.)
FIERO

Montri fieron rilate socie pli alte starantaj homoj ne estas nenoble, sed fari la samon rilate socie malpli alte starantaj homoj - estas vulgare. (Arist. 1124b)



GRANDANIMECO

Grandanimecon oni ne mezuras laŭ absoluta valoro de la donaco, sed laŭ ĝia valoro kompare kun la havaĵo de donacanto. (Arist. 1120b)

Ne estas grandanima homo, kiu faras donacojn al nebezonatoj. (Arist. 1120a)

Oni kutime memoras homojn, al kiuj oni faris iun bonon, sed ne ankaŭ homoj de kiuj oni ricevis iun bonon. (Arist. 1124b)


ĜOJO

Ĝoja koro estas saniga. (Sal. 17,22)


ĜUO

Ne ĉiu ĝuo feliĉigas, sed nur la prudenta kaj digna. (Mor.)

Ne rifuzadu momentan feliĉon, kaj ne preterlasadu permeseblan ĝuon. (Sir. 14,14)
ĜUSTA VOJO

Ĝusta estas tiu vojo, kiu konvenas koncerne nin mem kaj decas rilate la aliajn. (Patr. 2,1)

Larĝa estas la pordego, kaj vasta estas la vojo, kondukanta al la pereo. (Jes. - Mat. 7,13)
HAVAĴO

Nobla homo zorgas unuavice pri sia animo, la malnobla - pri sia havaĵo. (Konf.)

Pli bona estas malmulto, kun justeco, ol granda profito, sed maljusta. (Sal. 16,18)

Kiu plimultigas posedaĵon, tiu plimultigas zorgojn. (Patr. 2,7)

Por esti feliĉa oni bezonas ankaŭ materiajn rimedojn. (Arist. 1099b)

Por helpadi aliajn oni devas mem ion posedi. (Arist. 1099b)

Saĝa homo, kiam tio necesas, malplialtigas proprajn bezonojn, por konservi aŭ pligrandigi sian liberecon. (Ŝop.)

Se unu homo havas multe da nenecesaĵoj, multaj aliaj havas nek la plej necesajn aĵojn. (Tol.)


HOMO

Ankaŭ en loko senhoma penu esti la homo. (Hil. Patr. 2,6)

Dio donis al la homo prudenton, kaj malkovris al li bonon kaj malbonon. (Sir. 17,6-7)

Karaktero de neniu homo estas tia, ke li povus esti lasita al si mem, por fari kion li ekvolus. (Ŝop.)

Malbona homo povas fari dekmilfoje pli da malbono ol la besto. (Arist. 1150a)

Malofte homoj sur socie alta posteno havas ankaŭ altan moralan valoron. (Arist. 1158a)

Multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj. (Jes. - Mat. 19,30)

Ne eblas realigi personajn interesojn, sendepende de interesoj de familio kaj socio. (Arist. 1142a)

Ne estas vera forto venki homojn aliajn, sed - venki sin mem. (Tol.)

Pozitiveco de karaktero pli manifestas sin en farado, nek en akceptado de bonaĵoj, kaj pli en farado de bonaĵoj, ol en nefarado de malbonaĵoj. (Arist. 1120a)

Sen religietika instruado homoj fariĝas sovaĝaj. (Sal. 29,18)
HOMARO

Ĉar vulgaruloj ne povas leviĝi sur nivelon de pli noblaj homoj, al ili restas nenio alia ol la pli noblajn homojn malsuprenigadi sur sian nivelon. (Ŝop.)

Estas multe da perverseco kaj malpureco inter homoj. (Arist. 1176a)

Kion noblaj homoj lanĉas kun alta celo, baldaŭ eniras vulgaruloj, la aferon malvirtigante. (Ŝop.)

La tuta homaro konsistigas unu komunan organismon. (Aŭr. 4,4)

Pro neegaleco inter homoj kulpas same tiuj, kiuj sin suprenigas super la aliaj homoj, kiel ankaŭ tiuj, kiuj malsupreniĝas antaŭ ili. (Tol.)

Sen etika kulturo ne estas savo por la homaro. (Einst.)
HONORO

La honoron de la proksimulo ŝatu kiel vian propran. (Patr. 2,10)


INFANOJ

Ege grave, kaj eĉ decide, estas akiri bonan sinkonduton jam en la infaneco. (Arist. 1103b)

Infano lasita al si mem hontigas siajn gepatrojn. (Sal. 29,15)
JUĜADO

Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu juste. (Jes. - Joh. 7,24)


JUSTECO

Je boneco reagu per boneco, sed je malboneco reagu per justeco. (Konf.)

Justeco al ĉiu donas laŭ la merito. (Arist.)

Justeco konsistas en proporcieco. (Arist. 1131b)

Justecon oni ofte konsideras la plej alta virto. (Arist. 1129b)

Kiu plimultigas justecon, tiu plimultigas pacon. (Patr. 2,7)

Per justeco oni fortikigas la landon. (Sal. 29,4)

Reagante je boneco per bono - vi instigas homojn al la bono, reagante je malboneco per malbono - vi admonas homojn por ke ili na faru malbonon. (Konf.)


KOLERO

Ne malpacu kun iu senkaŭze. (Sal. 3,30)


KOMPATO

Ne helpu pekulon, ĉar li repagos al vi per duobla malbono kontraŭ ricevita bono. (Sir. 2,4-5)

Ne rifuzu bonon al la bezonantoj. (Sal. 3,27)

Virteco ekbrilas en la mizero. (Arist.)


KONFIDO

Kion oni al vi konfidis, ne disportu al aliuloj. (Sir. 19,7-8)


KONKORDO

Ne eblas longdaŭra konkordo inter malbonaj homoj. (Arist. 1167b)


KONSCIENCO

Bone estas al homo, kiun ne akuzas propra konscienco. (Sir. 14,2)


KULPO

Nenio estas kaŝita, kio ne estos konigita. (Jes. - Mat. 10,26)

Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo. (Sal. 15,13)
KULTURO

La kulturo plibeligas vivon de bonuloj. (Arist.)


KVERELO

Evitadu kverelojn, kaj vi faros malpli da pekoj (Sir. 28,8)

Kverelado kaj reciproka akuzado plejparte aperas kiam la egalaj ne ricevas egale, aŭ kiam neegalaj ricevas egale. (Arist. 1131a)
LEĜO

Leĝoj estas ĝeneralaj preskriboj, sed estas multaj unuopaj okazoj kiuj ne povas esti juste traktataj laŭ ĝeneralaj preskriboj. (Arist. 1137b)

Morala aŭtoritato de la leĝo estas pli oportuna ol la morala aŭtoritato de la homo kun absoluta rajto, ĉar leĝo ne povas esti objekto de malamo pro kontraŭstaro al ies instinktoj. (Arist. 1180a)

Oni lasas ke regu la leĝo, kaj ne unu homo, ĉar unu homo emas uzi regadon por la propra utilo. (Arist. 1134b)


MALBONO

Estas malbonagoj kiujn neniu neniam rajtas fari, eĉ sub danĝero de sia morto en la plej teruraj suferoj. (Arist. 1110a)

Homo facile alkutimiĝas al la plej malbona vivo, se nur ĉiuj ĉirkaŭ li tiel vivas. (Tol.)

Malbono ne ĉesas esti malbono pro tio, ke multegaj homoj ĝin praktikas. (Tol.)

Nenie en la mondo estas loko kie homo povus esti ŝirmita de siaj malbonagoj. (Budh. DHP.127)
MALVIRTO

Abomenaĵo por la Eternulo estas vojo de la malvirtulo. (Sal. 15,9)


MEZO

Dependas de la konkreta okazo, kaj la individua kompreno, kie kaj kiom oni rajtas foriri de la mezo inter du ekstremaj agoj, sed oni ĉiam devas strebi al la meza sinkonduto. (Arist. 1126b)

Estas escepte malfacile atingi mezon en sinkonduto, ĉar unuj kliniĝas al unuo, kaj la aliaj al alio. (Arist. 1109b)
MODESTECO

Troa modesteco povas esti kaŝita malmodesteco. (Arist. 1127b)


MONDO

Tiu ĉi mondo similas vestiblon antaŭ la estonta mondo. (Patr. 4,16)



MONO

Kie oni ĉion mezuras per la mono, ĉio la plej valora eniras manojn de la plej malbonaj homoj. (Mor.)


MORTO

Ju pli iu homo estas bona, des malpli li timas de la morto. (Tol.)

Kial ni preparas nin por la nokto, por la morgaŭa tago, por la vintro, kaj ne - por la morto? (Tol.)
Ni komprenas nek la vivon, kiel ni povus kompreni la morton? (Konf.)
ORA REGULO

Kio ne estas agrabla al vi, ja tion ne faru al homo alia. (Hil. Shabat 31a)

Kion vi deziras ke homoj faru al vi, ankaŭ vi faru al ili. (Jes. - Mat. 7,12)

Kion vi ne volas ke aliaj homoj faru al vi, nek vi faru al aliaj homoj. (Konf.)


PACIENCO

Malpacienculo faras malsaĝaĵojn. (Sal. 14,17)

Nenion faru antaŭ ol pripensi, kaj vi ne pentos. (Sir. 32,19)
PACO

Estu tiu, kiu amas pacon kaj serĉas pacon. (Hil. Patr. 1,12)

Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. (Jes. - Mat. 5,9)
PAROLADO

Ĉe multo da vortoj neevitebla estas peko. (Sal. 10,19)

Ne alkutimiĝadu al vulgaraj vortoj, ĉar en ĝi estas peko. (Sir. 23,13)

Ne parolu multe kun senprudentulo. (Sir. 22,13)

Ne respondu antaŭ ol oni vin demandis. (Sir. 11,8)

Tempo pasas, sed esprimita vorto restas. (Tol.)

Viaj vortoj estu laŭ Dia leĝo. (Sir. 9,15)
PEKOJ

Ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem. (Paŭl. - Rom. 14,12)

Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko. (Jes. - Joh. 8,34)

Kie ne estas pentado, tie ne eblas plibonigado. (Arist. 1150a)

Radiko de pekoj estas avido, kolero kaj neĝusta kompreno de aferoj. (Budh. M.9)

Se vi faris pekojn, ne plu ilin faru, kaj por faritaj pekoj petu pardonon. (Sir. 21,1)


PRUDENTO

Prudenta homo evitas ĉion troan, same kiel nesufiĉan, kaj ĉiam serĉas la mezon. (Arist. 1106b)


RITOJ

Se iu homo ne estas bona - kia estas utilo de ritoj? (Konf.)

Savo ne estas en ritoj kaj en konfesado de kredo. (Tol.)
SAĜO

La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo. (Sal. 9,10)

Kiu lasas vivon flui per si mem, tiu vivas ĥaose. (Ŝop.)

Kiu plimultigas studadon, tiu plimultigas saĝecon. (Hil. Patr. 2,7)


SCIO

Malmulte scias, kiu malmulte spertis. (Sir. 34,10)


SENMORTECO

Ju pli nia vivo estiĝas spirita, des pli ni kredas je senmorteco. (Tol.)


SINGARDO

Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, kaj interne estas rabemaj lupoj. (Jes. - Mat. 7,15)

Ne malfermu vian koron al ĉiu homo, kaj ne atendu de ĉiu homo bonon. (Sir. 8,19)

Saĝa homo estas atenta pri sia vojo. (Sal. 14,15)

Se iu kondutas senatenteme en etaj aferoj, sendepende de la malutilo por aliuloj, tiu homo certe ankaŭ en grandaj aferoj kondutos malbone. (Ŝop.)
SUFEROJ

Suferoj pro la neprudenta vivo instigas nin kompreni neceson de la vivo prudenta. (Tol.)


ŜERCADO

Momentoj de ripozo kaj ŝercado estas necesaj en la vivo, sed ankaŭ ĉe tio oni devas respekti prudentan mezon. (Arist. 1128a-b)


ŜTATO

La ŝtata aparato estas barilo kontraŭ senlima homa maljusteco. (Ŝop.)

Ŝtatoj de la kristana mondo ne nur atingis, sed en nia tempo jam trapaŝis, tiun limon, kiun atingis la antikaj ŝtatoj antaŭ ol ili disfalis. (Tol.)
TAGO

Ĉiu tago estas unu eta vivo. (Ŝop.)


TOLEREMO

Nobla homo estas rilate ĉiun grandanima kaj ne estas netolerema, la malnobla homo estas netolerema kaj rilate neniun grandanima. (Konf.)


VINO

Vino, trinkata en ĝusta tempo kaj en ĝusta kvanto, ĝojigas koron kaj gajigas animon. (Sir. 31,28)


VIRTO

Kiu celas virton, tiun la Eternulo amas. (Sal. 15,9)

Moralaj ecoj malaperas same pro troa, kiel ankaŭ pro nesufiĉa peno ilin praktiki. (Arist. 1104a)

Per ekzercado virto aperas, kaj sen ekzercado ĝi malaperas. (Arist. 1103b)


VIVO

La unuaj vivbezonoj estas: akvo, manĝaĵo, vestaĵo kaj domo. (Sir. 19,21)

Necesas ĉion fari, paroli kaj pensi kvazaŭ oni jam devas forlasi la vivon. (Aŭr. 2,11)

Nia vivo en sia komenco aspektas senlima, sed kiam oni ĵetas rigardon de sur ĝia fino, oni vidas ke ĝi estas tre mallonga. (Ŝop.)

Vera leĝo de la vivo estas tiom simpla, tiom klara, tiom komprenebla, ke oni ne povas pravigi la malbonan vivon per nekono de la vera vivleĝo. (Tol.)
VOLO

Se de ni dependas ĉu ni faros ion bonan, de ni dependas ankaŭ ĉu ni faros ion malbonan: pri nia virteco kaj malvirteco ni mem decidas. (Arist. 1113b)

La sentencojn el subaj verkoj elektis kaj - se necesis - Esperanten (laŭsence) tradukis - Mato Špekuljak.

I-a Reĝ. (I-a Libro de reĝoj; LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo)

Arist. (Aristotelo; Aristotel NIKOMAHOVA ETIKA, "BIGZ", Beograd 1980; Diogen Laertije ŽIVOTI I MIŠLJENJA ISTAKNUTIH FILOZOFA, "BIGZ" Beograd 1979; Jadranka Kalenić MUDROST GRČKE ANTIKE, "MGV" Zagreb 1999)

Aŭr. (Aŭrelio; Marko Aurelije SAMOMU SEBI, "CID", Zagreb 1996)

Budh. (Budho; TAKO JE GOVORIO BUDA, "Grafos", Beograd 1986)

Einst. (Albert Ajnštajn MOJA SLIKA SVIJETA, "Narodna prosvjeta", Sarajevo 1955)

Hil. (Hilelo; TALMUD, "BIGZ", Beograd 1990)

Konf. (Konfuceo; IZABRANI SPISI (Laoce, Konfucije, Čuangce) "Prosveta", Beograd 1983

Jes. (Jesuo; LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo)

Mor. (Moruso; Tomas Mor UTOPIJA, "Kultura", Beograd 1964)

Patr. (Patroj - eldiraĵoj de unuaj rabenoj; TALMUD: Izreke otaca, "BIGZ", Beograd 1990)

Paŭl. (Paŭlo; LA SANKTA BIBLIO, la Nova Testamento tradukita de Brita Biblia Komitato, Londono-Edinburgo)

Ps. (Psalmoj; LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo)

Sal. (Salomono; LA SANKTA BIBLIO, la Malnova Testamento tradukita de L. L. Zamenhof, Londono-Edinburgo)

Sir. (Siraĥido; JERUZALEMSKA BIBLIJA, "Kršćanska sadašnjost", Zagreb, 1994)

Sokr. (Sokrato; Ksenofont USPOMENE O SOKRATU, "BIGZ", Beograd 1980)

Ŝop. (Ŝopnehaŭero; A. Šopenhauer PARENEZE I MAKSIME, "Grafos", Beograd 1978)

Tol. (Tolstoj; L. N. Tolstoj "ЗАКОН НАСИЛИЯ И ЗАКОН ЛЮБВИ" kaj "ПУТЬ ЖИЗНИ" http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ )



KATALOGETO DE ESPERANTO-RETADRESOJ
Universala Esperanto-Asocio (UEA) http://www.uea.org/esperanto
Alfabeta Indekso de Esperanto-Ligiloj http://www.esperanto.be/abc.html
Amikeca Reto http://www.creaweb.fr/a.reto/index.html
Arkivejo de Esperanto-Kantoj http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/kantoj.html
Arkivejo de Esperanto-Verkoj http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html
Bahaa Esperanto Ligo (BEL) http://www.bahai.de/bahaaeligo
Civitanoj de la Mondo http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/irmc/civitano.htm

Dissendolisto "Homaranismo" http://groups.yahoo.com/group/homaranismo


Esenco de Budhismo http://www.geocities.com/vixcafe/budhismo.html
Esperanta Civito http://www.esperantio.net/civito.php
Esperanta Komputilfaka Centrejo http://users.pandora.be/pecop/ekc/enkonduko.html
Esperanto Adresaro http://home.wxs.nl/lide/adresaro.htm
Esperanto Acces http://www.webcom.com/donh/esperanto.html
Esperanto en la Interreto http://users.pandora.be/pecop/ekc/espreto.html
Esperanto Informejo http://www.esperanto.se/nun
Esperanto Klavaro http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html
Esperanto-Novaĵservo (RET-INFO) http://www.eventoj.hu/ret-info.htm

Homaranisma Asocio Tutmonda (HAT) http://hat-esperanto.narod.ru


Info-Servo (Tutmonda Homaranista Adresaro)
http://www.info-servo.de/enhavo.htm
Internacia Katolika Uniĝo Esperantista (IKUE) http://www.ikue.or
Internacia Kultura Societo (OSIEK) http://osiek.org
Kalendaro de Esperanto-Aranĝoj http://www.eventoj.hu/2001-os.htm

Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) http://www.chez.com/keli


La Flavaj Paĝoj de Esperanto
http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.html
La ondo de Esperanto http://www.sezonoj.itgo.com/Ind-ondo.htm
Oomoto http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/index-es.html
Pasporta Servo http://home.wxs.nl/lide/paspserv.htm
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) http://www.multimania.com/satesperanto
Sennaciismo, Kosmopolitismo; Kritiko de Etnofila Politiko http://home.nexgo.de/gmickle/skk

Ŭonublismo http://won.wonbuddhism.or.kr/esperant


World Esperanto http://dmoz.org/World/Esperanto
Virtuala Esperanto-Biblioteko http://www.esperanto.net/veb


HILELISTA KANTARO

(en konstruado de jarkunveno al jarkunveno)


01. HILELISTA HIMNO

02. ESPERANTISTA HIMNO

03. LA VOJO

04. ANTAŬEN MARŜAS NI

05. LA FLUANTA TAJDO

06. FELIĈEGAN NASKIĜTAGON

07. ESPERANTO ESTAS LA LINGVO POR NI

08. ODO AL BONO

09. ESTU PAC0 KUN VI

10. JU PLI NI ESTAS KUNE

11. SE DONAS DI' AL VI FAVORON


HILELISTA HIMNO
Al Vi, ho Potenca Senkorpa Mistero,

Fortego, la mondon reganta,

Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero,

Kaj fonto de vivo konstanta,

Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,

Sed ĉiuj en koro egale Vin sentas,

Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regas

Hodiaŭ ni preĝas.


Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,

Kun dogmoj de blinda fervoro:

Silentas nun ĉiu disput' religia

Kaj regas nur kredo de koro.

Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,

Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,

Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro

Ĉe Via altaro.


Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,

Sed ĝi sin dividis batale;

Popolo popolon atakas kruele,

Frat’ fraton atakas ŝakale.

Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,

Aŭskultu la voĉon de preĝo sincera,

Redonu la pacon al la infanaro

De l’ granda homaro!


Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,

Por reunuigi l’ homaron.

Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,

Sed lasu nin venki la baron;

Donacu Vi benon al nia laboro,

Donacu Vi forton al nia fervoro,

Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj

Nin tenu kuraĝaj.


Ĉielbluan standardon alte ni tenos;

Ĝi signas la bonon kaj belon.

La Forto mistera de l’ mondo nin benos,

Kaj nian atingos ni celon.

Ni inter popoloj la murojn detruos,

Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos

Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero

Ekregos sur tero.


Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,

antaŭen kun pacaj armiloj!

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj

ni ĉiuj de Di' estas filoj.

Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,

kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro

al frata la celo ni iru obstine

antaŭen, senfine.


(laŭ L. L. Zamenhof PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO; la melodio - komponita de Harrison Hill - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/cigneto/thctxt/p/pregxosub1.html)
ESPERANTISTA HIMNO
En la mondon venis nova sento,

tra la mondo iras forta voko;

per flugiloj de facila vento

nun de loko flugu ĝi al loko.


Ne al glavo sangon soifanta

ĝi la homan tiras familion:

al la mond' eterne militanta

ĝi promesas sanktan harmonion.


Sub la sankta signo de l' espero

kolektiĝas pacaj batalantoj,

kaj rapide kreskas la afero

per laboroj de la esperantoj.


Forte staras muroj de miljaroj

inter la popoloj dividitaj;

sed dissaltos la obstinaj baroj,

per la sankta amo disbatitaj.


Sur neŭtrala lingva fundamento,

komprenante unu la alian,

la popoloj faros en konsento

unu grandan rondon familian.


Nia diligenta kolegaro

en laboro paca ne laciĝos,

ĝis la bela sonĝo de l' homaro

por eterna ben' efektiviĝos.


(L. L. Zamenhof LA ESPERO; la melodio - de Félicien Menu de Ménil - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/espero.mid)
LA VOJO
Tra densa mallumo briletas la celo,

Al kiu kuraĝe ni iras.

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkton ĝi diras.

Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,

Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,

Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita

Ĝi estas, la voj' elektita.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,

Pri tempoj estontaj pensante.

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas —

Ni semas kaj semas konstante.

“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas,

“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor' al ni sonas:

“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,

Se vi pacience eltenos”.


Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj

Velkantajn foliojn deŝiras,

Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,

Ni forton pli freŝan akiras.

Ne mortos jam nia bravega anaro,

Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro:

Obstine ĝi pasas, provita, hardita,

Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Ni iru la vojon celitan!

Eĉ guto malgranda, konstante frapante,

Traboras la monton granitan.

L' espero, l' obstino kaj la pacienco —

Jen estas la signoj, per kies potenco

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,

Atingos la celon en gloro.


(L. L. Zamenhof LA VOJO; la melodio - komponita de L. Harding - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/cigneto/thctxt/t/tradensam1.html)

ANTAŬEN MARŜAS NI
Ĉe kareso de printempo, sub la suno de somer',

En la regno de aŭtuno, dum blankiĝas vintra ter',

Ĉiam antaŭ ni flirtadas la standardo de l' esper',

Kaj antaŭen marŝas ni.


Sub ĉielblua l' standardo,

Sub ĉielblua l' standardo,

Sub ĉielblua l' standardo,

Antaŭen marŝas ni.


"Via celo," oni diras, "estas rev' de fantazi',

Kaj la tempon tre valoran pro himero perdas vi;

Kredas ni, ke post nelonge tute malaperos ĝi,

Sed antaŭen marŝas ni.


Sub ĉielblua l' standardo,

Sub ĉielblua l' standardo,

Sub ĉielblua l' standardo,

Antaŭen marŝas ni.


En la nokto ni ne timas, ĉar briladas nia stel'

Kaj por nia kuraĝigo ŝajne diras el ĉiel':

Ĉiam iru vi antaŭen, proksimiĝas via cel' —

Kaj antaŭen marŝas ni!


Sub ĉielblua l' standardo,

Sub ĉielblua l' standardo,

Sub ĉielblua l' standardo,

Antaŭen marŝas ni!


La afero prosperadas, plimultiĝas la anar’,

En la glora estonteco estos fratoj la homar’;

Tiun tempon atendante, ni kuniĝas en kantar’,

Kaj antaŭen marŝas ni.


Sub ĉielblua l' standardo,

Sub ĉielblua l' standardo,

Sub ĉielblua l' standardo,

Antaŭen marŝas ni!


(Laŭ Agnes B. Deans: ANTAŬEN MARŜAS NI; la melodio - "John Brown’s Body", anonima usona tendejhimna melodio - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/eismaj/antauxenmarsxas1.htm)
LA FLUANTA TAJDO
Jen la kanto de kuraĝ’

Por maristoj dum vojaĝ’,

Ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi’;

Do, kunkantu, maristar’!

Vi la rajton havas, ĉar

La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!


Kantu, kantu, kamaradoj!

Gloran estontecon havos vi!

Estas hela la ĉiel’,

Ĉiam brilas nia stel’,

La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
Kontraŭ vento, kontraŭ ond’

Kunbatalis nia rond’,

Post la nuboj ofte kaŝis sin la stel’;

Sed la tajdo venas nun,

Sin prezentas oportun’,

Kaj la stelo klare brilas sur ĉiel’.


Kantu, kantu, kamaradoj!

Gloran estontecon havos vi!

Estas hela la ĉiel’,

Ĉiam brilas nia stel’,

La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!
Do, altiĝu nun la kor’,

La ventego pasis for,

Kaj la teron preskaŭ vidi povas vi;

Helpa vento blovas nun,

Kaj ekbrilas varma sun’;

La fluanta tajdo estas nun ĉe ni.


Kantu, kantu, kamaradoj!

Gloran estontecon havos vi!

Estas hela la ĉiel’,

Ĉiam brilas nia stel’,

La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Levu velojn al ventet’,

Levu voĉojn al kantet’,

Levu korojn al ĉiama la esper’;

Kaj altiĝu la kuraĝ’,

Ĉar la fino de l’ vojaĝ’

Estos nepre la triumfo de l’ afer’.

Kantu, kantu, kamaradoj!

Gloran estontecon havos vi!

Estas hela la ĉiel’,

Ĉiam brilas nia stel’,

La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!


(Harrison Hill: LA FLUANTA TAJDO; la melodio - "Tramp! Tramp! Tramp!" de G. F. Root - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/eismaj/fluantatajdo1.htm)
FELIĈEGAN NASIKĜTAGON
Sidante sur la seĝ’,

Malantaŭ vortareg’

Longege serĉis ni,

Kaj sole kaj en greg’

Esprimon ĝustan por

Saluti taŭge vin

Dum naskiĝtage tostas ni

Per rimoj kaj per vin’! Ho,


Zamenhof! Zamenhof!

Sanktulema vir’!

Feliĉegan Naskiĝtagon:

Jen nia dezir-o!

Zamenhof! Zamenhof!

Sanktulema vir’!

Feliĉegan Naskiĝtagon:

Jen nia dezir’!

Ni serĉis tra la nokt’

Konfesu ni sen blag’,

Sed mankas simpla vort’

Por via naskiĝtag’.

Nur eblas kunmetaĵ’,

Nur kvarsilaba vort’,

Nur “Feliĉegan Naskiĝtagon”

Jen kruela sort’! Ho,


Zamenhof! Zamenhof!

Sanktulema vir’!

Feliĉegan Naskiĝtagon:

Jen nia dezir-o!

Zamenhof! Zamenhof!

Sanktulema vir’!

Feliĉegan Naskiĝtagon:

Jen nia dezir’!


(Ŝanĝetita teksto de DoKo Jordan http://weber.ucsd.edu/dkjordan/es/ludejo.html; la melodio - "Jingle Bells" de James Pierpont, 1857 - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/zambankan/felicxegan.htm)
ESPERANTO ESTAS LA LINGVO POR NI
Sur monto kaj step' indianoj ĉasadas kun la famili',

Kaj se vi postulas parolon, kanjone eĥiĝas la kri':

Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!

Esperanto estas la lingvo por ni!

En densa afrika ĝangalo, la bonaj amikoj de ni

Jam solvis la lingvan problemon — tamtame sonoras la kri':

Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!

Esperanto estas la lingvo por ni!

Ĉe norda poluso eskimoj loĝadas en neĝa glaci'.

Se ili bezonas parolon, aŭdiĝas la tutsama kri':

Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!

Esperanto estas la lingvo por ni!

Sur tuta la vasta terglobo, en urboj kaj teritori',

Troviĝas samideanaro, kaj sonas el buboj la kri':

Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!

Esperanto estas la lingvo por ni!

Indianoj, nigruloj, eskimoj, urbanoj kaj buboj kaj mi

Jam uzas la Zamenhof-lingvon, do vivu, prosperu la kri':

Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!

Esperanto estas la lingvo por ni!


(Sur monto kaj step' indianoj; la melodio - My Bonnie Lies over the Ocean, tradicia angla melodio - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/eismaj/LaLingvoPorMi1.htm)
ODO AL BONO
Bono, bela dia dono,

Vi, filino de l’ ĉiel’

Al vi venas nun adeptoj

Por saluti kun fidel’.

:||: Vi mirakle ligas homojn

dividitajn per la sort’,

Fratoj estos ĉiuj homoj

Kiujn tuŝas via fort’. :||:


(Laŭ HYMN TO JO, aranĝita de Edward Hodges el la 9-a Simfonio de BETOVENO; la melodio elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/tekstoj/odoalgxojo.htm)
ESTU PACO KUN VI
Estu paco kun vi,

Estu paco kun vi,

Estu paco kun vi,

Estu paco, paco, paco kun vi!

4 x
(Juda popola kanto "Hevenu Shalom Aleichem", kantata ankaŭ inter kristanoj; melodio elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://hometown.aol.com/israelmidi/index.htm)



JU PLI NI ESTAS KUNE
Ju pli ni estas kune,

Jes, kune, jes, kune,

Ju pli ni estas kune

Des pli gajas ni.

Ĉar mia amik' estas via amik',

Kaj via amik' estas mia amik':

Ju pli ni estas kune,

Des pli gajas ni!


(Verŝajne traduko de la anglalingva THE MORE WE GET TOGETHER; la melodio elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/diversaj/etaj/JuPliNiEstas1.htm)
SE DONAS DI' AL VI FAVORON
Se donas Di’ al vi favoron,

Li sendas vin for el la dom’,

Por montri sian mirlaboron,

La belan mondon, al la hom’.


De l’ montoj riveretoj fluas,

Alaŭdoj kantas super mi;

Mi ankaŭ gajan kanton bruas

Al la tutmonda harmoni’.


Al Dio fidas mi kun ĝojo.

Li zorgas pri la tuta ter’:

Li ankaŭ min, sur mia vojo,

Eterne gardos de danĝer’.


(Joseph von Eichendorff WEM GOTT WILL RECHTE GUNST, esperantigis L. L. Zamenhof; la melodio - komponita de Granville Bantock - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.geocities.com/cigneto/thctxt/s/sedonasdi1.html)

F o n t o j :

Leland Bryant Ross's http://www.geocities.com/lilandr/kantoj/kantoj.html

Jurij Finkel: http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/index.html

http://hometown.aol.com/israelmidi

HILELISTA KALENDARO

(en konstruado de jarkunveno al jarkunveno)



01.01. ("Internacia tago de la paco" ) HILELOTAGO

Tago de Hillel (ĉ. 75 a.k. - 5 p.k.), juda religietika reformatoro, kontraŭulo de rigidaj tradiciismo kaj formalismo en religio kaj etiko



14.01. laŭ juda kalendaro ("Ĝojo de Torao") MOSEOTAGO
Tago de Moseo (ĉ. 1300 a.k.), juda ĉefprofeto, fondinto de la juda religia kaj etika tradicio
25.01. laŭ katolika kristana kalendaro ("Konvertiĝo de sankta Paŭlo apostolo") PAŬLOTAGO
Tago de Paŭlo el Tarso (5/8 - ĉ. 67), kreinto de la tutmonda kristanismo el la juda prakristanismo
06.02. MORUSOTAGO
Naskiĝtago de Thomas More (1478 - 1535), eminenta angla humanisto, pledinto por pli justa socio, universalaj religiaj kaj etikaj valoraĵoj kaj universala lingvo
12.03. laŭ islama kalendaro MAHOMETOTAGO
Naskiĝtago de Mahometo (ĉ. 570 - 632), araba profeto, fondinto de islamo
28.03 KOMENIOTAGO
Naskiĝtago de Jan Amos Komensky (1592 - 1670), eminenta ĉeĥa humanisto, pedagogo, pledinto por universalaj lingvo kaj humanisma edukado
21.05. ("Internacia tago de la kultura evoluo") ARISTOTELOTAGO
Tago de Aristotelo (384 a.k. - 322 a.k.), helena filozofo, unu el la plej eminentaj kritikraciaj pensuloj
26.07. ESPERANTOTAGO
Tago de publikigo, en jaro 1887, de la unua Lernolibro de neŭtrala internacia lingvo
27.08. laŭ ĉina kalendaro KONFUCEOTAGO
Nakiĝtago de Konfuceo (ĉ. 555 a.k. - ĉ. 479 a.k.), ĉina pensulo, surbaze de kies instruo elkreskis konfuceanismo
28.08. TOLSTOJOTAGO
Naskiĝtago de Lav Tolstoj (1828 - 1910), elstara rusa verkisto kaj pensulo, pledinto por la universala religio kaj etiko
01.09. NASKIĜTAGO DE HILELISTA ESPERANTO-KOMUNUMO
(en jaro 2001)
08.12 (t.e. en la plej proksima dimanĉo) BUDHOTAGO
Nakiĝtago de Budho (Sidarto Gotamo), (560 - 480 a.k.), hinda princo, fondinto de budhismo
15.12. ZAMENHOFTAGO
Naskiĝtago de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859 - 1917), iniciatinto de la universala humanismo - hilelismo, kaj kreinto de la universala lingvo - esperanto
25.12. laŭ okcidentkristana kalendaro ("Kristnasko") JESUOTAGO
Tago de Jesuo (5 a.k. - 30 p.k), fondinto de la juda prakristana komunumo, el kiu elkreskis tutmonda kristanismo

E n h a v o
Enkonduko 03

De Hilelismo 1901 de L. L. Zamenhof ĝis Hilelista E-Komunumo 2001 05

Aliĝilo al Hilelista Esperanto-Komunumo 14
Statuto de Hilelista Esperanto-Komunumo 15

Membroj de Hilelista Komunumo 18

Regularo de Hilelista Komunumo 19
Hilelista Krestomatio 21
Hilelista Sentencaro 31

Katalogeto de Esperanto-Retadresoj 40



Hilelista Kantaro 41
Hilelista Kalendaro 49

*La kovrilpaĝa Hilelista Kalendaro 2002 esstas kunmetita surbaze de Esperanto-kalendaro 2002 de s-ro Viktor Galeski, kun permeso de la komenca kunmetinto.

HILELISTA KALENDARO 2002
  1   2


Elŝuti 411.26 Kb.


Elŝuti 411.26 Kb.