Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Januaro 1960 34a "La Informilo"

Elŝuti 251.67 Kb.

Januaro 1960 34a "La Informilo"




paĝo1/7
Dato18.03.2017
Grandeco251.67 Kb.

Elŝuti 251.67 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7

Januaro 1960 - 34a "La Informilo"

La sekretario atendas proponojn de samideanoj, kiuj bonvolus prizorgi la organizon de la federacia kongreso. La kongreso devas okazi antaŭ Pentekosto kaj ĉiuj informoj pri ĝi devas aperi jam dum aprilo.

En tiu bulteno aperas suplementa flugfolio (reklama) financita de konataj firmaoj, kaj diskonigita de "Ligue française pro Unesco", kreita de s-ro Lienhardt. La flugfolio incitas la gejunulojn lerni Esperanton.

Perkoresponda kurso de Nancy: artikolo resumas la aktivecon de tiu kurso, la nova adreso de la junuldomo estas 27 rue de la République en Nancy ( anstataŭ 36 cours Léopold). Do, 9a jaro de funkciado de tiu kurso, ĝi jam varbis centojn da gelernantoj, el kiuj bedaŭrinde ne ĉiuj finlernis la kurson, kaj ankoraŭ malpli restas aktivaj post kelkaj jaroj. La kurso estas senpaga, tamen kotizo estas petata, aktuale 30 NF (intertempe naskiĝis la nova franko!). Pere de tiu kotizo, la gelernantoj pagas la kurslibron, sed ankaŭ aliĝon al UFE kaj la federacio, kun abonoj al "Franca Esperantisto", al "La Informilo", al "la praktiko", kaj senpagan anoncon por peti korespondantojn. Gvidas la lernantaron 11 korektantoj, el kiuj ni mem formis 7. La pliboniga kurso estas je la servo de la homoj dezirantaj kunlabori kun ni, kaj/aŭ al la membroj de UFE-UEA dum la koncerna jaro.

Tejo-paĝo:programo de la 16a internacia kongreso en Roterdam julie. (Mi peradis tiam la aliĝojn kaj kotizojn. )
Aprilo 1960 - 35a "La Informilo ».

Alvoko de la prezidanto F. Boyet pri verkado:



vi certe ricevis la oktobran numeron de "La Informilo"; eble vi legis ĝin; tiukaze, vi rimarkis ke la tutan bultenon redaktis la sekretario, kiu vane atendis aliajn artikolojn. Por tiu ĉi bulteno, li petis ke mi verku ion, verŝajne ĉar neniu sendis pli ol en oktobro. La problemo por mi estas verŝajne la sama kiel estas la via, kaj mi montros kiel mi serĉas solvon por ke via vojo estu lumigita de tiu ekzemplo. La membroj de esperantista federacio estas, supozeble, esperantistoj, tiel ili povas ĉu propagandi por Esperanto, ĉu uzi la internacian lingvon por legado, skribado, ktp. . . Kiam nia sekretario petas de ni artikolojn, li esperas ke ni sendos raporton pri tiu agado. Ĉar ni sendas nenion, ĉu ni havas nenion dirindan?

Ni verŝajne opinias ke ni ne havas sufiĉe da tempo por zorgi pri Esperanto, sed ni esperas ke la aliaj faros la laboron. Tio estus solvo se la kotizoj estus sufiĉe altaj por permesi ke oni pagu tiujn faklaborantojn kiel oni faras en la gravaj firmoj por la reklamantoj. Se en federacio, kie estas ĉirkaŭ 60 membroj, oni pagus 500NF monate al tiu reklamanto, tio estus 6000NF ĉiujare, la kotizoj devus esti 100NF, nur por tiu celo. Kiu el vi akceptus pagi tian kotizon? La konkludo estas evidenta, ĉu NI propagandos, ĉu estos NENIU propagando. Estas tre diversaj manieroj propagandi, kaj estus vane esperi ke ĉiuj Esperantistoj akordiĝos pri la plej bona, la plej efika, la plej morala propagando. Cetere multaj diros ke ili ne havas tempon por propagandi. Tiu lasta aserto estas vera se oni pensas pri grandampleksa reklamo kiel tiu de la riĉaj firmoj, kaj mi bone scias ke mi ne havas tempon por kopii milojn da adresoj, enkovertigi milojn da flugfolioj kaj dismeti tiujn informilojn en milojn da leterkestoj. Tiu amasreklamo estas multe kosta aŭ temporaba, laŭ la brita sentenco, tempo estas mono. Tial se oni deziras amasreklamon oni devas ĉu multe pagi, ĉu multe labori. Sed flanke de tiu moderna sistemo, laŭmoda ĉe la riĉaj kapitalistoj, estas la antikva propagando de homo al homo, kaj tio kostas multe malpli; sufiĉas fido kaj pacienco. Ne plu estas la metodo de la fakuloj pri amasreklamo, ne plu estas la metodo, kiu sendas dek milojn da personaj leteroj por ricevi unu pozitivan respondon, estas la metodo de la apostoloj, kiuj parolas de homo al homo, adaptas la vortojn al tiu, kiu estas celata. Ne necesas la prelegoj, pli utilas libera konversacio, dum kiu vi klarigas al tiu ke Esperanto ne estas algebra mekanikaĵo ne kapabla esprimi sentojn, al alia ke ne estas diversaj prononcoj, kiuj disrompus lingvon nur skribateblan, ktp. . . Mi ne povas kredi, ke dum la jaro vi neniam havis okazon paroli pri Esperanto al via najbaro en loĝejo aŭ laborejo. Do, se vi faris, kial ne sendi informojn pri tio? Viaj malfacilaĵoj, viaj malsukcesoj estos utilaj al la aliaj; tiuj, kiuj sukcesis, povos klarigi kiel ili agis, la aliaj diros kiel oni ne devas konduti. . . Por efike propagandi, estas necese montri ekzemplon. Se vi diras ke estas facile paroli la lingvon, kaj se vi estas mem ne kapabla prononci iun frazon, verŝajne viaj belaj paroloj ne konvinkos vian kontraŭdiranton. Tial vi devas montri ke Esperanto estas uzebla, uzante tiun lingvon. Ĉu vi legis libron dum la jaro? Se jes, kial vi ne skribus kion vi opinias pri ĝi? Ĉu vi partoprenis internacian renkonton? Se jes, vi povas rakonti kion vi travivis, kion vi rimarkis, ktp. . . Eble vi timas ne korekte redakti? Tio pruvas ke vi bezonas ekzercadi pri la verkado en Esperanto, tial estas plia kaŭzo por sendi artikolon; se tiuj artikoloj estos multaj, ni zorgos pri ofico de redaktado, por elekti la plej bonajn artikolojn, kaj eventuale korekti, kun la permeso de la aŭtoro, la senditajn tekstojn. Por tiu bela programo, mankas nur viaj artikoloj.

Strasbourg - La Eùropa konsilantaro kaj Esperanto. Delegacio esperantista, kiu konsistis el D-ro Hermann (komitatano de UEA), profesoro Schoen (prezidanto de germana Esperanto-asocio), kaj s-ro Ferez (prezidanto de la unionista movado), klopodis al la Eùropa konsilantaro dum ĝia lasta sesio, kaj diskutis kun la komisiono pri kulturaj aferoj pri la lingvaj problemoj kaŭzitaj de la Eùropa kunlaborado kaj pri ilia solvo pere de Esperanto. La komisiono agnoskis la gravecon de la afero kaj decidis proponi al la venonta sesio, en Parizo aprile, studon de la deponita mocio. Tiam intervenos Ivo Lapenna, profesoro pri internacia juro kaj ĝenerala sekretario de UEA.

Bar le Duc -Japana kultura evento. Laŭ iniciato de Pol Denis, la loka grupo de la "amikoj de la laïka lernejo" prezentis al la publiko, la 25an de marto, tute ne ordinaran spektaklon. S-ino Joŝiko Kaĵino, ĵurnalistino el Tokio, per siaj folkloraj dancoj logis 400 personojn en la privatan kinejon de la ĉi supre menciita grupo. La tuta evento estis granda sukceso. La akademia inspektoro, la urbestro, la diversaj lernej-estr(in)oj ĉeestis, pruvante sian sinceran intereson al la lingvo Esperanto, unika lingvo uzata de s-ino Kaĵino, krom la japana. La gazetoj entuziasme raportis.

Strasbourg -Daŭraj kunvenoj 2 foje monate en "maison des tanneurs", rue des bains aux plantes.

Saint-Avold - Simila aranĝo kiel en Bar le Duc de s-ro Manceau, kun s-ino Kaĵino. En la kinejo "Scala" preskaŭ plena, la 17an de marto, 350 personoj aplaŭdis Joŝiko-n Kaĵino-n en ŝia plaĉa programo pri Japanujo. La lokaj gazetoj favore anoncis kaj raportis. Sekve de tio, 27 personoj aliĝis al Esperanto-kurso gvidata de s-ro Manceau en la liceo. Nia samideano preparis jam de preskaŭ unu jaro la viziton de s-ino Kaĵino.

La Tejo-paĝo estis tute dediĉita al la 16a I. J. K. (internacia junulara kongreso) de Tejo. Principe ne plu estas disponeblaj lokoj. La peranto povas akcepti nur principajn aliĝojn, por la kazo se unu aŭ kelkaj lokoj liberiĝus. 10 francoj aliĝis, neniu el nia regiono.

La 35a "La Informilo" entenis 2 stencilitajn suplementojn: la listo de la membroj de la federacio, la programo kaj aliĝilo pri la 20a orient franca kongreso, en Nancy la 22an de majo.
Julio 1960 - 36a "La Informilo » -

Raporto pri la 20a kongreso de la orientfranca esperantista federacio, okazinta en Nancy la 22an de majo 1960.

Ĉirkaŭ 30 gesamideanoj partoprenis la kongreson. Je la nomo de la nanciaj esperantistoj, s-ro Colnot unue salutis la kongresanojn. S-ro Boyet, federacia prezidanto, malfermas la kongreson, kaj post kelkaj enkondukaj vortoj, li transdonas la parolvicon al la sekretario. S-ro Colnot legas salutleteron ricevitan el la estraro de UFE, kaj leterojn senkulpigajn aŭ salutajn senditajn de diversaj federacianoj. Poste li legas la agadraporton: ne ekzistas multaj kaŭzoj, por ke la nuna raporto estu multe pli optimista ol la pasintjara. La federacio daŭre nur vivetas. Mankas sufiĉe multnombraj samideanoj kapablaj kaj bonvolemaj. Membroj antaŭe aktivaj, nun opinias sin tro maljunaj kaj "lasas sian lokon al junuloj". Junuloj estas malmultaj, konsideras sin nekapablaj kaj tro ofte rapide forlasas la movadon.

Photo 12 en la salonoj de la fama bierejo « Excelsior 


Malmulte da propagando, malmultaj kursoj. Ekzistas nur du grupoj: Strasbourg kaj Nancy, kvankam estus eblecoj por ekzisto de pluraj aliaj (ĉefe Mulhouse, Bar le Duc, Epinal). La

federacio havas nun 80 membrojn (lastjare 77, en 1958 ankaŭ 80). Ni varbis 18 novajn membrojn, sed perdis 15 malnovajn.
La plej efika propagando ŝajnis ĉijare la japanaj vesperoj, organizitaj de s-ro Manceau en St Avold kaj de s-ro Denis en Bar le Duc, ili logis entute 750 personojn. Ili ebligis funkciadon de kurso kun 27 lernantoj en St Avold, kaj intereson de eminentuloj en Bar le Duc. La disdono de Zamenhof-broŝuroj bedaŭrinde ne estis ĝenerale farata. Kelkaj estis disdonataj en Strasbourg kaj en Château-Salins. En Nancy mem, 500 estis dissendataj al eminentuloj. Nur 4 personoj respondis favore: deputito, lingva profesoro, direktoro de supera lernejo kaj lerneja inspektoro. Ĝenerale ni ne sukcesas aperigi gazetartikolojn, pri Esperanto aŭ D-ro Zamenhof.

Nur anoncante pure lokajn esperantistajn eventojn (kursojn, kunvenojn, kongreson), ni sukcesas montri ke Esperanto vivas. Ĉirkaŭ Nancy, J. P. Colnot dissendis al gazetoj 13 seriojn da artikoletoj (entute ĉirkaŭ 40 artikoletoj el kiuj 25-30 aperis laŭ la kontrolo).



Por fini tiun raporton pri propagando, ni diru ke s-ro Denis malavare disdonis la lastan verkon de P. Delaire al eminentuloj de Bar, kaj li ricevis favoran akcepton. Krom la jam menciitaj parolaj kursoj, ni sukcesis varbi en Nancy nur 2 parolajn lernantojn kaj s-ro Castel 3 aliajn en Hommarting. Ekzistas en la federacio du korespondaj kursoj. Pri la strasburga, de s-ro Ferez, mankas raporto. En Nancy, la junuldoma kurso povis varbi nur 9 lernantojn ĉijare. Dum septembro-oktobro, la sekretario klopodis aperigi gazet kurson en nia regiono, sed malsukcese. La kunvenoj de la grupoj okazas regule en Strasbourg, malpli regule en Nancy, kie la junulara sekcio nun preskaŭ tute malaperis. Pluraj junularaj ekskursoj okazis dum la jaro, partoprenitaj ĉiufoje de 5 ĝis 8 samideanoj. "La informilo" regule aperis en la nuna jaro. Harmonia kunlaboro inter s-roj Chapellier, Fondrillon kaj J. P. Colnot ebligis aperon de 4 numeroj, dufoje kun stencilitaj suplementoj, spite al la manko de redaktoro. Entute, do la federacio vivis iom pli ol pasintjare. Al ĉiuj membroj ni alvoku por ke, per ĉies kunlaboro, la nunaj rezultoj almenaŭ dekobliĝu. Poste, s-ro Chapellier disdonas sian kasraporton kaj samtempe komentas ĝin. Tiu raporto montras finan bonhavon de 257, 93NF. La enspezoj estas 100NF, la elspezoj (ĉefe sendoj de bultenoj) 39, 27NF. Ni substreku ke tiu saneco de la financoj venas de la fakto, ke la federacio nur vivetas. Rilatoj kun la nacia movado: s-ro Boyet klarigas siajn kontaktojn kun UFE. Poste, la sekretario legas la raporton de la nacia asocio, aperintan en la aprila "Franca Esperantisto", kaj komentas ĝin. La ĉeestantoj unuanime aprobas tiun raporton. Unuanime ankaŭ ili delegas s-ron Chapellier kiel reprezentanton de la federacio al la nacia kongreso de Montélimar. Laŭ la statutoj de UFE, ni ne rajtas posedi delegiton ĉe la administrantaro de UFE, ĉar nia federacio ne posedas 100 membrojn. Tamen s-ro Chapellier estis iam konsiderata de UFE kiel nia reprezentanto. La kongresanoj aprobas lian elekton al tiu posteno, se efektive ni rajtas havi delegiton en tiu administrantaro. Pri starigo de grupaj kaj federacia informofakoj, mankas por tio, kiel por multaj aferoj, la necesaj aktivuloj. Tamen la sekretario rimarkigas, ke de la ekzisto de "La Informilo", la informoj pri la Esperanto-vivo en niaj grupoj kaj federacio regule aperas. Oni sendas al UFE plurajn ekzemplerojn de ĉiu "La Informilo". Estas rimarkinde, ke preskaŭ neniam redaktoroj de "Franca Esperantisto" uzis tiujn informojn por presado en la nacia gazeto. Tio, verŝajne, signifas, ke niaj informoj ne interesas la ceteron de la esperantistoj. Ni ne vidas, kial estus necese repreni tiujn informojn por tajpado antaŭ ol sendi ilin al la redakcio de F. E. : la teksto presita estas ja pli facile uzebla de la presistoj ol tajpitaj artikoloj. Sama rimarko koncerne la informojn pri la junulara movado. Tiuj rimarkoj faritaj, ni diru ke la nacia gazeto kontentigas nin per siaj aspekto kaj enhavo, same kiel per sia nun pli ofta apero. La internaj problemoj de la federacio estas poste pritraktataj. Laŭ propono de la sekretario, konstatante ke niaj statutoj fakte taŭgus nur por plene vivanta federacio, la kongreso akceptas du aldonojn al la statutoj. Ili precizigas la senson de la vorto "grupo" kaj la procenton da voĉoj necesan por esti elektata en la federaciaj balotoj. Ili ankaŭ ebligas la eniron de izoluloj en la komitaton, por faciligi ties formadon. Tiam, la kongresanoj elektas novan komitaton: pluraj antaŭaj komitatanoj ne plu deziras kandidatiĝi. Pluraj novaj membroj akceptas anstataŭi ilin. Estas tiel elektitaj, ĉiuj unuanime, 10 komitatanoj: s-roj Boyet (Sarreguemines), Chapellier (Nancy), f-ino Colin (Lunéville), S-roj Colnot (Nancy), Degrelle (Joeuf), Denis (Bar le Duc), Férez (Strasbourg), Fondrillon (Nancy), F-inoj Jacquot (Epinal) kaj Kuhn (Strasbourg). Lasta punkto de la tagordo, oni nun legas kelkajn leterojn ricevitajn. Inter ili, letero de s-ro Manceau kun pluraj sugestoj por la federacia kaj nacia kongresoj. La kongresanoj decidas transdoni al UFE la deziron, ke estu studata la problemo pri unueciĝo de la laboroj de ĉiuj personoj, kiuj sur la tuta franclingva teritorio, klopodas instrui Esperanton. Estas ĉefe dezirinde, ke oni elektu nur unu elementan lernolibron, grandkvante eldoneblan je malalta prezo; dezirinde ankaŭ, ke oni ne lasu perdiĝi la lernantojn, ke oni povu interligi ilin per malaltpreza interliga gazeto. La laborkunveno tiel finiĝas. La kongreso nun akceptas germanan delegacion gvidatan de s-ro Günther Becker, prezidanto de TEJO, kiu diras sian ĝojon renkonti translimajn sed najbarajn samideanojn, sed sian bedaŭron vidi ĉi tie nur malmultajn junulojn. La prezidanto fermas la kunsidon, la tagordo estas elĉerpita.

(Komuna tagmanĝo okazas en la restoracio ABC. )

Posttagmeze, dum komitata kunveno, estas elektata la estraro de la federacio :

prezidanto: s-ro Boyet, sekretario: s ro. Colnot, kasisto: s-ro Chapellier.



Tejo-paĝo - tute dediĉita al la internacia junulara kongreso (I. J. K. ), al kiu povis aliĝi 11 pliaj Francoj.

Proverboj revenis fine de "La Informilo"

= Tiu, kiu faras demandon estas malsprita dum momento

tiu, kiu neniam faras demandon restas malsprita dumvive - Ĉina proverbo.

= En la naturo estas nek rekompensoj, nek punoj: estas nur rezultoj.

= Tro profitiga ludo ne longe daŭras - Itala proverbo.

Tradukis Guy Malmenaite - St Dié.
Oktobro 1960 - 37a "La Informilo".

Kiel vivas nia bulteno? demandas sin J. P. Colnot.



"Ĝis septembro 1959, plenigado de "La Informilo" estis malfacila afero, ĉar materialo ofte mankis. Sed la oktobra numero vekis inter la legantojn iom da intereso, ek de januaro artikoletoj alflugis, tiel ke ne estis eble ĝis nun respondi al kelkaj leteroj, kaj ke la artikolo de nia prezidanto "alvoko pri verkado" povis esti enpresita nur dum aprilo. Skribis Hans Bakker el Delft (Nederlando) por kuraĝigi la redaktoron, ankaŭ s-ino Oehri (Strasbourg) raportanta pri aktiveco kaj mencianta aperon de Esperanto-kurso en "Polio-revue". S-ro Offroy (Château-Salins) leginte pri "dormemuloj" tuj anoncis ke "dormanto vekiĝas" kaj raportis ankaŭ pri sia aktiveco. . . Post la alvoko de s-ro Boyet, venis tradukoj de pensoj kaj proverboj el nia s-ano Malmenaite (St Dié) kiujn ni ekaperigis, kaj, laste, recenzo de s-ro Manceau kiun vi legos ĉi-poste. Al ĉiuj kunlaboremuloj, koran dankon! Ni volas nur esperi, ke la aktiveco de ĉiuj federacianoj estos tre granda en la nova varbsezono, kaj ke ni povos aperigi en januaro (. . . kaj poste), multajn raportojn pri tiu aktiveco. "

Esperanto-ekzamenoj - Sekve al la ekzameno, kiu okazis en Nancy dum la federacia kongreso, la jenaj kandidatinoj ricevis el "Franca Esperanto-Instituto" la diplomon "atesto pri lernado": F-inoj Kuhn Christiane kaj Josiane (Strasburgo), f-inoj Monique Colin (Lunéville) kaj Anna Jacquot (Epinal), ambaŭ lernantinoj de la koresponda kurso de Nancy, kaj komitataninoj de la federacio. Gratulojn al la sukcesintinoj!

Popoluniversitatoj kaj Esperanto - Septembre okazis en Strasburgo la 3a internacia konferenco de popoluniversitatoj. En diversaj komisionoj oni spertis malfacilaĵojn pro la diverseco de la lingvoj. Feliĉe inter la ĉirkaŭ 200 partoprenantoj estis 20 esperantistoj. Ili helpis en kelkaj kazoj kaj ege mirigis la multnombrajn profesorojn (inter kiuj eminentuloj), kiuj ĝis nun estis pli ol skeptikaj fronte al Esperanto. Tiun situacion plenplene, vere maksimume kaj sukcesplene, ekspluatis niaj gesamideanoj, kiuj senlace agadis por oficiala alpreno de Esperanto. Du el la plej gravaj komisionoj voĉdonis oficialan decidon favoran al la instruado kaj uzo de Esperanto en la popoluniversitatoj. Nia klopodado estis multe faciligita dank'al la amikeca, sindonema, plensamideaneca "neŭtraleco" de la eminenta prezidanto de la internacia asocio de popoluniversitatoj, kaj vic-prezidanto de UFE, s-ro Pierre Petit. . . (laŭ la raporto de Hubert Férez)

recenzo: aperas relative longa (pli ol 1 paĝa) recenzo de s-ro Manceau pri la verko "Akbar", orienta romano de P. A. S. Van limbourg Broŭer.

Tejo-paĝo - En Roterdamo, la junaj francaj ĉeestantoj decidis fondi propran nacian organizon. La franca kongresa perinto de la jaro 1960, s-ro Colnot, konsciante pri la fragileco de neorganizita franca esperantista junularo, kaj pri siaj propraj malfacilaĵoj por daŭrigi la peradon en la sekvontaj jaroj, unue provis instigi la junajn kongresanojn en Montélimar per letero direktita al UFE. Per dua komuna letero sendita por la kongresanoj en Roterdamo, li denove sugestis, ke la junuloj mem prenu en propraj manoj la gvidadon de siaj aferoj. La gejunuloj interesiĝis kaj 18 ope starigis la bazon de sia estonta organizo. Pluraj el ili ĉeestis en Bruselo la 45an Universalan kongreson kaj varbis la tieajn junajn francojn, tiel ke la nova asocio kalkulus jam ĉirkaŭ 40 membrojn. (Unua prezidanto de JEFO- Junulara Esperantista Franca Organizo- estis Michel Turin - Pontarlier, 25. )

Januaro 1961 - 38a « La informilo »

Bar le Duc - Sukcesaj kursoj. Sekve al la prelego de s-ro Ribot, ĝenerala sekretario de UFE, en la porinstruista seminario de Bar le Duc, la direktorino interesiĝis pri Esperanto. Nia amiko Pol Denis, en la nuna aŭtuno komencis tie 2 kursojn (po 1 horo ĉiusemajne) kun entute 72 lernantinoj, inkluzive la direktorinon. La lernantinoj ĉeestas la kurson kun horloĝa konstanteco. Kaj ilia laboro estas perfekta. La urbo Bar le Duc ĝemeliĝis kun Guildford (Britio). S-ro Denis povis kontakti la tie-loĝantan prezidintinon de Brita Esperanto-asocio. Ŝi siavice klopodas malfermigi kurson en supera lernejo, oni esperas fruktodonajn interŝanĝojn kaj renkontiĝojn.

Oni serĉas bonvolemulojn, por ke la federacia kongreso ne okazu denove en Nancy, ĉi-jare. . .



Strasburgo - S-ino Jeanne Oehri spertis en junio 1960 vivantan ekzemplon pri la utileco de Esperanto. Dum marvojaĝo, per "mediteranea klubo", laŭlonge de la dalmatia bordo, sur la ferdeko, trideko da Jugoslavaj gelernantoj 17 jaraj deziris paroli kun la franca grupo. La junuloj posedis la kroatan kaj la serban, kaj la latinan lingvojn. Sed ili ne sukcesis konversacii france, germane aŭ angle kun la Francoj. Subite, unu el ili demandis "ĉu vi eble parolas Esperanton?" S-ino Oehri, entuziasme jesis. Tiam interparolado plej fervora vivigis la ĉeestantojn. La geesperantistoj (pluraj Jugoslavoj parolis Esperanton) tradukis la multnombrajn demandojn kaj respondojn. Ĉiuj personoj de la franca grupo ege miris pri la tiel pruvita valoro de Esperanto. S-ino Oehri profitis la okazon por informi pri Esperanto (ŝi kutimis cetere tion fari ĉiujare dum siaj vojaĝoj per mediteranea klubo eksterlande). Ricevinte tiun leteron, la sekretario skribis al la mediteranea klubo por informi ĝin pri la eblecoj por lerni Esperanto. S-ro Trigano respondis afable, ke nia laboro estas simpatia, kaj ke tre volonte en proksima bulteno "Trident" li informos pri tiu letero. (La mediteranea klubo havis tiam 60. 000 membrojn. )

Edziĝis nia samideano A. Sahatdjian, el Verdun kun f-ino Colette Bomze. A. Sahatdjan partoprenis multajn el niaj Tejo-ekskursoj, kaj plej ofte veturigis nin al Feldberg en sia aŭto.

Kursoj - Post kelkjara interrompo, rekomenciĝis oktobre Esperanto-kurso, en Thomas-lernejo, kun 35 lernantoj. Gvidas la kurson s-ro Barido. La perkoresponda kurso de la unionista movado, gvidata de nia samideano Hubert Férez varbis de post oktobro, 38 novajn gelernantojn, senkompare pli seriozajn kaj interesoplenajn ol iam antaŭe.

Nancy - Serio de malsukcesoj. Ni provis ekfunkciigi 2 vesperajn kursojn en la junuldomo (je la 18h30 kaj 20h30). Ni anoncis ilin per 20 afiŝoj, 500 flugfolioj, 6 gazetartikoloj. Neniu lernanto! Ni provis poste en la metia lernejo de s-ino Fondrillon: denove neniu! La esperanto-sekcio de la junuldomo perdis ĉiujn antaŭajn membrojn, krom 6 kiuj regule kunvenas 2 foje monate en progresiga studrondo.

Perkoresponda kurso: ni sendis ĉiumonate komunikon al la 10 regionaj gazetoj. Ŝajne nur 4 aperis, venis 20 informpetoj, aliĝis 5 gelernantoj. . . . Malgrasaj bovinoj. . .
Aprilo 1961 - 39a « La Informilo » -

Frontpaĝe: "reapero de la tribune espérantiste", artikolo subskribita de s-ro Hubert Férez. Koncize, li aperigis informojn pri Esperanto kaj pri la unionista movado en "tiom interesa gazeto "l'Essor". Sed ĝi malaperis. Tiam li aperigis ilin en "la France sinistrée", iom stranga gazeto de asocio de viktimoj de la milito. Kaj nun s-ro Férez provis revivigi "la tribune espérantiste", kiun li aperigis dum 4 jaroj antaŭ la milito. Do, alvoko al abono kaj kunlaborado kaj disvastigado de la gazeto en la ne esperantistan publikon.



Bar le Duc - Naskiĝo kaj nekrologo. Naskiĝis Bruno, la 3a filo de -ro Jean Canus. Nia amiko Pol Denis havis la doloron perdi sian patrinon.

Saint Avold -(57) Sukcesaj kursoj- S-ro Manceau sukcesis denove ĉi-jare organizi kurson en la liceo kun 45 gelernantoj 13-16 jaraj, dum 45 minutoj ĉiusemajne.

Tejo-paĝo - Ĝi estas entute dediĉita al decidoj de la estraro de JEFO naciskale, kaj informas pri la 17a internacia junular-kongreso de Tejo en Wohinĝam. Tuta paĝo estis tiel okupata en la bulteno, ĉar ĝi restis dum iom da tempo bulteno de la Esperanto-junularo de Francio. (Jean Paul Colnot estis la iniciatinto de la kreado de Jefo, kaj iom ĝia baptopatro, sed rapide la gejunuloj ne plu bezonis konsilojn, kaj fine de la artikolo, noto de la redakcio de "La Informilo" avertis, ke represi senŝanĝe tiun artikolon, ne signifas tutan aprobon de ĝia enhavo. )

Lasta paĝo: tutpaĝa franclingva propagando por Esperanto, represo de prospekto de "ligue des amis de l'Unesco" (kreaĵo de s-ro Lienhardt)

3 suplementoj al tiu 39a "La Informilo": - programo de Grésillon, - listo de ĉiuj membroj de la federacio, - programo kaj aliĝilo al la 21a kongreso, senŝanĝe en Nancy!

  1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 251.67 Kb.

  • Aprilo 1960
  • Hermann
  • Colnot
  • Manceau
  • Chapellier , Fondrillon
  • Boyet
  • Oktobro 1960
  • Oehri
  • Hubert Férez ) recenzo : aperas relative longa (pli ol 1 paĝa) recenzo de s-ro Manceau
  • Barido
  • Aprilo 1961

  • Elŝuti 251.67 Kb.