Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Jakub arbes (1840-1914) en bertramka (El la vivo de Mozart)

Elŝuti 22.83 Kb.

Jakub arbes (1840-1914) en bertramka (El la vivo de Mozart)




Dato05.11.2017
Grandeco22.83 Kb.

Elŝuti 22.83 Kb.

JAKUB ARBES (1840-1914) - EN BERTRAMKA (El la vivo de Mozart)

El la kolekto "Miniatury" (Praha 1886).

El la ĉeĥa lingvo esperantigis Josef Grňa.

Aperis en "Rakontoj", eldonitaj en 1908.


Informoj pri la aŭtoro: http://eo.wikipedia.org/wiki/Jakub_Arbes

--------------------------------------------------------------------------------------------


Silenta somera vespero . . .

Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj en teretaĝan ĉambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol tridekjara viro de malgranda, pli multe ŝvelinta, ol korpulenta talio.

Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia laborĉambro. Laŭ sia kutimo li estas laborinta kun streĉo de ĉiuj siaj fortoj.

Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan ĉielon en la freŝan, sanigan aeron en la ombroplenan ĝardenon, kuŝantan laŭlonge la vinberejo Bertramka antaŭ la fortikaĵpordego de Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de l' altaĵo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super la tombejo de Malá Stranal.

Tiam – en la antaŭlasta dekjaro de la dekoka jarcento – tiuj lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte kovrita de l' amfiteatre dismetitaj dometoj de laboristoj, vastiĝis tiam kampoj; sur ĝia norda deklivo estis vinberejo, brikfarejo kaj kelke da barakoj, konataj jam de longe sub la nomo »Poslovina«.

La orienta deklivo kaj la malsupro de l' altaĵo super la tombejo estis tute kovritaj de l' arboj kaj arbetoj, parte fruktaj, parte arbaraj. Ĉi tie estis pli ombre, pli bonodore, pli romantike ol nun; unuvorte la vinberejo Bertramka kaj la ĝardeno, vastiĝanta parte en la valeto sur la malsupro de l' altaĵo, parte sur la altaĵo mem ĝis ĝia supro, estis ĉarma angulo, en kiu flanke de l' ekscitanta bruo kaj muĝo grandurbaj oni povis en kvieta izoleco trankvile vivi, revi kaj post turmentoj kaj laciga laboro ripozi. . .

Sed la viro, kiun la tiama posedanto de l' Bertramka estis invitinta, por ke li ripozu en la ĉarma angulo, ne konis ripozon.

Lia spirito eĉ tie ĉi, kie ŝajne estis nenia impulso al la spirita laboro, febre laboris; li laboris ja kun streĉado de ĉiuj fortoj ĝis la tuta senfortiĝo.

Li klopodis pri la afero treege grava, pri finigo de l' nova opero, kiun li ĵus kun granda entuziasmo komencis komponi. La genia spirito havis komprenon por nenio, sole por melodioj de siaj herooj – ĉio cetera – eĉ la plej kara amuzo, ludo sur bilardo, cedis tute en malproksimon. . .

Kaj dum du tagoj kaj du noktoj li ne moviĝis el sia laborĉambro.

La dommastro kaj la amikoj de la gasto, kiuj venis viziti la eminentan gaston, trovis la pordon de l' ĉambro fermita kaj ne kuraĝis interrompi la komponiston. . .

Sed la neatingeblaj geniuloj estas tamen ankaŭ malfortaj homoj. Ilia organismo estas venkata de samaj influoj kiel tiu de l' homoj tute ordinaraj – ili ankaŭ malsaniĝas kaj laciĝas, en ilia vivo ankaŭ okazas momentoj de l' tuta laceco, animpremiteco kaj senespero.

Kaj simile ankaŭ Mozart, kiam loĝante vizite ĉe sia amiko en Bertramka, verkis sian genian operon »Don Juan«.

Lia senekzempla, senfortiganta laboreco estis jam multafoje avertita de l' modera laceco en la kreado; sed tio okazis neniam tiel ekstreme kiel tiun ĉi fojon, kiam antaŭe senĉese freŝa, neelĉerpebla fonto de l' fantazio ŝajnis kvazaŭ subite elĉerpita, dezerta, senfrukta. .

Mozart estis morte malĝoja. Lia spirito ŝajnis vagi en la nebuloj, la koron plenigis neesprimebla premiteco.

Kiel volonte ankoraŭ nun li laborus plue! Sed ĉio kuniĝadis en ĥaoson. Ĉiuj, iam tiel libere kaj vigle el la animo fluantaj melodioj kuniĝadis en malprecizan, malklaran ĥaoson – en tutan disonancon. . .

Vane li klopodis aŭdigi el la fortepiano sonojn interligitajn, harmoniajn; liaj fingroj zigzage kuradis sur la klavoj aŭdigante sole izolitajn tonojn – ne interligitajn . . .

Kaj longe, longe li sidis poste kvazaŭ rigidiĝinta kun mallevita kapo al la brusto.

Subite eksonis de malproksime unuaj akordoj de l' kanto de najtigalo. . . Nenio plu ol kelke da tonoj – poste denove silento.

Mozart levis la kapon kaj ekrigardis tra la malfermita fenestro en la ombroplenan ĝardenon.

La suno ĵus subiris; sanga, sed jam paliĝanta sunradiaro superverŝadis per magia lumo la arbojn kaj arbetojn, herbejojn kaj vojetojn, kurbiĝantajn supren sur la kruta deklivo. . .

Ĉirkaŭe regis profunda silento. Mozart, kiu post la unuaj tonoj de l' kanto najtigala momenton aŭskultis, malrapide stariĝis kaj alproksimiĝinte al la malfermita fenestro, rigardis senpense en la ruĝetan malplenon.

Poste li turnis sin malrapide – senpense malfermis la pordon, senpense malsupreniris en la ĝardenon kaj iris malrapide unue sur la vojetoj surŝutitaj de la flava sablo, poste sur la vojetoj ĉiam malpli ireblaj kaj ĉiam pli tordolinie irantaj supren. . .

Kiu renkontus lin, tiu nepre devus pensi, ke li vidas vivantan kadavron, havanta atenton por nenio ĉirkaŭ si.

Malrapide, ŝanceliĝante, kun la mallevitaj okuloj al la tero, li iris sur la neireblaj vojetoj ĉiam pli supren, ĝis li atingis preskaŭ la supron de l' altaĵo, de kiu vidiĝis belega panoramo de unu parto de Praha.

Ĉi tie li haltis, nevole levis la kapon kaj ekrigardis la ĉarman pentraĵon de Praha dronanta en la ruĝeta, sed ĉiam pli paliĝanta lumo.

Dum kelke da momentoj li rigardis senpense la pentraĵon.

Sed subite lian animon trakuris penso malvarma kaj. akrega kiel ŝtalo – penso neniiganta. . .

En tiu animpremiteco kaj laceco li ekpensis, ke »Don Juan«, kiun li ĵus komponis, estas destinita por la prezentado en Praha – en la ĉarmoriĉa, antikva kaj glorplena urbo plena de spertaj muzikaj specialistoj – en la urbo, kiu en la paliĝantaj rebriloj de l' subirinta suno ĵus ensorĉis lin. . .

Kaj unuafoje en lia vivo trakuris lian animon la penso, ke li kuraĝas ion neatingeblan, volante sian plej novan verkon, dum kies efektivigado ĉiuj liaj spiritaj fortoj preskaŭ tute laciĝis, prezenti por la prijuĝo antaŭ ĉio al Praha. Ŝajnis al li – kaj tio okazas ofte al ĉiu juste kreanta geniulo – ke lia verko estas malforta, nesufiĉe arta fuŝverko – ke ĝia kreinto ne kompreninte la muzikan spiriton de l' ĉeĥa popolo ne povas kaj ne devas prezenti sian verkon al la specialistoj kun tiel perfekta arta gusto, pro kiu la tiamaj Praha'anoj estis tutmonde konataj. . .

Kaj li sentis sin premita, neeldireble premita kaj malĝoja.

De l' antaŭa spirita penado la malfortigita rigardo vagis sencele de loko al loko, liaj piedoj komencis tremi kaj li devis sidiĝi en la herbon.

Apoginte la kapon per la manplato, li sidis longe en turmenta, dolora enprofundiĝo. . . En lia kapo kruciĝis miloj da pensaj fulmoj kaj la senespero enigis siajn akrajn ungegojn en lian animon. . .

Dume jam krepuskiĝis; ĉirkaŭe regis profunda silento. Subite el malluma densaĵo de l' malsupra parto de l' ĝardeno profunde sub Mozart eksonis kanto de l' najtigalo.

Mozart levinte la kapon aŭskultis.

Sed la sorĉplena kanto de la plej glora plumoportanto dolore kaj turmente influis lian ekscititan animon. Ŝajnis al li, ke ĝi grimacas la malfortajn klopodojn homajn, la kuraĝajn klopodojn de ĉiuj, kiuj kuraĝas deziri pli multe, ol kion sopiras kaj penas la homa mezeco. . .

Sed, kio ĝi estas?

Krom la kanto de l' najtigalo subite eksonis tra la vespera silento aliaj tonoj. . . Ili eksonis de l' alia flanko – de la plej alta supro de l' altaĵo post Mozart. . .

Mozart aŭskultas dum kelke da momentoj. La kanto de l' najtigalo iras de malsupre – la tonoj de l' homa voĉo de supre. . .

Unue la tonoj de l' ambaŭ kuniĝas – momenton sonas kanto de l' najtigalo, poste nur la puraj, klaraj tonoj homaj – arĝenta, dolĉa voĉo knabina. . .

Mozart salte leviĝinte rigardas ĉirkaŭ si. Sur la plej alta supro li vidas malklaran silueton de l' knabina staturo kaj laŭ la konturoj li rekonas simplan knabinon vilaĝan, iranta sur la supro kaj – kantanta -. . .

Li aŭskultas pli atente.

La knabino kantas kortuŝantan, impresplenan kanton popolan. . . La sonoj de l' arĝenta voĉo ondiĝas tra la silenta aero kiel seriozaj demonetoj disportantaj kortuŝon, doloron kaj malĝojon en la homajn korojn. . .

La najtigalo malsupre kantas ĉiam pli pasie. Periode superas ĝian kanton la kanto knabina; kelkaj tonoj de ĝia voĉo eksonas ĝojege – sed tiu kanto nelogas plu la atenton de Mozart. . .

Li vidas sole malklaran, ĉiam pli malproksimiĝantan silueton de l' nekonata knabino. Li aŭdas sole ŝian voĉon, sole la sorĉoplenajn tonojn de simpla sed tamen tiel poezia kanto popola. . .

Subite ŝanĝiĝis la kortuŝanta, dolĉe elegia tono de l' kanto en tonon petolan kaj la sonoj de l' arĝenta sonoranta voĉo tremetas en silenta aero vespera kiel petolemaj demonetoj disportantaj tra la mondo bravan gajecon en la homajn korojn. . .

Mozart staras kvazaŭ en sonĝo.

En lia animo komencas tagiĝi – la kanto knabina efikas kvazaŭ sorĉo

. . .

Silueto de l' knabino malproksimiĝas pli kaj pli, ŝia kanto malaperas, ĝis fine mortas. . .



Mozart staras ankoraŭ sur la sama loko senmove kiel statuo. Sed en lia animo estas lume – la animpremiteco, la senespero estas tute forpelitaj.

Antaŭ lia spirita rigardo vidiĝas klara, ĝojiga perspektivo; ĉar kie simplaj knabinoj kantas tiajn kantojn, kian li ĵus aŭdis, tie oni devas havi komprenon por natura muziko, pri kiu li ĉiam revas – tie estas neeble, ke lia verko – -

Li ne finis la penson.

Refreŝigita kiel neniam antaŭe li malsupreniris la altaĵon kaj pasiginte gajan vesperon en la rondo de l' amikoj, la duan tagon matene li denove daŭrigis sian laboron. . . .



La sufoka laceco estis pasinta. Freŝa, kiel en tagoj de la plej flua kaj libera kreado, laboris nun Mozart kun la konfido je siaj fortoj, ĝis li finis »Don Juanon«, la verkon – senmortan. . .


Elŝuti 22.83 Kb.


Elŝuti 22.83 Kb.