Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Italajli s t o j

Elŝuti 123.19 Kb.

Italajli s t o j




paĝo3/3
Dato22.03.2017
Grandeco123.19 Kb.

Elŝuti 123.19 Kb.
1   2   3
vidado, se Giovanni Pisano pleje min ĉarmis.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

GENOVO KAJ MILANO
Laŭ diversaj informoj estas la tiel nomata Riviera di Levante lando bela, ĉemara kaj tute fama, kiel atestas tion nomoj ekzemple Rapallo, Sestri, Portofino, Nervi ktp. Mi ne povas tion bone prijuĝi ĉar trajno traveturas ĉi tiun paradizan regionon nur sub la tero, nur en tuneloj, ĝis Genovo. En Genovo fine mi aperis sur la surfaco de la tero kaj mire mi trovis tie regionon montetan, kio donas al genovaj stratoj karakteron neordinare varian, ĉar vi iras malsupren esperante, ke tie sube devas esti la maro, kaj dume vi trovas antaŭ vi “salitan” grimpantan al mistera alto. Cetere ĉi tie estas nuraj ŝtuparoj, liftoj, kablotramoj, tuneloj kaj transportoj, plue amaso da palacoj, havantaj anstataŭ kortoj kaj ĝardenoj nur portikojn kaj ŝtuparojn supren aŭ malsupren, kio estas la genova specialaĵo, kaj fine haveno grandioza, trobolanta, malvasta kaj mirinda, kiun vi povas satĝui nek de proksime, ne de ega alto el Castalacia. Ĝi estas troplena bovinejo, kie feraj kaj lignaj bovinoj unuj pli ol aliaj muas, forfluigas akvon, remaĉas karbon kaj feron, premiĝas, snufas, poiradas, ŝtopas sin kaj malŝtopas; estas ĉi tie transoceanaj bovinoj, nigraj kaj ruĝaj, ĝiskreve vorintaj, kaj belaj grandaj velŝipoj, kaj vapor-tabanoj rondflugantaj ĉirkaŭ tiuj grandaj monstroj, kaj dikventraj remorkoj similantaj al dormantaj porkinoj, kaj etetaj barketoj, fiŝistaj velŝipoj, blankaj poŝtŝipoj brilantaj de latuno, fumtuboj, mastoj, jardoj, konfuzanta mastvepro kaj ŝnuregoj, haveno abunda kaj primitiva, riĉa kaj mezepoka kiel la tuta Italio. Pardonu do al mi, ke pri Genovo mi scias tiom malmulte; mi implikiĝis en ĉi tiun havenan spektaklon, kaj ankoraŭ mi scias nur tion, ke policistoj havas ĉi tie longajn kaftanojn kaj anstataŭ klaboj bastonojn, ke Genovo en la historio havis misan famon kaj anstataŭ la firmamento estas ĉi tie ŝnuroj kun malpura tolaĵo; stratoj estas ĉi tie tiom stretaj, ke homo kun korbo surkape devas krii, por ke oni vakigu al li vojon. Kaj la marmoraj palacoj, ili nomiĝu Dobria, Balbi aŭ Cambiaso estas senescepte okupataj far bankoj; mi ne rakontas, kion mi opinias pri tio, sed ĉi tion mi trovis ĉie. Tiu sorto certe atendas ankaŭ kirkojn; post flankaj altaroj sidos kasistoj ĝis prokuristoj, post la ĉefaltaro sinjoro vicdirektoro; ĉefdirektoro kompreneble rezidos pli alte, dekstre de Dio Patro Ĉiopova.

Plue mi vidis babilonan turon, sur kiu miksiĝis lingvoj dum kvin jarcentoj; ĝi estas la milana katedralo. Defore ĝi aspektas kiel kolosa antimona blendo, kio kristaliĝas en tiaj sveltaj pingletoj, aŭ kiel senmezura marmora artiŝoko; ĉiu pingleto estas tureto aŭ “fialo”, kaj kiam vi krevigas ĝin, ĝi havas interne multajn statuojn kaj statuon supre, kion vi vidas, nur se vi rampos sur tegmenton, nur de dekstre etas 2 300 statuoj, kiel indikas bedekro, ĉiam tre modera en ciferoj, se mi opinias, ke li ne kalkulas figurojn estantajn nur en reliefo. Ĝi estas unu el la plej grandaj erariĝoj, kiujn iam mi vidis, sed ankaŭ vin ĝi erarigos pro sia ekstensa manio; la statuoj ne multon valoras, apogarkoj estas senĉarmaj, pingloj kaj turetoj sensencaj, sed da ĉio estas tiom, ke fine tute ĝi ĉirkaŭŝpinos vin per sia fantasta, fola blankege vizia malsobreco.

Sed estas ĉi tie ankaŭ ombraj, estimindaj kaj ĝojigaj preĝejoj, kiel sankta Ambrogio aŭ sankta Lorenco, kie restis ankoraŭ multo post rufaj langobardoj, aliaj tute pripentritaj de la dolĉa Luini, aliaj belaj kaj severe bramanteskaj, sed ĉio ĉi havas nenion komunan kun la nuntempa Milano. Milano, kun la plej granda populacio inter italaj princoj, opinias grava, ke ĝi estu malgranda Londono. Tial estas ĉi tie tiom da droŝkoj, aŭtoj, perditaj bicikloj, bruo, bankoj, kolportistoj,tramoj, marmoraj necesejoj, lumreklamoj, homoj kaj trafiko kaj policistoj kun nigraj kaskoj, aspektantaj kiel funebristoj, kaj butikoj, hupoj, hasto kaj da ĉio ebla; lapopolo estas ĉi tie malpia, ne festanta festotagojn kaj neglektanta ankaŭ aliajn tradiciojn, kiel lazaronecon kaj almozadon kaj pentrindecon, nek dormas sur trotuaro, nek elpendigas surstrate sian malpuran tolaĵon, ne draŝas brutojn, ne kudras ŝuojn meze de straato, ne kantas barkalojn, mallonge, ĝi faras nenion pitoreskan; kaj jen, tamen ĉi tie oni pli bone spiras, eĉ se tio ne estas la sama aero el la glora pasinteco.
LA MARO
Adriatika, Tirena, Afrika, Ionia, Ligura: blua, verda, ŝtalkolora, perlamota, ora kaj nigra, morta; dormetanta, muĝanta kaj ŝaŭmanta; ne forgesu iun el tiuj ŝanĝiĝemaj vizaĝoj. Ne parolu, ne provu paroli pri ondoludado; preskaŭ vi ploraĉis sur palĝo de Rimini, kiom ege vi nostalgiis pri ĉio en la mondo, kiam ondo post ondo metadis sin al viaj piedoj kaj almetis al ili ankoraŭ sian irizan ŝaŭmon, kaj poste restis el tio salivoj kaj malpuraĵoj, kaj vi kolektis konkojn kaj rememoris ĉion, kio ekzistas kaj kio ekzistis. Kaj la akvo sorenta, pli blua ol kiu ajn akvo en la mondo, kaj en salermo la maro, traiginta viajn okulojn far sia kruela brilo, far glavo flamanta kaj kolosa, la akvo en Genovo, odoranta de barelo, kaj en Ostio, kiu estas blanke striita, kaj iriza maro tie malsupre, apud Girgento, vere kaj sanktsolene maro de Galatea, ĉar vi mem vidis tie ion miraklan, sed ĝi estis tro malproksime; la Mesina Markolo, plenŝutita de lumetoj sur ambaŭ bordoj, kaj la maro apud Arennella, kie rokoj estas oraj kaj nigraj bovinoj eniras la akvon, kaj sub Taormino, kie la bordo faras tiel strangan arabeskon, ke vi devas rigardi ĝin tutajn horojn kaj tamen vi ne ekkomprenos tion kaj lokoj, kiujn vi ne kapablas nomi kaj kie miksiĝas terura bluo, sunfrapo, korŝira blekado de azenoj, maturiĝantaj oranĝoj kaj lertega glitado de lacertoj, ŝanĝiĝas je unika preskaŭ frenezeta impreso, spicata de ekskrementoj kaj menta fetoro.

Sed tio ne estas ĉio; ankoraŭ estas sunbrunaj fiŝistoj, vadantaj ĝis umbiliko en la akvo, trenante retojn; aliaj malhisantaj velaron de nigraj ŝipoj kaj eportantaj korbojn da fiŝoj, kaj aliaj, kiujn vi vidas tranĉi la horizonton per hela falĉilhava velo kaj kun kiuj vi volus esti; plue havenoj, de tiuj grandaj, kie ĝi martelsonas kiel fabriko, ĝis la fiŝistaj, kie putriĝanta akvo tremplavas franĝajn subventrojn de velŝipoj, kia estas bela kaj fetoranta Cala en Palermo, kaj ĝis la plej malgrandaj, estas golfoj inter rifoj, kie balanciĝas unusola barketo, ĝis pro tio vi tristas. Kaj aldone kalkulu fiŝojn sur foirejoj, fiŝetojn brilajn kaj irizajn, arĝentajn sardinojn, tunpezajn marajn taŭrojn kvaronumataj en Palermo, hidajn polpojn, kraĉaĵojn kaj mukojn, kiujn oni manĝas en Napolo, nigrajn angilojn, fiŝojn blankajn kiel virina brako, orajn, bluajn kaj ruĝajn, kaj treege belan ekvan fibestaron, pro kiu vi ekstaziĝis en la napola akvario: safranaj aktinioj, vualaj dancistinoj, nemateriaj kukumoj irize ŝvelaj, Crookes-tuboj teksitaj el nebulo, tra kiuj pulsas iriza fluo, marrozoj similantaj al hundanusoj, paguroj, kruelegaj batemuloj, pentrantaj superbajn kurbojn, monstroj kaj floroj, kreitaro erariganta ĉion, kion oni iam ajn pensis en la vivo.

Sed el ĉio la plej bela kaj plej stranga estas la akvo, fluanta post vin.
VERONO
Permesu, ke nun mi dirus al vi ĉion malbonan pri la lando itala: ke ĉi tie estas tro varmege kaj tro kare, multaj friponoj kaj puloj, terura bruego, nura baroko, banditaj droŝkistoj, malario, tertremoj kaj ankoraŭ pli teruraj malbonoj; kaj ĉion ĉi mi konatigas pro venĝemo. Mizera Mantovo, naskiĝloko deVergilio kaj tombo de Mantegno! Mizera nesto, kien mi entreprenis vojaĝon, por rigardi la freskojn de la granda, severa karulo Mantegna! Ĉu estas humane kaj kristane rifuzi al mi eniron en la sopiratan Camera degli Sposi nur tial, ĉar estas ia (fakte mi ne scias kia) nacia kaj patriota festotago? Senkora kustodo, rezistinta al tenta susurado de miaj bankbiletoj! Senkompata direttore, ŝualtrolevanta kun esprimo de senfina bedaŭro kaj necedinta eĉ antaŭ miaj minacoj! Enuiga eturba Manovo, kie tri buboj zigzage kuradis kun flago, tiel vivigante la plej antipatiajn stratojn de ĉi tiu mondo! Kaj ci, itala lando, kiu min dum mia kurta pilgrimo pridonacis minimume far ses naciaj festotagoj, por ke ili elpelu min for el pordego de ravemaj memoraĵoj, ke for de l’ pordo de umbria lernejo (skolo?) en Perugio, kaj for de ĉiuj teraj belaĵoj en Napolo, - mi diras, multo da ĉio domaĝas; kaj Mantovo elĉerpis mian paciencon. Neniam piedo de fremdulo venu en Mantovon! Kaj sciu, krome estas tie misaj litoj, sengusta manĝo kaj homoj malagerablaj.

Tiel venĝinte, denove mi povas ekgenui antaŭ la plej honorinda kirko de sankta Zenono en Verono. La ĉefa fiero de Verono tamen estas Paolo Veronese, romia amafiteatro, Morone, Scaligeroj kaj salamo; sed por mi Verono estas nur sankta Zeno, langobarda frateto de la normanda Monrealo, fraĉjo simplulo pli aĝa kaj pli malriĉa, kiu ne ricevis aŭrorajn mozaikojn nek brilblindigan chiostro’n eĉ ne mirigan abundon da oraj kaj inkrustiaj ornamaĵoj, nur klostrajn koridoretojn simplajn kaj meditemajn, kaj seriozan grandaniman internon, kaj nome pordojn: pordojn grandajn, kovritajn de latunaj bildetoj kaj lokitajn en portalo kun ŝtonaj bildetoj. Tiujn onidire faris iu Nicolaus kaj Wiligelmus, kaj la latunaj havas laŭdire germanan devenon; sed ili estas belaj, plivere emociaj. Vi ridetas je ili kaj estas kortuŝita pro strebado de la naiva mano rakonti la biblion, venkadi terurajn malfacilaĵojn, ekzemple kien diomia loki Kriston, lavonta piedojn el dek du apostoloj sidantaj deflanke; simple alimaniere ĝi ne eblas nur elpuŝi Kristsinjoron. Sur ĉiu bildeto vi sentas la persistan idean laboron, kiel tion fari, kiel diri tion, kiel aranĝi kaj kunigi; el Tintoretta kaj Tiziano, mi ne scias de kiu el la plej brila majstro neniam vi sentas t i o m da spirita laboro, t i o m de pensa strebado, kiel oni la spiriton metas, tie ankaŭ ĝi troveblas; kaj la pordo ĉe sankta Zenono estas la plej bela biblio, kiun en mia vivo mi legis.



Kaj ĉie, kie nur iom da loko estas, sur piedestaloj kaj abakoj de kolonoj, inter arkoj, kie nur eblas, elĉizas kaj elskulptas romanika artisto nur ajn bestetojn: hundojn, ursojn kaj cervojn, leporojn kaj ranojn, ĉevalojn kaj ŝafojn kaj birdojn. Tie estas tute aliaj bestoj ol tiuj sur la antikvaj reliefoj; tie estadas kalidona apro aŭ delfeno de Venera aŭ entute io el mitologio, aŭ naturalismaj bestpostrestoj; sed ĉi tie ĝi estas nura naturo, ĉi tie ĝi signifas inklinon al la bestaro kampa kaj arbara, kiel ĝi eliris el la Di-mano; rilato de homo al besto estas ĉi tie pli intima, kora kaj ... ni diru pli humana ol en la tuta antiko. Persone oni rilatas la bestojn, ĉu bone aŭ malbone; Adamo elpelita el la paradizo devas plugi, sed (ĝuste ĉe sankta Zenono) ankaŭ buĉas kaj fumumas porketojn, same tretas vinberojn, falĉas kaj rikoltas pomojn kaj rajdas sur ĉevalo kaj ĉasas bestojn; kial ankaŭ urso kaj cervo ne povus honori la Sinjoron sur fasado de sankta Zenono? Jes, ĉi tie estas alia, pli freŝa rilato al la mondo; kaj kredu al mi, neniam ni ekkomprenos forpason de la superba antikvo, se ni ne trovos sufiĉe da virtoj en simpleco de la tempo, kiu la antikvon venkis.
KIRKOJ
Se por ĉiu kirko, en kiun mi eniris, mi ricevus tute malgrandan indulgecon, mi povus peki ĝis fino de mia vivo kiel ĝis nun kaj ankoraŭ mi venus en la ĉielon. Kaj estis inter ili kirkoj grandaj, ekzemple tiel grandaj kiel stacidomo, poŝtejo kaj urbodomo kune, ni diru tia sankta Petro, kiel oni estas premegata de spaco, aŭ la katedralo en Milano, kaj katedralo en Florenco, kien mi eniris ankaŭ nokte; tie ĝi bonodoris post incenso kaj nur kelkaj kandeloj tremetis en la ampleksa mallumo, sed multe pli stranga ĝi estis nokte en Padovo, en tiu granda brika preĝejo, kie min trafis metafizika angoro kaj sakristiano; en Arezzo oni eĉ ŝlosis min en kirko ege alta kaj sombra, ĝis min elkondukis anĝelo en formo de masonisto; tamen tie mi vidis belajn reliefojn, sed mi ne scias, far kiu ili estis faritaj, kaj ankaŭ la anĝelo ne sciis tion, sed ili estas transire inter gotiko kaj la frua renesanco. (Ankaŭ oni ŝlosis min en katakomboj de sankta Agnes, sed ĉar mi tie estis kun papa legato, la seruro mirakle apertiĝis kaj jen ĉio.) Plue kirkoj grandaj kaj belaj, kiel tiu en Pizo kaj Monrealo kaj en Rimini, multaj bonaj kirkoj kaj sanktaj, kelkaj nudaj kaj majestaj kiel meznokte super neĝkovrita regiono, kaj multaj barokaj, plenaj de parado, brokaĵo kaj marmoroj, eĉ naŭze el tio, la sama estas la jezuita en Venecio kaj en Napolo: poste kirkoj malgrandaj kaj ankoraŭ pli malgrandaj kaj tute etaj, gloregaj kapeloj, kiel ora Capella Palatina en Palermo, kaj Mediĉa kapelo en Florenco, kie estas tiuj paganaj, superhomaj tomboŝtonoj de Mikel-Anĝelo, kaj de Giotti la benita kapelo en Padovo, kaj la Sikata kapelo, kie Mikel-Anĝelo pentris kreon de la mondo; sed ĉi tiu pasia kaj tragika spirito, kiel la kristana moskeo Martorana en Palermo, kaj San Stefano Rotondo en Romo, kaj la ortodoksa kapelo en Ravenna, kaj poste tute ordinaraj diaj ludomoj, blankaj kaj fridaj kiel pura tolo; sed ankaŭ tie iam vi senpeziĝas, homo nekredanta.

Homa flanko de kirkoj, tio estas alia ĉapitro. Mi aŭskultis plurajn predikojn, komprenante eĉ ne unu voron; pleje plaĉis al mi tiu barba kapuceno, oratorinta en Florenco, ĝis ĉio krakis; laŭ mia scio, ege li ensultis malamikojn de la eklezio. Kaj oni ĉi tie konfesas ĝisnokte, kaj iam tie kunvenas kanonikoj, sidas en ĥorejo kaj vorthastas iajn responsoriojn rapide kaj pasie kiel derviŝoj, aŭ kvazaŭ ili terure kverelus. Al multaj migrantoj la eklezio en Italio ŝajnas iel mezepoka; al mi ĝi ŝajnisplivere muzulmana. Tiom da ordenoj kaj frokoj estas ĉi tie, ke eĉ Alfredo Fuchs ne povis orientiĝi en tio; la plej belaj estas la brunaj barbaj pastroj, iradantaj en sandaloj; nur mi ne scias, ĉu ili havas sub froko pantalonon.

Sed vera posedanto de kirko estas sinjoro custode, nome sakristiano. Se en kirko estas belaj bildoj, li vualas ilin per tolo; se tie estas freskoj, li vualas almenaŭ fenestrojn, por ke, se neprege vi volas tion vidi, li povu ektiri ŝnureton kaj aletendi la polmon. Kalkaj akompanas tion per faka egzegezo, kio ne tro ĝenas, se vi ne scias itale paroli. Aliaj havas siajn proprajn opiniojn pri interesaĵoj de sia preĝejo; ekzemple en Pizo vi iras en baptisterion por rigardi la predikejon de Niccolo, kaj sinjoro custode ekas post via dorsostrange ululi kaj korni perbuŝe fanfarojn, por prezenti al vi eĥon; aŭ en Nalpolo ĉe sankta Marteno, kien vi iras por serĉi Riber’on, rampas sakristiano sur kolonon kaj batas per ŝlosilo je bronzaj volutoj de abako, por montri al vi, ke ĉiu estas agordita je alia sono. Ankaŭ ekzistas kirkaj katoj, pli grandaj kaj ofendiĝemaj ol aliaj; neniun el ili mi sukcesis karesi.

Same la malnovkristana kaj romanika stiloj estas tiuj plej sanktaj; gotiko en Italio eĉ tro disbrakis tra la larĝa kaj hela spaco, el kio ĝi eliras iel sobra kaj nesaturita; poste ĝi strebas maski tion per fasado ornamita, ĝis la kapo vertiĝas. La frua renesanco alportas purecon, severecon kaj saĝan limigon: kaj se jam mi laŭdegis Alberti’n, ankaŭ mi devas diri, ke en Mantovo li postlasis post si ĉastan, majestasn kirkon. Same Bramante estis viro severa kaj honesta.

Ĉio cetera estas baroko.
BOLZANO
Iam oni nomis ĝin “fidela Tirolo”; nuntempe ĝi estas provinco Venecio, kaj post kvindek jaroj eble ĝi estos lando tute itala; tiom onin eĉ embarasigas, kiel la itala lingvo ĉi tie enradikiĝas. Infanoj lispas unu frazon germane kaj alian itale; kampisteto en trajno rapidas fanfaroni, kiel jam li scias paroleti la italan lingvon kun sia benita kropo; servistinoj estas perpleksaj pro la krispaj buboj de la itala garnizono. Sed la novaj mastroj de la lando havas iajn grandanimecon; kaj lasas al ĉi tieaj germanoj iliajn patriotajn monumentojn kaj stratnomojn kaj ankoraŭ ion plian. Krom garnizonoj ili sendas ĉi tien konkere karavanojn de lernantoj; min iu tia dekjara faŝisto tutsubite insultis ŝubjako; mi ne scias, kio ĝi estas, sed li mienis ĉe tio tre heroe naciisme.

Kaj tamen ĝi estas kompakte germana lando, ĉe en tute bona senco: pura kaj afabla, belaspekta kaj zorgema; ankaŭ la montoj estas surŝutitaj de freŝa neĝo kaj provizitaj per kablotramoj kaj puraj gastejoj; malsupre kreskas leĝere vino, kaj sur ĉiu monteto staras ia burgo, kaj la homoj estas seriozaj kaj puraj, pripensemaj kaj komplezaj, la virinoj ege granddentaj, sed ofte neordinare belaj kaj kvazaŭ laktkoloraj; kaj kredu al mi, ke post la itala vojaĝo speciale ĝojigas rigardi denove la pale bluajn putokulojn. Sur montoj oni kulturas nome belajn belvidejojn kun teleskopoj; vi okulvojaĝas tra neĝkampoj, kun agrabla vertiĝo observas teruran krutaĵon, kaj poste foje malsupre vi renkontas verajn turistojn, kiuj ĵus descendis de sur ia granda monto; ili havas grandegajn genuojn kaj sepkilogramajn botojn, parolas frapante brue kaj post la ĉapo havas alpan floreton; virinaj turistinoj estas neordinare makulaj kaj nebele, tro ŝultrolarĝaj.

Kaj se jam mi parolas pri montoj, do sur ili la plej belaj estas la jenaj aferoj: bonodoro de ligno, fluanta akvo kaj herbejoj. Ja, migranto, ĝi estas ĝuste tio, kio tie malsupre iel mankis al vi, ne konsciante tion. Nur nun vi rememoras, ke dum via tuta migrado vi ne surtretis lignan plankon, sed mortajn, malvarmajn pavimojn, kaj manĝis sur tabloj ladaj aŭ marmoraj, dormis en latuno kaj spiris ŝtonan polvon. La tuta antiko estas ja ŝtona kaj metala kaj nepre neniom ligna;

Metalo Metalo (el greka μέταλλον métallon, "mino, elfosejo, metalo") estas materialo (elemento, kombinaĵo, aŭ alojo) kiu estas tipe malmola, opaka, brila, kaj havas bonan elektran kaj termikan konduktivojn. Metaloj estas ĝenerale maleebla - tio estas, ili povas esti martelitaj aŭ premitaj permanente ekster ilia formo sen rompo aŭ krakado - same kiel fandebla kaj duktila (ebla esti fadenigita al fajna kablo). Ĉirkaŭ 91 el la 118 elementoj en la perioda tabelo estas metaloj (kelkaj elementoj ŝajnas kaj metalaj kaj nemetalaj formoj).
ĝia tuta spirito enestas en ŝtono; sed mi estas el la lando ligna kaj ŝatas lignon perpalpe kaj okuloj, ĉar ĝi estas materio preskaŭ vivanta, naiva kaj popola, gotika, severa, neantika kaj domfara. La fluanta akvo, tio estas la tuta poezio de l’ nordo; ĝi estas motivoj niksa kaj najada kotraŭ motivo satirusa. Riveroj ne sekiĝantaj, eternaj riveretoj, rojoj kaj fontoj, kaj vi, la plej maldikaj akvaj fadenoj, ĉu ci, pura, gracila, vivanta akvo, ne egalas la maro? Ĉar terura estas ekrigardo al sekiĝintaj fluujoj kaj senakvaj ŝtonoj. “Beata estu la akvo, sankta kreaĵo”, estas skirbite en San Marino sur akvokonduko; pia creatura fluanta akvo. Kaj herbejoj, tiuj ĝustaj herbejoj, ankaŭ tie malsupre ne ekzistas; oni havas tie viton kaj tamarindojn, olivarbojn kaj palmojn kaj oranĝojn, sed herbejojn, densajn verdajn kaj silkajn herbejojn de mia infanaĝo, tute ne! elbe nur iajn solidajn radikozajn tufojn ĉirkaŭmorditajn de kaproj. Eĉ ne paserojn oni tie havas, nek merlojn; io tie mankas al vi, daŭre tie io mankas al vi.

Sed estante jam en la dua flanko de Tirolo mi devas rigardi Gossensass, tuskulumon de Ibsen. Sep jarojn aminduminte tie la maljuna Ibsen junan germaninon. Tiuj jaroj estas skribitaj sur memortabulo de l’ hotelo, kaj ĝis nun en tiu hotelo estas knabinjo, la alpa rozeto tiom bela, ke per si mem ŝi valoras la vojaĝon ĉi tien. Ĉie ĉirkaŭe estas arboj plenaj de bonodora ligno, falĉitaj herbejoj kaj muĝantaj akvoj; kaj la spirito de Ibsen denove turniĝas ĉirkaŭ la bluokula Hilda. Tio estas jam tiom nordeca, tiel tute nordeca, kaj tamen nur ankoraŭ la lasta limo de la nova Italio.


PARALIPOMENA
Kiam mi mem nun tralegis miajn italajn foliojn, plenigis min ega tristo kaj honto; mi vidas, ke mi diris preskaŭ nenion kaj krome mi forgesis paroli pri plimulto da aferoj interesaj kaj bonegaj. Mi mizera pekulo, mi ne menciis ekzemple pri la Vespero de Lionardo en Milano; sed tuj apude estas ambito aŭ io post ĝi kapitula halo kaj tie iu pastro plenpentris kanonikajn fotelojn far bibliaj pejzaĝetoj; onidire ili estas neartismaj kaj versimile ĝuste tre belaj; inter ili estas pretaj japonaĵoj tute bizaraj kaj teneraj. Kio koncernas Vinĉi’n, venu rigardi en Ambrosianon, ĝi estas spirito maltrankvilige perfekta; sed ĉe lia skolo, ĉe iu Salaine, min eĉ teruris mi ne scias kio humide amora kaj perverse dolĉa en esprimo. Ekzistas esprimoj neforgeseblaj; ĉe Bottiĉelli ĉiam ĝi estas embarasa kaj sopira esmprimo de nazkataro, ĉar liaj anĝelaj estaĵoj vivas en la paradiza malvarmo; Ĉe Andreo del Sarto mola kaj profunda ombro subbrove el kiu elrigardas la okuloj brule kaj kaŝe avidemaj; ĉe pentristoj umbriaj sopirema kaj krispa moleco, kompleta ĉiela salono de beleco, en kiun poste Rafaelo enverŝis pli densan roman sangon. Rafaelo, jes; li estas pentrista princo, dia feliĉulo, amato de Muzoj, ĉio, kion vi volas; vi devas vidi en Romo Farnesinon kaj Stanzon, por miregi, kiel ili lertas. Sed li estas ĝuste princo; vi ne povas iel alproksimiĝi al li, li plaĉas al vi, kiel li regas en la gloro sed lukti vi iras kontraŭ Mikel-Anĝelon, kiu neniel estas dieca, sed superhoma; li estas tiom superhoma, ke tial li estas eĉ morna kaj terura, kaj neniam vin benas. Benas vin Giotti, sankta pentristo, kaj Fra Angelico faros krucsignon sur la frunto; tiuj du estas la plej piaj inter la magistroj, ne parolante jam pri la pli antikvaj. Sed same belas virtoj de ĉi tiu mondo; La superba inteligenteco de Mantegna antaŭ ĉio, kaj Signorelli, Signorelli! Dio faru, ke mi estu ekzakta kaj forta kiel li. Sed fermante la okulojn mi vidas Masacci’n kaj neniun alian; mi diras al vi, ke ĝis nun mi ne renkontiĝis kun spirito pli rezonema kaj honesta, ol estas ĉi tiu granda.

Aĥ, mi ne povas plu paroli pri ĉiuj-ĉi modestaj kaj mirindaj, helaj kaj sombraj majstroj, kiujn mi admiris; sed en Florenco estas Hugo van de Goes, gracieco de l’ Nordo, kaj en Napolo du teruraj, flamaj Theotocopu’oj, kaj ĉi tiu gloro de la fremdaj landoj ne estus prisilentata en la beata parko de l’ italaj Muzoj.

Trifoje estus laŭdata nomo de Donatello! Gracia amaro de knabece sveltaj formoj, naturo traflagrita de doloro kiel de fulmo ĉion prilumanta, pasiemo spirita kaj maltrankvila! ne ekzistas skulptisto, kiu traus nin far bildoj pli internaj. Michelozzo, Maiano, Rossellino, Verrocchio, Mino da Fiesole kaj vi certeraj, kien malaperis la delikata kaj objektiva gracieco floranta en via aĝo? Paraduloj de l’ itala baroko, kion vi faris el la severa, pura disciplino de Brunellescho, Alberti kaj Bramanti? Neniam tute mi komprenos, kial en Italio la arto degeneris al baroko, virtuozeco, eklektismo kaj mismoriĝo, al Carracci, Quido Reni, Bernini, barokistoj, stukistoj, frisistoj kaj naturalistoj, al ekleziaj kaj laikaj abomenaĵoj kaj fine je kiĉo, malkapablo kaj enuo. Vere mi ne sicas, kion entute oni parolas pri tio; mi vagis tra galerioj same nefake kiel tra stratoj, kaj mi trovis mian belan, kvazaŭ renkontadus min aventuroj. Kaj kiam nun, poste kaj kun jam tristaj intervaloj mi komparas en mia kapo, kio pleje plaĉis al mi kaj kio ne, ŝajnas al mi, ke tamen min gvidis, io kio ligas antikvan kristanecon kun Giotti, la arkaikan antikon kun plastiko ekzemple romanika, etruskojn kun kristanaj primitivuloj kaj la fruan renesancon kun plezuroj de mia peka animo. Ĝi estas ... estas io ĝuste popola, hejmbakita kaj primitive freŝa, kaj due serioza intenseco de l’ spirito koncentre serĉanta objektivan kaj leĝan formojn por novaj imagoj. Estu naiva aŭ estu severa; kiel malvirton kaj venenon venenan gardu vin antaŭ rutino, pompeco kaj ĝuplena malĉastado de arto trolerta. Estu simpla, aŭ estu obsedita de perfekteco de formoj; sed ekzistas la tria vojo, kiu eble el ĉiuj estas la plej unua, kaj tio estas esti personeco, donanta pri si ateston prainternan kaj unikan. Kaj jen ĉio. Alaho estas granda. Granda estas la arto.

La itala arto en tio, kion plej bonan ĝi havas, donas du ekzemplojn: ĉiam komenci; kaj multe lerni. Komenci dekomence, serĉi eksperimenti, inventadi kaj renovigadi, provadi kaj solvadi, mezuri eblojn kaj riski: kaj male denove lerni ege je aliaj kaj je si mem, subpremi la malvirtan arogemon kaj fuŝan originalecon kaj la senhontan pretendon estis sin mem, jen la artvirtoj de ĉi atiu mirakla florado.



Kaj per tio mi fermas mian italan pilgrimon. Mi iris tien, ne zorgante kial kaj kiucele; tial mi estas kontenta ankaŭ kun tiu malmulto, kiun mi alportis. Eble mi faris al mi skandalon pro mia multa asertado; ofte mi ne sciis, kiel tion diri, kaj ofte multon mi forgesis. Mi skribis tion nokte, ne atentante lacon kaj pulojn, kaj neniam mi forgesis rigardi tra fenesstro, kie estas nordo. Ĉar ĉe ni, homoj, ankaŭ estas bele: ebenaĵoj kaj montetoj, arbaroj kaj la akvo kaj ĉio ebla; kaj foje ankaŭ estos tie grandega abundo da bildoj kaj statuoj kaj mirakloj miraklaj, ĉar la artoestas granda, amen.
1   2   3


Elŝuti 123.19 Kb.


Elŝuti 123.19 Kb.