Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Italajli s t o j

Elŝuti 123.19 Kb.

Italajli s t o j




paĝo2/3
Dato22.03.2017
Grandeco123.19 Kb.

Elŝuti 123.19 Kb.
1   2   3

ROMO

Dio scias, prefere mi skribus pri Rocca di Papa ol pri Romo. Rocca di Papa estas ia eta rok-nesto alte en la albanaj montoj; surstrate desupre fluas sterkakvo, en kiu kuŝaĉas nigraj kaprinoj kaj ankoraŭ pli nigraj infanoj, ega amaso da infanoj; stratoj, tio estas simple ŝtuparoj, kaj domoj, tio estas io kiel nigraj ŝtonaj ĉeloj, kiuj –mire - defore, eble el fenestroj de Vatikoano aspektas kiel blankaj sukerkuboj. Tio estas Rocca di Papa. Sed Rocca di Papa neniun publike interesas, Rocca di Papa ne estas kultur- problemo, ni revenu do al Romo.

Machar trovis en Romo antikvon. Kiel strange. Kion min konscernas, mi trovis ĉi tie ĉefe barokon. Koloseo estas baroko. La tuta imperiestra Romo evidente estas baroka. Poste venis kristanismo kaj subite finigis la imperiestran barokon. Sekve de tio Romo belarte ekdormis; kaj vekiĝis nur ĉe la unua okazo, iam malstreĉiĝis ĝia rigida rimeno, premligita far kristanismo, kaj kiam denove ĝi povis eferveski en la nova inundo de baroko, ĉi-foje en signo de papeco. La papa Romo simple estas daŭrigo de la imperiestra Romo, almenaŭ koncerne arkitekturon; kaj nun eble mi skribos grandajn stultaĵojn, sed lasu min ĉe ili. Do mi dirus ĝin elbe tiel, ke ĉi tie en Italio, ni diru, ekzistas du evolu-tendencoj: roma, baroka, monda, katolika, kureganta post enormajn dimensiojn, lukso, dinamiko kaj ekstereco; kaj la alia, pli primitiva, severa, popola, eble fugure mi povus diri etruskia, kiu ricevis parolon far kristanismo; kreadis mozaikojn, enrampis en katakombojn, liberigis skulpturon kaj arkitkturon, esprimadis sin infanece kaj intime. Sed la baroka tendenco de temp‘ al tempo ĉiam eksplodis; ĝi ekmastris en Italio gotikon kaj renversis ĝin je troplena akj puntriĉa baroko. La frurenesanco estas rigora, laŭforme pura reakcio kontraŭ la baroka tendenco, kiu venkis en la itala gotiko. Sed plena renesanco, tio fakte estas nova venko de la baroka ideo. Kaj tiel Romo konstante laboras al baroko, baroko estas ĝia gepatra lingvo; kaj tial Romo havas same malmulton komunan kun la antiko kiel Nikolao strato.

Ĉi tiun pseŭdohistorian ekzegezon mi faras tial, por ke mi ne bezonu honti, se mi diras, ke Romo ne tro plaĉas al mi. Nek Forum Romanun, nek terura brikruino Palatino, nek io alia evokis en mi sanktosentojn; la maniaj dimesioj de termbanejoj kaj palacoj kaj cirkoj, tiu stranga pasio konstruadi ĉiam pli kolose, senĉese pli ekstense, jen la vera baroka obsedemo, kiu poste igis Paŭlon la Kvinan, ke li misaspektigis la katedralon de Petro. Katolikismo mandonas al la pagana Romo de cezaroj; kaj la katolikismo, nur epizodo, kiun Romo helpis venki kiel eble plej rapide.

La plej afablaj en Romo estas kelkaj sanktaj malgrandaj preĝejetoj; tia Santa Prassede, Santa Maria in Cosmedin, Santa Saba aŭ sankta Klimento, kie estas sepultita nia nacia patrono Cirilo. „Tumba di San Cirillo,“ diris sakristiano kaj montris krevitan per kelkaj batdifektitaj ŝtonoj. Por sanktuloj ĝi estas eĉ tro simlpla, ĉefe kiam oni rememoras la pompajn papajn tombojn en Petro-katedralo.

Al kuriozaĵoj de Romo mi kalkulus katojn sur forumo de Trajano; ĝi estas gazono sub stratnivelo, limigita per kradoj; meze staras Trajan-kolono, unu el la plej sensencaj memoraĵoj de l‘ mondo kaj tute ĉirkaŭe rompitaj kolonoj. Sur la kolonoj mi kalkulis minimume sesdek katojn diverskolorajn. Ĝi estas belega rigardo. Mi iris rigardi ilin ankoraŭ dum belega lun-nokto; ili sidis dorse al si kaj miaŭaĉis; evidente ĝi estis ia religia ceremonio. Mi apogis min je balustrado, manplektis kaj rememoris la hejmon.

Ankaŭ katoj havas sian dion, al kiu ili kantas dum lun-nokto; Kial ci ne? Aĥ, ci ne trovis lin en la brulanta lumo de la suda Helio, nek en la frida diboĉemo de katolikismo; eble li flustris ion al ci, en pureco de Alberti-templo aŭ en la dolĉa brilo de la ravennaj preĝejetoj, sed ci ne komprenis lin bone. Ĉar malgraŭ ĉio li ne parolis ĉeĥe.
LA NAPOLA POPOLO
Mi skribos al vi nek pri Vezuvio nek pri la Blua Groto. Ĉefe mi ne skribos al vi pri la maro; deca homo ne parolas pri belecoj eĉ se nur de dumtempa amo. Krom la belega naturo la ĉefa rimarkindaĵo estas la origina napola popolo.

La napola popolo havas la tradicion pli aĝan ol la romia forumo. Ja Goeto onidire skribis pri gregoj da kaprinoj, kuradantaj matene tra napola stratoj, por ke ili estu surloke melkitaj. Matene je la sesa tridek okazas sub mia fenestro terura blekado; Mi eligas la kapon eksteren kaj sube remaĉas grego da kaprinoj (ili havas vizaĝon kiel anglaj ladies) kaj ia ulo ilin melkas kun instiga kriaĉado; kaj ekvidinte min, lasas la mamegon, aletendas la manon ion vokas al mi. Vi eliras el la domo kaj tuj sur la pompa Via Partenono kuŝas transverse de trotuaro longegulo, la manojn subkape, nigra kiel kolbaso kaj sunvarmigas sian fumumitan umbulikon. Vi opinias, li ne mortis, sed dormas; sed apenaŭ vi alvenas je pafdistanco d l’ buŝo, li eltiras el sub la kapo la manon kaj diras; “Signore, un soldo.” La bubo publike aspergas angulŝtonon kaj dume vokas al vi: “Signore, un soldo.” – versimile por ĉi tiu loka spektaklo. Sen oni povus lukri per kriado, ĉiu napolano estus Astoro. Vendadi gazeton du la terura milita muĝego, saltadi kun ili en ekveturintajn tramojn aŭ trajnojn, aŭ ek de la mateno sidi super paro da trumpetoj, kvar ŝu-laĉoj, tri citronoj kaj kun ŝnuro da koraloj kaj ĝisvespere movegi la buŝon, jen versimile la ĝusta profesio por ĉi tiu popolo.Vi piediras ie en Pozzuoli; iu vetturino ekobstinas, ke vi devas veturi per lia droŝko; nu, rezignu la rezistadon. Duonhoron li veturas apud vi kaj krias, krias; unue itale, vi ne komprenas; poste angle, kaj vi ŝajnigas, kvazaŭ vi ne kopmprenus; poste france, gemane kaj fine li kriadas: “da, da, ĥaraŝo gaspada, otto lire, acht majher, mosjé vera tů¸tů kompri, ser, ejt, ejt, ejt.” Fine vi subiĝas al ĉi tiu lingva fenomeno kaj kelkajn paŝojn antaŭ la celo vi eniras lian veturilaĉon; kaj li ekas triumfan krion, lia ĉevaleto timiĝas, vetturino koĉiĝas al konduk-rimenoj kaj kriaĉas, far nekomprenebla miraklo akre ĝiras rekte trans fosaĵon, la ĉevalo iom kurlaciĝas, sed post tri paŝoj denove ĝi timiĝas, vi falegas en abismon kaj denove supren, dekstren kaj maldesktren, vi adiaŭas la vivon, kaj – ecco! Vetturino triumfe rerigardas kiel venkinto en olimpikaj konkursoj; nome ni estas ĉe la celo. “Dek kvin lirojn, signore,” li diras kviete. Done, vi donas al li ok. “kaj trinkmonon,” postulas la eminentulo. Nu, vi aldonas unu liron,; la vivo eble valoras tion. “Kaj ankoraŭ trinkmonon por ĉevalo.”

Vi iras rigardi la Solfartaron (-ne iru tien, la tuta fenomeno aspektas simile tiel, kiam ĉe ni oni estingas kalkon). Enirpago ... ses lirojn, vidu. Apud enirejo senvorte kroĉiĝas al vi majeste sinjoro; enmane li havas ian pajlan plektaĵon kaj fajfas al si. Bedaŭrinde tro malfrue vi rimarkas, ke la majesta sinjoro estas ĉiĉerono, kiu ĉe ia truo bruligas por dek sekundoj la pajlan plektaĵon, por ke ĝi iom fumu. Poste li gvidas vin post ian budon; danke vi opinias, ke tie estas necesejo. Sed tie estas nudpieda oldulo, kiu pioĉe ekrastas sablon kaj invitas vin, ke tie vi brogu la manon; krome necedeme li enpoŝigas al vi tri varmegajn ŝtonetojn, laŭdire rememore, kaj aletendas la manon. La majesta sinjoro knaras per belaj ŝuoj kaj kondukas vin eksteren. “Dek lirojn, sinjoro.” Iom vi embarasiĝas. “Kvin liroj estas mia tarifo, “eksplikas la sinjoro, “kvar liroj por la torĉo, kaj unu liro por vino.”

Vi sidas vespermanĝante en bona hoteleto; sube estas la maro supre fumegas Vezuvio, nu, bela ĝi estas. Kaj krome surstrateaŭdiĝas gitaroj kaj agrabla voĉo kantas la konatan napolan lidon. “Mi gratis min.” Post tempeto estas ĉe vi vireto kaj prezentas ĉapelon, en ĝi vi havas sur tuketo nurajn kvinlirojn. Iom vi hontas, ĉar tien vi enĵetas al li nur la vidvinan liron; sed la ĉarma tenoro lerte ekmovas la ĉapelon, liro malaperas en la tuketo kaj supre denove estas nuraj kvinliroj.

Nu, mi ne estas homo disipema kaj ne donas, kion mi ne devas; sed mi petas vin, kiam mi revenos, neniu donu al mi la manon, por ke eble mi ne enŝovu procentaĵon. Aŭ, miadio: ĉu ankoraŭ en la mondo ekzistas io, kio estas senpaga?
II
Nur laŭvere dirite: kun beleco de Napolo ĝi estas certagrade trompo. Napolo ne estas bela, se vi ne rigardas ĝin defore. De malproksime ĝi situas ore sunumante sin, la maro bluas kiom nur vi povas imagi, tie antaŭe bela pinio, tie tio blueta estas Kapreo, Vezuvio elspiras peceton da blanketa vaporo. Sorrento malproksime kaj purete brilas, - dio, kiel ĝi belas. Kaj poste krepuskiĝas, ĉio bluetas kaj saltetas lumetoj, kaj nu ĝi estas la tuta duoncirklo de fajreroj, kaj sur la maro navigas ŝipo kaj lumas per verdaj, bluaj, oraj lumoj: dio, kiel bela! Sed iru en la urbon, homo, migru tra la stratoj, pririgardu ĉion per la ĉeĥaj vidiloj kaj ĝuu kiel vi povas pro pentrindeco de ĉi tiu vivo; post tempeto vi sentos vin iom aĉe. Eble estas la stratoj pitoreksaj, sed nepre ili estas tre malbelaj. Vi gapvagas sub girlandoj de malpura tolaĵo, trapuŝiĝas tra ĉia ulaĉaro, azenoj, fihomoj, infanoj, aŭtoj, korboj kun legomo kaj aliaj suspektindaj aĉaĵoj, metiejoj, kiuj eliĝis trans trotuaron ĝia stratduono, fatraso, navigistoj, fiŝoj, droŝkoj, polpoj, kamelotoj, frizitaj inoj, mallpuras bubaĉo ruliĝintaj surtere; ĉio premiĝas, bruas, draŝas senkompate brutojn, krianoncas, ofertas, kriaĉas, vipkrakas kaj trompas. Ŝajnas, la vera elemento de Napolano estas ion vendadi; oni prenas seĝon, malnovan ŝelkon, tri kandelojn kaj fetoran rombon; poste dum la tuta tago oni kantas super tio ian sorĉformulon, kaj tio estas varbutiko. Tie povra blindulo vendas sep bastonojn; vi kompatas kaj unu aĉetas; la povra blindulo volas por ĝi dudek lirojn, vi donas al li kvin kaj iras; sciu do, ke terure vi estas trompita. Jen ulo, sur la ŝultro li portas seĝon, kaj por ne malĝoji. Marŝante li ludas klarionon. Mi havis la malfeliĉon, ke mi alveturis al Napolon duonhoreton post la itala reĝo; okazis versimile granda bonvenigo, la stratojn barikadis droŝkoj, aŭtoj, ĉaroj, azenoj, la plej kuriozaj veturilaĉoj; kaj por ne enui, piedbatas koĉeroj siajn brutojn kaj vipkrakas, ŝoforoj trumpetas, ĉio sovaĝe kriaĉas, ie en haveno muĝas kanonoj; dum mia tuta vivo mi ne aŭdis tian rumoron. Kaj homoj, italaj paradaj uniformoj, kia maskarado! Neniam mi kredus, ke viro povas pendigi sur sin baldakenojn, plumojn, galonojn, kvastojn kaj skarpojn, plumtufojn jungaĵojn kaj ŝnuraron, orbrodaĵojn, pendaĵojn, pasamentojn kaj girlandojn, kiel grandaj kaj malgrandaj altranguloj de ĉi tiu pentrinda lando. Por ne forgesi diri, poste mi vidis la reĝon veturi tra stratoj; la entuziasma popolo al li .......simple aplaŭdis, kiel en teatro.

Sed mi revenu al miaj manioj: Napolo estas urbo absolute nekreiva; ĉiam oni ĉi tie malbone pentris kaj sentaŭge konstruadis; al la homoj ĉi tie sufiĉas la blua ĉielo kaj la dia beno de la superabunda naturo. Sed en iu kirko (nun mi ne scias, ĉu tio estis San Gennaro aŭ Santa Chiara, aŭ se eble ankoraŭ alia sanktulo (mi trovis votbildojn tute popolajn; da ili estas tie kelkcent, kaj inter ili ĉarmaj. Kutime tie estas pentrita ĉambro en neordinare forte akcentita perspektivo; surlite ege amelita kaj zorgeme sternita kuŝas malsanulo, kelkaj virinoj en jupoj el la jaro 1870 tordas la manojn kaj premas al la okuloj gladitajn tukojn kaj poste estas tie surmure sankta bildo kaj antaŭ ĝi genuas rigide viro en nigra vesto, vere kaj plastike kiel bone ŝtopita sako. Versimile la ĉielo ne povis rezisti preĝon tiel modelan kaj resanigis la malsanulon, post kio estis al ĝi dankite per ĉi tiu zorgema postvoko. Kaj sciu, inter la bildetoj estas kelkaj havantaj seriozan simplecon de doganisto Rousseau, kaj aliaj, havantaj maltrankviligemon de Munch; siamaniere ĝi estas unika galerio de anonima pentrarto.

Ĉio cetera en Napolo estas nur kriado, malordo kaj pentrindeco.
PALERMO
Prefere mi ne skribus ĉi tion, ĉar mi hontas, ke mi ne kapablas precize diri, ĉu la plej bela afero en al mondo estas la navigado sur la maro aŭ Monrealo aŭ ĝardeneto en San Giovanni degli Eremiti. Kio koncernas Palermon, ankoraŭ hieraŭ mi estus skribinta al vi, ke ĝi estas la plej pura ubo el la tuta Italio hodiaŭ vaggapante ĉirkaŭ haveno Cala, mi opinias, ke ĝi estas la plej malpura, inkluzive Napolon kaj Rocca’n di Papa. Sed nekontestebla supereco de silicianoj estas, ke preskaŭ ili ne almozas; ili ŝajnas esti entute pli severaj kaj dignaj ol la krispaj Napolanoj tie supre, eble sub la influo de la hispana kulturo. La hispana influo estas la lassta; la unua estas la greka, la dua kaj la tria saracena kaj normanda; la renesanco enmiksiĝis ĉi tien nur deflanke. Ĉi tiujn kulturajn konsistaĵojn surverŝu per briliganta suno, afrika tereno, amasego da polvo kaj belega flaŭro, kaj Sicilio.

Sed ne, ankoraŭ estas ĉi tie la enlanda kulturo, ĝi videblas sur ĉaroj de ĉiuj terkuluristoj el la tuta Ora Konko. Nome, la ĉaroj estas grandioze pripentritaj; nuraj legendoj, kavaliraj dueloj, historiaj scenoj, militoj, drambildoj el la nuntempa vivo, ĉio ĉi pentrita kun la gotika primitiveco iom laŭ maniero de malnovaj ludkartoj. Samtiel estas pripentrita la plafono en Tribunaloj, mi supozas el la 15-a jarcento. La unuan ĉaron mi volis tujtuje aĉeti; ĝi impresis min kiel muzea aĵo. Dum du tagoj mi vidis milojn da ili, kaj inter ili vere polikromiajn miraklojn. Se ie la popola arto vivas plenvive do ĉi tie.

Kaj nun Monrealo, miraklo, riĉega arkeo de la romanika arto; katedralo sternita de l’ kapo ĝis kalkanoj far oraj mozaikoj, kiuj ne havas la majestan belecon de la ravennaj mozaikoj, je kelkaj jarcentoj pli antikvaj, sed eble ili estas la plej brila kaj la plej monumenta trezorejo de la romanika dekoracio, same kiel Capella Palatina ĉia tie en Palermo, pro kio oni sentas vertiĝon, kaj same la klostra koridoro en Monrealo, kie oni povas freneziĝi pro ĉirkaŭ tricent figuraj kolonoj, kie ĉiu kapitelo estas alia kaj samtempe estas fakte nedisplektebla volvaĵo de ornamaĵoj kaj legendaj scenoj kaj bestoj kaj de muziva laboraĵo, kaj fine kiel inkrustitaj ornamaj bendoj kaj plankoj kaj frizoj ĉi tie kaj en Monrealo, superantaj ĉion, kion ĝis nun mi imagis pri ebloj de nete geometria romano. Kaj poste Monrealo mem, kurioza urbo alkroĉita al montdeklivo meze de arbecaj kaktoj, plamoj, figarboj kaj mi ne scias de kiaj ankoraŭ strangaj arboj, urbo plena de hispanaj kaj saracenoj kradoj, de mola kaj neordinare pentrinda baroko, malpura lavotaĵo, azenetoj, infanoj, porkoj, popolaj ŝildoj kaj belegaj panoramoj eble ĝis Liparoj, - la unua urbo, kie fakte miaj okuloj ĉesis servi al mi.

Kaj denove io tute alia: ĝardeneto en malnova, duonruinigita klostra koridoro en San Giovnni degli Ermiti. La preĝejeto mem estas malnova moskeo kun maŭraj kupoloj; kaj su ĉi tiu kelkspana grundo inter la maŭraj ogivoj de arkadoj elkreskis kaj ekfloris ĉio, kion la fole donacema ĉielo elŝutis en la sinon de Ora Konko en la palerma golfo. Kelkaj oranĝarboj kaj citroarboj fleksiĝas sub la maturaj fruktoj kaj samtempe floras; daktilpalmo, abundegaj rozoj, arbustoj portantaj unulitrajn tubformajn florojn, flaŭro al mi nekonata, stuporiga densejo de floroj kaj bonodoroj. Sur la mirige blua ĉielo konturiĝas kvin saracenaj kupoloj, similantaj al kuriozaj globoj. Diomia, ĉi tiu angulo tamen nur estis la plej bela el ĉio.

En Monrealo estas belegaj mozaikoj pri la mondkreo eĉ ne Mikel-Anĝelo en la Siksta kapelo konceptis pli funde la kreon de la lumo kaj de la akvoj kaj astroj, kaj nome li forgesis aŭ ne sciis fari, kiel Dio la sepan tagon “vidis, ke ĝi estas tre bona”, kaj ripozis. Dio en Monrealo ripozas, revas kiel revas mastro post laboro, la manojn surgenue. Nu, ankaŭ la kreinto ion forgesis; li taskis ja al Adamo, ke li donu nomon al ĉiuj estaĵoj kaj akvo-kreitaĵoj, sed ne donis taske al li, ke li donu nomon ankaŭ al ĉiuj specoj de fiodoroj. Kaj tial la homa lingvo ne kapablas emprimi bonodorojn kaj fetorojn. Intermiksu jasmenon, putran fiŝon, kaprofromaĝon , rancan oleon, homan haladzon, blovon de l’ maro, oranĝan silikon kaj virkatan fetoron, kaj vi havas dekoble diluitan imagon pri tio, kion oni spiras en tia havenstrato. Kaj ne forgesu infanvindojn, putrantajn legomojn, kapro-ekskrementojn, tabakon, polvon, lignokarbon kaj pomadon. Aldonu ankoraŭ putraĵon, malsekan tolaĵon kaj misfanditan oleon. Sed ankaŭ tio ne sufiĉas. Ĝi estas neesprimebla.

Neesprimeblaj estas belaĵoj kaj kuriozaĵoj de l’ mondo.


DE PALERMO AL TAORMINO
Pagu al mi por ĉi tiuj linioj per peza oro, ne pro ilia aparta beleco, sed tial ĉar, mi mem devas por ili tiom pagi. Sed se mi kalkulas por ĉiu steleto dek centimojn kaj centimon por ĉiu profunda ekmuĝo de la maro, dek lirojn por la ruĝa fajreto sur pinto de Etno kaj por la balzama aero duonliron pro duonhoro – vi vidas, ke mi ne enkalkulas rebatojn sur la maro, nek palmojn, nek antikvan kastelon, eĉ ne grekan teatron, kiu nun nokte neniel povas logi -, nu, ĝi valoras tion, dio estu laŭdata, ke li sendis min en ĉi tiujn regionojn.

Pro sia mirakla povo unue li kondukis min el Palermo trans Sicilion, trans amasegon da nudaj kuriozaj kaj tristaj montetoj, trans kakto aleojn kaj sulfur-minejojn al Grigenti, kio estas urbeto sur monteto, kaj iom pli fore la tuta serio de grekaj temploj. Ili estas dorik-stilaj, ja sekve de tio tre graciaj. Ĝuste estis festotago de la Cieliro de Sankta Maria virgino, kaj estis alveturantaj samregionanoj defore al ĉi tuj la plej konservitaj grekaj memoraĵoj, tie ili trinkis kaj manĝis kaj rakontis al infanoj, ke tio estas grekaj temploj; aliaj serioze mezuris per poŝmetroj kolontrunkojn kaj ŝtonblokojn kaj entute evidente fieregis pri la menciitaj temploj. Okazis al mi kiam mi estis revenanta, ke al mi aliĝis iu girgenta junulo, parolante ion, kion li opiniis la franca lingvo; mi ne scias, kiel ĝi poste okazis, sed subite mi iris meze de dek du tre belaj knabinoj kaj post ni treniĝis aro da superbaj buboj, kaj ĉio estis ĉirkaŭita de kaprin-grego kun blanka silka tegumento kaj helikformaj kornoj. Tiel mi migris en ora polvo de la sunsubiro, parolante alterne ĉeĥe, itale kaj france, similante al gvidanto de ia bakĥanta procesio; ĉiu, kiu renkontis nin rajdante sur azeno aŭ mulo demetis ĉapelon kaj longe postrigardis nin. Neniam mi ekkomprenos ĉi tiun antikan eventon.

Poste dio gvidis min tra komplikaj reloj de la Afrika Maro al Ionia Maro. Laŭvoje estas denove montetoj, montetoj verdaj aŭ blanke krestaj, montetoj sulfuraj aŭ tratruitaj de grotoj kiel fromaĝo, kaj kuriozaj urboj rampintaj ĝis suproj de altegaj montoj, kiel Etna inexpugnabilis aŭ Castrogiovanni, leviĝantaj al nuboj super malgranda stacidomo, kaŭranta preskaŭ en tunelo, kaj poste super la maturiĝanta greno malmergiĝas neĝokovrita Etno kaj malaperas en la nubaro, poste venas malariaj marĉejoj kaj la blua maro, poste Siracusa, urbo sur insulo, fragmento de la antikva Sirakuzo. Ĝi situis nome sur la firma tero kaj havis egan areon, teatron, amfiteatron kaj famajn ŝtonminejojn, kaj krome kristanoj ankoraŭ faris grandegajn katakombojn. La ŝtonminejoj nomiĝas latomie kaj estas tre belaj; ili estas planto-paradizo ĉirkaŭataj de rokmuroj; unusolan enirejon gardas kustos, kiu estas salajrata, kaj tial en la nomitajn latomiojn tirano Dionysos arestadis kaptitojn. Ankaŭ en Siracuse havas kampistoj pripentritajn ĉarojn, sed anstataŭ historiaj bildoj ili preferas scenojn el la vivo de nobelaj tavoloj; kaj inter ili estas bildoj vere ĉarmaj.

Ŝajnas, ke malmulte mi parolas pri la antikvaj memoraĵoj. Certe mi povus skribi multe pli; en bedekro estas indikite ĉio, jarcento de estiĝo, dikeco de la kolontrunkoj kaj nombro da kolonoj. Sed eblas, ke mi havas spiriton tro nehistorieman; miaj plej bonaj impresoj el la antikva tempo plivere estas pri la naturo, ekzemple ora sunsubiro en orbrilaj temploj girgentaj aŭ blanka tagmeza varmego en greka teatro, kie sur sidloko j kuras belegaj verdaj lacertoj; aŭ soleca laurus nobilis ĉe rompita kolono, grandega nigra kolubro sur korto de Domo de tragika poeto en Pompejo, aromo de mentoj kaj begonioj – aĥ, tio la plej belaj kaj pleje senlimigitaj ne estas aĵoj, sed tempetoj, momentoj, sekundoj neekkapteblaj.

Fine do Taormine, surtera paradizo super la muĝanta maro, insulo de bonodoro kaj floroj inter rokoj, lumetoj apud la maro, ruĝe brilanta Etno. – Ne, nun pensu pri la hejmo, kaj eĉ se tio estus centoble pli bela, pensu pri la naskolano, pri la lando de fluantaj akvoj kaj muĝantaj arbaroj kaj tromodestas, intima gracieco.

Vi ne povas devojiĝi, turnante vian vizaĝon al la naskolando.


SUR LA DIA POLMO
Ĉiam oni diras: Veturante ien, ellernu al tiean lingvon, por pli bone penetri al la animo de la popolo, kaj ion ceteran. Nu, tiukaze vi penetros la animon de la popolo simile tiel, kvazaŭ vi veturus al Nový Bydžov; vi komprenas ĉiujn stultaĵojn, kiujn oni rakontas, kaj prezentas al ili senbezonajn demandojn, kiel ekzemple, kiel nomiĝas tiu monto tie aŭ je kiom da minutoj malfruas tiu trajno.

Mi migras tra la itala lando ne ŝarĝita de tiaj interesoj; miaj kapabloj kaj mia tempo sufiĉis nur por tio, ke mi itale ellernu numeralojn (eĉ nur la malsuperajn, kaj ankaŭ ĉi tiu scio dum tempetoj min ĉagrenas, ĉar ĝi ĝenas mian dolĉan fordoniĝon al dia volo. Nu jes, en internaciaj hoteloj oni interkompreniĝas france; sed ekzistas lokoj pli interesaj ol ĉiuj hoteloj de la mondo, kaj tie jam ĉesas la kosmopolita babelo, ĉi tie oni jam ne povas demandi nek interkompreniĝi, ne de iu ion voli; ĉi tie vi povas jam nur fidi, ke oni vin manĝigos kaj trinkigos, preparos liton al vi kaj ien vin forveturigos – kiel kaj kien, tio certe estas en ilia povo, kaj ne en la via, sed vi konfidas vin al ili kiel estaĵo muta kaj senpova, malkapabla mem ion elekti, defendi vin kaj insulti. Kaj jen, oni manĝigas kaj trinkigas vin, zorgas pri vi, kuŝigos vin; vi mem akceptas ĉion-ĉi kun milobla pli granda dankemo, ol se ĉion-ĉi regeme kaj detale vi ordonus por vi.

Vi migras kun sincereco de sankta Francisko. Ĉar vi ne scias paroli, vi povas de homoj nenion voli. Jes, voli minimume, jen la vera humileco kaj sindoniĝo de l’ vivo; peti ne pli ol glutpecon kaj liton, akcepti ĉion, kion oni donas al vi kaj fidi, ke ĉiuj pri vi bonintencas, jen la modesta senzorgemo, kiu en vi elvokas aron da virtoj. Vi estas modesta kaj dankema, senpretendema kaj silentema, kontenta kaj fidema; for estas via arogemo, orgojlo, malpacienco, komplika kaj egoisma elektemo; vi estas en povo de aliaj kaj sekve de tio sur la dia polmo. Vi ne povas demandi, ĉu ĉi tiu trajno veturas nur la Caldare aŭ ĝis Xibri aŭ al Bicocca, ĉar vi ne scias, kiel diri tion; kaj vi sidas kaj fidas, ke “ili scias tion pli bone ol vi kaj alveturigos vin al lokoj belaj kaj gravaj. Vi elektas nek manĝon nek liton; vi akceptas, kion aliaj donas al vi, kaj jen, ili donas tion plej bonan, kion ili povas. Vi volas pagi, kaj ili hastvortigas ian ciferon; vi ne scias, ĉu ili diras inu liron kvindek lirojn, kaj tial vi prezentas al ili tutan vian kontanton, ili mem elektu el ĝi , kiom konvenas. Ili estas tre bravaj; ili elprenas liron kvindek. Krom la droŝkisto en Posilipi, neniu fakte min trompis; sed tiam ĉirkaŭ tiu fripono ariĝis samurbanoj el Bagnoli kaj versimile lin skoldis, vidante, ke mi mem nepre ne povas insulti.

Iam estiĝas komplikaj situacioj, ekzemple, se en Salerno oni volas sciiĝi, ĉu hodiaŭ navigas vaporŝipo. Kelnero en kafejo estis super mia demando senkonsila; li kunvenigis do homjn surstrate, la homoj eksidis ĉirkaŭ min, igis alporti al si café nero kaj debatis, kion versimile mi volas. Mi diris al ili, ke mi volas al Napolon; ili kapskuis kaj konsiliĝis, poste are kondukis min al trajno, kie mi devis disdoni al ili memore miajn vizitkartojn. Iam ili ekzorgas min kiel malgrandan knabeton, kiel tiu maljunulino en Sieno, aŭ ili parolas kun mi en la infana lingvaĵo, en infinitivoj kaj kun fervoraj gestoj. Mia rilato al ilie stas neordinare bona; neniam mi oponas al ili, nek ili al mi.



Kredu do al mi: kun iom da sincereco kaj pacienco oni povus trairi la tutan mondon. Entute – krom kelkaj esceptoj – oni povas fidi al homoj; nenio pli fortigas optimismon ol ĉi tiu sperto. Se mi scius itale, mi seniĝus je ĝuo pri ĉi tiu ekkono; eĉ mi estus malpli vidinta, ĉar malpli mi erarvagus kaj ne troviĝus en lokoj, pri kiuj bedekro ne parolas. Oni entramiĝas kaj la tramo veturas la malan direkton; kaj anstataŭ en ia misa parko kun belega panoramo oni troviĝas en neelirebla malpureco de tia Arenella, honorante pli, ol se oni admirus la subtropikan flaŭron de parkoj en Palermo. Do erarvagi, kaj esti muta, esti ankaŭ senpova sur la dia polmo estas granda ĝuo kaj granda utilo.
SUBTERAJ URBOJ
Mi opinias du subterajn urbojn: superŝutitajn urbojn de homoj, iam vivintaj sur la tera surfaco; kaj la subterajn nekropolojn. Pompejo, Palatino, Ostio, kaj katakombojn en Romo, en Napolo aŭ en Sicilio. Vulkana cindro kovris Pompejon far kvinmetra tavolo; mi ne scias, kio superŝutis Ostion far trimetra aluivio de bela bruna argilo; Palatino surŝutis sin mem de brika maso. Monteto Aventino ankoraŭ dormas, kaj sub ĝi eble ankaŭ estas ia tia subtera urbo. Kie ajn vi ekfosas, vi trovas masonaĵon, volbojn, ŝtonblokajn fundamentojn. Poste oni nomas tion termobanejo aŭ palaco aŭ teatro de tiu aŭ alia imperiestro kaj oni iradas tion rigardi. Iam ĝi estas ege ampleksa, alifoje ĝi aspektas kiel niaj keloj, Pompejo aŭ Ostio montros al vi tie kaj alie iom pli sunplenan flankon de la antikva loĝado, belajn domojn, striojn kun akvobasenoj, la sudan epikurismon de la suno aero kaj akvo; en Ostio vi trovas be legajn mozaikajn plankojn, en Pompejo kelkajn interesajn kaj graciajn freskojn, sed ĉie fuston, kapitelon, fragmenton de stuo, bele skulptitan kornicon, ĉio ĉi kiel senrilataj vortoj aŭ elŝiritaj versoj el la marmora, fajrere formala lingvo de l’ antikveco. Entute ĉi tiuj urboj, ĉi tiuj stratoj, ĉi tiuj laŭ eksteraĵo malĉarmaj domoj estis same malvastaj kaj malpuraj kiel la hodiaŭaj, same plenaj de kriado, puloj, malseka tolaĵo, katoj kaj kaprinoj, fetoro kaj ŝeloj kiel kiu ajn nekonata strateto apud Tibero. Kaj meze de ĉi tiu brua, malvasta, sufoka formikejo estis superba forumo, estis teatro, baziliko, temploj, pompaj banejoj, triumfarkoj, palacaj kazernoj kaj aliaj imperiestraj fondaĵoj, paradoj kaj monumentoj, kiajn mil jarojn poste konstruadis aliaj imperiestroj kaj papoj omaĝe al aliaj dioj aŭ aliaj dinastioj.La mondo tiel tro ne ŝanĝiĝas; en kelkio la antikva tempo devancis nian civilizon, ekzemple en tio, ke ĝi konstruadis senkompromise kvadratformajn stratojn tute kiel la nuntempa Ĉikago, aŭ ĝi inventis la standardan loĝejan industrion kiel la nuntempa Ameriko. Nepre oni ĉi tie ne malŝparis inventemon. Oni dirus, ke la latina spirito estis ege rektlinia kaj objektiva, trovanta plaĉon en privata lukso, kvankam sufiĉe metita, kaj ankoraŭ en plli granda pompo de publikaj entreprenoj; spirito tre malmulte kreiva, de belgusto dura kaj standarda, inklinanta al baroka amplekseco kaj tropleniĝo, plivere kvanta ol kvalita, artisme entute frapante malabunda. Por tia seka kaj fierega Latino kreadis do helenaj grekoj, iaj pli bonaj stukistoj, siajn nekredeblajn ĵonglaĵojn per ĉizilo en la plej fajreranta marmoro; ili ĉizis ĉiam pli pentrinde, larĝeme, baroke, kvazaŭ la materio neniel rezistus al ili; sed enuanta Latino, ne satigita de kolosaj statuoj de cezaroj same de la plej tenera etereco de la helenaj reliefoj, komencas aĉetadi rigorajn, rigidajn egiptajn statuojn kaj preĝi en kuriozaj kapeloj al Mitras kulto. Rigardu en la romaj muzeoj, kiajn amasegojn da egipta plastiko alveturigis al si la antikvaj romianoj.

Jen, en ĉi tiu romia mondo troviĝas kristanismo kaj rompas ĝiajn tradiciojn per strangega forto. Komence ĝi rampas subteren kaj fosas tie katakombojn; laŭ legendo ĝi estas sekvo de persekutado – sed neniam mi legis pri persekutado de kristanoj ekzemple en sicilia Sirakuzo, kaj tamen tie estas la plej grandaj katakomboj. Pli eble vekiĝas ĉi tie ia multe pli aĝa, praloĝantara subtera tradicio; almenaŭ en Sicilio estas grandegaj kavernaj nekropoloj el la sikula tempo, nekropoloj, kiuj ŝanĝus tutajn montarojn je nuraj grotaj ĉelaroj. Kaj ni rigardu la katakombojn de Kalisto aŭ apud Santa Agnese fuori; tio nepre ne estas kaŝejo de fuĝanta homo, sed komplika verko de talpa instinkto; malnovaj preĝejoj enradikiĝas en subtero almenaŭ per sia kripto. Ja ankaŭ kabilaj mitoj rakontas, ke la pragepatroj de la homa gento venis el la subtero. Estas vero, ke la kristana arto komence larĝskale kontinuas la metian latinan stilon; sed ĉi tiu tuj “difektiĝas”, simpliĝas, akiras la sanktan rigidecon, tektonikan partigon, severe platonan purecon, tiel ke transiro de la latina arto al la protokristana havas ĉiujn signojn de rompo ol evoluo. Kvazaŭ estiĝus nova elemento ne nur kultura, ne nur sociala, sed eĉ etna; kvazaŭ denove reaŭdiĝus la prapopola materialo, kiun la seka latina civilizo ne kapablis asimili. Mi dirus, ke kun la kristanismo reviviĝis iaj Morlokoj, pri kiuj parolas Wells: popolo, kiu el sia subtero alportis al si ĝuon pro ombro, de fermitaj kaj silentaj spacoj, de severa intimeco, fiksaj formoj. La kristanismo donas la ili enhavon kaj bild-imagojn: la krudiĝanta antiko donadas al ili formalajn elelmentojn; kaj ĉi tiu primitiva, eloĉerpita popoleco, havinta nenion direndan en la latina mondo, nun fine parolas, kreas, kantas; el muz-ŝtonetoj ĝi kunmetas sanktajn kaj ĉarmajn mozaikojn, kiuj estas artoj de l’ krepusko, mallarĝigas roman bazilikon je fermita navo, rapide trovas skulpturan sitlon kaj tuj kiam prezentiĝas okazo, ĝi mandonas kun la nordaj barbaroj kaj akceptas de ili la romanikan arkitekturon.

Pardonu, mi estas laiko kaj skribas ĉi tion kiel romanon; eble tio estas fakaj absurdaĵoj aŭ aferoj konataj jarcenton. Sed mi devas koneksigi tion, kion mi vidas; renverso, kiun signifas la kristanismo en la romia mondo, mi maltrankviligas kaj incitas kiel preskaŭ neniu romantika fenomeno sub la suno. Nesciado ne pekas.
LA ANTIKVECO

Ekzistas homoj havantaj al la antikveco rilaton (kelkaj eĉ havas rilaton kun la antiko), kaj aliaj la rilaton al la antiko ĝuste akiras. En la dua kazo procedo estas la jena: kiam unuafoje oni venas en la grandan magazenon de antikvaĵoj, ekzemple en la vatikanan aŭ napolan muzeojn, komence oni pie haltadas antaŭ ĉiu statuo kaj flustras ravita ian klasikan citaĵon, ekzemple “Caesar ponten fieri iussit.” Post la unua duonhoro diskrete ili akcelas paŝojn. Post unu horo ili migras tra pluaj salonoj per energia marŝo. Kaj post pluaj dek kvin minutoj ili dezirus posedi biciklon.

La dua stadio venas, kiam pilgrimanto vidas naŭ Sokrato-kapojn en vico sur breto kiel glasojn kun konfitaĵo, sep Homerojn dek tri Hadrianojn kaj la dudekan Veneran laŭ la Praksitela tipo; tiam li komencas kompreni, ke necesas differenci inter ŝtonhakado kaj skulptado. Kaj kiam ĉion jam li vidis, aperas la fina ekkono, ke fakte neniu antikvo ekzistas; ke fakte neniu antiko ekzistas; ke ĝi estas nur vorto, indikanta aferojn tiel diversajn, kiel ekzemple estas Cimabue kaj Langhans. Almenaŭ tiel granda estas la diferenco inter selinuntaj metopoj en Palermo kaj ia Caracall- porteto.

Antaŭ ĉio la unua konsiderebla diferenco estas inter la greka skulpado kaj la romia; la vorto “greka” signifas nenion, ĉar simple ne eblas nomi unuspire la arkaikan Apolonon kaj Pergaman barokon. Se iu adoras la antikvon per tio li diras , ke li vidis ŝtonojn kaj ne statuojn. Tio ne estas perceptebla per unusola belgusto; vi devas elekti la vian kaj la tiu cetera konservi almenaŭ ĝentilecon. Ke ĉio estas el marmoro, tio ankoraŭ ne signifas, ke ĉio egalas.

Kiam do la migranto ekkonas, ke ne ekzistas suma antiko, kompense li ricevas ekkonon, ke estas ĉi tie ega kvanto da aliaj kaj treege interesaj fenomenoj. I. Antaŭ ĉio, estas ĉi tie arkaikaj artoj enlandaj, nome la arto etruska, kiu estas forta kaj mallerta, kaj la arto sikula, post kiu postrestis tre bela naivaj urnetoj, argilaj dometoj kun idilia reliefo kaj la vera dorika arto de la siciliaj koloniistoj; tion laŭdegi mi ne bezonas. II. Estas ĉi tie la greka importo, kiu kun la fakta Italio havas same tiom da komuneco kiel kun Kensington-muzeoj; romianoj importadis ĉi tien statuojn kaj skulptistojn; la statuoj konserviĝis en la origina beleceo, sed skulptistoj plejparte misiĝis. Do oni trovas ĉi tie stilojn atikan kaj argivan kaj rodisan, pergaman kaj helenan kaj aliajn, kaj superbajn verkojn, kaj kopiojn, kaj fragmentojn, por kiu mi donus la tutan Laokonoon ankaŭ kun la Agonianta gallo kaj Farnessa taŭro kaj ankoraŭ mi aldonus ĉion, kion mi havas kaj kion ceteran oni pruntus al mi. III. Ĉi tie multiĝis slojda grekromia grandŝtonhakado, sed tim jam ekkomencis tion ankaŭ romianoj aŭ tiu nacio, kaj ili ĉizis, ĝis ĉie ĉirkaŭe polviĝis; tio estas ege banalaj aĵoj, grandproduktado, maŝina movoforto, metio, virtuozeco, fortuleco, realismo kaj baroko, sed ankaŭ (kutime en lapidaraĵoj) etverkoj, el kiu priblovas vin la popola freŝeco, simpleco kaj provinco kun siaj fruktĝardenoj, olivoj, salvio kaj fontoj. IV. Plue estas ĉi tie la propra romia skulptarto, dura, naturalisma, portretista kaj objektiva: imperiestroj, luktistoj matronoj kaj bestioj, bronzo, koloraj marmoroj, cirko, politiko kaj sobra realo: arto materialisma, imponanta kaj rigora, tromatura kaj sekiĝanta.

V. Kaj en ĉion ĉi ie tie enfalas ia nova isnpiro: ekzemple, kiam, montriĝas eblo pripentri murojn per koloraj bildetoj, kaj subite tute aliaj manoj ol tiuj kun ĉizilo, la manoj nefortaj, ĝuemaj kaj teneraj pentras leĝerajn fresketojn en Pompejo, revemajn kaj sveltajn arkitekturojn, tremete ŝvelmovajn pejzaĝojn kaj figuretojn de papilia nematerieco; aŭ male, kiam mi ne scias kiu traco aŭ barbaro faris grandegan vulgaraĵon de caracall-mozaikoj, tiujn terurajn sakmuskolojn kaj tuf-napojn reprezentantaj heavy-weights de romia cirko, verko malsprita kaj brutala, kaj tamen en sia pezforma lingvaĵo ĝi montras vojon al la venontaj kristanaj mozaikoj. Sed mem la romiaj sarkofagoj, tiuj elefantaj kuvoj troŝarĝitaj de densa , pezforma borita reliefo, montras kiom malmulte da helena suko trapenetris la duran romian ŝelon. Kaj rigardu la reliefojn de Severov aŭ de Konstanten-arko; tio estas ja atavismode pezformeco, ĉi tie tute detavoliĝas la importita aluvio de la helena kulturo. Nur paŝon plue kaj ni estas en Laterana Muzeo; la duonbarbara arto transiras al la kristana primitiveco.

Tiel anstataŭ la antikvo trovas migranto ĉiajn naciojn anstataŭ universala beleco elementajn kaj sensciajn gentajn potencojn; mi diras, eĉ ĉi tiu ekkono valoras, jes, vere, ĉar ĝi atestas pri ege granda forto etna. Ĝi faru kion ajn, nacio fine revenas spontane kaj instinkte denove al si mem kaj renesancas en si mem.

Stranga kaj forta entute estas la arto.


EL ROMO
Per mia honoro, mi preterpasis neniun gloran memoraĵon nek arkon, ellasis neniun muzeon, nek termobanejon, nek maŭzoleon, sed mi rakontos al vi pri lokoj pli modestaj; mi havas ja tian migrantan manion, kaj kiam jam mi emis sidi kaj nenion rigardi, mi sidis prefere apud sankta Laŭrenco, kie estas tiu eta fontano, ol en ombro de Koloseo, kie sovaĝeta gvidisto klarigas al pluvrezistaj anglinoj, tra kie fluis tien la akvo kaj kie oni ellasadis la historiajn leonojn.

Jam foje mi skribis pri Santa Prassede kaj Santa Pudenziana; mi rememoras vin ankoraŭ foje, oraj mozaikoj, ĉar mi trovis ankoraŭ pli belajn kaj sanktajn en San Cosma e Damiano, kien neniu iradas, kie estis neniu nur orgeno, sur kiu preludis nevideblaj manoj; inter dek du ŝafidoj la dek tria, jen Kristo; ŝafido sur libro kun sep sigeloj, jen li, kaj ankoraŭ foje li en la ĉiela gloro; ĉar tiam eble, oni ne faradis krucojn kun la morta kaj terura Kristo. Sanktuloj estas magraj, kun la teneraj manoj kaj ege grandaj, seriozaj okuloj; sankta Petro kaj Paŭlo gvidas ilin al Kristo, kiu akceptas ilin kun rigardo same granda kaj trista. Mi ne scias, kion diri al vi pri Santa Maria in Trastevere, ĉar en Trastevere mi ekamis la lokan popolon; ĝi estas ia roma Malgranda Kvartalo, la mondo de etaj homoj, malgrandaj placetoj kaj etaj infanoj; homoj serioze sidas anta: pordegoj kaj je la genuoj frotas sin ŝafidoj dolĉokulaj. Santa Agenese fuori estas treege malproksime; ŝi havas katakombojn kaj mozaikojn kaj antikvajn kolonojn, sed el ĉio la plej bela estas la interna spaco kaj muroj kun kolonoj, emporoj kaj fenestroj tute supre, kio estas belega kaj saĝa dispartigo. Kaj ankoraŭ etas tie rotondo. Santa Constanza kun tre belaj mazaikoj sur blanka fono, kie anĝeletoj rikoltas, fortransportas kaj tretas bluajn vinberarojn; tio havas ankoraŭ la plenan romian tradicion, sed ĝi estas iel infaneca, naive severa, kiel la unuaj kristanaj skulpturoj, kie ankaŭ preskaŭ nur la okuloj parolas pri la nova kreado.

Sed se via animo tristas kaj meditemas, se la tago plenas de la ora ardo, se jam vi estas pri ĉio indiferenta kaj volas vin fordoni al unu horo aŭ al sorto, iru al San Lorenzo Fuori. Ne ĉar tie estas bela kaj duobla kirko, kunigita el la plej graciaj romiaj kornicoj kaj kolonoj, sed ĉar tie estas klostra promenejo, eta romanika promenejeto kun ĝardeneto kaj fontano. Maljunega kiĉisto tie atente akvarelas aĉan desegnaĵon, iu pastro fingre fosetas en argilo kaj parolas al si mem, kiel tiu fontano, kaj jen ĉio. Muroj estas surgluitaj per tabuloj el katakomboj; ia fragmenta reliefo, infanece desegnita fiŝo aŭ ŝafido, kaj ĉefe amaso da epitafoj. URSUS VIXIT AN XXXXI. Iu Ursus vivis kvardek unu jarojn; kaj vi, vi vivas nur tridek tri IRENE IN PACE LAVRITIO CONG BENE MERENTI UXOR. Tion edzino igis elĉizi al merita Laurentio. Bene merens, jen la tuta laŭdo; li estis bona kaj merita; ĉu necesas postuli pli de homo? Ankaŭ vi estus bene merens. CHERENNIUS VETERANUS. Tiu vivis versimile tre longe kaj mortis solece; ĉar neniu alskribis dediĉon al li. Aliloke estas nur “infanoj kaj liberlasitoj.” Jen, fino de la antikva pompo; anstataŭ cezaroj kaj dioj venas ĉi tiuj bene merens, ĉi tiuj bakistoj, spicisto kaj viandistoj kaj testamentas al la eterneco siajn nomojn nelerte gravuritajn sur la ŝtonaj tabuloj. Lauritius estis nek cezaro, nek heroo, nek konsulo: li estis nur bene merens: nur la kristana simpleco konservis lian meritan kaj modestan nomon por ĉiam.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Vidu, ĝuste en tio plivere mi vidas sencon de la kristanismo ol en la pagana grandeco de Sanktpetra katedralo. Kaj tial estas al oni tiom bone en la ruĝaj ambitoj ĉe San Lorenzo.
DOLĈA UMBRIO

Mi ne veturis al sankta Francisko, sed al sankta Giotti; sed fine brakumis min lando el ĉiuj la plej gracia, kun urbetoj el ĉiuj la plej puraj kaj belaj. Aj, Beltehemo, via nomo estas Spello aŭ Trevi - aŭ Spoleto aŭ Narni? Mi diras, benitaj montetoj, sur ĉiu el vi ankaŭ al dio plaĉus naskiĝi; kaj ankoraŭ mi ne diris ĉies nomojn, kaj eĉ mi ne scias, kiel nomiĝas vilaĝoj kaj solejoj kaj kasteletoj sur suproj de la ovalaj montoj. Dio de Umbrio kreis ebenaĵojn, por ke sur ĝi kresku vitejoj kaj poploj, montetoj, por ke sur ili kreksu krispaj boskoj, , cipresoj kaj solejoj kaj montojn, por ke sur ili elkresku urboj kun etruskaj muregoj; gotikaj dometoj kaj grandioza rom-romanika kastelo. Dio de Ulmbrio ankaŭ havis belegan bluan farbon por la firmamento kaj ankoraŭ pli belan farbon, per kiu li farbis malproksimojn kaj montojn. Tial Umbrio estas tiel mirakle blua, la plej blua el ĉiuj landoj.

Asizo, silentado, ĉiela lazuro! Certe estas granda kaj sankta festotago ekvidi, kiel Giotti gloris sanktan Franciskon, kiun versimile li tre amis; ĉar li pentris pri li saĝajn, graciajn, senfine moderajn verkojn. Aĥ, kial apud ili ravis min, kial li restis tiel mistere kaj nesolveble vualita far detruo-mantelo, kiu kovris liajn kuriozajn freskojn! Peze mi luktis en San Francisko inter la hela Giotti kaj miriga Cimabus; sed apenaŭ mi elŝanceliĝis el la preĝeja ombro, mi estis perdita; absorbita de la lumo; venkita de la lazuro; blindigita, surdigita de la silento; ravita de panoramoj. Imagu Betlehemon en la tagmeza ardo; nuraj kubetoj el nestukitaj ŝtonoj, gotikaj fenestro-arketoj, korbeloj, arkoj de domo al domo, kaj inter ili blua profundo de la tero kaj ĉielo. En profunda ombro de koridoroj virinoj kudras aŭ laboras bene merens; ĝi estas la sama kiel la bildoj de Giotti. Sume ĉio ĉie estas la dekkvara jarcento; kaj pure, kvazaŭ la tero estus balaita far sternitaj roboj kaj palmo-frondoj. Dekstre kaj maldekstre ŝtuparoj anstataŭ stratoj kun la arkoj; kaj ĉie vi vidas rekte en la dian ĉielon aŭ same rekte malsupren sur la ĉarmegan umbrian ebenaĵon, plenan de arbetoj, aleoj, blankaj kubetoj kaj blueco. Kaj tial rapide for de ĉia tie!, por ke ĝi restu pasema revo, kiu ne daŭrasl

Kien vi fuĝis? Ankaŭ Paruagio estas revo, vizio kaj Betlehemo inter la blua ĉielo kaj blua tero; Betlehemo iom pli granda, placa urbeto kaj fortikaĵaj dometoj, etruskaj pordegoj kaj mirindaj panoramojl Dio, kiel ĉi tie la suno subiras post la bluaj mont-ondoj! Kaj kiel ĝi blindigas migranton, kiam li migras al la gracia oratorio de Duccio! Vi ne amsi Perugion nek Pinturicchian; ilia ĉarmo gustumis al vi tro dolĉe kaj reveme; ni, vi vidas, tio estas ĝuste delico de ĉi tiu modera neheroa regiono, de ĉi tiu graciplena montetaro, la plej verda kaj la plej lazura el la tuta Italio, de ĉi atiuj ovalaj kaj teneraj montetoj; tio estis umbrianoj, kaj vi estas iu alia, kaj via lando estas pli peza, nur rememoru vian regionon; dio, la mondo estas milmaniere bela, sed ĉi tiu umbria lando ricevis apartan gracon. Ĝi havu ĝin, kaj nun denove pluen!

Sed ankoraŭ mi devas viziti Arezzon, por ke ĝojigu min la delikata kaj severa Piero della Francesca per siaj freskoj. Mi diras, li estas spirito laika, sed plena de nobla detenemo; ankaŭ liaj batalantaj militistoj bategaws sin mienante silente kaj severe melankolie. Sed lia reĝino de Ŝebao kun siaj korteginaninoj, lia Maria Virgino kun anĝelo, tio estas delikataj, ĉastaj katelaninoj altfruntaj kaj palfruntaj, de gracilaj akj graciaj movoj kaj admirinda majesteco; ia tenera melankolio vualas ĉi tiujn precizajn, iom sekajn, al mi aparte karajn verkojn.

Por ke ĝi spciale rekompencu min pro mia vizito dum terura varmradia antaŭtempesta suno, Arezzo montris al mi ankoraŭ kelkajn kirkojn preskaŭ netuŝitajn de la terura ondo de la katolika baroko kaj sian antikvan specialaĵon en malgranda muzeo: tre malmoralajn bildetojn premitaj internen de helaj ujoj. Por kio ĝi utilis, mi ne scias, Ankoraŭ nun estas ĉi tie belaj junulinoj kun lacertaj okuloj.


TOSKANIO
Nur falu, pluvo, akvo ĉiela, kaj humidigu mian nordan koron, freŝa malvarmo. Ĉar tiel eblas bone ripozi al mi.

Tra kie ajn mi migris tra la itala lando, mi serĉis kun aparta zorgemo etruskajn memoraĵojn; ĉar la etruska nacio ial min maltrankviligas. Ĝi estis korpulenta popolo, dikkola kaj bovokula ĝi faradis nigrajn vazojn en iom pezforma lingvo kaj kuriozajn tombomonumentojn, sur kiuj ripozas statuoj de mortintoj en limakaj pozoj. Versimile ili estis grandaj kvietuloj kaj bonuloj; kaj min interesas, ke sur kristanaj tombomonumentoj ripetiĝas tiu kurta, dikkola tipo de de kvaredraj kapoj kaj obezaj membroj. Tiam versimile Toskanio estis lando malgaja kaj severa kiel ekzemple nuntempe Sicilio; sed nun, ĉi tien kun ĉiuj vortoj dirantaj, ke io estas kara, ĝojiga, dankeminda, ĉarma, rava, gracia, bela kaj agrabla! Burckhardt diras, ke Toskanio kreis la fruan renesancon. Sed mi opinias, ke la frua renesanco kreis Toskanion: fone bluaj kaj oraj montoj, antaŭ ili montetoj faritaj nur tial, por ke sur ĉiu estus burgo, kastelo aŭ fuorto, deklivoj priplantitaj de cipresoj, piniaj boskoj, kverkaj boskoj, robiniaj boskoj, vitgirlandoj, sukozaj kaj bluetaj tufoj el metijo de Robbioj, bluaj kaj verdaj riveretoj sovaĝaj kaj plaĉaj: ĝuste tiel pentis tion Fra Angelico, Fra Lippi, Ghirlandajo kaj Botticelli kaj Pieri di Cosino kaj ĉiuj-ĉi ceteraj kredu al mi, ke ili donis al tiu lando la dolĉan plenecon teneran kaj pentrindan kaj faris el ĝi bildlibron, por ke ni foliumu en ĝi kun plezuro, kun rideto, kun klaraj okuloj ....ĝis kiam surprizas nin io alia, Donatello, Masaccio, mistera kaj morna, severa kaj profunda homeco. Tiam ne parolas jam regiono, sed homo.

Kaj tamen ĉi tiu gracia florenca Toskanio longe kaj ege batalis kontraŭ ĉiuj najbaroj: kontraŭ Aretinoj, kontraŭ Sieno kaj kontraŭ Pizo, sekve de kio feliĉe mi venis al Pizo! Pizo estas tute agrabla urbo; antaŭ multaj jaroj ĝi estis haveno, sekve de kio ĝis nuntempo ĝi fetoras. Jam en Palermo mi rezonis pri karaktero kaj konsisto de havena fetoro; mi opinias, ke tiam mi forgesis gravajn ingrediencojn, ekzemple urinon, fiŝinternaĵojn, brulodoron kaj diversajn sekretojn de suda kulinaro, kiujn postiri pli proksimen mi ne kuraĝas. Alie Pizo estas ĝenerale konata pro sia oblikva turo; sed ĝi havas ankoraŭ unu, nome apud San Niccola. La plej granda gloro kaj specialaĵo de Pizo estas ĝia kolon-arkitekturo, tia feliĉa manio de leĝeraj arkadoj, kovrantaj la tutajn murojn per sia afabla ritmo; sed ankaŭ interne pizanoj ne povis satĝui kolonojn kaj kolonetojn, ili faris do kvin navojn kaj supre ankoraŭ galerion kun arkadoj, ĉion bele striitan kaj faritan por granda plezuro de la vido. Sed ankoraŭ pli granda gloro de Pizo estas ĝia skulpturo, kaj mi konfesas, ke Giovnni Pisano plene min ravis. Preferu, vi historiistoj, Niccolo-n Pisano, reviviganta la antikvajn Muzojn; se mi ekamis la pasian kaj raspan Giovanni’n, kiu rememorigas al mi Donatellon, Giovanni’n impete absorbitan de la homa natureco ĝis ĝia doloro kaj terureco. Kaj volante ripozi de ĉi tiu pasia spektaklo, mi iros al Bonanni, eksidos ĉe kirka pordego kaj rigardos liajn sanktajn reliefojn, kiuj estas kristanaj kaj senekompare moderaj. (Sed por ke vi ne diru, ke mi estas obsedita de kristanismo, mi diros al vi ion alian: ĉi tie en Pizo ĉe sankta Stefano muzulmanaj flagoj, trofeoj el la militoj kontraŭ la nekredantaj hundoj. Inter ili estas tri aŭ kvar tiel mirige belaj, ka tiumomente mi forgesis duonon de la plej gloraj bildoj, pri kiuj mi decidiĝis neniam forgesi.)

Plue en Pizo estas Campo Santo, tombejo pripentrita de ĉiuj flankoj per malnovaj freskoj, kiuj etas belaj kaj instruaj. Sur unu el ili anĝeloj kaj diabloj eltiras animojn el la korpoj de la mortemuloj, la animoj estas bone nutritaj, veraj diketuloj, kaj tial devas la mortemulo ege aperti la buŝon, por ke la animo povu elen. Kaj ankoraŭ multo estas ĉi tie por

1   2   3


Elŝuti 123.19 Kb.


Elŝuti 123.19 Kb.