Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Italajli s t o j

Elŝuti 123.19 Kb.

Italajli s t o j




paĝo1/3
Dato22.03.2017
Grandeco123.19 Kb.

Elŝuti 123.19 Kb.
  1   2   3

I T A L A J L I S T O J

Felietonoj


E n k o n d u k o


Antaŭ ol mi ekvojaĝis, sendis al mi bonaj amikoj dikajn volumojn pri la itala historio, pri antikva Romo, pri la artoj ĝenaerale kaj aliaj aferoj kun insista konsilo, ke ĉion ĉi mi tralegu. Malfeliĉe mi ne faris tiel; sekvo de la neglekto estas ĉi tiu libreto.

Oni faras kutime ion alian ol oni volas. Tute mi ne volis vojaĝi kaj dume mi veturadis freneze, per ĉiuj penseblaj vehikloj jak plejparte piede, kaj estinte jem ĉe la Afrika Maro, mi volis veturi eĉ en Afrikon; mi volis nenion verki, kaj dume mi verkis la tutan ĉi tiun libreton, kaj ankoraŭ aldone al ĝi mi skribas prefacon, en kiu haste mi volus noti ĉion, kion el la sekvinta beaŭrinde mi forgesis, ekzemple pri la florenca arkitekturo, pri diversaj vinspecoj, ankaŭ pri diversaj manieroj, kiel oni ligas viton, speciale pri vino de Orvieto, pri Tintoretti, pri anataŭurboj, kiujn pro speciala intereso ĉie mi trapasis, kie ajn mi estis, pri kirkoj en Paest, aspektantan defore kiel sekigejoj, sed deproksime ili estas dorikaj, pri belaj romaninoj, havantaj fustojn tre fortajn jak potencajn, pri najtingaloj en Fara Sabina, pri strangecoj de l’ azena iaado, pri pordo de Bonann kaj Barisan en Monreal, kaj pri multegaj aferoj kaj fenomenoj; sed nun jam tarde estas rememori.

Kaj mi mirigis do ne nur sen ĉiuj utilaj scioj, sed ankaŭ senplane; mi irebligis perfingre vojon sur mapo, ofte allogita nur per bela nomo aŭ de tio, ke al la koncerna loko veturis trajno nur je la deka matene, mi ne bezonis do frue ellitiĝi; sed ĉar laŭ Hegel dum daŭro de l’ mondo realiĝas la Absoluta Racio, gvidis min ĉi-hazardoj kaj kapricoj far miriga direktado preskaŭ en ĉiujn lokojn,”videndaj” en la benita Italio.

Sed en ĉi tiu mondo oni vidu ĉion; ĉio estas vidinde, ĉiu strato kaj ĉiu homo, ĉiu aĵo malriĉa kaj glora. Ekzistas nenio, kio ne meritus intereson kaj rigardon. Ŝate mi pasadis regionojn, kie bedekro mencias neniun rimarkindaĵon, kaj domaĝis neniun paŝon kaj eniĝis ĉien, kien ebglis ankaŭ al bravaj homoj en koridoron; iam mi rigardis la plej glorajn memoraĵojn kaj iam nur infanojn, maljunajn avinojn, homan mizeron kaj ĝojon, bestojn aŭ al homoj en fenestrojn. Sed intencante poste skribi pri la vidita, iel mi ĝenis rakonti pri aferoj tiel bagatelaj, aŭ mi faris tion pro vantemo aŭ persone manio - mallonge finfine mi skribis ĝuste nur kaj plejparte pri ĉiaj gloraj memoraĵoj. Kaj tial enkonduke mi prezentas


AVERTON

al ĉiuj, kiuj legos ĉi tiun libreton, ke ili ne konsideru ĝin gvidlibro, nek vojaĝpriskribo, nek ĉiĉerono, sed kion ajn alian laŭplaĉe; kaj kiam ili mem ien veturos, ili konfidu nur kaj nur je speciala favoro, kiu akompanas migrantan popolon kaj montros al ĝi multe pli, ol eblas verki aŭ rakonti

VENECIO

I
Se tio, kio sekvas, estos iom konfuza kaj vasta, mi ne kulpas pri tio ĉar mi mem neniel aranĝis tion, kion mi vidis. Estas da ĝi multe mi ordigos tion nur suplemente, kaj nome tiel, ke ĉion denove mi forgesos sed nun mi povas ĝin iel tiel aranĝi nur en du fakoj, sub du resumaj titoloj kio plaĉis el mi kaj kio al mi ne plaĉis.



I.. Kio ne plaĉis al mi_? Unue Ĉeĥoslovakio, ĉar ĝiaj lim-organoj forprenis de mi akreditivon je itala bnako kaj lasis min afable elekti, aŭ mi revenu hejmen, aŭ mi veturu en Italion sen mono. Mi estas obstina homo; mi veturis tuthazarde plu sen akredititvo, melbenante la respublikon, la oldan Aŭstrion kaj tiun razitan sinjoron surlime. 2. Ne plaĉis al mi Vieno, ĉar pagi ekzemple por vespermanĝo tridek mil estas matematike malsaĝa sentivo; cetere ĝi estas morta urbo kaj la popolo iel deprimita. 3. Egaj turist-amasoj ĉe tie en Venecio. Germanoj plejparte portas dorsosakojn aŭ lodenvestojn. Angloj fotilojn, amerikanoj estas ekkoneblaj laŭ ŝultroj kaj ĉeĥoj laŭ tio, ke ili aspektas preskaŭ kiel germanoj kaj parolas frapante laŭte, eble tial, ĉar ĉe ni estas la aero pli maldensa. 4. San Marko. Tio ne estas orkestriono; oni serĉas fendeton, tra kiu enĵeti tien moneron, por ke la tuta maŝino eku “O Venezia”. Fendeton mi ne trovis, sekve de kio la orkestriono ne ludlis. 5. Novgeedzoj entute sen motivoj. 6. Venecianoj, ĉar ili estas rusinoj. Iu nigra kiel diablo, kun angil-okuloj, en la tradicia tuko kun franĝo ulnolonga kaj kun kombilo en la harnodo, la plej pura venecia tipo, kiu min rekte fascinis, diris al sia kavaliro: “Da, da, jasnyj mój; “ kaj je unu iluzio mi malriĉis. – Mi povus elnombri almenaŭ dek du aferojn, kiuj malplaĉis al mi, sed jam mi rapidas – flugiligita de ĝojo – al tio,

II. kio plaĉas al mi. Unue kaj eble pleje litvagono, bela dormomaŝino, plena de iaj latunaj stangoj, premiloj, prembutonoj, ŝaltiloj, klinkoj kaj diversaj aparatoj. Kiam oni ekprenas tion aŭ ektiras, tuj estiĝas ia dorm-komforto, invento aŭ atingaĵo. La tutan nokton mi amuziĝis per tio, ke ĉion ĉirkaŭe mi premis aŭ tiris; iam, ekzemple ĉe iaj vesthokoj, tute senrezulte, versimile sekve de mia mallerteco. Eble oni povas fari per ili paradizajn sonĝojn aŭ ion. 2. Italaj ĝendarmoj tuj ekde la limo. Ĉiam ili iradas duope, sur baskoj ili havas broditan brulantan pumon kaj sur la kapoj tiajn ŝipojn, kiajn frue portadis gimnaziaj profesoroj, sed metitajn transverse. Ili estas neordinare simpatiaj kaj ridindaj kaj senĉese rememorigas al mi - mi ne sicas kial - fratojn Ĉapek. 3. Veneciaj stateroj, kie ĝuste ne estas kanaloj aŭ palacoj. Ili estas tiom implikitaj, ke ĝis nun ĉiuj ne estas traesploritaj; eble en iujn ĝis nun homkruro ne enpaŝis. Tiuj pli bonaj larĝas la tuta n metron kaj estas tiel longaj, ke ili povas ampleksi katon kun vesto. Ĝi estas labirinto, en kiu misvojas eĉ la pasinteco kaj neniel povas eksteren. Mi fanfaronanta, ke mi havas institnkton por direkto, hieraŭ du horojn mi rondiradis. Mi iris el placo de sankta Marko al Rialto, kio estas ĝuste dek minutoj. La veneciaj stratoj nepre rememorigas al mi Orienton, vesimile tial, ĉar en Oriento neniam mi estis, aŭ la mezepokon, eble pro la sama kaŭzo. Sed sur bildoj de Carpaccio aspektas Venecio harprecize kiel nuntempe, sed sen turistoj. 4. Ege agrable estas, ke ĉi tie estas, ke ĉi tie estas nek unu aŭto, nek unu biciklo, eĉ ne unu droŝko aŭ veturilo aŭ , sed 5. Tre multe da katoj, pli ol da kolomboj de snkta Marko, katoj grandegaj, misteraj kaj helokulaj, ironie el koridoroj rigardantaj turistojn kaj nokte ili blekas en mirigaj aldoj. 6. Belaj estas la italaj reĝaj maristoj, tiaj etaj bluaj buboj, kaj belaj estas la militŝipoj, kaj entute ŝipoj: velŝipoj, vaporŝipoj, barkoj kun safran-veloj, grizaj torpedŝipoj kun belaj kanonoj, dikformaj transportŝipoj; ĉiu ŝipo estas bela kaj meritas virinan nomon. Tial eble kiel knabo mi volis esti maristo, kaj ankoraŭ hodiaŭ sur Lido mi okulsekvis malaperantan blankan velon, direktanta ien orienten, kaj la blankaj veloj logis min al malproksimo kaj senfine multe pli ol ĉi tiu blanka papero, sur kiu tutcerte mi ne malkovros novan landon.


II.

Mi ne volus multe skribi pri Venecio; mi opinias, ke ĉiu ĝin konas. Fakte ĝi estas eĉ ĝene simila al diversaj “souvenirs de Venice”; kiam unuafoje mi staris sur placo de sankta Marko, tute mi estis konfuzita kaj tre longe mi ne povis senigi min de la deprima impreso, ke ĝi ne estas reala, ke ĝi estas ia lunaparko, kie estas okazonta venecia nokto. Nur mi atendis, kiam komenciĝos kveri gitaroj kaj gondolisto kantos almenaŭ kiel sinjoro Schütz. Feliĉe la gondolisto mistere silentis kaj fine min nekristane priŝtelis, svingante antaŭ miaj okuloj per ia tarifo. Jen, ĉi tiu viro estis nekontesteble vera kaj senartifika.


Sed la Granda Kanalo versimile vin senrevigos. Pluraj fabelas pri superbo de ĝiaj palacoj kaj aliaj pri melankolio de ilia formortado mi trovis ĉefe ĉi tie ian sufiĉe malbonan gotikon, kiu al la veneciaj nobeloj alportis nur la faman „ŝtonan puntaron”, per kiu ili vestadis siajn fasadojn kiel per ia brustumo. Bedaŭrinde mankas al mi sento por ĉia tiu arkitektura pasantaro kaj por la tuta komerca brokantaĵo de la antikva Venecio. Ĉi tien senĉese ion oni alveturigadis: grekajn kolonojn, orientajn cinamojn, persajn tapiŝojn, bizancajn influojn, brokaĵon, gotikon, renesancon; ĉio estis bona por tiuj komercistoj, nur se ĝi estis multe parada. Kaj nur ni rigardu do la venecian renesancon, kiu subite el nenio komenciĝas tutj per pompa stukaĵo. Nenion oni elpensis tie ni diru krom la apertita loĝio meze de fasado, kio estas ja bela, sed por bona arkitekturo iom malmulte. Venecio havas solan propran talenton, nome iĝi baroka. Ĝia orientismo, ĝia dekoracia gotiko, ĝia peza renesanco, ĉio ĉi predestinis ĝin, ke ĝi fariĝu la plej baroka urbo de nia planedo, se kiam venis la propra baroko Venecio jam kuŝis mentonsupre, se mi ne eraras pri historio.

Kaj nun mi scias jam, kial tiom mi misfavoras la venecian belecon! Venecio havas nur palacojn kaj kirkojn; domo de simpla homo fakte estas nenio. Nuda, strikta kaj tenebra, eĉ ne por kornico apartigita, nek per portaleto, nek per koloneto, fetoranta kiel karia dento, pentrinda nur pro sia kunikla malvasteco, ĝi montras eĉ ne minimuman nesceson de beleco; migrante, vi ne ĝojigos pri bela profilo de kornico aŭ kadrumo de enirejo, volanta vin bonvenigi; ĝi estas malriĉa, sed sen ia virto. Nu, la cent aŭ ducent palacoj, tio ne estas kulturo, tio estas nur riĉaĵo; tion ne estas vivo en beleco, tio estas pompo. Kaj ne diru al mi, ke ĝi ekzistas pro ega manko de loko; ĝi ekzistas pro ia ega inerteco. Ĝis nuntempo estas la venecia aero pigra kaj iel demoraliza, ĉar instigas revemon kaj gapadon.

Tamen jes, ĝi havas sian ĉarmon; vi vagas tra la stratoj kiel ensonĝe; kanaloj plaŭdas en senfina muĝado; kaj vi sentas vin, kvazaŭ vi havus vaton enorele aŭ kvazaŭ vin envolvus mistifikanta nerealo. Kaj vi aperas sur Lido; subite ektintegas klakantaj hufoferoj, kaj la sorĉo estas rompita: miadio, ja, en la tuta Venecio ekzistas nek unu vivanta ĉevalo! Vere, la ĉefa ĉarmo de Venecio estas flarsenta kaj aŭdsenta: peza fetoro de laguno kaj nura muĝado de homvoĉoj.

Flaro Olfakto, aŭ flarsenso, estas la senso de odoro. Ĉi tiun senson efektivigas specialaj sensaj ĉeloj de la naza kavo de vertebruloj, kiuj povas esti konsiderataj analogaj al sensaj ĉeloj de la palpiloj de senvertebruloj.

PADOVO, FERARO
Se Venecio estas pleje karakterizata per kanaloj, gondoloj kaj turistoj, Padovo estas karakterizata per arkadoj kaj velocipedoj, brikpalacoj kaj romanika stilo. Velocipedojn mi flanklasas; espereble ankaŭ ili lasos min flanke. Kio koncernas Padovon, sciu vidi dum iu mateno la plej belajn verkojn de Giotti, Mantegno kaj Donatello estas granda graco, didonaco kaj ĝojo similanta al sonĝo. Tio estas nur malgranda, nuda kirketo, tiu Santa Maria dell’ Arena; sed Giotti interne plenpentris ĝin de l’ kapo ĝis kalkano, ne ellasante loketon, kaj plenigis ĝin per sia belega, simpla logiko de artpentristo kaj kristano, ĉar Giotti estis spirito trae prudenta, pia; kaj klara. Kaj Mantegno, ŝtaldesegnisto, dura, akrega, mi ne scias, kiel diri tion: terura formalisto, sed vualita far vualo de dioscias stranga, ĉarma kaj severa tristeco. Kaj Donatello, mem pasia funebro, ia silentema, enmordiĝinta amareco de spirito tro perfekta. Ĉiuj tri la plej virecaj inter artistoj. Sankta tago, kiam eblas ekkoni ĉi tiujn tri.

Fininte ĉi tiun sanktan tagon per punkto kaj poste per vespermanĝo (jam ne en Padovo, sed en Feraro), mi faris ekde la antaŭa frazo sperton, kiun ĝuste nun mi volas diri al vi: gardu vin dum vojaĝoj tra Italio tiel nomatan vinon de paese. Ĝi estas malkareta, unuavide nedanĝera, kaj estas prezentata al vi en boteloj, kies kuban volumenon nepre vi subtaksos. Kiam poste vi formondigos ĝin – nome ĝi estas ege bona -, enpaŝas en vin ia ardo, batalemo, kantemo, entuziasmo kaj similaj sentoj. Nu, se en tia momento mi havus antaŭ mi iun, kiu tie ĉe vi en Bohemio verkas terurajn stultaĵojn pri teatro, mi faligus lin; ĉar en tia eksplodemo mi estas. Mi batfaligus ankoraŭ multajn aliajn verkantaj pri artoj, ekzemple kaj aliajn alie estimatajn personecojn, kaj poste makulita de ilia sango kaj laŭte kantante, adorante Giotti’n, Mantegnon kaj Donatellon, mi irus kuŝigi min kaj ankoraŭ dormiĝante mi vidus la kirketon dell’ Arena kaj la alteron en Santi kaj la kapelon en Erimitani, mi damnus min mem, riverencus antaŭ la enorma grandeco de l’ artoj kaj ekdormus kun la lasta dankema rememoro je vino di paese.

Sed, mankas al mi sango de la malproksimaj, mi ne povas plenkonsumi mian sanktan ardon, mi ne kapablas desegni al vi la freskojn, kiujn hodiaŭ mi adoris. Dum la hodiaŭa tago mi trairis ĉiujn kirkojn de Padovo kaj Feraro; ne demandu, kiom da ili estis. Kaj nun mi asertas, ke la kristnismo ĉi tie nude mortis kun la romanika stilo, norde kun la gotiko, kaj ke far alta renesanco kaj ĉefe broko komenciĝas io nova kaj entute antipara, nome katolikismo. La kristanismo povas paroli al ni nur per primitiva, severa, sankta parolo de la fruaj stiloj ĝi estas serioza, pura kaj iom simpla. Apud ĝi la renesanco estas pagana kaj baroko idolana, fetiĉisma, kurte katolika enestas ĉi tie io kulture frapante malsupera kompare al la frua religia pureco. La tuta mania pompo, marmoraj intarsioj, brokaĵoj, stukaĵo, oro turformaj altaroj, la tuta frida brilo r e l i g i e diros al vi eĉ ne minimumom de tio, kio tiel senmezure serioze kaj pure parolas el Giotti- kapelo.

Se la hodiaŭa mateno estis sonĝo en Eremitani aŭ en Giotti-kapelo, la posttagmezo estis sonĝo en la feraraj stratoj. Oni diras: vidi Napolon kaj morti. En Feraro mi ne volus morti, sed vivi kelkajn semajnojn; vivi en iu brika palco, kiu elekstere aspektas kiel ne stukita grenejo, sed kies korto apertiĝas far superba, silenta loĝio al la belegaj ĝardenoj. En la rava printempa pluvo kliniĝas trans la brikmuroja violkoloraj kaj flave florantaj erboj, kiujn mi ne konas. Rektaj stratoj kun koloraj ŝutroj; ruĝa, flava, verda; romantikaj kolonetoj, ruĝaj palacetoj, ruĝaj kirkoj; kaj ĉie el ĉio eliĝas, trapuŝiĝas, impete floras la freŝa verdaĵo de l‘ humida printempo. Oni sencele iras, ĉar oni ensonĝe vivas. Ensonĝe oni nenion deziras, sed se oni ekvidas tra la marmora loĝio la plej belan ĝardenon, kiun oni iam ajn vidis, oni petas por povi resti ĉi tie, por ĉesi falegi tra la spaco kaj tempo kaj povu resti meze de ĉi tiu sonĝo.

En krima delikto kaj eksplodemo mi citis ilin; ili pardonu tion al mi. Nun mi reboniĝas tion, ne por eskapi antaŭ la dia juĝo, sed ĉar mi nomis ilin tro malmultajn. Per tio mi volis nur diri, ke en la artoj necesas esti novisto aŭ io simila.
RAVENNA , SANMARINO

Ravenna per si mem estas duonmorta urbo sen individua karaktero krome estas ia festotago de fascistoj, kaj ĉi tiuj “nigroĉemizuloj” kuras kun fusiloj kaj kapeloj tra la urbo, nura fascio, avoj garibaldianoj, muziko, marŝantaroj kaj prokrastoj. Interalie, fascistoj en uniformo aspektas tie kiel niaj kamentubistoj; ankaŭ ian nigran kufeton kun franĝo ili portas, kaj iliaj dentoj same tiel brilas; kurioza impreso.

Sed ĉi tiu Ravenna havas nenion komunan kun Ravenna morta, kun Ravenna de la plej antikvaj kristanaj arkitekturoj kaj la plej belaj mozaikoj de l’ mondo. Se ankoraŭ foje kaj pli detale mi skribos pri la vidita – kaj certe mi ne faros tion - , estos tie la ravennaj mozaikoj paĝo la plej emocia. Mi konfesas, ke eĉ ne ĉe tombo de Danto min venkis efika pieco; sed en San Celso kaj Nazario mi emis genui; San Vitale esta la plej bela arkitektura spaco, kiun mi konas, San Apollinare in Classe estas nura majesteco, sed rotondo Gally Placidie, kie el tenebra volbeto brilas sanktegaj mozaikoj de ĉarmo vere ĉiela, jen certe unu el kulminoj de la kristanismo en artoj. Sed ankaŭ vin mi ne darfas forgesi, sanktaj virginoj en San Apollinare Nuovo, nek vin, ĉielaj ŝafidoj en San Apollinare in Classe fuori; neniam; mi forgesoso cin, neesprimebla kristana gracieco, plezuriginta min en Ravenna.

Kaj ci, Rimini, ci ne estas la lasta inter la urboj italaj. Eĉ se la cetera ne tro valoras, en ci estas templo de Maltesta far Leon Battista Alberti; nefinita fasado kaj interno ekde duono baroke fuŝita, sed tio, kio restas de Alberti, valoras: kaj ĝi pacigas min kun la renesanco, kiu tiom fridigis min en Venecio. La historio nomas Alberti’n “teoriulo de frua renesanco”; sed se vi scias legi en spuroj kaj memoraĵoj de l’ homa mano, vi ĝislegos, ke sur templo de Malatest estas tiom grandega volo-streĉo, tiel lperfekta kaj gracia stila severeco kaj pureco en ĉiu plastika detalo, ke vi estas mizeraj ateistoj en artoj, se vi ne preferos ĉi tiun superban vrakon antaŭ la plej bona Sansovin kaj aliaj sinjoroj de la splena renesanco.

Vrako (de la germana vorto Wrack kaj origine la mezepoke platgermana vorto wrack = flosanta aĵo) laŭ PIV estas "ruino de ŝipo aŭ aviadilo, kuŝanta sur la grundo". Fakte same povas temi pri komplete detruita resto de aŭto, kamiono, tanko, helikoptero aŭ trajno - do ĉia veturilo.

Stilo, antaŭ ĉio pureco de stilo! Kaj for kun pentrindeco kaj ŝvelmolo, se vi faras arkitekturon. Stilo!, jen ĉio, pli ol homo; ĉar per stilo oni celas rekte al absoluto.

Kaj vidu, meditante tiel pri stilo kaj pentrindeco, mi estis punita pro la pitoresko. Ia larĝvasta aŭto kun surskribo Rimini - Sanmarino min delogis, ke mi veturu en ĉi tiun plej malgrandan respublikon de la mondo. Ĉi-liniojn mi skribas ĝuste en ĝia mezo. Mi pretervidis multon el belaĵoj de ĉi tiu respektinda ŝtato; ĉar dumvoje pluvegis, estis nebulo kaj nuboj; mi scias nur, ke ni veturis ege montsupren, senĉese supren, en nubojn, kaj nun simple mi sidas en nuboj, en miriga roknesto, ĉirkaŭata ĉiuflanke de nuboj kaj fumantaj abismoj. Anstataŭ stratoj, ĉiu domo kiel bastiono sur roka teraso, perpendiklaj krutaĵoj al nekonata profundo, el kiu leviĝas nebulo, - kurte la plej sovaĝa agleca pentrindeco, kiun vi povas imagi.

Kiam en reperezenta hotelo de la respubliko mi manĝis bifstekon sur oleo kaj kaprofromaĝon, alkuris Sanmarino kaj rigardis min. Iu indiĝeno, inĝeniero, ekparolis kun mi; en terura vortlukto (nome li luktis kontraŭ la franca kaj mi kontraŭ la itala, dum kio ambaŭ lingvoj rezistis al ni tute feroce) li klarigis al mi, ke Sanmarino vere estas sendependa respubliko, kiu dum la milito rekrutis nur volontulojn, ke sume ĝi havas nur kvin mil civitanoj, el kiuj benite kaj entute trankvile regas senjoro Gozzi, kvankam sur mejloŝtonoj mi trovis surskribojn aklamantaj “evviva” al alia korifeo, versimile opozicia. La koncerna indiĝeno provis prezenti al mi skizon pri la sanmarina historio, sed tio jam per la manoj bone ne eblis. Pri ĉeĥoj li konjektis, ke ili apartenas al la greka gento. Pli detalan interŝtatan rilaton pro la diritaj obstakloj mi ne povis ligi; iu alia daŭrigu mian verkon, sed al tio li elektu al si tagon, kiam ne pluvos senfine kaj kiam ne estos ĉirkaŭita de nuboj tiu stranga roksupro, tiu apika rifo, estante la plej bone konservita eŭropa respubliko.
FLORENCO
Lastfoje mi skribis al vi dumpluve kaj en nuboj, en sola kaj tial la plej bona hotelo en la respubliko Sanmarino. Kaj vidu, la mateno ekplaĉis al la ĉielo, nuboj leviĝis je unu etaĝo supren, kaj videblis ege bela pejzaĝo la maro proksimume tridek kilometrojn de ĉi tie, montoj, rokoj, enorma amaso da montaj kaj rokoj, kaj post ili la tuta Aemilia, kaj sur ĉiu monto ia burgo aŭ belfrido aŭ homnesto premiĝanta kvazaŭ sur polmo kaj sub la kruroj abismo, el kiu perpendikle leviĝas sanmarina roko. Desube ĝi estas sovaĝa krenela kresto, kaj ankoraŭ post Faenza mi rerigardis ĝin kaj poste jam mi estis en Bolonjo.

Se Padovo estas urbo de arkoj kaj arkadoj, do mi ne scias, kiel nomi Bolonjon. Sed ĉi tie ĉiu arko estas alta kiel ĉe ni duetaĝa domo meze portalo kondukanta al kolona halo, en kiu povus situi tute bona stacidomo, kaj halo kun nova portiko apertiĝas alkorte. Ĝi estas rekte deliro de kolonoj kaj arkoj domo apud domo estas ia kolonpalaco tutaj stratoj, preskaŭ la tuta urbo konsistas el nuraj palacoj, kaj kie jam estas la plej malriĉaj kvartaloj, ankoraŭ ili havas arkadojn alstrate kaj enkorten, arkadojn portikojn, ĉion en peza renesanco. Ĝi estas urbo pompa kaj iom fridaů ĝia gloro ne estas en artoj, sed en sciado kaj mono. Iam romanikan kirkon kaj gotike burgan palacon de podesta havas en Italio jam ĉiu urbo; Bolonjo havas krome du oblikvajn turojn, aspektantaj kiel misaj kvaredraj fabrikaj fumtuboj.

Kaj en Florenco mi ne parolos al vi pri artoj. Ĉi tie da ĝi estas troe, la kapo pro tio vertiĝas fine oni fasciniĝas eĉ pro hunda mejloŝtono konjektante, ke ĝi estas fresko. El tiu kolosa inundo da senmorta beleco memorfiksiĝas en oni Giotti kaj Donatello, Masaccio kaj beata fratulo Angelicus el San Marko. Giotti, magistro Jottus, havas ĉi tie en katedralo memortabulon el la jaro 1490, kie estas skribite: “Hoc nomen longi carminis instar erat.” Ĉi tiu nomo onidire egalas longan poemon. Nu, vero; mi skribis tiun nomon kiel poemon kaj mi ĝojas, ke kun ĝi mi revidos ankoraŭ en Asizo.

Alie Florenco estas mirige infektita de fremduloj. La indiĝena popolo ĉefe veturas per velocipedoj kaj malpli ol aliloke skribaĉas sur muroj “Viva il fascio.” Kio koncernas fascistojn, ilia kriado estas “ejaejaeja” kaj ilia saluto tia hako enaeren, ke oni ektimas. Sed ĉar danke dion mi ne estas politikisto, mi povas denove reveni al eksterlandanoj. Pleje mi bedaŭras tiujn, kies salajrata gvidanto pelas ilin tra kirkoj kaj muzeoj. Aŭ la gvidanto sonigas sian eksplikon itale, kaj tiam la eksterlandanoj tute ne komprenas lin, aŭ li krias al ili ion enorelen, kion li mem opinias la franca lingvo aŭ la angla, kaj tiam ili nepre ne komprenas. Dume ial eĉ nekompreneble li hastas kvazaŭ hejme ĝuste estus naskata lia edzino; li kuras kun ĉapelo surnuke, tri kvaronojn de la aferoj li preteras kaj havas specialan plaĉon por Canova. Alia speco de eksterlandanoj tenas bedekron kiel dronanto ŝalmon aŭ kiel trezorserĉantoj magian vergeton. Ili portas ĝin senĉese antaŭ si; kaj proksimiĝanate al ia ĉefverko, bedekro en iliaj manoj videble ektremas, ĉar rapide ili ekrigardas, supreaĵe ekrigardas la ĉefverkon kaj poste duonvoĉe legas, kion bedekro citas pri ĝi el Crow kaj Cavalcasell. La tria speco estas novgeedzoj, kiujn jam en Venecio mi decidiĝis ignori. La kvara speco estas highlife, veturantaj senĉese aŭte; kien, tion mi ne scias, ĉar en dek minutoj vi trairos Florencon transverse. La kvina speco estas kopiistoj. Ili sidas en Pitti aŭ en Uffizioj kaj kopias la plej paradajn verkojn; iel malplaĉe tuŝas ilian privaten proprieton, se senhonte vi komencas pririgardi „ilian „ majstron. Ili faras miniaturojn el Fra Bartolomeo kaj bildkartojn el Botticelli: ili havas miraklan kapablon trafi eĉ ne unu koloron kaj grasmakuli bildon, ke ĝi brilas kiel flano. Plejparte ili estas maljunaj sinjoroj kaj mabelaj fraŭlinoj. Dio scias, nek unu kopio, nek unu kopiistino estis minimume bela. Hodiaŭ en Fiesole tuj tri pentris klostran ambiton kaj cipresojn; kelkajn paŝojn de ili ruliĝis en herbejo infano kun hundido, kaj tio estis tiel bela, ke mi forgesis rigardi la revajn ambitojn ka cipresojn, ankaŭ la „belegan panoramon al Florenco kaj valo de Arno“ (kiel diras bedekro); sed la tri kopiistinoj serioze pentraĉis plu la revemajn ambitojn kaj cipresojn, kaj eĉ ne unu demetis okulvitrojn, por ekrigardi „la infanon kun hundido aŭ viŝi la okulojn.


SIENO, ORVIETO
Sieno, ĝi estas tia neordinare kara eta urbo, ĝi situas sur tri montetoj kaj ridetas, ĉu defluas de sur ĝia dorso varmeta pluvo aŭ ĉu la suno brialas ĝi havas kelkaj glorajn memoraĵojn, sed ĝi mem kaj tuta estas gracia antikva memoraĵo. Nura bona, prudenta brika gotiko, nur kun kelkaj rosinoj de la frua renesanco sed ĝi ne estas orgojla, milita gotiko nek fortikaĵa, dura, nekonkerebla renesanco de ia palaco de Strozzi ĉio estas iel intima, pli gaja, gracia ol aliloke. Fakte mi veturis al Seino pro Duccio di Buoninsegna, siena Giotti sed mire, milda kaj agrable monumenta Giotti fakte pli konvenus al Sieno ol la pli naturista kaj sobra Duccio. Plej plaĉas vagi tra la stratoj, kurantaj supren kaj malsupren kvazaŭ ia petola glitvojo, kaj rigardi la strieton de la blua ĉielo inter ruĝa krenelaro de malnovaj domoj kaj la verdajn ondojn de la toskaniaj montetoj ĉie ĉirkaŭe. Fakte la toskania pejzaĝo ege similas al bela pejzaĝo en Ĉeĥio nur anstataŭ terpomoj kreskas ĉi tie vito, kaj ĉiu monteto estas tre tre bele kronata de ia truforma urbeto aŭ malnova kastela burgo. De ĉi tie, el Sieno devenis Eneo Silvio Piccolomini, kiu siatempe havis ion kun Georgo el Podĕbrady kaj poste iĝis papo; en la katedralo troviĝas biblioteko, kie Pinturicchio pripentris liajn agojn; la beata siena aero lasis la freskojn en tia freŝeco, kvazaŭ la olda Pinturicchio nur hieraŭ estus finŝirminta la lastan buntan arabeskon ĉirkaŭla fenestro. Kaj krome estas ĉi tie gotika urbodomo, interne brodita far freskoj de l‘ kapo ĝis piedo, kaj katedralo, tute ekstere kaj interne intarsita per koloraj marmoroj, kun fasado eĉ troe superornamita kaj kun planko tute sgrafita, kaj bela granda placo, kaj Fonte Gaja, kaj far Lorenzetti Paco, kaj tuta aro da ĝojigaj, afablaj aĵoj; ĉion ĉi kaj ankoraŭ multe pli oni ĉi tie havas.

Sed nenio kompare al Orvieto. Orvieto estas ankoraŭ pli malgranda urbo kaj krome ĝi eksituis sur plato de ia roka tablo, elkreskinta tute perpendikle el la tero altegen. Supren oni devas per serpentumo, kion rekonsiderus eĉ la plej batalema malamiko de ĉi tiu nekonkerebla urbeto, aŭ per kablovojo, sur kiu certe vi havos kapturniĝon. Fine oni estas supre en alto de prokismume 1500 jaroj, ne metroj; ĉar la tuta Orvieto estas ege aĝa, tuta el nestukitaj ŝtonblokoj, tuta en nudaj ŝtonkuboj. Unusolan ornamaĵon Orvietanoj ĝuigis al si, nome katedralon. Neniel ja ravas min la dekoracia puntofarado kaj brodado, al kio antikvaj italoj adaptis gotikon; sed interne unu tutan kapelon pentris Luca Singorelli, strangema kaj granda pentristo obsedita far vizio de homaj korpoj. Al li sufiĉis ne la lasta juĝo kun inundo da superbe modelitaj . Ankoraŭ li borderis la tutan kapelon per medalionoj, el kiuj ĉiuj estas kvazaŭ ilustraĵo al Infero de Danto kaj ĉion li ĉirkaŭligis far arabeksoj, kiuj estas girlandoj el homkorpoj en la plej mirindaj pozicioj kaj pozoj. Kvazaŭ tute li ne povus satrigardi la moviĝantan homan korpon; ebria kaj tamen mirige klara, pasie impetinta kaj denovec despote preciza; li estas pentristo, por kiu indas deflankiĝi de la kutimaj italaj vojoj kaj ascendi la rokon de Orvieto. Aldone ankoraŭ vi ricevos du grandajn kapelojn laŭvorte sternitajn far freskoj de bona .

Se miaj konatoj scius, kian ĝojon mi faris al la buboj de Oravieto, disdoninte al ili ĉeĥajn poŝtmarkojn, certe ili estus skribintaj al mi multe pli. Tuj la knaboj min ĉirakŭis kaj volis de mi francoboli esteri; mi donis al ili, kion mi havis, kaj ili ekspiris kun entuziasma ĝojo : “Cecoslovcchia!” Kiam siatempe mi kolektis poŝtmarkojn, kun la sama ĝoj-ekspiro mi akceptus poŝtmarkon el Afganio aŭ Bolivio; por la orvietaj buboj nia patrio estas io ege ekzota; Kaj parolante jam pri la foraj landoj, en Orvieto do survoje mi renkontis la unuan virinon de vere rava beleco. Ŝi estis juna japanino. Neniam mi pensis, ke japaninoj povus esti tiel belaj. Ŝi rigardis Signorelli’n, kaj mi rigardis Signorelli’n kaj ŝin. Poste ŝi foriris, kaj Signorelli restis. Li estas konsterna pentristo; sed neniam mi estus kredinta, ke japaninoj povas estis tiel perfekte graciaj.

  1   2   3


Elŝuti 123.19 Kb.


Elŝuti 123.19 Kb.