Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Irina Aleksejeva (Moskvo, Rusio) Odo al Samarkando

Elŝuti 8.41 Kb.

Irina Aleksejeva (Moskvo, Rusio) Odo al Samarkando




Dato09.01.2018
Grandeco8.41 Kb.

Elŝuti 8.41 Kb.

Irina Aleksejeva (Moskvo, Rusio)

Odo al Samarkando

Mi kantas vin, ho, Samarkand’
Kaj laŭdas mi aspekton sunan!
Kaj vian koron — Registan’ —
Mi ĉiam pretas nomi juna.

Korbaton ĝian sub stelar’


Eksentis Ulughbek junece.
Kaj daŭras de Timur centjar’
Kaj pli ĝi longas majestece!

Madrasoj sanktaj estas nun


La ejoj por la art’ kaj sentoj.
Kaj de belec’ ilia sun’
Centjarojn igis la momentoj.

La poezi’ de Navoi,


Je amo kaj je forto riĉa,
Tre helpis al popol’ de vi
Fiera resti kaj feliĉa.

De minaretoj kupolar’


Similas al stelar’ ĉiela,
Beleco de la ornamar’,
Lazuro pura kaj tre hela.

En saĝa urbo de l’anim’


Moske’ najbaras kun preĝejo.
Por homoj, kiuj amas vin,
Vi estas bela rifuĝejo!

Ho, Samarkand’, disfloru pli


Kaj gloru vin bonagoj fame!

Kaj flugu al eterno vi,


Restante apud ni ĉiame.

Esperantigis el la rusa Vladimir Masalkin

Cxi-subas kompleta lauvorta traduko el la rusa originalo de la poemo de Irina Aleksejeva
Irina Aleksejeva (Moskvo, Rusio)

Odo al Samarkando
Mi kantas vin, ho, Samarkand,

Vian mirindan aspekton mi laudas.

Kaj vian koron – Registan –

Mi nomas eterne juna.


Gxian korbaton antausentis Ulughbek

Sub stelplena cxielo,

Ho, Samarkand! Via longa vivo

Estas kreita per majesteco de Timur!


Viaj sanktaj madrasoj –

Hejmo de artoj kaj klerigo,

Ili staras en ilia tuta beleco

Jarcentojn transforminte je momentoj.

Cxi tie Alisher Navoi-an

Poezion – amon kaj forton -

Ensorbis viaj enlogxantoj

Gxi inspirigis ilin je felicxo.


Cxi tie kupoloj de minaretoj –

Tagaj steloj sur serena cxielo –

Pura glazuro estas tiom hela

Kaj ligaturo de ornamajxoj estas belega.


Ho, Samarkand ! Vi estas sagxo de la jar(cent)oj,

Cxi tie estas apude (islamaj) moskeoj kaj (kristanaj) pregxejoj:

Por cxiuj enamigxintoj je vi

Ne estas pli bona kaj pli bela urbo en la mondo.


Ho, Samarkand ! Vivu, floru

Kaj glorfamu per bonaj agoj!



Renkonte al eterno flugu

Kaj eterne restu kun ni.


Elŝuti 8.41 Kb.

  • Irina Aleksejeva

  • Elŝuti 8.41 Kb.