Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉio, kion vi bezonas, troviĝas en via interno. La plej granda instruisto estas en via interno. Vi enhavas pli da beleco, ol vi montras eksteren. Vi havas en vi pli da forto, ol vi iam ajn kredus. Vi meritas ĉion bonan, kion la vivo ofertas

Elŝuti 14.39 Kb.

Ĉio, kion vi bezonas, troviĝas en via interno. La plej granda instruisto estas en via interno. Vi enhavas pli da beleco, ol vi montras eksteren. Vi havas en vi pli da forto, ol vi iam ajn kredus. Vi meritas ĉion bonan, kion la vivo ofertas




Dato06.11.2017
Grandeco14.39 Kb.

Elŝuti 14.39 Kb.

Ĉio, kion vi bezonas, troviĝas en via interno.

La plej granda instruisto estas en via interno.

Vi enhavas pli da beleco, ol vi montras eksteren.

Vi havas en vi pli da forto, ol vi iam ajn kredus.

Vi meritas ĉion bonan, kion la vivo ofertas.

Ĉio, kio okazas en via vivo, havas sian sencon

kaj servas a via kresko.

Ĉiu cirkonstanco estas donaco

kaj en ĉiu sperto estas kaŝita trezoro.

La tutan amon, kiun vi bezonas, vi jam havas en vi.

Ni ĉiuj estas floroj el unu ĝardeno, folioj de unu arbo.

La plej granda tenebro estadas ĉiam ĝuste antaŭ la mateniĝo.

Ĉiuj homoj estas unikaj kaj ĉiuj momentoj oraj,

neniu homo estas pli bona

kaj neniu momento pli konvena ol la alia.

Mi deziras al vi, ke neniu rivero sur via vojo estu tiom profunda,

ke vi ne povu travadi ĝin

kaj neniu roko estu tiom alta, ke ne eblus transgrimpi ĝin.

La plej grava afero estas – ne kiu estas,

sed ke vi estas kaj ke sen vi nenio povas esti.

Ĉiu alvoko, kiu aperas antaŭ vi,

helpas vin kreski.

Ju pli multe vi amos vin mem,

des pli da amo vi poste povos partumi kun la aliaj.

Provu rigardi ĉiun problemon kiel okazon.

Vi havas neniujn devontigojn., Nur okazojn.

Permesu al amo, kiu plenigas vin,

ke ĝi influu vian vivon.

Regulo n-ro 1: Ne ĉagrenu kaj ne koleru pro bagateloj.

Regulo n-ro 2: Ĉio estas bagateloj.

La unusola afero, kiun oni havas,

estas tio, kion oni kun amo disdonas al la aliaj.

Ĝuste oni vidas nur per koro.

Ĉio kio gravas, por okuloj nevideblas.

Kion vi faras por vi mem, vi faras por la aliaj,

Kion vi faras por la aliaj, vi faras por vi.

Ĉiufoje, kiam vi decidas, provu unue demandi:

Kion nun farus Amo?

Ni ĉiuj estas Unusola estaĵo.

Ĉiuj estas en vi kaj vi estas en ĉiuj.

Ne hezitu kaj faru tion, kion vi vere amas.


Vi ne povas ŝanĝi, kiu vi estas.

Sed per ĉiu via plua decido vi povas krei tion, kiu vi estos.

Sindonu kaj fidu al la vivo, ke ĝi ĉiam al portos

al vi tion, kion vi ĝuste tiumomente vere bezonas

(eĉ se vi eble tiam ne volos tion).
Kredu, ke kun ĉiu tasko venas al vi

ankaŭ la forto por mastri ĝin.

Mi deziras al vi, ke por viaj paŝoj ĉiu vojo estu facila,

ke vi ĉiam elektu padon, kiu konduku vin al plej granda feliĉo.

Mi deziras al vi, ke vi trovu feliĉon kaj trankvilon

en senĉesa ĝojo pro etaj eventoj.


Elŝuti 14.39 Kb.

  • La plej granda tenebro estadas ĉiam ĝuste antaŭ la mateniĝo. Ĉiuj homoj estas unikaj kaj ĉiuj momentoj oraj, neniu homo estas pli bona
  • Regulo n-ro 2: Ĉio estas bagateloj. La unusola afero, kiun oni havas, estas tio, kion oni kun amo disdonas al la aliaj.
  • Kion vi faras por la aliaj, vi faras por vi. Ĉiufoje, kiam vi decidas, provu unue demandi: Kion nun farus Amo
  • Vi ne povas ŝanĝi, kiu vi estas. Sed per ĉiu via plua decido vi povas krei tion, kiu vi estos. Sindonu kaj fidu al la vivo, ke ĝi ĉiam al portos

  • Elŝuti 14.39 Kb.