Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Invitilo al kongreso de

Elŝuti 10.97 Kb.

Invitilo al kongreso de




Dato23.03.2017
Grandeco10.97 Kb.

Elŝuti 10.97 Kb.

Kontaktu nin:

komitato@esperanto.cz

sumperk@esperanto.cz

Tomecek@esperanto.cz

www.esperanto.cz

 Ĉeĥa Esperanto-asocio, p/a

Jiří Tomeček

Dr.Bureše 3

CZ 370 05 České Budějovice

INVITILO AL KONGRESO DE

ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

la 7. – 9. de oktobro 2011 Sumperk, CZ



Estimataj gesamideanoj, karaj geamikoj,
ni invitas vin al la kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu okazos en la tagoj 7. - 9. de oktobro 2011 en Šumperk. La urbo Šumperk etendiĝas en pitoreska valo de la rivereto Desná sub la masivo de la montaro Jeseníky. Šumperk oni prave nomas „Pordego al Jeseníky“. La urbo estis fondita inter jaroj 1269 – 1276 sur la loko nomita Krásný vrch (germane Schönberg), Esperante Bela monto. Ĝian evoluon fakte influis teruraj militaj jaroj de la 15-a jarcento kaj la Tridekjara milito du cent jarojn poste. Konataj estas ankaŭ kontraŭsorĉistinaj procesoj el la jaroj 1679-1693, kiuj havis 48 viktimojn inter la loĝantoj. La urbon trafis ankaŭ pesta epidemio komence de la 18-a jarcento, kiun rememorigas ĝis hodiaŭ barokstila pesta kolono sur la placo ĉe la urbodomo. Malgraŭ tiuj plagoj la urbo floris kaj disvastiĝis. La nuntempa urbo Šumperk havas preskaŭ 31 000 da loĝantoj.

La riĉan historion de la urbo dokumentas multe da vidindaĵoj. Kelkaj el ili devenas jam de la 13-a jarcento, do el la tempo, kiam la urbo estis fondita, kiel ekzemple iama dominikana monaĥejo, nuntempa sidejo de la meza sanitara lernejo por flegistinoj kaj kun ĝi kunligita monaĥeja preĝejo, kiu ĝuste estis rekonstruita en granda stilo. En la sama tempo estis konstruitaj ankaŭ paroĥa preĝejo de Johano Baptisto kaj la kastelo, kie nun estas faka fervojista lernejo.

Al loĝantoj kaj vizitantoj la urbo proponas multe da kulturaj kaj sportaj aranĝoj, kiel profesia teatro, kulturdomo kaj kelkaj galerioj. Por sporto eblas uzi naĝbasenon ekstere kaj sub tegmento, teniskortojn, vintran stadionon, minigolfejon ktp. Ŝatantoj de vintraj sportoj ne bezonas vojaĝi al la neĝo ĝis la montaro, ĉar jam en proksimeco de la urbo oni trovas kelkajn skiliftojn kaj skidescendejojn.

La kongreso okazos en la konstruaĵo de faka mezlernejo ĉe la adreso Zemědělská 3, kie oni prizorgos por ni ankaŭ manĝadon kaj ni loĝos en dulitaj ĉambroj en apuda junularhejmo kun propra parkejo. En Šumperk estas multaj hoteloj, do por interesatoj ni povas aranĝi loĝadon en hotelo.

Krom la laborprogramo kaj balotoj pri nova estraro de ĈEA, kiuj ĉi- jare okazos, ni ofertas paroligajn kursojn, prelegojn pri E-kongresoj, historio de la klubo kaj pri aliaj temoj, gvidatan trarigardon de la urbo, sabate amuzan programon kun muziko por aŭskultado kaj dancado. Por interesatoj ni povas aranĝi ankaŭ ekskursojn en la ĉirkaŭaĵo, kiel ekzemple al la kastelo en Velké Losiny, kie estis kontraŭsorĉistinaj procesoj kaj kie troviĝas Manprodukta paper­fabriko kun Muzeo de papero, al hidroelektra centralo Dlouhé Stráně aŭ promenadon sur la montetoj apud Šumperk.

Ni esperas, ke vi decidos partopreni nian kongreson kaj ke vi trovos agrablan etoson ĉe ni. Kore invitas vin



Estraro de ĈEA kaj lokaj organizantoj


Elŝuti 10.97 Kb.

  • INVITILO AL KONGRESO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO la 7. – 9. de oktobro 2011 Sumperk, CZ
  • Pordego al Jeseníky

  • Elŝuti 10.97 Kb.