Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Invitilo al Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio 11. 10. 2009 en Svitavy

Elŝuti 12.7 Kb.

Invitilo al Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio 11. 10. 2009 en Svitavy




Dato16.03.2017
Grandeco12.7 Kb.

Elŝuti 12.7 Kb.

Invitilo al Konferenco

de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
9.-11.10.2009 en Svitavy
Estimataj geamikoj, koran bonvenon en la ĈEA-konferenco, okazonta ĉi-foje en la urbo Svitavy, en bela medio de la Domo de Ottendorfer, sidejo de la lastjare malfermita Muzeo de Esperanto.

Je nia dispono estos granda historia kultursalonego por plenkunsido,

2 ejoj por apartaj programoj, Libroservo kaj teejo. La manĝoj estas prizorgitaj en lerneja manĝejo en distanco ĉ. 300m de la konferencejo.

Partoprenantoj estos loĝigitaj en studenthejmo de Komercakademio

ĉ. 100m de la manĝejo kaj 400m de la Domo de Ottendorfer.
Pri la konferenca urbo kaj la regiono

La konferenco okazas en Svitavy, eksa distrikta urbo kun 17 000 loĝantoj, situanta en ĉarma medio de Bohemia-Moravia limregiono.

La urbo trafike bone atingeblas de ĉiuj direktoj

(Prago, Krakovo, Vieno).

La urbo fieras pro sia brile rekonstruita historia ĉefplaco kun arkadoj kaj urba muzeo kun galerio, kie vi povas i.a. viziti unikan ekspozicion pri historiaj lavmaŝinoj kaj biografian prezenton de la loka naskiĝinto Oskar Schindler, „Justulo inter nacioj“, famiĝinta kiel savinto de judaj arestitoj dum la 2-a mondmilito. Pli da informoj vi povas trovi en la E-lingva oficiala urba retpaĝaro http://www.svitavy.cz/esperanto/

kaj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Svitavy.



Pri la regiono

La aranĝo okazos en Orienta Bohemio (Regiono Pardubice), en Bohemia-Moravia limlando, nomata ankaŭ regiono de Smetana kaj Martinů, famaj ĉeĥaj komponistoj, kiuj naskiĝis tie. Tiea pentrinda, milde ondiĝanta pejzaĝo, ofertanta multajn vojojn por pied- kaj biciklomigrado, ravos vin per sia trankvileco kaj civiliza netuŝiteco.


Por eksterlandaj gastoj eblas plilongigi la restadon kaj antaŭ

aŭ post la konferenco viziti Litomyšl kaj aliajn vidindaĵojn en la ĉirkaŭaĵo.

Vian eventualan intereson bv. sciigi al ni

kaj ni klopodos proponi al vi laŭeble bonan solvon.




renesanca kastelo Litomyšl bierfarejo Litomyšl - naskiĝdomo

sur UNESKO-listo de komponisto Bedřich Smetana
(vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Litomysl)


urbo Polička kun ampleksa muregaro sablorokaro

Toulovcovy Maštale



rokoka kastelo Nové Hrady gotika burgo Svojanov

Programo

Vendrede

La programo estos je 16:30 inaŭgurita per malfermo de la 3-a ekspozicio en Muzeo de Esperanto – „100 jaroj de Esperanto-movado inter fervojistoj kaj porinfana E-literaturo“ kaj post vespermanĝo kontinuos per prezento de la nova DVDo preparita omaĝe al 40jariĝo de ĈEA, dum kiu vi povos spekti la plej interesajn kaj plej valorajn atingaĵojn, kreitajn de la membroj de ĈEA dum tiu periodo.



Sabate

Post antaŭtagmeza labortraktado, inkluzivanta ne nur agadraportojn, sed ankaŭ konatiĝon kun novaj eblecoj por E-aktivecoj, vi havos post tagmanĝo la eblecon viziti la historian urbocentron kun profesia ĉiĉerono

kaj sekve du fakultativajn laborseminariojn aŭ projekciadon de E-filmoj en la ĉefa salono. Vespera programo estas preparita en nova multfunkcia kulturcentro Fabrika situante tutproksime al la konferencejo. Krom tradicia dancamuziĝo, vigligota i.a. per prezentiĝo de ventrodancistinoj, ni preparas por vi ankaŭ enkondukan mallongan klasikmuzikan koncerton.

Dimanĉe

Ni ofertos al vi denove temseminariojn kaj komuna klerigan forumon pri Esperanto en Interreto kun fina diskuto. Interesuloj povos grupe vojaĝi al Dobřichovice ĉe Prago al la aranĝo InPaSem



(vidu http://www.kava-pech.cz/inpasem)


Elŝuti 12.7 Kb.

  • Pri la konferenca urbo kaj la regiono
  • Pri la regiono

  • Elŝuti 12.7 Kb.