Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Interpretas: Anselmo: Giorgio Silfer

Elŝuti 29.15 Kb.

Interpretas: Anselmo: Giorgio Silfer




Dato20.03.2017
Grandeco29.15 Kb.

Elŝuti 29.15 Kb.

BABELO


Unu akto de Luigi Malerba – Tradukis Guglielmo Capacchi

Revizio kaj reĝisorado de Giorgio Silfer

Interpretas:

Anselmo: Giorgio Silfer

Lucilla: Perla Martinelli

Komentisto: Nardigo Todari


La agado okazas sur panorama teraso de domo, en olda Romo. Kupoloj kaj spajroj, Gianicolo kun la monumento al Garibaldi, kaj la amaso da tegmentoj, da krutaĵoj.

“Se la kupoloj eternas, male la vortoj oldiĝas, difektiĝas kaj, finfine, ne utiliĝas.”

Tion ĉefe koncernas la dramo de la du protagonistoj, Anselmo kaj Lucilla, kiuj, rigore, ne devus kapabli alfronti sian problemon dialoge. Se ili tiel faras, temas pri nura spektakla konvencio. Krome estas rekvizito, kiuj ne eskapos la atenton de observema spektatoro kaj iom dubigos la epokon, kiam la agado okazas. Iam, Lucilla eniros la scenon kun boteleto da kokakola, supozita eterna, same kiel Romo kaj ĝiaj kupoloj. Kaj per tiu ŝi plenigos ses glasojn ĝisrande, tio eblas, ĉar en la epoko de la faktoj oni jam elkovris la surprizan sciencoprincipon, kiu permesas fabriki ujojn ene grandajn kaj ekstere malgrandajn.
Anselmo estas viro preskaŭ kvardekkvinjara. Li estas sinkonfida, skeptika, zorgoplena, preskaŭ konvinkita, konvinkita, demoralizita, rezignema, ŝokita, humiligita, rezignaciema, dubema, ofendita, terurita, senkonsola.

Lucilla estas pli malpli samaĝa, ŝi estas obstina, tenera, postulema, desapontinta, kaprica, mirinta, komprenema, vartema, ekzaltita, alarmita, kontentigita, deprimita, senpacienca, senespera, pentinta, kolerigita, revema.


Ili sidas, unu kontraŭ la alia, sur du vimenaj foteloj. Komence de la agado, Anselmo tenas la kapon inter la manoj, kvazaŭ kaptita de tre gravaj pensoj. Ŝi rigardas lin, ansie.
Anselmo – Aŭskultu! Supozu ke vi estas A kaj mi estas B.

Lucilla – Anselmo, bonvolu, vi neniam kapablis solvi ekvaciojn.

A – Mi povas akiri ies helpon.

L – Vi devas utiligi vortojn, mia trezoro.

A – Mi devas trovi la taŭgajn vortojn, por uzi ilin; kaj, ilin eltrovinte, estas malfacile vicigi kaj aranĝi ilin, laŭ tiu stranga koncepto, kies signifo, bedaŭrinde por ni, perdiĝis; kiun la praavoj nomis “logiko”.

L – Tiu estos memorinda entrepreno, pri vi oni parolos en la tuta mondo.

A – Numeroj ĝuas la avantaĝon ke ili estas senfinaj kaj ekzaktaj. Ĉiu numero havas difinitan valoron.

L – Sen neniu iam sukcesis paroli per numeroj kaj plue, kara, vi promesis diri frazon al mi.

A – Frazo! Sed ĉu vi konscias kion oni bezonas por konstrui frazon? Por la konstruado de frazo necesas subjekto, verbo, objekta komplemento kaj adjektivoj, adverboj, artikoloj! Tio estas frenezaĵo, Lucilla!

L – Mi volas frazon, belan frazon, bone konstruitan, plenan je logiko kaj poezio, kiajn viroj diris al virinoj en la pratempo.

A – Jam nun oni perdis la sekreton de komponado. Mi timas ke tio estas senespera entrepreno.

L – Sed ŝajnas ke iatempe homoj konstruis frazojn eĉ promenante en la strato, eĉ manĝante, sen pripensi, kun demona lerteco.

A – Praavoj konis perfekte ĉiujn sekretojn de gramatiko, sintakso, logiko.

L – Do, vi intencas rezigni … post la studado de tiom multaj vortoj.

A – Mi havis novaĵon por vi.

L – Kio estas tio?

A – Violono … kiu estas muzikinstrumento. Ŝajnas ke per tiu ĉi objekto la homoj esprimis siajn sentojn pli bone ol per vortoj. Mi laborigis dum preskaŭ unu jaro tutan grupon da teknikistoj por konstrui ĝin. Lucilla, mi volas fari provon per la violono.

L – Ha, fi...sufiĉe!

A – Lasu min fari provon, mi petas...... Ĉu tio plaĉas al vi? Temas pri muziko... pri muzika frazo

L – Anselmo, tiu ĉi estas formo de senkuraĝeco. Vi devas alfronti la situacion, finfine. Vi ne povas pretendi per … muziko, … ĝi estas bela, sendube … sed, ni ĉiam estas en la sama nivelo de la numeroj. Vortoj estas tute alia afero!.

A – Nun mi volus krei precedencon. Iam tio estus longa paŝo antaŭen. Poste, oni devas pripensi la aferon... ĝin klarigi.. pliprofundigi.

L – Per kritiko, Anselmo, vi nenion atingos. Mi bezonas aŭdi de vi kompletan frazon... iom havantan ekzaktan, logikan, respondecan signifon. Certe vi diros ke mi estas malbone alkutimiĝinta. Vi povas diri kion vi vola; iam vi faris promeson... kaj vi devas ĝin plenumi..... Vi ne devas senkuraĝiĝi. Miloj da homoj parolis per vortoj, per frazoj... vortoj ĝuste por tio ekzistas, pro tio oni inventis ilin. Ilin uzis verkistoj, poetoj, oratoroj, eĉ komuna popolo, tute senĝene.

A – Aliaj tempoj ...ĉio estis organizita alimaniere.

L – La homoj sciis diri unu al la aliaj tre belajn esprimojn, kiujn oni perdis. Se vi kapablas konstrui frazon, vi igos min feliĉa kaj surprizigos la mondon.


En la rigardo de Lucilla brilas lumo komparebla kun tiu, certe brilinta en la rigardo de la kunulino de Sliman, kiam la fama arkeologo malfermis la tombon de Atreo.
L – Kuraĝe, Anselmo!

A – Mi provos, sed mi scias ke estas senutile, kiel klopodi revivigi kinematografon, malkaŝi la sekreton de juke-box, la enigmon de supermarkets. Laŭ la teorio ni preskaŭ ĉion scias, sed la sekretoj de la kombinadoj perdiĝis. Kiel vi povas esperi ke mi povas konstrui tutan frazon? Kredu min... tio estas frenezaĵo!

L – Oni konstruis katedralojn, kara, kaj vi kredas ke konstruado de frazo estas neebla. Mi aŭdis ke sciencisto kapablis krei en laboratorio malgrandan brikon! Per brikoj oni ja konstruis katedralojn.

A – Kroman provon mi povas fari, sed vi devas helpi min. Mi devas rekomenci ek de nulo.

L – Ne diru “nulo”, forlasu numerojn.

A – Do, mi ekkomencas, nun... kaj vi faru notojn.


Anselmo aspektas heroo de la nova erao.
Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Estas io diabla, io sorĉista en lia rigardo, sed ankaŭ la timo de la transironto, ĉe la sojlo al mistera zono, malpermesita al kono. Lucilla prenis kajeron, krajonon kaj atendas.
A – MI... Kion vi opinias?

L – Bonege! La ekkomenco ŝajnas belega! Do, vidu, vi kapablas!

A – Mi... Ĝis ĉi tie mi ne havas dubojn. Mi estas mi, Anselmo. Kaj ne povas temi pri iu alia. Finfine, se oni pripensas, MI enhavas ĉion kio mi estas, kion mi pensas, miajn sentojn, eĉ tion kion mi volas diri al vi. Eble mi povus halti.

L – Ne, ne, karulo, vi devas iri antaŭen, vi devas kompletigi la frazon; vi devas diri al mi tutan, finitan, frazon. Vi ne povas ĝin pretarlasi duondirita.

A – Vere! “Mi” povus esti la subjekto... sed, ĉu vi ne opinias ke estas aŭdacaĵo komenci frazon per “mi”.

L - Ho, karulo, ĉar vi estas la subjekto, vi ja devus komenci tiamaniere.

A – Vere mi estas la subjekto; tamen, mi intencas diri ke vi estas pli grava, kvankam vi estas objekta komplemento.

L – Ho, ĉu vi estas certa ke mi devas esti la objekta komplemento? Tion mi diras iel, senintence, ne pro vanteco.

A – Atentu, atentu, atentu, vidu kion ni faros. Mi metos vin en la frazon tuj post min. Tiamaniere, ankaŭ vi fariĝos subjekto. Aŭskultu min: “Mi kaj vi...” aŭ “Vi kaj mi”... ĉu ne? Kion vi opinias?

L - “Mi kaj vi”, mi proponus. Estas ĝuste ke la viro estu antaŭ la virino.


Anselmo pavas, fiera ke li komencis la frazon tiel brile. Lucilla insistas.
L – Nun oni bezonus verbon.

A – Iom post iom, mi petas! Ne rapidigu ni la aferon.

L – Se vi trovos verbon, ĉio marŝos en ordo.

A – Se mi provus per adjektivo?

L – Ha, ne, kara, nun ni bezonas verbon... ankaŭ vi tion komprenas, ĉu ne?

A – Ni povus provi per la verbo “esti”. Ekzemple: “Mi kaj vi estas” Sufiĉe belsona. Aŭ “Mi kaj vi estos” … mh....mh.. “Mi kaj vi estis” … eĉ “esti”, tute simple, en la infinitiva formo. “Mi kaj vi esti”.

L – Laŭ mia opinio, vi devus eltrovi pli devigan verbon. Kelkfoje mi min demandas, ĉu almenaŭ vi havas ideon pri tio, kion vi volas diri al mi.

A – Jam hieraŭ vi tion demandis de mi; ĉiutage vi demandas; kaj ĉiutage mi devas ripeti ke mi ne scias ekzakte kion mi intencas diri al vi.. En tio kuŝas la malfacileco. Ankaŭ vi bonege scias kie kuŝas la malfacileco. Kial vi opinias ke mi konstruigis la violonon? Bedaŭrinde, io ekzistas kion oni povas diri nur per vortoj. Sed vortojn oni devas trakti pacience. Oni devas provi kaj reprovi cent fojojn, mil fojojn...


Lucilla estas tre demoralizita, ĉar ŝi provokis etan krizon en Anselmo. Nun ŝi fariĝas zorgoplena, komprenema, ekvidas ke la iniciado de ŝia viro estas tre malfacila.
L – Ĉu vi scias kion ni povus fari? Ni povus serĉi verbon en la vortaro. Tie estas ĉiuj vortoj, laŭvice, engistritaj laŭ alfabeta ordo.

A – La vortaro estas senlima tombejo; vortoj tiel disigitaj unu el la alia, izolitaj, mumiigitaj, fosiliiĝintaj, estas kadavroj. Jam de jaroj mi studas la vortaron, kaj mi atingis nenion, sed se vi deziras ke ni faru alian provon, do, ĝin faru ni!


Lucilla leviĝas, hejmeniras por preni la vortaron. Anselmmo estas laca kaj varmosuferanta. Li viŝas la ŝviton de vizaĝo per naztuko.
A – Lucilla! Mi soifas!

L – Tuj mi venas!


Lucilla reaperas, portante ĉemane dikan vortaron, kaj sur la alia mano teleron kun boteleto da kokakola kaj du glasoj.
L – Ek de la komenco. Mi legas al vi la verbojn kaj vi diras “jes” se ili estas utiligeblaj kaj “ne” kiam ili estas forlasindaj.

A Bonege!

L – Ni komencu de la litero “A”. Do, ...do...do... ABAKI.

A – Kion vi diris?

L – ABAKI … propre dirite...fari abakojn aŭ kalkulojn.

A – Ĉu vi diris “fari abakojn”?

L – Tiel... estas skribite...

A- Provu legi ankoraŭ.

L - ...”sed nun oni uzas ĝin en la senco “fantazii, vagadi per la menso kun vanaj kaj senkonkludaj pensoj”. Kaj nun, kion vi abakas?

A – Ĉu al mi?

L – ne, ne, mi estas leganta... Atentu! Kaj nun, kion vi abakas? Klopodu kaj abaku kion vi volas. Participo: abakita.

A – Mi ne scias kion diri … estas malfacile decidi... abaki … abaki … abaki … ĝi ŝajnas naŭza.

L – Do, kion vi faras.

A – Momenton, iom da trankvilo … abaki … ne, absolute ne tolerebla.

L - Ĉu mi povas daŭrigi?

A – Vi ne esprimis vian opinion.

L – Ho, laŭ mi ĝi estas tro stranga verbo kaj malfacile uzebla. Mi diras “NE”. Nun mi legas al vi alian: ALBATI.

A – Sed ĝi estas egala al la alia.

L – Ne, atentu! Abaki … Albati. Ili estas iomete malsimilaj.

A – Aŭskultu ni la klarigon.

L - “Bati per vergo, kun rilato al olivoj, nuksoj, kaŝtanoj kaj aliajn fruktojn, kiujn oni faligas el arboj”. Sed, Anselmo, kion vi volas fari per tia verbo? Ĉu vi ne opinias ke ni estas perdantaj tro da tempo? Ni devas rapidi, kara.

A – Kiamaniere mi povas decidi, se vi ne legas klarigojn? Vi scias ke ĉiu verbo povas havi tri aŭ kvar, kelkfoje kontraŭajn, signifojn. Oni devas kompreni, por eliri el la labirinto.


Lucilla eklarmas. Ŝi fermas la vortaron kaj ĝin metas sur la marmoran tablon, apud la violono.
L – Sed kial vi ne provas denove skribi la tutan frazon flue, kiel ĝi formiĝis en via menso? Vi tiel bone komencis! Provu per iu ajn verbo … se ĝi ne taŭgas, ne gravas...vi forstrekas ĝin kaj vi metas alian. Per la vortaro, mi timas ke ni ensabliĝos.

A – Eble vi pravas. Oni devas alpreni vortojn surprize... perfide. ...Hm... kaj, se mi anstataŭigus verbon per adverbo. Ekzemple: Mi kaj vi ... tiam. Ĉu ne? Kiel ĝi aspektas? Lucilla!!! Lucilla!!!!

L – Mi ne povas por eterne atendi tiun frazon!

A – Sed ni jam atingis bonan rezulton, kredu min! Dume, vi povas skribi: “Mi kaj vi, tiam”. Tiam estas sufiĉe deviga vorto. Ĝi egalas sumkalkulon, konkludon de tio kion oni pensis aŭ diris antaŭe.

L – Antaŭe vi diris nenion!

A . Eĉ tio estas vera. Mi ĉiam povas meti en arkivon la frazon, kia ĝi estas.

L – Sed ĝi en estas frazo! Ĝi estas nenio! Mi jam metis en arkivon milojn da ne finitaj frazoj.

A – Sed, kara, ĉu vi komprenas ke tiu ĉi arkivo estas kapitalo. Iasence, plue, lasante “tiam” mi havas finitan frazon, aŭtonoman frazon, kun ekzakta kaj kompleta signifo, tute regule laŭ la logito, estetiko kaj gramatiko. “Mi kaj vi, tiam”. Punkto. Mi kaj vi, ambaŭ estas tie. “Tiam” montras intencon. Vi ne povas nei tion. Intencon alveni al epilogo, animstaton, se netute situacion.

L – Sed, kia frazo ĝi estas, sen verbo. Mi ne komprenas vin, absolute. Eĉ embarasita, mi estas. Kiam mi pensas ke la homoj, dum jarcentoj, parolis per vicigitaj frazoj, unu post la alia. Kaj ĉiu frazo havis sian subjekton, sian verbon, sian objektan komplementon, preterlasante ĉion alian.

A – Tio hodiaŭ ne plu okazas.... tempoj ŝanĝiĝis.

L – Ŝajnas, tamen, ke ankoraŭ ekzistas afrikaj triboj, …

A – Mi scivolas kiom da vero estas en tiu legendo de parolantaj triboj. Kaj eĉ se ili vere ekzistas, mi opinias ke ili nur kapablas esprimi mizerajn konceptojn. Ili parolas tiel kiel ili manĝas. Ili ne estas imitindaj ekzemploj.

L – Jes, eble vi pravas.

A – Eble, oni povas fari alian paŝon antaŭen. Aŭskultu min: “Mi kaj vi tiam, kial do ne? Demando signo.

Anselmo observas Lucilla-n, por vidi la efekton de tio, kion li diris. Lucilla lin rigardas siavice, muta.

A - Ĝi estas malfermita frazo... plena je eblecoj, kun...eksplicita invito.

L – Malgranda verbo sufiĉus … kaj la frazo estus farita!

A – Ĉu ni volas ripozi momenton? Mi estas laca... mi estas laca.

L – Maletendu vin, kara. Provu fermi la okulojn kaj lasu vin mem en kompleta maltetendiĝo.
Anselmo kuŝiĝas sur la fotelon. Ŝi ankoraŭ verŝas por trinki. Anselmo prenas la glason … li trinkas. Poste, li denove fale kuŝas sur la fotelon. Ŝi rigardas treme.
L – Vi bezonas verbon....verbon.. Kuraĝe, kara, kuraĝe.

A – Nenio... ĝi ne venas

L – Mi petas, iu ajn verbo.. eĉ erara, provizora, deviga, futura, preterita, kondicionala...

A – Kondicionala … tra mia menso pasas verboj, sed, bedaŭrinde, ili havas tute aliajn signifojn, kompare al tio kion mi intencas diri, ĉu vi komprenas? Mi ne povas meti en danĝeron, post via tiom longa atendado, la laboron kiun ni faris kune. Mi ne povas diri al vi ion eraran... krei miskomprenon.

L – Mi preferas miskomprenon, ol nenion. Mi plu ne povas vivi en tiu ĉi atendo

A – Kelkfoje ŝajnas al mi kvazaŭ nenatura …. mia obstino paroli per vortoj.

L – Ĉu vi opinias ke ni povos fari alian provon morgaŭ?

A – Morgaŭ … jes... morgaŭ … ni povas fari alian provon.


Anselmo leviĝas kaj ekiras al la fenestro-pordo de la domo, kiel venkita stratego. Lucilla sekvas lin, viŝante la larmojn.


Elŝuti 29.15 Kb.


Elŝuti 29.15 Kb.