Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Internacia Seminario pri komenio

Elŝuti 190.62 Kb.

Internacia Seminario pri komenio




paĝo1/3
Dato19.03.2017
Grandeco190.62 Kb.

Elŝuti 190.62 Kb.
  1   2   3

Internacia Seminario pri

KOMENIO

 Prelegaro

 

ELDONIS


ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

PRAGO 1992

______________________________________________________________________

Internacia Seminario pri KOMENIO

Prago, Salonego de Valdštejn de la Ĉeĥa miniasterio pri kulturo

la 22an de julio 1992

Kadre de la Oficiala Antaŭkongreso

 Enhavo:


Salutparolo de la Aŭspicianto (Milan Uhde, la ĉeĥ aministro pri kulturo)

Komenio kaj internacia lingvo (V. K. Barandovská-Frank)

Interlingvistikaj konceptoj de J. A. Komenský (Vlastimil Novobilský)

Filozofio kaj teologio en la verkoj de J. A. Komenský (Giordano Formizzi)

Biografio de Komenio

La ĉefaj verkoj de Komenio

Komenio en Esperanto (laŭ Jaroslav Mařík)
 

 

Salutparolo de la Aŭspicianto

 

Estimataj partoprenantoj de la Antaŭkongreso,



 

la unuan fojon, post multaj jaroj da silentado, en Ĉeĥoslovakio kaj en Prago kunvenas esperantistoj el vico da landoj por la Oficiala Antaŭkongreso. Mi estas agrable honorigita nialande elkore bonvenigi vin.

Ĉe niaj nacioj havas Esperanto longan kaj vivan tradicion. Eble ankaŭ pro tio, ke ĝi estis konceptita kiel rimedo por sinrealigo de malgrandaj nacioj, kies propra lingvo neniam povis atingi tutmondecon, kiel ilo por disvastigo de informoj pri si kaj sia kulturo kaj por atingi sian rekonon enmonde. Helpe de Esperanto ekkonis ĝiaj uzantoj en multaj landoj de la mondo abundon da ĉeĥaj kaj slovakaj literaturaj verkoj, interesaĵojn pri nia historio kaj belaĵojn de nia patrujo. Por tiu ĉi ekkono meritas dankon ĉeĥaj kaj slovakaj geesperantistoj.

Nia lando malfermas al vi siajn gastamajn brakojn, eĉ se nur por mallonga tempo de ses tagoj. Bonvolu akcepti mian sinceran deziron, ke vi pasigu ilin agrable, kun karaj kaj amikemaj homoj, en bela medio, kaj ke vi forportu en viaj menso kaj koro neforgeseblajn travivaĵojn.

Milan Uhde

prezidanto de la Ĉeĥa Parlamento

 

 

 



Komenio kaj internacia lingvo

V. K. Barandovská Frank

 

La verkaro de elstara ĉeĥa sciencisto J. A. Komenský   Komenio ampleksas eble ĉiujn humanismajn fakojn. Multfoje estis studitaj, tradukitaj, interpretitaj kaj cititaj liaj verkoj pedagogiaj, filozofiaj aŭ religiaj. Iom flanke de faka intereso staras lia laboro en la sfero interlingvistika, pritraktita ĝis nun sufiĉe maladekvate el nura lingvistika, aŭ se ni volas, interlingvistika vidpunkto.



Interlingvistiko ellaboris certajn postulojn pri akceptebleco, racieco, facileco, neŭtraleco kaj lernebleco de internacia lingvo. El tiuj vidpunktoj estas poste iaj projektoj taksitaj kiel tro komplikaj (el vidpunkto de lernebleco), aŭ male tro primitivaj (el starpunkto de eblecoj esprimpovaj kaj tradukaj) ktp. Ekzistas kelkaj sistemoj, kiuj klasifikas internaciajn lingvojn laŭ principoj de ilia konstrukcio je pasigrafioj, pasilalioj kaj multnombraj aliaj subgrupoj. Oni scias, ke la tipologio de internaciaj lingvoj aŭ projektoj estas afero tro komplikigata, sed ĝenerale oni akceptas dividon al lingvoj aprioraj kaj aposterioraj. Kien envicigi proponojn de Komenio? Li vivis kaj verkis en la epoko de filozofiaj, metafizikaj kaj logikaj pripensoj. Sed samtempe li estis sperta lingvisto kaj pedagogo. Tial en liaj laboroj pri internacia lingvo alternas kaj kompletiĝas ambaŭ menciitaj procedoj. Ĉe detala studado de lia projekto de internacia lingvo ni fakte konstatas, ke vere temis pri la propono kun aprioraj kaj aposteriaj eroj kaj ni povas rifuzi ĝis nun vivantan opinion, ke ekzistis du memstaraj proponoj, unu apriora kaj alia aposteriora.

Interlingvistika verkaro de Komenio enviciĝas al lingvaj proponoj, kreitaj en Eŭropo jam dum jarcentoj. La ideo enkonduki ĝeneralan interkomprenilon, pripensita en Eŭropo pli detale jam en 11 a jarcento kaj ligita ofte kun kreo de kriptolingvo aŭ sekretskribo, kun postulo de logika klasifikado de nocioj kaj nomoj enfluas en la epoko de Komenio en ideon krei lingvon filozofian. Internacia lingvo, vehiculum scientiae, kiel nomas ĝin Bacon, devis elflui el esenco de aĵoj mem. Filozofoj de deksesa jarcento ofte planis anstataŭigi per internacia lingvo eĉ lingvojn naciajn, al kiuj ili riproĉadis nesufiĉeblan logikon. Konkretajn projektojn de tiu ĉi ideala lingvo pritraktis eminentaj scienculoj de epoko Bacon, Wilkins, Hartlib, Becher, Dalgarno, Le Maire, Mersenne ... Por la kreado de interlingvistika verkaro de Komenio kaj ĝia prijuĝo havas signifan gravecon verkon de Leibniz kaj Descartes.

Leibniz postulas, ke la lingvo estu ilo de racio, esprimu pensojn, opiniojn kaj iliajn rilatojn kun matematika precizeco, per metodo de logika algebro helpe de numeroj. Kiel baza materialo servas al li latina lingvo, modifita laŭ liaj lingvoimagoj. Logikan dividon de konceptoj kiel bazon de internacia lingvo proponas ankaŭ Descartes. Logiko, analogio, kombinacioj de simplaj nocioj kaj pensoj, mekanika aplikado de reguloj kaj nomoj kiel difinoj de aĵoj montriĝas inter ĉefaj postuloj de Descartes kaj apelacias al la t.n. vera filozofio. Provoj de Leibniz kaj Descartes celis kreadon de hompensa aboco. Similajn ideojn ni trovas ĉe Komenio. Li konis ankaŭ verkaron de aliaj lingvistoj kaj filozofoj   Vives, Andreä, Patrizzi, kaj precipe filozofio de R. Lull forte influis lin. Ankaŭ epoka influo reflektiĝis en Komenia religia koncepto de universala renoviga laboro, kies parto estas internacia lingvo.

Por korekte prijuĝi verkon de Komenio havas tiu ĉi fakto kernan gravecon. De vidpunkto pure lingvistika ŝajnas lia Panglottia malkompleta, primitiva kaj parte naiva. Sed ni ne pensu pri Panglottia elŝirita el kunteksto kaj forigita de filozofia aspekto. Se ni jam tralegas la verkon kaj pensas pri ĝi, ni devas konscii kialon de ĝia ekesto.

Ideo pri kreo de internacia lingvo estis kunigita ĉe Komenio kun ideoj didaktikaj kaj pansofiaj   ĝeneralsciaj   kaj tiamaniere ankaŭ evoluigitaj: Lingvoposedaĵo de internacia lingvo estis la tria grado de civilizaj klopodoj, kiuj enhavis unue postulojn de memscio kaj due perfektan scion de patrina lingvo. En sia letero al Brita reĝakademio esprimas Komenio ideon organizi internacian kolegion de scienculoj por efektive kaj sukcese pritrakti problemojn de internacia kompreno.

Internacia lingvo devas esti ilo por disvastigado de pansofio. Taskon de tiu ilo lasas Komenio al latina lingvo, ĝis kiam oni kreos lingvon pli perfektan. Sed samtempe li substrekas postulon, ke internacia lingvo ne limigu rajtojn de naciaj lingvoj, estu komprenebla kaj akirebla al homoj eĉ malpli kleraj. Lingvo estas parto de klereco, kies celo estas vera saĝeco, kvalito de perfekta homo. Al disvastigado kaj pliperfektigado de tiu saĝeco homo povas uzi la klopodon kaj la tempon, kiujn li uzus por lernado de fremdaj lingvoj. Siajn opiniojn pri la utileco de komuna lingvo, kiun ĉiu uzus apud sia lingvo patrina, pritraktis Komenio teorie en verko Via Lucis   Vojo de Lumo kaj praktike en Panglottia, kvina parto de verko De rerum humanarum emendatione consultatio catholica   Katolika konsulto pri korekto de homaferoj.

Panglottia   interparolo de ĉiuj kun ĉiuj, formas organikan eron de sepparta verko, kies ĉiuj eroj estas logike kunligitaj. Unua parto, Panergersia, celas vekigo de ĉiuj homoj el iliaj eraroj. La dua parto, Panaugia, montras la vojon al universala lumo, al lumigo de animo. Tio gvidas poste al ĝenerala saĝo, Pansofia. Homo saĝa kaj klera aliras ĝeneralan kulturon de animo, Pampedion, kiel diras la kvara parto de Konsulto. Kvina parto, Panglottia, kiel jam dirite, pritaksas la aferon de komunlingvo, antaŭlasta parto, Panorthosia, proponas ĝeneralan transformon de homa estaĵo baze de antaŭaj procedoj, kaj lasta parto, Pannuthesia, enhavas ĝeneralan admonon.

Tiu ĉi vasta verko estas en kelkaj partoj prilaborita nur skeme, ĉar aŭtoro planis ankoraŭ reveni al ĝia finredaktiĝo. Sed ankaŭ en malkompleta stato estas ĉefe Panglottia valora verko. La fakto, ke la skribaĵo perdiĝis en la 18 a jarcento, malpermesis al fakuloj uzi ĝin kaj pluen prilabori la ĉefajn tezojn. Nur en la jaro 1940 aperis tuta skribaĵo kaj poste eldoniĝis, en ĈSSR nur en la jaro 1966.

Panglottia interesas sin unue pri kialoj de homara miskompreno, malfacilaĵoj, kiuj dependas de diverslingva diferenco, kaj pri eblecoj forigi tiujn malfacilaĵojn. Ĝi studas tri manierojn, kiel pere de lingvoj povus esti disvastigata la universala saĝo. Estas unue perfektigo de ĉiuj lingvoj, eĉ ne bone evoluigitaj, al tasko de disvastigo de universala kulturo, due konvinko de ĉiuj nacioj por lerni nur lingvojn plej evoluigitaj kaj trie kreado de tute nova lingvo.

Ununura kaj perfekte komuna lingvo prezentas laŭ Komenio plej bonan solvon de homaj problemoj. Ideo de lingva perfekteco estas kunigita kun postulo de celkonscia nomado de aĵoj kaj iliaj rilatoj kaj tiamaniere ankaŭ postulo de perfekta kaj senerara sistemo de nocioj. Komuna lingvo devas enhavi ĉiujn avantaĝojn de naciaj lingvoj kaj forigi iliajn malavantaĝojn. Komenio okupiĝas do per avantaĝoj de diversaj lingvoj, rigardante ankaŭ lingvoprojektojn de siaj antaŭuloj kaj samtempuloj. Li celas konvinki leganton pri utileco de tiaj proponoj, tial li montras sufiĉe grandan amason da konkretaj kaj detalaj proponoj kaj ekzemploj.

La teksto de verko Panglottia estas karakterizata per plejparto de abstraktaj proponoj, sed libera parto de Panglottia, Novae linguae harmoniacae tentamen primum   unua provo de nova harmonia lingvo   ŝanĝas la proporciojn, proponoj estas pli konkretaj kaj harmonio de sistemo estas akcentita. Tri ĉefaj partoj, leksika, gramatika kaj praktika, prezentas al ni plastikan imagon de nova lingvo. Ĝi devas esti racia, harmonia kaj pansofia.

Pro pli trafa orientiĝo mi elektis el Panglottia kaj Tentamen konkretajn proponojn kaj provis formi el ili konkretan gramatikon de komenia nova lingvo. Konciza trarigardo de fonetiko, morfologio kaj leksiko estas en multaj lokoj malkompleta. La sama gramatikaĵo estas ie prilaborita diversmaniere, kio do pruvas, ke Komenio okupis sin profunde per tiu problemaro kaj volis ankoraŭ reveni al ĝi.

El skizo de gramatiko elfluas, ke Komenio ne intencis sisteme kaj resume montri la gramatikon de novtipa lingvo, sed ke li koncipis tiujn proponojn nur kiel ekzemplojn kaj pripensojn, laŭ kiuj oni povus pluen procedi. Certe oni povus kritiki kelkajn partojn. Ekzemple en enkonduka parto de fonetiko estas trarigardo de sonoj. Konsonantoj estas dividitaj en duraj kaj molaj, kiuj praktike estas malbone realizeblaj, ĉar priskribo de prononco mankas. Ĉe literumado ni vidas logikan procedon de kunigado de konsonantoj kun diversaj vokaloj, sed praktika uzo de tiu ĉi elpenso estas certe diskutebla. Logikaj kaj metafizikaj elementoj troviĝas ankaŭ en aliaj ĉapitroj pri grafika akcento, signifo de sonoj. Vortfarado estas ĉe Komenio bazita sur la samaj principoj kiel ĉe modernaj artefaritaj lingvoj. En pripensoj tuŝantaj deklinacion kaj konjugacion estas vico de diversaj, kelkfoje kontraŭaj konceptoj, se jam temas pri genro, nombro kaj funkcio de kazoj, tekniko de konjugaciado aŭ problemo de tempa konsekvenco. Logikaj opinioj miksiĝas kun aposterioraj proponoj, bazitaj sur latina kaj aliaj lingvoj ankaŭ en la ĉapitroj pri adverboj, adjektivoj, pronomoj kaj prepozicioj. Numeraloj estas prilaboritaj tute apriore, adverboj estas elpruntitaj el latina lingvo kaj konjunkcioj estas inspiritaj ankaŭ per latina sistemo. Ankaŭ vortprovizo ne estas unusignife ellaborita.

En la praktika parto de Panglottia ni do renkontas diverstipajn proponojn de tipe aposterioraj, montrantaj, kiel bone Komenio konis latinan lingvon, ĝis proponoj pure raciaj kaj aprioraj, kiuj pruvas ne nur fortecon de abstrakta pensado de Komenio, sed ankaŭ ian lingvan naivecon, tipan por la epoko, en kiu la aŭtoro kreis, nome ke tio, kio estas plej mallonga kaj plej simpla, devas esti samtempe plej perfekta, ne menciante facilan lernadon.

Sed ĉiuj konkretaj proponoj prezentas valoran inspirmaterialon. Estas interese, ke multaj pensoj el Panglottia troviĝas ankaŭ en postaj lingvoprojektoj de aliaj aŭtoroj, kiuj certe Panglottion ne konis. Ĉio tio pruvas, ke kelkaj lingvaj opinioj de Komenio ne perdis sian valoron kaj helpas subteni la pravecon de procedo ĉe konstruado de internacia helplingvo. Ideo pri enkonduko de unu lingvo por ĉiuj nacioj en batalo por homara klerigo kaj monda paco ĉiam restas aktuala kaj ni povas diri, ke en ĝia nomo evoluas ankaŭ moderna interlingvistiko.

 

 



Interlingvistikaj konceptoj de J. A. Komenský

 Vlastimil Novobilský

 

Universitato de J. E. Purkyně en Ústí nad Labem

 

Estimataj gesinjoroj,



 

la kvarcentan datrevenon de naskiĝo de la elstara ĉeĥo Jan Amos Komenský, internacie konata sub la nomo Comenius kaj en la esperantista medio konata sub la nomo Komenio, rememoris ĉi jare la tuta kultura mondo. Honore al li kaj al lia verko oni organizis konferencojn, simpoziojn kaj kongresojn, el kiuj verŝajne la plej ampleksa okazis fine de marto 1992 en Prago kaj partoprenis ĝin ĉ. 1200 personoj el dekoj da landoj, inter ili ankaŭ kelkaj esperantistoj, kiuj kontribuis per siaj prelegoj al ĝia multfaca programo.

Estas necese diri jam dekomence, ke esperantistoj havas specialan rilaton al Komenio, pro lia ideo koncerne universalan lingvon. Tiu rilato profundiĝas paralele kun novaj trovoj de liaj portempe perditaj kaj poste retrovitaj manuskriptoj, kiuj traktas problemojn de la interhoma komunikado, pri kio ni parolos ankoraŭ pli detale.

Por enkonduke prezenti Komenion estas necese diri, ke li estis elstara ĉeĥa filozofo, mondkonata pedagogo kaj entuziasma pledanto por kompleksa sistemo de ĝenerala klerigo, verkisto, oratoro, lingvisto, kartografo, episkopo de Frata Unuiĝgo, politika reprezentanto de la ĉeĥaj ekzilitoj, sincera humanisto kaj demokrato, unu el la lastaj universalaj sciencistoj.

Mi diris, ke Komenio estis lingvisto kaj fakte per siaj libroj "Janua linguarum reserata" (Pordo de lingvoj malfermita) kaj "Methodus linguarum novissima" (La plej nova metodo de lingvoj) li atingis daŭran renomon en didaktiko de lingvoj. Kaj verdire tiu ĉi fakto jam sufiĉus, por ke ni esperantistoj estimu Komenion, ĉar li en tiuj ĉi libroj montris, kiel efike instrui lingvojn kaj liaj didaktikaj reguloj plene validas ankaŭ por instruado de Esperanto.

Sed ni esperantistoj havas ankoraŭ apartan motivon por estimi kaj rememori la personecon de Komenio, ĉar li preskaŭ dum sia tuta vivo serioze traktis problemon de la interhoma lingva komunikado kaj venis al konkludo, ke la mondo urĝe bezonas universalan lingvon.

Kvankam Komenio estis protagonisto de universala lingvo kaj kunfondinto de la scienca disciplino nun nomata interlingvistiko, tamen lia nomo sur tiu ĉi tereno estas nemulte konata. Mi volas montri al vi, ke tiu ĉi stato ne estas justa kaj adekvata kaj ke ni ankoraŭ multon ŝuldas al tiu ĉi progresema pensulo.

Ernesto Drezen en sia libro "Historio de la mondolingvo", aperinta en 1931, dediĉis al Komenio nur 7 liniojn konstatante, ke Komenio en sia libro Via Lucis "profetis la tempon, kiam la homaro ĝuos la uzadon de universala helpa lingvo, nekompareble pli akireblan, ol niaj lingvoj naturaj". Kaj Drezen aldonas: "Pri la sama ideo li parolis ankaŭ pli malfrue en la V a parto Panglottia de sia verko Panaugia (1662). Tamen de tiu ĉi verko konserviĝis nur apartaj fragmentoj." Ni parenteze konstatu, ke Drezen ĉi tie erare citis nomon de la originala verko kaj konsciu, ke Panglottia n li ne povis pli detale komenti, ĉar la manuskripto de ĝi estis retrovita nur en la jaro 1934 far profesoro D. Ĉiĵevskij en la orfeja arkivo en urbo Halle/Salle, Germanio.

Mi opinias, ke ambaŭ verkoj meritas multe pli grandan atenton ol dediĉis, aŭ povis dediĉi al ili Drezen.

La libron Via Lucis verkis Komenio dum sia restado en Londono (1641 42) kaj ĝi fariĝis unu el fundamentaj ŝtonoj de lia pliposta monumenta 7 voluma vivoverko "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" (Ĝenerala konsulto pri reformo de la homa socio). Tiu ĉi verko apartenas al la plej ampleksaj sintezoj de la 17a jarcento kaj per tio ĝi fariĝas unuaranga soci scienca dokumento. Ne temas pri utopio, sed pri profunde dokumentita projekto de reformo de la homa socio surbaze de ĝenerale validaj senco kaj direkto de la historia evoluo. La verkon oni povas konsideri iuspeca enciklopedio, sumanta la ĝisnunajn projektojn, eltrovojn kaj organizajn ideojn, kiuj direktiĝgas al estonta, sur la horizonto reliefiĝanta etapo de unueciĝo de la homaro, al ĝia paca, harmonia, miljara regno.

La sorto de la "Ĝenerala konsulto" estis verdire tragedia. Ĝi elfluis el la genia inspiro tiel potenca, ke Komenio sentis superhoman mision, kiu transformos la ĝisnunan kvazaŭ akcidentan homan vivon al vivo de necesa, komuna kaj ĉionenhavanta celo. Dum lia vivo el la 7 volumoj aperis sole du kaj kvankam li sur sia mortolito ĵurigis sian filon kaj kunlaboranton zorgi pri la eldono de la restantaj 5 partoj, ne okazis tiel kaj ili restis preskaŭ 3 jarcentojn en forgeso. (Kompleta eldono de la verko en la originala lingvo latina okazis en 1966 far Ĉeĥoslovaka akademio de sciencoj kaj la ĉeĥlingva eldono aperis honore al la ĉi jara jubileo en 1992.)

En tiu ĉi verko Komenio esprimis sian konvinkon, ke la esenca kondiĉo por reformo de la homa socio estas ellaboro de "pansofio" kaj de ĝia ĝenerala disvastigado. Kio estas pansofio? Laŭ koncepto de Komenio pansofio estas harmonia sistemo de sciencoj, sumo de la ĝisdataj homaj scioj, logike ordigita, surbaze de kiu la homoj povus ekkompreni ne nur la mondon, kiu ilin ĉirkaŭas, sed precipe sin mem kaj sian lokon en la mondo.

La disvastigo de pansofio, de tiu ĉi "universala saĝo", kiel ĝin Komenio ankaŭ nomas, estas plie kondiĉo por enkonduko de paco kaj feliĉo sur la tero.

Por akiri tiun ĉi staton de la socio estas necese starigi internacian akademion de sciencistoj, kiu zorgus pri ellaborado de pansofio. La rezultojn de pansofio disvastigos al ĉiu membro de la homa socio sen escepto t.n. "universalaj lernejoj" pere de "universalaj lernolibroj" ellaboritaj de plej kompetentaj samtempaj scienculoj. Por ke la "universala saĝo" aŭ "universala lumo" povu facile penetri al ĉiuj nacioj de la mondo, eĉ al nacioj plej malproksimaj kaj ĝis nun nekulturaj, estu por tiu celo kreita "universala lingvo".

Permesu, ke mi nun citu kelkajn alineoj el la 19a ĉapitro de libro Via Lucis, kiu estas dediĉita al pledo por universala lingvo, al priskribo de ĝia konstruo kaj al rezultoj pere de ĝi akirotaj.

Neeviteble do ankaŭ nun, kiam oni serĉas renovigon de la tuta mondo kaj oni esperas ĝin, necesa estas la helpo de lingvoj, t.e. neceso aŭ de dono de iuj ajn lingvoj por tiuj, kiuj disdividos tiun ĉi lumon de saĝo aŭ de iu sola lingvo, komuna por ĉiuj nacioj. Eĉ se ambaŭ ĉi manieroj ŝajnus neeblaj, tamen ne estas tiel, sed la dua maniero estas pli facila, ol la unua. Ĉar estas pli facile, ke ĉiuj lernu unu kroman lingvon, ol unuopulo ĉion, se kompreneble oni estas atingontaj la celon per homaj laboro kaj klopodo.

 

En la historio ĉiam estis homoj, kiuj principe neis eblon krei novan lingvon. Al tiuj estas direktitaj sekvaj vortoj de Komenio:



 

Eble troviĝos neniu, kiu ekdubus, ĉu estas permesite krei novan lingvon. Se tamen ekestus tia ideo en iu, mi respondas, ke tio estas permesita sekve de la rajto cedita de Dio al la homo (Genezo 2, 19). Ĝar kiel observado de aferoj, tiel donado de nomoj al aferoj estas parto de suvereneco pruntedonita al la homo super la estaĵoj. Kaj se Adamo, filozofoj, metiistoj kaj iu ajn homoj rajtis ĝis nun doni al unuopaj aĵoj nomojn, kial ili ne rajtus krei ankaŭ verbojn, vorterojn kaj ceterajn konsistaĵojn, kiuj apartenas al la tuto de lingvo? Kaj se tiom da lingvoj ekestis pro hazardo, pro nura konfuzo, kial ne povus estiĝi ankaŭ unu lingvo laŭ prudenta plano kaj per arta unuecigo? Ĉar kial en ĉi tiu rilato ni lasu ĉion al hazardo kaj konduku nenion sur la vojojn de racio? Kaj se estas permesite korekti nociojn de aferoj laŭ la modelo de la aferoj mem, kial ne estus permesita modifi lingvon, por ke ĝi esprimu la korektitajn nociojn pli ĝuste?

 

Defendinte tiamaniere sian konvinkon pri la eblo krei novan lingvon Komenio respondas al demando, per kiu maniero oni povus tian lingvon konstrui:



 

Se iu demandus pri la maniero, per kiu oni povus ĉi tiun lingvon krei, do proponas sin du manieroj, nome aŭ sub gvido de lingvoj jam konataj, aŭ sub gvido de la afero mem. La unua maniero estus laŭ la modelo de Zeuxis. Li, intencante pentri Helena'n, kunirigis knabinojn elstare belajn, kiom li nur povis akiri; ĉion li sur ili atente pririgardis kaj transportis al sia Helena ĉiam tiun korpoparton, pri kiu li konstatis, ke per ĝi iu knabino multe superas la aliajn kaj per ĉi tiu maniere li feliĉe esprimis ian pramodelon de la plej perfekta ĉarmo. Io simila povus okazi ankaŭ en nia kazo, se ĉio, per kio iu lingvo elstaras en precizeco, beleco kaj esprimivo kaj apenaŭ iu estas tiel malfeliĉa, ke ĝi en io speciala ne superus la aliajn, ... tion ĝion se oni kolektus kaj harmonie kunigus en unu lingvon, por ke el pluraj ĉarmoj ekestu kvintesenco de ĉiuj ĉarmoj.

 

La priskribitan manieron oni nomas aposteriora metodo de kreo de lingvo. La dua metodo, nomata apriora, estas laŭ Komenio preferinda. Mi citas:



 

Sed la dua maniero estas pli afertrafa, nome ke kunmetontoj de la nova lingvo sekvu gvidon de la aferoj mem, precipe se ĉio devus esti adaptita al ties preciza esprimado. Ĉar nur en tiuj ĉi kazo estos harmonio ĝusta kaj facila. La aferoj mem, sin prezentantaj al la sensoj de ĝiuj homoj per la sama maniero, faros tiun ĉi lingvon por ĉiuj facile komprenebla kaj imitebla. Mersenne kaj Le Maire, kiuj estas la plej erudiciaj francoj, opinias, ke ili jam feliĉe metis la fundamenton de tia lingvo. Ili fidas, ke per ĝi ili interkompreniĝus ne nur kun iuj ajn loĝantoj de la mondo, sed ankaŭ kun loĝantoj de la Luno, se ili ekzistas. Ni, bazante nin sur fundamentoj de universala saĝo, aŭdacas esperi pri lingvo, kiu estus dekoble pli facila, ol la latina, ĉar ĝi estus tute libera je ĉiuj neregulaĵoj. Kaj centoble pli perfekta, ĉar ĝi kapablus senpere esprimi ĉiujn nuancojn de aferoj kaj nocioj. Kaj miloble pli konvena por la harmonia esprimo de la esenco de la aferoj, ĉar ĝiaj unuopaj vortoj estus kiel difinoj, estante kreitaj laŭ numeroj, mezuroj kaj pezoj de la aferoj mem.

 

Kaj kion homoj povas atendi, post kiam oni havos universalan lingvon? Komenio diras:



 

Kiam ni havos la universalan lingvon kaj kiam ĝi komencos esti uzata de la nacioj, la tuta mondo fariĝos per sia loĝantaro alirebla, tiel ke al ĉiu estos eble laŭ plaĉo kaj sen malhelpo kredeble en ĉiuj mondopartoj vojaĝi, instrui kaj lerni. Ĉar se ĉiuj komprenos sin reciproke, ĉiuj estos kvazaŭ unu gento, unu nacio, unu domo, unu lernejo de Dio.

 

Mi citis kelkajn gravajn ideojn de Komenio el la libro Via Lucis, kiuj rilatas la universalan lingvon. Je la fino Komenio admonas siajn samtempulojn per vortoj:



"Ne estas necese konstante interkonsiligadi pri la laboro, estas necese ankaŭ agi, kvankam komence ne povas esti ĉio perfekta. Estas pli bone erari en io, ol maltrafi ĉion."

En Panglottia li traktas denove la problemon de universala lingvo, sed pli profunde. Enkonduke li studas tri manierojn kiel pere de lingvoj povus esti vastigata la universala saĝo (t.e. pansofio):

1. estus eble perfektigadi naciajn lingvojn tiugrade, ke ili povu servi al tiu ĉi altpretenda tasko,

2. konvinki naciojn, ke ili akceptu kaj lernu nur lingvojn

3. kompili novan lingvon.

Por la unua kaj dua variantoj, t.e. por kulturado de ĉiuj naciaj lingvoj aŭ de nur limigita nombro da ili li kontribuis per sia eminenta lingve didakta verko "Methodus linguarum novissima" (La plej nova metodo de lingvoj).

Sed li konsciis, ke per la multlingveco la, de li sopirata celo, ne povos esti atingita.

Restis do la tria varianto: elekto de nova lingvo. Responde al demando, ĉu ĝi povus esti iu el la jam ekzistantaj naciaj lingvoj li en Panglottia diras:

"Eĉ iu el la vivaj lingvoj, eĉ el tiuj plej kulturitaj ne taŭgas, ĉar al neniu el ili mankus rekomendantoj kaj ĉiu nacio fierus pro sia Helena kaj tial ni ne progresus antaŭen sen envio, kvereloj kaj novaj konfuzoj. Kaj fakte ni ne havas iun lingvon sufiĉe taŭgan. La itala, hispana, franca lingvoj estas riveretoj el la lingvo latina riĉigitaj ne per novaj fontoj, sed per novaj breĉoj. La francan lingvon rekomendas ĝia lerteco kaj agrableco, sed ne eblas ĝin starigi kiel perilon de saĝo, ĉar ĝi ne staras sur la propraj radikoj, sed eliras el fremdaj. La angla lingvo estas konsiderata ankoraŭ pli facila, sed taŭgas por ni ankoraŭ malpli multe, ĉarĝi estas ankoraŭ pli granda kompilaĵo.

Kio pri la lingvo slava? Ĝi ŝajnas esti jam pli taŭga, ĉar:

1. kiel vortobazojn ĝi posedas sonojn ĝenerale naturajn

2. koncerne kunmetadon kaj derivadon de vortoj ĝi estas feliĉa

3. ĝi posedas sonojn aŭ literojn ĉiuspecajn

Sed eĉ ne ĝi taŭgas por la internacia universala celo, ĉar:

1. ĝi estas tro sibla pro siaj sonoj kaj amasiĝoj de konsonantoj

2. dispartiĝas je multaj dialektoj, kiuj apenaŭ unu komprenas la alian   kiu el ili venkus?

3. ĉiu ajn el tiuj dialektoj svarmas per senfinaj neregulaĵoj.

Rifuzinte do la eblon akcepti iun nacian lingvon por la rolo de lingvo universala li skizas du jenajn eblojn kompili novan lingvon:

a) racie elektante elementojn el viaj lingvoj kaj logike ilin kunmetante (temas pri metodo aposteriora uzita de L.L. Zamenhof por kreo de Esperanto),

b) konstruante lingvon sendependan de la ekzistantaj lingvoj, kiu estus sumo de logiko, efektiva spegulo de la aferoj kaj la plej rafinita perilo de saĝo (temas pri metodo apriora, kiun aplikis Zamenhof rare ekz. en tabelo de korelativoj).

Komenio en Panglottia pritraktas la aposterioran varianton kaj surbaze de la latin lingva materialo prezentas regulojn kaj principojn, pere de kiuj povus esti konstruita la nova lingvo.

Sed post interesaj meditoj Komenio konkludas, ke la plej bona solvo estus konstruo de tute nova lingvo, sendependa de la lingvoj jam ekzistantaj, en kiu ĉiu vorto jam per sia sono esprimus karakteron de la afero. Tiun ĉi varianton prilaboris Komenio en la traktato "Novae harmonicae linguae tentamen primum" (Unua provo pri nova harmonia lingvo), kiu estas aldonaĵo al Panglottia. Ĝi fakte ne estas finforme ellaborita projekto de nova lingvo, sed prefere ni diru, ke ĝi estas nesisteme kompilitaj elementoj de la granda filologia fantazio de Komenio. Fakte necesas diri, ke Komenio avertis kontraŭ konstruo de universala lingvo antaŭ ellaboro de pansofio, ĉar laŭ lia konvinko pansofio estos premisa teoria fundamento por kreo de sukcese funkcianta universala lingvo. Kaj ĝuste pro tio, ke pansofio ne estis dum la vivo de Komenio ĝisfunde ellaborita, pro tio li verŝajne intence ne postlasis al ni efektivan projekton de universala lingvo.

La granda merito de Komenio estas, ke li jam antaŭ 350 jaroj serioze prezentis problemon de internacia lingvo al la mondo, ke li plie filologie montris kaj pruvis, ke homo povas mem konstrui lingvon kaj montris modelon kiel procedi tiurilate. Kvankam li estis renoma latinlingva verkisto, li kuraĝis malkovri kaj publikigi esencajn malavantaĝojn de ĝi.

La klopodo krei universalan lingvon aperis ankaŭ ĉe kelkaj samtempuloj kaj antaŭuloj de Komenio. Ni menciu almenaŭ famajn nomojn, kiel ekz. Bacon, Descartes, Vives, Wilkins kaj Leibniz. Sed Komenio distingiĝas disde la tiutempaj projektoj per tio, ke li siajn ideojn pri la universala lingvo, ĝiaj premisoj kaj celoj faris ne izolita, sed organika parto de sia koncepto pri ĝenerala reformo de la homa socio.

Komenio aperas en ambaŭ cititaj verkoj, t.e. en Via Lucis kaj en Panglottia kiel larĝasenca demokrato pensanta pri granda plimulto de tiutempaj nekulturaj nacioj, por kiuj la tiama internacia lingvo latina estis tro malfacila pro sia komplikeco kaj nereguleco kaj kiuj ĝuste pere de uzo de universala lingvo salte enviciĝus inter kulturajn naciojn. Tiu ĉi profunde humanisma kaj demokrata koncepto ne estis pli klare kaj urĝe esprimita ĉe iu ajn lia samtempulo.

 

Noto: la citaĵoj el la libro Via Lucis estas prenitaj el la artikolo de V. Novobilský "Nekonataj opinioj de J. A. Komenský", kiu estis aperigita honore al 350 a jubileo de la morto de J. A. Komenio (Esperanto de UEA, majo 1970, pĝ. 72 75).



 

Filozofio kaj teologio en la verkoj de J.A. Komenský

Giordano Formizzi

 

Ĝis nun oni rigardis Komenion neniam kiel filozofon. Hodiaŭ oni provas vidigi lin kiuel pensulon, kiu iamaniere estis aktiva, inĝenia en la filozofia kampo kaj lian verkon oni konsideras kiel enkondukon sui generis de la germana filozofio de lia tempo.



Ni vidu, nun, kelkajn gravajn punktojn pri lia pensado.1)

 

1   La kosmologio de J. A. Komenský

 

Komenio inklinis al organika pensmaniero rilate al la naturo. Tia pensmaniero estis inspirita kaj stimulita el la samtempa alkemio kaj el la ideoj de Paracelsus.



Li aspre atakas la aristotelistojn, kiujn li nomas kiel sekvantojn de la "pagana filozofio"   tio estas ne kristana   de kiu li volas foriri.

Li elĉerpas sian kosmologian pensmanieron el la Biblio, interpretante la libron de Moseo   Genezo   laŭ la dinamiko ĉe la tradicio paracelsa kaj alkemia. Kontraŭe al aristotelistoj, kiuj akceptis la ptolemean teorion, kiu dividas la kosmon en du sferoj, sub kaj trans la luno, la alkemistoj asertas, ke en la kosmo enestas ununura materio ĉiam ŝanĝiĝanta.

Komenio opinias, ke la naturo estas kiel evoluo (exsplicatio), kiu ĉiam ascendas, en la plej malaltaj niveloj de la realeco estas rigardataj kiel logikaj antaŭkondiĉoj de la plej altaj.

Komenio opinias ankoraŭ, ke la naturo estas kiel konstanta ascendo, kiel evoluo al pluraj naturoj ĉiam pli ampleksaj, esence pli komplikaj, dividitaj, bone strukturitaj laŭ jena ordo: mineraloj, vegetaloj, bestoj kaj finfine la homo.

Komenio ligas la dian kreadon de la universo al la unua tago (el la ses tagoj, pri kiuj parolas la Biblio), kaj distingas la verkon de Dio   OPERA DEI   disde la verko de la naturo   OPERA NATURAE  ; li asertas, ke Dio do senpere (ex nihilo) kreis nur la unuajn naturfundamentojn, tio estas: materion, spiriton kaj lumon. Ĉio komencante el la fluidaĵoj ĝis la mineraloj, ĝis la plantoj, ĉis la homo   inkluzive lian animon   estas natura produktado (productio naturae): ĉio estas do ne senpera kreado, sed aŭtentika elkresko, naskiĝo.

La finan rezulton de la natura produktado konsistigas la homo: li propraspontane fondos poste la regnon de la historio, kies produkto estos la plibonigo de la homaj aferoj. La homo ne tute apartenas al la naturo, li staras super ĝi, ĉar li posedas ne nur la racion, sed ankaŭ la volon, la agadkapablon. Li mem povas krei novajn naturojn, novajn mondojn, tio estas:

 

1   la mondon de la homa laboro (agado)



2   la mondon moralan

3   la mondon spiritan

En pluraj lokoj la kosmologio de Komenský similas al tiu de Tomaso d'Aquino (Tomaso la Akvinano).

 

2   la homo en la historio kaj en la socio

 

Komenský sin klare esprimis kontraŭ la koncepto absoluta de la potenco kaj en politika kaj en ekonomia kampoj, surbaze de kritiko al unuaj monopoloj, kiujn li vidis en la gastama Nederlando. Li kunligas la legitiman uzadon de la potenco   tamen ne ĉiam tre klare fundamentitan   al la popola konsento. Okaze de la unua civila revolucio en Anglujo li montris propran simpation por la respublikistoj.



La politikaj ideoj de Komenio ne ĉiam aspektas klare difinitaj; lia persona malĝoja sperto kune kun tiu de lia religia komunumo ofte malsame havis grandan influon sur li.

Komenio eliras de la premiso, ke ĉiuj homoj estas egalaj (eble ankaŭ egalrajtaj), tamen la motivigo estas precipe religia, ne politika. La demokratiigo de lernado kaj de edukado estas la baza principo same kiel la ilo por demokratiigi la tutan socion. En la Consultatio kaj pli precize en la Clamores Eliae Komenio substrekas, ke oni ne povas ŝanĝi socion nur danke al reformo de lernado kaj edukado. Li ĉesas kredi tion, kaj postulas tiucele la kunlaboron de politika agado. Tiu pensmaniero troviĝas tamen jam en Via Lucis.

Komenio ne celas reformadon de la homaj aferoj, li volas konstrui tute novan socion. Tiu tasko apartenas esence al la homo kaj Komenio vokas eksplicite lin, por ke li kontribuu al plibonigo de la homaj aferoj.

Tiu aktiva homkoncepto prezentas reliefan momenton en la polemiko kontraŭ la luterana kaj kalvinista doktrino pri la antaŭdestino de individua postmorta vivo.

Johano KALVINO (latine Joannes Calvīnus, de kie devenas la formo esperanta kaj la refrancigo Jean Calvin; naskita kiel Jehan Cauvin la 10-an de julio 1509 - m. la 27-an de majo 1564) estis influa franca teologo kaj pastoro dum la Protestantisma Reformacio.
La homo estas subordigita al du malsamaj necesformoj   fata  

 

1   dia necesformo



2   natura necesformo.

 

Tiu lasta estas neevitebla natura leĝo, la alia funkcias kiel celo por ĉiuj aferoj en la universo.



La aktiva homkoncepto estas tre forte ligita kun la ideo de ĝenerala homlibero, do ankaŭ kongruas kun la postulo je ĝi en la politika, religia, kultura ktp. kampoj. La liberon samkiel la estontecon oni ne povas senpage akiri.

La estonteco estas malfermita spaco, en kiu la homo, liberigita el la potenco de la destino (fatum = fato) kaj de la determino, povas atingi propran plibonigon kaj perfektecon.

 

3   Ekkonteorio

 

Komenio vivas en la sama tempperiodo, en kiu Kartezio dominas sur la scenejo de eŭropa filozofia kampo. Kartezio estas la granda filozofio de la deksepa jarcento. Pere de li komencas nova filozofia teorio de la kono.



Komenio ne komprenis Kartezion. La franca filozofo elkovras la res cogitans, tio estas la ĝeneralan pensantan subjekton kaj konstruas sian filozofion surbaze de universala, sed metodika skeptikeco, dume la moravia filozofo substrekas la ĉeeston de lux mentium   mensa lumo ene de la homo (tamen nepruvita aserto). La homa kono   laŭ Komenio   estas interagado de spirita ena strukturo   ego cogitans   kaj de siaj ideoj kune kun la realeca strukturo: tio estas certe la plej grava aserto ene de la komenia ekkonterio. Tiameniere li kontraŭstaras la innatismon kaj la sensismon (sed, ankoraŭfoje, ĉirilate Komenio kontraŭdiras sin mem: vidu la de li nomatajn communes notitiae).

Kaj tio sufiĉu pri la komenia filozofio.

 

4   La teologia religia pensado de Komenský



 

Komenio kredas en Dio kaj laŭ li Dio estas la kreinto de l' universo, precipe de la homo. Li kredas, ke Jesuo estas la filo de Dio. Neniam estas menciata la Patrino de Dio, Maria (ĝis nun mi ne legis tiun nomon en liaj latinaj verkoj).2)

Komenio estas konvinkita, ke Dio estas tiu, kiun la Biblio prezentas, kaj li ne diferencigas la Malnovan disde la Nova Testamento. Laŭ li ĉiu vorto de la Biblio estas vorto de Dio kaj ofte li uzas bibliajn citaĵojn, por pruvi, ke kelkaj liaj asertoj rilate la historion, la realon, la socion ktp. estas veraj kaj kredindaj.

Dio kreis la homon laŭ sia imago: tio konsistigas la enirpunkton de la komenia pedagogio: la homo devenas de Dio kaj Dio estas la fina determino, celo de la homa agado. La edukado havas la taskon fari, ke la homo iĝu inda je la dia bildo, kiun li kunportas kaj ebligi al li eniron en la Ĉielan Akademion.

Dio estas alfo kaj omego de la kreitaĵoj, de ĉiu homa vivo kaj sekve de l' edukado. Komenio neniam poponas pruvon pri la ekzisto de Dio.

Komenio apartenas al iu malgranda religia komunumo kaj kontestas la luteranismon, la kalvinismon kaj la roman eklezion. Li deziras, ke oni alvoku ĝeneralan (ekumenan) koncilion, por nuligi ĉiun dividon, ĉiun sekton. Li apelacias al la plej grandaj religioj kaj proponas al ili, kune diskuti gravajn problemojn pri la metodo de religia teologia esploroj kaj rilate fundamentajn dogmojn, ekz.: ekzistas ununura Dio, rekonata kaj adorata de ĉiuj religioj.

Komenio tute klare konscias pri la ekzisto de du malsamaj mondoj: la ĉiela kaj la tera: do li tute ne konsentas kun imanentismo, ĉar laŭ li Dio estas ĝuste la kreinto, la origino de ĉiu kreitaĵo, do la homo estas dia kreitaĵo tute esence malsimila al Dio.

La problemo de homa savo, sekve de lia pravigo kaj liberigo de la peko sin akordas kun la protestanta teologio, tamen Komenio rifuzas kaj la pesimismon de Lutero kaj la antaŭdestinon de Kalvino, alie li neus ĉiun eblon, ĉiun valoron al eduka agado, kiu devontigas la homon ami Dion, ami la proksimulon, plibonigi sin mem kaj la socion: tiu ĉiu estus sensenca, se al homo mankus libero.

Dio punas la homon, tamen li restas bona kun li. Dio neniam kondamnas aŭ malbenas la homaron por ĉiam. La plej klaran pruvon pri tio oni vidas en la rakonto de la babela turo. Komenio opinias, ke Dio tiam volis puni la intencojn de tiuj konstruistoj, ĉar ili agis kontraŭ li. Tamen dum la Pentekosto la Sankta Spirito   tiu estas Dio   nuligis la tiaman malbenon kaj liajn sekvojn   tio estas la lingvo konfuzon.

Dio amas la homon kaj deziras esti amata de li. Dio helpas la homon ĉiam, kiam li klopodas agi por la savo de la tuta homaro, ekz. en la formado kaj disvastigado de universala komuna homlingvo, kiu estas necesa ilo por konigi al novaj gentoj (al la tutaj gentoj) la dian vorton, kaj por ke ili povu interkompreniĝi. Li klarigas, ke tiu nova komuna lingvo estas projekto, kiu meritas la benon de Dio. En tiu senco la renovigo de la homaj aferoj estas inspirata de religiaj pensoj kaj intencas akiri religiajn celojn.

En la Testamento de la mortanta patrino (tiu patrino estas la Komunumo de Bohemaj Gefratoj, al kiu Komenio apartenis kaj kies li estis la lasta plej alta religia aŭtoritatulo) ni trovas esprimojn plenajn je amo de Dio, al homaro, al dia vero, kiu nutras ĉiun homan vivon kaj pri kiu li sentas tre grandan nostalgion.

Ne eblas eniri ĉi tie en la detalojn, ĉar nia tempo estas mallonga.

La religia aŭ teologia pensmaniero de Komenio estas pli konscie kaj pli profunde spertita ol lia filozofio. Ni ne povas forgesi, ke tiu homo en la nomo de sia aparteno al jam nomata komunumo, engaĝiĝis je religia misio strikte ligita kun la eduka agado.

Oni povas konkludi dirante, ke la provo reliefigi la filozofion kaj teologion (aŭ religion) de Komenio   esence apartenantaj al lia spirito   estas inda je atento, tamen li restas la granda instruisto, kiu ludas imponan rolon ene de pedagogia historio. Nuntempe oni rajtas aserti, ke li estis la unua instruisto kaj edukisto de la interkultura pedagogio.

Pere de DIDACTICA MAGNA, de CONSULTATIO kaj de VIA LUCIS, li alvokis ĉiun homon kunlabori je dia projekto, kiu en tiu mondo havas sian provizoran kampon kaj en la alia ĉiela   post la morto   sian kongruan sekvon.

La amo de Dio kaj la amo por la homo, la alvoko de Dio kaj la respondo de la homo: tiuj estas la fundamentoj de la vivo kaj de la verkoj de Jan Amos Komenský.

 

 

Praga, julio 1992



 

(1) Koncerne la numerojn ) kaj 2) la baza fonto estas: P. Floss, La metamorfozoj de ne trankvila spirito: Komenio laŭ sia filozofia pensmaniero el la libro: (B.

Metamorfozo - de la greka μετα- (meta), kiu indikas ŝanĝon, kaj μορφή (morphè), formo- estas procezo, laŭ kiu objekto aŭ ento ŝanĝas laŭ formo; temas ĝenerale pri la signifoj aluditaj de la latina radiko, kiu aperigis la vorton transformo en la Latinida lingvaro kaj Esperanto.
BELLERATE   a cura   Comenius conosciuto, Pellegrini ed. Cosenza 1984, pp. 85 138. Pri la sama temo P. Floss skribis en: COLLOQUIA COMENIANA, aŭg. 1968, vol. 1, pp. 83 110.

 

(2) Pri Maria, patrino de Jesuo, Komenio fakte skribis ĉeĥe en: Retuňk proti Antikristu; vidu: OPERA OMNIA J.A.K., 2, Akademia Praha 1971, pp. 73, 160, 162, kie li kritikas la katolikan kulton al la dia patrino.



 

Rimarko de la redaktoro:

innatismo = denaskismo (lat. innatus - denaska) - opnio, ke la homoj jam naskiĝas kun antaŭdestinita sorto

sensismo - opinio, ke la homo ekkonas la mondon sole per siaj sensoj

 

 

Biografio de Komenio



 

Jan Amos Segeŝ Nivnický, laŭ la patro nomata Komenský

 

1592 la 28-an de marto Jan naskiĝis en Nivnice. Lia patro Martin Komenský estis filo de Jan Segeŝ, vilaĝestro en Komna.



1604 Martin kaj lia edzino Anna, la patrino de Jan, mortas unu baldaŭ post la alia en Uherský Brod. Depost ilia morto la orfo vivis en Strážnice ĉe sia onklino Zuzana, fratino de la patro, edziniĝinta al Martin Nohál.

1605 en majo trupoj de Bocskay bruligis la urbeton Strážnice. Zorgon pri Jan transprenis kuratoroj en Nivnice.

1608 la deksesjara Jan venis en la latinan lernejon en Přerov, apartenanta al la nobela familio Žerotín. Kiel "junulo" destinita de la Frata Unuiĝo prepariĝi por la profesio de predikisto, li ricevis la nomon Amos (= Amato).

1611 li enskribiĝis en Johanneum, akademion Nassau en Herborn

1612 li komencis kolekti vortaron Trezoro de la lingvo ĉeĥa.

1613 li finis la studadon en Herborn. Dum ferioj li vizitis Nederlandon, precipe Amster­damon. Trans Marburg li venis al Heidelberg, kie ti fariĝis studento de teologia fakultato.

1614 en januaro li finis la studadon en Heidelberg per teologia disputado. Kun akirita manuskripto de la verko de Koperniko Pri orbitoj de la ĉielaj sferoj li revenis piede trans Nurenbergo kaj Prago en Moravion. Li fariĝis administranto de la lernejo en Přerov, en kiu li antaŭe studis.

1616 per ordinado en aprila sinodo en Žeravice li fariĝis fratara pastro.

1618 jarkomence nomumita administranto de la germana frataro en Fulnek kaj de la lernejo. La 18-an de junio edziniĝinta al Magdalena Vizovská el Přerov.

1621 printempe okupis Fulnekon la napola soldataro en la imperiestraj servoj. Komenio ekde aprilo kaŝas sin antaŭ persekutado unue en Moravio, poste apud la bohemia Brandýs en nobelregiono de Žerotín.

1622 La edzino Magdalena kun du infanoj samjare mortas pro pesto.

1623 decembre li finskribis sub Klopoto apud Brandýs nad Orlicí Labirint světa (Labirinto de la mondo), dediĉita al la posedanto de la bieno, Karel ze Žerotína, la Maljuna.

1624 La 3-an de septembro li edziĝis duafoje, al Marie Dorota Cyrillová.

1625 li laboras en Bílá Třemešná en bieno de Jiří Sádovský. Tre Luzacio kaj Silezio li venis al la grandpola Leŝno certigi rifuĝejon por la frataraj ekzilitoj. En Ŝprotava li konatiĝis kun la vizioj de Kryŝtof Kotter kaj tradukis ilin en la ĉeĥan.

1626 li iris en Berlinon al Ladislav Velen ze Žerotína kaj migris plu al la nederlanda Hago. Al la fuĝinta bohemia reĝo Frederiko Palatinata li tie transdonis la kopion de la vizioj de Kotter. "Per metro poeta" li tradukas kelkajn psalmojn.

Psalmo Psalmoj (helena psalmos - laŭda kanto) estas himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj (el la Malnova testamento). Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento, la Psalmaron. Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido (ĉirkaŭ 1000 a.K.)

1627 en Amsterdamo aperis prese Mapa Moravy (Mapo de Moravio) por Velen ze Žerotína, kiun li prilaboris ekde 1618. En Branná u Jilemnice ekinteresis lin la vizioj de Kristina Poniatowska. Li studas en la kastela biblioleko en Vlĉice.

1628 komence de februaro li foriris kun la familio kaj K. Poniatowska en Leŝnon.

1629 en Leŝno li instruas en supera fratara lernejo. Preparo de la lemolibroj, metologiaj kaj lingvistikaj studoj estas jam en perspektivo de pansofia ideo.

1630 ti laboris pri komplekse konceptita propono renovigi la nacian edukadon kaj lernej­sistemon

1631 li finverkis kaj eldonis la lernolibron Pordego de lingvoj apertita, kiu baldaŭ akiris eŭropan famon. Kritike li esprimiĝis pri senskrupule egoisma instinkto de memkon­servo en la tempo de pestaj epidemioj, unue germane, post unu jaro ankaŭ ĉeĥe.

1632 ĉeĥlingve li publikigis klarigon pri antaŭlerneja edukado de infanoj Informaro de lernejo patrina. Printempe li estis elektita konsenioro kaj aŭtune senioro de Frata Unuiĝo kaj komisiita per funkcio de skribisto.

1633 li ligis kontakton kun Samuel Hartlib. Germane aperis Pordego de lingvoj.

1635 li komencas polemiki kun elmigrinto M. Martinius el Dražov, defendante la Fratan Unuiĝon

1636 li sendis en Londonon al Hartlib sian Praecognita pansophica

1637 Hartlib ricevis por prijuĝo pluan pansofian verkon. Li eldonigis ĝin sub titolo Conatuum Commenianorum praedudia. En la dua eldono (163i9) la aŭtoro aprobis la tiotolon Pansophiae prodromus (Antaŭulo de pansofio). Al la orfiĝintaj filoj de grafo Leszczynski li dediĉis verketon pri la vera viv-saĝo Faber Fortunae.

1638 li provas dramigi instrumaterialon. Li verkas teatraĵon Diogenes Cynicus redivivus.

1639 sekvas teatraĵo Abrahamus patriarcha.

1640 havas Diogenes premieron kaj du postpremierojn. Anglaj amikoj preparas inviton al Londono

1641 fine de septembro li venis en Londonon, post unu monato ricevis inviton de Ludoviko De Geer al Svedio

1642 La reformproponojn li kolektis por anglaj amikoj en la verko Vojo de lumo. La maja invito al Francio nuliĝis. Somere li vizitis Hagon kaj Leidenon, parolis kun Descartes. Septembre akceptis lin reĝino Kristina kaj traktis kun li Oxenstierna. Aŭtune li ekloĝis kun la familio en Elblag.

1643 li komenras reverki lernolibrojn de la latina. Post interparoloj kun la konvertito Nigrin li verkas pri kunpaciĝo de kristanoj.

1644 polemikas kun kapuceno Valerano Magni.

1695 daŭrigas la polemikon kiel "Ulricus de Neufeld" kaj partoprenas interkonfesiajn traktadojn en Torun; prilaboras projekton de sepvoluma pansofia verko.

1647 en Leiden aperas Historio de persekutado de Bohema eklezio, origine destinita por la angla martirologio de John Fox.

1698 en aŭgusto li revenas en Leŝnon, kie li la 27-an de la sama monato perdas la duan edzinon; el la kvar infanoj Dorota Kristina kaj Alžběta estas jam plenkreskaj, Zuzana kvinjara kaj Daniel dujara; granda subteno por li estas la edzo de Alžběta, Petro Figulus; mortas frataraj senioroj kaj Komenio transprenas kun Pavel Fabricius (mort.1649) kaj Václav Lochar (mort.1649) ĉefan respondecon pri estrado de la disigita unuiĝo; per letero el la 11-a de oktobro li emfaze petas Oxenstierna-n, ke li en pactraktadoj ne forgesu Bohemion.

1649 la l7an de majo en Torun li ligis trian edziĝon, kun lana Gajusová; Bohemion, forgesitan de la vestfalia paco, li memorigas per antaŭparolo al verko de Jan Lasický Historie o původu a činech bratří českých (Historio pri deveno kaj agoj de ĉeĥaj fratoj).

1650 profete li alparolas la unuiĝon kaj la tutan nacion per verko Testamento de la mortanta patrino, la Frata Unuiĝo. Dumvoje al Sarospatak li tastfoje sekrete vizitis la patrujon; por la tuta vivo stampis lin renkontiĝo kun viziulo Mikuláš Drábík; por kvar jaroj li ekloĝas en Sarospatak kiel reformisto de la transilvania lernejsistemo; sian agadon li startigis per prelego De cultura ingeniorum.

1651 li klarigis la rolon de Sigmund Rákoczi en kontraŭhabsburga koalicio per Sekreta parolado de Natano al Davido.

1652 trian fojon li reverkas la sistemon de lernolibroj kaj komencas verki Ĝeneralan konsulton pri rebonigo de homaj aferoj.

1654 sukcesis dramigo de Pordego la lingvoj kiel Schola ludus (Ludanta lernejo); Lia Feliĉo de la nacio presita en 1659, estas analizo de la hungara socio kaj politika esperigo de Georgo Rákoczi; Per parolado Laborum scholasticorum coronis li adiaŭis la lernejon en Sarospatak kaj en junio revenis al Leŝno.

1655 konsilojn kaj admiron al la ŝtatestra saĝeco de nova sveda reĝo Karolo Gustavo li esprimas per panegiro. Al urbanoj de Leŝno endanĝerigitaj de milito estas destinita Batalo kun Dioperpreĝoj.

1656 fine de aprilo estas Leŝno bruligita; Komenio perdis havaĵon, bibliotekon kaj plej valorajn proprajn manuskriptojn; li savis sin fuĝinte en Silezion; somere tra Brieg li atingis Hamburgon. Li akceptis inviton al Amsterdamo, kien li venis tra Groningen fine de aŭgusto; ekde decembro li ricevas laŭ magistrata decido regulan salajron kaj subvenciojn por fini didaktikajn kaj pansofiajn verkojn.

1659 li revenis al studado de la fiziko kaj polemikis kun la prinatura filozofio de Descartes (Cartesius.. eversus). Li defendas sian kredon al profetaĵoj; teologie li polemikas kaj rekomencas batali kun socinianoj defendante la dogmon pri Triunuo kaj dieco de Jesuo Kristo.

1663 li provas literature influi la konsultiĝon de la regnaj princoj en Regensburgo.

1665 ekde la komenco de la jaro li komencis kolekti notojn kaj diversan materialon por la temo "ĝenerala rebonigo" sub titolo Clamores Elioe kaj daŭrigis ilin ĝis la morto.

1667 li esprimis aprobon al apologio de pia scienco de P. Serrurier kontraŭ la adeptoj de Descartes Judicium de judicio Serarii); persone li ĉeestis pactraktadon en Breda; per Angelus pacis (Anĝelo de paco) li argumentas por la signifo de repaciĝo inter Anglio kaj Nederlando kaj por la neceso de paca kunekzistado de la homaro, venkas la kutiman eŭrocentrismon.

1668 vintre kaj printempe li malsanas.

1669 la Antirrheticus de Maresius, kritikanta ankaŭ la Ĝeneralan konsulton, instigis lin al sindefenda aŭtobiografio Continuatio admonitionis jraternae; vintre lin malsano denove katenis al lito.

1670 printempe li iomete revigliĝis; en aŭgusto li subskribis dediĉon de verketo pri logiko Triertium catholicum (Ĝenerala tri-arto), eldonitan nur en 1678; en septembro li skribas lastajn notoj al Clamores Eliae; la 2-an de novembro li skribis lastan leteron al Drábík; la 15-an de novembro li mortis en Amsterdamo; la 22-an de novembro entombigita en valona preĝejeto en Naarden.

 

 



 

  1   2   3


Elŝuti 190.62 Kb.

  • Kadre de la Oficiala Antaŭkongreso
  • Salutparolo de la Aŭspicianto
  • Logikaj kaj metafizikaj elementoj troviĝas ankaŭ en aliaj ĉapitroj pri grafika akcento, signifo de sonoj.
  • Interlingvistikaj konceptoj de J. A. Komenský
  • Filozofio kaj teologio en la verkoj de J.A. Komenský
  • 1 La kosmologio de J. A. Komenský
  • 2 la homo en la historio kaj en la socio
  • Consultatio
  • Testamento de la mortanta patrino
  • La metamorfozoj
  • Biografio de Komenio Jan Amos Segeŝ Nivnický, laŭ la patro nomata Komenský

  • Elŝuti 190.62 Kb.