Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Instruo, kiel malsani

Elŝuti 12.1 Kb.

Instruo, kiel malsani




Dato21.10.2017
Grandeco12.1 Kb.

Elŝuti 12.1 Kb.
Instruo, kiel malsani Karel Čapek Mi ne intencas ja iun instigi, ke li iam ajn malsanu; sed se li tion jam ekfaris, tiam ver­ŝajne eĉ sen mia instruo li sekvos la normalan, la - por tiel diri - klasikan proceson de la malsanado. Ĉiu ĝuste kaj konscience trapasata malsano dividiĝas nome - same kiel la antikva Gallujo - je tri partoj: 1. La unua, alinome la propra stadio kon­sistas en tio, ke la homo fartas iel mise, aŭ eĉ fie, ke lin ie io doloras kaj ke li, unuvorte, ne estas en normala stato, sed ke li ankoraŭ ne decidis malsani. Ĝi estas bagatelo“, diras al si mem la trafita subjekto, iom malheroe evitante la magrablan imagon, ke lin io turmentas. Ne, ne“, li diras al si, neniel mi suferas, tio pasos per si mem, plej bone estas ne pensi pri tio; aŭ pri io sin okupi; aŭ iri promeni; eventuale trinki glaseton da pruno­brando. Oni ne devas submeti sin al tio“, opinias la subjekto, al si mem ŝajnigante sentima, tion kaŭzas nur la malvarma vetero­; morgaŭ mi denove sentos min kiel fiŝ en akvo-“. II. Tamen nek la sekvan, nek la trian tagon sentas sin la homo kiel fiŝ, kaj tiam per la forto de sia volo li trahakas la trodaŭran situacion kaj decidos malsani. La malsanado ne estas ja stato korpa; la pli aŭ malpli mal­agrabla korpa stato estas nur supozo aŭ mo­tivo, por ke la homo energie decidu preni sur sin la rolon de malsanulo. La malsanado ne rezultas simple el la fakto, ke oni iel suferas, sed el la cirkonstanco, ke oni decidis dediĉi sin al tio kaj sin okupi pri si mem kiel pri paciento. Nur ĉi-momente la homo transiras en la duan stadion: en la malsanadon priv­atan aŭ amatoran, kiam li komencas sin mem kuracaĉi. Simpla paciento-amatoro havas siajn elprovitajn rimedojn, per kiuj li elpelas ĉian malsanon. Iu kredas je la ŝvitbano, kaj iu je la eritro, ekzistas homoj, kiuj ŝatas sole kompresojn, dum aliaj pleje preferas varmegan vinon kun cinamo. Pli distinginda kaj pli klera paciento tamen procedas pli metode: antaŭ ĉio li faras pri si la diagnozon. Li decidiĝas por la inflamo de l apendico, por la cerbogripo, aŭ por la pusa angino; kon­fuzas lin sole tio, ke li ne febras, sed eble ĝi estas nur ia stranga, malofta kaj danĝera formo de la koncerna malsano. Ju pli klera estas la paciento, des pli gravan malsanon li ordinare trovas ĉe si. Simpla homo nur mal­varmumas; inteligenta malsanulo havas bron­kiton, pleuriton aŭ ion alian latinnoman; sed kio ajn ĝi estas, certe ĝi estas io grava - tio estas jam prohonora devo, ke homo decidinta malsani havu ion eminentan kaj seriozan, kio jam indas la penon. Nu, rigardu lin: ĉu li ne portas digne sian malsanon, sidante sur brakseĝo en trohejtita ĉambro, ĉirkaŭita de boteloj kun teo, hibisko kaj kamomilo, envolvite en kompresoj, hav­ante ĉe si facilan legaĵon, termometron kaj nazotukon: Ej, ej,“ vi diras al li, kio do estas al vi“ Supozeble brulumo de la gal­veziko,“ li respondas kun heroa trankvileco.
En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Ho, kia ideo,“ vi diras partoprene, kie vi sentas doloron“ Ĉi tie, kaj tie ĉi,“ montras la paciento, kaj tiam vi ekprotestas entu­ziasme: Vi eraras, homĉjo, ne temas pri galveziko, ĉi tion spertis mi mem, temas ja simple pri la reno -.“ Ĉu vi do spertis la renon“ demandas la paciento kun viva intereso. Kaj ĉu vi tiam ankaŭ sentis doloron tie ĉi, kaj ĉi-loke“ Ha, memkompreneble,“ vi atestas ĝoje, ĉesu malesperi, sed vi devas eviti la salon, vi devas nenion trinki krom lakto -.“ Kaj venas alia proksimulo: li trovas la suferanton en brakseĝo, jen antaŭ li teler­eto da kaĉo, poteto da lakto, facila legaĵo kaj nazotuko. - Ej, ej,“ diras la gasto, kio do turmentas vin“ La reno,“ respondas la paciento mismiene; mizere mi fartas, amiko.“ Kia ideo pri la reno,“ komencas murmuri la vizitanto, ĝi estas gripo - mi ĝin havis, karulo, do for la timon; trinku glaseton da konjako, kaj vi resentos vin kiel fiŝ en akvo.“ La tria proksimulo tamen decide dispelas la ĉagrenojn de la paciento. Tio ne estas gripo. Nuntempe oni ĉion nomas gripo. Mi havis tion saman kiel vi, kaj ĝi estis inflamo de la pleŭro. Ĉesu timi, mi pro tio litkuŝis unu monaton. Uzu la kompresojn de Pries­snitz, enlitiĝu kaj forte ŝvitigu vin -.“ Unuvorte, dum la paciento interrilatas kun la ekstera mondo, li baldaŭ konstatas, ke: 1e ekzistas konsiderinda nombro da prok­simuloj, kiuj iam havis precize la samajn simptomojn kaj perturbojn, sed ĉiufoje sub alia nomo; 2e ke la homoj, kiuj havis tiujn simptomojn, estas partoprenemaj, pli kolegecaj kaj ĝene­rale pli simpatiaj, ol tiuj, kiuj ilin neniam trapasis; kaj 3e, ke por la paciento estas speciala konsolo kaj kuraĝigo la fakto, ke tion la aliaj ankaŭ spertis. Tamen, dum la paciento estas lasita al si mem, li dediĉas sin al agado, kiun reko­mendas kelkajn filozofoj, nome al la memobservo kaj memekkono; maltrankviligite li aŭskultas ĉiujn voĉojn de sia korpo por kon­stati, ke jen aperas pikdoloro dekstre, kaj jen maldekstre; nun ĝi estas en la gorĝo, kaj nun kontraŭe ie en la hepato aŭ diosciaskie (eble temas pri la superreno aŭ la lieno). Ju pli multe li koncentrigas sian atenton al sia malsano, des pli senformaj estas liaj sentoj kaj iel pli anonimaj; se li aŭdas orel­zumadon, li ne scias, ĉu ankaŭ tio ne estas simptomo de io - eble temas pri ia malsano de la labirinto aŭ de kio. Lia malsano, kiun li tiel fikse observas, estas ĉiam pli nedifinita, ĥaosa kaj kvazaŭ ŝvelanta; kaj tiam la paciento rekolektas siajn fortojn al heroa decido: oni konsultos kuraciston - stop! Eble la kuracisto konstatos, ke efektive temas pri io, sed tio estas jam indiferenta. III. La tria stadio estas do la malsanado faka, alivorte medicina. En tiu momento, kiam la homo nudigas antaŭ la kuracisto sian suferantan fizikan substancon, la malsanado ĉesas esti lia privata afero kaj fariĝas kvazaŭ propraĵo de l kuracisto. La paciento ne estas plu subjekto de la simptomoj; li iĝas objekto de aŭskultado; tiu ĉi radikala ŝanĝo estas travivata iome kvazaŭ ŝoko - sed la paciento klopodas la ŝokon ne manifesti; li parolas al la kuracisto abunde kaj ŝerceme, kaj penas anticipe veki ĉe li la impreson, ke temas pri nenio grava. La kuracisto tamen ne tre atentas tion: li ŝovas sian malvarman orelon laŭ la brusto kaj dorso de l paciento, grumblas enspiru“, elspiru“, turnu vin“, la paciento lin obeas, sed en li kreskas iaj sentoj de amar­eco kaj terura humiliĝo; li ne estas plu ĥaosa kaj perpleksa animo, sed peco da mallerta karno, kiun oni turnas, trapalpas kaj ĉirkaŭ­frapas; la propra korpo estas por li subite fremda kaj antipatia - doktoro, tio ne estas mi, tio estas nur rigida pakaĵo de homa materio, sed ĉu ne vere, ke mi tute stulte aspektas starante tie ĉi, tio estas neniel digna, diablo mem igis min rampi ĉi tien. La kuracisto sin levas. Vi povas surmeti la veston.“ Nur kun la veŝto kaj jako revenas al la suferanto la iometo da normala homa memf­ido; lia civila memo reunuiĝas kun la korpo. Nu,“ diras la kuracisto, sume ĝi estas nenio grava; faru tion kaj tion, ripozu, ne fumu -.“ La paciento aŭskultas evidente elrevigite. Kaj. . . kio do ĝi propre estas“ fine li de­mandas eksplode. La kuracisto diras ion latine. Ha, tiel,“ ekspiras la paciento konsolite. Dankon al dio, nun ĝi jam havas nomon; la tuta afero ne estas plu malklara, ĉar nomon ĝi ricevis. Poste la paciento portas la kazon en sian hejmon, por plue ĝin bredi; nun, kiam ĝi havas nomon, ĝi fariĝis siaspeca afero, difinita kaj kvazaŭ lokita en siajn limojn, nun la paciento ne bezonas plu okupi sin pri si mem, sed sole pri sia malsano, kiu havas latinan nomon. Kaj se li post kelka tempo renkontas homon, kiu sin sentas mise, li diras al li ĝoje kaj fakule: Ha, vi havas ĝuste tion saman, kion havis mi.“ El la ĉeĥa: Miloš Lukáš.


Elŝuti 12.1 Kb.


Elŝuti 12.1 Kb.