Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Informo pri 26-a mkr (MontKabana Renkontigxo), Veli Lošinj (insulo Lošinj), Kroatio

Elŝuti 6.62 Kb.

Informo pri 26-a mkr (MontKabana Renkontigxo), Veli Lošinj (insulo Lošinj), Kroatio




Dato18.03.2017
Grandeco6.62 Kb.

Elŝuti 6.62 Kb.

Informo pri 26-a MKR (MontKabana Renkontigxo),

Veli Lošinj (insulo Lošinj), Kroatio, 01.-04.10.2015.


Karaj naturemuloj,

post alpaj pintoj en la jaro 2014, jaro 2015 al MKR denove venigos apudmaran etoson! Jes, tutcerte eblos naĝi dum la MKR, sed, ĉar MKR ja estas aranĝo por migrademuloj, krom la nagxado atendas vin denove interesaj migradoj!

Insulo Lošinj estas unu el la plej konataj turismaj celoj en tuta adriatika insularo. Plej granda loĝata loko sur la insulo estas urbeto Mali Lošinj kun 6200 enloĝantoj (ĝi estas samtempe plej granda loĝata loko sur ĉiuj kroataj insuloj!) kaj apud ĝi situas Veli Lošinj, malnova urbeto kun longa tradicio, kun 917 enloĝantoj kaj unu el la plej belaj havenetoj en tiu parto de Kroatio. Plej alta kaj plej konata monto de Lošinj estas Osorščica (588 m) pro kiu Lošinj estas kvara plej alta insulo de Kroatio (post Brač, Cres kaj Hvar). Sur pinto de Osorščica troviĝas malgranda ĉapeleto de Sankta Nikolaus (Sv. Mikula) kaj tre konata estas rigardo de la pinto kiu enhavas tutan nordan Adriatikon, ekde Istrio ĝis kontinentaj montoj kiel Velebit kaj mezadriatikaj insuloj apud Zadar. Unu el ekskursoj gvidos nin laŭ la kresto de Osorščica kaj montros ĝiajn plej konatajn lokojn.
Suda parto de Lošinj estas pli malalta, sed ankaŭ bela – ĝi ofertas belan vojon kiu sekvas marbordon kaj ĝiajn dek golfetojn. Tiuj vojoj ne estas simplaj plaĝpromenadoj, sed 6-hora migradvojo kiu gvidas nin tra ĉefe neloĝata parto de insulo kiu eĉ mezsomere ne estas plenplena da turistoj kaj dum nia vizito, oktobre, ni plej versxajne apenaŭ renkontos aliajn homojn.
Partoprenontoj de 26-a MKR estos gastigataj en Junulargastejo Veli Lošinj kiu troviĝas meze de la urbeto kaj 100 metroj for de la maro. La ejo estas agrabla kaj alkutimiĝita al gastoj de ĉiuj aĝoj.
Pli da informoj vi povas trovi je jam konata MKR retpaĝo, kie vi povas vidi plurajn fotojn de Lošinj kaj de la ejo, ne maltrafu du filmetojn pri la hostelo! ;o) Facebook paĝo de MKR ankaŭ donos al vi novajn informojn pri la aranĝo dum la venonta jaro!
La aliĝilo ankaŭ estas preta - mi deziras atentigi vin al speciala rabato por tiuj kiuj pagos plenan prezon ĝis 10-a de marto 2015 – ĝi helpos pagi la devigan antaŭpagon al la hostelo, kiu, laŭ ĝiaj reguloj, postulas ĝin de ĉiuj grupoj kiuj rezervas la lokon.

Amike salutas vin MKR-organizanto



Vanja!
P.S. La historia parto de retpaĝo estas ĝisdatigita per teksto kaj fotoj pri ĉi jara 25-a MKR en Sillian!

P.P.S. Kompreneble, disvastigu la informojn pri MKR al viaj amikoj en Esperantujo – dankon!


Elŝuti 6.62 Kb.


Elŝuti 6.62 Kb.