Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Individua membro de uea

Elŝuti 468.41 Kb.

Individua membro de uea




paĝo1/7
Dato21.10.2017
Grandeco468.41 Kb.

Elŝuti 468.41 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7



NSABIYUMVA Eric

INDIVIDUA MEMBRO DE UEA

UEA-kodo: Nsby-p

EL

BURUNDIO

TEL:+257 79 930 558

E-mail: eric.nsabiyumva@yahoo.fr



CXU AFRIKANOJ PENSIS AUX PENSESAS PRI RELIGIOJ ?


  • Figuro 1 : Burundia flago estas trikolora: Ruĝa, verda kaj blanka.

  • La blanka koloro signifas pacon

  • La ruĝa amon kaj verda esperon

ENHAVO
ENKONDUKO


  • Kiaj estas afrikaj religioj kaj filozofioj ?

  • Kiaj estas la alŝovaj metodoj efikaj ?

  • La la filozofia alŝovo al afrikaj religioj




    1. IOM PRI BURUNDIO


La konsidero de Dio per diecaj nomoj, proverboj kaj rakontoj


  • Dio estas la sola protektanto efika por homoj :

  • Dio punas tiun, kiu ne plenumas lian volon

  • Dio agas mirinde


KIAL PREĜI KIRANGA-n ? (Gvidanto al DIO)
Kial burundianoj respektis la prapatran kulton ?
KIEL ONI PLENUMIS TIUN RITON
La prapatra kulto rilate al la preĜmaniero
Kio estas la prapatra kulto  en Burundio?
Kiel oni ensekretigis iun  laŭ la burundia kulturo?
LA REĜA SOLENA ENOFICIGO LAŬ LA BURUNDIA TRADICIO
La enterigo de la mortinta reĜo en la tradicia Burundio
Kelkaj ensekretigitoj de la reĝopalaco en la tradicia Burundio :
Kiel eminentaj homoj decidis pri eventualaj problemoj en Burundio ?


  1. Kiuj estas eminentaj homoj = Abashingantahe?

  2. La kategorioj de problemoj en la tradicia Burundio


II. IOM PRI AFRIKO ĜENERALE
LA SANKTAJ BESTOJ EN AFRIKO


  • La bovo precipe la virbovo

  • La kapro precipe la virkapro

  • La koko 


LA MALHEJMAJ BESTOJ
La golfo de Guineo :
LA NATURAJ FORTOJ


  • La akvo 

  • La fajro :

  • La fajro kiun oni mallumigas

  • La fajro kiun oni ekirigas

  • La fajro kiun oni daŭre prizorgas

  • La fajro de bovoj

  • La fajro ĉirkaŭ la funebra periodo en Burundio


LA SANKTAJ LOKOJ EN AFRIKO


  • Montoj kaj Montetoj 

  • La valoj kaj la riveroj :


. La valoj kaj riveroj kiel ensekretigaj lokoj

. La valoj kaj la riveroj kiel la purigaj lokoj en Burundio :

. La valoj kaj la riveroj kiel la preĝejoj en praburudio :


  • La temploj kaj sanktejoj.


LA SANKTAJ ARBOJ


  • « L’érythrine = Umirinzi » 

  • « Le fucus= Umumanda »

  • « Umugombe : »


LA SANKTAJ PERSONOJ EN AFRIKO



LA DEMANDO PRI SUPERREGA ESTAĴO EN AFRIKAJ RELIGIOJ
 Kelkaj traktadaj konsideroj
. La relativaj pozicioj al la superrega estaĵo en afrikaj religioj kompare al la koncepto de Unika Dio en la monoteistaj religioj


  • Koncerne la unuan pozicion :

  • Koncerne la duan pozicion :

  • Koncerne la trian pozicion


la paradoksoj :

 . LA SUPERREGA ESTAĴO = UNIKA KAJ MULTOBLA DIO

. LA SUPERREGA ESTAĴO = KONITA KAJ MALKONITA DIO

. LA SUPERREGA ESTAĴO = PROKSIMA KAJ FORA DIO


  • Diecaj nomoj (Noms théophores)

  • La proverboj

  • La rakontoj kaj legendoj

  • Kelkaj praktikoj kaj ritoj

  • LA KREDO JE SPIRITOJ


IOM PRI ĈEFAJ RELIGIOJ EL LA MONDA


  • Kial interesigxi pri religioj ?

  • ĈU RELIGIOJ ESTAS AKTUALAJ ?

  • KIO ESTAS LA RELIGIO ?

 Fenomena difino :
KELKAJ FUNDAMENTAJ KAJ KOMUNAJ ELEMENTOJ por ĈIUJ RELIGIOJ:
. La origino de la Universo kaj ties de la vivo


  • La mitologia vojo

  • La teologia vojo

  • La kosmologia vojo

  • La mitologia aŭ la teologia kosmologio

  • La biologia vojo


. La animistoj
. La materialistoj


  • La nihilisma vojo transfizika

  • La morto kaj la transmorto


. La proksima transmondo

. La fora transmondo, sen returno

 . La revivigo de homaj karnoj

. La transmondo en la tempordo


  • La ritoj kaj la preĝxoj


. La religiaj oferoj

. La preĝxoj

. La scioj rilate al la puraĵxo kaj la malpuraĵxo
III. LA RELIGIOJ EN LA MONDO


  • La kvanta takso de grandaj religioj

  • La geografia repartigo de ĉefaj religioj


. La kristanismo

. La Islamo

. La hinduismo
LA PREZENTADO stakistika DE ĈEFAJ RELIGIOJ EL LA MONDO
La Judaismo


  1. La Ĉefaj karakterizoj

  2. La sanktaj libroj

  3. La Ĉefaj kredoj




    • La monoteismo 

    • La mesio 

    • La leĝxo 


La Hinduismo
. Kelkaj historiaj elementoj

. La doktrinaj elementoj
Karmal :


  • La nocio de Dharma :

  • La Maya :


. La sanktaj libroj


  • Samudaya

  • Nirvana

  • Magga


La Kristanismo
. La duobla nomo de la fondinto : Jesuo kaj Kristo

. La konsekvecoj de tiu situacio kaj la raporto pri sia komuno : La eklezio
La islamo


  • La historio de Ĉi religio :


. Arabie saudite

. Mahometo


  • kelkaj ĉefaj elementoj de la islama doktrino


. La monoteismo

. La korano

. La liturgio
ANTAŬPAROLO
La temo kies efektivigo mi dediĉis mian tutan ferian tempon, ne ĵus aperis en mia kapo, sed verdire ĉi-afrika socia kampo estas tre interesa al mi. Kvakam ĝi estas tre impona, mi tutdraste laboris por kompreneble, esprimi per Esperanto la afrikajn kulturaĵojn kaj precipe burundiaj tradiciaĵoj, kiujn al ni testamentis la geprapatroj, iliavice ĝin heredis el Dio : despli bedaŭrinde, ke ĉi-lastaj heredajxoj iom post iom malaperis pro la eksteraj influoj.

Sekve, la kulturo ĝenerale difiniĝas kiel io tre kompleksa, kiu konstitigas la kompletan specimenon de ĉiu en iu socio. Por kiu ajn popolo, la kulturo estas la esemblo de ĝiaj diversaj praktikoj, interalie : la juĝmaniero, la manĝmaniero, la pensmaniero, la parola kaj vesta maniero, la ekonomio, la leĝaro, la religiecoj , la poliko, la normoj de la socio, ktp.


Verdire, la kulturo estas la unua indentigilo de ĉiu homo. Ĉiu popolo havas sian taŭgan kulturon kaj neniu kulturo aŭ civilizacio superas la alian. La kulturo estas la fundamento de ĉiu popolo, pro tio ĝi havas laŭ la faritaj studoj kvar ĉefajn aspektojn :

  • Materiala aspekto,

  • Simbola aspekto,

  • Leĝara aspekto,

  • Religia aspekto

Tial, en ĉi studo mi elektis pri afrikaj religiecoj ĉar la temo estas la centro de ĉiuj agadoj en iu ajn popolo, sendube la religoj estas unu el ĉefaj aspektoj de la indentilo por ĉiu popolo tra la mondo. Ne estas popolo sen religiecaj demandoj. Konkrete, burundianoj facile kaj senforte indentiĝas inter aliaj popoloj, per ilia komuna parola maniero ( uzante la kumunan lingvon kiel komunika kodo), aŭ eĉ per ilia kondutmaniero. Karaj, vi mem tralegos kaj tuj komprenos la informojn, kiuj troviĝas en ĉi-enketo : Vi sendube konstatos, ke ĉirkaŭ la religioj precipe afrikaj religioj estas pluraj demandoj kaj diskutoj. En nia kazo, la diskuto troviĝis inter afrikanoj kaj eksterlandanoj pri la statuto de afrikaj religioj .
Mi preferis paroli pri ĉi-temo ĉar ekde la komenco de mia verkada aventuro, mi intencis solane priskribi la afrikan kulturon per Esperanto. La jena enketo estis farita per pluraj strategioj : Mi provis nacilingve intervjui kelkajn maljunulojn pri tradiciaj diecaj praktikoj en praBurundio, mi ankoraŭ tralegis rilativajn verkojn en la centa bilioteko de la Sxata Universitato cxe kampuso MUTANGA.
Tiel, mi verkis ĝin laŭ ĉefaj ideoj : Vi trovos diversajn komentariojn por Burundio kaj gxiaj diecaj praktikoj aparte, ankaŭ mi konstitigis ion pri afrikaj diecoj ĝenerale, kaj laste mi ne povis fini la enketon sen elvoki kion diras ĉefaj universalaj kaj malnovegaj religioj kiel la Kristanismo, la Islamo, la Judaismo, la Hinduismo, la Budaismo, ktp.
Certe, vi multon komprenos pri afrikaj diecoj kaj filozofioj : vere, eĉ afrikanoj sciplenis kiel vi mem malkovros en ĉi-studo. Samekiel Blankuloj, la afrika popolo sciis tre bone kaj senkunfrapiĝo organizi la socion. Ekzemple, en Burundio vi konstatos ke estis leĝaro, kiu troviĝis en la kapo de ensekretigitaj viroj ĉar ne estis skribaĵoj, tiel por iu eraro estis la taŭga skurĝo. Kaj tio okazis laŭ fiksitaj kaj konitaj normoj sociaj.


ENKONDUKO
Pri Afriko, cxiam elstariĝas pluraj duboj kaj demandoj kiam temas pri specifigi la pensmanieron kaj la kredojn je nevideblaj fortoj. Cxiufojon, ni devas kompari la filozofion kun la religiojn de afrikanoj, do ni rilatigas la religion al la filozofio.

La rekta demando kiu aperas en ĉi-kunteksto estas :




  • Kiaj estas afrikaj religioj kaj filozofioj ?

Pri tiu-cxi suba demando, oni povas aserti ke estas pluraj religioj kaj diversaj pensmanieroj sed oni ne povas facile indentigi tiujn filozofiojn kaj tiujn religiojn en iliaj plenaj multobligoj kaj finfine ilin kompari por ekvidi la diferencojn kaj similecojn. Ĉiel, tiaj serĉoj estus tre ege largaj kaj komplikaj. Ni povas aproksimigi tiajn malfacilecojn al tiuj, kiujn elvokas la fama verko de la kenyano John MBITI, kies titolo estas : « African religious and philosolophy », diversaj tradukadoj estis proponitaj en la franca lingvo « Religions et philisophies africaines » reale devas esti pluraj tradukoj pri ĉi-titolo kiuj estas proksimaj al la anglaj vortoj kaj kompreneble laŭ la komprena kapablo de ĉiu popolo inter alie : « Religion et les philosophies africaines, les religions africaines et la philosophie»

Fakte, eĉ tiuj tradukmanieroj enhavas kelkajn dubojn, pro tio la menciita aŭtoro jam konstatis la fakton . Li komence proponis la vorton « Religions » en pluralo kaj la vorto « philosophie » en singularo , jen tio, kion li pridiras :

«  Ni parolas tradiciajn religiojn afrikajn en pluralo ĉar ekzistas en ĉi kontinento la milo da popolo (triboj) kaj ĉiu gardas sian propran religian sistemon. » koncerne la uzon de la singularo por la vorto « philosophie » li aldonis :

« Sed , kiel ne estas konkretaj filozofiaj sistemoj paralelaj, kiujn oni povas observi en samaj manieroj kaj en konkretaj vortoj, ni ĉiam parolas singulare la afrikan filozofion por referenciĝi al la kompreno filozofia de afrikaj popoloj rilate je diversaj demandoj pri la vivo . »

Johns MBITI asertas, ke la afrikaj religioj estas evidentaj tra iliaj produktoj dum ne estas la kazo por la filozofioj, plie la sama verkisto daŭrigas, ke en Afriko estas pluraj religiaj opinioj dum estas nur la sola koncepto filozofia.
Verdire, ni povas konkludi pri tio ke la aŭtoro ne estas preciza kiam li zorgas pri la pluralo aŭ la singularo de tiuj vortoj « religio kaj filozofio » kaze de Afriko, ĉar la analizo estas malsama al ties de eksterkontinentanoj religioj, tiam ni devas serioze elekti la efikan metodon por bone alfronti afrikajn kulturojn ĉar la temo devas esti tre impona .
Plie, la aŭtenteco de afrikaj religioj kaj pensmanieroj ne troviĝas en la bibliotekoj aŭ en la kinotekoj sed ĝi troviĝas en la mensoj de la nepetolemaj, eminentaj kaj maturaj homoj. De tie, ni komprenas ke neniu fremdulo kiu povas paferkte enketi pri tiuj religioj. Tial vi devas kompreni, ke en Afriko inteligentaj homoj ne estas tiuj, kiuj multe studis sed tiuj, kiuj estas maljunaj ĉar ĉi-lastaj havas la gravan kaj grandan sperton de la vivo, plie ili jam vidis kaj trapasis plurajn eventojn.
En la runda lingvo oni vokas tiajn personojn « Inararibonye = tiu kiu ĝin vidis = kiu havas ion rakonti ». Tial, en Afriko ĝenerale, la ceremoniaj paroladoj estis ellaŭtigitaj de tiaj menciitaj homoj. Same por la sekreto de la kulturo, la junaj homoj devis esti ensekretigitaj per kelkaj ritoj, por bone kompreni la tradiciajn eventojn kaj tio kostas iom gravan tempon. La maturaj homoj okazigis ĝin laŭgrade. Plejmirinde, eŭropanoj venis kaj senprokraste sinsentis majstroj de niaj kulturoj, sen al ni ion demandi ili ekis kritiki la aferojn, kiujn ili ne komprenis. Ili multon skribis pri ni kiam ili ne komprenis niajn vivmanierojn. Kiel venontaj afrikanistoj, ni devas diri ion pri tiaj rapidagaj reagoj. Perforte, ili rezignigis al ni niajn proprajn kutimojn kaj instigis nin brakumi novajn kaj nekutimajn fenomenojn, kiuj baldaŭ ŝanĝis niajn personecojn kaj perdigis al ni la lokajn homajn valorojn. Tiel, ili sukcesis nin senvalorigi kaj nin trakti kiel malhomaj estaĵoj. Pro tio, la nuntempa Afriko jam estas konfuzita ĉar jam estas multaj fenomenoj el Okcidento, kiujn niaj gejunuloj akiras per malkulturigaj iloj.


  • Kiaj estas efikaj  alŝovaj metodoj ?

Same, tiu demando estas kompleksa, la nekomprenebla koncepto estas tiu, kiu igis la menciitan aŭtoron miksi la religion kun la filozofio. La alia komplekso ligiĝas al la klarigo aŭ la signifo de tiuj vortoj en la kadro de Afriko , precipe « la religio » en ties kunteksto kaj la « filozofio » en alia kunteksto. Ĉiuj jenaj demandoj jen tiu pri la pluralo kaj tiu pri la komplekso de nia cela studpunkto necesas iuj kritikoj por kvalifiki tion, kiu efikas al nia studo. La ĉefa kaj klariginda demando koncernas la kunmeton de la religioj kaj la filozofioj afrikaj, Kial la aŭtoro faris tian mikson ? Ĉu signifas, ke koncerne afrikon la religioj kaj la filozofioj devas esti pensitaj en la sama angulo ? kaj en ĉi-kazo ĉu estas necesaj rilatoj inter la religioj kaj la filozofioj, ĉu temas pri analizi la religiojn filozofiangule ?  Ĉu estas laŭvice ?



Prefere, ni diru ke ĉiuj vortoj kompletiĝas kaj unu bezonas la alian ĉar ne estas religio sen filozofio. Eĉ la malo estas evidenta ĉar ne povas esti la filozofio sen ekzistaj demandoj, oni ofte filozofas kiam iuj provserĉas scii multon pri nekomprenablaj fenomenoj, en kiuj enkluziviĝas la religioj. Ĉi-lasta fenomeno troviĝis en ĉiuj socioj sen escepto kaj dum ĉiuj epokoj.


  • La la filozofia alŜovo por afrikaj religioj

La alŝovo kiun ni tuj brakumos emas doni la grandan placon al la religioj kaj la filozofioj afrikaj. Tiam, ni studos afrikajn religiojn submetigantajn ilin je la filozofia kritiko, tio permesos al ni finfine lumigi la afrikan filozofion lige al gxia religio. Tia studo povas klarigi kelkajn realaĵon :

Tra tiu demando, ni povas ligi la filozofiajn zorgojn, kiuj agresas kaj eble kiuj estigas la religiajn sistemojn en Afriko tra iliaj aspektoj : kredoj, tradiciaj praktikoj, kaj aliaj religiaj esprimoj interalie : donoj, oferoj, preĝoj, ktp.

Oni eĉ povas trovi ĉi sisteman karakteron de afrikaj religioj tra la signifo de eventualaj gvidsignoj kaj eble tra la kontraŭaj signoj, alidire temas pri konstitigi la raciecon de afrikaj religioj, do estas ĝuste je tiu sistema nivelo, ke la racia senco de afrikaj religioj povas aperi. La afrikaj regioj ne plupovas esti konsiderataj de fremduloj kiel iuj aferoj, kiuj ne estas kompreneblaj, la afero kiuj eskapas aŭ defias la resonon sed ankaŭ ni batalados por klarigi, ke plejfunde la afrikaj religioj estas kiel aliaj religioj de ceteraj nacioj, la aventuro de homoj kaj ties penskapablo ĉar en la koro de ĉiu homo enestas kelkaj nekompreneblaj demandoj, kiuj igas ĉi lastan kredi je nevideblaj pontencoj kaj finfine konstitigas la religion en tiu vojo.



Tiu supra anilizangulo ne signifas, ke ni nur serĉos la sencan nivelon de afrikaj religioj sed ankaŭ interesas al ni la ekzista asizo, tiam signifas, ke ni devas kompreni la pezon kaj specon de homaj demandoj ekscititaj rilate al diversaj religioj kaj kiuj agresis la psikojn de afrikanoj. Ofte afrikanoj alkuras al la religiaj praktikoj por serĉi la solvojn al tiaj problemoj. Tiu provo elvokas la filozofion tiel ke, temas pri la serĉo de la homa kaj racia aventuro kiuj troviĝas malantaŭ tiuj religiaj sistemoj. Tiaj problemoj igas homojn sintrovi en la malfacilaj situacioj , tiel ili ne povas kompreni la ĝojon de la vivo . Ili perdas la esperon. La menciita kazo estigas la konspiron, la demandojn pri la origino de homoj, ĉiuj emos kompreni : kial homoj suferas, kie venas la malbonajxo kaj precipe la morto, de kie devenas la Amo kaj la rilatoj kun la nevideblaj estaĵoj. Unuvorte, la religioj en cxiuj homaj socioj ekzistas, naskigxas danke al ĉiuj fundamentaj demandoj kiuj agresas la vivon de ĉiu persono kaj kiujn ĝuste ĉiu socio necese sindemandas.
Sed bedaŭrinde la respondo ofte mankas. Sekve, ĝi mankas ne nur por afrikanoj sed por ĉiuj, tial naskiĝas diecaj sistemoj inter homoj por aproksimiĝi al tiuj nevideblaj fortoj kiuj verŝajne regas la mondon. Kiam homoj ĝenerale kaj plejaparte afrikanoj ne plukonas la lokon kie ofte iradas la mortintoj, la religioj plunaskos kaj ceteraj religiaj sistemoj: ĉu en Afriko ĉu en Eŭropo ĉu en Ameriko ktp
Ni devas konsentiĝi kun eksterlandanoj, ke afrikaj religioj ne pluestas tradiciaj kiel ili pensis sed ili estas la ĝustaj ekzistaj respondoj al afrikanoj. La kulturaj aŭ vivaj problemoj de afrikanoj ne povas alsimiliĝi al tiaj de eksterkontinantanoj ĉar la cirkonstancoj ne estas samaj, ekzemple la vetero de Eŭropo estas tre ege diferenca al tiu de Afriko, tiam sendube per tiu atmosfera obstaklo povas naskiĝi pluraj demandoj rilate al la vivo.
Ekdetiam, ekkonsciu ke ne estas malbonaj kulturoj do ĉiu kulturo efikas al gxiaj anoj. Ĉiam, kiam oni intencos enigi forte al iu popolo la fremdan kulturon, efektive estas kiel oni produktas en tiu popolo la konfuzon kiel videbligxas en la nuntempa Afriko. Verdire, foje mi ploras kiam mi vidas la grandan kontinenton, la lulilon de la homaro suferi pri la  problemoj kaŭzitaj de la transformo de ties anoj pro la fremdaj soci-elementoj, konkrete afrikanoj suferas ĉar ili ne bone gardis la hereditajn kulturojn.
Pripensu antaŭ la kolonialismo la manieron kies estis Afriko, ne estis la problemo pri la pluvo, ne estis problemoj inter afrikanoj ĝenerale sed nuntempe eĉ samlandanoj sinmortigas kiel malhejmaj bestoj. La kialo estas ni, kiuj jam estas malradikigitaj. Eksciu, ke la homoj senkulturoj estas kiel la arboj sen radikoj, vi komprenas la sorton de tiaj arboj ! Tiam, nuntempaj afrikanoj estas tiamaniere.
Tiam, necesas la ekzista asizo, kiu estas tre ege esenca en la kadro de nia sorĉrigardita kontinento por diversaj kialoj :

Ni povas diri, ke la ekzista signifo superas ĉiujn signifojn kiam temas pri religioj en Afriko kaj plej profunde en la koroj de homoj ĉar tiaj demandoj aŭ tiaj solvoj estiĝas efikaj laŭ ties kablo atingi la fundon de kelkaj vivaj demandoj, kiuj agresas la homan estaĵon; videble, ĉiu socio klopodas ilin enigi en sia ekvido kaj kompreno de la mondo, por ke finfine ili eniru en la daŭra sistemo, en kiu, cxiu socio trovas sian kontentigon kaj sian kvieton vide al vide naturaj problemoj.


En tiaj sistemoj la homoj trovas la kialon por daŭrigi la zorgon kun la vivo, sinorientantaj al la ĉiutaga vivo kiu kontraŭas ilin , de tie, oni povas diri, ke ĉiu religia sistemo : ĉu afrika ĉu aliflanka trovas la fonton en tiaj problemoj aŭ ekzistaj zorgoj, kiuj estas la materialigo kiel interalie : demandoj, respondoj , celebrado aŭ ritadoj, do la vivaj zorgoj ĝenerale kiuj estas je la origino de ĉiuj sistemoj religiaj.

Tiu ekzista signifo estas tre esenca ĉar estas ĝi sole, kiu permesas al sercxantoj retrovi la sencon de afrikaj religioj en la nuntempo, la hodiaŭo de la koloniita kaj eŭropigita Afriko. Ĝenerale, ni konsideras kaj konas afrikajn religiojn nuntempe tra la juĝado de fremduloj, la koloniistoj. Vere, ni kredas je tiuj religioj laŭ la katerizoj, kiujn komprenigis al ni la koloniistoj. La ŝato aŭ la malŝato, la superrega volo, la okultado de diversaj aspektoj, kiuj eskapas je fundamentaj kategorioj, do la sistemigo kiu sekvas la eŭropan konceptigon, ktp.

Sendube, la religio estis la esenca kaj interesa kampo de afrikaj kulturoj, al kiu eŭropanoj plejmulte interesiĝis. La ekzista alŝovo ankaŭ al ni permesos relativigi la kvalifikon « tradicia » kiun blankuloj ofte aldonas kiam ili parolas pri afrikaj religioj, ĉar tiu vorto estas fakte peza je la signifo, de tie ili komprenigas ke afrikaj religioj estas la preterintaj fenomenoj kiuj apartenas al alia mondo, la mondo eble malaperita do tiu, kiun oni studas kiel la arkeologia afero, ili komprenigas al ĉiuj , ke afrikaj religioj estas la aferoj, kiuj apartenas al la mondo kies sola vivo nur ekzistas en la pasinta tempo, sed neniam en la nuna tempo.
Tiel, kiam iu studas ĉi-religiojn ; li povas zorgi pri ekstera parto , ilin priskribi supraĵe kaj ilin ordigi sen nin demandi, vere sen niaj agordoj ! Prefere, ili devus al ni demandi en kiaj punktoj tiuj religioj interesas nian nunan tempon ĉar estas ni , kiuj konas kaj komprenas ilin. Sed ĉi-lastaj baziĝas al siaj profundaj ekzistaj intencoj kaj dubas pri la ekzisto de afrikaj religioj ĉar neniam ili agnoskas, ke eĉ afrikanoj kapablus pensi kiel eŭropanoj. Ili forgesas ke afrikanoj povas ne nur sinorganizi sed ankaŭ regi eŭropanojn laŭokaze kaj laubezone.
Efektive, tiuj religioj interesas niajn nunajn tempojn ĉar ili ekzistas ĉie kaj en diversaj formoj. Nedubinde, kelkaj religioj ekzistas en la travivo almenaŭ esenca kaj kelkfoje ili funkcias kaŝe, sed aliaj daŭrigas funkcii solane ankoraŭ oni povas trovi ankaŭ aliajn religiojn, kiuj profitis el tiuj laŭdiraj modernaj religioj kaj sinkonstitigis la junularon, ofte temas pri la elportitaj religioj kiuj havas la sinkretan karakterizon ĉiufoje kun la bazo de afrikaj religioj. En aliaj religioj la afrika konstitigo rilate al la pasinta tempo trovis la esencan placon en la novaj religioj, estas la kazo de sendependaj religioj kiuj ekzistas ĉie en Afriko.
La realeco pri la ekzisto de tiuj afrikaj religioj en la pasinto kaj en la nuno ne plu estas dubinda. Oni povas sindemandi, ĉu tiuj religioj nur ekzistis en la pasinto, ĉu ili jam diris la lastan vorton ? Ĉu iliaj aktualaj formoj ne havas la specifan signifon ?

Eĉ tiu, kiu dormas povas vekiĝi kiam kondiĉoj renoviĝas, ĉiel oni devas nin demandi ĉu la ekzistaj demandoj fundamentaj, kiujn elvokas tiuj religioj ne estas niaj , ĉu ili jam finis, ĉu ili ne trovis la efikajn kontentigajn respondojn.
Cetere, ekzistas malbonaj konsekvecoj rilate al la vokmaniero « tradicia religio » kiun oni aplikas al niaj religioj afrikaj , ĝi celas malbonigi la realecon de ĉi- religioj kaj malfaciligi la komprenon. Oni povas prezenti tiujn konsekvecojn en tri aspektoj :


  1. la senmovigo :

La supra vorto konsistas el tiu kutimo same limi la afrikajn religiojn en la defitiva pasinto, kiu ne povas reevolui kaj ilin enfermi en ĉi- periodo , ne videndas tion, kiu povas esti dinamika en tiuj religioj kaj kiuj almenaŭ povas alfronti la nunon. Eŭropanoj, precipe la koloniistoj ne agnoskis afrikajn religiojn kiel vivanantaj realajxoj sed ili eĉ fifine komprenigis al ni, ke ni ne konas Dion kaj samtempe ili instruis al niaj antaŭuloj siajn diecajn aferojn, kiuj ne efikas al niaj kulturoj. Tial, en Afriko ne estas stabileco en preskaŭ ĉiuj kampoj. Tio estas klarigebla per sekvantaj demandoj : kiel homoj paciĝus kiam ili agus male de siaj testamentoj ? Vere, Afrikanoj nuntempe estas vojerarantoj ĉar eĉ kleruloj ne deziras rekonsideri la tradicion de la prapatroj. La enlanda kulturo estas la bazo de ĉiu homo.




  1. -la folklorigo 

La folklorado estas la proceso kiu konsistas je la transformado de kelkaj religiaj formoj aŭ kulturaj formoj de Afriko ĝenerale al la simplaj folkloraj manisfestadoj. Tiel, cxe iuj religiaj lokoj kiuj estis konsideritaj kiel sanktaj de enlandanoj fariĝas pro la influo de koloniistoj la simplaj lokoj por la teatraĵaj manifestadoj. Estis fakte la bona vojo por mortigi, senvalorigi ilin unuflanke kaŝe, aliflanke tiuj fremduloj vojerarigis la unuajn aŭ prioritatajn celojn de ĉi-menciitaj lokoj laŭ la koncepto de enlandanoj. Vere, per tiu strategio la afrikaj sanktaj lokoj estis malplenitaj de iliaj religiaj pontencoj en kiuj ili estis starigitaj kaj samtempe perdis siajn kontaktojn kun la ekzista asizo kies motivo kaj kialo estis por la afrikanoj. Vi komprenas, ke koloniistoj celis neniigi la indentojn de kolonitoj, tial sanktigitaj aferoj, kiuj ĉefe rolis en niaj tradiciaj zorgoj fariĝis simplaj aferoj, la tabuoj laŭ la enlanda kutimo estis difektita de pontenculoj fremdaj, por ke ili atingu siajn aĉajn celojn, malfeliĉe per iu ajn vojo : Mesongoj, la pafadoj, perfortadoj, koruptadoj, ktp.



  1. la difektado :

Tiu estas la malbona ŝanĝo de iu religia stato kompare al gxia antaŭa stato. Tiam, la vokmaniero « tradicia religio » malbonigas la sencon de afrikaj religioj ĉar en ĉi-kaze ili estas malŝatitaj, malvalorigitaj kaj kompreneble en iu aĉiga aŭ malpozitiva maniero. Ili estas konkrete difektitaj ĉar ili estas malhavigitaj iliaj enaj valoroj realaj por ilin kovri per la pasintaj valoroj malbonaj kaj malpozitivaj.


Bonkondiĉe, la alŝova metodo kiu intencas atingi la ekzistan asizon de tiuj defektitaj religioj devas alfronti kaj vinki tiajn emojn, kiuj senmovigas, difektas kaj folklorigas ĉi-religiojn. Tiel, ni devas analizi afrikajn religiojn kiel eŭropaj religioj ĉar ĉiu popolo havas sian pensmanieron laŭ diversaj eventoj kiuj motivigas la ĉiutagan vivon kaj devige estas aparta al ĉiu popolo : Burundianoj kaj Belgianoj ne havas samajn tradiciajn problemojn ĉar ili ne vivas aŭ evoluas en la samaj kondiĉoj. Tial, eĉ religioj devas esti malsamaj. Laste, ni davas scii ke same por samkontinantanoj, ili ofte diversiĝas je la kultura punkto cxar ekzas ene de la kontinentoj pluraj popoloj kun diversaj lingvoj, tradicio kaj ecx kredo.
LA SANKTA UNIVERSO EN AFRIKO
Oni povas konsentiĝi kiam temas pri la difino de religioj surbaze de tiu diferenco inter la sankto kaj la profano, en ĉi-perspektivo la problemo kiu releviĝas temas pri klarigi aŭ lumigi la afrikajn sanktajn universojn, tiamaniere ke ĉiuj komprenu la sanktejojn (la universo de la sankta manifestado) en la afrikaj religioj. La idealo estus planigi la kompletan studon pri la sanktaj aferoj en afriko ĝenerale sed pro la neebleco liveri je la granda skalo ĉi-enketon, ni nur rapide eksploras la vidindajn sanktajn manifestadojn, kiuj estas tre ege esencaj en la dieca kedro de Afriko. Ĉi-lastaj povas konstitigi la tre larĝan specimenon por intervidigi tion, kiuj povas estigi la sanktomanifestadon en Afriko. Sekve, eblas ankaŭ kompari tiun sanktan universon de afrikanoj per la ĉiamaj manifestadoj al ties ĉiuj partoj la mondo. Unuflanke tio montros al ni, ke la sankta universo de Afriko ne estas malsimila de aliaj kulturoj tra la mondo inkluzive tiu de Eŭropo, sed , aliflanke ni malkovros la signojn, kiuj klarigas la afrikajn religiojn interalie : la insistojn, la manierojn kies ili sinkonstitigas la sanktajn kampojn specifajn al ili. En ĉi- larĝa ensemblo, ni tuj ekvidos ĉiujn diferencojn kaj estas evidenta, ke nia komenco tuj estos la efika vojo por kompreni la burundian kulturon ĉar ni faros la komparon aŭ la alŝovon al ties de aliaj afrikaj nacioj.


  1. Jen do iom pri Burundio :


La konsidero de Dio per diecaj nomoj, proverboj kaj rakontoj
Ekde tre longe, antaŭ la alveno de Blankuloj en Burundio, Burundianoj konis Dion (Imana). Verdire por la antaŭa Burundiano, nenio estis pli supera ol lia Dio kaj lia sano. La tuta vivo de ĉiu burundiano estis en la mano de Dio. Tial, ĉiu persono devis zorgi pri la preĝejoj, tie devis esti la selektita loko kie troviĝis la sanktaj arboj. Oni alnomis tiajn lokojn en la runda lingvo Mugitabo : Estas en la menciitaj lokoj, ke ĉiu burundiano kiu havis problemon pri la nasko, pri la riĉaĵo, fraŭlinoj kiuj bezonis edzojn preĝis, petintaj al Dio kion ili bezonis. La infanoj kiuj naskiĝis pro la preĝo ĉe la Mugitabo nomiĝis Kitabo, Nyamutabo, Matabo. En ĉiuj loĝmontoj aŭ loĝmontetoj troviĝis tiaj sanktejoj.
Tiuj sanktejoj estis en tri kategorioj :

  • Estis la sanktejo Igatabo, kiu troviĝis en la privata domo de iu persono. En ĝi nur preĝis la familiestro kaj siaj anoj

  • Estis la sanktejo, kiu troviĝis tra la vojo, plejofte en la vojkruciĝo. Tie, preĝis la personoj kiuj loĝis en la sama kamparo

  • Estis ankaŭ la sanktejo kiu troviĝis ĉe la vojo al la reĝopalaco. En tiu Gitabo preĝis ĉiuj personoj kiuj iris al la reĝpalaco.

Pasinttempe, la Burundianoj multe amis Dion, ili preĝis kaj petis lin. Vere, ili donadis la oferojn, la maĝajxojn kaj monoferojn ; la prapatra kulto kaj aliaj pluraj praktikoj ne sufiĉis, por ke la burundianoj sinsentu proksimaj de Dio, tial krom la menciitaj praktitoj estis aliaj zorgoj, kiujn ĉiu popolo priokupiĝis. Ili aperis tra la tradiciaj kutimoj interalie :



  1   2   3   4   5   6   7


Elŝuti 468.41 Kb.

  • E-mail: eric.nsabiyumva@yahoo.fr
  • La blanka koloro signifas pacon L a ruĝa amon kaj verda esperon
  • IOM PRI BURUNDIO La konsidero de Dio per diecaj nomoj, proverboj kaj rakontoj
  • Kiel eminentaj homoj decidis pri eventualaj problemoj en Burundio
  • LA MALHEJMAJ BESTOJ La golfo de Guineo : LA NATURAJ FORTOJ
  • LA SANKTAJ LOKOJ EN AFRIKO
  • LA SANKTAJ PERSONOJ EN AFRIKO
  • LA DEMANDO PRI SUPERREGA ESTAĴO EN AFRIKAJ RELIGIOJ
  • IOM PRI ĈEFAJ RELIGIOJ EL LA MONDA
  • . La animistoj . La materialistoj
  • III. LA RELIGIOJ EN LA MONDO
  • LA PREZENTADO stakistika DE ĈEFAJ RELIGIOJ EL LA MONDO La Judaismo
  • La Hinduismo . Kelkaj historiaj elementoj . La doktrinaj elementoj Karmal
  • Burundio
  • John MBITI
  • « Religion et les philosophies africaines, les religions africaines et la philosophie
  • Mugitabo

  • Elŝuti 468.41 Kb.