Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Indikas al la fenestro

Elŝuti 37 Kb.

Indikas al la fenestro




Dato19.03.2017
Grandeco37 Kb.

Elŝuti 37 Kb.

UNUA AKTO

Biblioteka salono en la palaco. Libroŝrankoj laŭlonge de la muroj. Antikvaj bildoj kaj murtapiŝoj. Unu fenestro kun pezaj kurtenoj (nun malfermitaj). Du negrandaj tabloj kaj profundaj foteloj. Sofo. Sur unu el la tabloj estas elektra boligilo kaj te-trinkilaro por du. Sur la dua, ĉe la sofo, estas telefono. Bibliotekista ŝtupetaro estas tuj dekstre de la libroŝranko. Antikva kukolhorloĝo pendas inter la libroŝtrankoj. Pordoj dekstre kaj maldekstre. Vesperas ekstere, pluvas kaj ŝtormas, foje kun fuloj kaj tondroj. En la Salono staras Sand, Zabrodski kajDora. Sur la brako de Dora ripozas surtuto kaj ŝi tenas mansakon.

Zand


(Indikas al la fenestro) Mi ege bedaŭras, sinjoro Zabrodski, sed ni ne havos elekton. Ni devas uzi vian gastamon ĉi-nokte.

Zabrodski


(Rigida) Mi estas nur gardisto en tiu ĉi loko. Mi ne havas instrukciojn tranoktigi fremdulojn ĉi tie.

Zand


Sed kion ni faru?

Zabrodski


Mi konsilus al vi, sinjoro, kontakti per telefono la urbon, eble la instiutucicoj kiuj sendis vin bonvolos pripensi la aferon kaj trovi eliron…

Dora


Tiom malfrue!

Zand


Mi provis kontakti jam antaŭe. La telefono estas malligita. Verŝajne okazis paneo pro la ŝtormo. Mi ege petus vin….

Zabrodski


Mi ne havas instrukciojn.

Zand


(agresema) En la instrukcioj de la registaro, kiujn mi enmanigis al vi, estas dirite eksplicite, ke vi devas disponigi al mi la bibliotekon kaj zorgi pri mia komforto. Mi pensis, ke tiu ĉi paragrafo ebligas ankaŭ tranokteblecon kiam nepras. Bonvolu rigardi kio okazas ekstere! Kaj la palaco ja estas vasta.

Zabrodski


La palaco estas muzeo nun. Kaj en muzeo oni ne tranoktas. Kaj krome… vi kunportis gastinon, pri kiu estas dirite neniu en la instrukcioj…

Dora


(Iom ofendita) (heziteme) Vere, Zand, eble ni provu veturi!

Zand


Vi freneziĝis! Rigardu! Ĝis la proksima urbo estas sesdek kilometroj, kaj vi bone konas la staton de la aŭtomobilo… (liaj diroj estas interrompitaj de terura tondro)

Zabrodski


(Ekvidas, ke li ne havas elekton) Mi komprenas, sinjoro, ke estas malfacile ekveturi nun. Sed la palaco estas muzeo… Dormejoj ne estas ĉi tie, kaj kiam homo estas nur oficisto dependanta de permeso, gardisto… - li timas malobei la leĝon… (tondro)

Zand


Sed dum tia nokto, mem la leĝo ne devigas forpeli eĉ hundon eksteren.

Zabrodski


Ne diru tion, nuntempe la leĝo povas forsendi homon en la fajron de la perdiĝo – sen ajna timo.

Zand


Kaj ĉu vi ĉi tie reprezentas la leĝon?

Zabrodski


Dio gardu, ne, mi estas ĝia viktimo.

Zand


Aĥ, ne estas tiom terure! Neniu venos por aresti vin, pro tio, ke vi ne forpelis homojn dumnokte en la ŝtormo. Se vi volas, morgaŭ revenante urben, mi tuj iros al la ministerio kaj klarigos al ili la aferon… Tiel aŭ aliel – ĉi nokte ni ne foriras!… Do?

Zabrodski


(Komprenas ke li ne havas elekton) Do, vi ne bezonas mian konsenton – sed bonvolu ne pensi ke temas pri rigido – ja tiu ĉi palaco plu ne estas aranĝita por homoj, litoj en kiuj eblas dormi, lito-tukoj kaj simile… kaj mi… mi supozus, ke iu hoteleto survoje plikomfortus al la sinjorino.

Dora


(starigas la sakon kaj metas la surtuton sur la apogilo de la fotelo) Mi, vere, preferus iun vilaĝan hoteleton…

Zabrodski


Ja ĝuste tial mi diris…

Dora


Antikvaj palacoj estas tre belaj… sed ne estas por loĝi.

Zabrodski


Ti…el! (aŭskultas la tondron) Sidiĝu, gesinjoroj!
(Dora sidiĝas, Zand staras)

Zand


(al Dora) Vere, Dora, mi ege bedaŭras… Mi nur volis montri al vi tiun ĉi antikvan palacon… kaj nun mi timas, ke estos peno al vi, kaj nun ni kaŭzas penon al sinjoro Zabrodski…

Zabrodski


Ne, ne gravas. Mi tuj prizorgos ĉion, kio necesas al vi… Ĉu vi volas tuj ekkuŝi kaj ripozi?

Dora


Ekkuŝi! Je la naŭa vespere!

Zabrodski


Jes, jes… estas ankoraŭ frue. Se vi deziras sidi ĉi tie por momento, bonvolu. (Al Zand). Kial vi staras, sinjoro? Bonvolu sidiĝi, nun vi estas miaj gastoj.

(Zand sidiĝas)



Dora


Malatenditaj gastoj, misa afero, mi scias.

Zabrodski


Do, mi ekiru kaj prizorgu vian noktan ripozon. Kiam vi volos ekkuŝi, bonvolu voki min, mi estos en mia ĉambro, sube, (al Zand) Vi scias, sinjoro, kie ĝi estas.

Zand


Multan dankon. Pardonon, sinjoro Zabrodski, pro tio ke ni premis vin, sed ni vere ne havis elekton.

Zabrodski


Ne gravas, ne gravas… (Ekiras, haltas ĉe la pordo) Sed eble tamen – vi estas lacaj?

Zand


Ne, Ne! Kaj se vi ne estas laca, sinjoro Zabrodski, kaj se al vi ne malplaĉos sidi unu vesperon kun fremdaj homoj, ni tre ĝojos, se vi restos kun ni ĉi tie.

Zabrodski


Multan dankon. (Iom alproksimiĝas, sed ne sidiĝas)

Zand


(al Dora) Jen tiel la vivo skuas nin, ĉu ne? Militoj, ŝtormoj, ŝtormegoj… kaj ĉiam oni kaŭzas penon al iu, nevole. (al Zabrodski) Kial vi ne sidiĝus, sinjoro? (Zabrodski daŭre staras)

(al Dora) Sen scii la homo trarompiĝas al mondo de aliulo, kaj trovas sin mem kaptita en ĝi. (ĉirkaŭrigardas la ĉambron) Sed kia belega kaptejo! Mi pretus resti ĉi tie en la biblioteko multajn monatojn… kun tiuj ĉi libroj, kun la bildoj…


Dora


(al Zabrodski) Bonvolu ne timiĝi, sinjoro. Kiam li vidas librojn, li ne kapablas forligiĝi de ili. Sed ni ne ĝenos vin pli ol necese. Mi zorgos pri tio. Morgaŭ frumatene ni ekiros. Mi devas reveni urben frue.

Zabrodski


(nun ĝentile) Ne, male, male, mi esperas, ke al vi estos agrable… Ne kondamnu min pro mia malafableco. Jam de jaroj mi ne gastigis homojn. Homo kiu sole vivas en la arbaro fine iĝas sovaĝulo, kaj forgasas ĉion pri bela konduto.

Zand


Ne, ja ne vi, sed ni devas pardonpeti… Sed kial vi staras?

Zabrodski


(starante) Certe vi estas malsataj kaj soifaj – ĉu vi trinkos teon?

Zand


Koran dankon, sed…

Dora


Teo, nun, en la malvarmo kaj la ŝtormo, verdire, estus bonege! (ŝi leviĝas kaj kliniĝas sur la boligilo) Mi, kiel virino… (levas la kovrilon de la boligilo) Jes, sed akvo…

Zabrodski


Mi tuj alportos…

Dora


Bonvolu, sinjoro, se vi deziras ke ni sentu nin bone, lasi min alporti la kavon, ja tie fine de la koridoro, malantaŭ la malgranda ĉambro (fingromontras al la pordo) estas kaveto kun akvo.

Zabrodski


(kun rankoro kiun li provas subpremi) Mi komprenas, ke la sinjorino sukcesis jam promeneti en ĉiuj anguloj de la palaco…

Dora


(sentas lian tonon) Dum sinjoro Zand laboradis en la biblioteko, mi promenis iomete en la ĉambroj. Mi ne sciis, ke estas malpermesite…

Zabrodski


Ne, Dio gardu, mi ne diris ke estas malpermesite…

Dora


Do, se vi permesas… (prenas la boligilon, sinturnas al la pordo)

Zabrodski


(al Dora) Kaj tamen, sinjorino, eble… (ŝi eliras)

Zand


(post la eliro de Dora). Ne zorgu pri ŝi, sinjoro, ŝi trovos la vojon, ŝia laboro lernigis ŝin elturniĝi en fremdaj lokoj. Sidiĝu, mi petas. (mallonga paŭzo. Zabrodski sidas. Li ne scias kiel komenci la interparolon. Rigardas la librojn). Kia mirinda biblioteko!

Zabrodski


Mi tre ĝojas, sinjoro, ke vi trovis tie ĉi kelkajn librojn…Ĉu vi jam sukcesis tralegi ĉion?

Zand


Ne, estas tie du pliaj ŝtrankoj (leviĝas) – jen tiuj ĉi – ja, kiam mi venas al tiaj lokoj kaj vidas bibliotekon kiel tiun ĉi, mirindajn bibliotekojn en kiuj la nazioj agis tute brute, pri libroj, kolektitaj ĉi tie dum generacioj…

Zabrodski


Ĝuste kiel vi diras, agis brute…

Zand


(aliras al la libroŝranko) Jen estas la unua eldono de Voltaire – kaj la bindaĵojn ili forŝiris… por kio?

Zabrodski


Monujojn ili preparis el la ledaj bindaĵoj por siaj amaĵistinoj…

Zand


Mi ne povas kviete rigardi tiujn aferojn… miaj אגרופי מתכווצים


Zabrodski


Jes, certe, tio מסעיר את רוחך, sinjoro, vi ja estas bibliotekisto.

Zand


Verdire mi ne estas bibliotekisto.

Zabrodski


Kiel eblas - - - tio estas…?

Zand


Mi estis biliotekisto, antaŭ multaj jaroj…

Zabrodski


Sed en la instrukcioj de la registaro kiu vin sendis ĉi tien…

Zand


Jes, nun mi denove laboras kiel bibliotekisto. (ridas) Mi ne eniris ĉi tien, Dio gardu, per preteksto! (rimarkas ke Zabrodski maltrankvilas) Ĉu vi komprenas, sinjoro, en nia lando vi trovos apenaŭ unu homon, kiu okupiĝis dum la jaroj pri unusola profesio. Mi ŝanĝis multegajn… Antaŭe, mi estis bibliotekisto – kaj poste estis bezonataj en nia lando terkultivistoj, do mi iĝis terkultivisto, pote kreskis la infanoj kaj necesis eduki ilin, mi iĝis instruisto, kaj revenis denove al la tero, poste venis la milito – mi ekmilitis, finiĝis la milito, mi revenis al agrikulturo. (montras siajn manojn) Jen, rigardu miajn manojn…

Zabrodski


(ridetas) “La manoj estas la manoj de Esau” - (Zand rigardas lin) tiel estas skribite en la Biblio, se mi ne eraras.

Zand


Jes, tiel estas skribite.

Zabrodski


Kaj do nun vi revenis al bibliotekado?

Zand


Por mallonga tempo. Dum la milito mi vundiĝis ne tro severe, kaj fine de la milito mi revenis hejmen, al la kampo…

Zabrodski


Eble tamen, indus ke mi ekirus montri al la sinjorino kie troviĝas la akvo!

Zand


Ne, kial do? Ŝi trovos!

Zabrodski


Ĉu vi certas?

Zand


Mi diris al vi, ŝi estas alkutimita al fremdaj hejmoj – ŝia laboro estas tia.


Zabrodski


Tiel… ha, pardonon pro tio ke mi interrompis vin… vi diris ke vi vundiĝis en la milito antaŭ vi revenis al via hejmlando…

Zand


Jes, kaj tiu vundo malfermiĝis. Mi portempe ne sukcesos pri fizika laboro, kaj por sidi en resaniĝejo mi ne havas paciencon. Intertempe oni malkovris, ke la nazioj dismetis en via lando librojn forrabitajn el la judaj bibliotekoj en Germanio, mi estis sendita serĉi ilin por transpreni ilin al nia nacia biblioteko en Jerusalemo… ja tio estas belega ferio por mi – kaj samtempe ne totala nenifarado.

Zabrodski


Kaj ĉu tiel vi vojaĝas de palaco al palaco?

Zand


De biblioteko al biblioteko kaj de palaco al palaco, kaj ju pli la loko estas fora el la civiliziacio, des pli multas la surprizoj. Kaj tio stimulas min. Mi ja estas denaska ĉastisto, sinjoro Zabrodski, libroĉasisto.

Zabrodski


)Rigardas la pordos tra kiu eliris Dora). Kaj la sinjorino?

Zand


Ŝi serĉas ĉi tie judajn infanojn kiuj supervivis, sviĝintoj de la milito…

Zabrodski


Tre interese. Kaj kie ŝi serĉas ilin?

Zand


Ĉie – en hejmoj de kamparanoj kiuj kaŝis ilin dum la persekutoj. En foraj vilaĝoj, en monaĥejoj…

Zabrodski


Tre interese… Kaj ĉu vi, sinjoro, helpas ŝin pri ŝiaj serĉadoj?

Zand


Mi? Ne, mi nur hazarde ŝin renkontis en la ĉefurbo. Ni estas geamikoj de nia junaĝo. Ŝi estis lacega pro sia laboro, do mi proponis al ŝi amuziĝi kaj vojaĝi kun mi ĉi tien, por vidi belan palacon.

Zabrodski


(kun rideto) Vi pri tio rakontas tiel, sinjoro, kvazaŭ estas nur ŝi kiu laboras, kaj vi ripozas!

Zand


Mia laboro estas multe pli facila. La libroj sekvas min volonte.

Zabrodski


Ha, ĉu vi celas, ke la infanoj ne sekvas la sinjorinon volonte?

Zand


Tion mi ne diris. Sed estas diversaj kazoj, estas ankaŭ tiuj, kiuj alkutimiĝis intertempe al la vivmaniero kiun la milito trudis al ili…

Zabrodski


Kaj ĉu ili rifuzas sekvi la sinjorinon – al via lando?

Zand


Estas ankaŭ tiaj kazoj, ŝajne…sed mi pensas, ke sekvas ŝin ĉiuj. Ŝi havas unu alienculon, kiun ili ne povas rezisti.

Zabrodski


Ĉu vere? Kiu estas li?

Zand


La sana instinkto en la koro de la infanoj, la vivsenso, la vivo-volo en la koro de tiuj junaj homoj, eĉ post kiam la milito sukcesis detrui duonon de ilia vivo…

Zabrodski


Tre interese… (rigardas la pordon)

Zand


Mi renkontis ŝin ĉi tie, mortlaca. Okazis al ŝi tre malĝojiga okazaĵo en la lasta semajno. Aĥ, tio estas terura laboro! Mi mem dum la milito prizorgis tian junularon… (rimarkas ke Zabrodski ne aŭskultas lin) Sed mi jam enuigis vin per miaj diroj…

Zabrodski


(Konfuze, alrigardante la pordon) Ne, male, male…

Dora


Jen la akvo… pardonu min… Mi unue iris en unu direkton. Mi ne trovis la lumon.

Zabrodski


(leviĝas) Jes, jes, mi kulpas, sinjorino. Mi devus iri. La vojoj en tiu ĉi domo estas al mi konataj eĉ en mallumo.

Dora


(Starigas la boligilon) Sed la manĝilaro ĉi tie estas nur por du… (sidiĝas)

Zabrodski


Sed ja vi estas du, sinjorino. (sidiĝas).

Dora


Ne, ne, sinjoro Zabrodski, ni ne trinkos sen vi…

Zabrodski


Fakte, mi…

Zand


Tute ne, bonvolu.

Zabrodski


Se vi volas… Sed mi jam delonge ne gastigis ĉe mi. Maljuna, sola homo, for de ajna setlejo, en tiu ĉi domo, kaŝita, kiel oni diras, en praarbaro… Jes, la manĝilaro ĉi tie estas ĉiam por du… nome, kiam oni informas min pri alveno de unu homo. Ja la sinjorino (substrekas la afablecon) estis agrabla surprizo. Kun via permso, mi iros alporti plian tason.

Zand


Paronu nin pro la peno.

(Zabrodski iras al la dekstra pordo. Kapklinas, estas elironta. Tondro)



Zabrodski


(Murmuras al la tondro, vizaĝo al la fenestro) “Kaj la steloj de l’ ĉielo falis teren, kiel figarbo ĵetas la figojn dum ŝtormo” (eliras)

Dora


Kion li diris?

Zand


Nenion… verson el la Nova Testamento…

Dora


Terure! Ĝis mi trovis la lumon en tiu ĉi labirinto… Ha, damne, Zand… Ĉio-ĉi malekvilibrigas min… mi volas hejmen…

Zand


Vi scias, ke estas neeble nun, Dora, bedaŭrinde. Ne pensu, Dora, pri tiu afero. Vi ne kulpas se la knabo kiun vi prizorgis sinmortigis (ekgrimpas la ŝtupetaron)

Dora


Jes, jes… ne kulpas, ne kulpas… mi scias… sed… kien vi grimpas?

Zand


Pardunu min unu momenton, Dora. Mi ankoraŭ ne sukcesis tralegi la librojn, tie supre… (supreniras la ŝtupetaron)

Dora


Vi kaj viaj libroj! En tia ŝtormo… Kaj al vi estas tutegale. Mi ne plu povas. Kaj tiu oldulo, kun siaj versoj el la Nova Testamento.

Zand


(De sur la ŝtupetaro. Ektenas libron, al si) Interese. Tiuj ĉi libroj – preskaŭ ne havas sur si polvon. Iu legas ilin.

Dora


Sed lasu la librojn por unu momento! Mi diras al vi, ĉi tie… eble ni ankoraŭ povas eliri de ĉi tie!

Zand


(De sur la ŝtupetaro) Se mi nur povus fari ion por vi…

Dora


Vere, mi ne scias kion mi havas. Tiu ĉi homo. Mi timas de li, li estas tute – kvazau eliris el tombo!

Zand


Ne, estas nenio. Ĉiuj gardistoj de palacoj kaj muzeoj estas iomete strangaj… Al mi tamen li plaĉis, klerulo. Kiu scias, kio li estis antaŭe!

Dora


Jes, kiu scias! Kaj ĉu vi rimarkis, kiel li klopodis forŝovi nin de ĉi tie! Kaj ĉi tiu loko ne estas aranĝita por homoj (imitas lin) “litotukoj kaj simile!” Kaj nun li subite havas ĉion: elektran boligilon, kaj akvon kaj tasojn, ĉion!

Zand


(trafoliomas libron) Kio estas, Dora?

Dora


Kaj kia pompa stilo! “Mi ne gastigis ĉe mi” kvazaŭ la palaco estas lia! Se nur eblus eliri de tie ĉi!

Zand


Kaj mi tamen ĝojas pri tio, ke la ŝtormo haltigis nin ĉi tie. Tiuj ĉi du ŝrankoj – mi ankroaŭ iom trarigardos ilin ĉi-nokte. Tio ŝparos al mi duan vojaĝon.

Dora


Sed mi kion faros ĉi tie?

Zand


Vi ekkuŝos kaj ripozos. Ne malutilos al vi.

Dora


Ripozi! En ĉi tiu palaco. (tondro) Vi nenion komprenas!

Zand


(subeniras al ŝi. Zorge) Kio okazis? Kio subite okazis al vi?

Dora


(Ekridas nervoze) Mi ne scias. Mi volas hejmen!

Zand


Sed kiel ni atingos la hejmon nun?

Dora


Ja mi diris ke vi ne komprenas! Hejmen – mi ne celas la hotelon ĉi tie en la ĉefurbo. Mi volas hejmen, vere hejmen al mia hejmo, al nia lando. Al la varmo; al la varmego! Tiu ĉi palaco estas nur unu haltejo en ĉiu ĉi sagao… Mi naskiĝis ĉi tie, mi kreskis ĉi tie, ĉi tie pasis mia junaĝo. Kaj subite – ĉio ĉi estas nereala: fremda, fremda, fremda! La urboj, la vilaĝoj, la monaĥejoj, ili ne estas realaj por mi plu! Mia hejmo estas – tie en nia lando!

Zand


Ankaŭ mia hejmo estas tie, Dora. Ekzistas momentoj de sopiroj en vojaĝoj, mi scias. (revenas al la libroj)

Dora


Ne, vi ne scias! Ĉar por vi tiu ĉi estas vere fremda lando! Sed por mi – ĉi tie estis antaŭe mia hejmlando! Kaj cetere tiuj infanoj, kiujn mi devas influi ĉiutage forvojaĝi… Kaj jen mi sidas – ene de tiu ĉi mondo… Mi jam tiom volas reveni!

Zand


(sur la ŝtupetaro) Kaj ĉu vi pensas, ke mi ne volas!

Dora


Sed vi revenos!

Zand


Ankaŭ vi revenos.

Dora


Jes, jes! Sed ĉe vi estas alimeniere! (iomete trankviliĝas) Ĉe vi ĉiam estas ĉio en ordo. Vi ĉiam konas vian vojon, ĉiam trovas vian lokon. Vi forveturos en la ĝusta horo, kaj revenos en la ĝusta horo. (denove ekkoleriĝas) Kaj ĉiam vi estos kalma, kaj saĝa, kaj certa… Mi konsideris min praktika homo, mi pensis ke mi scias stari sur ambaŭ piedoj en la realo! Kaj jen – tiu ĉi laceco! Tiu ĉi ŝtormo! Tiu ĉi oldulo. Ne, ne tiel! Mi konas vin jam dudek jarojn kaj ankoraŭ ne vidis ke vi perdas vian ekvilibron! Tio povas frenezigi ĉiun homon! Mi ne komprenas kiel via edzino povas toleri tion!

Zand


(ridas) Tio vere, kolerigas ŝin. Tio kolerigas ĉiujn virinojn…


Elŝuti 37 Kb.


Elŝuti 37 Kb.