Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Indignu ! Stéphane hessel [ stefan esel ]

Elŝuti 73.55 Kb.

Indignu ! Stéphane hessel [ stefan esel ]




Dato15.10.2017
Grandeco73.55 Kb.

Elŝuti 73.55 Kb.


INDIGNU !


Stéphane HESSEL

stefan esel ]

*

93 jaroj. Tio estas preskaŭ la lasta ŝtupo. La fino ja baldaŭas. Kia oportuno por memorigi tion, kio utilis kiel soklo al mia politika engaĝiĝo : tiujn jarojn de Rezistado kaj la programon ellaboritan antaŭ sesdek ses jaroj fare de la Nacia Konsilio de la Rezistado ! Al Jean Moulin [ ĵan mulen ] ni ŝuldas, kadre de tiu Konsilio, la kunigon de ĉiuj komponantoj de la tiama okupaciata Francio, nome la movadoj, la partioj, la sindikatoj, kiuj tiel proklamis sian aliĝon al la batalanta Francio kaj al la sola estro kiun ili agnoskis sia : la generalo de Gaulle [ gol ]. En Londono kien mi aliris la generalon de Gaulle [ gol ] en marto 1941, mi eksciis, ke tiu Konsilio finpretigis programon, adoptis ĝin la 15an de marto 1944, proponis por la liberigota Francio kolekton de principoj kaj valoroj, sur kiuj baziĝis la moderna demokratio de nia lando1.


Tiujn principojn kaj valorojn ni hodiaŭ pli ol iam ajn bezonas. Necesas ke ni ĉiuj kune atentu, ke nia socio restu socio, pri kiu ni fieru : ne tia socio kun senlegitimiluloj, forpeloj, kontraŭ-enmigrantaj suspektoj, ne tia socio en kiu estas kontestataj emerituro, socialaj akiraĵoj, ne tia socio kie la amasinformiloj apartenas al riĉuloj, ĉiuj aferoj, al kiuj ni jam devus rifuzi apogon se ni estus veraj heredantoj de la Nacia Konsilio de la Rezistado.
Ekde 1945, post kruelega tragedio, la fortoj ĉeestantaj ene de la Rezistada Konsilio sin dediĉis al ambicia revivigo. Ni memoru, ke tiam estis kreita la Sociala Asekuro, kiel la Rezistado tion deziris, kiel ties programo tion precizigis : « Kompletan planon por Sociala Asekuro, celantan garantii vivrimedojn al ĉiuj civitanoj, en ĉiuj okazoj, kiam ili ne kapablas havigi ilin al si per sia laboro » ; « pension ebligantan al la maljunaj laborintoj digne fini sian vivon. » La energifontoj, elektro kaj gaso, karbominejoj, grandaj bankoj estis naciigitaj. Ankaŭ tion rekomendis tiu programo, nome « la reiron al la nacio de la grandaj monopoligitaj produkto-rimedoj, kiel fruktoj de la komuna laboro, de la energifontoj, de la subgrundaj riĉaĵoj, de la asekuro-kompanioj kaj de la grandaj bankoj » ; « la starigon de vera demokratio, ekonomia kaj sociala, inkludanta la forpelon de la grandaj ekonomiaj kaj financaj feŭdismoj el la ekonomia estraro ». La ĝenerala intereso superu la privatajn interesojn, la justa partigo de la riĉaĵoj kreataj de la laborantaro superu la povon de la mono. La Rezistado proponis « racian ekonomian aranĝon, kiu garantiu la submetiĝon de la privataj interesoj al la ĝenerala intereso, kaj estu liberigita el la profesia diktaturo starigita laŭ la modelo de faŝismaj Ŝtatoj », kaj la provizora Respublika Estraro adoptis la proponon.
Vera demokratio bezonis sendependan gazetaron ; la Rezistado sciis tion, postulis tion, defendante « la liberecon por la gazetaro, ties honoron kaj ties sendependecon rilate al la Ŝtato, la financaj potencoj kaj la alilandaj influoj. » Tion siavice konsentis ankaŭ la dekretoj pri la gazetaro, ekde 1944. Nu, ĝuste tio estas hodiaŭ en danĝero.
La Rezistado postulis « la efektivan eblecon por ĉiuj francaj infanoj ĝui plej altan instruadon », sen diskriminacio ; nu, la reformoj proponitaj en 2008 iras en la malan direkton de tiu projekto. Junaj instruistoj, kies agadon mi subtenas, iris ĝis rifuzo apliki ilin kaj kiel punon suferis malpliigon de siaj salajroj. Ili indignis, « malobeis », taksis tiujn reformojn tro foraj al la idealo de la respublika lernejo, tro je la servo de monavida socio, kaj ne plu sufiĉe kapablaj kreskigi kreivan kaj kritikan spiriton.
Estas hodiaŭ kontestata, ĝuste la tuta bazo de la sociaj akiraĵoj de la Rezistado2.
2
Rezisto motiviĝas pro indigno

Oni aŭdacas diri al ni ke la Ŝtato ne plu povas pagi la kostojn de tiuj civitanaj aranĝoj. Sed kiel estas klarigeble, ke mankas hodiaŭ mono por konservi kaj pluigi tiujn konkeraĵojn dum la produktado de riĉeco kreskegas regule de post la Liberigo, tempo en kiu Eŭropo estis ruinigita ? Sola ebla klarigo : ĉar la povo de la financo, kiun tiel draste kontraŭbatalis la Rezistado neniam estis tiel granda, aroganta, egoisma, havante proprajn servantojn ĝis en la plej altaj ŝtataj tavoloj. La bankoj nun privatigitaj prizorgas unuavice siajn dividendojn kaj la tre altajn salajrojn de siaj estraranoj, ne la ĝeneralan intereson. La diferenco inter la plej malriĉaj kaj la plej riĉaj neniam estis tiel ampleksa kaj la monakira kurado, la konkuremo, tiel multe stimulata.


La baza motivo de la Rezistado estis la indigno. Ni, veteranoj de la Rezistadaj movadoj kaj de la batalfortoj de la Libera Francio, vokas la junan generacion vivigi, transdoni la heredaĵon de la Rezistado kaj ĝiajn idealojn. Ni diras al ili : transprenu la torĉon, indignu ! La responsantoj politikaj, ekonomiaj, intelektaj, kaj la tuta socio ne devas rezigni, nek demisii, nek lasi sin impresi de la aktuala internacia diktatoreco de la financaj merkatoj, kiuj minacas la pacon kaj la demokration.
Mi deziras, ke vi ĉiuj, ke ĉiu el vi, havu sian motivon por indigno. Tiu ĉi grandvaloras. Kiam io indignigas onin same kiel mi estis indignigita de la naziismo, tiam oni fariĝas batalanto, forta kaj engaĝiĝema. Oni partoprenas en la historifluo, kaj tiu granda fluo devas pluiri dank' al ĉiu. Kaj tiu fluo iras al pli da justo, pli da libero, sed ne al tiu senkontrola libero de la vulpo en la kokinejo. Tiuj rajtoj, kies programon redaktis la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj en 1948, estas universalaj. Se vi renkontos iun, kiu ne ĝuas ilin, kompatu lin, helpu lin konkeri ilin.

3
*
Du manieroj koncepti la historion
Kiam mi provas kompreni tion, kio estigis la faŝismon, kio ebligis ke ni estos invaditaj de ĝi kaj de la « Vichy-a » [ viŝi ] regado, mi diras al mi ke la posedantoj, pro egoismo, timegis la bolŝevisman revolucion. Ili sin allasis al sia timo. Sed, se hodiaŭ same kiel tiam, agema minoritato ekstarus, tio sufiĉus : ni havus la fermenton por ke la pasto leviĝu. Certe, la sperto de tia tre maljuna homo kia mi, naskita en 1917 malsimilas la sperton de la nunaj junuloj. Mi ofte petas de gimnaziaj instruistoj la eblecon interveni ĉe iliaj gelernantoj, kaj mi diras al tiuj : vi ne havas, por engaĝi vin, tiel evidentajn motivojn. Por ni, rezisti estis ne akcepti la germanan invadon kaj la malvenkon. Tio estis sufiĉe simpla. Same simpla kiel tio, kio sekvis : la malkoloniado. Kaj poste la alĝeria milito. Necesis ke Alĝerio fariĝu sendependa, tio estis evidenta. Koncerne Stalinon, ni ĉiuj aplaŭdis la venkon super la nazioj fare de la Ruĝa Armeo en 1943. Sed jam en la tempo kiam ni eksciis la grandajn stalinajn procesojn je 1935, eĉ se utilis konservi apertan orelon al la komunismo kiel kontraŭpezo al la usona kapitalismo, la neceso kontraŭi tiun netolereblan specon de totalismo trudiĝis kiel io evidenta. Mia longa vivo havigis al mi multajn sinsekvajn motivojn indigni.
Tiuj motivoj fontis malpli el emocio ol el volo engaĝi sin. La junan studenton de Normale*, kiu mi estis, forte influis Sartre [ sartr ], pliaĝa samlernejano. La Nausée, Le Mur, sed ne L’Être et le Néant gravis siatempe en la formiĝo de mia penso. Sartre [ sartr ] instruis al ni : « Vi, kiel individuo, havas responsecon. » Tio estis liberecana mesaĝo. La responseco de la homo, kiu povas fidi nek al iu povo nek al iu dio. Male, necesas sin engaĝi je la nomo de sia propra responseco de homo. Kiam mi eniris la Superan porinstruistan lernejon ĉe la strato Ulm, en Parizo, en 1939, mi ĝin eniris kiel fervora disĉiplo de la filozofo Hegel, kaj mi partoprenis en la seminario de Maurice Merleau-Ponty [ moris merlo ponti ]. Lia instruo esploris konkretan sperton, nome tiun de la korpo kaj de ties rilatoj kun la senco, granda singularo fronte al la pluralo de la sensoj. Sed la denaska optimismo kiu igas min kredi, ke ĉio dezirinda eblas, emigis min preferi Hegelon. La hegelismo rigardas la longan historion de la homaro kiel sencohavan : temas pri la homa libereco progresanta laŭ etapoj. La historio konsistas el sinsekvaj ŝokoj, ĝi estas konsciiĝo pri superendaj defioj. La historio de la socioj progresas, kaj fine, ĉar la homoj atingis sian kompletan liberon, ni havas la demokratian Ŝtaton sub ĝia ideala formo.
Ja ekzistas alia kompreno de la historio. La progresado sur la kampoj de la libereco, de la konkurado, de la kuro al « ĉiam pli » povas esti rigardata de iuj kiel detrua uragano. Tia cetere prezentas ĝin iu amiko de mia patro, la viro kiu dividis kun li la taskon traduki en la germanan lingvon À la recherche du temps perdu (En serĉo de la perdita tempo) de Marcel Proust [ marsel prust ]. Temas pri la filozofo Walter Benjamin [ valter benĵamen ]. Li eltiris pesimisman mesaĝon el la akvarelo de la svisa pentristo Paul Klee [ pol ], Angelus Novus, en kiu la figuro de la anĝelo disetendas la brakojn kvazaŭ por bridi kaj repuŝi tempeston, kiun li identigas kun la progreso. Por Benjamin, kiu sin mortigis en septembro 1940 por eskapi la naziismon, la senco de la historio estas nehaltigebla iro de katastrofo al katastrofo.

*normalano= lernejano de “Ecole Normale Supérieure” = unu el la elstaraj altlernejoj de Parizo.

4

Seninteresiĝo : la plej maltaŭga sinteno
Veras ke la motivoj por indigni povas ŝajni hodiaŭ malpli klaraj, aŭ la mondo tro kompleksa. Kiu komandas, kiu decidas ? Ne ĉiam facilas distingi inter ĉiuj registaraj tendencoj. Ne plu temas pri eta elito, kies agmanieron ni klare komprenas. Temas pri vasta mondo, pri kiu ni ja sentas, ke ĝi estas interligita. Ni vivas en tia konektiveco, kia neniam ekzistis ĝis nun. Sed en tiu mondo troviĝas neelteneblaj aferoj. Por vidi tion, necesas bone rigardi, serĉi. Mi diras al la gejunuloj : serĉu iomete kaj vi trovos. La plej maltaŭga sinteno estas seninteresiĝo, tio estas : « Mi povas nenion kontraŭ tio, mi elturniĝu ». Per tia sinteno, vi perdas unu el la ĉefaj elementoj, kiuj konsistigas la homecon, unu el la nemalhaveblaj elementoj : la indigno-kapablon, kaj konsekvence la engaĝiĝon.
Du novaj gravaj solvendaj aferoj jam estas identigeblaj :
1- La grandega vivnivela diferenco inter tre malriĉaj kaj tre riĉaj homoj, senĉese pligrandiĝas. Ĝi estas nova karakterizaĵo de la dudeka kaj dudekunua jarcentoj. En la nuna mondo, la tre malriĉaj homoj perlaboras apenaŭ po du dolarojn tage. Ni ne rajtas lasi tiun diferencon pligraviĝi plu. Nepras, ke tiu konstato estigu engaĝiĝon.
2- La homaj rajtoj kaj la stato de la planedo. Mi bonŝance partoprenis, post la Liberigado de Francio, en la redaktado de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, adoptita de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj la dekan de decembro 1948 en la pariza palaco Chaillot [ŝajo]. Kiel ĉefasistanto de Henri Laugier [ loĵje ], la ĝenerala vicsekretario de UNO, kaj kiel sekretario de la Komisiono pri Homaj Rajtoj, mi havis la okazon partopreni kun aliaj homoj en la redaktado de tiu Deklaracio. Mi ne forgesu la rolon, kiun ludis en ĝia ellaborado René Cassin [ kasen ], la nacia komisaro pri Justico kaj Edukado en la registaro de la Libera Francio, en Londono en 1941, kaj Nobelpremiito pri Paco en 1968, ankaŭ ne la rolon de Pierre Mendès France [ pjer mendes frans ] kadre de la Ekonomia kaj Sociala Konsilio, al kiu ni submetis la ellaboritajn tekstojn, antaŭ ol ilin ekzamenis la Tria Komisiono de la Ĝenerala Asembleo, kiu responsis sociajn, homhelpajn kaj kulturajn aferojn. En ĝi kunsidis la kvindek kvar ŝtatoj, tiamaj membroj de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj mi plenumis ĝian sekretariecon. Al René Cassin [ kasen ] ni ŝuldas la vorton « universalaj » rajtoj kaj ne « internaciaj », kiel tion proponis niaj anglosaksaj amikoj. Efektive, la vera defio post la dua mondmilito ja estis : liberiĝi de la totalismaj danĝeroj, kiuj minacis la homaron. Por liberiĝi, necesas ke la Ŝtatoj, membroj de UNO, sin devigu al respekto de tiuj universalaj rajtoj. Tio estas maniero refuti la argumenton pri plena suvereneco, kiun ŝtato povas prezenti, dum ĝi kulpas sur sia teritorio pri krimoj kontraŭ la homaro. Ekzemple, Hitlero opiniis, ke li estas mastro en sia lando, kaj ke li do rajtas ordoni genocidon. Tiu Universala Deklaracio multe ŝuldas al la universala abomeno kontraŭ naziismo, faŝismo, totalismo, kaj eĉ, dank' al nia ĉeesto, al la spirito de la Rezistado. Mi sentis, ke necesas agi rapide, ne lasi sin trompi per la hipokriteco troviĝanta en la proklamo de la venkintoj, al tiuj valoroj, kiujn ne ĉiuj el ili intencis lojale antaŭenpuŝi, sed kiujn ni strebis altrudi al ili3.
Mi cedas al mia deziro citi la 15an artikolon de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj : « Ĉiu individuo rajtas posedi ŝtatanecon » ; la 22an artikolon : « Ĉiu persono, estiel membro de la socio, rajtas Socialan Asekuron ; ĝi prave povas postuli kontentigon de la ekonomiaj, socialaj kaj kulturaj rajtoj, nepre necesaj por ĝia digno kaj por la libera disvolviĝo de ĝia personeco, rajtoj havigitaj dank' al nacia klopodo kaj internacia kooperado, kun konsidero al la organizado kaj monrimedoj de ĉiu aparta lando. » Kaj se tiu deklaracio havas valoron deklaran, ne juran, ĝi tamen ludis potencan rolon depost 1948 ; oni vidis koloniitajn popolojn uzi ĝin kiel armilon en sia lukto por sendependiĝo ; ĝi prisemis la spiritojn de la homoj en sia batalo por la libereco.
5
Mi konstatas kun plezuro, ke dum la lastaj jardekoj multiĝis la neregistaraj organizaĵoj, la sociaj movadoj kiel ATTAC (Asocio por la Taksado de la Financaj Transakcioj), la FIDH (Internacia Federacio por la Homaj Rajtoj), Amnestio..., kiuj estas agemaj kaj influaj. Estas evidente, ke por esti efika, hodiaŭ, necesas agi per retoj, profiti de ĉiuj modernaj komunikiloj.
Al la gejunuloj, mi diras : rigardu ĉirkaŭ vi, tie vi trovos la temojn, kiuj pravigas vian indignon – la traktadon truditan al la enmigrintoj, al la senlegitimiluloj, al la Romaoj-Ciganoj. Vi trovos konkretajn situaciojn, kiuj kondukos vin iniciati fortan civitanan agadon. Serĉu kaj vi trovos !

*

Mia indigno rilate Palestinon.


Hodiaŭ, mia ĉefa indigno koncernas Palestinon, la striteritorion de Gazao, en Cisjordanio. Tiu konflikto estas fonto mem de indigno. Absolute necesas legi la raporton de Richard Goldstone [ riŝar golston ], en septembro 2009, pri Gazao, en kiu tiu sudafrika juĝisto, judo, kiu eĉ sin prezentas kiel cioniston, akuzas la israelan armeon pri « agoj rigardeblaj kiel militkrimoj kaj eble, en kelkaj cirkonstancoj, kiel krimoj kontraŭ la homaro » dum ĝia operaco « Hardita Plumbo » kiu daŭris tri semajnojn. Mi mem reiris al Gazao, en 2009, kaj sukcesis eniri kun mia edzino dank' al niaj diplomatiaj pasportoj por studi propraokule kion diris la raporto. La personoj kiuj nin akompanis ne estis rajtigitaj penetri en la strion de Gazao. Nek tien nek en Cisjordanion. Ni vizitis ankaŭ la koncentrejojn por palestinaj rifuĝintoj instalitajn ekde 1948 de la agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj, UNRWA, kie pli ol tri milionoj da Palestinanoj forpelitaj el siaj bienoj far Israelo atendas pli kaj pli dubindan revenon. Rilate Gazaon, ĝi estas liberĉiela prizono por unu miliono kaj duono da Palestinanoj. Koncentrejo kie ili organiziĝas por postvivi. Eĉ pli ol la materialaj detruoj kiel tiu de la hospitalo de la Ruĝa Krescento far de « Hardita Plumbo », tio estas la konduto de la Gazaanoj, ilia patriotismo, ilia amo al la maro kaj al la plaĝoj, ilia konstanta zorgo rilate la bonfarton de siaj infanoj, sennombraj kaj ridemaj, kiuj obsedas nian memoron. Ni estis impresataj de ilia elturniĝa maniero fronti ĉiujn mankojn, kiuj estas al ili trudataj. Ni vidis ilin muldi brikojn pro manko de cemento por rekonstrui la milojn da domoj detruitaj de la tankoj. Oni konfirmis al ni, ke pereis pli ol mil kvarcent homoj - inkluzive de virinoj, infanoj, maljunuloj - en la palestina kampo dum tiu operaco « Hardita Plumbo » samtempe estis nur kvindek vunditoj ĉe la israela flanko. Mi aprobas la konkludojn de la sud-afrika juĝisto. Ke eĉ Judoj kapablas kulpi militkrimojn, estas neelteneble. Ve ! La historio proponas malmultajn ekzemplojn de popoloj kiuj lernas el la propra historio.
Mi ja scias : la movado Hamaso kiu venkis en la lastaj leĝaj balotoj ne povis eviti, ke raketoj estos senditaj kontraŭ israelaj urboj, responde al la situacio de izoliteco kaj de blokado en kiu troviĝas la Gazaanoj. Mi opinias, kompreneble, ke terorizado estas neakceptebla, sed necesas rekoni ke, kiam homoj estas submetataj al okupacio kies militistaj rimedoj treege superas la proprajn, la popola reago ne povas esti nur ne-violenta.
Ĉu utilas al la Hamaso sendi raketojn sur la urbon Sderot ? La respondo estas ne. Tio ne servas ĝian aferon, sed oni povas kompreni tiun geston per la incitiĝo de la Gazaanoj. La nocio incitiĝo implicas violenton kiel bedaŭrindan konkludon de situacioj neakcepteblaj por tiuj, kiuj ilin suferas. Tial oni povas diri, ke terorismo estas iu formo de incitiĝo. Kaj ke tiu incitiĝo estas negativa esprimo. Necesus ne incitigi sed esperigi. Incitiĝo estas rifuzo de espero. Ĝi estas komprenebla, mi preskaŭ dirus ĝin natura, sed malgraŭ tio ĝi ne estas akceptebla. Ĉar ĝi ne ebligas akiri la rezultojn, kiujn povas eventuale produkti la espero.

6

*
Neperforto : ni devas lerni kiel sekvi tiun vojon


Mi estas konvinkita, ke paca estonteco dependas de neperforto kaj akordiĝo inter malsamaj kulturoj. Pere de tiu vojo, la homaro devos transpasi sian venontan etapon. Kaj pri tio, mi konsentas kun Sartre [ sartr ], oni ne povas senkulpigi la teroristojn, kiuj ĵetas bombojn, sed oni povas kompreni ilin. Sartre [ sartr ] skribis en 1947 : “Mi konsentas, ke ĉia perforto estas malsukceso. Sed ĝi estas malsukceso neevitebla, ĉar oni estas en perfortema mondo. Kaj, eĉ se veras, ke uzado de perforto kontraŭ perforto riskas ĉiamigi ĝin, ankaŭ veras, ke ĝi estas la nura rimedo por ĉesigi ĝin4.” Al tio mi aldonas, ke neperforto estas pli fidinda rimedo por ĉesigi ĝin. Oni ne povas subteni la teroristojn, kiel tion faris Sartre [ sartr ] nome de tiu principo en la Alĝeri-milito, aŭ en la olimpiaj ludoj de Munkeno, en 1972, okaze de la atenco kontraŭ israelaj atletoj. Tio ne efikas, kaj Sartre [ sartr ] mem ekpridemandis sin, fine de sia vivo, pri la senco de la terorismo, kaj dubis pri ĝia praveco. Diri al si “perforto ne efikas” estas multe pli signifoplene ol scii, ĉu oni devas kondamni aŭ ne tiujn, kiuj praktikas ĝin. Terorismo ne efikas. La nocio efikeco devas enhavi neperfortan esperon. Se ekzistas perforta espero, ĝi estas en la poezio de Guillaume Apollinaire [ gijom apoliner ] : “Kiel perforta estas l' espero” ; ne en politiko. Sartre [ sartr ], en majo 1980, tri semajnojn antaŭ sia morto, deklaris : “Estas necese provi klarigi, kial la nuna mondo, kiu estas abomena, estas nur momento en la longa historia disvolviĝo, klarigi ke la espero ĉiam estis unu el la ĉefaj fortoj de la revolucioj kaj de la insurekcioj, kaj ke mi ankoraŭ sentas la esperon kiel mian konceptadon de la estonteco.” 5

Estas necese kompreni, ke la perforto turnas la dorson al la espero. Necesas al ĝi preferi la esperon, la esperon de la neperforto. Tio estas la vojo, kies sekvadon ni devas lerni. Ĉe la flanko de la subpremantoj same kiel ĉe tiu de la subprematoj, necesas iniciati intertraktadon por malaperigi la subpremadon ; ĝuste tio ebligos la malaperigon de terorisma perforto. Pro tio necesas malebligi, ke tro da malamo akumuliĝu.


La mesaĝo de Mandela, de Martin Luther King plene taŭgas en mondo, kiu lasis malantaŭ si ideologiajn konfliktojn kaj bataleman totalismon. Ĝi estas mesaĝo de espero pri la kapablo de la modernaj socioj solvi konfliktojn per reciproka komprenemo kaj vigle atenta pacienco. Por atingi tion, necesas sin apogi sur la rajtoj, kies malrespekto, kiu ajn kulpas pri ĝi, devas veki nian indignon. Pri tiuj rajtoj ne eblas kompromisi.


7

*

Por paca popolribelo


Mi notis - kaj mi ne estas la sola - la reagon de la israela registaro fronte al la fakto, ke ĉiun vendredon la civitanoj de Bil'id iras, sen ĵeti ŝtonojn, sen uzi perforton, ĝis la muro kontraŭ kies konstruo ili protestas. La israelaj aŭtoritatoj nomis tiun marŝadon “ terorisma neperforto ”. Bele, ĉu ne ?… Nur israelano povas taksi terorisma la neperforton. Sed precipe nur iu, kiun ĝenas la efikeco de la neperforto, efikeco kiu fontas el la fakto, ke ĝi estigas apogon, komprenemon, subtenon de ĉiuj homoj, kiuj oponas la subpremadon en la mondo.
La produktivisma koncepto, subtenata de Okcidento, devojigis la mondon al krizo, el kiu oni eliru per radikala ĉesigo de la sinpelado al « ĉiam pli », tiel en la financa kampo kiel en la scienca kaj teknika. Urĝas, ke oni prioritate atentu justecon, etikon kaj daŭrivan ekvilibron. Ĉar la plej gravaj riskoj minacas nin. Ili povas meti finan punkton al la homa aventuro sur planedo, kiu povas fariĝi ne plu loĝebla por la homo.
Sed ja plu veras, ke gravaj progresoj okazis ekde 1948 : la malkoloniado, la fino de la rasapartigo, la detruo de la sovetia imperio, la falo de la Berlina Muro. Male, la dekunuaj jaroj de la dudekunua jarcento estis retroira periodo. Tiun regreson oni parte ŝuldas, laŭ mi, al la usona prezidenteco de Georges Bush, al la 11-a de Septembro, kaj al la katastrofaj sekvaj decidoj de Usono, kiel tiu militista interveno en Irako. Ni havis tiun ekonomian krizon, tamen ni ne alpaŝis al nova politiko de disvolvo. Same, la pinta konferenco de Kopenhago kontraŭ la klimata plivarmiĝo ne ebligis surreligi veran politikon por planeda mediprotektado. Ni staras sur sojlo, inter la abomenaĵoj de la unua jardeko kaj la eblecoj de la sekvantaj jardekoj. Sed endas esperi, ĉiam endas esperi. La antaŭa jardeko, tiu de la 1990-aj jaroj, estis fonto de grandaj progresoj. La Unuiĝintaj Nacioj sukcesis kunvenigi konferencojn kiel tiujn de Rio pri la medio, en 1992 ; tiun de Pekino pri la virinoj, en 1995 ; en septembro 2000, dank' al iniciato de la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan, la cent naŭdek unu ŝtatoj-membroj adoptis la deklaracion pri la « Ok celoj de la jarmilo por la disvolvo », per kiu ili sin devigas interalie al redukto, je unu duono de la malriĉeco en la mondo ĝis 2015. Mia bedaŭrego estas, ke nek Obama nek Eŭropa Unio jam alportis kion ili devus kontribui por konstrua fazo bazita sur la fundamentaj valoroj.
Kiel konkludi tiun alvokon indigni ? Per tiu kroma memorigo pri tio, kion ni diris la 8an de marto 2004, ni, veteranoj de Rezistadaj movadoj kaj de la militfortoj de « Libera Francio » (1940-1945), okaze de la sesdeka datreveno de la Programo de la Nacia Konsilio de la Rezistado : « Jes ja la naziismo estas venkita, dank' al la sinofero de niaj gefratoj de la Rezistado kaj de la Nacioj, unuiĝintaj kontraŭ la faŝisma malhumaneco. Sed tiu minaco ne tute malaperis, kaj nia kolero kontraŭ maljusteco plu restas neŝanĝita6. »
Ne, tiu minaco ne tute malaperis. Do, ni pluvokas al « vera paca ribelego kontraŭ la amaskomunikiloj, kiuj proponas al nia junularo, kiel nuran horizonton, amasan konsumadon, malestimon al la plej malfortaj kaj al la kulturo, ĝeneralan amnezion kaj senbridan konkuradon de ĉiuj kontraŭ ĉiuj. »
Al tiuj, viroj kaj virinoj, kiuj konstruos la dudekunuan jarcenton, ni amike diras :

« Kreo estas rezisto, Rezisto estas Kreo. »
8

*

NOTOJ



DE ELDONISTO EN KONSENTO KUN LA AŬTORO

1 Kaŝe kreita la 27an de majo 1943, en Parizo, de la reprezentantoj de la ok grandaj movadoj de la Rezistado, de la du grandaj antaŭmilitaj sindikatoj : CGT (Ĝenerala Labora Konfederacio), CFTC (Franca Konfederacio de la Kristanaj Laboristoj), kaj de la ses ĉefaj politikaj partioj de la Tria Respubliko, el kiuj la Komunista Partio kaj la SFIO (la Socialistoj), la Nacia Konsilio de la Rezistado (CNR) unuafoje kunvenis en tiu 27a de majo, sub la prezidado de Jean Moulin [ ĵan mulen ], delegito de la generalo de Gaulle [ gol ], kiu volis starigi tiun Konsilion por pliefikigi la lukton kontraŭ la nazioj kaj plifortigi la propran legitimecon fronte al la aliancanoj. De Gaulle [ gol ] taskis al tiu Konsilio la ellaboradon de regada programo antaŭvide al liberigo de Francio. Tiu programo plurfoje iris kaj reiris inter la CNR kaj la registaro de Libera Francio, samtempe en Londono kiel en Alĝero, antaŭ ol esti adoptita de la CNR, en plena kunsido, la 15an de marto 1944. Tiu programo estis solene transdonita al la generalo de Gaulle [ gol ] fare de la CNR, la 25an de aŭgusto 1944, en la pariza urbodomo. Estas notinde, ke la dekreto pri la gazetaro estis promulgita jam la 26an de aŭgusto kaj ke unu el la ĉefaj redaktintoj de la programo estas Roger [ roĵe ] Ginsburger, filo de alzaca rabeno ; tiam sub la kaŝnomo Pierre Villon [ pjer vilon ], li estis sekretario de la Nacia Fronto por Sendependigo de Francio, rezistada movado kreita de la Franca Komunista Partio (PCF) en 1941, kaj reprezentis tiun movadon en la sino de CNR kaj de ties konstanta oficejo.
2 Laŭ sindikata taksado, la kvanto de la pensioj kiu prezentis 75/80%-ojn de la salajra enspezo, prezentas nun – proksimume – nur 50%-ojn. Jean-Paul [ ĵan-pol ] Domin, docento en Ekonomiko en la Universitato de Reims – Champagne – Ardennes [ rens-ŝanpanj-arden ], redaktis en 2010, por la Eŭropa Instituto de la Salajrularo, noton pri « La komplementa malsan-asekuro. » En ĝi li malkaŝas la fakton, ke, de nun, la ebleco ĝui bonan komplementan asekuron estas privilegio dependanta de la rango en la laborskalo, ke la laboristoj plej malaltskalaj rezignas kuracadon pro manko de komplementa asekuro kaj pro la alteco de la krompagoj ; ke la problemo fontas el tio, ke la salajro ĉesis esti la kalkulbazo de la sociaj rajtoj – kio estis la kerno de la dekretoj de la 4a kaj 15a de oktobro 1945. Ĉi lastaj promulgis la Socialan Asekuron kaj metis ĝian administradon sub la ambaŭan aŭtoritaton de reprezentantoj de la laboristoj kaj de la Ŝtato. Post la reformoj de Juppé [ ĵupe ] en 1995, faritaj per dekretoj, kaj post la leĝo Douste-Blazy [ duste blazi ] (origine kuracisto), en 2004, nur la Ŝtato administras la Socialan Asekuron. Ekzemple, la ŝtatestro nomumas per dekreto la ĝeneralan direktoron de la Nacia Kaso de Malsan-Asekuro. Male al tio, kio estis starigita tuj post la Liberigo, nun estras la departementajn kasojn ne plu sindikatanoj sed la Ŝtato, pere de la prefektoj. La reprezentantoj de la laboristoj rolas en ili nur kiel konsilantoj.
3 La Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj estis adoptita la 10an de decembro 1948, en Parizo, en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, de 48 Ŝtatoj el la 58 membroj. Ok sin detenis : Sud-Afriko, pro rasapartigo, kiun la Deklaracio fakte kondamnis ; Saud-Arabio, same, pro la egaleco inter viroj kaj virinoj ; Sovet-Unio (Rusio, Ukrainio, Belorusio), Pollando, Ĉekoslovakio, Jugoslavio, kiuj male opiniis, ke la Deklaracio ne sufiĉe prenas en kalkulon la ekonomiajn kaj socialajn rajtojn, nek la demandon pri la rajtoj de minoritataj grupoj ; notindas tamen, ke aparte Rusio oponis aŭstralian proponon krei Internacian Kortumon de la Homaj Rajtoj komisiitan ekzameni la peticiojn adresitajn al la Unuiĝintaj Nacioj ; necesas ĉi tie memorigi, ke la 8a artikolo de la Deklaracio enkondukas la principon pri individua apelacio kontraŭ iu Ŝtato en okazo de malobeo al la fundamentaj rajtoj ; tiu principo povis ricevi aplikon en Eŭropo ekde 1998, post la kreo de Eŭropa Kortumo de la Homaj Rajtoj, permanenta, kiu garantias tiun apelacian rajton al pli ol 800 milionoj da Eŭropanoj.

9

4 Sartre, J.-P.[ sartr ], « Situacio de la verkisto en 1947 », en Situacioj II, Parizo, eldonejo Gallimard, 1948.
5 Sartre, J.-P., [ sartr ] « Nun, la espero… (III) », en Le Nouvel Observateur, la 24an de marto 1980
6 La subskribintoj de la Alvoko de la 8a de marto 2004 estas : Lucie Aubrac [ lysi obrak ], Raymond Aubrac [ remon obrak ], Henri Bartoli, Daniel Cordier [ danjel kordje ], Philippe Dechartre [ filip deŝartr ], Georges Guingouin [ ĵorĵ genguen ], Stéphane Hessel [ stefan esel ], Maurice Kriegel-Valrimont [ moris ], Lise London [ liz ], Georges Séguy [ ĵorĵ segi ], Germaine Tillion [ ĵermen tiljon ], Jean-Pierre Vernant [ ĵan-pjer ], Maurice Voutey [ moris vute ]. Tiu Alvoko forte reeĥis ĉe la junaj generacioj, same kiel la parolado improvizita de Stéphane Hessel [ stefan esel ], la 17an de marto 2009, sur la altebenaĵo de Glières [ glier ], okaze de la jara kunveno « Paroloj de Rezistadoj », kunvokita laŭ la iniciato de la asocio « Rezistantaj Civitanoj de Hieraŭ kaj Hodiaŭ ». Memorigante, ke la kaŭzo de la Rezistado iam estis « la indigno », Hessel [ esel ] vokis : « Trovu viajn proprajn motivojn indigni, partoprenu tiun grandan fluon de la historio ! » Surbendigita de la kinisto Gilles Perret [ ĵil pere ] por lia filmo Walter, ree en rezistadon, tiu interveno estis la elirpunkto de la teksto ĉi tie publikigita. Oni povas konsulti kun profito la asocian TTT-ejon : www.citoyens-resistants.fr

10

POSTPAROLO DE LA ELDONISTO

Stéphane Hessel [ stefan esel ] naskiĝis en Berlino, en 1917, de juda patro, Franz Hessel [ esel ], verkisto kaj tradukisto, kaj de patrino, Helen Grund, pentristino, muzik-amantino, kiu – ankaŭ ŝi – verkis. Liaj gepatroj instaliĝis en Parizon en 1924, kun siaj du infanoj, Ulrich [ ulriŝ ], la unuenaskita, kaj Stéphane [ stefan ]. Dank' al la familia medio, ambaŭ frekventis la parizan avangardon, interalie la dadaiston Marcel Duchamp [ marsel dyŝan ] kaj la usonan skulptiston Alexandre Calder [ aleksandr kalder ]. Stéphane [ stefan ] eniris la Superan Normalan Lernejon ĉe la strato Ulm, en 1939, sed la milito interrompis liajn studojn. Naturalizita franco de 1937, li estis mobilizita, spertis la « kuriozan militon », vidis la marŝalon Pétain [ peten ] brokanti la francan suverenecon. En marto 1941, li iris al Londono membriĝi al la Libera Francio de la generalo de Gaulle [ gol ]. Li laboris en la oficejo de kontraŭ-spionado, informado kaj agado (BCRA). En iu nokto de la fino de marto 1944, li estis elŝipigita en Francion sub la koda kaŝnomo « Greko », kun la misio ekrilati kun la diversaj parizaj rezistoretoj kaj trovi novajn radioelsendajn lokojn por transsendi al Londono la informojn kolektitajn, prepare al ataka elŝipiĝo de la aliancanoj. La 10an de julio 1944, li estis arestita en Parizo de la Gestapo pro denunco : « Oni ne persekutu iun, kiu denuncis sub torturo. », li skribis poste, en la memorlibro Dancado kun la jarcento, en 1997. Post turmentaj pridemandadoj – interalie per bankuva torturo, dum kiu li malstabiligis siajn turmentistojn parolante al ili en la germana lingvo, lia denaska lingvo – li estis sendita al la koncentrejo de Buchenwald, en Germanion, la 8an de aŭgusto 1944, do nur kelkajn tagojn antaŭ la liberiĝo de Parizo. Li devis esti pendumita la morgaŭon sed lastmomente li sukcesis ŝanĝi sian identecon kontraŭ tiu de iu franco, mortinta pro tifo en la koncentrejo. Sub sia nova nomo, Michel Boitel [ miŝel boatel ], frezisto, li estis transportita al la koncentrejo de Rottleberode, proksime al la uzino por alteriĝaj subekipaĵoj de germanaj bombaviadiloj, la Junker 52, sed feliĉe – pro sia konstanta bonŝanco, – li estis postenigita en la kontotenadan servon. Li fuĝis. Rekaptite, li estis translokita al la koncentrejo de Dora, kie estis fabrikataj la V-1 kaj V-2, tiuj raketoj per kiuj la nazioj ankoraŭ esperis venki. Metite en punkompanion, li denove eskapis sed ĉi-foje definitive ; la aliancaj trupoj proksimiĝis al Dora. Fine li retrovis Parizon, sian edzinon Vitia – patrinon de liaj tri infanoj, du knaboj kaj unu knabino.


« Tiun redonitan vivon necesis riski » li skribis, veterano de la Libera Francio, en siaj memoraĵoj. En 1946, sukcesinte la eniran konkurson al la ministerio de la Eksterlandaj Aferoj, Stéphane Hessel [ stefan esel ] diplomatiĝis. Lia unua posteno estis ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, kie en tiu jaro Henri Laugier [ loĵje ], ĝenerala vic-sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj sekretario de la komisiono por la Homaj Rajtoj, proponis al li esti lia kabineta sekretario. Tiel, Stéphane Hessel [ stefan esel ] eniris la komisionon, al kiu estis taskite ellabori tion, kio fariĝis poste la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Oni konsideras ke, el la dek du komisionanoj, ses ludis pli esencan rolon : Eleanor Roosevelt, vidvino de la Prezidento Roosevelt, forpasinta en 1945, engaĝiĝinta feministino, kiu prezidis la komisionon ; doktoro Chang (el la Ĉinio de Jang Jeŝi, ne de Mao) : vic-prezidanto de la komisiono, li asertis, ke la Deklaracio devas speguli ideojn ne nur okcidentajn ; Charles Habib Malik [ ŝarl ] (Libano), protokolanto de la komisiono, ofte prezentata kiel ties « mova forto », kune kun Eleanor Roosevelt ; René Cassin [ rene kasen ] (Francio), juristo kaj diplomato, prezidanto de la konsultkomisiono de la Homaj Rajtoj ĉe Quai d’Orsay (franca ministerio por Eksterlandaj Aferoj) ; oni ŝuldas al li la redaktadon de pluraj artikoloj kaj krome li scipovis kompromisi fronte al iuj ŝtatoj, inkluzive de Francio, kiuj timis, ke ilia kolonia suvereneco estos minacata de tiu Deklaracio – lia koncepto pri la Homaj Rajtoj estis postulema kaj enmiksiĝema ; John Peters Humphrey (Kanado), advokato kaj diplomato, proksima kunlaboranto de

11
Laugier [ loĵje ], verkis la unuan skizon, kvarcentpaĝan dokumenton ; fine Stéphane Hessel (Francio), diplomato, kabinetestro de Laugier [ loĵje ], estis la plej juna. Oni vidas, kiel la spirito de la Libera Francio blovis super tiu komisiono. La Deklaracio estis adoptita la 10an de 11 decembro 1948 de la Unuiĝintaj Nacioj, en la pariza palaco de Chaillot [ ŝajo ]. Kiam amase alvenis novaj funkciuloj, el kiuj multaj ambiciis postenon kun alta salajro, « izolante la marĝenulojn en serĉo de idealo », laŭ la komento de Hessel [ esel ] mem en liaj memoraĵoj, ĉi-tiu forlasis la Unuiĝintajn Naciojn. Tiam li estis postenigita de la ministerio de la Eksterlandaj Aferoj por reprezenti Francion sine de internaciaj institucioj, kio estis por li okazo retrovi portempe, Nov-Jorkon kaj la Unuiĝintajn Naciojn. Dum la milito en Alĝerio, li agadis favore al la alĝeria sendependiĝo. En 1977, dank' al la helpo de la ĝenerala sekretario de la palaco Elizeo, Claude Brossolette [ klod brosolet ], filo de Pierre [ pjer ], iama estro de BCRA, li ricevis de la prezidento Valéry Giscard d’Estaing [ valeri ĵiskar desten ] proponon por la posteno de ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, en Ĝenevo. Li ne kaŝis, ke el ĉiuj francaj ŝtatistoj, tiu al kiu li sentis sin plej proksima estas Pierre Mendès France [ pjer mendes frans ], kiun li ekkonis en Londono, en la tempo de la Libera Francio kaj denove renkontis ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, en 1946, en Nov-Jorko, kie ĉi-lasta reprezentis Francion sine de la Ekonomia kaj Sociala Konsilio. Hessel ŝuldis sian agnoskon kiel diplomato al « tiu modifo en la regado de Francio – kiel li skribis – kiun konsistigas la aliro de François Mitterrand [ fransoa miteran ] al la prezidenteco », en 1981. « Ĝi faris, el diplomato kies agadkampo limiĝis preskaŭ nur al mult-partnera kooperado kaj estis post du jaroj emeritiĝonta, ambasadoro de Francio. » Li membriĝis al la socialista partio. « Mi demandis min kial ? Unua respondo : la ŝoko en la jaro 1995. Mi ne imagis, ke la francoj estos tiel nesingardemaj kaj elektos Jacques Chirac [ ĵak ŝirak ] kiel prezidenton. » Disponante de tiam diplomatian pasporton, li iris kun sia nova edzino, en 2008 kaj 2009, en la striteritorion de Gazao, kaj reveninte li atestis pri la dolora vivo de la Gazaanoj. Li tiam deklaris : « Mi ĉiam staris sur la flanko de la disidentoj. »
Estas ja tiu sama viro, naŭdekjara, kiu ĉi tie parolas.
S. C.
Partoprenintoj al la traduko :

BACHIMONT Yves

BALLAGUY René

BENSIMON Claude

BERNARD Céline

CLOPEAU Georges-Henri

CORVAISIER Bernard

DUCLOYER Jean-Pierre

GAUFILET Nicolas

LABETAA Claude

LE DRU Elisabeth

MARIN Jean

MANU

RIVIERE Christian



ROUSSEAU Axel

STRIDE François

SIGNORET Paul

STRIDE François




12

INDIGNU !

Stephane HESSEL

« 93-jaraĝa. La fino ja baldaŭas. Bonŝance, restas ankoraŭ tempo por elvoki tion, kio estis la fundamento de mia politika engaĝiĝo : nome la programon ellaboritan antaŭ sesdek jaroj de la Nacia Konsilio de la Rezistado ! » Bonŝance, ni povas profiti la sperton de tiu elstara rezistanto, savita el la lageroj de Buchenwald kaj Dora, kunredaktanto de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj en 1948, nomumita Ambasadoro de Francio kaj Komandoro de la Honora Legio !


Laŭ Stephane Hessel, « la baza motivo de la Rezistado estis indigno ». Jes ja, la kialoj por indigni en la kompleksa hodiaŭa mondo aperas eble malpli klaraj ol en la nazia periodo. Sed « esploru kaj vi trovos » : ekz. La ĉiam pli vastiĝantan abismon inter homoj ege riĉaj kaj ege malriĉaj, la fartostaton de la planedo, la mistraktadon al la senlegitimiluloj, al la Romaoj, la postkuradon al « pli kaj pli da avantaĝoj », al konkurenco, la diktaturon de la monmerkatoj, kaj eĉ la forĵongladon de la akiraĵoj de la Rezistado - pensioj, Sociala Asekuro... Por esti efika nepras, ke kiel hieraŭ, ni agu kolektive : la asocioj Attac Amnesty, la Internacia Federacio pri la Homaj Rajtoj... atestas pri tio.
Do, ni povas kredi je Stéphane Hessel kaj sekvi lin, kiam li alvokas al « paca ribelo ».
Sylvie Crossman
FINO

13


Elŝuti 73.55 Kb.

  • * normalano = lernejano de “Ecole Normale Supérieure” = unu el la elstaraj altlernejoj de Parizo. 4 Seninteresiĝo : la plej maltaŭga sinteno
  • Mia indigno rilate Palestinon.
  • « Kreo estas rezisto, Rezisto estas Kreo. » 8 * NOTOJ DE ELDONISTO EN KONSENTO KUN LA AŬTORO 1

  • Elŝuti 73.55 Kb.