Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ĉina naturkuraco08-3 No. 3 Junio de 2008 Redaktoro: Freŝa Maro Ĉinio, Pekina Esperantista Studgrupo de Naturkuraco Mia e-poŝta adreso

Elŝuti 27.76 Kb.

Ĉina naturkuraco08-3 No. 3 Junio de 2008 Redaktoro: Freŝa Maro Ĉinio, Pekina Esperantista Studgrupo de Naturkuraco Mia e-poŝta adreso




Dato15.10.2017
Grandeco27.76 Kb.

Elŝuti 27.76 Kb.

ĈINA NATURKURACO08-3

No.3 Junio de 2008

Redaktoro: Freŝa Maro Ĉinio, Pekina Esperantista Studgrupo de Naturkuraco Mia e-poŝta adreso: f_maro@263.net

--------------------------------------------------------------------------------------------

LA PRINCIPO DE NATURKURACOHomeostazo de korpo. Respektas naturon kaj faras leĝon por naturo. Pravaj mondkoncepto kaj vivkoncepto. Bonbela moralo. –Freŝa Maro



=================================================================


Tao Hongĝing; 452-536 A.D. Tao Monto-urbeto (nun, Rui-an urbeto)

Tao Hongĝing—Lernita Farmaciisto

Tao Hongĝing (456-536) estas homo de Ĝiangning gubernio de Ĝiangsu provinco (en orienta Ĉinio) kaj vivis en la periodo de Liang Vu imperiestro (en Nancao dinastio 420-589). Li lernemis de infanaĝo kaj publikigis lian unuan libron ŝun ŝan zhi ( Studoj pri diversaj montoj). En lia 20 jaroj li estiĝis instruisto de iuj princoj kaj nobeluloj. Li senĉese studis diversan sciojn: daŭismo, alĥemio, astronomio, klasikaĵojn, geografio, literaturo kaj artoj, speciale, medicino. Imperiestro Liang Vu estis lia amiko de infanaĝo kaj li invitis Tao esti oficisto. Tao pentris unu bovon promeni en kamparo kaj donacis al la imperiestro. La imperiestro komprenas, ke Tao ne volonte estiĝas oficisto. Ili ankoraŭ ofte interkomunikis per leteroj, eĉ la imperiestro konsultis lin pri ŝtataj aferoj. Lia patro estis murdita de sia kromedzino. Do, li neniam geedziĝis tutvivade kaj vere estiĝis feo promeni en montoj kaj kamparo.

Tao Hongĝing longe studis alĥemion kaj la imperiestro ofte donis materialojn al li. Li akiris multajn sciojn pri hidrargo , kalio , salpetro ,ktp. Li estas la frua homo, kiu faris la ekzamenon de kalio en la mondo. Kiel sendependa erudiciulo Tao verkis multajn librojn kaj poemojn pri spirita kultivo el religioj, geografio, pejzaĵoj, alĥemio, rekordo de turismo, ktp.

Naturkuraco-08-N0. 3

Li profunde studis daŭismon, ankaŭ budhismon kaj konfuceanismo. Li emfazas preni la racian kaj utila principojn de tri ismoj kiel spirita memkulturo. Li atentigis, por sano oni devas ekzerci ambaŭ korpon kaj spiriton.

Lia grandega atingo estas ordigi la antikvan klasikaĵon de medicina herbo Sennong bencao ĝing (Agrikultura Dio-Klasikaĵo de medicina herbo). La libro resumis la kuracan sperto de popolo kaj rekordis 365 medicinajn herbojn kaj la kuracan metodon per tiuj herboj. Sed Taŭ trovis , ke en la libro estis multaj malordoj kaj eraraj vortoj. Li per longaj studo kaj praktiko prizorge ordigis la libron kaj kreskis 365 medicinajn herbojn en la libro. Li nomis lia libron kiel “ Variokolekto de Sennong-klasikaĵo de Medicina herbo “. Lia libro estiĝis la bazo de posta ĉina studo de medicina herbo.

Li frue resumis la ĝeneralajn uzatajn herbajn medikamentojn, ekzemple, per ĉina patinako , tetrastamena stefanio makrofolia genciano , cuancjong-ligustiko , lanuga angeliko povas kuraci ĉiujn reŭmatajn malsanojn.

Tra longa observado Taŭ trovis, ke sama insekto sed ne sama sekso disvastigas ne saman malsanon kaj ni devas kuraci per ne sama metodo. Li diris, “ kuracanta malsanojn ni devas esplori ĉiu ideon kaj konkretajn kondiĉojn, ne nur laŭ alia homo tiel parolas “.

Iam Tao vivis en Fuĉuan montaro de Rui-an urbeto. Li plantis sukerkano en montaro kaj senpage kuracis la malsanojn de malriĉuloj per la sukerkano. Tiel, tiea popolo nomas la la montaron kiel Tao montaro kaj la sukerkanon kiel Tao sukerkano. Li ankaŭ ofte donis lian opinion pri ŝtataj aferoj al lia amiko imperiestro Liang Vu. Do, oni ankaŭ vokas lin Cefministro en montaro. Oni skribis poemon por li : la imperiestroj kaj ministroj forfluis en riveroj, sed la Tao montaro ĉiam etas tie.


Bateti la tutan korpon de REN ZHONG

TIO estas simpla kaj facile praktikebla korpo-sanigado, utila al firmigo de tendenoj , ostoj kaj muskoloj, al vigligo de artikoj , al sangocirkulado kaj al funkcio de la internaj organoj kaj metabolo . Batetu vin tutkorpe per via manplato aŭ pugno precipe en la tempo, kiam vi sentas viajn artikojn lacaj kaj rigidaj kaj viajn muskolojn streĉitaj, kio povas malstreĉi kaj vigligi vin fizike kaj spirite. Oni batetas per frapilo el ŝtalaj dratoj aŭ sablosako, sed ĝenerale per la manoj. Sube mi konigos 8 metodojn. Ili estas utilaj ne nur al mildigo de laco kaj sanigo de la korpo, sed ankaŭ al prevento kaj kuraco de iuj malsanoj. Faru tion konstante. Unue. Batetu la kapon. Faru tion starante aŭ irante. Malstreĉu vin tutkorpe, aparte viajn ŝultrojn kaj kubutojn kaj batetu vin starante. Se vi batetas vin irante, do iru malrapide kaj batetu vin senĉene. Batetu la maldekstran flankon de via kapo per via maldekstra manplato kaj la dekstran flankon per la dekstra. Faru tion de la frunto

Naturkuraco-08-N0. 3

al la kranio , tien kaj reen sur ĉiu flanko po 50 fojojn. Kaj poste batetu la dekstran kaj maldekstran flankojn de via kapo po 50 fojojn. Faru tion atente kaj spiru nature. Tio estas utila por mildigi kaj preventi kapdoloron, kapturnon kaj sango-malsufiĉon en la cerbo.

Due. Batetu la suprajn membrojn. Prenu la teniĝon kiel supre. Per via dekstra manplato aŭ pugno batetu ĉiujn flankojn de via maldekstra brako de supre malsupren, de antaŭe malantaŭen, po 5 fojojn (5 batoj æiufoje). Same, batetu vian dekstran brakon per via maldekstra manplato aŭ pugno. Faru entute 100-200 batojn. Tio estas utila por preventi kaj mildigi muskolan atrofion , malvigliĝon de la supraj membroj kaj hemiplegion . Trie. Batetu la ŝultrojn. Prenu la saman teniĝon. Batetu vian maldekstran þŝultron per via dekstra manplato kaj vian dekstran ŝultron per via maldekstra manplato. Faru tion po 50-100 fojojn. Tio estas utila por preventi kaj kuraci artriton, muskolan atrofion ktp. Kvare. Batetu la dorson Prenu la preparan teniĝon kiel supre. Batetu la maldekstran parton de via dorso per via dekstra manplato aŭ pugno kaj la dekstran per la maldekstra po 100-200 fojojn. Tio estas utila al prevento kaj kuraco de dorsa doloro, kronika bronkito kaj malsanoj de pulmoj kaj koro. Kvine. Batetu la bruston. Batetu la maldekstran parton de via brusto per via dekstra manplato aŭ pugno kaj la dekstran per la maldekstra po 100-200 fojojn. Faru tion de supre malsupren kaj inverse. Tio estas utila por preventi kaj kuraci malsanojn de koro kaj pulmoj. Sese. Batetu talion kaj ventron. Batetu viajn talion kaj ventron per viaj manplatoj aŭ pugnoj. Turnu vin dekstren kaj maldekstren kun via talio kiel la akso. Batetu la maldekstran flankon de via ventro per via dekstra manplato kaj la dekstran flankon de via talio per via maldekstra manplato. Batetu la maldekstran flankon de via talio per via dekstra manplato kaj batetu la dekstran flankon de via ventro per via maldekstra manplato. Per viaj du manoj batetu la supran kaj malsupran partojn de via ventro kaj la supran, mezan kaj malsupran partojn de via talio. Batetu ĉiun lokon po 100-200 fojojn. Tio estas utila por preventi kaj kuraci doloron de la talio, ostoplazion , dispepsion, ventro-ŝveliĝon, mallakson k.a. Sepe. Batetu la koksojn . Batetu vian dekstran kokson per via dekstra manplato aŭ pugno kaj la maldekstran per la maldekstra po 50-100 fojojn. Tio estas utila por preventi kaj kuraci malsanojn de koksaj muskoloj. Oke. Batetu la malsuprajn membrojn. Staru. Levu vian maldekstran gambon, farante viajn femuron kaj kruron ort-angula kaj tenante vian kalkanon sur la loko same alta kiel via femuro. Batetu viajn femuron kaj kruron per via maldekstra manplato aŭ pugno. Batetu la supran, malsupran, internan kaj eksteran flankojn de ili po 5-10 fojojn (5 batoj ĉiufoje). Faru entute 100-200 batojn. Same, batetu vian dekstran korpa parton per via dekstra manplato aŭ pugno. Tio estas utila por preventi kaj kuraci malsanojn de la gamboj , kiaj nesensiveco kaj senforteco. Faru la ekzercadon milde kaj malforte en la komenco kaj iom post iom pli forte.

Naturkuraco-08-N0. 3

Ĉina Medicinaj Vegetaloj de Cui Zhiqin kaj Gu Jianhua

==============================================================================

Nun la deziro por “ Reveno al Naturo “ furoras en la mondo, kaj oni interesiĝas pli kaj pli multe pri la tradicia ĉina medicino, kiu havas multjaran historian. Aplikado de vegetaloj por reventi kaj kuraci malsanojn, kaj por sanigi homojn estas grava konsistaĵo de la ĉina medicino. Tio ankaŭ estas unu el komunuzaj metodoj en la naturterapio. ( La elektitaj vegetaloj preskaŭ inkluzive de ĉiuj oficialaj vegetalaj drogoj en Ĉina Farmakopeo)1


  1. ARDISIO

[Origino] sekigita tuta planto de ardisis japonica (Horrst.) Bl. ( el Mirsinacoj )

[Efiko] dissolvi mukaĵon ka mildigi tusadon , diuresigi por porigi humidon , akceli sangocirkuladon .

[Inikoj] nova aŭ kronika tusado , kraĉaĵo kun sango, iktero pro atako de himido-varmo , traŭmata vundo , kronika bronikito .

[Dozo kaj Uzado] 10.30g, dekoktu la vegetalon kun akvon por trinki la dekoktaĵon .
ARTEMIZIA FOLIO

[Origino] sekigita folio de Artemisia argyi Levl. Et Vant (el Kompozitaco)

[Efiko] elpeli malvarmon k mildigi doloron , varmigi k dragi vitalajn kanalojn por ĉesigi hemoragion , kvietigi astmon , mildigi tusadon k dissolve mukaĵon .

[Indiko] abdomena doloro pro malvarmo de deficito-tipo , neregula menstruo , sterileco pro ultera hipofunkcio , hematemezo , epistakso . Metroragio k metrotakso , menoragio , graveda sangado , haŭta jukado

[Dozo k Uzado] 1. 3-9g, dekoktu la vegatalon kun akvo por trinki la dekoktaĵon. 2. apliku ĝian varman dekokta por vaporizi k lavi la afekciitan lokon, aŭ apliku la bruletantan cigraredon el la folio por kaŭterizi la mokspunktojn .
BLANKA DOLIKO

[Origino] sekigita matura semo de dolichos labab L. (el Legumenacio)

[Efiko] fortigi la lienon por elimin humidon, reguligi funkcion de la stomako k lieno por forigi somera varmon.

[Indiko] hipofunkcio de ambaŭ lieno k stomako, aoreksio , malkompakta feko, troa leŭkoragio, vomado k diareo pro atako de somera varmo k humido, brusta preiĝo kun meteorismo

[Dozo k Uzado] 9-15g dekoktu la vegatalon kun akvo por trinki la dekoktaĵon .

Naturkuraco-08-No. 3





Elŝuti 27.76 Kb.

  • Tao Hongĝi n g; 452-536 A.D. Tao Monto-urbeto (nun, Rui-an urbeto) Tao Hongĝing—Lernita Farmaciisto
  • Lia patro estis murdita de sia kromedzino. Do, li neniam geedziĝis tutvivade kaj vere estiĝis feo promeni en montoj kaj kamparo.
  • Li frue resumis la ĝeneralajn uzatajn herbajn medikamentojn, ekzemple, per ĉina patinako , tetrastamena stefanio ,
  • Bateti la tutan korpon de REN ZHONG
  • Naturkuraco-08-N0. 3 Ĉina Medicinaj Vegetaloj de Cui Zhiqin kaj Gu Jianhua ==============================================================================
  • ARDISIO [Origino] sekigita tuta planto de ardisis japonica (Horrst.) Bl. ( el Mirsinacoj )
  • [Dozo kaj Uzado] 10.30g, dekoktu la vegetalon kun akvon por trinki la dekoktaĵon . ARTEMIZIA FOLIO
  • BLANKA DOLIKO [Origino] sekigita matura semo de dolichos labab L. (el Legumenacio)
  • [Dozo k Uzado] 9-15g dekoktu la vegatalon kun akvo por trinki la dekoktaĵon .

  • Elŝuti 27.76 Kb.