Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ijk en du mil naux, bela urbo Libereco

Elŝuti 17.09 Kb.

Ijk en du mil naux, bela urbo Libereco




Dato27.10.2017
Grandeco17.09 Kb.

Elŝuti 17.09 Kb.

IJK-KRONIKO


IJK en du mil naux,

bela urbo Libereco.

Agrablaj etoso kaj homoj,

cxirkauxitaj de beleco.


Alveno al IJK,

amika rebrakumado,

veni kaj vidi kaj vici,

jen cxiujara atendado.


Venis interesaj homoj

de Azio kaj Afriko,

de multaj landoj de Euxropo,

kaj ankaux de Ameriko.


Bohemia paradizo,

infera piedirado,

vere belaj naturajxoj,

sed tro longa promenado.


Posta vizito al kastelo,

koridoroj kaj kuirejo,

sed bonvolu kie estas,

diable, la bierejo?


En la sama scenejo

koncerto sur la tegmento,

kaj Kim kaj Jomo kaj Tone,

neforgesebla momento.


Muzika homa legendo,

duondano, duonpola,

Kim kun sia akordiono,

por ke vi ne sentu vin sola...


"Esperanto, nia kanto"

estas "kaj mia kaj via",

Tone rapide famigxis,

jen "la lingvo internacia".


Koncerto de Supernova,

ili venas de Ameriko,

Sxtopu viajn orelojn,

metaleca rokmuziko.


Cxiuj manlavas vestajxojn,

la viroj kaj la virinoj.

Preskaux neniu konscias

ke ekzistas lavmasxino.


Ni parolu pri mangxajxoj,

certe buntegaj salatoj,

io ajn kun bruna sauxco,

cxu ni mortos pro malsato?


Kolorigita trinkajxo,

cxehxa akvo kun aromo.

Por vespermangxi, strange!

hodiaux estas terpomoj.


Diable, denove fermita

la cxambro de organizantoj,

da neceseja papero

mi bezonas certan kvanton.


Duonhoron mi atendas,

certe enue kaj tede.

Lifto neniam alvenas,

eble iru ni piede.

Sxtupare, supren, malsupren,

de gufujo al la diskejo,

cxu vi havas bonajn krurojn

por atingi la drinkejon?


Esperanto karaokeo,

inter bier' kaj viskio,

sed kanti anglelingve

cxie ajn okazas tio!


Cxehxa biero bongustas,

sed acxas la loka vino.

Pli bone dibocxi kun viroj,

kaj speciale virinoj.


Multcxambre ne eblas dormi

pro la bru' de la diskejo,

ecx auxdeblas en gufujo,

do ni iru al la drinkejo.


Kulturlingva festivalo,

mangxajxoj, muziko kaj kantoj,

alkoholecaj trinkajxoj,

propagando de Esperanto.


Jen estas loko por cxiuj,

faligu la babel-turojn,

ecx ankaux por interlingua,

cxiaj lingvoj kaj kulturoj.


Dum KLF je la fino

okazis sxtormo pluvega.

Cxu vi ja sukcese fugxis

aux vi igxis malsekega?


Bambumado sub la pluvo,

disfalis ja kelkaj tendoj,

du necesejoj sur auxton,

cxu vi havas iun plendon?


Ekskurso al bierfabriko,

mi fajfas pri produktado.

Mi aligxis tiun ekskurson

por havi biergustumadon.


Prunteprenu komputilon,

tiel vi havos eblecon

konsulti vian retposxton

je helika rapideco.


Diskeje sonoras la bambo,

kun la mano en mia koro

mi ja ne povas elteni

tiun acxegan odoron.


Du mil dek, alia ebleco

por havi novajn amikojn.

Nepre venu al IJK,

okazos en Ameriko.


Dankon pro via auxkultado,

karaj partoprenantoj.

Speciale mi dankas

al cxiuj organizantoj.

(Xosé Conde)

xoconde@gmail.com




Elŝuti 17.09 Kb.


Elŝuti 17.09 Kb.